La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
LA EVANGELIO
|
©2024 Geo |
La Enhavo |
La Edukada Servo |
La lampo sub la grenmezurilo. Kial Jesuo parolas per paroboloj. Ne iru sur vojon de Nacianoj. Ne la sanuloj bezonas kuraciston. Kuraĝo de la kredo. Porti sian krucon. Kiu volas savi sian animon, tiu ĝin perdos.
1. Kiam oni bruligas lampon, oni metas ĝin ne sub grenmezurilon, sed sur la lampingon; kaj ĝi lumas sur ĉiujn, kiuj estas en la domo. (Mateo, 5:15)
2. Kaj ekbruliginte lampon, oni ne kovras ĝin per vazo, aŭ forŝovas ĝin sub liton; sed metas ĝin sur lampingon, por ke la enirantoj povu vidi la lumon. Ĉar estas kaŝita nenio, kio ne malkaŝiĝos; kaj ne estas io sekreta, kio ne koniĝos kaj klare elmontriĝos. (Luko, 8:16-17)
3. Kaj la disĉiploj venis, kaj diris al li: Kial vi parolas al ili per paraboloj? Kaj li respondis kaj diris al ili: Al vi estas donite scii la misterojn de la regno de la ĉielo, sed al ili ne estas donite.* Ĉar kiu ajn havas, al tiu estos donite, kaj li havos abundon; sed kiu ajn ne havas, for de tiu estos prenita eĉ tio, kion li havas. Tial mi parolas al ili per paraboloj; ĉar vidante, ili ne rimarkas, kaj aŭdante, ili ne aŭdas nek komprenas. Kaj por ili plenumiĝis tiu profetaĵo de Jesaja, kiu diras: – Aŭdante, vi aŭdos, sed ne komprenos; kaj vidante, vi vidos, sed ne rimarkos; ĉar la koro de tiu popolo grasiĝis, kaj iliaj oreloj aŭdas malklare, kaj siajn okulojn ili fermis; por ke ili ne vidu per siaj okuloj, kaj ne aŭdu per siaj oreloj, kaj ne komprenu per sia koro, kaj ne konvertiĝu, kaj Mi ne sanigu ilin. (Mateo, 13: 10 - 15)
* En la franca originalo mankas la paragrafo 12. – La Tradukinto.
4. Oni miras, aŭdante Jesuon diri, ke oni ne metu la lumon sub la grenmezurilon, dum li senĉese kaŝas la sencon de siaj paroloj sub la vualo de alegorio, kiu ne povas esti komprenata de ĉiuj. Li klarigas sian penson, dirante al siaj apostoloj: "Mi parolas al ili per paraboloj, ĉar ili ne kapablas kompreni iujn aferojn; ili vidas, rigardas, aŭdas kaj ne komprenas; diri ĉion al ili estus senutile por la momento; sed al vi mi diras, ĉar al vi estas donite kompreni tiujn misterojn." Li kondutis al la popolo same, kiel oni traktas la infanojn, kies ideoj ankoraŭ ne estas elvolviĝintaj. Per tio li montras la veran sencon de la maksimo: "Oni metu la lampon ne sub la grenmezurilon, sed sur la lampingon, por ke ĉiuj enirantoj povu vidi ĝin." Tiu maksimo ne signifas, ke oni facilanime diskonigu ĉiajn aferojn; ĉiu instruo devas esti proporcia al la inteligento de tiu, al kiu oni ĝin donas, ĉar kelkajn personojn tro viva lumo duonblindigas, ilin ne prilumante.
Okazas al la homoj ĝenerale tiel, kiel al ĉiu aparta individuo; la generacioj havas sian infanecon, sian junecon kaj sian maturan aĝon; ĉiu afero devas veni siatempe, kaj la grajno semita ekster la oportuna sezono ne fruktodonas. Sed kion la prudento ordonas silenti dumtempe, tio pli malpli baldaŭ estos nepre malkaŝita, ĉar, atinginte ioman gradon da progreso, la homoj per si mem serĉas la vivan lumon; la mallumo pezas sur ili. Ĉar Dio donis al ili intelekton, por kompreni kaj direkti sin tra l' aferoj de la tero kaj de la ĉielo, tial ili penas rezonadi pri sia kredo; kaj tiam oni devas ne meti la lampon sub la grenmezurilon, ĉar sen la lumo de la racio, la kredo malfortiĝas. (Ĉap. XIX, § 7)
5. Se do, per Sia antaŭvidanta saĝeco, la Providenco nur iom post iom konigas la veraĵojn, Li ilin malkaŝas ĉiam laŭgrade, kiel la homaro estas matura por ilin ricevi; Li konservas ilin ne sub grenmezurilo, sed en provizejo; sed la homoj, kiuj posedas tiujn veraĵojn, plej ofte kaŝas ilin antaŭ la vulgarularo, nur celante regi ĉi tiun; ĝustadire, tiuj solaj metas la veran lumon sub la grenmezurilon. Tial ĉiuj religioj havis siajn misterojn, kies ekzamenon ili malpermesis; sed dum tiuj religioj restadis malantaŭe, la scienco kaj la intelekto marŝis kaj deŝiris la misteran vualon; atingite sian plenaĝecon, la vulgarulo volis penetri en la fundon de l' aferoj kaj tiam elpuŝis el sia kredo tion, kio estas kontraŭa al la observado.
Absolutaj sekretoj povas ekzisti neniaj, kaj Jesuo pravas dirante, ke estas nenio sekreta, kio ne estos malkrovita. Ĉio, kio estas kaŝita, estos iam eltrovita, kaj kion la homo ne povas ankoraŭ kompreni sur la tero, tio estos iom post iom senvualigita al li en pli progresintaj mondoj kaj kiam li puriĝos; sur la tero li estas ankoraŭ en nebulo.
6. Oni demandas sin mem, kian profiton la popolo povis tiri el tiu amaso da paraboloj, kies senco restis antaŭ ĝi kaŝita? Estas rimarkinde, ke Jesuo esprimis per paraboloj sian penson nur pri la partoj iel absktrataj de sia doktrino; sed, farinte el la karito por la proksimulo kaj el la humileco la neprajn kondiĉojn de la savo, ĉio, kion li diris pri tio, estas tute klara, difinita kaj sen dubasenceco. Tiel devis esti, ĉar ĝi estis la kondutregulo, kiun ĉiuj devis kompreni, por povi observi ĝin; tio estis la esenca punkto por la neklera popolamaso, al kiu li limigis sian instruon je la sekvantaj vortoj: "Jen, kio devas esti farata, por gajni la regnon de la ĉielo." Pri l' aliaj partoj li disvolvis sian penson nur al siaj disĉiploj; ĉar ĉi tiuj estis pli progresintaj morale kaj intelekte, Jesuo povis inici ilin en pli abstraktajn veraĵojn; tial li diris: Kiu ajn havas, al tiu estos donite, kaj li havos abundon. (Ĉap. XVIII, § 15.)
Tamen eĉ al siaj apostoloj li neprecize klarigis multajn punktojn, kies plena kompreno estis prokrastita ĝis postaj tempoj. Ĝuste tiuj punktoj naskis tiajn diversajn interpretojn, ĝis la momento, kiam unuflanke la scienco kaj aliflanke Spiritismo eltrovis novajn naturajn leĝojn, kiuj klarigis la veran sencon de tiuj punktoj.
7. Spiritismo hodiaŭ ĵetas lumon sur multegon da malhelaj punktoj; tamen ĝi ne prilumas trafe-maltrafe. La Spiritoj agas en siaj instruoj kun mirinda singardo; nur iom post iom kaj sinsekve ili ektraktis da diversajn partojn, nun konatajn, de la doktrino, kaj tiel la ceteraj partoj estos konigitaj, kiam venos la momento por ties eltiro el la ombro. Se ili ĝin komplete prezentus ekde la komenco, ĝi estus komprenebla nur por malgranda nombro; ĝi eĉ timigus tiujn, kiuj ne estis preparitaj por ĝi, kaj tio malhelpus ĝian disvastigon. Tamen, se la Spirtioj ankoraŭ ne ĉion klare eldiras, tio ne signifas, ke en la doktrino ekzistas misteroj rezervitaj al privilegiuloj, nek ke ili metas la lampon sub la grenmezurilon, sed ke ĉiu afero devas veni en sia oportuna tempo. Ili lasas al ĉiu ideo la tempon por maturiĝi kaj disvastiĝi, antaŭ ol prezenti alian, kaj al la okazaĵoj la tempon, por prepari la akcepton de tiu nova ideo.
8. Ĉi tiujn dek du (la apostolojn) Jesuo forsendis, kaj ordonis al ili, dirante: Ne iru sur vojon de nacianoj, kaj ne eniru en urbon de Samarianoj; sed iru prefere al la perditaj ŝafoj de la domo de Izrael. Kaj dum vi iros, prediku, dirante: La regno de la ĉielo alproksimiĝis. (Mateo, 10:5-7.)
9. Jesuo pruvas en multaj okazoj, ke iliaj celoj ne estis ĉirkaŭlimigitaj al la Juda popolo, sed ampleksas la tutan homaron. Se do li diras al siaj apostoloj, ke ili ne iru al la Idolanoj, el tio ne sekvas, ke li malŝatus ties konvertiĝon, kio estus neniel karita konsilo; tiel li ordonis, ĉar la Judoj, kiuj kredis je l' unueco de Dio kaj atendis la Mesion, estis preparitaj, per la leĝo de Moseo kaj per la profetoj, por akcepti lian parolon. Ĉe l' Idolanoj eĉ la bazo mem mankis, ĉio estis farota, kaj la apostoloj ankoraŭ ne estis sufiĉe preparitaj por tia peza tasko; tial li diris al ili: "Iru prefere al la perditaj ŝafoj de la domo de Izrael; tio estas, iru semi en jam plugebligitan grundon; li ja sciis, ke la konvertiĝo de la Nacianoj venos siatempe; poste, efektive, la apostoloj iris starigi la krucon en la centro mem de la Idolanismo.
10. Tiujn parolojn oni povas apliki ankaŭ al la adeptoj kaj propagandistoj de Spiritismo. La sistemaj nekredantoj, la obstinaj mokantoj, la kontraŭuloj kun personaj interesoj rilatas al la spiritistoj same, kiel la ili serĉu do unue prozelitojn inter la bonvolemaj personoj, kiuj deziras la lumon, en kiuj sin trovas fekunda ĝermo, kaj kies nombro estas granda, ne perdante tempon kun homoj, kiuj rifuzas vidi kaj aŭdi, kaj pro fiero des pli firme kontraŭstaras, ju pli ŝatinta ŝajnas ilia konvertiĝo. Pli bone estas malfermi la okulojn al cent blinduloj, kiuj deziras klare vidi, ol al unu sola, kiu plezuras en mallumo, ĉar tiel oni multe plinombrigas la subtenantojn de l‘ afero. Lasi la aliajn trankvilaj ne estas indiferenteco, sed bona politiko; ilia vico venos, kiam ili estos superregataj de la ĝenerala opinio kaj aŭdos la saman aferon senĉese ripetata ĉirkaŭe; tiam ili kredos, ke ili memvole akceptis la ideon, kaj ne sub la premo de iu individuo. Cetere kelkaj ideoj similas semojn: ili ne povas ĝermi antaŭ la oportuna sezono, kaj nur sur preparita grundo ili ĝermas; tial estas preferinde atendi favoran tempon kaj unue kulturi tiujn jam ĝermantajn, por ne abortigi la aliajn pro troa instigado.
En la tempo de Jesuo, pro la malvastaj kaj materialaj ideoj de l' epoko, ĉiu afero estis ĉirkaŭlimigita kaj okupis apartan lokon; la domo de Izrael estis malgranda popolo; la Nacianoj estis malgrandaj popoloj, ĝin ĉirkaŭantaj; hodiaŭ la ideoj universaliĝas kaj malmateriiĝas. La nova lumo estas privilegio de neniu nacio; kontraŭ ĝi staras neniaj baroj; ĝi havas sian fokuson ĉie kaj ĉiuj homoj estas fratoj. Tiel ankaŭ la Nacianoj jam ne estas iu popolo, sed opinio, kiun oni trovas ĉie kaj kiun la vero iom post iom venkas, kiel Kristanismo venkis la idolanismon.
11. Kaj dum li sidis ĉe manĝo en la domo, jen multaj impostistoj kaj pekuloj venis kaj sidis tie kun Jesuo kaj liaj disĉiploj. Kaj vidinte tion, la Fariseoj diris al liaj disĉiploj: Kial via instruisto manĝas kun impostistoj kaj pekuloj? Kaj aŭdinte tion, li diris: Ne la sanuloj bezonas kuraciston, sed la malsanuloj. ( Mateo, 9: 10-12)
12. Jesuo alproksimiĝis precipe al la homoj malriĉaj kaj nefavoritaj de la sorto, ĉar ĉi tiuj plej multe bezonas konsolojn; al la mildaj kaj konfidantaj blinduloj, ĉar ĉi tiuj petas vidkapablon, kaj ne al la fieruloj, kiuj pretendas posedi la tutan lumon kaj nenion bezoni. (Vidu en la Enkonduko la artikolojn Impostistoj, Pordistoj.)
Tiu parolo, same kiel tiom da aliaj, trovas sian ĝustan aplikon en Spiritismo. Oni ofte miras, ke mediumeco estas donata al personoj nedignaj, kapablaj ĝin uzi por la malbono; ŝajnas, ke tia altvalora kapablo devus aparteni ekskluzive al la plej meritaj. Ni diru unue, ke la mediumeco dependas de l' organisma strukturo, kiun ĉiu homo povas posedi, same kiel la kapabloj vidi, aŭdi, paroli. Ĉiujn siajn kapablojn senescepte la homo povas misuzi, dank’ al sia libera volo, kaj se Dio donus, ekzemple, la parolon nur al tiuj, kiuj ne kapablas diri malbonajn aferojn, ekzistus pli da multaj, ol da parolkapablaj homoj. Dio donis kapablojn al la homo kaj lasas ĉi tiun libera ilin uzi; sed Li ĉiam punas tiun, kiu ilin misuzas.
Se la povo komunikuĝi kun la Spiritoj estus konsentata nur al la plej dignaj, kiu kuraĝus pretendi ĝin? Cetere, kie la limo de la digno aŭ de la maldigno? La mediumeco estas donata sendistinge, por ke la Spiritoj povu porti lumon en ĉiujn rangojn, en ĉiujn klasojn de la socio, tiel al malriĉulo, kiel al riĉulo; al la saĝaj, por fortikigi ilin ĉe la bono, al la malvirtaj por ilin korekti. Ĉu tiuj ĉi lastaj ne estas la malsanuloj, bezonantaj kuraciston? Kial Dio, kiu ne volas la morton de la pekulo, rifuzus al ĉi tiu la helpon, kiu povas eltiri la homon el la ŝlimejo? La bonaj Spiritoj venas do helpe al la pekulo, kaj iliaj konsiloj, kiujn li ricevas, multe pli vive impresas lin, ol se li ilin ricevus tra nerektaj vojoj. Dio, per Sia boneco, por ŝpari al li la penon iri malproksimen serĉi la lumon, ĝin metas en lian manon; ĉu li ne estas multe pli kulpa, se li ĝin ne rigardas? Ĉu li povos senkulpiĝi pretekstante nescion, kiam li mem skribis, vidis per siaj okuloj, aŭdis per siaj oreloj, kaj eldiras el sia propra buŝo sian kondamnon? Se li ne profitas, tiam li estos punita per la perdo aŭ difektiĝo de sia kapablo, kiun la malbonaj Spiritoj ekuzas, por lin obsedi kaj trompi, krom per la realaj afliktoj, per kiuj Dio frapas Siajn malindajn servantojn kaj la korojn malmoliĝintajn pro fiero kaj egoismo.
La mediumeco ne signifas nepre kutimajn rilatojn kun superaj Spiritoj; ĝi estas simpla kapableco, por servi kiel instrumento pli aŭ malpli fleksebla al la Spiritoj ĝenerale. La bona mediumo ne estas do tiu, per kiu la Spiritoj facile komunikiĝas, sed tiu, kun kiu simpatias la bonaj Spiritoj kaj nur de tiuj ĉi estas helpata. Nur laŭ ĉi tiu senco la eminenteco de la moralaj kvalitoj estas ĉiopova super la mediumeco.
13. Ĉiun do, kiu konfesos min antaŭ la homoj, mi ankaŭ konfesos antaŭ mia Patro, kiu estas en la ĉielo. Sed kiu malkonfesos min antaŭ homoj, tiun mi ankaŭ malkonfesos antaŭ mia Patro, kiu estas en la ĉielo. (Mateo, 10:32-33)
14. Ĉar kiu hontos pri mi kaj pri miaj paroloj, pri tiu hontos la Filo de homo, kiam li venos en sia gloro, kaj la gloro de la Patro kaj de la sanktaj anĝeloj. (Luko, 9:26.)
15. La kuraĝo de la propra opinio estis ĉiam ŝatata de la homoj, ĉar estas merito alfronti danĝerojn, persekutojn, kontraŭdirojn, eĉ simplajn sarkasmojn, al kiuj preskaŭ ĉiam elmetas sin ĉiu, kiu ne timas konfesi ideojn ne komunajn al la publiko. Pri tio, same kiel pri ĉio, la merito estas proporcia al la cirkonstancoj kaj al la graveco de la rezultato. Estas ĉiam malforteco retroiri antaŭ sekvoj de sia opinio kaj ĉi tiun malkonfesi, sed estas okazoj, kiam tio estas malkuraĝo tiel granda, kiel fuĝi en la momento de la batalo.
Jesuo riproĉas tiun malkuraĝon el la speciala vidpunkto de sia doktrino, dirante, ke, se iu hontos pri liaj paroloj, li ankaŭ hontos pri tiu; ke li malkonfesos tiun, kiu malkonfesos lin; ke, kiu konfesos lin antaŭ homoj, tiun li konfesos antaŭ sia Patro, kiu estas en la ĉielo; alivorte: kiuj timos konfesi sin disĉiploj de la vero, tiuj ne indas esti akceptataj en la regnon de la vero. Ili perdos la bonaĵojn de sia kredo, ĉar ĝi estas egoista kredo, kiun ili konservas por si mem, sed kiun ili kaŝas pro timo, ke ĝi portus al ili malprofiton en tiu ĉi mondo; tiuj, kontraŭe, kiuj, metante la veron super siajn materialajn interesojn, ĝin malkaŝe proklamas, laboras samtempe por sia kaj por la estonteco de aliaj.
16. Tion saman ni diras pri l' adeptoj de Spiritismo; ĉar ilia doktrino estas nenio alia, ol la disvolviĝado kaj aplikado de l' Evangelia doktrino, tial al ili ankaŭ aplikiĝas la paroloj de la Kristo. Ili semas sur la tero tion, kion ili rikoltos en la spirita vivo; en ĉi tiu lasta ili rikoltos la fruktojn de sia kuraĝo aŭ de sia malforteco.
17. Feliĉaj vi estas, kiam oni vin malamos kaj vin izolos kaj vin riproĉos, kaj elĵetos vian nomon kiel malbonan, pro la Filo de homo. Ĝoju en tiu tago, kaj pro ĝojo saltu, ĉar jen via rekompenco estas granda en la ĉielo; ĉar tiel same faris iliaj patroj kontraŭ la profetoj. (Luko, 6: 22-23.)
18. Kaj alvokinte al si la homamason kun siaj disĉiploj, li diris al ili: Se iu volas veni post mi, li abnegaciu sin, kaj levu sian krucon, kaj sekvu min. Ĉar kiu volos savi sian animon, tiu ĝin perdos; kaj kiu perdos sian animon pro mi kaj pro la evangelio, tiu ĝin savos. Ĉar kiel profitus homo, se li gajnus la tutan mondon kaj perdus sian animon? (Marko, 8: 34-36; Luko, 9: 23-25; Mateo, 10: 38-39; Johano, 12: 25-26.)
19. Ĝoju, diras Jesuo, kiam la homoj vin malamos kaj vin persekutos pro mi, ĉar vi estos rekompencataj en la ĉielo. Tiujn vortojn oni povas jene traduki: Estu feliĉaj, kiam la homoj, pro sia malbonvolo kontraŭ vi, liveros al vi okazon pruvi la sincerecon de via kredo, ĉar la malbono, kiun ili faras al vi, rezultigos vian profiton. Bedaŭru do ilian blindecon, kaj ne malbenu ilin.
Poste li aldonas: "Kiu volos sekvi min, tiu portu sian krucon", tio estas, li kuraĝe eltenu la ĉagrenojn, kiujn lia kredo portos al li; ĉar, kiu volos savi sian vivon kaj siajn havaĵojn, forlasante min, tiu perdos la favoraĵojn de la regno de la ĉielo, dum tiuj, kiuj ĉion perdos en tiu ĉi mondo, eĉ la vivon, por la venko de la vero, ricevos la premion de sia kuraĝo, de sia persistemo kaj de sia abnegacio en la estonta vivo; sed al tiuj, kiuj oferas la ĉielajn bonaĵojn por la surteraj ĝuoj, Dio diras: Vi jam ricevis vian rekompencon.
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.