La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA EVANGELIO
LAŬ LA SPIRITISMO

Aŭtoro: Allan Kardec

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

Al la legonto
Antaŭparolo
Enkonduko
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13 14
15 16 17 18 19
20 21 22 23 24
25 26 27 28
Aldono I
Aldono II

ĈAPITRO VIII: FELIĈAJ TIUJ, KIUJ HAVAS PURAN KORON

Simplanimeco kaj korpureco. Pekado per la penso. Adulto. Vera pureco. Manoj nelavitaj. Skandaloj. Se via mano estas objekto de skandalo, fortranĉu ĝin. Instruoj de la Spiritoj: Lasu la malgrandajn infanojn veni al mi. Faliĉaj tiuj, kiuj havas la okulojn fermitaj.

Simplanimeco kaj korpureco

1. Feliĉaj estas la kore puraj, ĉar ili vidos Dion. (Mateo, 5:8.)

2. Kaj oni venigis al li infanojn, por ke li tuŝu ilin; kaj la disĉiploj admonis ilin. Sed Jesuo, vidinte tion, indignis, kaj diris al ili: Lasu la infanojn veni al mi; ne malhelpu ilin, ĉar el tiaj estas la regno de Dio. Vere mi diras al vi: Kiu ne akceptos la regnon de Dio kiel infano, tiu neniel eniros en ĝi. Kaj li prenis ilin en siaj brakoj, kaj benis ilin, metinte la manojn sur ilin. (Marko, 10:13-16.)

3. La pureco de la koro estas nedisigebla de la simplanimeco kaj de la humileco; ĝi forigas ĉian ideon pri egoismo kaj fiero; tial Jesuo prenas la infanecon kiel emblemon de tiu pureco, kiel li ĝin prenis kiel emblemon de humileco.

Tiu komparo povas ne ŝajni ĝusta, se oni konsideras, ke la Spirito de infano povas esti tre maljuna, kaj, renaskiĝante, li alportas al la enkorpa vivo la malper156 fektaĵojn, je kiuj li ankoraŭ ne seniĝis en siaj antaŭaj ekzistadoj; nur iu Spirito, veninta al la perfekteco, povus doni al ni la tipon de la vera pureco. Sed la komparo estas ĝusta el la vidpunkto de la nuna vivo; ĉar, ankoraŭ ne povinte manifesti ian malvirteman inklinon, la infano reprezentas por ni la senkulpecon kaj senmalicecon; tial Jesuo ne diris, ke la regno de Dio estas el ili, sed el tiaj; ĝi konsistas el estaĵoj tiaj, kiaj estas la infanoj.

4. Se la Spirito de infano jam vivadis, kial do li ne montriĝis, ekde ties naskiĝo, tia, kia li estas? Ĉio estas saĝa en la verkoj de Dio. La infano bezonas la specialajn zorgojn, kiajn nur la patrina amo povas doni al ĝi, kaj tiu amo grandiĝas pro la malforteco kaj naiveco de l' infano. Por patrino, ŝia infano estas ĉiam anĝelo, kaj estas necese, ke tiel estu, por ke ĝi kaptu ŝian sindonemon; ŝi ne povus havi por ĝi la saman inklinon, se, anstataŭ la naivan ĉarmon, ŝi trovus en ĝi, sub la trajtoj de infano, viran karakteron kaj ideojn de matura homo, kaj des malpli, se ŝi konus ĝian pasintecon.

Cetere estas necese, ka la aktiveco de l' inteligenta principo estu porporcia al la malforteco de la korpo, kiu ne povus elteni tro grandan aktivecon de la Spirito, kiel oni konstatas ĉe la individuoj tro frumaturaj. Jen kial ĉe l' alproksimiĝo de sia enkarniĝo la Spirito, konfuziĝas kaj iom post iom perdas la konscion pri si mem; dum kelka tempo li estas en kvazaŭa dormo, dum kiu ĉiuj liaj kapabloj troviĝas en latenta stato. Tiu transiĝa stato estas necesa, por ke la Spirito havu novan deirpunkton kaj forgesu, en sia nova ekzistado, ĉion, kio povus malhelpi lin. Tamen lia pasinteco reagas sur lin; li renaskiĝas pli granda, morale kaj intelekte pli forta, subtenata kaj helpata de l' intuicio, kiun li konservas pri l' akirita sperto.

Ekde la naskiĝo liaj ideoj iom post iom reprenas sian impulson, laùgrade kiel disvolviĝas la organoj, kaj pro tio oni povas diri, ke dum siaj unuaj jaroj la Spirito vere estas infana, ĉar ankoraù dormetas la ideoj formantaj la fundon de lia karaktero. Dum la tempo kiam liaj instinktoj somnolas, li estas pli fleksebla, kaj, ĝuste pro tio, pli sentema por impresoj povantaj ŝanĝi lian naturon kaj lin progresigi, kio plifaciligas al la gepatroj la plenumon de la ilin koncernanta tasko.

La Spirito do dumtempe surmetas la veston de senkulpeco, kaj Jesuo asertas la veron, kiam, malgraù la antaùekzisto de la animo, li prenas infanon kiel simbolon de pureco kaj simpleco.

Pekado per la penso. Adulto

5. Vi aŭdis, ke estas dirite: Ne adultu; sed mi diras al vi, ke ĉiu, kiu rigardas virinon, por deziri ŝin, jam adultis je ŝi en sia koro. (Mateo, 5:27-28.)

6. La vorto adulto tie ĉi ne devas esti komprenata en sia ekskluziva kaj propra senco, sed en senco pli ĝenerala; Jesuo ofte uzadis ĝin, per pliampleksigo de ĝia senco, por signi la malbonon, la pekon kaj iun ajn malbonan penson, kiel, ekzemple, en tiu ĉi teksto: "Ĉar kiu hontos pri mi kaj miaj paroloj antaŭ ĉi tiu adultema kaj peka generacio, pri tiu ankaŭ hontos la Filo de homo, kiam li venos en la gloro de sia Patro kun la sanktaj anĝeloj." (Marko, 8:38.)

La vera pureco ne estas nur en la agoj; ĝi estas ankaŭ en la penso, ĉar, kiu havas puran koron, tiu tute ne pensas pri malbono; tion volis diri Jesuo: li kondamnas la pekon, eĉ per la penso, ĉar ĝi estas signo de malpureco.

7. Tiu principo per si mem kondukas al la jena demando: Ĉu oni suferas la sekvojn de malbona penso eĉ en la okazo, se ĉi tiu donas nenian efikon?

Tie ĉi estas necese fari gravan distingon. Laŭmezure kiel la animo, ekirinta malbonan vojon, progresas en la spirita vivo, ĝi kleriĝas kaj iom post iom seniĝas je siaj malperfektaĵoj, laŭ la pli aŭ malpli granda fervoro, kiun ĝi montras, dank’al sia libera volo. Ĉia malbona penso estas do rezultato de la malperfekteco de l' animo; sed laŭ la deziro, kiun ĝi havas, purigi sin, tiu malbona penso mem fariĝas por ĝi motivo, por ke ĝi progresu, ĉar la animo ĝin energie elpelas; tio montras ĝian klopodon por forviŝi makulon; ĝi ne cedos, se prezentiĝos la okazo kontentigi malbonan deziron; kaj ĝi sentos sin pli forta kaj pli ĝoja pro sia venko.

Kontraŭe, la animo, kiu ne prenis bonajn decidojn, serĉas la okazojn kaj, se ĝi ne plenumas malbonan agon, tio ne estas efiko de ĝia volo, sed manko de oportuna okazo; ĝi estas do tiel kulpa, kiel se ĝi estus plenuminta la agon.

Resume, ĉe la persono, kiu la malbono eĉ ne ekpensas, la progreso estas efektivigita; ĉe la persono, al kiu venas tiu penso, sed kiu ĝin forpelas, la progreso estas efektiviĝanta; ĉe tiu persono, fine, kiu havas tiun penson kaj kiu ĝin plezure konservas, la malbono ankoraŭ ekzistas kun sia tuta forto; ĉe l' unua la laboro estas farita, ĉe la dua ĝi estas farata, ĉe la tria ĝi estas farota. Dio, justa, konsideras ĉiujn tiujn gradojn, por la respondeco de la homo pri siaj agoj kaj pensoj.

Vera pureco. Manoj nelavitaj

8. Tiam alvenis al Jesuo el Jerusalem Fariseoj kaj skribistoj, dirante: Kial viaj disĉiploj transpaŝas la tradicion de la antaŭuloj? Ĉar ili ne lavas siajn manojn, kiam ili manĝas panon.

Kaj li responde diris al ili: Kial vi ankaŭ transpaŝas la ordonon de Dio per via tradicio? Ĉar Dio diris: Respektu vian patron kaj vian patrinon; kaj: Kiu malbenas sian patron aŭ sian patrinon, tiu nepre mortu. Sed vi diras: Se iu diros al sia patro aŭ al sia patrino: Oferdono estu tio, per kio vi povus profiti de mi, tiu ne devas respekti sian patron aŭ sian patrinon. Kaj vi vantigis la vorton de Dio per via tradicio. Ho hipokrituloj, bone profetis Jesaja pri vi, dirante:

"Ĉi tiu popolo honoras min per siaj lipoj, sed ilia koro estas malproksime de mi. Sed vane ili Min adoras, instruante kiel doktrinojn ordonojn de homoj."

Kaj alvokinte al si la homamason, li diris al ili: Aŭskultu kaj komprenu: Ne tio, kio eniras en la buŝon, profanas la homon; sed kio eliras el la buŝo, tio profanas la homon. Tiam veninte, la disĉiploj diris al li: Ĉu vi scias, ke la Fariseoj ofendiĝis, kiam ili aŭdis tiun diron?

Sed li responde diris: Ĉiu kreskaĵo, kiun mia ĉiela Patro ne plantis, estos elradikigita. Lasu ilin; ili estas blindaj kondukantoj de blinduloj. Kaj se blindulo kondukos blindulon, ambaŭ falos en fosaĵon.

Kaj Petro responde diris al li: Klarigu al ni tiun parabolon.

Kaj li diris: Ĉu vi ankaŭ estas eĉ ankoraŭ sen kompreno?

Ĉu vi ne konscias, ke ĉio, eniranta en la buŝon, pasas en la ventron kaj estas elĵetata en apartan lokon? Sed tio, kio eliras el la buŝo, elvenas el la koro, kaj profanas la homon. Ĉar el la koro eliras malvirtaj pensoj, mortigoj, adultoj, malĉastaĵoj, ŝteloj, falsatestoj, blasfemoj: jen tio, kio profanas la homon, sed manĝi kun manoj nelavitaj ne profanas la homon. (Mateo, 15:1-20.)

9. Kaj dum li parolis, unu Fariseo invitis lin matenmanĝi kun li; kaj li eniris kaj sidiĝis. Kaj la Fariseo, ekvidinte, miris, ke li ne lavis sin antaŭ la matenmanĝo. Kaj la Sinjoro diris al li: Vi Fariseoj purigas la eksteron de kaliko kaj plado, sed via interno estas plena de rabado kaj malvirto. Malsaĝulo! Ĉu Tiu, kiu faris la eksteron, ne faris ankaŭ la internon? (Luko, 11:37-40.)

10. La Judoj estis neglektintaj la verajn ordonojn de Dio, por alligi sin al la praktikado de la reguloj starigitaj de la homoj, kaj pri la streĉa observado de tiuj reguloj ili faris al si skrupulon; la fundo, tre simpla, fine estis malaperinta sub la komplikeco de la formo. Tial, ke estis pli facile observi eksterajn agojn, ol morale reformi sin mem, lavi al si la manojn, ol purigi sian koron, la homoj kreis al si iluzion kaj opiniis sin kvitaj al Dio, ĉar ili konformiĝis al tiuj formalaĵoj, tamen restante tute samaj, kiaj ili estis, ĉar oni instruis al ili, ke Dio ne postulas pli ol tion. Tial la profeto diris: "Sed vane ili min adoras, instruante kiel doktrinojn ordonojn de homoj."

Tiel okazis ankaŭ pri la morala doktrino de la Kristo, kiu fine estis metita en duan rangon; el tio rezultas, ke multaj kristanoj, laŭ la ekzemplo de la antikvaj Judoj, kredas, ke ilia savo estas pli certa per la eksteraj agoj, ol per la praktikado de la moralo. Al tiuj aldonoj, faritaj de la homoj, Jesuo aludas per jenaj vortoj: "Ĉiu kreskaĵo, kiun mia ĉiela Patro ne plantis, estos elradikigita."

La celo de la religio estas konduki la homon al Dio; nu, la homo venos al Dio nur tiam, kiam li estos perfekta; do, ĉia religio, kiu ne plibonigas la homon, ne atingas sian celon; la religio, pri kiu oni kredas, ke oni povas sur ĝi apogi sin por fari la malbonon, aŭ estas falsa aŭ falsita pri sia fundamento. Tia estas la rezultato en ĉiuj religioj, kies formo superas la fundon. La kredo al la efikeco de l' eksteraj signoj estas senvalora, se ĝi ne antaŭhaltigas murdojn, adultojn, ŝtelojn, kalumniojn, iajn ajn malutilojn al la proksimulo en iu ajn maniero.

Tiaj religioj faras superstiĉajn, hipokritajn aŭ fanatikajn, sed ne faras bonajn homojn.

Ne sufiĉas do havi la ŝajnojn de la pureco; estas necese havi la purecon de la koro.

Skandaloj. Se via mano estas objekto de skandalo, fortranĉu ĝin

11. Ve al la mondo pro la faliloj! Ĉar estas necese, ke venu faliloj, sed ve al tiu homo, per kiu la falilo venas! Kaj se via mano aŭ via piedo faligas vin, detranĉu ĝin kaj forĵetu ĝin de vi: estas bone por vi eniri en la vivo kripla aŭ lama prefere ol, havante du manojn aŭ du piedojn, esti enĵetita en eternan fajron. Kaj se via okulo faligas vin, elŝiru ĝin kaj forĵetu ĝin de vi; estas bone por vi eniri en la vivon unuokula prefere ol, havante du okulojn, esti enĵetita en Gehenan de fajro. (Mateo, 18:7-9.)

12. En vulgara senco, skandalo* signifas ĉian agon, kiu frapas la moralon aŭ la dececon en videbla maniero. La skandalo implikas ĉiam la ideon pri ia bruado. Multaj personoj kontentiĝas per tio, ke ili evitas la skandalon, ĉar ilia fiero suferus pro ĝi, ilia ŝatateco defalus ĉe la homoj; se nur iliaj hontindaj agoj ne estas konataj, tio sufiĉas, por ke ilia konscienco estu trankvila. Tiuj estas, laŭ la paroloj de Jesuo: "tomboj blankigitaj ekstere, sed plenaj de putraĵo en la interno; vazoj purigitaj ekstere, sed interne malpuraj".


* La vorton "skandalo" en la Latina Vulgata kaj aliaj tradukoj de la Biblio, la plej novaj tradukoj esprimas per "falilo". En la bonega kaj tre nova traduko en portugalan lingvon, farita en Brazilo kaj konata kiel "Brazila Eldono", aperas "tropeço", kiu estas precize "falilo" kiel en la Esperanta eldono, kiun ni tie ĉi kopias. – La Tradukinto.


En la evangelia senco, la signifo de la vorto skandalo, tiel ofte uzata, estas multe pli ampleksa; tial oni ne komprenas ĝian sencon en iuj okazoj.

Ĝi estas ne nur tio, kio ofendas la konsciencon de aliaj, sed ankaŭ ĉio, rezultanta el la malvirtoj kaj malperfektaĵoj de la homoj, ĉiu malbona reago de individuo al individuo kun aŭ sen postsekvoj. La skandalo, en tiu ĉi okazo, estas la efektiva rezultato de la morala malbono.

13. Estas necese, ke venu faliloj en la mondon, diris Jesuo, ĉar la homoj, pro tio ke ili estas malperfektaj sur la tero, estas inklinaj fari malbonon, kaj malbonaj arboj donas malbonajn fruktojn. Per tiuj vortoj oni komprenu do, ke la malbono estas sekvo de la malperfekteco de la homoj, sed ne, ke ili havas la devon fari ĝin.

14 Estas necese, ke la falilo venu, ĉar, estante en kulpelaĉetado sur la tero, la homoj punas sin mem per la kontakto kun siaj malvirtoj, kies unuaj viktimoj ili mem estas, kaj tiel ili fine komprenas la malbonaĵojn de la malvirtoj. Kiam ili estos lacaj de suferado pro la malbono, ili serĉos rimedon ĉe la bono. La reagado de tiuj malvirtoj sufiĉos do kiel puno por unuj kaj kiel provo por la aliaj; tiel Dio eltiras la bonon el la malbono, kaj la homoj mem utiligas la malbonajn aŭ forĵetindajn aĵojn.

15. Se tiel estas, oni diros, la malbono estas necesa kaj daŭros ĉiam; ĉar, se ĝi malaperus, Dio jam ne disponus povan rimedon por puni la kulpulojn; estas senutile peni plibonigi la homojn. Sed, se ne estus plu kulpuloj, punoj jam ne estus necesaj. Ni supozu, ke la homaro aliformiĝos kaj ekkonsistos el virtaj homoj, neniu penos fari malbonon al sia proksimulo, kaj ĉiuj estos feliĉaj, ĉar ili estos bonaj. Tia estas la stato de la progresintaj mondoj, el kiuj la malbono estas forigita; tia estos la stato de la tero, kiam ĝi estos sufiĉe progresinta.

Sed dum unuj mondoj progresas, aliaj estiĝas, loĝataj de primitivaj Spiritoj, kaj tiuj novaj mondoj estas ankaŭ uzataj kiel loĝejo, ekzilejo kaj kulpelaĉetejo por la neperfektaj Spiritoj ribelemaj, obstinantaj en la malbono, elpelitaj el la mondoj, kiuj fariĝis feliĉaj.

16. Ve al tiu homo, per kiu la falilo venas! Tio signifas, ke, ĉar malbono estas ĉiam malbono, tiu, kiu kontraŭvole servis kiel instrumento de la dia justeco, tiu, kies malbonaj instinktoj estis utiligitaj, eĉ tiel praktikis la malbonon kaj devas esti punata. Tial, ekzemple, sendanka infano estas puno aŭ provo por la patro, kiu suferas pro tio, ĉar tiu patro mem eble estis malbona filo kaj suferigis sian patron; tial li ricevas egalan repunon; sed pro ĉi tiu fakto la filo ne estas pardoninda kaj devos esti punata siavice per siaj propraj infanoj aŭ alimaniere.

17. Kaj se via mano aŭ via piedo faligas vin, detranĉu ĝin kaj forĵetu ĝin de vi. Energia figuro, kiu estus absurda, se prenita laŭlitere, kaj kiu simple signifas, ke estas necese detrui en si mem ĉian kaŭzon de skandalo, tio estas, de malbono; elradiki el sia koro ĉian senton malpuran kaj ĉian malvirtan inklinon; tio ankaŭ signifas, ke pli bone estus por homo havi unu manon fortranĉita, ol se tiu mano estus por li instrumento por malbona ago; se li estus senigita je la vidpovo, prefere ol se la okuloj alportus al li malbonajn pensojn.

Jesuo nenion diris absurdan por iu ajn, kiu kaptas la alegorian kaj profundan sencon de liaj paroloj; sed multaj esprimoj ne povas esti komprenataj sen la ŝlosilo, kiuj Spiritismo proponas por ilia deĉifrado.

INSTRUOJ DE LA SPIRITOJ

Lasu la malgrandajn infanojn ve ni al mi

18. La Kristo diris: "Lasu la malgrandajn infanojn veni al mi". Tiuj vortoj, profundaj laŭ sia simpleco, ne enhavis en si ian simplan alvokon al la infanoj, sed ankaŭ al la animoj, kiuj treniĝas en la malaltaj rondoj, kie la malfeliĉo ne konas esperon. Jesuo vokis al si la intelektan infanaĝon de la homa kreitaro: la malfortulojn, la sklavojn, la malvirtulojn; li nenion povis instrui al la infanoj laŭ la korpo, implikitaj en la materio, submetitaj al la jugo de l' instinkto kaj ne apartenantaj ankoraŭ al la supera ordo de la racio kaj de la volo, kiuj plenumiĝas ĉirkaŭ ili kaj por ili.

Jesuo volis, ke la homoj venu al li kun la konfido de tiuj malgrandaj estuloj de ŝanceliĝantaj paŝoj, kies alvoko konkerus por li la korojn de la virinoj, kiuj estas ĉiuj patrinoj; tiel li submetis la animojn al sia milda kaj mistera aŭtoritateco. Li estis la torĉo, kiu disbatas la mallumon, la klariono, kiu sonigas la veksignalon; li estis la iniciatinto de Spiritismo, kiu siavice devas voki, ne la malgrandajn infanojn, sed la bonvolemajn homojn.

La forta agado estas komencita; la afero jam ne estas pri instinkta kredo kaj meĥanika obeado; estas necese, ke la homo sekvu la inteligentan leĝon, kiu montriĝas al li laŭ sia universaleco.

Miaj tre amataj, jen la tempo, kiam, klarigite, la eraroj estos veraĵoj; ni instruos al vi la veran sencon de la paraboloj, kaj ni montros al vi la potencan interrespondecon, kiu ligas tion, kio estis, kun tio, kio estas.

Vere mi diras al vi: la manifestiĝado de la Spiritoj plivastigas la horizonton; kaj jen ĝia sendito, kiu brilos kiel la suno sur la supraĵo de la montoj. (Johano, la Evangeliisto. Parizo, 1863.)

19. Lasu la malgrandajn infanojn veni al mi, ĉar mi posedas la lakton, kiu fortikigas la malfortulojn. Lasu veni al mi tiujn, kiuj, timemaj kaj malfortaj, bezonas apogon kaj konsolon. Lasu veni al mi la neklerulojn, por ke mi ilin instruu; lasu veni al mi ĉiujn, kiuj suferas, la amason da afliktitoj kaj da malfeliĉuloj: mi konigos al ili la grandan rimedon, kiu mildigas la suferojn de la vivo, la sekreton por resanigo de iliaj vundoj! Kia estas, miaj amikoj, tiu potenca balzamo, posedanta tian ĉiokuracantan efikon, tiu balzamo, kiu estas aplikata al ĉiuj vundoj de la koro kaj ilin fermas? Ĝi estas amo, karito! Se vi posedas tiun dian fajron, kion vi timas?

Vi diros ĉe ĉiuj momentoj de via vivo: Mia Patro, fariĝu Via volo, ne la mia; se al Vi plaĉas elprovi min per la doloroj kaj per la ĉagrenoj, estu glorata, ĉar nur por mia bono, mi tion scias, Via mano pezas sur mi. Se al Vi plaĉas, Sinjoro, kompati Vian malfortan kreiton, doni al lia koro la permesitajn ĝojojn, estu ankaŭ glorata; sed konsentu, ke la dia amo ne malvigliĝu en lia animo kaj ke senĉese lia animo venigu al Viaj piedoj la voĉon de sia dankemo!

Se vi havos amon, vi havos ĉion dezirindan sur la tero, vi posedos la multvaloran perlon, kiun nek la okazaĵoj, nek la malboneco de tiuj, kiuj malamas kaj persekutas vin, povos forrabi de vi. Se vi havas amon, vi estos metintaj viajn trezorojn tien, kie vermoj aŭ rusto ne povos ilin atingi, kaj vi vidos nesenteble forviŝiĝi de via animo ĉion, kio povas makuli ĝian purecon; vi sentos, ke la pezo de la materio malgrandiĝas tago post tago kaj ke, simile al birdo, kiu ŝvebas en la aero kaj ne plu memoras la teron, vi supreniros senĉese, ĝis via animo ekzaltita povos satiĝi de sia elemento de vivo en la sino de la Sinjoro. (Protektanta Spirito. Bordeaux, 1861.)

Feliĉaj tiuj, kiuj havas la okulojn fermitaj*


* Tiu ĉi komunikaĵo estas donita pri blinda persono, por kiu oni vokis la Spiriton de J. B. Vianney, paroĥestro en Ars.


20. Miaj bonaj amikoj, kial vi vokis min? Ĉu por ke mi surmetu la manojn sur ĉi tiun kompatindan suferantinon kaj sanigu ŝin? Ve! kia sufero, bona Dio! Ŝi perdis la vidpovon kaj mallumo fariĝis por ŝi. Kompatinda filino! ŝi preĝu kaj esperu; mi neniel scias fari miraklojn sen la volo de Dio. Ĉiujn resaniĝojn, kiujn mi povis havigi kaj kiuj estas konigitaj al vi, atribuu nur al Tiu, kiu estas Patro de ni ĉiuj. En viaj afliktoj, rigardu do ĉiam la ĉielon; kaj diru el la fundo de via koro: "Mia Patro, resanigu min, sed konsentu, ke mia malsana animo resaniĝu pli frue, ol mia korpo; mia karno estu punata, se necese, por ke mia animo leviĝu al Vi tiel blanka, kiel ĝi estis, kiam Vi kreis ĝin." Post tiu preĝo, miaj bonaj amikoj, kiun la bona Dio aŭdos ĉiam, forto kaj kuraĝo estos donitaj al vi, kaj eble ankaŭ la resaniĝo, kiun vi nur timeme petis, kiel rekompenco por via abnegacio.

Sed tial, ke mi estas tie ĉi, en kunveno, kie oni precipe studas, mi diros al vi, ke tiuj, kiuj estas senigitaj je la vidpovo, devus konsideri sin kiel la feliĉulojn de la kulpelaĉeto. Memoru, ke la Kristo diris, ke estas bone elŝiri al si okulon, se ĝi estas malbona, kaj ke estus pli bone ĵeti ĝin en la fajron, ol se ĝi fariĝus kaŭzo de via pereo. Ve! kiom da homoj estas sur via tero, kiuj iam malbenos en mallumo la fakton, ke ili vidis la lumon!

Ho! jes, feliĉaj estas tiuj, kiuj en kulpelaĉeto estas frapitaj ĉe la vidpovo! iliaj okuloj ne estos motivo de skandalo kaj falo; tiuj povas plene vivi per la vivo de l' animoj; ili povas vidi pli ol vi, kiuj vidas klare...

Kiam Dio permesas al mi malfermi la palpebron de unu el tiuj kompatindaj suferantoj kaj redoni al li la lumon, mi diras la mi mem: Kara animo, kiel bedaŭrinde, ke ci ne konas ĉiujn ĝuojn de la Spirito, kiu vivas per meditado kaj amo! ci ne petus vidi figurojn malpli purajn kaj malpli dolĉajn, ol tiuj, kiujn ci povas vidi en cia blindeco.

Ho! feliĉa la blindulo, kiu volas vivi kun Dio; pli feliĉa, ol kiel vi estas tie ĉi, li sentas la feliĉon, li ĝin tuŝas, li vidas la animojn kaj povas suprenflugi kun ili en la spiritajn sferojn, kiujn eĉ la elektitoj de via tero ne povas vidi. Malfermitaj, la okuloj estas ĉiam pretaj konduki la animon en pekon; fermitaj okuloj, kontraŭe, estas ĉiam pretaj suprenirigi la animon al Dio. Kredu al mi, miaj bonaj kaj karaj amikoj, la senlumeco de l' okuloj estas ofte la vera lumo de la koro, dum la vidpovo estas ofte la malluma anĝelo, kiu kondukas al morto.

Kaj nun kelkaj vortoj al ci, mia kompatinda suferantino: esperu kaj estu kuraĝa! Se mi dirus al ci: Mia filino, ciaj okuloj malfermiĝos, kiel ĝoja ci estus! sed kiu scias, ĉu tiu ĝojo ne pereigus cin? Fidu al la bona Dio, kiu faris la feliĉon kaj permesas la malĝojon! Mi faros por ci ĉion, kio estos al mi permesita; sed, ciavice, preĝu kaj precipe pensu pri ĉio, kion mi ĵus diris al ci.

Antaŭ ol mi foriros, vi ĉiuj, tie ĉi kunvenintaj, ricevu mian benon. (Vianney, paroĥestro en Ars. Parizo, 1863.)

21. Rimarko. Kiam aflikto ne estas sekvo de agoj dum la nuna vivo, estas necese serĉi ĝian kaŭzon en antaŭa vivo. Tio, kion oni nomas la kapricoj de la sorto, estas nenio alia, ol la efikoj de la justeco de Dio. Dio ne trudas maljustajn punojn; Li volas, ke inter kulpo kaj puno estu ĉiam rilato. Se, laŭ Sia boneco, Li ĵetis vualon sur niajn pasintajn agojn, Li tamen nin metas sur la vojon, dirante: "Kiu per glavo mortigas, tiu per glavo pereos"; paroloj, kiujn oni povas jene traduki:

"Oni estas ĉiam punata laŭ sia peko". Se do iun turmentas la perdo de la vidpovo, ĉi tiu estis ja por li kaŭzo de falo. Eble li ankaŭ estis kaŭzo de la perdo de aliula vidpovo; eble iu blindiĝis pro eksceso de laboro trudita de li, aŭ sekve de kruelaĵoj, de manko de zorgoj, ktp, kaj tiam li spertas egalan punon. Eble li mem, pentinte, elektis tiun kulpelaĉeton kaj aplikis al si jenan parolon de Jesuo: "Se via okulo estas kaŭzo de via falo, elŝiru ĝin."


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.