La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA EVANGELIO
LAŬ LA SPIRITISMO

Aŭtoro: Allan Kardec

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

Al la legonto
Antaŭparolo
Enkonduko
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13 14
15 16 17 18 19
20 21 22 23 24
25 26 27 28
Aldono I
Aldono II

ENKONDUKO

I. CELO DE TIU ĈI VERKO

Oni povas dividi la enhavaĵon de l' Evangelioj en kvin partojn: I. La ordinaraj agoj de la vivo de la Kristo; II. La mirakloj; III. La antaŭdiroj; IV. La paroloj, prenitaj de la Eklezio por fundamento de ĝiaj dogmoj; V. La morala instruado. Se la kvar unuaj partoj estis temoj de kontraŭdiroj, la lasta restis neskuebla. Antaŭ tiu dia kodo eĉ la nekredanto kliniĝas; ĝi estas la kampo, kie ĉiaj kultoj povas kolektiĝi, standardo, sub kiu ĉiuj povas stari, kiaj ajn estas iliaj kredoj, ĉar ĝi neniam estis temo por la religiaj disputoj, ĉiam kaj ĉie naskitaj el demandoj pri dogmoj. Se la sektoj estus diskutintaj la moralan instruadon de l' Evangelioj, ili tie trovus sian propran kondamnon, ĉar ili alligiĝas pli al la mistika ol al la morala parto, kiu postulas de ĉiu homo la reformon de si mem. Por la homoj individue, ĝi estas regularo de konduto, ampleksanta ĉiujn cirkonstancojn de la privata aŭ de la publika vivo, la principon de ĉiuj sociaj interrilatoj, fonditaj sur la plej severa justeco; ĝi estas, fine, kaj super ĉio, la sekura gvidilo al la estonta feliĉo, angulo de la vualo levita de sur la estonta vivo. Tiu parto estas la ekskluziva objekto de tiu ĉi verko.

Ĉiuj admiras la evangelian moralon; ĉiuj proklamas ĝiajn sublimecon kaj neceson, sed multaj tion faras sen antaŭekzameno, nur laŭ tio, kion ili aŭdis, aŭ pro fido al iuj maksimoj, kiuj fariĝis proverboj; sed malmultaj konas ĝian fundon, pli malmultaj ankoraŭ ĝin komprenas kaj scias ĉerpi ĝiajn konsekvencojn. La kaŭzo de tio kuŝas grandaparte en la malfacileco, kiun prezentas la legado de l' Evangelio, nekomprenebla por la plej granda nombro. La alegoria formo, la intenca mistikeco de la parolmaniero, igas la plimulton el la homoj legi la Evangelion nur pro konscienca devo, same kiel ili legas preĝojn sen kompreno, tio estas, senfrukte. La maksimoj de moralo dissemitaj tie ĉi kaj tie, envolvitaj en la amaso da aliaj temoj, preterpasas nerimarkate; tial estas neeble preni ilian tutecon kaj fari ilin objekto de apartaj legado kaj meditado.

Vere oni verkis traktatojn de evangelia moralo, sed ilia aranĝo en moderna literatura stilo senigas la Evangelion je la primitiva naiveco, kiu faras samtempe ĝiajn ĉarmon kaj aŭtentikecon. La samo okazas pri l' eltranĉitaj maksimoj, reduktitaj al la plej simpla formo de proverboj; ili fariĝas tiam nuraj aforismoj, kiuj perdas parton de siaj valoro kaj intereso, pro manko de l' akcesoraĵoj kaj de la cirkonstancoj, en kiuj ili estis diritaj.

Por eviti tiujn maloportunaĵojn, mi kunigis en tiun ĉi verkon la artikolojn, kiuj povas formi, por precize diri, la universalan moralan kodon, sen distingo de kulto; en la citaĵoj, mi konservis ĉion, kio estis utila al la disvolviĝo de l' ideo, kaj fortranĉis nur la aferojn fremdajn al la temo. Krome, ni skrupule respektis la originalan tradukon de Sacy, same kiel la dividon en paragrafojn*. Sed, anstataŭ ligi nin al ia kronologia ordo, neebla kaj sen reala utilo en tia temo, ni grupigis kaj metode klasigis la maksimojn laŭ ilia naturo, en tia maniero, ke ili venas kiel eble unuj el la aliaj. La mencio de la numeroj de la ĉapitroj kaj paragrafoj permesas konsulti la ordinarajn klasifikojn, se oni tion deziras. Se tiu ĉi estus nur materiala laboro, ĝi tamen estus utila; la ĉefa afero estus ĝin fari komprenebla por ĉiuj per la ekspliko de la malklaraj esprimoj kaj ia elvolviĝo de ĉiuj sekvoj, por la celo apliki la instruojn al ĉiaj situacioj de la vivo. Tion mi provis fari kun la helpo de la bonaj Spiritoj.


* Por la Esperanta teksto mi uzis la eldonon de la Brita kaj Alilanda Biblia Societo, kiun la kristanaj esperantistoj prave tre estimas. – La Tradukinto.


Multaj punktoj en la Evangelio, en la Biblio kaj ĝenerale en la religiaj verkoj, estas nekompreneblaj; multaj ŝajnas eĉ neraciaj, nur pro manko de la ŝlosilo por kompreno de ilia vera senco; tiu ŝlosilo estas tuta en Spiritismo, kiel jam povis konvinkiĝi tiuj, kiuj ĝin serioze studis, kaj kiel oni rekonos ankoraŭ pli bone en la estonteco. Spiritismo troviĝas ĉie en la antikva tempo kaj en ĉiuj aĝoj de la homaro. Ĉie oni trovas ĝiajn postsignojn: en la skribaĵoj, en la kredoj kaj sur la monumentoj; tial, se ĝi malfermas novajn horizontojn por la estonteco, ĝi ĵetas lumon ne malpli vivan sur la misterojn de la pasinteco.

Kiel kompletigaĵon de ĉiu regulo, ni aldonis iujn instruojn elektitajn el inter la instruoj, diktitaj de la Spiritoj en diversaj landoj kaj per malsamaj mediumoj.

Se tiuj instruoj estus elirintaj el unu sola fonto, ili povus suferi personan influon aŭ influon de la medio, dum la diverseco de l’ originoj pruvas, ke la Spiritoj donas siajn instruojn ĉie, kaj ke por tio neniu havas privilegion*.


* Sendube ni povus doni pri ĉiu temo pli grandan nombron da komunikaĵoj, ricevitaj en multe da aliaj urboj kaj spiritistaj centroj, ol tiujn, kiujn ni citas; sed antaŭ ĉio ni devis eviti la monotonecon de la senutilaj ripetadoj kaj limigi nian elekton al tiuj, kiuj laŭ la fundo kaj la formo pli speciale eniras en la kadron de tiu ĉi verko, kaj ni rezervis por posta publikigo la komunikaĵojn, kiuj ne povis trovi lokon tie ĉi.

Pri la mediumoj, ni nomis neniun el ili: la plej multaj petis, ke ni ne menciu iliajn nomojn, kaj tial ne decis fari esceptojn.

Cetere la nomoj de la mediumoj nenian valoron aldonus al la verkoj de la Spiritoj; ilia apero estus do nura kontentigo de memamo, kiun la vere seriozaj mediumoj neniel atentas; ili komprenas, ke, ĉar estas pure pasiva ilia rolo, la valoro de la komunikaĵoj neniel altigas ilian personan meriton, kaj ke estus infanaĵo fieri pri inteligenta laboro, al kiu oni donis nur mekanikan helpon.


Tiu ĉi verko estas por la uzado de ĉiuj; ĉiu povas el ĝi ĉerpi la rimedojn, por alkonformigi sian konduton al la moralo de la Kristo. La spiritistoj cetere tie trovos aplikojn, kiuj koncernas speciale ilin. Dank’al la komunikiĝoj, starigitaj de nun en konstanta maniero inter la homoj kaj la nevidebla mondo, la evangelia leĝo, instruata de la Spiritoj mem al ĉiuj nacioj, ne plu estos morta litero, ĉar ĉiu ĝin komprenos kaj estos senĉese instigata ĝin praktikadi laŭ la konsiloj de la gvidantaj Spiritoj.

La instruoj de la Spiritoj estas vere la voĉo el la ĉielo, kiu venas porti lumon al la homoj kaj ilin inviti al la plenumado de l' Evangelio.

II. AŬTORITATECO DE LA SPIRITISMA DOKTRINO

Universaleco de l' instruado de la Spiritoj

Se la spiritisma doktrino estus pure homa koncepto, ĝi havus kiel garantion nur la klerecon de tiu, kiu ĝin estus konceptinta; nu, neniu sur la tero povus havi pravan pretendon posedi sola la absolutan veron. Se la Spiritoj, kiuj revelaciis ĝin, estus manifestiĝintaj al unu sola homo, nenio garantius ĝian originon, ĉar estus necese kredi je la vorto de tiu, kiu diris, ke li ricevis de ili la instruojn. Akceptante de lia flanko perfektan sincerecon, li povus plej multe konvinki la personojn de sia ĉirkaŭaĵo; li povus havi sektanojn, sed li neniam povus kunvenigi la tutan mondon.

Dio volis, ke la nova Revelacio alvenu al la homoj per vojo pli rapida kaj pli aŭtentika; tial Li komisiis al la Spiritoj porti ĝin de unu poluso al la alia, manifestiĝante ĉie, donante al neniu la ekskluzivan privilegion aŭdi ilian parolon. Unu homo povas esti trompata, povas trompi eĉ sin mem; sed ne tiel povas esti, kiam milionoj vidas kaj aŭdas la samon : tio estas garantio por ĉiu kaj por ĉiuj. Cetere oni povas malaperigi unu homon, sed oni ne povas malaperigi amasojn; oni povas bruligi librojn, sed oni ne povas bruligi Spiritojn; nu, se oni bruligus ĉiujn librojn, la fonto de la doktrino restus tamen neelĉerpebla, tial ke ĝi ne estas sur la tero, ke ĝi elŝprucas ĉie, kaj ĉiu povas ĉerpi el ĝi. Se mankus homoj por ĝin disvastigi, restus ĉiam la Spiritoj, kiuj atingas ĉiujn, dum neniu homo povas ilin atingi.

Efektive, la Spiritoj mem faras la propagandon, kun la helpo de sennombraj mediumoj, kiujn la Spiritoj instigas en ĉiuj lokoj. Se ili havus unu solan interpretiston, eĉ se tiu estus tre favorata, Spiritismo estus apenaŭ konata; tiu sama interpretisto, al kiu ajn klaso li apartenus, estus objekto de malfavoro por multaj personoj; ne ĉiuj nacioj akceptus lin, dum la Spiritoj, komunikiĝante ĉie, ĉe ĉiuj popoloj, en ĉiuj sektoj kaj partioj, estas akceptataj de ĉiuj. Spiritismo ne havas naciecon; ĝi troviĝas ekster ĉiuj apartaj kultoj; ĝi ne estas trudata de iu socia klaso, ĉar ĉiu povas ricevi mem instruojn de siaj parencoj kaj amikoj el la posttombejo.

Estas necese, ke estu tiel, por ke ĝi povu voki ĉiujn homojn al frateco; se ĝi ne estus sur neŭtrala kampo, ĝi nutrus, anstataŭ kvietigi, la malkonsentojn.

Tiu universaleco de l’ instruado de la Spiritoj faras la forton de Spiritismo; ĝi estas ankaŭ la kaŭzo de ĝia tiel rapida disvastiĝo; dum la voĉo de unu sola homo, eĉ kun la helpo de la presarto, postulus jarcentojn, antaŭ ol atingi la orelojn de ĉiuj, jen miloj da voĉoj, samtempe aŭdataj sur ĉiuj punktoj de la tero, por proklami la samajn principojn kaj ilin egale transdoni al la malplej, kiel al la plej kleraj, por ke neniu estu nefavorita. Neniu el la aliaj doktrinoj, aperintaj ĝis hodiaŭ, ĝuis tian superecon. Se do Spiritismo estas vero, ĝi ne timas la malbonan volon de la homoj, nek la moralajn revoluciojn, nek la materiajn renversegojn de la globo, ĉar neniu el tiuj aferoj povas atingi la Spiritojn.

Sed tiu ne estas la sola supereco, rezultanta el ĝia escepta pozicio; Spiritismo en tio trovas ĉiopovan garantion kontraŭ la skismoj, kiujn povus naski ĉu la ambicio de iuj homoj, ĉu la reciprokaj kontraŭdiroj de iuj Spiritoj. Tiuj kontraŭdiroj certe estas rifo, sed ĝi portas en si mem la kuracilon apud la malsano.

Oni scias, ke la Spiritoj, sekve de la diferencoj, ekzistantaj en iliaj kapabloj, neniel posedas individue la tutan veron; ke ne estas permesite al ĉiuj penetri en iujn misterojn; ke ilia scio estas proporcia al ilia puriĝogrado; ke la ordinaraj Spiritoj ne scias pli ol la homoj, kaj eĉ scias malpli ol iuj homoj; ke ekzistas inter ili, same kiel inter la homoj, vantuloj kaj falsaj kleruloj, kiuj opinias, ke ili scias, kion ili ja ne scias; estas sistememuloj, kiuj prenas siajn personajn ideojn kiel la veron; fine, ke nur la Spiritoj de la plej alta ordo, kiuj estas plene elmateriiĝintaj, tute seniĝis je la surteraj ideoj kaj antaŭjuĝoj; sed oni scias ankaŭ, ke la trompemaj Spiritoj ne havas la skrupulon ŝirmi sin sub prunteprenitaj nomoj, por trudi siajn utopiojn. El tio rezultas, ke pri ĉio, kio estas ekster la ekskluzive morala instruado, la malkaŝoj, kiujn ĉiu povas ricevi, havas individuan karakteron sen ia aŭtentikeco; tiaj revelacioj devas esti konsiderataj personaj opinioj de tiu aŭ tiu alia Spirito, kaj estus malprudente ilin facilanime akcepti kaj disvastigi kiel absolutajn veraĵojn.

Sen kontraŭdiro, la unua kontrolo estas la racio, al kiu estas necese submeti senescepte ĉion, kio venas de la Spiritoj; ĉiu teorio en evidenta kontraŭdiro kun la komuna saĝo, kun severa logiko kaj kun pozitivaj certaĵoj, kiujn oni jam posedas, kvankam subskribita de tre respektinda nomo, devas esti forĵetata. Sed tiu kontrolo en multaj okazoj estas nekompleta, sekve de la nesufiĉa klereco de iuj personoj kaj de l' inklino de multaj akcepti sian propran opinion kiel unikan juĝanton de la vero. En tia okazo, kion faras la homoj, ne havantaj en si mem absolutan fidon? Ili prenas la opinion de la plej granda nombro; la opinio de la plimulto estas ilia gvidilo. Tiel oni devas agi koncerne la instruadon de la Spiritoj, ĉar ili mem liveras al ni la rimedojn por tio.

La akordo inter la instruoj de la Spiritoj estas do la plej bona kontrolo; sed estas ankaŭ necese, ke ĝi efektiviĝu en difinitaj kondiĉoj. La malplej sekura el ĉiuj estas tiu, en kiu la sama mediumo demandas plurajn Spiritojn pri iu duba punkto; estas evidente, ke se li troviĝas sub la influo de obsedo, aŭ se li rilatas kun iu mistifikanta Spirito, tiu Spirito povas doni al li la saman instruon kaj subskribi diversajn nomojn. Ne estas ankaŭ sufiĉa garantio la unuformeco, kiun oni povas ricevi per la mediumoj de unu sola grupo, ĉar ili povas esti sub la sama influo.

La sola serioza garantio de l' instruado de la Spiritoj estas la akordo, ekzistanta inter la malkaŝoj spontanee faritaj, pere de granda nombro da mediumoj fremdaj inter si, kaj en diversaj landoj.

Oni komprenas, ke ni ne parolas tie ĉi pri komunikaĵoj, koncernantaj negravajn interesojn, sed pri tio, kio estas ligita kun la principoj mem de la doktrino. La sperto pruvas, ke, kiam iu nova principo devas esti eldirata, ĝi estas spontanee instruata samtempe en diversaj lokoj kaj en maniero egala, se ne laŭ la formo, almenaŭ laŭ la fundo. Se do plaĉas al iu Spirito formuli strangan sistemon, bazitan nur sur liaj ideoj kaj ekster la vero, oni povas esti certa, ke tiu sistemo restos ĉirkaŭlimigita kaj falos antaŭ la instruoj, donataj ĉie en aliaj lokoj; pri tio oni havas jam plurajn ekzemplojn. Tiu konsento faligis ĉiujn partiajn sistemojn, aperintajn ĉe l' origino de Spiritismo, kiam ĉiu klarigis la fenomenojn laŭ sia maniero, kaj antaŭ ol oni konis la leĝojn, laŭ kiuj fariĝas la rilatoj inter la mondo videbla kaj la mondo nevidebla.

Tia estas la bazo, sur kiu mi apogas min, kiam mi formulas iun principon de la doktrino; ne tial, ke io estas konforma al miaj ideoj, mi ĝin rigardas kiel veran; mi ne arogas al mi esti la superega arbitracianto de la vero, kaj al neniu mi diras: "Kredu je tiu afero, ĉar mi tion asertas al vi". Mia opinio ne estas en miaj propraj okuloj pli ol persona opinio, kiu povas esti ĝusta aŭ falsa, ĉar mi ne estas malpli erarema ol iu ajn alia. Ne ankaŭ tial, ke iu principo estas al mi instruita, ĝi estas por mi vero, sed tial, ke ĝi ricevis la sankcion de la konsento ĝenerala.

En mia pozicio, ricevante la komunikaĵojn de preskaŭ mil seriozaj spiritistaj grupoj, dissemitaj sur la plej diversaj punktoj de la globo, mi kapablas vidi la principojn, sur kiuj tiu akordo sidas; tiu observado min gvidis ĝis la hodiaŭa tago, kaj ankaŭ ĝi min gvidos en la novaj kampoj, kiujn Spiritismo estas vokita esplori. Efektive, jam de kelka tempo mi rimarkas, en la komunikaĵoj venantaj el diversaj flankoj, tiel el Francujo kiel el aliaj landoj, ke Spiritismo estas ironta novan vojon per malkaŝoj de tute speciala naturo kaj ke sonis la horo, ke ĝi faru paŝon antaŭen. Tiuj malkaŝoj, ofte faritaj per duonvortoj, forpasis nerimarkitaj de multaj el tiuj, kiuj ilin ricevis; multaj aliaj kredis sin ties solaj posedantoj.

Se mi prenus ilin izolitaj, ili estus por mi senvaloraj, sed ilia koincido donas al ili altan gravecon, kiun oni povos juĝi poste, kiam estos veninta la momento doni ilin en la grandan lumon de la publikiĝo, ĉar tiam ĉiu memoros, ke li ricevis instruojn en la sama senco. Ĝuste tiu ĝenerala movado, kiun mi observas kaj kiun mi studas kun la helpo de miaj spiritaj gvidantoj, helpas min juĝi la oportunecon fari ion aŭ deteni min.

Tiu universala kontrolo estas garantio por la estonta unueco de Spiritismo kaj nuligos ĉiajn reciproke kontraŭajn teoriojn. En ĝi estonte oni serĉos la kriterion de la vero. Kio faris la sukceson de la doktrino formulita en "La Libro de la Spiritoj" kaj en "La Libro de la Mediumoj", estas tio, ke ĉiu povas ĉie ricevi rekte de la Spiritoj la konfirmon pri tio, kion ili enhavas. Se de ĉiuj lokoj la Spiritoj estus venintaj ilin kontraŭdiri, tiuj libroj jam de longe havus la sorton de ĉiuj fantaziaj ideoj. Eĉ la apogo de la gazetaro ne estus savinta ilin de pereo, dum sen tiu apogo, ili tamen rapide trabatis al si vojon, ĉar ili havis la apogon de la Spiritoj, kies bonvolemo kompensis, eĉ superis la malvolonton de la homoj. Tiel okazos kun ĉiuj ideoj, venantaj de la Spiritoj aŭ de la homoj, kaj kiuj ne povas elteni la provon de tiu kontrolo, kies potencon neniu povas nei.

Ni supozu do, ke plaĉus al iuj Spiritoj dikti, sub iu ajn titolo, libron en kontraŭa senco; ni eĉ supozu, ke kun malamika intenco kaj por la celo senkreditigi la doktrinon, la malicemo aperigus apokrifajn komunikaĵojn; kian influon povus havi tiuj skribaĵoj, se ili estas el ĉiuj lokoj kontraŭdirataj de la Spiritoj? Unue oni devas sekuriĝi per la aliĝo de la Spiritoj, antaŭ ol lanĉi sistemon en ilia nomo. De la sistemo de unu sola ĝis la sistemo de ĉiuj, estas tia sama distanco, kia de l’ unuo ĝis la senfino. Kion povas ĉiuj argumentoj de la kalumniantoj kontraŭ la opinio de l’ amasoj, kiam milionoj da amikaj voĉoj, elirantaj el la spaco, venas al ĉiuj punktoj de la globo kaj en la sinon de ĉiu familio, por fervore kontraŭataki la misfamigantojn? Ĉu jam la sperto pri tio ne konfirmis la teorion? Kio fariĝis el ĉiuj tiuj publikigaĵoj, kiuj devis, laŭdire, neniigi Spiritismon? Kiu el ili sukcesis haltigi ĝian marŝon? Ĝis la hodiaŭa tago oni ne rigardis la temon el tiu vidpunkto, nediskuteble unu el la plej gravaj; ĉiu kalkulis je si mem, ne kalkulante je la Spiritoj.

La principo de interkonformeco estas ankaŭ garantio kontraŭ la modifoj, kiujn la sektoj, dezirantaj alproprigi al si Spiritismon por sia profito, povus trudi al ĝi, por konformigi ĝin al sia plaĉo. Kiu provos deturni ĝin de ĝia providenca celo, tiu malsukcesos, pro la tre simpla motivo, ke la Spiritoj, per la universaleco de sia instruado, faligos ĉian modifon kontraŭan al la vero.

El ĉio tio eliras la jena ĉefa vero: iu ajn, kiu volus meti sin kontraŭ la fluo de l' ideoj starigitaj kaj sankciitaj, povus certe okazigi malgrandan lokan konfuzon dum momento, sed neniam regi la tutaĵon, eĉ en la nuna tempo, kaj des malpli en la estonteco.

El tio eliras la kompreno, ke la instruoj, donataj de la Spiritoj pri punktoj ankoraŭ ne klarigitaj de la doktrino, ne povas esti leĝo, dum ili restas izolitaj; sekve, ke tiuj instruoj devas esti akceptataj kun ĉiuj rezervoj kaj nur kiel informoj.

Tial estas necese uzi la plej grandan singardon en la publikigo de tiuj instruoj; kaj se oni opinias konsilinde ilin publikigi, oni devas prezenti ilin nur kiel individuajn opiniojn, pli aŭ malpli akcepteblajn, sed iel ajn bezonantajn konfirmon. Tiun konfirmon estas necese atendi, antaŭ ol prezenti iun principon kiel absolutan veraĵon, se oni ne volas esti akuzata pri facilanimeco aŭ pri senpripensa kredemo.

La superaj Spiritoj en siaj malkaŝoj agas kun grandega saĝo; ili pritraktas la grandajn demandojn de la doktrino nur iom post iom, laŭmezure kiel la intelekto estas kapabla kompreni veraĵojn de pli alta ordo, kaj kiam la cirkonstancoj estas favoraj al la publikigo de nova ideo. Tial ili ne ĉion diris en la komenco, kaj ne ĉion diras ankoraŭ hodiaŭ, neniam cedante al la senpacienco de la personoj, kiuj volas rikolti la fruktojn antaŭ ties maturiĝo. Estus do senutile voli anticipi la temp on, difinitan de la Providenco por ĉiu afero, ĉar tiam la vere seriozaj Spiritoj tute rifuzas sian kunlaboradon; sed la frivolaj Spiritoj, malmulte zorgante pri la vero, al ĉio respondas; tial, pri ĉiuj antaŭtempaj demandoj, stariĝas ĉiam kontraŭdiraj respondoj.

La supraj principoj neniel rezultas el ia persona teorio, sed ili estas la nepra sekvo de la kondiĉoj, en kiuj la Spiritoj manifestiĝas. Estas evidente, ke, se iu Spirito diras ion en iu loko kaj milionoj da Spiritoj diras la kontraŭon en aliaj lokoj, la problableco de la vero ne povas sidi ĉe tiu, kiu estas sola aŭ preskaŭ sola en sia opinio; nu, pretendi esti prava, sola kontraŭ ĉiuj, estus tiel mallogike ĉe unu Spirito, kiel ĉe unu homo. La vere saĝaj Spiritoj, kiam ili ne sentas sin sufiĉe informitaj pri iu demando, neniam fermas ĝin en absoluta maniero; ili deklaras, ke ili traktas la temon nur el sia vidpunkto, kaj ili mem konsilas atendi konfirmon.

Kvankam iu ideo estas granda, bela kaj justa, ne estas tamen eble, ke tuj de la komenco ĝi kunvenigu ĉiujn opiniojn. La rezultantaj konfliktoj estas eĉ necesaj, por pli klare aperigi la veron, kaj estas utile, ke ili okazu en la komenco, por ke la falsaj ideoj estu flanken metitaj. La spiritistoj, kiuj havis ioman timon pro la konfliktoj, estu do trankvilaj. Ĉiaj izolaj pretendoj falos per la forto de l' okazantaĵoj, antaŭ la granda kaj potenca kriterio de l' universala kontrolo.

Ne al la opinio de unu sola homo oni aliĝos, sed al la unuanima voĉo de la Spiritoj; ne unu homo, ĉu mi, aŭ alia, fondos la spiritisman ortodoksecon; ne ankaŭ unu Spirito, trudanta sin al iu ajn, sed ja la tuto de la Spiritoj, manifestiĝantaj sur la tuta tero laŭ ordono de Dio; tie estas la esenca karaktero de la spiritisma doktrino; tie kuŝas ĝia forto, tie ĝia aŭtoritateco. Dio volis, ke Lia leĝo sidu sur neskuebla bazo, kaj tial Li ne ripozigis ĝin sur la malforta kapo de unu sola homo.

Antaŭ tiu potenca areopago, kiu ne konas intrigojn, ĵaluzajn konkurojn, sektojn, aŭ naciojn, rompiĝos ĉiaj kontraŭaĵoj, ĉiaj ambicioj, ĉiaj pretendoj je individua superregado, kaj ni mem ankaŭ rompiĝus, se ni volus anstataŭigi ĝiajn superegajn dekretojn per niaj propraj ideoj; nur ĝi fermos ĉiujn diskutatajn demandojn, silentigos ĉiujn skismetojn, rekonos pravecon ĉe tiu, kiu pravas, aŭ kontraŭe. Antaŭ tiu impona akordo de ĉiuj voĉoj el la ĉielo, kiom valoras la opinio de unu homo aŭ de unu Spirito? Malpli ol guto da akvo, kiu perdiĝas en la oceanon, malpli ol infana voĉo, sufokita de l' uragano.

La universala opinio estas la superega juĝisto, kiu eldiras la lastan decidon; ĝi estiĝas el ĉiuj individuaj opinioj. Se unu el ĉi tiuj estas vera, ĝi influas sur la pesilon nur per sia pezo propra. Se unu el ili estas falsa, ĝi ne povas pezi pli, ol ĉiuj aliaj. En tiu vastega kontribuado, la individuoj forviŝiĝas, kaj tie estas nova malsukceso por la homa fiero.

Tiu harmonia tutaĵo jam bildiĝas; nu, tiu ĉi jarcento ne forpasos, antaŭ ol ĝi elstaros kun sia tuta brilego, por forviŝi ĉiajn necertaĵojn, ĉar de nun ĝis tiam potencaj voĉoj estos ricevintaj la mision esti aŭdataj, por kunvenigi la homojn sub la saman standardon, kiam la kampo estos sufiĉe antaŭpreparita. Ĝis tiam, iu, kiu ŝanceliĝas inter du kontraŭaj sistemoj, povas observi, kiun direkton iras la ĝenerala opinio: tio estas certa signo de la direkto, elektita de la plimulto el la Spiritoj pri la diversaj punktoj, pri kiuj ili komunikiĝas; tio estas ne malpli certa signo, montranta, kiu el ambaŭ sistemoj venkos.

III. HISTORIAJ NOTOJ

Por bone kompreni iujn pecojn de l' Evangelioj, estas necese koni la signifon de pluraj vortoj, kiuj ofte estas tie uzataj kaj kiuj karakterizas la staton de la moroj de la juda socio en tiu epoko. Jam ne havante por ni la saman sencon, tiuj vortoj ofte estas misinterpretataj kaj ĝuste ili lasas ian necertecon. La kompreno de ilia signifo cetere klarigas la veran sencon de kelkaj maksimoj, kiuj unuavide ŝajnas strangaj.

Esenianoj, juda sekto fondita proksimume en la jaro 150 antaŭ Jesuo Kristo, en la tempo de la Makabeoj, kaj kies membroj, loĝantaj en kvazaŭaj monakejoj, formis inter si ian moralan kaj religian asocion. Ili distingiĝis per dolĉaj moroj kaj severaj virtoj, instruadis la amon al Dio kaj al la proksimulo, la senmortecon de l' animo, kaj kredis je la reviviĝo. Ili vivadis en fraŭleco, malaprobis la sklavecon kaj la militon, havis komunajn havaĵojn kaj laboradis en la terkulturo. Kontraŭaj al la voluptamaj Sadukeoj, kiuj neis la senmortecon, kaj al la Fariseoj, rigoraj pri l' eksteraj formalaĵoj, ĉe kiuj la virto estis nur ŝajno, la Esenianoj neniun partion prenis en la kvereloj, kiuj dividis tiujn du sektojn. Ilia maniero de vivado alproksimiĝis al la vivo de l' unuaj kristanoj, kaj la principoj de moralo, kiujn ili praktikis, igis multajn personojn pensi, ke Jesuo apartenis al tiu sekto antaŭ la komenco de sia publika misio. Certe li konis ĝin, sed nenio pruvas, ke li estis ĝia membro, kaj ĉio, kion oni skribis pri tiu temo, estas hipoteza*.


* La Morto de Jesuo, laŭdire skribita de eseniana frato, estas libro apokrifa, verkita por la celo defendi opinion, kaj enhavas en si mem la pruvon de sia moderna origino.


Fariseoj (el la hebrea lingvo Parasch = divido, apartigo). La tradicio formis gravan parton de la juda teologio; ĝi konsistis el kolekto da sinsekvaj interpretoj, donitaj pri la senco de la Sanktaj Skriboj kaj kiuj fariĝis nepre kredindaj dogmoj. Tio estis, inter la leĝistoj, temo de senfinaj diskutadoj, plej ofte nur pro demandoj pri vortoj aŭ pri formoj, laŭ la maniero de la teologiaj disputoj kaj subtilaĵoj de la mezepoka skolastiko. El tiuj interpretoj naskiĝis pluraj sektoj, el kiuj ĉiu pretendis havi la monopolon de la vero; kiel preskaŭ ĉiam okazas, tiuj sektoj funde malamis unuj aliajn. Inter tiuj sektoj, la plej influhava estis tiu de la Fariseoj, kiuj havis kiel ĉefon Hillel*, judan leĝiston, naskitan en Babilono, fondinton de fama skolo, kie oni instruadis, ke nur al la Skribaĵoj oni ŝuldas fidon. Lia naskiĝo estis proksimume en la jaro 200 aŭ 180 antaŭ la Kristo. La Fariseoj estis persekutataj en diversaj epokoj, precipe dum la regadoj de Hirkan, ĉefpastro kaj reĝo de la judoj, de Aristobulo kaj de Aleksandro, reĝo de Sirio; tamen tiu ĉi lasta redonis al ili iliajn honorojn kaj havaĵojn, kaj tiel ili reakiris sian potencon kaj ĝin konservis ĝis la ruino de Jerusalem, en la jaro 70 de la kristana erao, kiam ilia nomo malaperis pro la disiĝo de la judoj.


* Ni ne konfuzu tiun Hillelon kun lia samnomulo, kiu vivis 200 jarojn post li kaj kiu fondis la tolereman kaj amplenan socian sistemon, konatan laŭ lia nomo – Hilelismo –, pri kiu skribis D-ro Zamenhof. – La Tradukinto.


La Fariseoj aktive partoprenis en la religiaj disputoj; sklavemaj observantoj de l' ekstera plenumado de la kulto kaj de la ceremonioj, plenaj de arda zorgo por prozelitismo, malamikoj de reformoj, ili paradis grandan severecon de principoj; sed sub ŝajno de zorgega pieco, ili kaŝis diboĉajn kutimojn, multan fieron kaj, super ĉio, grandegan amon al regado. La religio estis por ili pli ĝuste rimedo por alveni al superregado, ol objekto de sincera kredo. Ili havis nur la eksteraĵojn kaj la paradon de la virto; sed per tio ili havis grandan influon super la popolo, al kiu ili aspektis kvazaŭ sanktaj homoj; tial ili estis tre potencaj en Jerusalem.

Ili kredis, aŭ almenaŭ deklaris kredi, al la Providenco, al la senmorteco de l' animo, al la eterneco de la suferoj kaj al la reviviĝo de la mortintoj (Ĉap. IV, § 4). Jesuo, kiu ŝatis antaŭ ĉio la simplecon kaj la kvalitojn de la koro, kiu preferis, en la leĝo, la spiriton, kiu vivigas, ol la literon, kiu mortigas, diligente penadis dum sia tuta misio, por senmaskigi ilian hipokritecon kaj sekve havis ĉe ili furiozajn malamikojn; tial la Fariseoj alligiĝis al la ĉefpastroj, por ribeligi la popolon kontraŭ li kaj lin pereigi.

Impostistoj. Oni tiaj nomis, en la antikva Romo, la kavalirojn de la regnaj farmimpostoj, komisiitajn por la enkasigo de l' impostoj kaj ĉiuspecaj rentoj, tiel en Romo mem, kiel en la aliaj partoj de l' Imperio. Ili estis similaj al la ĝeneralaj farmuloj kaj trajtantoj de l' antikva reĝimo en Francujo, kiaj ekzistas ankoraŭ en kelkaj landoj. La riskoj, al kiu ili estis elmetataj, igis ignori la riĉecon, kiun ofte ili akiris kaj kiu, ĉe multaj el ili, estis produkto de kontraŭleĝaj postuloj kaj de skandalaj profitoj. La nomo "impostisto" etendiĝis poste al ĉiuj, kiuj administris ŝtatajn financojn kaj al la malsuperaj agentoj. Hodiaŭ tiu vorto estas uzata en malbona senco, por nomi la neskrupulajn financistojn kaj agentojn de negocoj; oni diras kelkfoje: "Avida kiel impostisto; riĉa kiel impostisto", parolante pri fiorigina riĉeco. Sub la roma superregado, la imposto estis tio, kion la judoj plej malfacile akceptis, kaj tio, kio kaŭzis ĉe ili la plej grandan koleron; ĝi okazigis plurajn ribelojn kaj oni faris ĝin religia demando, ĉar oni rigardis ĝin kiel ion kontraŭan al la leĝo. Oni eĉ formis potencan partion, ĉe kies kapo estis iu Jehuda, alnomita la Gaŭlonido, kaj kiu starigis la rifuzon al la impostopago kiel principon. La judoj do abomenis la impostopagon kaj sekve ĉiujn homojn, komisiatajn por ricevi ĝin; tial ilia abomeno kontraŭ la impostistoj ĉiurangaj, inter kiuj oni povis trovi personojn tre estimindajn, sed kiuj, pro siaj funkcioj, estis malestimataj, same kiel tiuj, kiuj vizitadis ilin kaj kiuj estis konfuzataj en la sama mallaŭdo.

La altrangaj judoj opiniis kompromiti sin, havante kun ili intimajn rilatojn.

Nazoreoj, nomo donita, laŭ la antikva leĝo, al judoj, kiuj ĵure promesis konservi perfektan purecon, aŭ dum la tuta vivo, aŭ dum difinita tempo. Ili devis gardi ĉastecon, abstini je likvoroj kaj konservi sian hararon.

Ŝimŝon, Samuel kaj Johano, la Baptisto, estis nazoreoj.

Poste la judoj donis tiun nomon al la unuaj kristanoj, por aludi al Jesuo el Nazaret. Ĝi estis ankaŭ nomo de hereza sekto dum la unuaj jarcentoj de la kristana erao, sekto, kiu, same kiel la Ebionidoj, el kiuj ĝi akceptis kelkajn principojn, miksis la formalaĵojn de Moseismo kun la kristanaj dogmoj. Tiu sekto malaperis en la kvara jarcento.

Pordistoj estis impostkolektistoj de malalta rango, precipe komisiataj por ricevi la impostojn de eniro en la urbojn. Iliaj funkcioj estis pli-malpli la sama, kiel tiuj de niaj doganistoj kaj ricevistoj de akcizoj; ili partoprenis en la ĝenerala malestimo al ĉiuj impostistoj. Tial en la Evangelio oni ofte trovas la nomon impostisto, ligitan kun la ideo pri personoj de malbona vivo; sed tiu kvalifiko neniel kuntrenis la ideon pri diboĉuloj aŭ pri fiuloj; ĝi estis esprimo de malestimo, sinonimo de malbonmoruloj, ne indaj kunvivi ĉe honestaj homoj.

Sadukeoj, juda sekto, kiu formiĝis proksimume en la jaro 248 antaŭ la Kristo; tiel nomita laŭ la nomo de ĝia fondinto Cadok. La sadukeoj ne kredis al la senmorteco de l' animo, nek al la reviviĝo, nek al bonaj kaj malbonaj anĝeloj. Tamen ili kredis al Dio, sed, nenion atendante post la morto, ili servis al Dio nur celante materiajn rekompencojn, ĉar laŭ ilia kredo la Providenco limiĝis nur al tio; ankaŭ la kontentigo de la sentumoj estis en iliaj okuloj la precipa celo de la vivo. Koncerne la Skribaĵojn, ili tenis sin nur al la antikva leĝo, ne akceptante la tradicion nek ian ajn interpretadon. Ili lokis la bonajn agojn kaj la puran kaj simplan plenumadon de la leĝo pli alten, ol la eksteraĵojn de la kulto. Ili estis, kiel oni vidas, la materialistoj, la deistoj kaj la sensualistoj de tiu epoko. Tiu sekto estis ne multnombra, sed ĝi enkalkulis gravajn personojn kaj fariĝis politika partio ĉiam kontraŭa al la Fariseoj.

Samarianoj. Post la skismo de la dek triboj, Samario fariĝis la ĉefurbo de la apartiĝinta reĝolando de Izrael. Detruita kaj rekonstruita plurfoje, ĝi estis, sub regado de la romanoj, la ĉefurbo de Samario, unu el la kvar ŝtatoj de Palestino. Herodo, alnomita la Granda, beligis ĝin per luksaj monumentoj kaj, por flati Aŭguston, donis al ĝi la nomon Aŭgusta, en greka lingvo Sébaste.

La samarianoj estis preskaŭ ĉiam en milito kontraŭ la reĝoj de Judujo. Profunda malamo, ekde la disiĝo, konstante regis inter la du popoloj, kiuj evitis ĉiajn interrilatojn. La samarianoj, por fari la disecon pli profunda kaj ne bezoni veni al Jerusalem por la solenado de la religiaj festoj, konstruis sian propran templon kaj enkondukis iujn reformojn; ili akceptis nur la Pentateŭkon*, kiu enhavas la leĝon de Moseo, kaj malakceptis ĉiujn ceterajn librojn, poste aldonitajn al ĝi. Iliaj sanktaj libroj estis skribataj per hebreaj literoj de la plej malproksima antikveco. En la okuloj de l' ortodoksaj judoj, ili estis herezuloj, kaj tial malestimataj, anatemataj kaj persekutataj. La antagonismo de la du nacioj havis do kiel solan principon la malakordon de la religiaj opinioj, kvankam iliaj kredoj havis la saman originon; ili estis la tiamaj protestantoj.


* Pentateŭko = la kvin unuaj libroj de la Biblio kune: Genezo, Eliro, Levidoj, Nombroj, Readmono. – La Tradukinto.


Oni trovas ankoraŭ hodiaŭ samarianojn en kelkaj landoj de l' Oriento, precipe en Naplusa kaj Jafo. Ili obeas la leĝon de Moseo kun pli da severeco, ol la aliaj judoj, kaj geedziĝas nur inter si mem.

Sinagogo (el la greka lingvo Synagogé, kunveno, kongregacio). En Judujo estis unu sola templo, tiu de Salomono, en Jerusalem, kie oni solenadis la grandajn ceremoniojn de la kulto. La judoj tien iris ĉiujn jarojn en pilgrimado por la precipaj festoj, kiaj la Pasko, Konsekrado kaj Festo de la Laŭboj. Jesuo kutime iradis Jerusalemon okaze de tiuj festoj. La aliaj urboj ne havis templojn, sed sinagogojn, konstruaĵojn, kie la judoj kunvenis ĉiusabate por fari publikajn preĝojn, sub la direktado de la plejaĝuloj, de la skribistoj aŭ de la leĝistoj; oni tie legadis pecojn el la sanktaj libroj, kiujn oni klarigis kaj komentariis. Ĉiu povis partopreni en tiuj komentarioj; jen kial Jesuo, ne estante pastro, instruadis en la sinagogoj ĉiusabate.

Post la ruino de Jerusalem kaj la disiĝo de la judoj, la sinagogoj servas al la judoj, en la urboj, kie ili loĝas, kiel temploj, por soleni la kulton.

Skribistoj, nomo donita unue al la sekretarioj de la reĝoj de Judujo kaj al iuj provizumestroj de la judaj armeoj; poste tiu nomo estis uzata speciale por la leĝistoj, kiuj instruis la leĝon de Moseo kaj ĝin interpretis por la popolo. Ili estis solidaraj kun la Fariseoj, kun kiuj ili dividis la principojn kaj la antipation kontraŭ la reformoj; tial Jesuo ilin konfuzis en la sama mallaŭdo.

Terapeŭtoj (el la greka lingvo therapeŭtaj, formita de therapeŭejn, servi, kuraci, tio estas, servistoj de Dio aŭ kuracistoj); judaj sektanoj, samtempuloj de la Kristo, loĝantaj precipe en Aleksandrio, en Egiptujo. Ili havis multajn rilatojn kun la Esenianoj, kies principojn ili praktikis; same kiel ĉi tiuj lastaj, ili dediĉis sin al la praktikado de ĉiuj virtoj. Ilia nutraĵo estis ekstreme simpla. Dediĉataj al la fraŭleco, al la meditado kaj al la soleca vivado, ili formis veran religian ordenon. Filono, juda platona filozofo en Aleksandrio, estis la unua, kiu parolis pri la Terapeŭtoj; li faras el ili sekton el Judismo. Eŭzebo, Sankta Hieronimo kaj aliaj pastroj opinias, ke ili estis kristanoj. Egale, ĉu ili estis judoj aŭ kristanoj, estas evidente, ke, same kiel la Esenianoj, ili prezentis unuigan strekon inter Judismo kaj Kristanismo.

IV. SOKRATO KAJ PLATONO, PIONIROJ DE LA KRISTANA IDEO KAJ DE SPIRITISMO

El la fakto, ke Jesuo eble konis la sekton de l' Esenianoj, estus eraro konkludi, ke li ĉerpis el ĝi sian doktrinon, kaj ke, se li vivus en alia medio, li instruus aliajn principojn. La grandaj ideoj neniam eksplodas subite; la ideoj, kiuj kuŝas sur la vero, ĉiam havas pionirojn, kiuj parte preparas la vojojn; poste, kiam la tempo alvenas, Dio sendas iun kun la misio resumi, kunordigi kaj kompletigi tiujn disajn elementojn, kaj formi el ili korpon. Tiamaniere, ne alvenante abrupte, la ideo trovas ĉe sia apero spiritojn tute pretajn por ĝin akcepti. Tiel fariĝis kun la kristana ideo, kiu estis antaŭsentata plurajn jarcentojn antaŭ Jesuo kaj la Esenianoj, kaj kies ĉefaj pioniroj estis Sokrato kaj Platono*.


* Ni, esperantistoj, konas tiun principon en la mondlingva ideo. Dum tri jarcentoj aperis pioniroj ĝis Johano Martin Schleyer, kiu estis nia Johano, la Baptisto, kaj fine junulo solvis la problemon.

La morala supereco de Zamenhof pruvis lian altan Mision. Nun la ideo venkis la mondon kaj ne gravas, ĉu la fina formo de la lingvo estas la nuna aŭ alia, iam aperonta. – La Tradukinto.


Sokrato, same kiel la Kristo, nenion skribis, aŭ almenaŭ lasis neniun skribaĵon; same kiel Jesuo, li ankaŭ spertis la morton de la krimuloj, viktimo de la fanatikeco, ĉar li atakis la tradiciajn kredojn kaj starigis la virton super la hipokriteco kaj la ŝajnigo de la formoj, unuvorte, ĉar li kontraŭbatalis la religiajn antaŭjuĝojn.

Same kiel Jesuo estis akuzita de la Fariseoj kiel koruptanto de la popolo per siaj instruoj, tiel ankaŭ Sokrato estis akuzita de la Fariseoj de sia tempo, ĉar Fariseoj ekzistis en ĉiuj epokoj, kiel koruptanto de la junularo, proklamante la dogmon de l' unueco de Dio, de la senmorteco de l' animo kaj de l' estonta vivo. Same kiel la doktrinon de Jesuo ni konas nur per skribaĵoj de liaj disĉiploj, ni konas la doktrinon de Sokrato nur per la skribaĵoj de lia disĉiplo Platono. Ni opinias utile resumi tie ĉi la punktojn plej elstarajn de tiu doktrino, por montri ĝian akordon kun la principoj de Kristanismo.

Al tiuj, kiuj vidos en tiu komparo ian profanadon kaj pretendos, ke ne povas esti egaleco inter la doktrino de idolano kaj la doktrino de la Kristo, ni respondos, ke la doktrino de Sokrato ne estis idolana, ĉar ĝia celo estis kontraŭbatali idolanismon; ke la doktrino de Jesuo, pli kompleta kaj pli purigita, ol la doktrino de Sokrato, nenion povas perdi el la komparo; ke la dia misio de la Kristo ne povus el tio esti malplivalorigita; cetere, ke ili apartenas al la historio kaj ne povas esti forviŝitaj.

La homo venis al punkto, kiam la lumo eliras per si mem de sub la grenmezurilo; li estas matura por ĝin rigardi en la vizaĝon; des pli malbone por tiuj, kiuj ne kuraĝas malfermi la okulojn. La tempo venis, por ke oni rigardu la aferojn grandamplekse kaj de alte, kaj ne plu el la malvasta, malgrandioza vidpunkto de l' interesoj de sektoj kaj de kastoj.

Tiuj ĉi citaĵoj cetere pruvos, ke, se Sokrato kaj Platono antaŭsentis la kristanan ideon, en ilia doktrino oni trovas ankaŭ la fundamentajn principojn de Spiritismo.

Resumo de la doktrino de Sokrato kaj Platono

I. La homo estas enkarniĝinta animo. Antaŭ sia enkarniĝo, ĝi ekzistis kunigita kun ĉeftipoj, kun la ideoj de la vero, de la bono kaj de la belo; kiam ĝi enkarniĝas, ĝi apartiĝas de la ĉeftipoj, kaj, rememorante sian pasintecon, ĝi estas pli aŭ malpli turmentata de la deziro reveni al tiu tempo.

Oni ne povas pli klare esprimi la distingon kaj la sendependecon de l' inteligenta principo kaj de la materia principo; cetere tiu estas la doktrino pri l' antaŭekzistado de l' animo; pri la malpreciza intuicio, kiun ĝi konservas pri alia mondo, al kiu ĝi aspiras reveni; pri ĝia vivado post la morto de la korpo; pri ĝia eliro el la spirita mondo por enkarniĝi, kaj pri ĝia reeniro en tiun saman mondon post la morto; fine, ĝi estas la ĝermo de la doktrino pri la defalintaj Anĝeloj.

II. La animo devojiĝas kaj konfuziĝas, kiam ĝi uzas la korpon, por konsideri iun objekton; ĝi havas kapturniĝojn, kvazaŭ ĝi estus ebria, ĉar ĝi alligiĝas al aĵoj ŝanĝemaj pro sia propra naturo; sed kiam ĝi rigardas sian propran esencon, ĝi estas direktata al tio, kio estas pura, eterna, senmorta, ĉar ĝia naturo mem estas ja tia sama, ĝi tie restas alligita tiel longe, kiel ĝi povas; tiam ĝiaj devojiĝoj ĉesas, ĉar ĝi estas unuigita kun tio neŝanĝema, kaj tiun staton de l' animo oni nomas saĝeco.

Tiel, la homo, kiu konsideras la aferojn triviale, el vidpunkto materia, kreas al si iluziojn; por konsideri la aferojn kun ĝusteco, li devas ilin vidi de supre, tio estas, de spirita vidpunkto. La vera saĝulo devas do iamaniere izoli la animon for de la korpo, por vidi per la okuloj de la Spirito. Tion saman instruas Spiritismo. (Ĉ. II, § 5.)

III. Tiel longe kiel ni havos nian korpon, kaj nia animo estos ŝlosita en tiu putremaĵo, neniam ni posedos la objekton de niaj deziroj: la veron. Efektive, la korpo kreas al ni mil malhelpojn pro la bezono, en kiu ni troviĝas, zorgi pri ĝi; plie, la korpo plenigas nin per deziroj, per apetitoj, per timoj, per mil kimeroj kaj per mil stultaĵoj, en tia maniero, ke kun la korpo estas neeble esti saĝa eĉ dum unu momento. Sed se ne estas eble pure koni ion, dum la animo estas kunigita kun la korpo, el du aferoj unu estas certa: aŭ ni neniam konos la veron, aŭ ni konos ĝin post la morto. Liberigite el la frenezo de la korpo, ni tiam konversacios, kiel estas prave esperi, kun homoj same liberaj, kaj ni konos per ni mem la esencon de l' aĵoj. Tial la veraj filozofoj ekzerciĝas por morti, kaj la morto ŝajnas al ili neniel timinda. ("La Ĉielo kaj la Infero", la parto, ĉ. II; 2a parto, ĉ. I.)

Jen la principo de la kapabloj de l' animo, nebuligitaj de l' organoj de la korpo, kaj tiu de la disvolviĝo de la kapabloj post la morto. Sed tie ĉi temas nur pri l' eminentaj animoj, jam purigitaj; ne estas same kun la nepuraj animoj.

IV. La nepura animo, en tiu stato, estas peza kaj altirata denove al la videbla mondo pro teruro al tio, kio estas nevidebla kaj nemateria; ĝi tiam vagadas, oni diras, ĉirkaŭ la monumentoj kaj la tomboj, apud kiuj oni kelkfoje vidas terurmienajn fantomojn, kiaj devas esti la figuroj de l' animoj lasintaj la korpon, ankoraŭ ne tute puraj, kaj konservantaj ion el la materia formo, kiu faras ilin percepteblaj. Tiuj ne estas la animoj de la bonuloj, sed de la malbonuloj, kiuj estas devigataj vagadi, ĝis la apetitoj propraj al la materia formo, al kiuj ili sin donadis, altiras ilin en iun korpon; kaj tiam ili sendube reprenas tiujn samajn morojn, kiuj, dum ilia vivo, estis objekto de iliaj preferoj.

Ne nur la principo de la reenkarniĝo estas tie ĉi klare esprimita, sed ankaŭ la stato de l' animoj, kiuj troviĝas ankoraŭ sub la regado de la materio, estas priskribita tiel, kiel Spiritismo ĝin montras en la manifestiĝoj de la Spiritoj. Estas tie ankaŭ dirite, ke la reenkarniĝo en materian korpon estas sekvo de la nepureco de l' animo, dum la elpurigitaj animoj estas liberaj de reenkarniĝo. Spiritismo nenion alian diras; ĝi aldonas nur, ke la animo, kiu prenis bonajn decidojn en sia vaganteco kaj kiu havas akiritajn konojn, kunportas, ĉe la renaskiĝo, malpli da malbonaĵoj, pli da virtoj kaj pli da intuiciaj ideoj, ol ĝi havis en sia antaŭa ekzistado; kaj ke ĉiu enkarniĝo markas do por ĝi novan intelektan kaj moralan progreson. (La Ĉielo kaj la Infero, 2a parto: Ekzemploj.)

V. Post nia morto, la genio (daimon, demono), kiu estis difinita por nin gvidi dum nia vivo, venigas nin en lokon, kie kunvenas ĉiuj, kiuj devas esti kondukataj al la Hadeso, por tie esti juĝataj. La animoj, loĝintaj en la Hadeso la necesan tempon, estas rekondukataj al tiu ĉi vivo en multnombraj kaj longaj periodoj.

Tio estas doktrino pri la Gardanĝeloj, aŭ protektantaj Spiritoj, kaj pri la sinsekvaj reenkarniĝoj post intertempoj pli aŭ malpli longaj en vaganteco.

VI. La demonoj plenigas la spacon, kiu apartigas la ĉielon de la tero; ili estas la ligilo, kiu kunigas la Grandan Tuton kun ĝi mem. La dioj neniam rekte komunikiĝas kun la homo; nur pere de la demonoj la dioj interrilatas kaj interparolas kun li, ĉu dum dormo, ĉu dum maldormo.

La vorto daimon, el kiu oni faris la vorton "demono", ne havis malbonan sencon dum la antikveco, kiel ĉe la modernuloj; oni ne uzis ĝin ekskluzive pri malicaj estuloj, sed pri ĉiuj Spiritoj ĝenerale, inter kiuj oni distingis la superajn Spiritojn, nomatajn "dioj", kaj la malpli altajn Spiritojn, aŭ precize dirite demonoj, kiuj komunikiĝis rekte kun la homoj. Spiritismo ankaŭ diras, ke la Spiritoj loĝatigas la spacon; ke Dio komunikiĝas kun la homoj nur pere de la puraj Spiritoj, komisiataj por transsendi al la homoj la diajn volojn; ke la Spiritoj komunikiĝas kun la homoj dum la maldormo kaj dum la dormo. Anstataŭigu la vorton demono per la vorto Spirito, kaj vi havos la spiritisman doktrinon; uzu la vorton anĝelo, kaj vi havos la kristanan doktrinon.

VII. La konstanta zorgo de la filozofo (tia, kia lin komprenis Sokrato kaj Platono) estas havi la plej grandan zorgon pri l' animo, malpli por tiu ĉi vivo, kiu estas nur momento, ol kun rigardo al la eterneco. Se la animo estas senmorta, ĉu ne estas saĝe vivadi celante la eternecon?

Kristanismo kaj Spiritismo instruas la samon.

VIII. Se la animo estas nemateria, ĝi devas iri, post tiu ĉi vivo, en mondon ankaŭ nevideblan kaj nematerian, kaj la korpo, diseriĝante, revenas al la materio. Estas necese nur klare distingi la animon puran, vere nematerian, kiu nutras sin, kiel Dio, per scio kaj pensoj, de l' animo pli aŭ malpli makulita de materiaj malpuraĵoj, kiuj malebligas al ĝi altiĝi al Dio kaj ĝin tenas en la lokoj de ĝia surtera loĝejo.

Kiel oni vidas, Sokrato kaj Platono perfekte komprenis la diversajn gradojn da senmateriiĝo de l' animo; ili insistis pri la malsameco de situacioj, kiu rezultas por la animoj de ties pli aŭ malpli granda pureco. Tion, kion ili diris per intuicio, Spiritismo pruvas per multenombraj ekzemploj, kiujn ĝi metas sub niajn okulojn. (La Ĉielo kaj la Infero, 2a parto.)

IX. Se la morto estus la diseriĝo de la tuta homo, ĝi estus granda gajno por la malbonuloj; post la morto, ili estus liberigitaj samtempe el la korpo, el la animo kaj el la malvirtoj. Kiu ornamis sian animon, ne per fremda juvelaro, sed per sia propra, nur tiu povos trankvile atendi la horon de sia foriro al la alia mondo.

Alivorte, tio signifas, ke la materialismo, kiu proklamas la neniaĵon post la morto, estus la nuligo de ĉia morala respondeco postmorta kaj sekve instigilo al la malbono; ke la malbonulo havas ĉion por gajni el la neniaĵo; ke nur la homo, kiu seniĝis je siaj malvirtoj kaj riĉiĝis per virtoj, povas trankvile atendi la vekiĝon en la alia vivo. Spiritismo montras al ni, per la ekzemploj, kiujn ĝi ĉiutage metas sub niajn okulojn, kiel dolora estas por malbonulo la transiro de unu vivo al la alia, la eniro en la estontan vivon. (La Ĉielo kaj la Infero, 2a parto, ĉ. I.)

X. La korpo konservas bone markitaj la postesignojn de la zorgoj, kiujn oni havis por ĝi aŭ de l' akcidentoj, kiujn ĝi suferis; estas same pri l' animo; kiam ĝi estas senigita je la korpo, ĝi portas la evidentajn trajtojn de sia karaktero, de siaj inklinoj kaj la postesignojn de ĉiuj agoj, kiujn ĝia vivo stampis sur ĝi. Tiel, la plej granda malfeliĉo, kiu povas okazi al la homo, estas iri en la alian mondon kun la animo ŝarĝita per krimoj. Ci vidas, Kalikles, ke nek ci, nek Polus, nek Georgias, scius pruvi, ke ni devas havi alian konduton, kiu estos al ni utila, kiam ni estos tie transe. El tiom da diversaj opinioj, la sola, kiu restas neskuebla, estas, ke estas pli bone ricevi ol fari maljustaĵon, kaj ke antaŭ ĉiuj aferoj oni devas klopodi ne por ŝajni virta homo, sed esti virta homo. (Interparolado de Sokrato en la malliberejo kun siaj disĉiploj.)

Tie ĉi oni trovas tiun ĉefpunkton, hodiaŭ konfirmitan de l' observado, ke la animo ne purigita konservas la ideojn, la inklinojn, la karakteron de la pasioj, kiujn ĝi havis sur la tero. Ĉu tiu maksimo: Pli bone estas ricevi ol fari maljustaĵon ne estas tute kristana? Tiu estas la sama penso, kiun Jesuo esprimis per tiu ĉi figuro: "Se iu frapas al vi sur unu vangon, prezentu al li ankaŭ la alian". (Ĉ. XII, §§ 7, 8.)

XI. El du aferoj unu: aŭ la morto estas la absoluta detruo, aŭ ĝi estas la paso de l' animo en alian lokon. Se ĉio estingiĝas, la morto estos kiel unu el tiuj maloftaj noktoj, kiujn ni pasigas sen sonĝo kaj sen iu ajn konscio pri ni mem. Sed, se la morto estas nur ŝanĝo de loĝejo, la paso en lokon, kie la mortintoj devas kunveni, kia feliĉo estos tie renkonti tiujn, kiujn oni konis! Mia plej granda plezuro estus ekzameni de proksime la tieajn loĝantojn kaj distingi, kiel tie ĉi, tiujn, kiuj estas saĝaj, de tiuj, kiuj opinias esti, sed ne estas saĝaj. Sed estas tempo, ke ni disiĝu, mi por morti, vi por vivi. (Sokrato al siaj juĝintoj.)

Laŭ Sokrato, la homoj, kiuj vivis sur la tero, renkontiĝas post la morto kaj rekonas unuj aliajn. Spiritismo montras, ke ili daŭrigas siajn iamajn interrilatojn kaj, sekve, ke la morto ne estas interrompo, nek ĉeso de la vivo, sed transformo sen malkontinueco.

Se Sokrato kaj Platono konus la instruojn, kiujn la Kristo donis kvincent jarojn poste, kaj la instruojn, kiujn la Spiritoj donas nun, ili ne estus parolintaj alimaniere. En tio estas nenio surpriziga, se oni konsideras, ke la grandaj veraĵoj estas eternaj kaj ke la altaj Spiritoj devis koni tiujn veraĵojn, antaŭ ol veni sur la teron, kien ili alportis tiujn principojn; ke Sokrato, Platono kaj la grandaj filozofoj de ilia tempo eble troviĝis, poste, en la nombro de la homoj, kiuj helpis la Kriston en ties dia misio, kaj ke ili estis pli kapablaj ol aliaj, kompreni liajn sublimajn instruojn; fine, ke ili eble estas hodiaŭ iuj el la Spiritoj, komisiitaj por instrui al la homoj tiujn samajn veraĵojn.

XII. Oni neniam devas pagi maljustaĵon por maljustaĵo, nek fari malbonon al iu, kiu ajn estas la malutilo, kiun oni faris al ni. Malmultaj personoj tamen akceptos tiun principon, kaj tiuj, kiuj ĝin malakceptos, nur malestimos unuj aliajn.

Ĉu tiu ne estas la principo de karito, kiu instruas al ni ne redoni malbonon per malbono kaj pardoni niajn malamikojn?

XIII. Laŭ la fruktoj oni ekkonas la arbon. Estas necese kvalifiki ĉiun agon laŭ tio, kion ĝi naskas: nomi ĝin malbona, kiam el ĝi venas malbono, kaj bona, kiam ĝi naskas bonon.

Tiu maksimo: "Laŭ la fruktoj oni ekkonas la arbon", estas plurfoje dirata kun tiu sama teksto en la Evangelio.

XIV. La riĉeco estas granda danĝero. Ĉiu homo, kiu amas la riĉecon, ne amas sin mem, nek tion, kio apartenas al li, sed amas ion, kio estas pli fremda ol tio, kio apartenas al li. (Ĉ. XVI.)

XV. La plej belaj preĝoj kaj la plej belaj oferoj plaĉas malpli al Dio ol virta animo, kiu penas simili al Li. Estus tre grave, se la dioj havus pli da estimo al niaj oferaĵoj ol al nia animo; per tiu rimedo, la plej kulpaj povus altiri al si ilian favoron. Sed ne, vere saĝaj kaj justaj estas nur tiuj, kiuj per siaj vortoj kaj agoj plenumas siajn devojn al la dioj kaj al la homoj. (Ĉ. X, §§ 7, 8.)

XVI. Mi nomas malvirta homo tiun vulgaran amanton, kiu amas la korpon prefere ol la animon: Amo estas ĉie en la naturo, kiu invitas nin apliki nian intelekton; oni trovas ĝin eĉ en la movado de l' astroj. Amo sola ornamas la naturon per siaj riĉaj tapiŝoj; amo ornamas kaj fiksas sian loĝejon tie, kie ĝi trovas florojn kaj parfumojn. Ankaŭ nur amo donas pacon al la homoj, kvietecon al la maro, silenton al la ventoj kaj dormon al la doloro.

La amo, kiu devas kunigi la homojn per frateca ligilo, estas sekvo de tiu teorio de Platono pri l' universala amo, kiel leĝo de la naturo. Sokrato diris, ke "la amo ne estas dio nek mortulo, sed granda demono", tio estas, granda Spirito, prezidanta la universalan amon, kaj precipe tiu parolo estis al li imputita kiel krimo.

XVII. La virto ne povas esti instruata; ĝi venas kiel donaco de Dio al tiuj, kiuj ĝin posedas.

Tio estas proksimume la kristana doktrino pri la graco; sed, se la virto estas donaco de Dio, ĝi estas favoro, kaj do oni povas demandi, kial ĝi ne estas donacita al ĉiuj; aliflanke, se ĝi estas donaco, ĝi estas sen merito por tiu, kiu ĝin posedas. Spiritismo estas pli klara; ĝi diras, ke tiu, kiu posedas la virton, akiris ĝin per siaj klopodoj en sinsekvaj ekzistadoj, liberigante sin iom post iom de siaj malperfektaĵoj. La graco estas la forto, per kiu Dio favoras la bonvoleman homon, por ke ĉi tiu senigu sin je la malbono kaj faru la bonon.

XVIII. Natura inklino en ĉiu el ni estas percepti malpli multe niajn kulpojn, ol la kulpojn de aliaj.

La Evangelio diras: "Vi vidas la lignereton en la okulo de via proksimulo, kaj vi ne vidas la trabon, kiu estas en via propra okulo". (Ĉ. X, §§ 9, 10.)

XIX. Se la kuracistoj malsukcesas en la plimulto el la malsanoj, tio okazas tial, ke ili traktas la korpon sen la animo; nu, se la tuto ne troviĝas en bona stato, estas neeble, ke iu parto fartu bone.

Spiritismo donas la ŝlosilon de l' interrilatoj inter la animo kaj la korpo, kaj pruvas, ke estas senĉesa reagado de unu sur la alian. Tiel ĝi malfermas novan vojon al la scienco; montrante al la scienco la veran kaŭzon de iuj afekcioj, Spiritismo donas al ĝi la rimedojn por ilin kontraŭbatali. Kiam la scienco kunkalkulos la agadon de la spirita elemento en la ekonomio, ĝi malsukcesos malpli ofte.

XX. Ĉiuj homoj, ekde l' infaneco, faras multe pli da malbono ol da bono.

Tiu parolo de Sokrato tuŝas la demandon pri superregado de la malbono sur la tero. Tiu demando estas nesolvebla sen la konado de la plureco de la mondoj kaj la destino de la tero, kie loĝas tre malgranda parto de la homaro. Nur Spiritismo donas ĝian solvon, kiu estas elvolvita en la ĉapitroj III, IV kaj V de tiu ĉi verko.

XXI. Saĝa ci estas, se ci ne kredas, ke ci scias tion, kion ci ne scias.

Tio estas adresata al la personoj, kiuj kritikas ion, pri kio ili ne scias eĉ la unuan vorton. Platono kompletigas tiun penson de Sokrato, dirante: "Unue ni penu per paroloj fari ilin pli honestaj, se tio estos ebla; se ne, ni ne zorgu pri ili, kaj ni serĉu nur la veron. Ni klopodu instrui nin mem, sed ni ne kalumniu unuj aliajn". Tiel devas agi la spiritistoj koncerne siajn kontraŭdirantojn sincerajn aŭ malsincerajn. Se Platono reviviĝus hodiaŭ, li trovus la aferojn preskaŭ tiaj, kiaj ili estis en lia tempo, kaj povus uzi la saman parolon. Sokrato ankaŭ trovus personojn, kiuj mokus lian kredon al la Spiritoj kaj traktus lin kiel frenezulon, same kiel lian disĉiplon Platono.

Ĉar li instruis tiujn principojn, Sokrato unue estis ridindigita, poste akuzita pri malpieco kaj kondamnita trinki cikuton. La grandaj novaj veraĵoj ribeligas kontraŭ si la interesojn kaj la antaŭjuĝojn, kiujn ili ofendas, kaj ne povas firmigi sin sen bataloj kaj martiroj.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.