La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA EVANGELIO
LAŬ LA SPIRITISMO

Aŭtoro: Allan Kardec

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

Al la legonto
Antaŭparolo
Enkonduko
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13 14
15 16 17 18 19
20 21 22 23 24
25 26 27 28
Aldono I
Aldono II

ĈAPITRO XVIII: MULTAJ VOKITAJ KAJ MALMULTAJ ELEKTITAJ

Parabolo de la edziĝa festo. La mallarĝa pordo. Ne ĉiuj, kiuj diras: Sinjoro! Sinjoro! Eniros em la regnon de la ĉielo. Oni postulos multon de tiu, kiun multon ricevis. Instruoj de la Spiritoj: Oni donos al tiu, kiu havas. Oni ekkonas la Kristanon laŭ liaj verkoj.

Parabolo de l' edziĝa festo

1. Kaj respondante Jesuo denove parolis al ili parabole, dirante:

La regno de la ĉielo similas al unu reĝo kiu faris edziĝan feston por sia filo, kaj sendis siajn sklavojn, por voki la invititojn al la edziĝa festo; kaj ili ne volis veni. Poste li sendis aliajn sklavojn, dirante: Diru al la invititoj: Jen mi preparis la manĝon; miaj bovoj kaj miaj grasigitaj brutoj estas buĉitaj, kaj ĉio estas preta; venu al la edziĝa festo. Sed ili malatentis, kaj foriris, unu al sia bieno, alia al sia komercado; kaj la ceteraj, kaptinte liajn sklavojn, perfortis kaj mortigis ilin. Kaj la reĝo koleris; kaj sendinte siajn armeojn, li pereigis tiujn mortigintojn kaj bruligis ilian urbon. Tiam li diris al siaj sklavoj: La edziĝa festo esta preta, sed la invititoj ne estis indaj. Iru do al la disirejoj de la vojoj, kaj ĉiujn, kiujn vi trovos, invitu al la edziĝa festo. Kaj tiuj sklavoj, elirinte sur la vojojn, kunvenigis ĉiujn, kiujn ili trovis, malbonajn kaj bonajn, kaj la edziĝa festo pleniĝis de gastoj. Sed la reĝo, enveninte por rigardi la gastojn, tie vidis viron, kiu ne sur si edziĝofestan veston; kaj li diris al li: Amiko, kiel vi envenis ĉi tien, ne havante edziĝofestan veston? Kaj li silentadis. Tiam la reĝo diris al siaj servantoj: Ligu lin mane kaj piede, kaj elĵetu lin en la eksteran mallumon; tie estos la plorado kaj la grincado de dentoj. Ĉar multaj estas vokitaj, sed malmultaj estas elektitaj. (Mateo, 22:1-14)

2. Nekredanto ridas ĉe tiu ĉi parabolo, kiu al li ŝajnas infane naiva, ĉar li ne komprenas, ke oni povas prezenti tiom da malfacilaĵoj por alesti al festo, kaj ankoraŭ malpli, ke la invititoj pelis sian kontraŭstaron ĝis buĉado de la senditoj de la dommastro. "La paraboloj, li diras, sendube estas figuroj, sed, malgraŭ tio, ili ne transpaŝu la limojn de la verŝajno."

Oni povas diri la samon pri ĉiaj alegorioj, pri la fabloj plej lertaj, se oni ne senigas ilin je ilia envolvaĵo, por trovi la kaŝitan sencon. Jesuo ĉerpis la siajn el la plej vulgaraj kutimoj de la vivo, kaj alkonformigis ilin al la moroj kaj karaktero de la popolo, al kiu li parolis; la plimulto el ili celis penetrigi en la popolamason la ideon pri la spirita vivo; ilia senco ŝajnas ofte ne komprenebla nur tial, ke oni ne rigardas ilin el ĉi tiu vidpunkto.

En tiu ĉi parabolo, Jesuo komparas la regnon de la ĉielo, kie ĉio estas ĝojo kaj feliĉo, kun festo. Kiel la unuajn invititojn, li aludas la Hebreojn, kiuj la unuaj estis vokitaj de Dio al la konado de Lia leĝo. La senditoj de la mastro estas la profetoj, kiuj venis admoni ilin sekvi la vojon de la vera feliĉo, sed la paroloj de la profetoj estis apenaŭ aŭskultataj; iliaj admonoj estis forlasataj; pluraj estis eĉ mortigitaj, kiel la servistoj en la parabolo. La invititoj, kiuj ekskuzis sin pretekstante, ke li devas zorgi siajn kampojn kaj negocojn, simbolas la mondumajn personojn, kiuj, absorbite de la surteraj okupoj, estas indiferentaj pri la ĉielaj aferoj.

Estis ordinara kredo ĉe la tiamaj Judoj, ke ilia nacio nepre superregos ĉiujn ceterajn. Ĉu Dio ja ne promesis al Abraham, ke ties posteularo kovros la tutan teron? Sed kiel ĉiam, prenante la formon por la penso, ili kredis je efektiva kaj materia mastrado.

Antaŭ la veno de la Kristo, kun escepto de la Hebreoj, ĉiuj popoloj estis idolanoj kaj politeistoj. Se kelkaj homoj superaj ol la vulgaruloj elpensis la ideon pri la dia unueco, tiu ideo daŭradis tamen en stato de privata sistemo kaj nenie estis akceptita kiel fundamenta veraĵo, krom de kelkaj inicitoj, kiuj kaŝis siajn konojn sub mistera vualo ne trapenetrebla por la popolamaso. La Hebreoj la unuaj publike praktikadis la monoteismon; al ili Dio donis Sian leĝon, unue pere de Moseo, poste pere de Jesuo; el tiu malgranda fokuso eliris la lumo, destinita disvastiĝi tra la tuta mondo, disbati la idolanismon kaj doni al Abraham spiritan posteularon "tiel multenombran kiel la steloj de la firmamento". Sed la Judoj, tute flanken metinte la idolanismon, preterlasis la moralan leĝon kaj alkroĉiĝis al la plej facila parto, nome, la praktikado de la ekstera kulto. La malbono estis en sia ekstremeco; la nacio sklavigita estis disŝirita en bandojn, dividita en sektojn; la nekredemo mem estis penetrinta eĉ en la sanktejon. Tiam aperis Jesuo, sendita por revoki la popolon al la observado de la leĝo kaj por malfermi al ili novajn horizontojn al la estonta vivo; unuaj invititoj al la granda bankedo de l' universala kredo, ili tamen forpuŝis la parolon de la ĉiela Mesio kaj mortigis lin; tiel ili perdis la fruktojn, kiujn ili povus rikolti el sia privilegio.

Tamen estus majuste akuzi la tutan popolon pro tiu stato de l' aferoj; la Fariseoj kaj Sadukeoj havis la precipan respondecon por la pereo de la nacio, pro la fiereco kaj fanatikeco de l' unuaj kaj la nekredemo de l' aliaj. Ĉefe ilin Jesuo komparas kun la invititoj, rifuzintaj partopreni en la edziĝofesto; poste li aldonas: "Vidinte tion, la Mastro invitigis ĉiujn, kiuj troviĝis en la disirejoj de la vojoj, malbonajn kaj bonajn"; li intencis diri per tio, ke la parolo estis predikota al ĉiuj aliaj popoloj, nekredantoj kaj idolanoj, kaj ĉi tiuj, ĝin akceptinte, estos allasataj en la feston, anstataŭ la unuaj invititoj.

Sed ne sufiĉas, ke iu estas invitita; eĉ ke li estas laŭnome kristano, nek ke li sidas ĉe la tablo, por partopreni en la ĉiela bankedo; antaŭ ĉio li devas nepre surhavi la edziĝofestan veston, tio estas havi purecon de koro kaj observi la leĝon laŭ ĝia spirito; nu, tiu leĝo enteniĝas tute en ĉi tiuj vortoj: Ekster karito, nenia savo. Sed inter ĉiuj, kiuj aŭdas la dian parolon, kiom malmultaj ĝin konservas kaj profitas! Kiom malmultaj fariĝas indaj eniri en la regnon de la ĉieloj! Tial Jesuo diris: Multaj estas vokitaj, sed malmultaj estas elektitaj.

La mallarĝa pordo

3. Eniru tra la mallarĝa pordo, ĉar larĝa estas la pordego kaj vasta estas la vojo kondukanta al la pereo, kaj multaj tra ĝi eniras. – Ĉar mallarĝa estas la pordo kaj malvastigita estas la vojo al la vivo, kaj malmultaj ĝin trovas. (Mateo, 7:13-14. )

4. Kaj iu diris al li: Sinjoro, ĉu malmultaj estas la savataj? Kaj li diris al ili: Strebu eniri tra la mallarĝa pordo; ĉar multaj, mi diras al vi, deziros eniri kaj ne povos. Kiam la domomastro leviĝos kaj ŝlosos la pordon, kaj vi komencos stari ekstere kaj frapi sur la pordon, dirante: Sinjoro, malfermu al ni; kaj li respondos kaj diros al vi: Mi ne scias, de kie vi estas; tiam vi ekparolos: Ni manĝis kaj trinkis antaŭ vi , kaj sur niaj stratoj vi instruadis; kaj li parolos, kaj diros al vi: Mi ne scias, de kie vi estas; foriru de mi, ĉiuj farantoj de maljusteco. Tie estos la plorado kaj la grincado de dentoj, kiam vi vidos Abrahamon kaj Isaakon kaj Jakobon kaj ĉiujn profetojn em la regno de Dio, kaj vin mem forpelitaj eksteren. Kaj oni venos el oriento kaj el okcidento, kaj el nordo kaj el sudo, kaj sidiĝos en la regno de Dio. Kaj jen estas lastaj, kiuj estos unuaj; kaj estas unuaj, kiuj estos lastaj. (Luko, 13:23-30. )

5. La pordo de la pereo estas larĝa, ĉar la malbonaj pasioj estas multenombraj, kaj la vojo de la malbono estas irejo de la plimulto el la homoj. La pordo de la savo estas mallarĝa, ĉar la homo, volante ĝin trapasi, devas fari grandan penon por venki siajn malbonajn inklinojn, kaj malmultaj ĝin rezignacie faras; tio estas aldono al la maksimo: Multaj estas vokitaj sed malmultaj estas elektitaj.

Tia estas la stato de la surtera homaro, ĉar la tero estas mondo por kulpelaĉeto kaj la malbono do tie regas; kiam la tero estos transformita, la vojo de la bono estos laŭirata de la plej multaj. Oni do devas kompreni tiujn vortojn en relativa, kaj ne en absoluta senco. Se tia devus esti la normala stato de la homaro, Dio mem destinus al pereo la grandegan plimulton el Siaj kreitoj; tiu supozo estas neakceptebla, ĉar oni rekonas, ke Dio estas plene justa kaj bona.

Sed pri kiaj malbonagoj tiu homaro povus kulpi, por meriti tian malfeliĉan sorton, en siaj estanteco kaj estonteco, se ĝi tuta estus ekzilita sur la teron, kaj se la animo ne estus havinta aliajn ekzistadojn? Kial tiom da malhelpoj semitaj sur ĝia vojo? Kial tiu pordo tiel mallarĝa, kiun nur malmultegaj sukcesas trapasi, se la sorto de l' animo estus por ĉiam difinita post la morto? Tial, akceptante la unuecon de l' ekzistado, la homo senĉese kontraŭas sin mem kaj la justecon de Dio. Laŭ la antaŭekzisto de l' animo kaj laŭ la plureco de la mondoj la horizonto plilarĝiĝas; lumon ricevas la malhelaj punktoj de la kredo; la nuna tempo kaj la venonta estas solidaraj kun la pasinta; nur tiel oni povas kompreni la tutan profundecon, la tutan verecon kaj la plenan saĝecon de la maksimoj de la Kristo.

Ne ĉiuj, kiuj diras: Sinjoro! Sinjoro! eniros en la regnon de la ĉielo

6. Ne ĉiu, kiu diras al mi: Sinjoro, Sinjoro, eniros en la regnon de la ĉielo; sed tiu, kiu plenumas la volon de mia Patro, kiu estas en la ĉielo. Multaj diros al mi en tiu tago: Sinjoro, Sinjoro, ĉu ni ne profetis en via nomo, kaj en via nomo elpelis demonojn, kaj en via nomo faris multajn potencaĵojn? Kaj tiam mi konfesos al ili: Mi neniam konis vin; foriĝu de mi, vi farantoj de maljusteco. (Mateo, 7: 21-23. )

7. Tial ĉiu, kiu aŭdas ĉi tiujn miajn parolojn kaj plenumas ilin, estos komparata al saĝa viro, kiu konstruis sian domon sur roko; kaj falis pluvo, kaj venis inundoj, kaj blovis ventoj, kaj albatis tiun domon, kaj ĝi ne falis; ĉar ĝi estis fondita sur roko. Kaj ĉiu, kiu aŭdas miajn parolojn kaj ne plenumas ilin, estos komparata al viro malsaĝa, kiu konstruis sian domon sur la sablo; kaj falis pluvo, kaj venis inundoj, kaj blovis ventoj, kaj sin ĵetis sur tiun domon, kaj ĝi falis; kaj granda estis ĝia falo. (Mateo, 7:24-27)

8. Tial, kiu malobservos unu el ĉi tiuj plej malgrandaj ordonoj kaj tiel instruos homojn, tiu estos nomata la plej malgranda en la regno de la ĉielo; sed kiu faros ilin kaj instruos, tiu estos nomata granda en la regno de la ĉielo.(Mateo, 5:19. )

9. Ĉiuj, kiuj konfesas la mision de Jesuo, diras: Sinjoro! Sinjoro! Sed, kion helpas nomi lin Majstro aŭ Sinjoro, se oni ne sekvas liajn instruojn? Ĉu estas kristanoj tiuj, kiuj honoras lin per eksteraj agoj de pieco kaj samtempe nutras fieron, egoismon, avidecon kaj ĉiujn siajn pasiojn? Ĉu estas liaj disĉiploj tiuj, kiuj pasigas la tagojn en preĝado kaj ne sin montras pli bonaj, pli karitemaj, pli pardonemaj por siaj similuloj? Ne, ĉar, same kiel la Fariseoj, ili havas preĝon sur la lipoj, ne en la koro. Per la formo, ili povas sin trudi al la homoj, sed ne al Dio. Vane diros ili al Jesuo: "Sinjoro, ni profetis, tio estas, instruis en via nomo; ni elpelis demonojn en via nomo; ni trinkis kaj manĝis kun vi"; li respondos: "Mi ne konas vin; foriru de mi, farantoj de maljustaĵoj, vi, kiuj malkonfirmis viajn parolojn per viaj agoj, kiuj kalumnias vian proksimulon, kiuj prirabas vidvinojn kaj adultas; foriru de mi, vi, kies koroj ellasas malamon kaj galon, vi, kiuj elverŝas la sangon de viaj fratoj en mia nomo, vi, kiuj elfluigas larmojn, anstataŭ ilin forviŝi. Por vi estos plorado kaj grincado de dentoj, ĉar la regno de Dio estas destinita por la mildaj, humilaj kaj karitemaj. Ne esperu fleksi la justecon de la Sinjoro per la multeco de viaj paroloj kaj de viaj surgenuiĝoj; la sola vojo al vi malfermita, por ke vi trovu gracon antaŭ Li, estas la sincera praktikado de la leĝo de amo kaj karito."

La paroloj de Jesuo estas eternaj, ĉar ili estas la vero. Ili estas ne nur la promeso de la ĉiela vivo, sed ankaŭ la garantio de la paco, de la trankvileco kaj de la staremo pri l' aferoj de la surtera vivo; tial ĉiuj institucioj humanaj, politikaj, sociaj kaj religiaj, sin apogantaj sur tiuj paroloj, estas firmaj, kiel domo konstruita sur roko; la homoj konservos ilin, ĉar en tiuj institucioj ili trovos sian feliĉon; kontraŭe, la institucioj, atencantaj la parolon de Jesuo, estas kiel domo konstruita sur sablo: la vento de la revolucioj kaj la rivero de la progreso ilin forportos kun si.

Oni postulos multon de tiu, kiu multon ricevis

10. Kaj tiu servisto, kiu sciis la volon de sia sinjoro, kaj nenion pretigis, nek faris laŭ lia volo, suferos multajn batojn; sed tiu, kiu ne sciis, kaj laŭ siaj agoj meritis batojn, suferos malmultajn batojn. Kaj al kiu multo estas donita, el tiu estos multo postulata; kaj al kiu oni multon komisiis, el tiu oni des pli multon postulos. (Luko, 12: 47-48)

11. Kaj Jesuo diris: Por juĝo mi venis en ĉi tiun mondon, por ke la nevidantoj vidu, kaj ke la vidantoj fariĝu blindaj. Kaj tion aŭdis tiuj el la Fariseoj, kiuj estis kun li; kaj ili diris al li: ĉu ni ankaŭ estas blindaj? Jesuo diris al ili: Se vi estus blindaj, vi ne havus pekon; sed nun vi diras: Ni vidas; via peko do restas. (Johano, 9: 39-41. )

12. Precipe ĉe l' instruado de la Spiritoj tiuj maksimoj trovas sian aplikon. Kiu ajn konas la instruojn de la Kristo, tiu kulpas, se li ne praktikas ilin; sed la Evangelio, enhavanta tiujn instruojn, estas disvastigata nur ĉe la kristanaj sektoj, kaj eĉ tie kiom da homoj ne legas ĝin, kaj inter tiuj, kiuj legas, kiom da homoj ne komprenas ĝin! El tio rezultas, ke la paroloj mem de Jesuo restas perditaj por la plimulto el la homoj.

La instruado de la Spiritoj, reproduktanta tiujn maksimojn en diversaj formoj, ilin disvolvanta kaj komentarianta por fari ilin kompreneblaj por ĉiuj, havas jenan trajton: ĝi ne estas ĉirkaŭlimigita; ĉiu ajn homo, klera aŭ malklera, kredanta aŭ nekredanta, kristana aŭ ne, povas ĝin ricevi, ĉar la Spiritoj ĉie komunikiĝas. Neniu persono, kiu, ĉu rekte aŭ pere de alia, ĝin ricevas, povas preteksti nescion; li povas ekskuzi sin nek pro manko de instruo, nek pro malklareco de l' alegoria senco. Kiu do ne profitas tiujn instruojn por sia pliboniĝo, kiu admiras ilin kiel interesajn kaj kuriozajn aferojn, ne sentante tuŝita sian koron, kiu ne estas malpli vantama, malpli fiera, malpli egoista, malpli alligita al la materiaj havaĵoj, nek pli bonkora por sia proksimulo, tiu estas des pli kulpa, ĉar je pli da rimedoj li disponas por koni la veron.

La mediumoj, kiuj ricevas bonajn komunikaĵojn, estas ankoraŭ pli riproĉindaj, se ili persistas en malbono, ĉar ofte ili skribas sian propran kondamnon, kaj ĉar, se ili ne estus blindigitaj de fiero, ili komprenus, ke la Spiritoj turnas sin ĝuste al ili. Sed, anstataŭ preni por si la lecionojn, kiujn ili mem aŭ aliaj skribas, ilia sola penso estas apliki tiujn lecionojn al aliaj, kaj tiel ili konfirmas jenajn vortojn de Jesuo: "Kial vi rigardas lignereton en la okulo de via frato, kaj ne pripensas la trabon en via okulo?" (Ĉap. 7, § 9.)

Per ĉi tiu sentenco: "Se vi estus blindaj, vi ne havus pekon", Jesuo intencis diri, ke la kulpeco estas proporcia al ĉies klereco; nu, la Fariseoj, kiuj arogis al si esti, kaj ja estis, la plej klera parto de la nacio, estis pli riproĉindaj antaŭ la okuloj de Dio, ol la malklera popolo. La samo okazas hodiaŭ.

De la spiritistoj estos do multo postulata, ĉar ili ricevas multon, sed, aliflanke, al tiuj, profitintaj la instruojn, multo estos donata.

La unua penso de ĉiu sincera spiritisto devas, antaŭ ĉio, peni scii, ĉu en la konsiloj de la Spiritoj estas io, kio povus koncerni lin.

Spiritismo venas plimultigi la nombron de la vokitoj; per la fido, kiun ĝi donas, ĝi plimultigos ankaŭ la nombron de l' elektitoj.

INSTRUOJ DE LA SPIRITOJ

Oni donos al tiu, kiu havas

13. Kaj la disĉiploj venis, kaj diris al li: Kial vi parolas al ili per paraboloj? Kaj li respondis kaj diris al ili: Al vi estas donite scii la misterojn de la regno de la ĉielo, sed al ili ne estas donite. Ĉar kiu ajn havas, al tiu estos donite, kaj li havos abundon; sed kiu ajn ne havas, for de tiu estos prenita eĉ tio, kion li havas. Tial mi parolas al ili per paraboloj; ĉar vidante, ili ne rimarkas, kaj aŭdante, ili ne aŭdas nek komprenas. Kaj por ili plenumiĝas tiu profetaĵo de Jesaja, kiu diras:

Aŭdante, vi aŭdos, sed ne komprenos;

Kaj vidante, vi vidos, sed ne rimarkos. (Mateo, 13: 10-14.)

14. Kaj li diris al ili: Atentu, kion vi aŭdas; per kia mezuro vi mezuras, laŭ tiu sama oni mezuros al vi, kaj eĉ faros aldonon. Ĉar al tiu, kiu havas, estos donite; sed for de tiu, kiu ne havas, estos prenita eĉ tio, kion li havas. (Marko, 4: 24-25. )

15. "Oni donas al tiu, kiu jam havas, kaj oni prenas for de tiu, kiu ne havas"; meditu pri ĉi tiuj grandaj instruoj, kiuj ofte ŝajnis al vi paradoksaj. Tiu, kiu ricevis, estas tiu, kiu posedas la sencon de la dia parolo; li ricevis nur tial, ke li penis fariĝi inda je ĝi, kaj la Sinjoro, per Sia elkora amo, kuraĝigas la klopodojn por la bono. Konstantaj, persistaj klopodoj altiras la gracojn de la Sinjoro; ili estas ia magneto, veniganta al si gradan pliboniĝadon, abundajn gracojn, kiuj fortigas vin, por surgrimpi la sanktan monton, sur kies supro estas ripozo post laboro.

"Oni forprenas de tiu, kiu nenion aŭ malmulton havas"; prenu tion ĉi kiel figuran antitezon. Dio ne reprenas de Siaj kreitoj la bonon, kiun Li favorkore donis al ili. Blindaj kaj surdaj homoj! malfermu viajn intelektojn kaj viajn korojn; vidu per via Spirito; komprenu per via animo, kaj ne interpretu en maniero tiel maldelikata kaj maljusta la parolojn de tiu, kiu igis brili antaŭ viaj okuloj la justecon de la Sinjoro. Ne Dio reprenas de la homo, kiu malmulton ricevis, sed nur la Spirito mem, kiu, pro malŝparo kaj malzorgo, ne scias konservi tion, kion li havas, kaj fruktigi per flegado la semon falintan en lian koron.

Kiu ne kulturas la kampon, kiun la laboro de lia patro preparis por li kaj kiun li heredis, tiu vidas la kampon kovriĝi per parazitaj herboj. Ĉu lia patro prenas for de li la rikoltojn, kiujn li ne volis prepari? Se li lasis la grajnojn, destinitajn produkti sur tiu kampo, putri pro manko de zorgo, ĉu li akuzu sian patron pro tio, ke la grajnoj nenion produktas? Ne, ne; anstataŭ akuzi tiun, kiu ĉion preparis por li, ke tiu reprenas siajn donacojn, li kulpigu la veran aŭtoron de sia mizero, kaj tiam, pentante kaj dezirante agi, li kuraĝe eklaboru; li tranĉu la sendankan grundon per klopodado de sia volo; li ĝin plugu ĝis la profundo, helpate de la pento kaj de l' espero; li tien ĵetu plenfide la semojn, kiujn li elektis kiel bonajn el inter la malbonaj; li ĝin surverŝu per siaj amo kaj karito, kaj Dio, la amanta kaj karitema Dio, donos al tiu, kiu jam ricevis. Tiam li vidos siajn penojn kronitaj de sukceso, kaj unu grajnon produkti cent, kaj alian mil. Kuraĝon, plugistoj; prenu viajn erpilojn kaj plugilojn; plugu viajn korojn; elsarku el vi la difekteman lolon; semu la bonan grajnon, kiun la Sinjoro konfidas al vi, kaj la roso de l' amo donigos fruktojn de karito. (Amika Spirito. Bordeaux, 1862. )

Oni ekkonas la kristanon laŭ liaj verkoj

16. "Ne ĉiu, kiu diras al mi: Sinjoro, Sinjoro, eniros en la regnon de la ĉielo; sed tiu, kiu plenumas la volon de mia Patro, kiu estas en la ĉielo."

Aŭskultu ĉi tiun parolon de la Majstro, vi ĉiuj, kiuj malakceptas la spiritisman doktrinon, kvazaŭ ĝi estus demona verko. Malfermu viajn orelojn, ĉar alvenis la momento por aŭdi.

Ĉu sufiĉas vesti la livreon de la Sinjoro por esti fidela servisto? Ĉu sufiĉas diri: "Mi estas kristano", por sekvi la Kriston? Serĉu la verajn kristanojn, kaj vi ilin ekkonos laŭ iliaj verkoj. "Bona arbo ne povas porti malbonajn fruktojn, nek malbona arbo doni bonajn fruktojn." "Ĉiu arbo, kiu ne portas bonajn fruktojn, estas dehakata kaj ĵetata en la fajron." Jen la paroloj de la Majstro; disĉiploj de la Kristo, komprenu ilin bone. Kiajn fruktojn portu la arbo de Kristanismo, potenca arbo, kies densaj branĉoj kovras per sia ombro parton de la mondo, sed ankoraŭ ne ŝirmanta ĉiujn, kiuj devas kolektiĝi ĉirkaŭ ĝi? La fruktoj de l' arbo de la vivo estas fruktoj de vivo, espero kaj fido. Kristanismo jam de pluraj jarcentoj predikas ĉiam tiujn diajn virtojn; ĝi penas disdoni siajn fruktojn, sed kiom malmultaj ilin rikoltas! La arbo estas ĉiam bona, sed la ĝardenistoj estas malbonaj. Ili volis konformigi ĝin al sia ideo; ili volis modeligi ĝin laŭ siaj bezonoj; ili ĝin tranĉis, malgrandigis, stumpigis; ĝiaj sensukaj branĉoj ne portas malbonajn fruktojn, ĉar ili jam fruktojn ne donas. La soifanta vojiranto, kiu haltas en ĝia ombro por serĉi frukton de espero, kapablan rehavigi al li forton kaj kuraĝon, vidas nur mizerajn branĉojn, kiuj antaŭsentigas uraganon. Vane li petas pri la frukto de vivo la arbon de vivo: ĝiaj velkintaj folioj defalas; la mano de la homo tiel multe ilin tuŝadis, ke ĝi bruligis ilin!

Malfermu do viajn orelojn kaj viajn korojn, miaj tre amataj! Flegu tiun arbon de vivo, kies fruktoj donas eternan vivon. Kiu plantis ĝin, tiu admonas vin flegi ĝin amplene, ĉar vi iam vidos ĝin abunde porti siajn diajn fruktojn. Konservu ĝin tia, kia la Kristo ĝin donis al vi: ne stumpigu ĝin; ĝia vastega ombro volas etendiĝi sur la universon: ne tranĉu ĝiajn branĉojn. Ĝiaj bongustaj fruktoj abunde falas, por nutri la soifantan vojiranton, kiu aspiras al sia celo; ne kolektu tiujn fruktojn, por ilin enmagazenigi kaj lasi putri, por ke ili utilu al neniu. "Estas multaj vokitoj kaj malmultaj elektitoj"; ĉar ekzistas multaj akaparistoj de la pano de la vivo, kiaj ekzistas de la materia pano. Ne alkalkulu vin al tiaj homoj; la arbo, portanta bonajn fruktojn, devas disdoni ilin al ĉiuj. Iru do serĉi la soifantojn; gvidu ilin sun la branĉojn de l' arbo kaj dividu kun ili la rifuĝon, kiun ĝi proponas al vi. – "Oni ne rikoltas vinberojn el dornarbetoj". Miaj fratoj, foriru do de tiuj, kiuj vokas vin, por prezenti al vi la rubusujojn de la vojo, kaj sekvu tiujn, kiuj gvidas vin al la ombro de l' arbo de vivo.

La dia Savanto, la modela justulo, diris, kaj liaj paroloj ne forpasos: "Ne ĉiu, kiu diras al mi: Sinjoro, Sinjoro, eniros en la regnon de la ĉielo, sed nur tiuj, kiuj faras la volon de mia Patro, kiu estas en la ĉielo."

La Mastro de la beno vin benu; la Dio de lumo vin prilumu; la arbo de la vivo abunde disdonu al vi siajn fruktojn! Kredu kaj preĝu! (Simeon, Bordeaux, 1863. )


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.