La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA EVANGELIO
LAŬ LA SPIRITISMO

Aŭtoro: Allan Kardec

©2022 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

Al la legonto
Antaŭparolo
Enkonduko
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13 14
15 16 17 18 19
20 21 22 23 24
25 26 27 28
Aldono I
Aldono II

ĈAPITRO IX: FELIĈAJ TIUJ, KIUJ ESTAS MILDAJ KAJ PACAMAJ

Ofendoj kaj perfortoj. Instruoj de la Spiritoj: La afableco kaj la dolĉeco. La pacienco. Obeemo kaj rezignacio. La kolero.

Ofendoj kaj perfortoj

1. Feliĉaj estas la humilaj, ĉar ili heredos la teron. (Mateo, 5:5.)

2. Feliĉaj estas la pacigantoj, ĉar filoj de Dio ili estos nomataj. (Sama, 9.)

3. Vi aŭdis, ke estas dirite al la antikvuloj: Ne mortigu, kaj kiu mortigos, tiu estos en danĝero de juĝado; sed mi diras al vi, ke kiu koleras kontraŭ sia frato, tiu estos en danĝero de juĝado; kaj kiu diros al sia frato: Raka, tiu estos en danĝero de sinedrio; kaj kiu diros: Malsaĝulo, tiu estos en danĝero de Gehena de fajro. (Sama, 21, 22.)

4. Per ĉi tiuj maksimoj Jesuo faras leĝon el dolĉeco, el mildeco, el afableco kaj el pacienco; li do kondamnas perforton, koleron kaj eĉ ĉian malĝentilan esprimon de iu kontraŭ siaj similuloj. Raka estis ĉe la Hebreoj malŝata vorto, kiu signifis sentaŭgulo, kaj kiun oni ekparolis kraĉante kaj flanken turnante la kapon. Lia parolo estas ankoraŭ pli severa, ĉar li minacas per la fajro de l' infero ĉiun, kiu diros al sia frato: Malsaĝulo.

Estas evidente en tio, kiel en ĉiuj cirkonstancoj, ke la intenco pligravigas la kulpon; sed kial simpla parolo povas havi tian gravecon, ke ĝi meritus tian severan malaprobon? Tial, ke ĉia ofenda vorto esprimas senton kontraŭan al la leĝo de amo kaj de karito, kiu devas regi la interrilatojn de la homoj kaj teni inter ili konkordon kaj unuecon; estas atenco kontraŭ la reciproka bonvolemo kaj la frateco; nutras malamon kaj malfavoremon; fine tial, ke post la humileco antaŭ Dio, la karito al la proksimulo estas la unua leĝo de ĉiu kristano.

5. Sed, kion Jesuo volis do esprimi per jenaj vortoj: "Feliĉaj estas la humilaj, ĉar ili heredos la teron", se li admonis la homojn rezigni la ĉimondajn havaĵojn kaj promesis al ili la ĉielajn havaĵojn?

Atendante la bonaĵojn de la ĉielo, la homo bezonas tiujn de la tero por vivi; li nur atentigas, ke oni ne alligu pli da graveco al la lastaj, ol al la nunaj.

Per tiuj vortoj li volis diri, ke ĝis hodiaŭ la bonaĵoj de la tero estas akaparitaj de la perfortuloj malprofite por la mildaj kaj pacamaj homoj; ke al ĉi tiuj ofte mankas la vivrimedoj, dum la aliaj posedas superflue; li promesas, ke justeco estos farita al ili tiel sur la tero, kiel en la ĉielo, ĉar ili estos nomataj filoj de Dio. Kiam la leĝo de amo kaj de karito estos la leĝo de la homaro, ne plu ekzistos egoismo; la malforta kaj la pacama ne plu estos ekspluatataj kaj subpremataj de la forta kaj de la perfortema. Tia estos la stato de la tero, kiam, laŭ la leĝo de la progreso kaj la promeso de Jesuo, ĝi estos fariĝinta mondo feliĉa, sekve de la forpelo de la malbonuloj.

INSTRUOJ DE LA SPIRITOJ

La afableco kaj la dolĉeco

6. La bonvolemo por siaj similuloj, frukto de l' amo al la proksimulo, naskas la afablecon kaj la dolĉecon, kiuj estas ilia manifestiĝo. Tamen oni ne devas ĉiam fidi je la ŝajnoj; la edukiteco kaj la mondumaj decreguloj povas havigi al la homo ian surtavolaĵon de tiuj kvalitoj. Kiom da homoj estas, kies ŝajna afableco estas nur porekstera vesto, kies bela tranĉo kaŝas iliajn internajn misformaĵojn! La mondo estas plena de tiuj personoj, kiuj estas dolĉaj, kondiĉe ke neniu ilin kolerigu, sed kiuj mordas ĉe l' unua kontraŭaĵo; kies lango, el oro, kiam ili parolas antaŭ vi, fariĝas venena sago, kiam vi forestas.

Al tiu klaso apartenas ankaŭ la homoj, ekstere indulgemaj, kiuj, hejmaj tiranoj, igas sian familion kaj siajn subulojn suferi la pezon de ilia fiera despoteco, kvazaŭ por kompensi al si la ĝenecon, kiun ili trudas al si mem eksterhejme; ne kuraĝante montri aŭtoritatecon super fremduloj, kiuj remetus ilin en ilian lokon, ili volas almenaŭ fari sin timataj de tiuj, kiuj ne povas malcedi al ili; ilia vantemo ĝuas, povante diri: "Tie ĉi mi ordonas kaj estas obeata", ne atentante, ke ili povus aldoni pli prave: "kaj mi estas abomenata".

Ne sufiĉas, ke el la lipoj fluas lakto kaj mielo; se la koro ne partoprenas en tio, estas nur hipokriteco. Tiu, kies afableco kaj mildeco ne estas nur ŝajnaj, neniam kontraŭdiras sin; li estas la sama en la socio kaj inter intimuloj; cetere li scias, ke, se per ŝajnoj oni trompas la homojn, Dion neniu trompas. (Lazaro. Parizo, 1861.)

La pacienco

7. La doloro estas beno, kiun Dio sendas al Siaj elektitoj; ne alfiktiĝu do, kiam vi suferas, sed kontraŭe, laŭdu la ĉiopovan Dion, kiu markis vin per la doloro sur la tero, por la gloro en la ĉielo.

Estu paciencaj; pacienco estas ankaŭ karito, kaj vi devas praktiki la leĝon de karito instruita de la Kristo, la sendito de Dio. La karito, kiu konsistas el almozo donata al la malriĉuloj, estas la plej facila el la karitoj; sed estas alia multe pli peniga kaj sekve multe pli merita: pardoni tiujn, kiujn Dio metis sur nian vojon, por ke ili estu instrumentoj de niaj suferoj kaj elprovu nian paciencon.

La vivo estas malfacila, mi tion scias; ĝi estas kunmetita el mil neniaĵoj, kiuj estas pikoj de pingloj, sed kiuj fine vundas; sed estas necese rigardi unuflanke la devojn trudatajn al ni, kaj aliflanke la ricevatajn konsolojn kaj kompensojn: tiam ni vidos, ke la benoj estas pli multenombraj ol la doloroj. La ŝarĝo ŝajnas malpli peza, kiam oni rigardas supren, ol tiam, kiam oni klinas la frunton al la tero.

Kuraĝon, amikoj. La Kristo estas via modelo; li suferis pli, ol iu ajn el vi, kaj li havis nenion pentindan; vi, kontraŭe, devas elaĉeti vian pasintecon kaj fortigi vin por la estonteco. Estu do paciencaj; estu kristanoj; tiu ĉi vorto enfermas ĉion. (Amika Spirito. Le Havre, 1862.)

Obeemo kaj rezignacio

8. La doktrino de Jesuo instruas ĉie la obeemon kaj rezignacion, du virtojn kunirantajn kun dolĉeco kaj tre viglajn, kvankam la homoj erare ilin konfuzas kun la negacio de la sento kaj de la volo. La obeemo estas la konsento de la racio; la rezignacio estas la konsento de la koro; ambaŭ estas agantaj fortoj, ĉar ili portas la ŝarĝon de la provoj, kiun la malprudenta ribelo igas la homon delasi. La malkuraĝulo ne povas esti rezignaciema, same kiel la fierulo kaj la egoisto ne povas esti obeemaj. Jesuo estis la enkonrpiĝo de tiuj virtoj malŝatataj de materialistaj antikvuloj. Li venis en la momento, kiam la roma socio estis pereanta en la svenoj de la koruptado; li venis, por briligi en la sino de la senfortiĝinta homaro la venkojn de la sinofero kaj de la karna rezigno.

Ĉiu epoko estas do markita per la stampo de la virto aŭ de la malvirto, kiu devas ĝin savi aŭ pereigi. La virto de via generacio estas la intelekta aktiveco; ĝia malvirto estas la morala indiferenteco. Mi diras nur "aktiveco", ĉar la genio elstariĝas subite kaj eltrovas tute sola la horizontojn, kiujn la amaso nur poste vidos, dum la aktiveco estas kuniĝo de ĉies kloplodoj al celo malpli brila, tamen pruvo de intelekta nivelo de iu epoko. Submetiĝu al la impulso, kiun ni venas doni al viaj Spiritoj; obeu la grandan leĝon de la progreso, kiu estas la vorto de via generacio. Ve al la malagema Spirito, kiu ĉirkaŭbaras sian komprenpovon! ĉar ni, kiuj estas gvidantoj de la marŝanta homaro, ni frapos lin per vipo kaj subpremos lian ribeleman volon per la duobla agado de brido kaj sprono; ĉiu fiera kontraŭstaro pli aŭ malpli baldaŭ devos cedi; sed feliĉaj tiuj, kiuj estas dolĉaj, ĉar ili klinos mildan orelon al la instruoj. (Lazaro. Parizo, 1863.)

Kolero

9. La fiero instigas vin al la supozo, ke vi valoras pli, ol kiom reale vi valoras; igas vin ne elteni komparon, kiu eble malaltigus vin; konsideri vin mem, kontraŭe, tiel super viaj fratoj, ĉu laŭ inteligenteco, ĉu laŭ socia pozicio, ĉu laŭ personaj kapabloj, ke eĉ la plej malgranda komparado vin incitas kaj ĉagrenas; kaj kio tiam okazas? vi fordonas vin al la kolero.

Serĉu la originon de tiuj atakoj de nedaŭra frenezeco, kiuj vin similigas al bruto, per la perdo de la flegmo kaj prudento; serĉu, kaj vi preskaŭ ĉiam trovos kiel bazon la vunditan fieron. Ĉu ne la fiero igas vin forĵeti pravajn observojn, forpeli kun kolero la plej saĝajn konsilojn? Eĉ la malpaciencaj gestoj, kiujn kaŭzas ĉagrenoj ofte infanecaj, venas de la graveco, kiun oni atribuas al sia personeco, antaŭ kiu oni opinias, ke ĉio devas fleksiĝi.

En sia furiozeco, la kolerema homo atakas ĉion, la bestojn, la senvivajn objektojn, kiujn li frakasas, ĉar ili ne obeas lin. Ha! se en tiuj momentoj li povus malvarmsange vidi sin, li timus sin aŭ trovus sin tre ridinda! Li juĝu do laŭ tio la impreson, kiun li ja faras sur aliajn. Eĉ se ne pro respekto al si mem, li devus tamen penadi venki inklinon, kiu faras el li objekton de kompato.

Se li pripensus, ke la kolero neniom helpas, malutilas lian sanon, endanĝerigas eĉ lian vivon, li konstatus, ke li mem estas ĝia viktimo; sed precipe alia konsidero devus lin reteni, nome la penso, ke li malfeliĉigas siajn samrondanojn. Se li estas bonkora, ĉu ne estas por li motivo de konsciencriproĉo suferigi la homojn, kiujn li plej amas? Kaj kia profunda bedaŭro tio estus, se, dum koleratako, li farus ian agon, pri kiu li devus plori dum sia tuta vivo!

Resume, la kolero ne esceptas iujn kvalitojn de la koro; se ĝi malebligas la faradon de multe da bono kaj povas konduki al la farado de multe da malbono.

Tio devas sufiĉi, por instigi la homon klopodi por ĝin bridi. La spiritiston cetere instigas al tio alia motivo, nome, ke la kolero estas kontraŭa al la kristanaj karito kaj humileco (Protektanta Spirito. Bordeaux, 1863.)

10. Laŭ la tre falsa ideo, ke li ne povas refari sian propran naturon, la homo opinias, ke li ne bezonas fari penojn por korekti sian mankojn, ĉe kiuj li volonte plezuras aŭ kiuj postulas fortan persistadon, por esti elradikitaj; tial, ekzemple, la homo inklina al la kolero preskaŭ ĉiam senkulpigas sin, atribuante ĝin al sia temperamento; anstataŭ konfesi sin kulpa, li ĵetas la kulpon sur sian organismon, kaj tiel li akuzas Dion pri siaj propraj malbonagoj. Tio estas ankaŭ sekvo de la fiero, ekzistanta meze en ĉiuj homaj malperfektaĵoj.

Sen ia dubo, estas temperamentoj, kiuj pli bone ol aliaj taŭgas por perfortaj agoj, same kiel estas muskoloj pli elastaj, kiuj pli bone taŭgas por agoj de la forto; sed ne kredu, ke tie kuŝas la unua kaŭzo de la kolero, kaj estu konvinkitaj, ke pacama Spirito, eĉ se en korpo incitiĝema, estas ĉiam pacama; kaj ke perfortema Spirito, en malfortika korpo, ne estas tamen pli milda; okazas nur tio, ke la perfortemo prenas alian formon: ne disponante je organismo, kiu ĝin taŭge helpus ĉe perfortaj agoj, la kolero reteniĝas, dum en kontraŭa okazo ĝi plene elversiĝas.

La korpo ne havigas koleron al iu, ne havanta emon al kolero, tute same, kiel ĝi ne havigas la ceterajn malvirtojn.

Ĉiaj virtoj kaj ĉiaj malvirtoj estas esence propraj al la Spirito; se ne estus tiel, kiaj estus la merito kaj la respondeco? Kriplulo ne povas fariĝi sendifekta, ĉar la Spirito havas nenion komunan kun la kripleco; sed li povas modifi tion, kio apartenas al la Spirito, kiam li havas por tio firman volon. Ĉu la observado ne montras al vi, spiritistoj, ĝis kie povas iri la potenco de la volo, per la aliformiĝoj vere miraklaj, kiujn vi vidas?

Diru do, ke la homo restas malvirta nur tial, ke li ja volas resti malvirta; se ke tiu, kiu volas korekti sin, povas ĉiam tion fari; alimaniere la leĝo de la progreso ne ekzistus por la homo. (Hahnemann. Parizo, 1863.)


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2022 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.