La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo ![]()
Materialoj por geliceanoj |
![]() LA EVANGELIO
|
©2023 Geo |
La Enhavo |
La Edukada Servo |
Potenco de la fido. La religia fido. Kondiĉoj de la neskuebla fido. Parabolo de la forvelkinta figarbo. Instruoj de la Spiritoj: La fido, patrino de l' espero kaj de la karito. La dia fido kaj la homa fido.
1. Kaj kiam ili venis al la homamaso, venis al li viro, genufleksante antaŭ li, kaj dirante: Sinjoro, kompatu mian filon, ĉar li frenezas kaj forte suferas; ĉar ofte li falas en la fajron kaj ofte en akvon. Kaj mi venigis lin al viaj disĉiploj, kaj ili ne povis lin sanigi. Kaj Jesuo responde diris: Ho senfida kaj perversa generacio, ĝis kiam mi estos kun vi? ĝis kiam mi toleros vin? venigu lin al mi ĉi tien. Kaj Jesuo severe admonis lin; kaj la demono eliris el li, kaj la knabo resaniĝis en tiu sama horo. Tiam la disĉiploj, veninte al Jesuo aparte, diris: Pro kio ni ne povis elpeli ĝin? Kaj li respondis al ili: Pro la malgrandeco de via fido; ĉar vere mi diras al vi: Se vi havas fidon, kiel semero de sinapo, vi diros al ĉi tiu monto: Translokiĝu tien de ĉi tie, kaj ĝi translokiĝos; kaj nenio estos neebla por vi. (Mateo, 17:14-20.)
2. En propra senco, estas certe, ke la fido al la propraj fortoj kapabligas la homon plenumi materiajn aferojn, kiajn li ne sukcesas fari, se li dubas pri si mem; sed tie ĉi oni devas kompreni tiujn parolojn nur en morala senco. La montoj, kiujn la fido translokas, estas la malfacilaĵoj, la kontraŭstaro, la malbonvolemo, kiujn oni renkontas ĉe la homoj, eĉ tiam, kiam temas pri la plej bonaj aferoj. Antaŭjuĝoj de la rutino, materiala intereso, egoismo, blindeco de la fanatikeco, fieraj pasioj, estas ja montoj, barantaj la vojon al iu ajn, kiu laboras por la progreso de la homaro. Fortika fido donas persistemon, energion kaj rimedojn, por venki la barojn, ĉe la malgrandaj, same kiel ĉe la grandaj aferoj; la ŝanceliĝanta fido naskas la necertecon, la hezitadon, el kiu profitas la homoj, kiujn oni volas kontraŭbatali; ĝi ne serĉas la rimedojn, por venki, ĉar ĝi ne kredas sian venkon.
3. En alia senco oni nomas fido la sendubecon pri la plenumiĝo de iu afero, la certecon pri la trafo al difinita celo. Ĝi havigas ian mensklarecon, kiu ebligas vidi, en penso, la celon, kiun oni deziras atingi, kaj la rimedojn por tien alveni, en tia maniero, ke tiu, kiu ĝin posedas, marŝas, por tiel diri, per firmaj paŝoj. En ambaŭ okazoj ĝi povas fari la homon kapabla por grandaj aferoj.
La fido sincera kaj vera estas ĉiam trankvila; ĝi donas paciencon, kiu scias atendi, ĉar, apogante sin sur la intelekto kaj la kompreno pri l' aferoj, ĝis estas certa, ke ĝi atingos sian celon; la dubanta fido sentas sian propran malfortecon; kiam ĝin instigas ia intereso, ĝi furioziĝas kaj kredas, ke perforto povas anstataŭi la mankantan forton. La trankvileco en la lukto estas ĉiam signo de forto kaj konfido; kontraŭe, la perforto estas pruvo de malforteco kaj dubo pri si mem.
4. Estas necese ne konfuzi fidon kun tromemfido. La vera fido estas alligita al humileco; kiu ĝin posedas, tiu pli fidas al Dio, ol al si mem, ĉar li scias, ke, simpla instrumento de la Dia volo, li nenion povas sen Dio; tial la bonaj Spiritoj venas helpi lin. La tromemfido estas malpli fido ol fiero, kaj fiero estas ĉiam pli malpli baldaŭ punata per elreviĝoj kaj malsukcesoj.
5. La povo de la fido elmontriĝas, en rekta kaj speciala maniero, ĉe la magnetisma agado; per ĝi la homo agas sur la fluidaĵon, universalan aganton; li modifas la kvalitojn de tiu fluidaĵo kaj donas al ĉi tiu ian impulson, por tiel diri, nekontraŭstareblan. Tial la homo, kiu, al granda natura emanpovo aldonas ardan fidon, kapablas per sia sola volo, direktata al la bono, fari tiujn strangajn fenomenojn de resanigo kaj aliajn, kiuj iam estis rigardataj kiel mirakloj kaj kiuj estas tamen nur sekvoj de natura leĝo. Jen, kial Jesuo diris al siaj apostoloj: vi ne resanigis lin nur tial, ke vi ne havas fidon.
6. El religia vidpunkto, "fido" estas la kredo je specialaj dogmoj, kiuj formas la diversajn religiojn; ĉiuj religioj havas siajn apartajn sanktajn dogmojn. En tiu senco, la fido povas esti rezonata aŭ blinda. La blinda fido nenion ekzamenas, akceptas sen ia kontrolo tiel la falsajn, kiel la verajn asertojn, kaj ĉe ĉiu paŝo kolizias kun la evidenteco kaj la racio; troigite, ĝi naskas fanatikecon. Se la fido baziĝas sur eraro, pli malpli baldaŭ ĝi disruiniĝas; la fido, havanta kiel fundamenton la veron, estas la sola, kiu certigas la estontecon, ĉar ĝi neniel povas timi la progreson de la homa sciado, konsiderante, ke tio, kio estas vera en mallumo, estas tia ankaŭ en plena lumo. Ĉiu religio arogas al si ekskluzivan posedon de la vero; rekomendi blindan fidon je difinita dogmo estas konfesi propran nekapablon pruvi sian pravecon.
7. Oni ordinare diras, ke fido ne povas esti preskribata, kaj tial multaj personoj diras, ke ili ne kulpas pri sia manko de fido. Sendube, la fido ne estas io preskribebla, kaj, des malpli, io trudebla. Ne, ĝi ne estas io preskribebla, sed akirebla, kaj al neniu homo ĝia posedo estas malpermesata, eĉ inter la plej malakceptemaj. Ni parolas pri la fundamentaj spiritaj veraĵoj, ne pri ia aŭ ia alia aparta kredo. La devo de la renkontiĝo ne koncernas la fidon, sed la homojn, kaj, se ĉi tiuj ĝin sincere serĉos, ili ĝin nepre trovos. Estu certaj do, ke tiuj, kiuj diras: "Nenion alian ni pli multe dezirus ol kredi, sed ni ne povas", tion diras el la lipoj, ne el la koro, ĉar tion dirante, ili fermas al si la orelojn. Tamen ĉirkaŭ ili pruvoj abundas; kial ili rifuzas vidi tiujn pruvojn? Iuj, pro malŝato; aliaj, pro timo, ke ili devos ŝanĝi siajn kutimojn; la plimulto, pro fiero, kiu malkonsentas rekoni ian superan potencon, ĉar tiam ili devus kliniĝi antaŭ ĝi.
Ĉe iuj personoj la fido ŝajnas iamaniere kunnaskita; fajrero sufiĉas por ĝin elvolvi. Tia kapablo facile asimili la spiritajn veraĵojn estas evidenta signo de antaŭa progreso; ĉe aliaj, kontraŭe, tiuj veraĵoj nur malfacile penetras, signo ne malpli evidenta de nemulte progresinta naturo. La unuaj jam kredis kaj komprenis; ili kunportas, renaskiĝante, la intuicion pri tio, kion ili sciis: ilia edukado estas elfarita; la duaj devas ĉion lerni: ilia edukado estas farota; sed ĝi ja fariĝos, kaj se ĝi ne estos plenfinita dum ĉi tiu ekzistado, ĝi estos en alia.
La kontraŭstaro de la nekredanto, ni konsentu, ofte dependas malpli de li, ol de la maniero, kiel la aferoj estas prezentataj al li. La fido bezonas ian bazon, kaj tiu bazo estas la perfekta kompreno de tio, je kio oni devas kredi; por kredi ne sufiĉas vidi, precipe estas necese kompreni. La blinda fido jam ne akordas kun tiu ĉi jarcento*; kaj tio estas des pli vera, ĉar nenio krom la dogmo de la blinda fido naskas hodiaŭ la plej grandan nombron da nekredantoj, ĉar ĝi volas trudi sin kaj postulas la rezignon je unu el la plej valoraj rajtoj de la homo: rezonado kaj libera volo. Precipe kontraŭ tiu fido staras la nekredanto, kaj pri ĝi estas prave diri, ke fidon oni ne preskribas; ne akceptante pruvojn, ĝi lasas en la spirito ion neprecizan, kio naskos dubon.
* La XIX jarcento, kiam vivis Allan Kardec. – La Trad.
La rezonata fido, apogante sin sur la faktoj kaj la logiko, lasas post si nenion malklaran; oni kredas, ĉar oni estas certa, kaj oni estas certa nur tiam, kiam oni komprenas; jen, kial ĝi ne malfortiĝas; ĉar neskuebla fido estas nur tiu, kiu povas rekte rigardi la racion en ĉiuj aĝoj de la homaro.
Al tiu rezultato kondukas Spiritismo, kaj tial ĝi venkas nekredemon ĉiam, kiam ĝi ne renkontas sisteman kontraŭstaron kun ia kaŝita intereso.
8. Kaj la morgaŭan tagon, post ilia eliro el Betania, li malsatis. Kaj vidinte el malproksime figarbon havantan foliojn, li aliris, por trovi, se eble, ion sur ĝi; kaj veninte al ĝi, li trovis nenion krom folioj, ĉar la tempo de figoj ankoraŭ ne venis. Kaj responde li diris al ĝi: Neniu por ĉiam manĝu frukton el vi. Kaj aŭdis la disĉiploj.
Kaj matene, preterpasante, ili vidis la figarbon forvelkinta de la radikoj. Kaj rememorinte, Petro diris al li: Rabeno, jen forvelkis la figarbo, kiun vi malbenis. Kaj responde Jesuo diris al ili: Havu fidon al Dio. Vere mi diras al vi: Se iu diros al ĉi tiu monto: Estu formovita kaj ĵetita en la maron, kaj ne dubos en sia koro, sed kredos, ke okazos tio, kion li diras, tiu ĝin havos. (Marko, 11:12-14 kaj 20-23.)
9. La forvelkinta figarbo estas simbolo de la personoj, kiuj nur ŝajnigas inklinon al bonfaro, sed kiuj vere nenian bonon praktikas; ili estas oratoroj, kies parolo havas pli da brilo ol da solideco kaj havas simplan supraĵan briltegon: ĝi plaĉas al la orelo, sed ĝin esplorante, oni trovas en ĝi nenion substancan por la koro; aŭdinte ilian parolon, oni demandas sin, kian profiton ĝi portis.
Ĝi estas ankaŭ la emblemo de ĉiuj personoj, kiuj, havante rimedojn por esti utilaj, tamen ne estas tiaj; kaj simbolo de ĉiuj utopioj, de ĉiuj vantaj sistemoj, de ĉiuj doktrinoj sen solida bazo. Plej ofte mankas la vera fido, la fido fekunda, la fido, kiu skuas la fibrojn de la koro, unuvorte la fido formovanta montojn. Tiuj estas arboj, kiuj havas foliojn, sed ne fruktojn; tial Jesuo kondamnas ilin al senfrukteco, ĉar venos tago, kiam ili forvelkos ĝis la radikoj; tio estas, ĉiuj sistemoj, ĉiuj doktrinoj, kiuj portos nenian bonon al la homaro, falos en la nenion; ĉiuj homoj memvole senutilaj, ĉar ili ne utiligis siajn kunnaskitajn rimedojn, estos traktataj kiel la forvelkinta figarbo.
10. La mediumoj estas la interpretantoj de la Spiritoj; ili pruntedonas la materiajn organojn, mankantajn al la Spiritoj, por ke ĉi tiuj transdonu al ni siajn instruojn; tial ili estas naturdotitaj per kapabloj por tiu celo. En la nunaj tempoj de socia renovigo la mediumoj havas specialan mision; ili estas arboj, destinitaj doni spiritan nutraĵon al siaj fratoj; ili troviĝas ĉie, en ĉiuj landoj, en ĉiuj sociaj klasoj, inter riĉaj kaj malriĉaj, ĉe grandaj kaj malgrandaj, por ke nenie ekzistu sendotuloj, kaj por pruvi al la homoj, ke ĉiuj estas vokataj. Sed, se ili deturnas de ĝia providenca celo la altvaloran kapablon al ili donitan, se ili ĝin uzas por aferoj frivolaj aŭ malutilaj, se ili ĝin metas en la servon de materiaj interesoj, se anstataŭ sanigaj ili donas malsanigajn fruktojn, se ili rifuzas fari ĝin utila al aliaj, se ili ne ĉerpas el ĝi profitojn por sia propra pliboniĝo, tiam ili similas la senfruktan figarbon; Dio deprenos de ili kapablon, kiu fariĝis senutila en iliaj manoj: la semon, kiun ili ne scias fruktigi, kaj lasos ilin esti turmentataj de malbonaj Spiritoj.
11. Por esti fruktodona, la fido devas esti aktiva; ĝi ne devas rigidiĝi. Patrino de ĉiuj virtoj, kondukantaj al Dio, ĝi devas atente prigardi la elvolviĝon de la filinoj, kiujn ĝi naskas.
Espero kaj karito estas sekvoj de fido; tiuj tri virtoj estas nedisigebla triopo. Ĉu ne la fido havigas la esperon, ke estos plenumitaj la promesoj de la Sinjoro? ĉar se vi ne havas fidon, kion vi atendas? Ĉu ne la fido donas amon? ĉar, se vi ne havas fidon, kian dankon vi havas kaj, sekve, kian amon?
Supera inspiro de Dio, la fido vekas ĉiujn noblajn instinktojn, kiuj kondukas la homon al la bono; ĝi estas la bazo de la sinkorektigo. Estas necese do, ke tiu bazo estu fortika kaj daŭra, ĉar, se ia eĉ malgranda dubo ĝin ŝancelos, kio fariĝos el la domo, kiun vi konstruos sur ĝi? Konstruu do tiun domon sur neskueblaj fundamentoj; via fido estu pli forta, ol la sofismoj kaj mokoj de nekredantoj, ĉar fido, kiu ne alfrontas la mokojn de la homoj, ne estas vera fido.
Sincera fido estas entuziasmiga kaj facile komunikebla; ĝi komunikiĝas al la homoj, kiuj ne havis ĝin aŭ eĉ ne volis ĝin havi; ĝi trovas konvinkajn parolojn, kiuj trafas la animon, dum la ŝajna fido havas nur belsonajn parolojn, kiuj lasas la aŭskultantojn malvarmaj kaj indiferentaj. Prediku per la ekzemplo de via fido, por el ĝi doni iom al la homoj; prediku per la ekzemplo de viaj agoj, por vidigi al la homoj la meriton de la fido; prediku per via firma espero, por ke la homoj konstatu la fidon, kiu faras la homon forta kaj preta alfronti ĉiajn alternaĵojn de la vivo.
Havu do fidon je ĉio, kion ĝi havas belan kaj bonan, laŭ ĝia pureco, laŭ ĝia racieco. Ne akceptu la fidon sen kontrolo, blindan filinon de la blindeco. Amu Dion, sed sciu, kial vi Lin amas; kredu al Liaj promesoj, sed sciu, kial vi kredas; sekvu niajn konsilojn, sed komprenu la celon, kiun ni montras al vi, kaj la rimedojn, kiujn ni alportas al vi, por ke vi ĝin atingu. Kredu kaj esperu, neniam malfortiĝante: la mirakloj estas verkoj de la fido. (Jozefo, Protektanta Spirito. Bordeaux, 1862.)
12. La fido estas en la homo denaska sento pri liaj estontaj destinoj; ĝi estas la konscio, kiun li havas pri la vastegaj kapabloj, kies ĝermo estas deponita en li, unue en latenta stato, kaj kiujn li devas elvolvi kaj grandigi per agado de sia volo.
Ĝis nun la fido estas komprenata nur el la religia flanko, ĉar la Kristo ĝin rekomendis kiel potencan levilon kaj oni vidas en li nur ĉefon de religio. Sed la Kristo, kiu faris materiajn miraklojn, montris per tiuj samaj mirakloj, al kio kapablas homo, havanta fidon, tio estas la firman decidon voli, kaj la certecon, ke tiu volo povas ja plenumiĝi. Ĉu ankaŭ la apostoloj, laŭ la ekzemplo de la Majstro, ne faris miraklojn? Nu, kio alia estis tiuj mirakloj, ol naturaj efikoj, kies kaŭzo estis nekonata de la tiamaj homoj, sed kiuj hodiaŭ estas grandparte klarigitaj kaj baldaŭ plene komprenitaj per la studado de Spiritismo kaj magnetismo?
La fido estas homa aŭ dia, laŭ tio, ĉu la homo aplikas siajn kapablojn al surteraj bezonoj aŭ al siaj ĉielaj kaj estontaj aspiroj. Genia homo, kiu celas la efektivigon de granda entrepreno, sukcesas, se li havas fidon, ĉar li sentas en si, ke li povas kaj devas sukcesi, kaj tiu certeco donas al li grandegan forton. Virta homo, kiu, kredante je sia ĉiela estonteco, volas plenigi sian vivon per noblaj kaj belaj agoj, ĉerpas el sia fido, el la certeco pri la feliĉo, lin atendanta, la necesan forton, kaj ankaŭ ĉi tie plenumiĝas mirakloj de karito, de sindonemo kaj de abnegacio. Fine, kun fido neniaj malbonaj inklinoj ekzistas, kiujn oni ne sukcesas venki.
La magnetismo estas unu el la plej grandaj pruvoj de la povo de l' aganta fido; per nenia alia rimedo, krom per la fido, ĝi resanigas kaj okazigas la strangajn fenomenojn, iam prenatajn por mirakloj.
Mi ripetas: la fido estas homa kaj dia; se ĉiuj enkarniĝintoj estus vere konvinkitaj pri la forto, kiun ili kunportas, kaj se ili volus meti sian volon je la servo al tiu forto, ili estus kapablaj plenumi tion, kion ĝis nun ili nomas mirakloj kaj kio tamen estas nur disvolviĝo de la homaj kapabloj. (Protektanta Spirito. Parizo, 1863.)
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2023 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.