La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA EVANGELIO
LAŬ LA SPIRITISMO

Aŭtoro: Allan Kardec

©2023 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

Al la legonto
Antaŭparolo
Enkonduko
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13 14
15 16 17 18 19
20 21 22 23 24
25 26 27 28
Aldono I
Aldono II

ANTAŬPAROLO*


* La Aŭtoro opiniis, ke li devas meti, kiel antaŭparolon, tiun komunikaĵon subskribitan de La Spirito de Vero, ĉar ĝi samtempe resumas la veran karakteron de Spiritismo kaj la celon de ĉi tiu verko.


La Spiritoj de l' Eternulo, kiuj estas la Anĝeloj de la ĉielo, kvazaŭ grandega armeo, kiu ekmoviĝas, kiam ĝi ricevas ordonon por tio, disvastiĝas sur la tuta supraĵo de la tero*; similaj al steloj, kiuj falas el la ĉielo, ili venas lumigi la vojon kaj malfermi la okulojn al la blindaj. Laŭ la vero, mi diras al vi, alvenis la tempo, kiam ĉiuj aferoj devas esti restarigataj en sia vera senco por disigi la mallumon, konfuzi la fierulojn kaj glori la justulojn.


* Pro respekto al la originala teksto, mi skribis ĉiam tero, per malgranda komenclitero, eĉ kiam ĝi estas la nomo de nia Planedo. Tian tradicion mi trovis ankaŭ en la Biblio.

Spirito, per granda komenclitero, estas "Nemateria kaj senmorta homa animo" kaj spirito, per malgranda komenclitero, estas "Tuto de la homaj mensaj kapabloj" (Laŭ Plena Vortaro) – La Tradukinto.


La grandaj voĉoj de la ĉielo estas kvazaŭ sono de trumpeto, kaj la ĥoroj de l' anĝeloj kunvenas. Homoj, ni invitas vin al la dia koncerto; viaj manoj tenu la liron; viaj voĉoj unuiĝu, kaj en sankta himno ili etendiĝu kaj vibradu de unu al la alia ekstremo de l' universo.

Homoj, fratoj, kiujn ni amas, ni estas apud vi; amu vi ankaŭ unuj aliajn, kaj diru el la fundo de via koro, kontentigante ĉiun volon de la Patro, kiu estas en la ĉielo: Sinjoro! Sinjoro! kaj vi povos eniri en la regnon de la ĉielo.

LA SPIRITO DE VERO


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2023 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.