La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA EVANGELIO
LAŬ LA SPIRITISMO

Aŭtoro: Allan Kardec

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

Al la legonto
Antaŭparolo
Enkonduko
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13 14
15 16 17 18 19
20 21 22 23 24
25 26 27 28
Aldono I
Aldono II

ĈAPITRO XX: LA LABORISTOJ DE LA LASTA HORO

Instruoj de la Spiritoj: La lastaj estos unuaj. Misio de la Spiritistoj. La laboristoj de la Sinjoro.

1. Ĉar la regno de la ĉielo similas al domomastro, kiu eliris frumatene, por dungi laboristojn por sia vinberĝardeno. Kaj kontraktinte kun la laboristoj po unu denaro por la tago, li ilin sendis en sian vinberejojn. Kaj elirinte ĉirkaŭ la tria horo, li vidis aliajn starantajn senokupe sur la placo; kaj li diris al ili: Vi ankaŭ iru en la vinberejojn, kaj kiom estas justa, tiom mi donos al vi. Kaj ili iris. Denove elirinte ĉirkaŭ la sesa horo kaj la naŭa, li agis simile. Kaj elirinte ĉirkaŭ la dek-unua horo, li trovis aliajn starantajn; kaj li diris al ili: Kial vi staras ĉi tie senokupe la tutan tagon? Ili diris al li: Ĉar neniu nin dungis. Li diris al ili: Vi ankaŭ iru en la vinberejojn. Kaj kiam vesperiĝis, la sinjoro de la vinberejo diris al sia administranto: Alvoku la laboristojn kaj donu al ili la salajron, komencante de la lastaj ĝis la unuaj. Kaj venis tiuj, kiuj estis dungitaj ĉirkaŭ la dek-unua horo, kaj ili ricevis po unu denaro. Kaj kiam la unuaj venis, ili supozis, ke ili ricevos pli; kaj ili ankaŭ ricevis po unu denaro. Kaj tion ricevinte ili murmuris kontraŭ la domomastro, dirante: Tiuj lastaj laboris nur unu horon, kaj vi faris ilin egalaj kun ni, kiuj elportis la ŝarĝon de la tago kaj la varmegon. Sed li responde diris al unu el ili: Amiko, mi ne faras al vi maljustaĵon; ĉu vi ne kontraktis kun mi po unu denaro? Prenu do la vian kaj foriru; mi volas doni al ĉi tiu lasta tiel same, kiel al vi. Ĉu ne estas permesate al mi, fari kun la mia tion, kion mi volas? Aŭ ĉu via okulo estas malbona tial, ke mi estas bona? Tiel la lastaj estos unuaj, kaj la unuaj estos lastaj. (Mateo, 20:1-16. Vidu ankaŭ: "Parabolo de l' edziĝa festo", ĉap. XVIII, § 1.)

INSTRUOJ DE LA SPIRITOJ

La lastaj estos unuaj

2. La laboristoj de la lasta horo havas rajton al la salajro, sed estas necese, ke lia bonvolo estu teninta lin je la dispono de la mastro, kiu devis lin dungi, kaj ke tiu malfruo ne estu frukto de lia maldiligenteco aŭ malbonvolo. Li rajtas la salajron, ĉar ekde la tagiĝo, li senpacience atendis tiun, kiu, fine, vokis lin al la laboro; li estis laborema, kaj al li mankis nur laboro.

Sed, se li estus rifuzinta la laboron en ĉiu horo de la tago; se li estus dirinta: "Ni paciencu, la ripozo plaĉas al mi; kiam sonos la lasta horo, jen la okazo, por pensi pri la salajro de la tago; ĉu mi ĝenu min pro mastro, kiun mi ne konas, kiun mi ne amas; ju pli malfrue, des pli bone!", tiu, miaj amikoj, ricevus ne salajron de laboristo, sed de la mallaboremo.

Kio okazos do al tiu, kiu, anstataŭ resti simple neaktiva, uzis por kulpaj agoj la horojn difinitajn por la taglaboro; kiu blasfemis kontraŭ Dio, verŝis sangon de siaj fratoj, ĵetis malordon en la familiojn, ruinigis homojn konfidintajn al li, ekspluatis aliulan naivecon; kiu, fine, satiĝis per ĉiaj malvirtoj de la homaro? kio okazos al tiu? Ĉu sufiĉos al li diri en la lasta horo: "Sinjoro, mi misuzis mian tempon; prenu min ĝis la fino de la tago, por ke mi faru iom, kvankam tre malmulte, de mia tasko, kaj donu al mi la saljron de la bonvolema laboristo"? Ne, tute ne; la mastro diros al li: "Mi havas nun nenian laboron por ci; ci disperdis cian tempon; ci forgesis, kion ci lernis, ci ne povas plu labori en mia vinberĝardeno. Rekomencu do lerni, kaj kiam ci estos pli bone preparita, revenu al mi, mi malfermos al ci mian vastan kampon, kaj ci povos tie labori en iu ajn horo de la tago."

Bonaj spiritistoj, miaj tre amataj, vi ĉiuj estas laboristoj de la lasta horo. Tre fiera estus tiu, kiu dirus: "Mi komencis la laboron ĉe tagiĝo kaj ĝin finos nur ĉe la sunsubiro." Vi ĉiuj venis, kiam vokitaj, iuj iom pli frue, iuj iom pli malfrue, en enkarniĝon, kies katenon vi trenas; sed ekde kiom da jarcentoj la mastro vin vokadis por sia vinberejo kaj vi ne volis tien eniri! Nun, jen la momento ricevi la salajron; uzu bone tiun ĉi restantan horon, kaj neniam forgesu, ke via ekzistado, kiom ajn longa ĝi povas ŝajni al vi, estas nur preterfluganta momento en la supermezureco de la tempoj, kiuj formas por vi la eternecon. (Constantin, Protektanta Spirito. Bordeaux, 1863.)

3. Jesuo amis la simplecon de la simboloj, kaj, laŭ lia energia parolo, la laboristoj, venintaj en la unua horo, estas Moseo, la profetoj kaj ĉiuj iniciatintoj, kiuj distingigis la stadiojn de la progreso kaj kiujn, tra la jarcentoj, sekvis la apostoloj, la martiroj, la Patroj de l' Eklezio, la scientistoj, la filozofoj kaj, fine, la spiritistoj. Ĉi tiuj, laste venintaj, estas anoncitaj kaj antaŭviditaj ekde l' aŭroro de la Mesio, kaj ricevos la saman rekompencon; kion mi diras? pli altan rekompencon. Postveninte, la spirististoj profitas la intelektajn laborojn de siaj antaŭuloj, ĉar la homo devas heredi de la homo, kaj iliaj laboroj kaj ties rezultatoj estas kolektivaj: Dio benas la solidarecon. Cetere multaj inter ili revivas hodiaŭ aŭ revivos morgaŭ, por fini iun laboron iam komencitan; pli ol unu patriarko, pli ol unu profeto, oli ol unu disĉiplo de la Kristo, pli ol unu propagandanto de la kristana kredo troviĝas inter ili, sed nun ili estas pli kleraj, pli progresintaj, kaj laboras, jam ne ĉe la bazo, sed ĉe la kapitelo de la konstruaĵo; ilia salajro estos do proporcia al la merito de la laboro.

La reenkarniĝo, tiu bela dogmo, eternigas kaj precizigas la spiritan devenon. Vokate raporti pri sia surtera komisio, la Spirito komprenas la kontinuecon de la tasko interrompita, sed ĉiam reprenata; li vidas sentas, ke li kaptis preterpase la penson de siaj antaŭuloj; li reeniras en la arenon, maturita per la sperto, por progresi plu; kaj ĉiuj, laboristoj de l' unua kaj de la lasta horo, kun okuloj klarigitaj pri la profunda justeco de Dio, ne plu murmuras, sed adoras.

Jen unu el la veraj sencoj de tiu parabolo, kiu enhavas, same kiel ĉiuj, kiujn Jesuo adresis al la popolo, la ĝermon de l' estonteco, kaj ankaŭ, sub ĉiuj formoj, sub ĉiuj figuroj, la elmontron de la mirinda unueco, kiu ligas ĉiujn nunajn estulojn al la pasinteco kaj al la estonteco. (Henriko Heine. Parizo, 1863.)

Misio de la spiristitoj

4. Ĉu vi ne aŭdas jam la muĝadon de l' uragano, kiu forblovos la malnovan mondon kaj enabismigos en la nenion la tutaĵon de la surteraj maljustaĵoj? Ha! gloru la Sinjoron, vi, kiuj metis vian fidon en Lian suverenan justecon kaj kiuj, novaj apostoloj de la fido revelaciita per la superaj profetaj voĉoj, iras prediki la novan dogmon de la reenkarniĝo kaj de la hierarkia gradigo de la Spiritoj, laŭ tio, ĉu ili bone aŭ malbone plenumis siajn misiojn kaj eltenis la surterajn provojn.

Ne plu tremu! la langoj el fajro estas super viaj kapoj. Ho veraj adeptoj de Spiritismo, vi estas la elektitoj de Dio! Iru kaj prediku la dian parolon. La horo venis, kiam vi devas oferi al ĝia propagando viajn kutimojn, viajn laborojn, viajn frivolajn okupojn. Iru kaj prediku; la Spiritoj de supre estas kun vi. Certe vi parolos al homoj, kiuj ne volos aŭskulti la voĉon de Dio, ĉar tiu voĉo ilin senĉese admonas al abnegacio; vi predikos neprofitemon al la avaruloj, moderecon al la diboĉuloj, indulgemon al la hejmaj tiranoj kaj al la despotoj; perditaj paroloj, mi scias; sed ne gravas! Vi devas surverŝi per via ŝvito la kampon, kie vi semos, ĉar ĝi fruktodonos kaj produktos nur sub ripetataj frapoj de l' evangeliaj ŝovelilo kaj plugilo. Iru kaj prediku!

Ho, vi ĉiuj, bonfidaj homoj, konsciantaj vian malsuperecon antaŭ la mondoj disŝutitaj en la senlima spaco, iru por sankta milito kontraŭ maljusteco kaj krimo. Iru kaj renversu tiun kulton al la ora bovido, ĉiam pli kaj pli disvastiĝantan. Iru, Dio kondukas vin! Simplaj kaj nekleraj homoj, viaj langoj estos malligitaj kaj vi parolos kiel neniu oratoro parolas. Iru kaj prediku, ĉar la atentaj popolamasoj ricevos kun ĝojo viajn parolojn de konsolo, de frateco, de espero kaj de paco.

Ne gravas la insidoj, kiuj estos ĵetataj sur vian vojon! nur lupoj falos en kaptilojn por lupoj, ĉar la paŝtisto scios defendi siajn ŝafojn kontraŭ la sangavidaj buĉistoj.

Iru, homoj grandaj antaŭ Dio, kiuj, pli feliĉaj, ol Sankta Tomaso, kredas, ne petante vidi, kaj akceptas la faktojn de la mediumeco, eĉ se vi mem ne sukcesis ricevi ilin; iru, la Spirito de Dio kondukas vin.

Marŝu do antaŭen, falango, imponanta pro cia fido! la grandaj batalionoj de nekredantoj fordisiĝos antaŭ ci, kiel la matena nebulo ĉe l' unuaj radioj de la leviĝanta suno.

Fido estas la virto, delokiganta montojn, Jesuo diris al vi; sed pli pezaj, ol la plej pezaj montoj, kuŝas en la koro de la homoj la malpureco kaj ĉiuj malvirtoj naskitaj de la malpureco. Iru do, plenaj de kuraĝo, formovi tiun monton da maljustaĵoj, kiujn la estontaj generacioj devos koni nur kiel legendon, same kiel vi konas nur tre malprecize la periodon antaŭ la idolana civilizacio.

Ja, moralaj kaj filozofiaj renversegoj estas eksplodontaj en ĉiuj punktoj de la terglobo; la horo alproksimiĝas, kiam la dia lumo aperos sur du mondoj. (Erasto, ĝardanĝelo de la mediumo. Parizo, 1863.)*


* En la tria franca eldono tiu komunikaĵo ne estas subskribita, sed en la unua eldono ĝi estas subskribita de Erasto, kaj havas pli longan tekston, kies daŭrigo estas jena:

"Iru do kaj portu la dian parolon: al la grandaj, kiuj ĝin malŝatos, al la kleraj, kiuj postulos pruvojn, al la malgrandaj kaj simplaj, kiuj ĝin akceptos; ĉar precipe inter la martiroj de la laboro, de tiu surtera provado, vi trovos fervoron kaj fidon, Iru: ĉi tiuj ricevos kun himnoj de danko kaj laŭdoj al Dio la sanktan konsolon, kiun vi portos al ili, kaj ili mallevos la frunton, dankante Lin pro la surteraj afliktoj al ili destinitaj.

Via falango armu sin do per decidemo kaj kuraĝo! Ek al la laboro! la plugilo estas preta; la tero atendas; plugu! "Iru kaj danku Dion pro la glora tasko, kiun Li konfidis al vi; sed atentu, ke inter la vokitoj al Spiritismo multaj devojiĝis; rigardu do vian vojon kaj sekvu la veron.

Demando. – Se multaj, vokitaj al Spiritismo, devojiĝis, per kiu signo ni ekkonos tiujn, kiuj estas sur la bona vojo?

Respondo. – Vi ekkonos ilin laŭ la principoj de la vera karito, kiun ili instruos kaj praktikos. Vi ekkonos ilin laŭ la nombro da afliktitoj, al kiuj ili portos konsolon; vi ekkonos ilin laŭ ilia amo al la proksimulo, laŭ ilia abnegacio, laŭ ilia persona altruismo; vi ekkonos ilin, fine, pro la venko de iliaj principoj, ĉar Dio volas la venkon de Sia leĝo; kiuj sekvas Lian leĝon, tiuj estas Liaj elektitoj kaj Li donos al ili venkon; sed Li detruos tiujn, kiuj falsas la spiriton de tiu leĝo kaj faras ĝin ŝtupo por kontentigi siajn vantamon kaj ambicion." – La Tradukinto.


La laboristoj de la Sinjoro

5. Alproksimiĝas la tempo, kiam realiĝos la aferoj, antaŭdiritaj por la transformiĝo de la homaro; feliĉaj estos tiuj, kiuj estos laborintaj sur la kampo de la Sinjoro kun abnegacio kaj sen alia motivo ol karito! Iliaj labortagoj estos pagitaj centoble pli, ol kiom ili esperis. Feliĉaj estos tiuj, kiuj diris al siaj fratoj: "Fratoj, ni kune laboradu kaj ni kunigu niajn klopodojn, por ke la mastro, alveninte, trovu finita la laboron"; ĉar la mastro diros al ili: "Venu al mi, vi, kiuj estas bonaj servantoj, vi, kiuj silentigis viajn ĵaluzojn akj viajn malpacojn, por ke el tio ne venu malutilo en la verkon!" Sed ve al tiuj, kiuj pro siaj malkonsentoj malfruigis la horon de la rikolto; ĉar la ventego venos kaj ilin forportos la ciklono! Ili krios: "Pardonu! Pardonu!" Sed la Sinjoro diros al ili: "Kial vi petas pardonon, vi, kiuj subpremis la malfortulon, anstataŭ lin subteni? Kial vi petas pardonon, vi, kiuj serĉis vian rekompencon en la ĝojoj de la tero kaj en la kontentigo de via fiero? Vi jam ricevis vian rekompencon, kia vi ĝin volis; ne petu pli: la ĉielaj rekompencoj estas destinataj por tiuj, kiuj ne petis la surterajn rekompencon."

Dio faras en la nuna momento la denombradon de Siaj fidelaj servantoj kaj jam markis per Sia fingro tiujn, kies sindonemo estas nur ŝajna, por ke ili ne uzurpu la salajron de la kuraĝaj servantoj, ĉar nur al la homoj, kiuj ne hezitas ĉe sia tasko, Li konfidos la plej malfacilajn postenojn en la granda laboro de rebonigo per Spiritismo. Tiam plenumiĝos tiu ĉi parolo; La unuaj estos lastaj, kaj la lastaj estos unuaj en la regno de la ĉielo!" (La Spirito de Vero. Parizo, 1862.)


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.