La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA EVANGELIO
LAŬ LA SPIRITISMO

Aŭtoro: Allan Kardec

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

Al la legonto
Antaŭparolo
Enkonduko
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13 14
15 16 17 18 19
20 21 22 23 24
25 26 27 28
Aldono I
Aldono II

ĈAPITRO XVII: ESTU PERFEKTAJ

Karakteroj de la perfekteco. La virta homo. La bonaj spiritistoj. Parabolo de la semisto. Instruoj de la Spiritoj: La devo. La virto. Superuloj kaj malsuperuloj. La homo en la mondo. Zorgu la korpon kaj Spiriton.

Karakteroj de la perfekteco

1. Amu viajn malamikojn, kaj preĝu por viaj persekutantoj; por ke vi estu filoj de via Patro, kiu estas en la ĉielo; ĉar Li levas Sian sunon sur malbonulojn kaj bonulojn, kaj sendas pluvon sur la justulojn kaj maljustulojn. – Ĉar se vi amas tiujn, kiuj amas vin, kian rekompencon vi havas? Ĉu ne tion saman faras eĉ la impostistoj? Kaj se vi salutas nur sole viajn fratojn, kion ekstran vi faras? Ĉu ne tion saman faras eĉ la nacianoj? Estu do perfektaj, kiel ankaŭ via ĉiela Patro estas perfekta. (Mateo, 5:44-48.)

2. Ĉar Dio posedas la senliman perfektecon pri ĉio, tiu maksimo: "Estu do perfektaj, kiel ankaŭ via ĉiela Patro estas perfekta", prenita laŭlitere, antaŭsupozus la eblecon, ke estos atingita la absoluta perfekteco.

Se estus eble al la kreito esti tiel perfekta kiel la Kreinto, li fariĝus egala al Dio, kio ne estas akceptebla. Sed la homoj, al kiuj Jesuo parolis, neniel povus kompreni tian nuancon; tial li limigis sin prezenti al ili modelon kaj diri, ke ili klopodu por ĝin atingi.

Estas necese kompreni per tiuj vortoj la rilatan perfektecon, tiun, kiun la homaro povas atingi kaj kiu plej alproksimigas ĝin al Dio. En kio konsistas tia perfekteco? Jesuo klarigas: "Amu viajn malamikojn, faru bonon al tiuj, kiuj malamas vin, preĝu por viaj persekutantoj." Per tio li montras, ke la esenco de la perfekteco estas la karito en sia plej ampleksa signifo, ĉar ĝi kuntrenas la praktikadon de ĉiuj aliaj virtoj.

Efektive, se oni observos la rezultaton de ĉiuj malvirtoj, kaj eĉ de simplaj mankoj, oni rekonos, ke ĉiu el ili pli aŭ malpli profunde difektas la senton de karito, ĉar ĉiuj originas de la egoismo kaj fiero, kiuj estas negacio de la karito; ĉio, efektive, kio troekscitas la senton de la personeco , detruas aŭ almenaŭ tute certe malfortigas la elementojn de la vera karito, kiuj estas: bonvolemo, indulgemo, abnegacio kaj sinoferado. Ampleksante la amon al malamikoj kaj ne povante aliĝi al iu malvirto kontraŭa al la karito, la amo al la proksimulo estas ĉiam signo de pli aŭ malpli granda morala supereco; el tio rezultas, ke la grado de la perfekteco estas proporcia al la vasteco de tiu amo; tial Jesuo, doninte al siaj disĉiploj la plej superbelajn regulojn de la karito, diras al ili: "Estu do perfektaj, kiel via ĉiela Patro estas perfekta."

La virta homo

3. La vere virta homo estas tiu, kiu praktikas la leĝon de justeco, de amo kaj karito laŭ ties plej granda pureco. Se li konsultas sian konsciencon pri siaj propraj agoj, li demandas sin, ĉu li ne malobservis tiun leĝon; ĉu li ne faris ian malbonon; ĉu li faris ĉian bonon, kian li povis; ĉu li memvole preterlasis iun okazon esti utila; ĉu iu havas plendon kontraŭ li; fine, ĉu li faris al alia ĉion, kion li dezirus, ke oni faru al li.

Li fidas al Dio, al Lia boneco, al Lia justeco kaj al Lia saĝeco; li scias, ke nenio okazas sen permeso de Dio, kaj pri ĉio li submetiĝas al la volo de la Sinjoro.

Li fidas al la estonteco; tial li starigas la spiritajn bonaĵojn super la materiaj bonaĵoj.

Li scias, ke ĉiaj sortovicoj de la vivo, ĉiaj doloroj, ĉiaj elreviĝoj, estas provoj aŭ kulpelaĉetoj, kaj li akceptas ilin senmurmure.

La homo, posedita de la sento de karito kaj amo al sia proksimulo, faras la bonon pro la bono, ne esperante repagon; pagas per bono la malbonon, defendas la malfortan kontraŭ la forta kaj ĉiam oferas sian intereson al la justeco.

Li trovas sian kontentecon en la bonfaroj, kiujn li disdonas; en la servoj, kiujn li faras ; ĉe la homoj, kiujn li faras feliĉaj; en la larmoj, kiujn li forviŝas; en la konsoloj, kiujn li portas al afliktitoj. Lia unua ekmovo estas pensi pri l' aliaj, antaŭ ol pensi pri si mem, zorgi la intereson de aliaj, antaŭ ol sian propran. La egoisto, kontraŭe, kalkulas la profitojn kaj malprofitojn de ĉiu malavara ago.

La virta homo estas bonkora, humana kaj bonvolema por ĉiuj, sen escepto de rasoj kaj de kredoj, ĉar li vidas fratojn en ĉiuj homoj.

Li respektas de aliaj ĉiujn sincerajn konvinkojn, kaj ne ĵetas anatemon sur tiujn, kiuj ne pensas kiel li.

En ĉiaj cirkonstancoj karito estas lia gvidilo; li estas certa, ke la homo, kiu malutilas alian per malicaj vortoj, kiu ofendas ies sentojn per sia fiero aŭ malŝato, kiu ne retropaŝas antaŭ la ideo kaŭzi ian suferon, ian ĉagrenon eĉ plej malgrandan, kiam li povas ĝin evitigi al iu, deflankiĝas de la devo de amo al la proksimulo kaj ne meritas la kompaton de la Sinjoro.

Li ne nutras malamon, resenton aŭ venĝemon; laŭ la ekzemplo de Jesuo, li pardonas kaj forgesas la ofendojn, kaj memoras nur la ricevitajn bonfarojn; ĉar li scias, ke li estos pardonita, kiel li mem estos pardoninta.

Li estas indulgema por la malperfektaĵoj de aliaj, ĉar li scias, ke li mem bezonas indulgon, kaj bone gardas en la menso jenan parolon de la Kristo: "Kiu el vi estas senpeka, tiu unua ĵetu sur ŝin ŝtonon. "

Li ne plezuras traserĉante aliulajn malkorektaĵojn, nek ilin metante en lumon. Se li devas tion fari, li ĉiam serĉas la bonan flankon, kiu povus malpligravigi la malbonon.

Li studas siajn proprajn malperfektaĵojn kaj senĉese klopodas por ilin kontraŭbatali. Ĉiujn penojn li faras por povi diri al si, ke en li estos morgaŭ io pli bona, ol en la hieraŭa tago.

Li ekpensas plivalorigi nek sian spiriton, nek siajn talentojn malprofite por alia; kontraŭe, li kaptas ĉiujn okazojn, por plej reliefigi la superajn kvalitojn de aliaj.

Li neniom fieras pro sia riĉeco, nek pro sia persona supereco, ĉar li scias, ke ĉio, kio estas donita al li, povas esti reprenita.

Li uzas, sed ne misuzas la bonaĵojn al li konfiditajn, ĉar li scias, ke ili estas deponitaĵo, pri kiu li devas prezenti kalkulraporton, kaj ke la plej malbona uzo, kiun li povas fari el ĝi, estas utiligi ĝin, por kontentigi siajn pasiojn.

Se la socia ordo metis aliajn homojn sub lian dependecon, li traktas ilin afable kaj bonvole, ĉar ili estas liaj egaluloj antaŭ Dio; li uzas sian aŭtoritaton, por levi ilian animon, ne por ilin frakasi per sia fiero; li sin detenas de ĉio, kio povus fari pli peniga ilian suban pozicion.

La subulo siaflanke komprenas la devojn de sia pozicio kaj penas ilin skrupule plenumi. (Ĉapitro XVII, § 9.)

La virta homo, fine, respektas ĉiujn rajtojn, kiujn la leĝoj de la naturo konsentis al liaj similuloj, same kiel li volas, ke la liaj estu respektataj.

Tie ĉi ne estas la listo de ĉiuj kvalitoj, kiuj distingas la virtan homon, sed, kiu penos posedi tiujn supre nomitajn, tiu estas sur la vojo, kiu kondukas al ĉiuj aliaj.

La bonaj spiritistoj

4. Spiritismo bone komprenita, sed precipe bone sentata, nepre kondukas al la supre diritaj rezultatoj, kiuj karakterizas la veran spiritiston kiel la veran kristanon, ĉar ambaŭ estas la sama unu. Spiritismo kreas nenian novan moralon; ĝi nur faciligas al la homoj la komprenon kaj praktikadon de la moralo de la Kristo, solidan kaj klaran fidon inspirante al tiuj, kiuj dubas aŭ hezitas.

Sed multaj, kiuj kredas je la manifestiĝoj de Spiritoj, ne komprenas ties sekvojn, nek ties moralan gravecon, aŭ se ili komprenas tiujn faktojn, ili ĉi tiujn ne aplikas al si mem. Kia estas la kaŭzo de tio? Ĉu manko de precizeco en la doktrino? Ne, ĉar ĝi ne enhavas alegoriojn, nek figurojn, kiuj povus okazigi falsajn interpretojn; ĝia esenco mem estas la klareco, kaj el ĉi tiu venas ĝia potenco, ĉar ĝi trafas rekte la intelekton. Ĝi havas nenion misteran, kaj ĝiaj inicitoj posedas nenian sekreton, kaŝitan al la vulgarulo. Ĉu por ĝin kompreni estas do necesa neordinara inteligento? Ne, ĉar multaj homoj de rimarkinda kapableco ĝin ne komprenas, dum vulgaraj intelektoj, eĉ de junuloj ĵus elirintaj el la knabeco, kaptas kun mirinda ĝusteco ĝiajn plej delikatajn nuancojn. Tio okazas, ĉar la parto, por tiel diri, materia de la scienco postulas nur okulojn por observi, dum la esenca parto postulas ioman gradon da sentemeco, kiun oni povas nomi la maturiĝo de l' morala sento, maturiĝo sendependa de l' aĝo kaj de la grado de instruiteco, ĉar ĝi estas propra al la nivelo de progreso, en aparta direkto, de l' enkarniĝinta Spirito.

Ĉe iuj, la ligiloj de la materio estas ankoraŭ tro obstinaj, por ebligi al la Spirito liberiĝi el la surteraj aferoj; la nebulo, ilin ĉirkaŭanta, kaŝas de ili la vidon je la senlimo; tial ili ne facile rompas kun siaj gustoj kaj kutimoj, ne komprenante, ke povas ekzisti io pli bona, ol tio, kion ili havas; la kredo je la Spiritoj estas por ili simpla fakto, sed ĝi malmulte aŭ neniel ŝanĝas iliajn instinktajn inklinojn; unuvorte, ili vidas nur lumradion, nesufiĉan por konduki ilin kaj por doni al ili potencan aspiron, kapablan venki iliajn inklinojn. Ili alteniĝas pli al la fenomenoj, ol al la moralo, kiu al ili ŝajnas banala kaj monotona; ili petas la Spiritojn senĉese ilin inici en novajn misterojn, ne demandante sin, ĉu ili mem fariĝis indaj penetri en la sekretojn de la Kreanto. Tiuj estas la neperfektaj spiritistoj, el kiuj kelkaj restas sur la vojo aŭ malproksimiĝas de siaj samkredanoj, ĉar ili retropaŝas antaŭ la devo reformi sin mem, aŭ ili rezervas sian simpation al tiuj, kiuj havas iliajn samajn malkorektaĵojn aŭ antaŭjuĝojn. Tamen la akcepto de la principo de la doktrino estas unua paŝo, kiu plifaciligos al ili la duan en alia ekzistado.

Kiun oni prave povas kvalifiki vera kaj sincera spiritisto, tiu troviĝas en pli alta grado da morala progreso; la Spirito regas pli plene la materion ĉe li kaj ĝuigas al li pli klaran percepton pri l' estonteco; la principoj de la doktrino ĉe li vibrigas fibrojn, kiuj restas inertaj ĉe l' unuaj; unuvorte, li estas tuŝita je la koro; tial lia fido estas neskuebla. Unu estas kiel la muzikisto, kiun emocias iuj akordoj, dum la aliaj aŭdas nur sonojn. Oni rekonas la veran spiritiston laŭ ties morala transformiĝo, laŭ la klopodoj, kiujn li faras, por subigi siajn malbonajn inklinojn; dum unu kontentiĝas per sia ĉirkaŭlimigita horizonto, la aliaj, kiu komprenas ion pli bonan, penas liberigi sin kaj ĉiam sukcesas, se nur li havas firman volon.

Parabolo de la semisto

5. En tiu tago Jesuo eliris el la domo kaj sidiĝis apud la maro. – Kaj kolektiĝis al li grandaj homamasoj, tiel ke li eniris en ŝipeton, kaj sidis; kaj la tuta homamaso staris sur la marbordo. Kaj li multe parolis al ili per paraboloj, dirante: Jen semisto eliris, por semi; kaj dum li semis, iuj semoj falis apud la vojo, kaj la birdoj venis kaj formanĝis ilin; kaj aliaj falis sur ŝtonajn lokojn, kie ili ne havis multe da tero; kaj tuj ili ekkreskis, ĉar ili ne havis profundecon de tero; kaj kiam la suno leviĝis, ili brulsekiĝis, kaj ĉar ili ne havis radikon, ili forvelkis. Kaj aliaj falis inter dornojn, kaj la dornoj kreskis kaj sufokis ilin; kaj aliaj falis sur la bonan teron, kaj donis frukton, jen centoble, jen sesdekoble, jen tridekoble. Kiu havas orelojn, tiu aŭdu. (Mateo, 13:1-9.)

Vi do aŭdu la parabolon de la semisto. Kiam iu aŭdas la vorton de la regno kaj ne komprenas ĝin, tiam venas la malbonulo, kaj forprenas tion, kio estas semita en lia koro. Ĉi tiu estas la ricevinta semon apud la vojo. Kaj tiu, kiu ricevis semon sur la ŝtonaj lokoj, estas tiu, kiu aŭdas la vorton kaj tuj kun ĝojo akceptas ĝin; sed li ne havas radikon en si, sed restas nur portempe, kaj kiam venas sufero aŭ persekuto pro la vorto, tuj li falpuŝiĝas. Kaj kiu ricevis semon inter la dornoj, estas tiu, kiu aŭdas la vorton; sed la zorgoj de la mondo kaj la trompo de riĉo sufokas la vorton, kaj li fariĝas senfrukta. Kaj kiu ricevis semon sur la bona tero, estas tiu, kiu aŭdas la vorton kaj komprenas ĝin; kaj tiu ja portas frukton, kaj donas, jen centoble, jen sesdekoble, jen tridekoble. (Mateo, 13:18-23.)

6. La parabolo de la semisto perfekte esprimas la nuancojn de la maniero, kiel profiti el la instruoj de l' Evangelio. Efektive, kiom da personoj ekzistas, por kiuj la Evangelio estas morta litero, simila al semo falinta sur rokon, ĉar ĝi produktas nenian frukton!

Ĝi trovas aplikon ne malpli ĝustan al diversaj kategorioj de spiritistoj. Ĉu ĝi ne estas aludo al tiuj, kiuj alligiĝas nur al la materiaj fenomenoj, kaj el ili nenian sekvon ĉerpas, ĉar ili tie vidas nur kuriozaĵon? ĉu ne al tiuj, kiuj serĉas nur la brilan flankon de la komunikaĵoj de la Spiritoj, pri kiuj ili interesiĝas nur tiom, kiom la ricevitaj paroloj kontentigas ilian imagadon, sed homoj, kiuj, aŭdinte la komunikojn, restas tiel malvarmaj kaj indiferentaj kiel antaŭe? kiuj la konsilojn trovas tre bonaj kaj admiras, sed aplikas nur al la aliaj kaj ne al si mem? fine, ĉu ne al tiuj, por kiuj la instruoj estas kiel semo, falinta sur bonan grundon kaj produktanta fruktojn?

INSTRUOJ DE LA SPIRITOJ

La devo

7. La devo estas morala ŝuldo de la homo, unue por si mem, poste por aliaj. La devo estas la leĝo de la vivo; ĝi troviĝas en la plej malgrandaj detaloj, same kiel en la plej altaj agoj. Mi volas paroli tie ĉi nur pri la morala devo, kaj ne pri la devo trudata de la profesioj.

En la sfero de la sentoj, la devo estas tre malfacile plenumebla, ĉar ĝi kontraŭas la allogojn de l' intereso kaj la koro; ĝiajn venkojn neniu atestas kaj ĝiajn fiaskojn la socio ne punas. La intima devo de la homo estas lasita al lia libera volo; la instigilo de la konscienco, tiu gardanto de l' interna honesteco, ĝin avertas kaj subtenas, sed ofte la konscienco estas senpova antaŭ la sofismoj de la pasio. Fidele observata, la devo de la koro altigas la homon; sed kiel precizigi tiun devon? Kie ĝi komenciĝas? kie ĝi finiĝas? La devo komenciĝas ĝuste ĉe la punkto, kie estas minacata la feliĉo aŭ la ripozo de la proksimulo; ĝi finiĝas ĉe la limo, kiun ni volus ne vidi transpaŝita kontraŭ ni mem.

Dio kreis ĉiujn homojn egalaj por la doloro; grandaj aŭ malgrandaj, malkleraj aŭ kleraj, suferas pro la samaj kaŭzoj, por ke ĉiu klare juĝu la malbonon, kiun li povas fari. Tia kriterio ne validas pri la bono, kies diverseco de esprimoj estas senlima. La egaleco antaŭ la doloro estas sublima antaŭvidemo de Dio, kiu volas, ke Liaj filoj, instruitaj per komuna sperto, ne faru malbonon pro nescio de ties efikoj.

La devo estas la praktika resumo de ĉiuj moralaj teorioj; ĝi estas braveco de l' animo, kiu alfrontas la angorojn de la batalo; ĝi estas severa kaj fleksebla; preta kurbiĝi al la diversaj komplikaĵoj, ĝi restas nefleksebla antaŭ la tentoj. La homo, kiu plenumas sian devon, amas Dion pli ol la kreitojn, kaj la kreitojn pli ol si mem; li estas samtempe juĝisto kaj sklavo en sia propra afero.

La devo estas la plej bela floro de la racio; ĝi naskiĝas de la racio, kiel filo devenas de sia patrino. La homo devas ami la devon, ne tial, ke ĝi antaŭgardas lin kontraŭ la malbonaĵoj de la vivo, kiujn la homaro ne povas eviti, sed tial, ke ĝi havigas al la animo la energion necesan por ties elvolviĝo.

La devo grandiĝas kaj radias sub nova formo pli alta en ĉiu el la superaj stadioj de la homaro; neniam ĉesas la morala ŝuldo de la kreito al Dio; la homo devas speguli la virtojn de l' Eternulo, kiu ne akceptas simplan skizon, ĉar Li volas, ke la beleco de Lia verko brilegu antaŭ Li. (Lazaro. Parizo, 1863.)

La virto

8. La virto, en sia plej alta grado, estas la tuto de ĉiuj esencaj kvalitoj, kiuj konsistigas la virtan homon. Esti bona, karitema, laborema, sobra, modesta, tiaj estas la kvalitoj de la virta homo. Bedaŭrinde ili ofte estas akompanataj de moralaj neperfektaĵoj aŭ kriplaĵoj, kiuj ilin malbeligas kaj malgrandigas. Kiu paradas pro sia virto, tiu ne estas virta, ĉar al li mankas la ĉefa kvalito: la modesteco, kaj li havas la plej kontraŭan malvirton: la fieron. La virto vere inda je tiu nomo ne amas fanfaronadon; oni ĝin divenas, sed ĝi sin kaŝas en la ombron kaj evitas la admiradon de la vulgarularo. Sankta Vincento de Paŭlo estis virta; virtaj estis la digna paroĥestro de Ars kaj multaj aliaj, apenaŭ konataj de la mondo, sed tre konataj de Dio. Ĉiuj tiuj bonaj homoj ne sciis, ke ili estas virtaj; ili lasis sin peli de la fluo de siaj sanktaj inspiroj kaj faradis la bonon tute abnegacie kaj tute forgesante sin mem.

Al la virto tiel komprenata kaj praktikata mi admonas vin, miaj infanoj; al tiu virto vere kristana kaj vere laŭspiritisma mi konsilas, ke vi vin dediĉu; sed forpuŝu de via koroj ĉian penson pri fiero, vantamo aŭ memamo, kiuj makulas ĉiam la plej bonajn kvalitojn. Ne imitu la homon, kiu prezentas sin kiel modelon kaj distrumpetas siajn proprajn kvalitojn ĉe ĉiuj komplezemaj oreloj. Tiu virto, kiu tiel fanfaronas, ofte kaŝas amason da abomenaj mallojalaĵoj.

Principe, la homo, kiu altigas sin mem, kiu starigas statuon honore al sia propra virto, nuligas per tiu ago mem, la efektivan meriton, kiun li povas havi. Kion mi diros do pri tiu, kies tuta valoro estas ŝajnigi, kio li ne estas? Mi ja konsentas, ke la homo, kiu faras la bonon, sentas en la fundo de sia koro intiman kontentecon, sed se tiu kontenteco manifestiĝas, por rikolti laŭdojn, ĝi degeneras en memamon.

Ho vi ĉiuj, kiujn la spiritisma fido varmigas per siaj radioj kaj kiuj scias, kiel malproksime de la perfekteco la homo staras, neniam falu en tian eraron. La virto estas graco, kiun mi deziras al ĉiuj sinceraj spiritistoj; tamen mi diros al ili: Pli bone malmultaj virtoj kun modesteco, ol multaj kun fiero. Ĝuste pro fiero sinsekvaj generacioj perdiĝis; nur per humileco la homaro iam elaĉetos siajn kulpojn. (Francisko-Nikolao-Magdalena. Parizo, 1863).

Superuloj kaj malsuperuloj

9. La aŭtoritato, same kiel la riĉeco, estas delego, pri kiu devos raporti kalkulon la homo, kiu ĝin ricevis; ne pensu, ke ĝi estas donita al li, por krei al si la vantan plezuron ordonadi, nek, kiel malĝuste kredas la plejmulto el la surteraj potenculoj, kiel ia rajto, ia propraĵo. Efektive, Dio ofte pruvas, ke ĝi estas nek rajto, nek propraĵo, ĉar Li ĝin reprenas, kiam tio plaĉas al Li. Se la aŭtoritato estus privilegio esence propra al la persono, ĝi estus neforigebla. Neniu povas diri, ke io apartenas al li, kiam ĝi povas esti forprenita sen lia permeso. Dio donas la aŭtoritaton kiel mision aŭ kiel provon, kiam al Li plaĉas, kaj same ĝin reprenas.

Kiu ajn tenas aŭtoritaton, kiel ajn ampleksa ĝi estas, ekde la mastro super sia ĝis la suvereno super sia popolo, tiu ne devas forgesi, ke li respondas pri la bona aŭ malbona direktado, kiun li estos doninta al sia subuloj, kaj ke la kulpoj, kiujn tiuj ĉi povos fari, la malvirtoj, al kiuj ili estos trenitaj sekve de tiu direktado aŭ de malbonaj ekzemploj, refalos sur lin, same kiel li rikoltos la fruktojn de sia prizorgado, se li ilin gvidos al la bono. Ĉiu homo havas sur la tero mision, ĉu grandan, ĉu malgrandan; kia ajn ĝi estas, ĝi estas ĉiam donita por la bono; ĝin falsi pri ĝia esenco estas do malsukcesi ĉe ĝia plenumado.

Kiel Li demandas riĉulon: Kion ci faris el la riĉeco, kiu en ciaj manoj devus esti fonto disverŝanta fekundecon ĉirkaŭen? tiel Dio demandos iun, kiu havas ian aŭtoritaton: kian uzadon ci faris el tiu aŭtoritato? Kian malbonon ci antaŭforigis? kian progreson ci ebligis? Mi donis al ci subulojn, ne por ke ci faru el ili sklavojn de cia volo, nek molajn ilojn de ciaj kapricoj aŭ de cia avideco; Mi faris cin forta kaj Mi konfidis al ci malfortulojn, por ke ci ilin subtenu kaj helpu suprenveni al Mi.

La superulo, kiu estas konvinkita pri la paroloj de la Kristo, malŝatas neniun el tiuj, kiuj troviĝas sub lia estreco, ĉar li scias, ke la sociaj distingoj neniom valoras antaŭ Dio. Spiritismo instruas al li, ke se ili obeas hodiaŭ, ili eble estris super li, aŭ povos estri poste, kaj ke tiam li estos traktata tiel same, kiel li mem traktis ilin.

Se la superulo havas devojn por plenumi, la malsuperulo siaflanke havas ne malpli sanktajn devojn. Se ĉi tiu lasta estas spiritisto, lia konscienco diros al li, des pli prave, ke li ne estas liberigita el siaj devoj, eĉ se la superulo ne plenumas la siajn, ĉar li scias, ke oni ne devas pagi malbonon por malbono, kaj ke la kulpoj de unuj ne pravigas kulpojn de aliaj. Se li suferas pro sia pozicio, li rekonas, ke sendube li meritas ĝin, ĉar eble li mem iam misuzis sian aŭtoritaton, kaj ke li devas senti siavice la ĝenojn, kiujn li trudis al aliaj. Se li estas devigata toleri tiun pozicion, ĉar li ne trovas alian pli bonan, Spiritismo instruas al li elteni ĝin kiel provon por sia humileco, necesan al lia progreso. Lia kredo direktas lian konduton kaj admonas lin agi tiel, kiel li volus, ke liaj subuloj agu kontraŭ li, se li estus ĉefo. Ĝuste pro tio, li pli skrupule plenumas siajn devojn, ĉar li komprenas, ke ĉia malzorgo en la laboro, konfidita al li, estas malprofito por tiu, kiu lin pagas kaj al kiu li ŝuldas sian tempon kaj siajn penojn; unuvorte, instigas lin devosento, naskita el lia kredo, kaj la certeco, ke ĉia deflankiĝo for de la rekta vojo estas ŝuldo, kiun li devos pagi pli aŭ malpli baldaŭ. (Francisco-Nikolao-Magdalena, kardinalo Marlot. Parizo, 1863).

La homo en la mondo

10. Sento de pieco devas ĉiam regi la koron de tiuj, kiuj kunvenas sub la okuloj de la Sinjoro kaj petas helpon de la bonaj Spiritoj. Purigu do vian koron; ne lasu, ke en ĝi loĝu ia monduma aŭ frivola penso. Levu vian spiriton al tiuj, kiujn vi vokas, por ke, trovante en vi la taŭgan staton, ili povu ĵeti abunde en viajn korojn la semojn, kiuj tie ĝermus kaj donus fruktojn de karito kaj justeco.

Tamen ne kredu, ke, vin ĉiam instigante al preĝo kaj al mensa komunikiĝado kun ni, ni konsilas al vi mistikan vivadon, kiu vin tenus ekster la leĝoj de la socio, en kiu vi estas kondamnitaj vivi. Ne; vivu kiel la homoj de via epoko, kiel devas vivi la homoj; submetiĝu al la necesaĵoj, eĉ al la frivolaĵoj de via tempo, sed plenumu ilin kun sento de pureco, kiu ilin sanktigu.

Vi estas vokataj troviĝi en kontakto kun Spiritoj de malsamaj naturoj, de kontraŭaj karakteroj: vundu neniun el tiuj, kun kiuj vi rilatas. Estu gajaj, estu feliĉaj, sed tiu gajeco venu de trankvila konscienco, kaj tiu feliĉo estu la feliĉo de homo, kiu heredos la ĉielajn riĉaĵojn kaj kiu nur kalkulas la tagojn, kiuj lin alproksimigas al la ricevo de sia heredaĵo.

Virto ne konsistas en severa, funebra sintenado, en forstreko de plezuroj, kiujn viaj homaj kondiĉoj permesas al vi; sufiĉas, ke vi dediĉu ĉiujn agojn de la vivo al la Kreanto, kiu donis tiun vivon; sufiĉas, ke, kiam vi komencos aŭ finos ian laboron, vi altigu vian penson al tiu Kreanto kaj, kun ardanta animo, petu aŭ Lian protekton por sukcesi, aŭ Lian benon por la finita laboro. Ĉe io ajn, kion vi faras, pensu pri la Fonto de ĉio; neniam faru ion ne pensante pri Dio, por ke tiu penso purigu kaj sanktigu viajn agojn.

La tuta perfekteco, konsistas, kiel diris la Kristo, en la praktikado de l' absoluta karito; sed la devoj de la karito etendiĝas al ĉiuj sociaj pozicioj, ekde la plej malgranda ĝis la plej granda. La homo, kiu vivus izolite, ne povus praktiki kariton; nur en kontakto kun siaj similuloj, en la plej penigaj luktoj, li trovas okazojn esti karitema. Kiu izoliĝas, tiu memvole senigas sin je la plej pova rimedo de perfektiĝo; devante pensi nur pri si mem, li vivas kiel egoisto (Ĉap. V, p. 26).

Ne opiniu do, ke por vivi en konstanta komunikiĝado kun ni, por vivi sub la rigardo de la Sinjoro, vi devas porti punveston kaj kovri vin per cindro; ne, ne, ankoraŭfoje ne; estu feliĉaj laŭ la bezonoj de la homaro, sed en vian feliĉon neniam entrudiĝu ia penso, ia ago, kiu povus ofendi tiujn, kiuj vin amas kaj gvidas, aŭ vuali ties vizaĝojn. Dio estas amo kaj benas tiujn, kiuj sankte amas. (Protektanta Spirito. Bordeaux, 1863).

Zorgu la korpon kaj la Spiriton

11. Ĉu la morala perfektco konsistas en turmentado de la korpo? Por solvi tiun demandon, mi apogas min sur elementaj principoj, kaj komencos pruvante la neceson zorgi la korpon, kiu, laŭ la alternoj de sano kaj malsano, influas tre grave la animon, kiun oni devas konsideri enkarcerigita en la karno. Por ke tiu enkarcerigito vivu, elverŝiĝu kaj havu eĉ la iluziojn de libereco, la korpo devas esti sana, vigla, kuraĝa. Ni faru komparon: Jen ili ambaŭ en perfekta stato; kion ili faru por konservi la ekvilibron inter siaj kapabloj kaj siaj bezonoj, ja tiel malsimilaj? Konflikto inter ambaŭ ŝajnas ja neevitebla, kaj malfacile trovebla la sekreto pri ilia reciproka kompenso.*


* En la tria eldono ne aperas, kiel en la unua de la originalo, la frazoj: "Konflikto inter ambaŭ ŝajnas ja neevitebla, kaj malfacile trovebla la sekreto pri ilia reciproka kompenso"; sed ni reĝustigas la tekston, ĉar al ni ŝajnas, ke la malapero de la periodo estis nur eraro dum preparado de la tria eldono. La logiko ja postulas ĝin. - La Tradukinto.


Tie ĉi staras du sistemoj unu fronte al la dua: tiu de l' asketoj, kiuj volas subpremi la korpon, kaj tiu de la materialistoj, kiuj volas malaltigi la animon: du perfortoj preskaŭ tiel malsaĝaj, unu kiel la dua. Ĉe la flanko de tiuj grandaj partioj svarmas la multenombra tribo de l' indiferentuloj, kiuj, sen konvinko kaj sen pasio, malvarme amas kaj ŝpareme ĝuas. Kie do la saĝeco? Kie la scienco de la vivo? Nenie; kaj tiu granda problemo restus tute nesolvita, se Spiritismo ne venus helpe de la esplorantoj, montrante al ili la interrilatojn ekzistantajn inter la korpo kaj la animo, kaj dirante, ke, ĉar korpo kaj animo estas necesaj unu al alia, oni devas zorgi ilin ambaŭ. Amu do vian animon, sed zorgu ankaŭ vian korpon, ties instrumenton; ne rekoni la bezonojn, indikatajn de la naturo mem, estas ne rekoni la leĝon de Dio. Ne punu la korpon pro kulpoj, kiujn via libera volo instigis ĝin fari, kaj pro kiuj ĝi tiel same respondas, kiel ĉevalo mallerte direktata respondus por akcidentoj, kiujn ĝi kaŭzas. Ĉu vi estus do pli perfektaj, se, martirigante la korpon, vi ne estus pro tio malpli egoistaj, fieraj, malkaritemaj? Ne, la perfekteco ne kuŝas tie; ĝi troviĝas tuta en la reformoj, kiujn vi trudos al via Spirito; fleksu ĝin, submetu ĝin, humiligu ĝin: jen la rimedo por fari ĝin obeema al la volo de Dio kaj la sola vojo, kondukanta al la perfekteco. (Georgo, protektanta Spirito. Parizo, 1863)*.


* Pri tiu sama temo – Zorgu la korpon kaj la Spiriton – ni presas en la fino de tiu ĉi volumo komunikaĵon de Jayme Braga, ricevitan en Rio de Janeiro, en 1946. – La Tradukinto.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.