La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA EVANGELIO
LAŬ LA SPIRITISMO

Aŭtoro: Allan Kardec

©2023 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

Al la legonto
Antaŭparolo
Enkonduko
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13 14
15 16 17 18 19
20 21 22 23 24
25 26 27 28
Aldono I
Aldono II

ĈAPITRO X: FELIĈAJ TIUJ, KIUJ ESTAS KOMPATEMAJ

Pardonu por ke Dio pardonu vin. Interkonsenti kun siaj kontraŭuloj. La ofero plej agrabla al Dio. La lignereto kaj la trabo en la okulo. Ne juĝu, por ke vi ne estu juĝata. Kiu estas senkulpa, tiu ĵetu la unuan ŝtonon. Instruoj de la Spiritoj: Pardonu je l' ofendoj. La indulgemo. Ĉu estas permesate admoni aliajn; rimarki la neperfektaĵojn de aliaj; diskonigi al malfortan flankon de aliulo?

Pardonu, por ke Dio pardonu vin

1. Feliĉaj estas la kompatemaj, ĉar ili ricevos kompaton. (Mateo, 5:7.)

2. Ĉar se vi pardonas al homoj iliajn kulpojn, via Patro ĉiela ankaŭ pardonos al vi. Sed se vi ne pardonas al homoj iliajn kulpojn, via Patro ankaŭ ne pardonos viajn kulpojn. (Mateo,6:14-15.)

3. Kaj se via frato pekos kontraŭ vi, iru kaj montru al li la kulpon inter vi kaj li sola. Se li aŭskultos vin, vi gajnos vian fraton. Tiam Petro venis kaj diris al li: Sinjoro, kiomfoje povu peki mia frato kontraŭ mi, kaj mi pardonu lin? ĝis sep fojoj? Jesuo diris al li: Mi ne diras al vi: Ĝis sep fojoj; sed: Ĝis sepdekoble sep fojoj. (Mateo, 18:15, 21-22.)

4. La kompatemo estas alplenigaĵo de la mildeco; ĉar, kiu ne estas kompatema, tiu ne povas esti milda kaj pacama; ĝi konsistas en la forgeso kaj pardono je l' ofendoj. La malamo kaj la venĝemo signas animon sen supereco kaj grandeco; la forgeso pri l' ofendoj estas kvalito de alte staranta animo, ŝvebanta super la atencoj, kiujn oni povas fari kontraŭ ĝi; unu estas ĉiam maltrankvila, suspektema, acidhumora; la alia estas trankvila, plena de indulgemo kaj karito.

Ve al tiu, kiu diras: Mi neniam pardonos, ĉar, se li ne estos kondamnita de la homoj, li nepre estos kondamnita de Dio; kun kia rajto li petos pardonon por siaj propraj kulpoj, se li mem ne pardonas la aliulajn?

Jesuo instruas al ni, ke la kompatemo ne devas havi limojn, kiam li diras, ke oni pardonu sian fraton, ne sep fojojn, sed ĝis sepdekoble sep fojoj.

Sed estas du tre malsimilaj manieroj pardoni: la unua, alta, nobla, vere grandanima, sen ia kaŝita penso, kiu delikate sin detenas vundi la memamon kaj la sentemon de la kontraŭulo, eĉ se ĉi tiu lasta estas tute malprava; la dua, per kiu la ofendito, aŭ tiu, kiu sin kredas ofendita, trudas al la alia humiligajn kondiĉojn kaj sentigas la pezon de iu pardono, kiu kolerigas, anstataŭ trankviligi; se li aletendas sian manon, li tion faras ne kun bonvolemo, sed kun sinmontremo, por povi distrumpeti al ĉiuj: Vidu kiel grandanima mi estas! En tiaj cirkonstancoj, reamikiĝo sincera estas neebla. Ne, en tio ne ekzistas grandanimeco, sed maniero kontentigi la fieron.

En ĉiuj disputoj, kiu montriĝas pli akordiĝema, kiu montras pli da sindonemo, da karito kaj da vera grandeco de animo, tiu ĉiam ricevas la simpation de senpartiaj personoj.

Interkonsenti kun siaj kontraŭuloj

5. Konsentu rapide kun via kontraŭulo, dum vi estas kun li sur la vojo, por ke la kontraŭulo ne transdonu vin al la juĝisto, kaj la juĝisto al la subulo, kaj por ke vi ne estu ĵetita en malliberejon. Vere mi diras al vi, ke vi neniel eliros el tie, ĝis vi pagos la lastan kodranton.(Mateo, 5: 25-26.)

6. En la praktikado de la pardono kaj ĝenerale en la farado de la bono, estas pli ol morala efiko: estas ankaŭ materia efiko. La morto, oni scias, ne liberigas nin de niaj malamikoj; la venĝemaj Spiritoj ofte persekutas en transtombo tiujn, kontraŭ kiuj ili konservas malamon; tial la proverbo, kiu tekstas: "Serpento post morto – veneno sen forto" , estas malvera, kiam aplikata pri la homo. La malica Spirito atendas, ke tiu, al kiu li deziras malbonon, estu enkatenita en sia korpo kaj tial malpli libera, por pli facile turmenti lin, por lin trafi ĉe liaj interesoj aŭ ĉe liaj plej karaj korinklinoj.

En tiu fakto kuŝas la kaŭzo de la plimulto el la okazoj de obsedo, precipe el tiuj iel gravaj, kiaj la subjugado kaj la posedado. La obsedito kaj la posedito estas preskaŭ ĉiam viktimoj de venĝo, al kiu kredeble ili mem donis kaŭzon per sia konduto en antaŭa enkarniĝo. Dio permesas tion, por puni ilin pro la malbono, kiun ili mem faris, aŭ, se ili ne faris malbonon, pro ilia manko de indulgemo kaj de karito, ke ili ne pardonis ricevitajn ofendojn. El la vidpunkto de l' estonta trankvileco, gravas do, ke ĉiu riparu plej baldaŭ la maljustaĵojn, kiujn oni faris al sia proksimulo, pardonu siajn malamikojn, por estingi, antaŭ ol morti, ĉiujn kaŭzojn de malpaco, ĉiujn kaŭzojn de postmorta malamikeco; tiamaniere el sangsoifa malamiko, en tiu ĉi mondo, oni povas fari al si amikon en la alia; almenaŭ tiu, kiu tiel agas, tiras la bonan rajton en sian flankon, kaj Dio ne permesas, ke la pardoninto estu celo de venĝo. Kiam Jesuo admonas la homon paciĝi kiel eble plej baldaŭ kun sia kontraŭulo, li celas ne nur fini la malpacon dum la nuna ekzistado, sed eviti, ke la malpaco eterniĝu en estontaj ekzistadoj. Vi neniel eliros el tie, el la malliberejo, li diras, ĝis vi pagos la lastan kodranton, tio estas, ĝis vi plene kvitiĝos al la dia justeco.

La ofero plej agrabla al Dio

7. Tial, se vi prezentas vian oferon ĉe l' altaro, kaj tie memoras, ke via frato havas ion kontraŭ vi, lasu tie vian oferon antaŭ la altaro, kaj foriru, unue paciĝu kun via frato, kaj poste venu kaj prezentu vian oferon. (Mateo, 5:23-24.)

8. Kiam Jesuo diras: "Foriru, unue paciĝu kun via frato, kaj poste venu kaj prezentu vian oferon", li instruas, ke la ofero plej agrabla al la Sinjoro estas la ofero de la propra resento; ke antaŭ ol prezenti sin al Li, por esti pardonita, oni mem devas pardoni, kaj ke, se oni faris ian maljustaĵon al sia frato, estas necese ĝin ripari; nur tiam la ofero estos akceptita, ĉar ĝi venos el pura koro, liberigita de ĉia malbona penso. Li materiigis tiun instruon, ĉar la Judoj faradis materiajn oferojn; li devis konformigi siajn parolojn al iliaj kutimoj. La kristano ne faras materiajn donacojn, ĉar li malmateriigis la oferon; sed el tio la instruo ekhavis pli da forto. Li oferas sian animon al Dio, kaj tiu animo devas esti purigita; enirante en la templon de la Sinjoro, li devas lasi ekstere ĉian senton de malamo kaj de malbonvolemo, ĉian malbonan penson kontraŭ sia frato; nur tiam lia preĝo estos portata de l' anĝeloj al la piedoj de l' Eternulo. Jen, kion instruas Jesuo per tiu paroloj: Lasu vian oferon, antaŭ la altaro kaj unue iru paciĝi kun via frato, se vi volas plaĉi al la Sinjoro.

La lignereto kaj la trabo en la okulo

9. Kaj kial vi rigardas la lignereton en la okulo de via frato, kaj ne pripensas la trabon en via okulo? Kiel vi diros al via frato: Lasu min eltiri la lignereton el via okulo; kaj jen la trabo en via propra okulo? Hipokritulo, eligu unue la trabon el via okulo, kaj tiam vi klare vidos, por eltiri la lignereton el la okulo de via frato. (Mateo, 7:3-5)

10. Unu el la malsaĝaĵoj de la homaro estas vidi la mizeraĵon de aliulo, antaŭ ol vidi tiun, kiu estas en ni mem. Por juĝi sin mem, la homo devus povi rigardi en spegulo, iamaniere eliri eksteren de si mem, konsideri sin kiel alian personon, kaj demandi sin: Kion mi pensus, se mi vidus iun fari tion, kion mi faras? Sendube, nenio alia ol la fiero igas la homon kaŝi de si mem siajn proprajn malperfektaĵojn, ĉu moralajn, ĉu fizikajn. Tiu malbona kutimo estas tute kontraŭa al la karito, ĉar la vera karito estas modesta, simpla, indulgema; fiera karito estas sensensaĵo, ĉar tiuj du sentoj nuligas unu alian. Ĉu efektive, homo tiel vanta, ke li kredus la gravecon de sia personeco kaj la superecon de siaj kvalitoj, povus samtempe havi sufiĉe da abnegacio por fari elstara en alia la bonaĵon, kiu povus mallumigi lin, anstataŭ la malbonaĵon, kiu povus plialtigi lin, la juĝanton?

Ĝuste tial, ke fiero estas la patro de multe da malvirtoj, ĝi estas ankaŭ la negacio de multe da virtoj; oni trovas ĝin en la fundo kaj kiel motivon de preskaŭ ĉiuj agoj.

Tial Jesuo senĉese ĝin kontraŭbatalas kiel ĉefan baron al la progreso.

Ne juĝu, por ke vi ne estu juĝata. Kiu estas senpeka, tiu ĵetu la unuan ŝtonon

11. Ne juĝu, por ke vi ne estu juĝataj. Ĉar per kia juĝo vi juĝos, per tia vi estos juĝitaj; kaj per kia mezuro vi mezuros, per tia oni mezuros al vi. (Mateo, 7:1-2)

12. Kaj la skribistoj kaj fariseoj alkondukis virinon, kaptitan en adulto; kaj stariginte ŝin en la mezo, ili diris al li: Majstro, ĉi tiu virino estas kaptita adultante, en la faro mem. En la leĝo Moseo ordonis al ni tiajn ŝtonmortigi; sed kion vi diras?

Kaj tion ili diris provante lin, por povi lin akuzi pri io. Sed Jesuo sin klinis, kaj per la fingro skribis sur la tero. Kiam ili ankoraŭ demandis lin, li leviĝis kaj diris al ili: Kiu el vi estas senpeka, tiu unua ĵetu sur ŝin ŝtonon. Kaj denove li sin klinis kaj skribis sur la tero. Sed aŭdinte tion, ili eliris unu post alia, komencante de la plej maljunaj kaj ĝis la lastaj; kaj restis Jesuo sola, kaj la virino staranta en la mezo. Kaj Jesuo leviĝis, kaj diris al ŝi: Virino, kie ili estas? ĉu neniu vin kondamnis? Kaj ŝi diris: Neniu, Sinjoro. Jesuo diris al ŝi: Ankaŭ mi vin ne kondamnas; iru, kaj de nun ne plu peku. (Johano, 8:3-11.)

13. "Kiu el vi estas senpeka, tiu unua ĵetu sur ŝin ŝtonon", diris Jesuo. Tiu maksimo starigas por ni la indulgemo kiel devon, ĉar neniu persono estas, kiu ne bezonas indulgemon por si mem. Ĝi instruas al ni, ke ni ne devas juĝi la aliajn pli severe, ol ni juĝas nin mem, nek kondamni ĉe aliaj tion, pri kio ni absolvas nin mem. Antaŭ ol riproĉi iun, ni vidu, ĉu la sama riproĉo ne povas fali sur ni.

Riproĉo, ĵetita sur la konduton de alia, povas havi du celojn: bridi la malbonon, aŭ malŝatindigi la personon, kies agojn oni kritikas; ĉi tiu lasta celo neniam estas pardoninda, ĉar tie ekzistas nur malbondiremo kaj malbonvolemo. La unua povas esti laŭdinda kaj estas eĉ devo en iuj okazoj, ĉar el ĝi devas rezulti bono, kaj sen tio la malbono neniam estus subpremata en la socio; cetere, ĉu la homo ne devas helpi la progreson de sia similulo? Oni do ne prenu laŭ ĝia absoluta senco jenan principon: "Ne juĝu, por ke vi ne estu juĝata", ĉar la litero mortigas kaj la spirito vivigas.

Jesuo ne povus malpermesi, ke oni kandamnu ion malbonan, ĉar li mem donis al ni ekzemplon de tia kondamno en plej energia parolmaniero; li volis diri, ke la aŭtoritateco de la riproĉo estas proporcia al la morala aŭtoritateco de tiu, kiu ĝin faris; fariĝi kulpa pri tio, kion oni kondamnas ĉe alia, estas rezigni tiun aŭtoritatecon, estas perdi la rajton korekti. Cetere la intima konscienco rifuzas ĉian respekton kaj memvolan submetiĝon al iu, kiu, ricevinte iun ajn povon, malrespektas la leĝojn kaj la principojn, kiujn li devas apliki. En la okuloj de Dio ekzistas unu sola vera aŭtoritato, nome tiu, kuŝanta sur la ekzemplo, kiun ĝi donas pri la bono; tio ankaŭ elfluas el la paroloj de Jesuo.

INSTRUOJ DE LA SPIRITOJ

Pardono je l' ofendoj

14. Kiom da fojoj mi pardonu mian fraton? Pardonu lin ne sep fojojn, sed ĝis sepdekoble sep fojoj. Jen unu el tiuj paroloj de Jesuo, kiuj plej forte devas frapi vian intelekton kaj plej laŭte paroli al via koro. Komparu tiujn parolojn de kompatemo kun la preĝo tiel simpla, tiel mallonga, sed tiel granda laŭ siaj aspiroj, kiun Jesuo donis al siaj dis ĉiploj, kaj vi trovos ĉiam la saman penson. Jesuo, la modela justulo, respondas al Petro:

Pardonu, sed sen iaj limoj; pardonu ĉiun ofendon tiom da fojoj, kiom ci ĝin ricevos, instruu al ciaj fratoj tiun forgeson pri si mem, kiu faras la homon nevundebla kontraŭ la atakoj, la malicaj agoj kaj la kalumnioj; estu dolĉa kaj humila laŭ koro, neniam mezurante cian indulgemon; faru fien tion, kion ci deziras, ke la ĉiela Patro faru por ci; ĉu Li ofte ne pardonas cin, kaj ĉu Li kalkulas kiom da fojoj Lia pardono venas, por forviŝi ciajn kulpojn?

Aŭskultu do tiun respondon de Jesuo, kaj, kiel Petro, apliku ĝin al vi mem; pardonu, estu indulgemaj, estu karitemaj, grandanimaj, eĉ malŝparemaj pri via amo.

Donu, ĉar la Sinjoro redonos al vi; pardonu, ĉar la Sinjoro pardonos al vi; malaltiĝu, ĉar la Sinjoro relevos vin; humiliĝu, ĉar la Sinjoro sidigos vin ĉe Sia dekstra flanko.

Iru, miaj tre amataj, studu kaj komentariu tiujn ĉi parolojn, kiujn mi adresas al vi en la nomo de tiu, kiu, el la supro de la ĉiela brilego, rigardas ĉiam al vi kaj daŭrigas amplene la sendankan taskon, komencitan antaŭ dek ok jarcentoj. Pardonu do viajn fratojn, kiel vi bezonas, ke ili pardonu vin. Se iliaj agoj estis al vi persone malutilaj, tio estas ankoraŭ unu motivo, por ke vi estu indulgemaj, ĉar la merito de la pardono estas proporcia al la graveco de la malbono; ne estus merito forgesi la maljustaĵojn de viaj fratoj, se tiuj estus nur malgravaj vundetoj.

Spiritistoj, neniam forgesu, ke tiel per vortoj, kiel per agoj, la pardono je l' ofendoj ne devas esti ia vana vorto. Se vi diras vin spiritistoj, estu vere tiaj; forgesu la malbonon faritan al vi, kaj nur pri unu afero pensu: pri la bono, kiun vi povas fari. Kiu ekiris tiun vojon, tiu eĉ per penso ne devas de ĝi deflankiĝi, ĉar ĉiu respondas por siaj pensoj, kiujn senmanke Dio konas. Zorgu do, ke viaj pensoj entenu nenian venĝosenton; Dio scias, kio loĝas en la fundo de ĉiu koro. Feliĉa do tiu, kiu povas ĉiunokte ekdormi, dirante: Mi havas nenion kontraŭ mia proksimulo. (Simeono. Bordeaux, 1862.)

15. Pardoni siajn malamikojn estas peti por si mem pardonon; pardoni siajn amikojn estas doni pruvon de amikeco al ili; pardoni la ofendojn estas montri pliboniĝon.

Pardonu do, miaj amikoj, por ke Dio vin pardonu, ĉar, se vi estas malmolkoraj, postulemaj, neflekseblaj, se vi estas rigoraj eĉ kontraŭ malgrava ofendo, kial vi volas, ke Dio memoru, ke ĉiutage vi pli bezonas da indulgo? Ve al tiu, kiu diras: "Mi neniam pardonos", ĉar li formulas sian propran kondamnon. Kiu scias cetere, ĉu, enprofundiĝante en vin mem, vi ne estis la ofendinto? Kiu scias, ĉu en tiu batalo, kiu komenciĝas per piko de pinglo kaj finiĝas per rompo, vi mem ne donis la unuan pikon? ĉu iu vundanta vorto ne elglitis el vi? ĉu vi uzis la tutan necesan moderon? Sendube via kontraŭulo estis malprava montrante sin tro ofendiĝema, sed tio estas ankoraŭ unu motivo, por ke vi estu indulgema kaj ne meritu la riproĉon, kiun vi faras al li. Ni supozu, ke vere vi estas la ofendito en iu cirkonstanco; tamen, kiu diras, ke vi ne venenigis la aferon per revenĝoj kaj ne degenerigis en seriozan malpacon ion, kio povus facile fali en forgeson? Se de vi dependis eviti la sekvojn de la fakto, kaj se vi tion ne faris, vi estas ja kulpa. Ni akceptu fine, ke vi rekonas nenion kiel riproĉindan en vi: en ĉi tiu okazo, vi ekhavos pli da merito, se vi montriĝos pardonema.

Sed estas du manieroj tre malsimilaj pardoni: la pardono el la lipoj kaj la pardono el la koro. Multaj personoj diras pri sia kontraŭulo: "Mi lin pardonas", dum interne ili sentas ian sekretan plezuron pro la malbono okazanta al li, kaj murmuras, ke li ricevas tion, kion li meritas. Kiom da personoj diras: "Mi pardonas kaj aldonas: sed mi neniam reamikiĝos kun li; mi volas neniam plu vidi lin." Ĉu tiu pardono estas laŭ la Evangelio?

Ne; la vera pardono, la kristana pardono, ĵetas vualon sur la pasintecon; kaj nur tiu pardono estos kalkulita favore al vi, ĉar Dio ne kontentiĝas per ŝajnoj:

Li sondas la fundon de la koroj kaj la plej sekretajn pensojn; oni ne sin trudas al Li per paroloj kaj vanaj ŝajnigoj. La forgeso plena kaj absoluta pri l' ofendoj estas esence propra al la grandaj animoj; la venĝemo estas ĉiam signo de malalteco kaj malsupereco. Ne forgesu, ke la vera pardono montriĝas pli bone per agoj ol per vortoj. (Paŭlo, la apostolo. Lyon, 1861.)

La indulgemo

16. Spiritistoj, ni volas paroli al vi hodiaŭ pri l' indulgemo, pri tiu sento tiel dolĉa, tiel frateca, kiun ĉiu homo devas porti por siaj fratoj, sed kiun tre malmultaj uzas.

La indulgemo neniel vidas la neperfektaĵojn de aliulo, aŭ, se ĝi vidas ilin, ĝi evitas paroli pri ili, diskonigi ilin; ĝi eĉ kaŝas ilin, por ke ili estu konataj nur de ĝi sola, kaj se la malbonvolemo ilin eltrovas, ĝi havas ĉiam pretan senkulpigon por ilin malgravigi, tio estas, akceptindan, seriozan senkulpigon, ne el tiuj, kiuj, ŝajnante malgravigi la kulpon, reliefigas ĉi tiun kun perfida intenco.

La indulgemo neniam okupiĝas pri la malbonaj agoj de aliulo, escepte por fari ian servon, kaj eĉ tiam ĝi zorgas, ke ĝi kiel eble malgravigu ilin. Ĝi ne faras frapan rimarkon, ne havas riproĉojn sur la lipoj, sed nur konsilojn, plej ofte vualitajn. Kiam vi ĵetas ian kritikon, kian konsekvencon oni eltiru el viaj paroloj? ke vi, la riproĉanto, ne farus tion, kion vi riproĉas, ke vi valoras pli ol la kulpulo. Ho homoj! kiam vi juĝos viajn proprajn korojn, viajn proprajn pensojn, viajn proprajn agojn, ne okupante vin pri viaj fratoj? Kiam vi malfermos viajn severajn okulojn nur sur vin mem?

Estu do severaj kontraŭ vi mem, indulgemaj por la aliaj. Pensu pri Tiu, kiu juĝas lastinstance, kiu vidas la sekretajn pensojn de ĉiu koro, kaj kiu, sekve, ofte pardonas kulpojn, kiujn vi riproĉas, aŭ kondamnas tion, kion vi indulgas, ĉar Li konas la motivojn de ĉiuj agoj. Pensu, ke vi, kiuj laŭte krias: "anatemo!", eble faris kulpojn pli gravajn.

Estu indulgemaj, miaj amikoj, ĉar la indulgemo altiras, kvietigas, relevas, dum la rigoro malkuraĝigas, forpuŝas kaj kolerigas. (Jozefo, protektanta Spirito. Bordeaux, 1863.)

17. Estu indulgemaj por la kulpoj de aliulo, kiaj ajn ili estas; juĝu kun severeco nur viajn proprajn agojn, kaj la Sinjoro uzos indulgon por vi, samgrade kiel vi ĝin uzos por la aliaj.

Subtenu la fortulojn: admonu ilin al la persistado; fortikigu la malfortulojn, montrante al ili la bonecon de Dio, kiu konsideras eĉ la plej malgrandan penton; montru al ĉiuj la anĝelon de pento, kiu etendas sian blankan flugilon sur la kulpojn kaj kiu tiel vualas la homajn kulpojn antaŭ Tiu, kiu ne povas vidi malpuraĵon.

Komprenu vi ĉiuj la senfinan kompatemon de via Patro, kaj neniam forgesu diri al Li per via penso kaj precipe per viaj agoj: "Pardonu al ni niajn ofendojn, kiel ni pardonas tiujn, kiuj ofendis nin." Komprenu bone la valoron de ĉi tiuj superbelaj paroloj; ne nur la litero tie estas admirinda, sed ankaŭ la instruo, kiun ili enhavas.

Kion vi petas de la Sinjoro, kiam vi petas Lian pardonon?

Ĉu nur la forgeson pri viaj ofendoj? forgeson, kiu lasus vin en la nenieco, ĉar se Dio kontentiĝus forgesi viajn kulpojn, Li ne punus, sed ankaŭ ne rekompencus.

La rekompenco ne povas esti premio por bono, kiun oni ne faris, kaj des malpli por malbono, kiun oni faris, eĉ se tiu malbono estas forgesita. Petante de Li pardonon por viaj malobeoj, vi petas la helpon de Lia graco por ne plu refali; la forton, por ekiri novan vojon, vojon de submetiĝo kaj de amo, kie vi povos aldoni al la pento la riparadon.

Kiam vi pardonas viajn fratojn, ne kontentiĝu etendante la vualon de la forgeso sur iliajn kulpojn; tiu vualo ofte estas tro travidebla por viaj okuloj; alportu al ili, samtempe kiel la pardonon, la amon; faru por ili tion, kion vi petus de via ĉiela Patro fari por vi. Anstataŭigu la koleron, kiu makulas, per la amo, kiu purigas. Prediku per la ekzemplo tiun ageman, senlacan kariton, kiun Jesuo instruis al vi; prediku ĝin kiel li mem, videbla por la okuloj de la korpo, faris dum la tuta tempo, kiam li vivadis sur la tero, kaj kiel li ĝin predikas senĉese, kiam li jam ne estas videbla, escepte por la okuloj de la spirito.

Sekvu tiun dian modelon; marŝu sur liaj postesignoj: tiuj postesignoj gvidos vin al la rifuĝejo, kie vi trovos ripozon post la penado. Kiel li, portu vi ĉiuj vian krucon kaj surgrimpu pene, sed kuraĝe, vian Kalvarion: sur ĝia supro estas la glorado. (Johano, episkopo en Bordeaux, 1862.)

18. Karaj amikoj, estu severaj por vi mem, indulgemaj por la malfortaĵoj de l' aliaj; tio ankaŭ estas praktikado de la sankta karito, kiun malmultaj personoj plenumas. Vi ĉiuj havas malbonajn inklinojn por venki, erarojn por korekti, kutimojn por modifi; vi ĉiuj havas ŝarĝon pli aŭ malpli pezan por demeti, antaŭ ol vi pene atingos la supron de la monto de la progreso. Kial do esti tiel klarvidaj por la proksimulo kaj tiel blindaj por vi mem? Kiam do vi ĉesos vidi en la okulo de via frato la lignereton, kiu lin ĝenas, ne atentante en la via la trabon, kiu vin blindigas kaj igas vin marŝi falo post falo? Kredu al viaj fratoj, la Spiritoj: ĉiu homo, tiel fiera, ke li opinias sin supera, laŭ virto kaj merito, ol siaj enkarniĝintaj fratoj, estas malsaĝa kaj kulpa, kaj Dio en la tago de Sia justeco lin punos. La vera karaktero de la karito estas la modesteco kaj la humileco, kiuj konsistas en tio, ke ĉiu vidu nur supraĵe la malvirtojn de aliaj kaj klopodu por elstarigi tion, kion ili havas bonan kaj virtan, ĉar, kvankam la koro de la homo estas abismo de korupteco, tamen ekzistas ĉiam en ĝiaj plej kaŝitaj faldoj la ĝermo de iuj bonaj sentoj, vivanta fajrero de la spirita esenco.

Spiritismo, konsolanta kaj beninda doktrino, feliĉaj tiuj, kiuj konas cin kaj profitas la edifajn instruojn de la Spiritoj de la Sinjoro! Por tiuj la vojo estas lumigita kaj dum la tuta irado ili povas legi jenajn vortojn, kiuj montras al ili la rimedojn alveni al la celo: praktika karito, karito el la koro, karito por la proksimulo kiel por si mem; unuvorte, karito por ĉiuj kaj amo al Dio super ĉio, ĉar la amo al Dio, resumas ĉiujn devojn, kaj estas neeble reale ami Dion, ne praktikante la kariton, el kiu Li faris leĝon por ĉiuj kreitoj. (Dufrête, episkopo en Nevers. Bordeaux.)

Ĉu estas permesate admoni aliajn; rimarkigi la neperfektaĵojn de aliaj; diskonigi la malfortan flankon de aliulo?

19. Ĉar neniu estas perfekta, ĉu el tio sekvas, ke neniu rajtas admoni sian proksimulon?

Certe ne, ĉar ĉiu el vi devas labori por la progreso de ĉiuj kaj precipe de tiuj, kies protekto estas konfidita al vi; sed oni devas admoni kun modereco, kun utila celo, kaj ne, kiel oni plej ofte faras, por la plezuro nigrigi. En ĉi tiu lasta okazo, la admono estas malicaĵo; en la unua, ĝi estas devo, kiun la karito ordonas plej zorge plenumi; cetere, la admonon, kiun oni ĵetas sur aliulon, oni samtempe ĵetu sur sin mem, demandante sin, ĉu oni ĝin ne meritas. (Sankta Ludoviko. Parizo, 1860.)

20. Se oni ne diskonigas la malperfektaĵojn de aliaj homoj, ĉu estas riproĉinde ilin rimarki, se el tia rimarko la koncernataj personoj povas nenion profiti?

Ĉio dependas de l' intenco; certe ne estas malpermesate vidi la malbonon, kiam malbono ekzistas; estus eĉ nekonsilinde vidi ĉie nur bonon: tia iluzio malhelpus la progreson. La eraro kuŝas en tio, ke la rimarko por la proksimulo rezultigu malprofiton, senbezonan miskreditigon laŭ la ĝenerala opinio. Oni ankaŭ estus kulpa, tion farante nur por elverŝo de sento de malbonvolemo kaj de ĝojo trovi malvirtojn en aliaj. Estas tute alie, kiam oni ĵetas vualon sur la malbonon, por ĉi tiun kaŝi de la publiko, kaj ĝin rimarkas por sia persona profito, tio estas, por peni tion eviti, kion oni riproĉas en aliaj. Ĉu tia rimarko, unuvorte, ne estus utila al la moralisto? Kiel li povus pentri la malvirtojn de la homaro, se li ne studus la modelojn? (Sankta Ludoviko. Parizo, 1860.)

21. Ĉu iaokaze estas utile malkaŝi ies malvirton?

Tiu ĉi demando estas tre delikata kaj por ĝin respondi oni devas helpi al si per la karito bone komprenata. Se la malperfektaĵoj de iu persono malutilas nur al la persono mem, neniam estas utile diskonigi ilin; sed, se ili povas malutili al aliaj, estas necese preferi la intereson de la plej granda nombro, ol la intereson de unu sola. Laŭ la cirkonstancoj, senmaskigi hipokritecon kaj mensogon povas esti devo; ĉar pli bone estas, ke unu homo falu, ol ke pluraj fariĝu liaj trompitoj kaj viktimoj. En tia okazo estas necese pesi la sumon de la profitoj kaj de la malprofitoj. (Sankta Ludoviko. Parizo, 1860.)


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2023 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.