La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA EVANGELIO
LAŬ LA SPIRITISMO

Aŭtoro: Allan Kardec

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

Al la legonto
Antaŭparolo
Enkonduko
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13 14
15 16 17 18 19
20 21 22 23 24
25 26 27 28
Aldono I
Aldono II

ALDONO I

Mi deziras hodiaŭ pritrakti la devojn de la homo al la materio kaj al la Spirito. Estus por tio necese distingi inter materio kaj Spirito; inter maldelikata parto de la homaro kaj lia parto dia; inter la argileca stato de la planedo kaj la etero de la ĉielaj regionoj; inter la malheleco de la pasema potencado de la mallumo kaj la brileco de l' eterna regado de la lumo.

Vere, oni konstatas frapan kontraston, plenan kontraŭecon , ĉe la transirado de unu en alian staton; tamen, same kiel malaj ekstremoj estas proksimaj, tiuj niveloj, tiel malproksimaj unu de la dua, tiuj ŝtupoj - unu, la komenca, alia, la fina - de la longega ŝtuparo ie kontaktiĝas. Ĉi tiu kontakto estas evidenta ĉe la homo, kiu havas ambaŭ naturojn: tiun de la Tero kaj tiun de la Ĉielo.

Kaj, same kiel tagiĝo estas grada, tia, ke oni ne povas diri, kiam la nokto finiĝas kaj komenciĝas la tago; kaj, ankaŭ, same kiel vesperiĝas kaj falas la vualo de la nokto, dum ankoraŭ estas hele, kvankam la suno jam troviĝas sub la horizonto, en tia maniero, ke oni ne povas precize difini limon inter la du fazoj, tiel evoluas ĉiuj estuloj kaj sin iom post iom modifas la homo interne de si mem, ne nur dum unu ekzistado, sed ankaŭ tra sia tuta eterna vivo.

Ŝtono estas senanima, kaj anĝelo estas nemateria; inter tiuj ekstremoj staras, kiel transirpunkto, la animhava estulo; sed tiu punkto etendiĝas por nekalkulebla tempo, sin pene trenante sur vojo plena de ŝtonoj kaj de kardoj, portante sian pezon propran, kiu ŝajnas al li fremda pezo, kvazaŭ intencanta lin subpremi kaj haltigi meze de la irado. Tiel estas, ĉar la Naturo ne faras saltojn kaj al la homo estas destinita tiu periodo de transiĝo en la serio de la kreitaĵoj.

Li rekonu en si tiun korpiĝon de plej malsamaj elementoj, en konstata konflikto, en neeviteblaj, interfrapiĝoj, elementoj tamen bezonantaj harmonie vivi, same kiel la plej diversaj instrumentoj de orkestro – unuj dolĉaj, aliaj akresonaj, ĉi tiuj lulantaj, tiuj tondraj, formas, malgraŭ tio, tutaĵon, kiu ilin ĉiujn bezonas por traduki la senton. Malaperu unu el ili, kaj perdiĝos la efekto. Ne supera estas la violono, kiu tremas, ploras kaj dormigas, nek malŝatinda estas la tamburo, kiu rulsonas, vibrigas kaj skuas.

Ankaŭ la lumo, sur bildo de lerta artisto, ne povas malhavi la ombron, kiu ĝin reliefigas; kaj kiom da bildoj estas belaj kaj admirataj, ĝuste pro la grandioza efekto de ia ombro en modesta angulo de la pejzaĝo! El tio tute ne sekvas, ke la ombro, laŭ absoluta senco, estas samvalora kiel la lumo: vere estas ja, ke la beleco de la bildo kuŝas en la kontrasto, en la "ombrolumo", kia ĝin nomas la pentristoj.

Ĉielo tre blua, sed sennuba, estus enuiga; iu nubo, ombranta la horizonton, kontraŭe, elstarigas la sunon mem. Oni laŭdas la disradiantan sunon, sed, aliflanke, oni forkuras de ĝia varmego; oni serĉas en dezerto la ombron amikan de izola duno.

Sed la vivo estas propraĵo de la lumo, kaj ĝuste pro tio la Sinjoro kreis lumon ĉe l' unua momento; la ombro estas la rifuĝejo de la forgeso, la ripozejo de la laboro, la ŝirmejo por la natura tempo inter du lumfazoj; ĝi estas la morto dum momentoj, la dormo de la mortintajaĵoj.

La Sinjoro konsentis do al ni la mirindecon de la kontrastoj, por ke ni elektu la ĉarmojn de ĉiu fazo: ricevi lumon aŭ droni en ombro, labori aŭ esti sentaŭgaj, progresi aŭ brutiĝi. Donis al ni la Plejpotenca la rajton observi kaj preni el tio, kion Li al ni proponas; sed Li samtempe ŝarĝis nin per devoj al ni mem kaj al la medio, kie ni vivas: per devoj esence propraj al la materio, kiun ni kuntrenas kvazaŭ ion fremdan, per devoj ne forigeblaj de la Spirito, kia ĉiu el ni estas. Tiajn devojn neeble estus eviti, ne nur pro tio, ĉar ili estas apartenaĵoj de la homa vivo, sed ankaŭ, ĉar ili reprezentas la pagon por la konsentintaj rajtoj. Se ni ilin ne rekonas, la Naturo ja scias, ke ili ekzistas; se ni ilin forgesas, ili sin trudas al nia memoro; se ni povas de ili malimplikiĝi, jen ili staras kvazaŭ nedetruebla murego, retenanta niajn paŝojn.

Sed la homo ne plendu kontraŭ tia fera leĝo, kiun li ne povas malobei. Li vidu, ke la Naturo mem estas nenio krom leĝo kaj do, ke ĉio certe havas limojn kaj renkontas kontraŭaĵojn, ricevas trudojn kaj kondiĉojn, submetiĝas al obeo kaj servuto. Li tenu en menso sian celon; li havigu al si la rimedojn por tien veni; li ne faru al si embarason el la ŝtonoj renkontataj sur la vojo; li ne distriĝu, dum irado, pro la falsa brilo de diamantŝajnaj vitraĵoj; li ne koleru pro la dornoj lin vundantaj, sed prefere li lin simple eltiru kaj forskuu, kiel aferojn ne kapablajn lin haltigi, ĉar senvaloraj antaŭ li mem.

Se li aŭdas kanton de birdo, kiu lin ravas, li haltu dum momento, por admiri la verkon de la Kreinto; sed li ne forgesu la celon de sia irado, kie li certe aŭdos pli dolĉajn laŭdojn al la Granda Arkitekto. Li dediĉu al la materio tian atenton, kian ĝi meritas. Li ĝin ne malŝatu, ĉar ankaŭ ĝi estas parto de la Granda Tuto, frukto de la ĝardeno de la Superega Ĝardenisto. De ĝi li ne disiĝu, nek, des malpli, ĝin li ne malbenu, ĉar neebla estas tiu disiĝo kaj blasfemo la anatemado je la Naturo.

La homo havas do devojn al la materio, ne nur al la materio de l' aĵoj lin ĉirkaŭantaj, sed ankaŭ al sia propra, per kiu li estas dumtempe vestita, Al ĉiuj estuloj kaj estaĵoj li turnu sian atenton; li ŝuldas bonvolon por la malsuperaj, respekton por la superaj. Vivante en materia planedo, li estas submetida al la materio, kaj ĉio, lin ĉirkaŭanta, estas ja materio.

Ne materiaj certe ne estas aliaj mondoj, en kiuj la homo devas sinsekve loĝi: tio estas demando nur pri grado de krudeco de ties strukturo. La surtera homo jam altiĝis ekde la barbareco ĝis la civilizacio; lia intelekto jam elvolviĝis kaj atingas iom pli malproksimen, ol en sia primitiva stato; li jam forlasis la kavernon, kie regis mallumo, por suriri monton, sur kies supro li spiras puran aeron kaj fortikigas siajn pulmojn per sunbanoj, Tiel, li konstatis, ke la materio bezonas flegadon kaj ke, per ĉi tiu flegado, lia menso estis prilumita; pli facile li trafas pli forajn horizontojn, pli bone li komprenas la kaŭzon de l' aferoj, pli grandan plezuron li trovas en la vivo, kvankam katenita al la materia grundo.

Kiu ajn do la estulo, kiu evolucias direkte al la plej alta ŝtupo, kaj kie ajn li staras en la senfina hierarkio, li devas ĉiam atenti la materion, naturan kompletigaĵon de la forto lin animanta. Sed tiun forton mem ĉiu devas prizorgi. Dio metis nin en la mondon, por ke ni vivu en socio, nutrante nin per pano, kreante la neceson je reciproka helpo, sur la kampo de la materio; kaj por tio Li donis al ni forton, ne por ke ni ĝin servigu ekskluzive al la materio, sed por pligrandigo de tiu forto mem.

Senpeza fluidaĵo, tiu forto devas nutri sin per senpeza elemento. Energio, ĝi devas ĉerpi nutraĵon el alia energio. La materio estas tro maldelikata, ke ĝi taŭgus kiel tia nutraĵo. Tiu forto devas supreniri al regionoj, kie sin trovas da Superega Fonto. Ĝi devas peti helpon de tiuj, kiuj ne lasas estingiĝi la sanktan fajron, ne per ligno, kiu brulus en fajrejo, kiu varmigus la frostiĝintan sangon, sed per fluidaĵo, kiu penetrus kaj vigligus la subtilan teksaĵon de l' animo kaj ties veston mem – la korpon.

Ekzistas do spiritaj devoj en ĉiuj anguloj de l' Universo. Tiuj celas la harmonion de la tuto kaj tiel ili donas la neesprimeblan efekton de l' orkestro. Ĉi tiu ne konsistas nur el instrumentoj, kiuj, inertaj, nenion povus rezultigi, se ne estus la penado de la homo; ĝi ne estas, ankaŭ, la disĵetado de sonoj, eĉ se tiuj ĉi ĝuste alkonformiĝus inter si. Ravas nin, ne la fizika fenomeno, sed la interna vibrado; kaj, ni povus diri, ne la sono mem, sed ĝia eĥo, resaltanta sur la kordoj de l' animo. Jen, kio estas nomata spirita laboro, kiu estas devo, kia la laboro materiala; ambaŭ interplektiĝas kaj reciproke kompletiĝas. Kaj, kiel laboro, tiu estas devo; devo, kiun la homo preterkonscie plenumas, kvankam li neas ĝian fonton, malgraŭ tio, ke li asertas, kun obstina negativemo, ke la vibrado ne transpasas la limojn de la materio kaj do, ke tiu vibrado perdiĝas en la materio.

Sed ne. Se la vibrado estingiĝus en la sino de la materio, ĝi ne efikus, kiel dezirinde. La kordo, kiu vibras, kvietiĝas, kiam ĉesas la impulso; en tiu ekscita stato, la kordo transigas tiun staton en la ĉirkaŭaĵon kaj nenion rezervas por si mem: ĝi revenas al sia unua stato. Ne tion ni vidas ĉe la homo. La spirito mem estas ekscitita kaj vibras, sed poste li troviĝas en pli bonaj kondiĉoj por ekscitiĝo. Li rafinas siajn kapablojn, fariĝas pli sentema, evoluas. Siavice, ĉiam pli disvastiĝas lia sfero de agado; li ampleksas ĉirkaŭ si pli grandan spacon kaj, tial, li prenas sur sin pli grandan respondecon en la medio, kie li nun agas. Li venkas barojn, iam nesupereblajn; sed, ĝuste pro tio, li devas esti ankoraŭ pli prudenta, sekve de sia pli grava devo. La pligrandigita amplekso de lia kampo estas por li ŝarĝo, facila per si mem, sed malfacila pro lia respondeco por ĝiaj efikoj. Multe estos al li demandite kaj postulite, pro la multo, kiun li ricevis kaj atingis.

Kompare kun tiaj devoj, la devoj materiaj praktike nenion signifas. La korpo senvaloriĝas antaŭ la spirito, kiel lumo de kandelo nuliĝas en la lumo de la suno. Ni tamen plenumu unujn kaj aliajn, flanken metante neniun el ili. Erarus, kiel ofte okazas, iu, kiu sin donus ekskluzive al unu el tiuj klasoj. Ĉu oni rigardas nur la materion, ĉu oni kulturas nur la spiriton, oni tute same kulpas.

Ĉiu el vi, surteraj homoj, estas Spirito jungita al la materio. La unua estas sufiĉe forta, por zorgi la duan kaj sin mem. Konservante ĝin, la homo ne nur konservas sin mem, sed ankaŭ li daŭrigas plu sian progresadon.

Li danku la Plejpotencan, kiu per ĉi tiu maldelikata medio instigas lin al la supro, ne, ĝustadire, ĝin malzorgante, sed, kontraŭe, zorgante tiun medion, kiel ŝtupon de l' evoluado, kiun li aspiras. La kabanon, kia estas la malvasta medio, kie li vivas, li devas plibonigi por sia propra komforto; li ne lasu ĝin disfali sub la batoj de la ventegoj kaj pro malplenumo de tiu nepra devo. Se tio okazos, li devos konstrui novan kabanon, ĝis li povos starigi mirindan palacon, kie li vivos komforte, kiel li indas. Sed li rigardu aliajn ĉirkaŭajn dometojn; li vidu, ĉu ili ankaŭ bezonas novajn trabojn kaj pli purajn litojn; li kunhelpu, por ke la pejzaĝo estu ridanta kamparo, ne ia pestiga loko, kie febro forkonsumas la vivon de homoj sen protekto kaj espero.

Li plenumu siajn devojn al la Spirito, prenante kiel bazon siajn devojn al la materio; kaj li ĉiumomente gloru la nomon de la Sinjoro, kiu lin tiel saĝe alvokas al la harmonio de l' Universo. (Jayme Braga, Rio de Janeiro, 1946.)


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.