La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA EVANGELIO
LAŬ LA SPIRITISMO

Aŭtoro: Allan Kardec

©2023 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

Al la legonto
Antaŭparolo
Enkonduko
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13 14
15 16 17 18 19
20 21 22 23 24
25 26 27 28
Aldono I
Aldono II

ĈAPITRO XIII: VIA MALDEKSTRA MANO NE SCIU, KION DONAS VIA DEKSTRA MANO

Fari la bonon sen parado. La kaŝitaj malfeliĉoj. La kodranto de la vidvino. Inviti la malriĉulojn kaj kriplulojn. Fari servon, ne atendante rekompencon. Instruoj de la Spiritoj: Materia karito kaj morala karito. La bonfarado. La kompato. Bonfaroj pagataj per maldanko. Ekskluziva bonfarado.

Fari la bonon sen parado

1. Gardu vin, ke vi ne faru vian justaĵon antaŭ homoj, por esti alrigardataj de ili; alie vi ne havas rekompencon ĉe via Patro, kiu estas en la ĉielo. – Tial, kiam vi donos almozon, ne sonigu trumpeton antaŭ vi, kiel faras la hipokrituloj en la sinagogoj kaj sur la stratoj, por havi gloron ĉe homoj. Vere mi diras al vi: Ili jam ricevas sian rekompencon. Sed kiam vi donas almozon, ne lasu vian maldekstran manon scii, kion faras via dekstra; por ke via almozo estu en sekreto; kaj via Patro, kiu vidas en sekreto, vin rekompencos. (Mateo, 6:1-4).

2. Kiam li malsupreniris de la monto, lin sekvis grandaj homamasoj. Kaj jen venis al li leprulo kaj adorkliniĝis al li, dirante: Sinjoro, se vi volas, vi povas min purigi. Kaj li etendis la manon kaj tuŝis lin, dirante: Mi volas, estu purigita. Kaj tuj lia lepro estis purigita. Kaj Jesuo diris al li: Zorgu, ke vi diru al neniu. Sed iru, montru vin al la pastro, kaj oferu la donon, kiun Moseo ordonis, por atesto al ili. (Mateo, 8:1-4).

3. Fari la bonon sen parado estas granda merito; kaŝi la manon, kiu donas, estas ankoraŭ pli merite; tio estas nediskutebla signo de granda morala supereco; ĉar por vidi la aferojn de pli alte, ol la vulgarulo, oni devas ne konsideri la nunan vivon kaj identiĝi kun la estonta; unuvorte, loki sin super la homaro, por flanken meti la kontentecon, kiun portas la atesto de la homoj, kaj atendi la aprobon de Dio. Kiu ŝatas la aprobon de la homoj pli ol la aprobon de Dio, tiu pruvas, ke li havas pli da fido al la homoj, ol al Dio, kaj ke la nunan vivon li rigardas kiel pli valoran, ol la estontan, aŭ eĉ ke li ne kredas al la estonta vivo; se li diras la kontraŭon li kondutas kvazaŭ li ne kredus tion, kion li diras.

Kiom da homoj komplezas nur esperante, ke la ricevinto de ilia bonfaro ĉi tiun trumpetos! Kiom multaj, en la taglumo, donas grandaj sumojn, sed en la ombro ili ne donus eĉ monereton! Tial Jesuo diris: "Kiuj parade faras la bonon, tiuj jam ricevis sian rekompencon"; efektive, tiu, kiu serĉas sian propran gloradon sur la tero per la bono, kiun li faras, jam pagis al si mem; Dio ŝuldas al li jam nenion; restas al li ricevi nur la punon por sia fiero.

Ne lasu vian maldekstran manon scii, kion faras via dekstra mano, estas figuro, mirinde karakterizanta la modestan bonfaradon; sed se ekzistas la reala modesteco, ekzistas ankaŭ la modesteco laŭplane ludata; kelkaj personoj kaŝas la manon, kiu donas, sed zorgas ke ankoraŭ peceto da ĝi aperu, rigardante ĉirkaŭen por certiĝi, ĉu iu ne vidis lin kaŝi la manon. Nedigna parodio de la maksimoj de la Kristo! Se la fieraj bonfarantoj estas malŝatataj inter la homoj, kiel Dio juĝos pri ilia konduto! Ankaŭ tiuj jam ricevis sian rekompencon sur la tero. Oni vidis ilin; ili estas kontentaj, ke ili estas viditaj: jen ĉio, kion ili ricevos.

Kia estos la rekompenco de homo, kiu faras el siaj komplezoj sarĝon sur la ricevinto de lia helpo, kiu iamaniere postulas de tiu montrojn de danko, kiu sentigas al tiu sian pozicion de ŝuldanto, reliefigante la prezon de siaj oferoj por la favorito? Ho! Por tiu eĉ la surtera rekomp enco ne ekzistas, ĉar li ne ĝuas la dolĉan ĝojon aŭdi beni lian nomon, kaj tio estas unua puno por lia fiero; la larmoj, kiujn li forviŝas por kontentigo de sia vantamo, anstataŭ suprenflugi al la ĉielo, refalas sur la koron de l' afliktito kaj ulcerigas ĝin. El la bono, kiun li faras, venas al li neniom da profito, ĉar li ĝin bedaŭras, kaj ĉiu bonfaro bedaŭrata estas falsita, senvalora monero.

La ne paradanta bonfarado havas duoblan meriton: krom materia karito, ĝi estas ankaŭ morala karito; ĝi ne tuŝas la ofendiĝemon de la komplezito; ĝi akceptigas la bonfaron, ne vundante la memamon kaj gardante la homan dignon; nu, aliigi la servon en almozon, sekve de la maniero kiel oni ĝin faras, estas humiligi ĝian ricevanton, kaj ĉiam estas fiero kaj malicaĵo humiligi iun. La vera karito, kontraŭe, estas diskreta kaj lerta per tio, ke ĝi kaŝas la helpon kaj sin detenas eĉ de la plej simplaj ŝajnoj, kiuj eble vundus, ĉar ĉiu morala ofendo pligrandigas la suferon naskitan de la bezono; ĝi scias trovi dolĉajn kaj afablajn vortojn, kiuj senĝenigas la ŝuldanton antaŭ sia bonfarinto, dum la fiera karito lin subpremas. La vera nobleco atingas sian superbelecon, kiam la bonfarinto, inversigante la rolojn, trovas rimedon por ŝajnigi, ke li mem estas ŝuldanto de la persono, al kiu li servis. Jen kion signifas jenaj vortoj: Ne lasu vian maldekstran manon scii, kion faras via dekstra mano.

La kaŝitaj malfeliĉoj

4. Ĉe la grandaj katastrofoj la karito emociiĝas kaj oni konstatas malavarajn impulsojn por la riparado de la ruinoj; sed, krom tiuj ĝeneralaj ruinoj, troviĝas ankaŭ miloj da privataj, nerimarkitaj malfeliĉoj, ĉe personoj, kiuj senplende kuŝas sur mizera lito. Tiajn silentajn, kaŝitajn malfeliĉojn la vera noblanimeco scias trovi, ne atendante peton pri helpo.

Kiu estas tiu noblamiena sinjorino, zorge, sed simple vestita, akompanata de junulino en tiel modesta vesto? Ŝi eniras en malpuraspektan domon, kie sendube ŝi estas konata, ĉar ĉe la pordo oni ŝin salutas respekte. Kien ŝi iras? Ŝi supreniras ĝis la mansardo: tie kuŝas patrino ĉirkaŭita de siaj infanoj; ĉe ŝia alveno ĝojo brilas sur tiuj malgrasaj vizaĝoj; ŝi venas ja kvietigi ĉiujn tiujn dolorojn; ŝi alportas ĉion necesan, spicitan per dolĉaj kaj konsolaj vortoj al tiuj malfeliĉuloj, neprofesiaj almozpetantoj, kiuj, ne ruĝigante, akceptas la bonfaron. La patro estas en hospitalo, kaj dum tiu tempo la patrino ne sukcesas per sia laboro provizi sian familion per ĉio necesa. Dank´ al tiu bonkora sinjorino, tiuj kompatindaj infanoj ne suferos malvarmon nek malsaton; ili iros en la lernejon varme vestitaj, kaj ne sekiĝos la patrina sino, kiu nutras la plej junajn. Se unu el ili estas malsana, ŝi ŝparas al si neniajn materiajn zorgojn, kiujn tiu bezonas. De tie ŝi iras en la malsanulejon porti iajn dolĉaĵojn al la patro kaj trankviligi lin pri la sorto de la familio. Ĉe la angulo de la strato, ŝin atendas veturilo, vera magazeno de ĉio, kion ŝi destinas por siaj protektatoj, kiujn ŝi vizitas unu post alia; ŝi ne demandas pri ilia kredo, nek pri ilia opinio, ĉar ĉiujn homojn ŝi konsideras fratoj inter si kaj filoj de Dio. Fininte sian vizitadon, ŝi diras al si mem: Mi bone komencis mian tagon. Kiu estas ŝia nomo? Kie ŝi loĝas? Neniu scias; por la malfeliĉuloj ŝia nomo ne gravus; sed ŝi estas konsolanta anĝelo; kaj vespere koncerto de benoj por ŝi suprenflugas al la Kreanto: katolikoj, judoj, protestantoj, ĉiuj laŭdas ŝin.

Kial tia simpla vesto? Ŝi ne volas per lukso ofendi la mizeron. Kial ŝi igas sian filinon akompani ŝin? Por instrui al la junulino, kiel oni devas praktiki la bonfaradon. Ŝia filino ankaŭ volas fari kariton, sed la patrino diras al ŝi: "Kion ci povas doni, mia filino, se ci nenion posedas? Se mi donos al ci ion, por ke ci ĝin transdonu al aliaj, kian meriton ci havos? Efektive, mi mem farus kariton kaj ci havus nenian meriton; tio ne estus justa. Kiam ni vizitas la malsanulojn, ci helpas al mi flegi ilin; nu doni flegadon estas doni ion. Ĉu tio ne ŝjanas al ci sufiĉa? nenio pli simpla; lernu fari utilajn laboraĵojn, kaj ci faros vestojn por tiuj infanoj; tiamaniere ci donos ion venantan de ci." Tiel, tiu vere kristana patrino edukas sian filinon por la praktikado de la virtoj instruitaj de la Kristo. Ĉu ŝi estas spiritistino? Tio ne gravas!

Hejme, ŝi estas monduma virino, ĉar ŝia pozicio tion postulas; sed oni ne scias, kion ŝi faras, ĉar ŝi volas nenian alian aprobon, ol tiun de Dio kaj de sia konscienco. Tamen unu tagon neantaŭvidita cirkonstanco kondukas al ŝia hejmo unu el ŝiaj protektatinoj, kiu alportas al ŝi laboraĵon; tiu virino ŝin tuj rekonas kaj volas danki sian bonfarantinon. "Silentu!" ŝi diras al la virino: "al neniu tion diru". Tiele instruadis Jesuo.

La kodranto de la vidvino

5. Kaj sidante kontraŭ la monkesto, li rimarkis, kiel la homoj enĵetas monerojn en la monkeston; kaj multaj riĉuloj enĵetis multon. – Kaj venis unu malriĉa vidvino, kaj enĵetis du leptojn, kiuj faras kodranton. – Kaj alvokinte al si siajn disĉiplojn, li diris al ili: Vere mi diras al vi, ke tiu malriĉa vidvino enĵetis pli ol ĉiuj ĵetantoj en la monkeston, ĉar ili ĉiuj enĵetis el sia abundo, sed ŝi el sia senhaveco ĵetis ĉion, kion ŝi havis, sian tutan vivrimedon. (Marko, 12:41-44; Luko, 21: 1-4)

6. Multaj personoj bedaŭras, ke ili ne povas fari tiom da bono, kiom ili volus, pro manko de sufiĉaj rimedoj, kaj ke, se ili deziras riĉecon, tio celas, ili diras, ĝin bone uzadi. La intenco estas laŭdinda, sendube, kaj povas esti tre sincera ĉe iuj; sed ĉu oni estas tre certa, ke tiu deziro ĉe ĉiuj enhavas nenian kaŝitan intereson? Ĉu al kelkaj, ja dezirantaj fari bonon al aliaj, ne plaĉas ĝin fari unue al si mem, permesi al si iom pli da ĝuoj, havigi al si iom da superfluaĵoj, kaj doni al la malriĉuloj nur la restaĵon? Tiu kaŝita penso, kiun tiuj eble vualas antaŭ si mem, sed kiun ili trovus en la fundo de sia koro, se ili volus elesplori ĝin, nuligas la meriton de l' intenco, ĉar la vere karitema homo pensas pri l' aliaj, antaŭ ol pensi pri si mem. La sublimeco de la karito, en tiu okazo, kuŝus en tio, ke la homo serĉu per sia laboro, per la uzado de siaj fortoj, de sia inteligento, de sia multforma talento, la rimedojn, kiujn li bezonas por efektivigi siajn malavarajn intencojn; tia estus la ofero plej agrabla al la Sinjoro. Bedaŭrinde, la plimulto revas pri la plej facilaj rimedoj riĉiĝi subite kaj senpene, kurante post ĥimerojn, kiaj la eltrovo de trezoroj, ia duba favora bonŝanco, ricevo de neatenditaj heredaĵoj, ktp. Kion pensi pri tiuj, kiuj esperas trovi, inter la Spiritoj, helpantoj, kiuj kun ili kunlaborus en tia serĉado? Certe ili ne konas, nek komprenas, la sanktan celon de Spiritismo, kaj des malpli la mision de la Spiritoj, al kiuj Dio permesas komunkiĝi kun la homoj; tial ili estas punataj per trompiĝoj. (La Libro de la Mediumoj, §§ 294 kaj 295).

La homoj, kies intenco havas nenian personan karakteron, devas konsoliĝi pri sia senpoveco fari tiom da bono, kiom ili volus, per la penso, ke la monereto de la malriĉulo, kiu donas senigante sin je la plej necesa pezas pli en la pesilo de Dio, ol la oro de la riĉulo, kiu donas senigante sin je io ajn. Sendube oni sentus sin plej feliĉa, se oni povus helpi la mizerulojn; sed se oni ne povas ĝui tian feliĉon, oni submetiĝu kaj limigu sin al tio, kion oni povas fari. Cetere, ĉu nur per oro oni povas forviŝi larmojn, kaj cŭ oni restu senaga, se oni ne posedas oron? Kiu sincere volas esti utila al siaj fratoj, tiu trovas mil okazojn; li serĉu, kaj li trovos tiujn okazojn; se ne en ia maniero, li helpos en alia, ĉar neniu persono, plene ĝuanta siajn fakultojn, ne kapablas fari iun servon, doni iun konsolon, mildigi iun korpan aŭ moralan suferon, fari iun utilan klopodon; ĉu, manke de moni, ĉiu ne havas sian kapablon, sian tempon, sian ripozon, de kiuj li povas doni parton al sia proksimulo? Tie ankaŭ troviĝas la monereto de la malriĉulo, la kodranto de la vidvino.

Inviti la malriĉulojn kaj la kriplulojn

7. Kaj li diris al tiu, kiu lin invitis: Kiam vi faras tagmanĝon aŭ vespermanĝon, ne voku viajn amikojn, nek viajn fratojn, nek viajn parencojn, nek viajn riĉajn najbarojn, por ke ne okazu, ke ili ankaŭ invitos vin, kaj vi ricevos renkompencon. Sed kiam vi faras festenon, invitu malriĉulojn, kriplulojn, lamulojn, blindulojn; kaj vi estos feliĉa, ĉar ili ne povas rekompenci vin, sed vi rekompenciĝos en la releviĝo de la justuloj.

Kaj aŭdinte tion, unu el la kunsidantoj diris al li: Feliĉa estas tiu, kiu manĝos panon en la regno de Dio. (Luko, 14:12-15).

8. "Kiam vi faras festenon, diris Jesuo, ne invitu viajn amikojn, sed la malriĉulojn kaj kriplulojn." Tiuj vortoj, absurdaj, se oni ilin prenas laŭlitere, estas sublimaj, se oni serĉas ilian spiriton. Jesuo ne povus intenci diri, ke anstataŭ siaj amikoj oni devas kunvenigi ĉe sia tablo la stratajn almozulojn; lia parolmaniero estis preskaŭ ĉiam figura, kaj por homoj, nekapablaj kompreni la delikatajn nuancojn de la pensado, fortaj bildoj estis necesaj, por produkti la efektojn de tranĉaj koloroj. La fundo de lia penso montriĝas en jenaj vortoj: "Vi estos feliĉa, ĉar ili ne povos rekompenci vin"; tio signifas, ke oni faru bonon ne celante repagon, sed por la sola plezuro fari ĝin. Por fari frapantan komparon, li diras: Invitu al viaj festenoj la malriĉulojn, ĉar vi scias, ke ili nenion povos redoni al vi; kaj kiel  oni komprenu ne ĝustadirajn manĝojn, sed la partoprenon en la abundo, kiun oni ĝuas.

Tia admono povas tamen esti komprenata en pli laŭlitera senco. Kiom da personoj invitas al sia tablo nur tiujn, kiuj povas, kiel ili diras, fari al ili honoron, aŭ kiuj povas siavice inviti ilin! Aliaj, kontraŭe, trovas plezuron akceptante ĉe si malpli feliĉajn parencojn kaj amikojn; nu, kiu ja ne havas tiajn parencojn kaj amikojn malpli feliĉajn? Kelkfoje tio estas granda, kvankam tute ne ŝajna servo. Tiuj, kvankam ne alvokante blindulojn kaj kriplulojn, praktikas la maksimon de Jesuo, se nur ili tion faras pro bonvolemo, sen vantamo, kaj se ili scias kaŝi la bonfaron per sincera afableco.

INSTRUOJ DE LA SPIRITOJ

Materia karito kaj morala karito

9. "Ni amu unuj aliajn kaj faru al aliaj tion, kion ni volus, ke ĝi estu farata al ni." La tuta religio, la tuta moralo troviĝas enfermitaj en tiuj du reguloj; se ili estus sekvataj sur la tero, vi ĉiuj estus feliĉaj: ne plu malamoj, ne plu malkonsentoj; mi diros ankoraŭ: ne plu malriĉeco, ĉar per la superfluo de la tablo de ĉiu riĉulo multaj malriĉuloj nutrus sin, kaj vi ne plu vidus, en la mallumaj kvartaloj, kie mi loĝis dum mia lasta enkarniĝo, malriĉajn virinojn, kiuj trenadis post si mizerajn infanojn, al kiuj ĉio mankis.

Riĉuloj! pensu iom pri tio; helpu, kiom vi povos, la malriĉulojn; donu, por ke Dio iam redonu al vi la bonon, kiun vi estos farintaj, por ke, kiam vi demetos vian surteran envolvaĵon, aro da dankemaj Spiritoj vin akceptu ĉe la sojlo de mondo pli feliĉa.

Se vi povus kompreni la ĝojon, kiun mi spertis, retrovante en la Transtombo tiujn, kiujn mi komplezis en mia lasta ekzistado!...

Amu do vian proksimulon; amu lin kiel vin mem, ĉar vi scias nun tion ĉi: tiu malfeliĉulo, kiun vi forpelas, eble estis iam via frato, patro, amiko; kaj do, kia estos via ĉagreno, kiam vi rekonos lin en la mondo de la Spiritoj!

Mi deziras, ke vi komprenu bone, kio estas la morala karito, tiu karito, kiun ĉiu povas praktiki; ĝi nenion materian kostas kaj tamen ĝi estas la plej malfacila.

La morala karito konsistas en la reciproka tolerado, kaj tion vi plej malmulte faras en tiu malsupera mondo, kie vi estas enkarniĝintaj dum la nuna momento. Estas granda merito, kredu min, scii silenti, por lasi iun pli stultan paroli; tio estas ankaŭ unu el la specoj de karito. Scii esti surda, kiam malrespekta vorto elglitas el mokema buŝo; ne vidi la malestiman rideton, per kiu akceptas vin personoj, kiuj, ofte malprave, kredas sin pli altaj ol vi, dum en la spirita vivo, la sola reala vivo, kelkfoje ili estas ja malsuperaj; jen merito, ne laŭ la humileco, sed laŭ karito; ĉar ne atenti la malbonan konduton de aliulo estas morala karito.

Tamen tiu karito ne devas malhelpi la alian; sed precipe zorgu ne malŝate trakti vian similulon; rememoru ĉion, kion mi diris al vi: Neniam forgesu, ke malriĉulon, kiun vi forpelas, eble animas Spirito, kiu iam estis al vi tre kara kaj kiu, en tiu momento, staras pli malalte ol vi. Mi renkontis tie ĉi unu el viaj malriĉuloj, kiun mi kelkfoje povis bonŝance helpi kaj kiun, miavice, mi devas nun petegi pri helpo. Memoru, ke Jesuo diris, ke ni estas gefratoj, kaj pensu ĉiam pri tio, antaŭ ol forpuŝi leprulon aŭ almozulon. Adiaŭ; pensu pri la suferantoj kaj preĝu. (Fratino Rozalia. Parizo, 1860).

10. Miaj amikoj, mi ĉiam aŭdas plurajn el vi diri: Kiel mi faru kariton, se mi mem ofte havas nenian porvivaĵon?

Kariton, miaj amikoj, oni faras en multaj manieroj; vi povas fari kariton per pensoj, per paroloj kaj per agoj. Per pensoj: preĝante por la forlasitaj kompatinduloj, kiuj mortis, eĉ ne vidinte la lumon; preĝo elkora konsolas ilin. Per paroloj: donante al viaj ĉiutagaj kunuloj bonajn konsilojn; diru al la homoj, kies humoron acidigis malespero kaj necesbezonoj kaj kiuj blasfemas kontraŭ la nomo de la Plejalta: "Mi estis kiel vi; mi suferis, mi estis malfeliĉa, sed mi kredis al Spiritismo, kaj vidu, nun mi estas feliĉa." Al la maljunuloj, kiuj diros al vi: " Tio estus senutila; mi troviĝas ĉe la fino de mia irado; mi mortos, kiel mi vivis", diru tamen: "Dio uzas por ni ĉiuj egalan justecon; memoru la laboristojn de la dek-unua horo." Al al infanoj jam malvirtigitaj de sia kunularo, sencele vagantaj kaj tuj falontaj, delogite de malbonaj tentoj, diru: "Dio vidas vin, miaj karaj etuloj", kaj senlace ripetu al ili tiujn dolĉajn vortojn, kiuj fine ĝermos en ilia juna intelekto, kaj anstataŭ fiuloj, vi faros el ili homojn. Tio ankaŭ estas karito.

Pluraj inter vi diras ankaŭ: "Ba! Ni estas tiom multaj sur la tero, ke Dio ne povas vidi nin ĉiujn." Aŭskultu bone tion ĉi, miaj amikoj: Kiam vi estas sur la supraĵo de monto, ĉu via rigardo ne ampleksas la miliardojn da sableroj kovrantaj la monton? Nu! same Dio vidas vin; Li lasas vian liberan volon agi, kiel vi lasas tiujn sablerojn iri laŭ la plaĉo de la vento, kiu ili disigas; la sola diferenco estas, ke Dio, per Sia senfina favorkoreco, metis en la fundon de via koro vigle atentan gardostaranton, kiun vi nomas konscienco.

Aŭskultu ĝin: ĝi donos al vi nur bonajn konsilojn. Kelkfoje vi malvigligas ĝin, kontraŭmetante al ĝi la senton de la malbono; tiam ĝi silentas; sed estu certaj, ke la kompatinda forlasito aŭdigos sian voĉon tuj, kiam vi permesos al ĝi percepti ian ombron da riproĉo. Aŭskultu ĝin, demandu ĝin, kaj ofte vi sentos vin konsolitaj per la ricevita konsilo.

Miaj amikoj, al ĉiu nova regimento la generalo donas novan standardon; al vi mi donas kiel devizon tiun ĉi maksimon de la Kristo: "Amu unuj aliajn." Praktiku tiun ĉi maksimon; kunvenu vi ĉiuj ĉirkaŭ tiu standardo, kaj el ĝi vi ricevos feliĉon kaj konsolon. (Protektanta Spirito. Lyon, 1860).

La bonfarado

11. La bonfarado, miaj amikoj, donos al vi en tiu ĉi mondo la plej dolĉajn kaj la plej purajn ĝuojn, la ĝojojn de la koro, kiujn malkvietigas nek konsciencriproĉoj nek indiferenteco. Ho! Se vi povus kompreni ĉion grandan kaj dolĉan, kion enhavas la malavareco de la belaj animoj, tiu sento, kiu igas la homon rigardi alian tiel same, kiel li rigardas sin mem, kaj ĝoje demeti sian veston, por kovri sian fraton! Se vi povus, miaj amikoj, ne havi okupon pli dolĉan, ol fari aliajn feliĉaj! Kiaj estas la mondumaj festoj, kiujn vi povus kompari kun tiuj fariĝantaj, kiam, kiel reprezentantoj de Dio, vi portas ĝojon al mizeraj familioj, konantaj de la vivo nur suferojn kaj amaraĵojn; kiam vi vidas tiujn velkintajn vizaĝojn radii pro espero, ĉar, sen pano, tiuj malfeliĉuloj aŭdadis siajn infanojn, nesciantajn, ke vivi estas suferi, senĉese kriegi, en ploro, jenajn vortojn, kiuj enprofundiĝis, kiel akra ponardo, en la patrinan koron: Mi malsatas!... Ho! Komprenu, kiel agrablaj estas la impresoj de tiu, kiu vidas renaskiĝi la ĝojon tie, kie antaŭ unu momento li vidis nur malesperon! Komprenu viajn devojn por viaj fratoj! Iru, iru renkonte al la malfeliĉuloj; iru helpi precipe la kaŝitan mizeron, ĉar tia estas la plej dolora. Iru, tre amataj, kaj tenu en via memoro jenajn vortojn de la Savanto: "Kiam vi vestas unu el tiu malgranduloj, sciu, ke vi tion faras al mi mem!" Karito! sublima vorto, kiu resumas ĉiun virtojn, ci estas la sola, kio kondukos la popolojn al la feliĉo; praktikante cin, ili kreos al si senfinajn ĝuojn por la estonteco, kaj dum ilia ekzilo sur la tero, ci estos ilia konsolo, la antaŭĝuado de la ĝojoj, kiujn ili iam spertos, kuniĝinte en la sino de amanta Dio. Ci, dia virto, havigis al mi la solajn momentojn da feliĉo, kiujn mi ĝuis sur la tero. Kredu, miaj enkarniĝintaj fratoj, la voĉon de amiko, kiu parolas kaj diras al vi: En la karito vi devas serĉi la pacon de la koro, la ĝojon de l' animo, la rimedon kontraŭ la afliktoj de la vivo. Ho! kiam vi eksentos la deziron akuzi Dion, ĵetu rigardon malsupren de vi; vidu kiom da mizeroj atendas mildigon; kiom da kompatindaj infanoj sen familio; kiom da maljunuloj, kiuj ne havas amikan manon, por ilin helpi kaj fermi iliajn okulojn, kiam la morto prenos ilin! Kiom da bono por fari! Ho! ne plendu; sed, kontraŭe, danku Dion, kaj plenmane malŝparu vian simpation, vian amon, vian monon al ĉiuj, kiuj, ne ricevinte la bonaĵojn de tiu ĉi mondo, konsumiĝas en sufero kaj en soleco. Vi rikoltos sur la tero tre dolĉajn ĝojojn, kaj poste... nur Dio scias, kio okazos! (Adolfo, episkopo de Alger. Bordeaux, 1861).

12. Estu bonaj kaj karitemaj: jen estas la ŝlosilo de la ĉielo, kiun vi tenas en viaj manoj; la tuta eterna feliĉo estas enfermita en ĉi tiu maksimo: Amu vin reciproke. La animo povas altiĝi en la spiritajn regionojn nur per sinofero por la proksimulo; ĝi trovas feliĉon kaj konsolon nur en la ekmovoj de la karito; estu bonaj, subtenu viajn fratojn, flanke lasu tiun teruran kanceron, egoismon; kiam ĝi estos plenumita, tiu devo malfermos al vi la vojon al la eterna feliĉo. Cetere, kiu el vi ne sentis iam sian koron eksalti de ĝojo, sian internaĵon kvazaŭ krevi de raviteco ĉe la raporto pri ia bela sindono, pri ia vera karitaĵo? Se vi serĉus nur la plezuron, kiun donas bona ago, vi restus ĉiam sur la vojo de la spirita progreso. Ekzemploj ne mankas al vi; malofta estas nur volonto. Vidu la amason da bonaj homoj, kies memoron via historio pie konservas.

Ĉu la Kristo ne diris al vi ĉion, kio koncernas la kapablojn de karito kaj de amo? Kial oni flanke lasas liajn diajn instruojn? Kial oni fermas la orelon al liaj paroloj? Mi volus, ke oni donu pli da intereso, pli da fido al la evangeliaj legaĵoj; sed oni forlasas tiun libron, oni konsideras ĝin ia kolekto da vanaj vortoj, ia fermita letero; oni lasas en forgeso tiun mirindan kodon; viaj malfeliĉoj venas nur de tio, ke vi memvole forlasas tiun resumon de la diaj leĝoj. Legu do tiujn paĝojn, ardantajn de la sinofero de Jesuo, kaj meditu pri ili.

Homoj fortikaj, armu vin; homoj malfortaj, faru al vi armilojn el via mildeco, el via fido; estu pli konvinkaj, pli konstantaj en la disvastigado de via nova doktrino; nur kuraĝiĝon ni venis doni al vi, nur por stimuli vian fervoron kaj viajn virtojn Dio permesas al ni manifestiĝi al vi; sed, se oni volus, oni bezonus nur la helpon de Dio kaj sian propran volon; la spiritaj manifestiĝoj okazas nur por la fermitaj okuloj kaj la malmolaj koroj.

Karito estas la fundamenta virto, kiu devas subteni la tutan konstruaĵon de la surteraj virtoj; sen ĝi la aliaj ne ekzistas. Sen karito estas nenia espero pri pli bona sorto, nenia morala intereso, gvidanta nin; sen karito ne estas fido, ĉar fido estas nur radio, kiu briligas kariteman animon.

Karito estas la eterna ankro de la savo en ĉiuj globoj: ĝi estas la plej pura emanaĵo el la Kreanto mem; ĝi estas Lia propra virto, kiun Li donas al Sia kreito. Kiel ignori tiun superegan bonecon? Kun tiu penso, kiu koro estus tiel malvirta, ke ĝi subpremus kaj forpuŝus tiun tute dian senton? Kiu infano estus tiel malica, ke li ribelus kontraŭ tiu dolĉa kareso: la karito?

Mi ne kuraĝas paroli pri tio, kion mi faris, ĉar Spiritoj ankaŭ havas modestecon pri siaj laboroj; sed mi opinias, ke la laboro, komencita de mi, estas unu el tiuj, kiuj plej efike kunutilos al la mildigo de la vivo de viaj similuloj. Mi ofte vidas Spiritojn peti kiel mision daŭrigi mian taskon; mi vidas ilin poste kiel miajn dolĉajn kaj karajn fratinojn, en ilia pia kaj dia laborado; mi vidas ilin praktiki la virton, kiun mi rekomendas al vi, kun la tuta ĝojo, kiun donas ekzistado de sindonemo kaj sinofero; estas por mi granda feliĉo vidi, kiel ilia karaktero estas honesta, kiom ilia misio ilin honorigas kaj kiel amata kaj protektata ĝi estas. Virtaj homoj, homoj bonvolemaj kaj firmvolaj, unuiĝu, por daŭrigi grandskale la disvastigadon de la karito; vi trovos la rekompencon de tiu virto en ĝia praktikado mem; ĉiujn spiritajn ĝojon, senescepte, ĝi donas ekde la nuna vivo. Estu unuigitaj; amu unuj aliajn laŭ la instruoj de la Kristo. Tiel estu. (Sankta Vincento de Paŭlo. Parizo, 1858)

13. Mi estas nomata Cárita, mi sekvas la precipan vojon, kiu kondukas al Dio; akompanu min, ĉar mi konas la celon, al kiu vi ĉiuj devas iri.

Mi faris hodiaŭ matene mian kutiman rondiradon, kaj korpremite mi venas diri al vi: Ho! miaj amikoj, kiom da mizero, kiom da larmoj, kaj kiom vi devas fari por ilin ĉiujn forviŝi! Mi vane penis konsoli kompatindajn patrinojn, flustrante al ili en la orelojn: "Kuraĝon! bonaj koroj zorgas pri vi; oni ne forlasos vin; paciencu! Dio estas tie ĉi; vi estas Liaj amataj, vi estas la elektitaj."

Ili ŝajnis aŭdi min kaj turnis al mia flanko grandajn delirajn okulojn; mi legis en iliaj vizaĝoj, ke iliaj korpoj, tiuj tiranoj de la Spirito, malsatas, kaj ke, se miaj paroloj iom trankviligis iliajn korojn, tamen ili ne plenigis la stomakojn. Mi ripetadis: "Kuraĝon! Kuraĝon!" Tiam kompatinda patrino ankoraŭ tre juna, kiu mamnutris infaneton, prenis ĝin en siajn brakojn kaj ĝin etendis al la malplena spaco, kvazaŭ por peti, ke mi protektu tiun malfeliĉan estuleton, kiu el sensuka mamo prenis nur nesufiĉan nutraĵon.

Aliloke mi vidis, miaj amikoj, kompatindajn maljunulojn sen laboro kaj baldaŭ sen rifuĝejo, baraktantajn en ĉiuj suferoj de la necesbezono, kaj, hontante pro sia mizero, ne kuraĝantajn – ili, kiuj neniam almozis – petegi karitan agon de la preterpasantoj. Prenite de kompato, mi, kiu nenion posedas, mi fariĝas almozulino por ili kaj iras ĉien stimulante la bonfaradon, blovante bonajn pensojn en la malavarajn kaj sentemajn korojn. Tial mi venas al vi, miaj amikoj, kaj diras: Tie kaj aliloke vivas malfeliĉuloj, kies pankesto estas malplena, en kies forno ne ardas fajro kaj kies liton ornamas nenia kovrilo. Mi ne diras, kion vi faru; mi lasas la iniciaton al viaj bonaj koroj; se mi diktus al vi regulon por via konduto, vi ne havus la meriton de via bona ago; mi nur diras al vi: Mi estas karito kaj mi etendas al vi la manon por viaj suferantaj fratoj.

Sed, se mi petas, mi ankaŭ donas, kaj mi donas multon; mi invitas vin al granda bankedo kaj liveras la arbon, el kiu vi ĉiuj satiĝos! Vidu, kiel bela ĝi estas, kiel ŝarĝita ĝi estas per floroj kaj fruktoj! Iru, iru, rikoltu, prenu ĉiujn fruktojn el tiu bela arbo, kies nomo estas bonfaremo. Al la punktoj, kie elkreskos la branĉoj, kiujn vi deŝiros, mi alligos ĉiujn bonajn agojn, kiujn vi faros kaj mi portos tiun arbon al Dio, por ke Li ĝin reprovizu, ĉar la bonfaremo estas neelĉerpebla. Sekvu min do, miaj amikoj, por ke mi alkalkulu vin al tiuj, kiuj rekrutiĝas sub mia standardo; nenion timu; mi gvidos vin sur la vojo al la savo, ĉar mi estas Karito. (Cárita, martirigita en Romo. Lyon, 1861).

14. Estas pluraj manieroj fari kariton, kiun multaj konfuzas kun almozo; tamen estas inter ili granda diferenco. La almozo, miaj amikoj, kelkfoje estas utila, ĉar ĝi helpas la malriĉulojn; sed preskaŭ ĉiam ĝi estas humiliga, ne nur por la faranto, sed ankaŭ por la ricevanto. Kontraŭe, la karito ligas la bonfaranton al la helpato, kaj cetere ĝi vualiĝas en tiom da manieroj! Oni povas esti karitema, eĉ por siaj parencoj kaj siaj amikoj, se unuj indulgas al aliaj, se ĉiuj pardonas la reciprokajn kulpetojn, se ni evitas ofendi la memamon de iu ajn; vi, spiritistoj, per via konduto kontraŭ la homoj, ne pensantaj same kiel vi; kondukante la malplej klarvidajn al la kredo, ne vundante ilin, ne atakante iliajn konvinkojn, sed tre dolĉe altirante ilin al viaj kunvenoj, kie ili povos aŭdi nin, kaj kie ni ja scios trovi en la koroj la breĉon, tra kiu ni penetros. Jen unu el la flankoj de la karito.

Aŭskultu nun, kio estas karito por la malriĉuloj, tiuj nenion ricevintaj sur la tero, sed rekompencitaj de Dio, se ili sen murmuro akceptas siajn dolorojn; tio de vi dependas. Mi komprenigos mian penson per ekzenplo.

Plurfoje en la semajno mi vidas kunvenojn de diversaĝaj sinjorinoj; al ni, vi tion scias, ili ĉiuj estas fratinoj. Kion ili faras? Ili laboras rapide, rapide, kaj la fingrojn lerte movas; vidu ankaŭ, kiel gajaj estas la vizaĝoj kaj kiel harmonie batas la koroj! sed kia estas ilia celo? ili vidas alproksimiĝi la vintron, kiu estos kruela por la malriĉaj loĝejoj; la formikoj ne povis amasigi en la lasta somero la grajnon necesan al sia provizo, la plimulto el la vestaĵoj estas garantie donita; la malriĉaj patrinoj maltrankviliĝas kaj ploras, pensante pri siaj infanetoj, kiuj dum la venonta vintro suferos malvarmon kaj malsaton! Sed paciencu, kompatindaj virinoj! Pri tio Dio inspiris aliajn pli favoritajn de la sorto, ol vi; ili kune laboras kaj preparas malgrandajn vestojn; poste, en unu el tiuj tagoj, kiam la neĝo estos kovrinta la teron kaj vi murmuros: "Dio ne estas justa" – via ordinara parolo, kiam vi suferas –, vi vidos veni al vi unu el la infanoj de tiuj bonkoraj laborantinoj, kiuj, nur por vi penante, fariĝis la laboristinoj por la malriĉuloj; kaj tiam via murmurado ŝanĝiĝos en benon, ĉar en la koro de la malfeliĉuloj amo sekvas tuj post malamon.

Ĉar tiuj laborantinoj berzonas kuraĝigon, mi vidas komunikiĝojn de bonaj Spiritoj, venantajn al ili el ĉiuj lokoj; la viroj, apartenantaj al tiu societo, alportas ankaŭ sian kunlaboradon, farante unu el tiuj laŭtlegadoj, kiuj tiel multe plaĉas; kaj ni, por rekompenci la fervoron de ĉiuj kaj de ĉiu aparte, ni promesas al tiuj diligentaj laboristinoj bonan klientaron, kiu pagos kontante per benoj, la sola mono, havanta kurson en la ĉielo; krom tio, mi asertas al ili, ne timante riskon, ke tia klientaro neniam trompos ilin. (Cárita. Lyon, 1861).

15. Miaj karaj amikoj, ĉiutage mi aŭdas inter vi: "Mi estas malriĉa, mi ne povas fari kariton", kaj ĉiutage mi vidas, ke mankas ĉe vi indulgemo por viaj similuloj; vi nenion pardonas al ili, kaj vi arbitre pretendas fariĝi juĝistoj, ofte severaj, ne demandante, ĉu vi estus kontentaj, se oni same kondutus kontraŭ vi. Ĉu ankaŭ indulgemo ne estas karito? Se vi ne povas fari alian kariton, ol la indulgenon, faru almenaŭ ĝin, sed faru ĝin granskale. Pri la materia karito, mi volas rakonti al vi historion el la transtombo.

Du homoj ĵus mortis. Dio iam diris: Dum tiuj du homoj vivados, oni metos en du apartaj sakojn ĉiun el iliaj bonaj agoj, kaj ĉe ilia mo rto oni pesos tiujn sakojn. Kiam la du homoj venis al sia lasta horo, Dio ordonis, ke oni portu al Li la du sakojn. Unu estis dika, granda, plenŝtopita, kaj en ĝi sonoris la metalo, pleniganta ĝin; la dua estis treege malgranda, kaj tiel mizera, ke tra ĝi oni vidis la malmultajn cendojn, kiujn ĝi enhavis; kaj ĉiu el la homoj rekonis sian sakon: jen la mia, diris la unua; mi rekonas ĝin; mi estis riĉa kaj multe disdonis. Jen la mia, diris la alia; mi ĉiam estis malriĉa, ve! Mi havis preskaŭ nenion por doni. Sed, ho surprizo! Kiam oni metis la du sakojn sur la pesilon, la pli granda montriĝis malpeza, kaj la malgranda pezis tiel multe, ke la telero, sur kiu ĝi staris, tute malaltiĝis kontraŭ la alia. Tiam Dio diris al la riĉulo: Ci multe donis, estas vere, sed ci donis por sinmontrado kaj por vidi cian nomon en ĉiuj temploj de la fiero, kaj cetere, por doni, nenian mankon ci suferis; iru maldekstren kaj estu kontenta, ke ciaj almozoj ricevas iom da valoro. Poste, Li diris al la malriĉulo: Ci tre malmulte donis, mia amiko; sed ĉiu cendo, kiu estas sur tiu ĉi pesilo, reprezentas por ci seniĝon; ci ne donis almozon, sed faris kariton, kaj kio estas la plej bona, ci faris kariton nature, ne pensante, ĉu oni alkalkulos ĝin al viaj meritoj; ci estis indulgema; ci ne juĝis vian similulon, kontraŭe, ci senkulpigis liajn agojn: pasu dekstren kaj iru ricevi cian rekompencon. (Protektanta Spirito. Lyon. 1861).

16. Ĉu virino riĉa, feliĉa, kiu ne bezonas uzi sian tempon en mastrumado, ne povas dediĉi kelkajn horojn al la laboroj utilaj por siaj similuloj? Per la superfluo de siaj plezuroj, ŝi aĉetu ion por kovri la malfeliĉulojn tremantajn de frosto; ŝi faru, per siaj delikataj manoj, maldelikatajn, sed varmajn vestojn; ŝi helpu patrinon kovri sian naskotan infanon; se ŝia infano havos malplie kelkajn puntojn, la infano de la malriĉulino havos pli da varmo. Labori por malriĉulo estas labori en la vinberejo de la Sinjoro.

Kaj ci, malriĉa laboristino, kiu ne havas superfluaĵojn, sed kiu volas, plena de amo al viaj fratoj, doni ankaŭ ion el la malmulto, kiun ci posedas, oferu kelkajn horojn de cia tago, de cia tempo, cia sola trezoro; faru tiujn elegantajn manlaboraĵojn, kiuj tentas la feliĉulojn; vendu la laboron de cia vespero kaj ci ankaŭ povos helpi ciajn fratojn; ci eble havos malplie kelkajn rubandojn, sed ci donos ŝuojn al iu nudpieda.

Kaj vi, virinoj dediĉitaj al Dio, laboru ankaŭ por Lia verko; sed viaj delikataj kaj altvaloraj laboraĵoj estu farataj ne nur por ornami viajn kapelojn, por altiri atenton al via lerteco kaj via pacienco; laboru, miaj filinoj, kaj la prezo de viaj ellaboraĵoj estu oferita al helpo je viaj fratoj per Dio; la malriĉuloj estas Liaj filoj tre amataj; labori por ili estas glori Lin. Estu por ili la providenco, kiu diras: "Al la birdoj de la ĉielo Dio donas nutraĵon". Oro kaj arĝento, teksataj per viaj fingroj, transformiĝu en vestojn kaj nutraĵojn, mankantajn al kelkaj homoj. Faru tion, kaj via laboro estos benita.

Kaj vi ĉiuj, kiuj povas produkti, donu; donu vian genion, donu viajn inspirojn, donu vian koron, kiun Dio benos. Poetoj, beletristoj, kiuj estas legataj nur de la mondumaj personoj, kontentigu ilian libertempon, sed la monon, kiun havigos al vi kelkaj el viaj verkoj, destinu al la helpo je la mizeruloj; pentristoj skulptistoj, artistoj ĉiaspecaj, via inteligento venu ankaŭ helpe de viaj fratoj; pro tio vi ne havos malpli da gloro, kaj estos kelkaj suferoj malplie.

Vi ĉiuj povas doni; al kiu ajn klaso vi apartenas, vi havas ion, kion vi povas dividi; kion ajn Dio donis al vi, de tio vi ŝuldas parton al iu, al kiu mankas la necesaĵoj de la vivo, ĉar en lia loko vi estus feliĉaj, se alia dividus kun vi. Viaj trezoroj sur la tero iom malpliiĝos, sed viaj trezoroj en la ĉielo kreskos; en la ĉielo vi rikoltos la centoblon de via semado en tiu ĉi mondo. (Johano. Bordeaux, 1861).

La kompato

17. La kompato estas la virto, kiu plej alproksimigas vin al la anĝeloj; ĝi estas la fratino de karito, kiu kondukas vin al Dio. Ha! lasu, ke vian koron tuŝu la malfeliĉoj, la suferoj de viaj similuloj; viaj larmoj estas balzamo, kiun vi verŝas sur iliajn vundojn, kaj kiam per dolĉa simpatio vi sukcesas redoni al ili esperon kaj rezignacion, kian ĉarmon vi ĝuas! Tiu ĉarmo vere havas ian amarecon, ĉar ĝi naskiĝas apud la malfeliĉo; sed kvankam ĝi ne havas la akrecon de la mondaj ĝuoj, ĝi ne alportas la korŝirajn elreviĝojn de la malpleneco, kiujn tiuj aliaj lasas post si; penetras ĝin ia dolĉeco, kiu ĝojigas la animon. La kompato, la tre funde sentata kompato, estas amo; amo estas sindonemo; sindonemo estas la forgeso pri si mem; kaj tiu forgeso, tiu abnegacio favore al la malfeliĉuloj, estas la virto en sia plej alta grado, la virto, kiun praktikadis dum sia tuta vivo la dia Mesio, kaj kiun li instruadis en sia doktrino, tiel sankta kaj sublima. Kiam tiu doktrino reakiros sian primitivan purecon, kiam ĝi estos akceptita de ĉiuj popoloj, ĝi faros feliĉa la teron, igante tie fine reĝi kondordon, pacon, amon.

La sento plej taŭga por vin progresigi, fleksante vian egoismon kaj vian fieron, preparante vian animon al humileco, al bonfarado kaj al amo al via proksimulo, estas la kompato; tiu kompato, kiu emociigas vin ĝis la fundo de la koro antaŭ la suferoj de viaj fratoj, kiu instigas vin etendi al ili helpan manon kaj fluigas al vi larmojn de simpatio. Neniam sufoku do en viaj koroj tiun ĉielan emocion, ne kondutu kiel la ŝtonkoraj egoistoj, kiuj foriras de l' afliktitoj, ĉar la vido de ties mizero interrompus dum momento ilian ĝojan ekzistadon; timu resti indiferentaj, kiam vi povas esti utilaj. La trankvileco, aĉetita koste de kulpa indiferenteco, estas la trankvileco de la Maro Morta, kiu kaŝas en la fundo de siaj akvoj haladzan ŝlimon kaj putrecon.

Tamen la kompato neniel kaŭzas la konfuzon kaj la enuon, kiuj teruras egoiston! Sendube la animo sentas, ĉe la kontakto de aliula malfeliĉo kaj reenirante en sin mem, naturan konsterniĝon profundan, kiu vibrigas la tutan organismon kaj dolore ĉi tiun skuas. Sed granda estas la kompenso, kiam vi sukcesas doni kuraĝon kaj esperon al malfeliĉa frato, kiun tuŝas la premo de amika mano, kaj kies rigardo, malseka samtempe de emocio kaj de danko, sin turnas dolĉe al vi, antaŭ ol fiksiĝi sur la ĉielon por danki, ke ĝi sendis iun kun konsolo kaj protekto. La kompato estas la melankolia, sed ĉiela pioniro de la karito, de tiu ĉi unua el la virtoj, kies fratino ĝi estas kaj kies bonfarojn ĝi preparas kaj nobligas. (Miĥael. Bordeaux, 1862.)

La orfoj

18. Miaj fratoj, amu la orfojn; se vi scius, kiel malgaje estas resti sola kaj forgesita, precipe en la infaneco! Dio permesas, ke ekzistu orfoj, por ke ni fariĝu iliaj gepatroj. Kia dia karito estas helpi malgrandan kreiton forlasitan, eviti, ke li suferu malsaton kaj malvarmon, direkti lian animon, por ke ĝi ne dekliniĝu en malvirton! Kiu etendas la manon al forlasita infano, tiu plaĉas al Dio, ĉar tiu komprenas kaj praktikas Lian leĝon. Pensu ankaŭ, ke ofte la infano, kiun vi helpas, estis al vi kara en alia enkarniĝo; se vi povus memori tiun tempon, vi jam ne farus kariton, sed plenumus devon. Do, miaj amikoj, ĉiu suferanta estulo estas via frato kaj rajtas vian kariton, ne tiun kariton, kiu vundas la koron, ne tiun almozon, kiu bruligas la manon, sur kiun ĝi falas, ĉar viaj donetoj ofte estas tre amaraj! Kiel ofte ĉi tiuj estus rifuzitaj, se en la mansardo la malsaneco kaj nudeco ne atendus ilin! Donu afable, aldonu al la bonfaro la plej valoran el ĉiuj favoroj: bonan parolon, kareson, amikan rideton; detenu vin de tiu patrona tono, kiu turnas la pikilon en la sanganta koro, kaj pripensu, ke, farante la bonon, vi laboras por vi kaj viaj fratoj. (Familiara Spirito, Parizo, 1860.)

19. Kion ni pensu pri la personoj, kiuj, ricevinte maldankon por siaj komplezoj, ne plu faras bonon pro timo renkonti aliajn sendankulojn?

Tiuj personoj havas pli da egoismo ol da karito; ĉar, fari la bonon, nur por ricevi montrojn de danko, ne estas fari bonon abnegacie, kaj bono sen kaŝita intereso estas la sola plaĉa al Dio. Ili havas egoismon kaj ankaŭ fieron, ĉar ili plezuras ĉe la humileco de la ŝuldanto, kiu venas meti sian dankon al iliaj piedoj. Kiu serĉas sur la tero rekompencon por la bono, kiun li faras, tiu ne ricevos rekompencon en la ĉielo; sed Dio dece estimos tiun, kiu ĝin ne sopiras sur la tero.

Vi devas ĉiam helpi la malfortulojn, kvankam vi antaŭscias, ke la personoj, al kiuj vi faras bonon, vin ne dankos. Sciu, ke, se la persono, al kiu vi faras ian servon, ĉi tiun forgesas, Dio pli alkalkulos ĝin al viaj meritoj, ol se vin jam rekompencus la danko de via favorito. Dio permesas, ke vi kelkfoje estu pagitaj per maldanko, por provi vian persiston en la farado de la bono.

Kiu el vi, cetere, scias, ĉu tiu bonfaro, momente forgesita, iam ne donos bonajn fruktojn? Kontraŭe, estu certaj, ke ĝi estas semo, kiu ĝermos kun la kreskado de la tempo. Bedaŭrinde, vi nur vidas la nunecon; vi laboras por vi kaj ne celante la aliajn. La bonfaroj fine moligas la plej hardiĝintajn korojn; ili povas esti forgesitaj sur la tero, sed, kiam la Spirito demetos sian karnan envolvaĵon, li memoros, kaj tiu memoro estos lia puno; tiam li bedaŭros sian nedankemon; li volos ripari sian kulpon, pagi sian ŝuldon en alia ekzistado, ofte eĉ akceptante vinvon de sindonado al sia bonfarinto. Tiel, sen ia konscio pri tio, vi estos kunlaborintaj por lia morala progreso, kaj poste vi rekonos la tutan verecon de jena maksimo: Bonfaro neniam estas perdita. Sed vi estos laborintaj ankaŭ por vi, ĉar vi havos la meriton, esti farintaj bonon abnegacie, ne lasinte, ke elreviĝoj senkuraĝigu vin.

Ha! miaj amikoj, se vi konus ĉiujn ligilojn, kiuj kunigas vian nunan vivon kun viaj antaŭaj ekzistadoj; se vi povus ampleksi la multegon da rilatoj, kiuj alproksimigas la estulojn unujn al aliaj, por la reciproka progreso, vi multe pli admirus la saĝecon kaj la bonecon de la Kreanto, kiu permesas al vi revivi, por alproksimiĝi al Li. (Protektanta Gvidanto. Sens, 1862.)

20. Ĉu la bonfarado estas vere komprenata, se praktikata ekskluzive inter personoj de sama opinio, de sama kredo, aŭ de sama partio?

Ne, ĝuste la spirito de sekto kaj de partio devas esti ekstermita, ĉar ĉiuj homoj estas fratoj. La vera kristano vidas nur fratojn en siaj similuloj, kaj antaŭ ol helpi iun en necesbezono, li ne demandas ties kredon nek opinion pri io ajn. Ĉu la kristano sekvus la instruon de Jesuo Kristo, kiu konsilis, ke oni amu eĉ siajn malamikojn, se li forpelus malfeliĉulon, ĉar tiu ĉi havas alian kredon? Li helpu do, ne demandante ties konsciencon, ĉar, se tiu estas malamiko de la religio, tia estas la rimedo igi lin ami ĝin; forpelante lin, oni igos lin malami la religion. (Sankta Ludoviko. Parizo, 1860.)


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2023 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.