La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA EVANGELIO
LAŬ LA SPIRITISMO

Aŭtoro: Allan Kardec

©2023 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

Al la legonto
Antaŭparolo
Enkonduko
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13 14
15 16 17 18 19
20 21 22 23 24
25 26 27 28
Aldono I
Aldono II

ĈAPITRO IV: NENIU POVOS VIDI LA REGNON DE DIO, SE LI NE NASKIĜOS DENOVE

Reviviĝo kaj reenkarniĝo. Ligiloj de familio, fortigataj de la reenkarniĝo kaj rompataj de l' unusoleco de l' ekzistado. Instruoj de la Spiritoj: Limoj de l' enkarniĝo. Neceso de la enkarniĝo.

1. Kaj Jesuo, veninte en la regionojn de Cezarea Filipi, demandis siajn disĉiplojn, dirante: Kiu, diras la homoj, ke mi, la Filo de homo, estas? Kaj ili diris: Laŭ iuj: Johano, la Baptisto; laŭ aliaj: Elija, kaj laŭ aliaj: Jeremia, aŭ unu el la profetoj. Li diris al ili: Sed vi, kiu vi diras, ke mi estas? Kaj responde Simon Petro diris: Vi estas la Kristo, la Filo de la vivanta Dio. Kaj Jesuo responde diris al li: Feliĉa vi estas, Simon Bar-Jona; ĉar ne karno kaj sango tion malkaŝis al vi, sed mia Patro, kiu estas en la ĉielo. (Mateo, 16:13-17)

2. Kaj la tetrarĥo Herodo aŭdis pri ĉio, kio fariĝis; kaj li embarasiĝis, ĉar iuj diris, ke Johano leviĝis el la mortintoj; kaj aliaj, ke Elija aperis, kaj aliaj, ke unu el la antikvaj profetoj releviĝis. Kaj Herodo diris: Johanon mi senkapigis, sed kiu estas ĉi tiu, pri kiu mi aŭdas tiujn aferojn? Kaj li deziris vidi lin. (Luko, 9:7-9)

3. (Post la transfiguriĝo). Kaj liaj disĉiploj demandis lin, dirante: Kial do diras la skribistoj, ke Elija devas veni antaŭe? Kaj li responde diris: Vere Elija venas antaŭe, kaj restarigos ĉion; sed mi diras al vi, ke Elija jam venis, kaj oni ne konis lin, sed faris al li ĉion, kion ili volis. Tiel ankaŭ la filo de la homo estas suferonta sub ili. Tiam la disĉiploj komprenis, ke li parolis al ili pri Johano, la Baptisto. (Mateo, 17:10-13)

Reviviĝo kaj reenkarniĝo

4. La reenkarniĝo apartenas al la judaj dogmoj sub la nomo de reviviĝo; nur la Sadukeoj, kiuj opiniis, ke ĉio finiĝas ĉe la morto, ne kredis al ĝi. La ideoj de la judoj pri tiu punkto, same kiel pri multaj aliaj, ne estis klare difinitaj, ĉar ili havis nur malprecizajn kaj nekompletajn nociojn pri l' animo kaj ĝia kuniĝo kun la korpo. Ili kredis, ke homo jam vivinta povas reviviĝi, ne komprenante la precizan manieron, kiel tio povas efektiviĝi; ili nomis per la vorto reviviĝo tion, kion Spiritismo nomas pli prave reenkarniĝo. Efektive, la reviviĝo supozigas la revenon de mortinta korpo al la vivo, pri kio la scienco pruvas, ke ĝi estas materiale neebla, precipe tiam, kiam la elementoj de tiu korpo estas jam de longe diserigitaj kaj sorbitaj. La reenkarniĝo estas la reveno de l' animo aŭ Spirito al la enkorpa vivo, sed en alian korpon, estigitan speciale por ĝi, kaj tiu korpo havas nenion komunan kun la iama korpo. La vorto reviviĝo povis do esti aplikata al Lazaro, sed ne al Elija, nek al aliaj profetoj. Se laŭ ilia kredo do Johano, la Baptisto, estis Elija, la korpo de Johano ne estis tiu de Elija, ĉar oni estis vidinta Johanon infano, kaj oni konis liajn gepatrojn. Johano povus do estis Elija reenkarniĝinta, sed ne reviviĝinta.

5. Estis viro el la Fariseoj, nomata Nikodemo, ĉefo inter la Judoj; tiu venis al li nokte, kaj diris al li: Rabeno, mi scias, ke vi estas instruisto, veninta de Dio; ĉar neniu povas fari tiujn signojn, kiujn vi faras, se Dio ne estas kun li. Jesuo respondis kaj diris al li: Vere, vere, mi diras al vi: Se homo ne estas denove naskita, li ne povas vidi la regnon de Dio. Nikodemo diris al li: Kiel povas homo naskiĝi, kiam li estas maljuna? ĉu li povas eniri denove en la ventron de sia patrino kaj naskiĝi? Jesuo respondis: Vere, vere, mi diras la vi: Se homo ne estas naskita el akvo kaj la Spirito, li ne povas eniri en la regnon de Dio. Tio, kio naskiĝas el la karno, estas karno; kaj tio, kio naskiĝas el la Spirito, estas Spirito. Ne miru, ke mi diris al vi: Vi devas esti denove naskitaj. La vento blovas, kie ĝi volas, kaj ĝian voĉon vi aŭdas, sed vi ne scias, de kie ĝi venas kaj kien ĝi iras; tia estas ĉiu, kiu estas naskita de la Spirito. Nikodemo respondis kaj diris al li: Kiel povas tio fariĝi? Jesuo respondis kaj diris al li: Vi estas instruisto en Izrael, kaj ĉu vi ne scias tion? Vere, vere, mi diras al vi: Kion ni scias, tion ni parolas, kaj kion ni vidis, tion ni atestas; kaj vi homoj ne akceptas nian ateston. Se mi aferojn surterajn diris al vi, kaj vi ne kredas, kiel vi kredos, se mi diros enĉielajn? (Johano, 3:1-12)

6. La penso, ke Johano, la Baptisto, estis Elija, kaj ke la profetoj povis revivi sur la tero, troviĝas en pluraj lokoj de l' Evangelioj, precipe en tiuj transskribitaj supre (§§ 1, 2, 3). Se tiu kredo estus eraro, Jesuo ne preterlasus kontraŭbatali ĝin, kiel li batalis kontraŭ tiom da aliaj; tute kontraŭe, li aprobis ĝin per sia tuta aŭtoritateco, kaj ĝin starigis kiel principon kaj kiel nepran kondiĉon, kiam li diris: "Se homo ne estas denove naskita, li ne povas vidi la regnon de Dio"; kaj li insistis, aldonante: "Ne miru, ke mi diris al vi: Vi devas esti denove naskitaj".

7. Tiuj ĉi vortoj: "Se homo ne estas naskita el akvo kaj Spirito" estis interpretitaj en la senco de la reformo per la akvo de la bapto; sed la primitiva teksto estis nur: Ne renaskiĝas el la akvo kaj la Spirito, dum en iuj tradukoj, kie estis el la Spirito, oni anstataŭigis per el la Sankta Spirito, kio jam ne estas la sama penso. Ĉi tiu ĉefa punkto rezultas el la unuaj komentarioj pri la Evangelio, kiel iam estos konstatite sen ia dubo*.


* La traduko de Osterwald estas konforma al la primitiva teksto; ĝi diras ne renaskiĝas el la akvo kaj el la Spirito; la traduko de Sacy diras: el la Sankta-Spirito; la traduko de Lamennais: el la Spirito Sankta. – Noto de Allan Kardec.

La Esperanta traduko, kiun ni tie ĉi uzas por ĉiuj citaĵoj, estas konforma al la primitiva teksto, ĉar ĝi ne diras Sankta, sed simple Spirito.

Ankaŭ la oficiala traduko de l' Angla Eklezio kaj la nova Brazila Eldono diras nur Spirito (Johano, 3:5) – La Tradukinto.


8. Por kompreni la veran sencon de tiuj vortoj, oni devas atenti la signifon de la termino akvo, kiu ne estas tie uzita en sia propra senco.

La konoj de la anktivuloj pri la fizikaj sciencoj estis tre neperfektaj; ili kredis, ke la tero eliĝis el la akvoj, kaj tial ili rigardis la akvon kiel la absolutan generantan elementon; tial en Genezo estas legate: "La spirito de Dio ŝvebis super la akvo; estu firmaĵo inter la akvo; kolektiĝu la akvo de sub la ĉielo en unu lokon, kaj aperu la sekaĵo; la akvo aperigu moviĝantaĵojn, vivajn estaĵojn, kaj birdoj ekflugu super la tero, sub la ĉiela firmaĵo."

Laŭ tiu kredo, la akvo fariĝis la simbolo de la materia naturo, same kiel la Spirito estis la simbolo de l' intelekta naturo. Tiuj ĉi vortoj: "Se la homo ne renaskiĝas el la akvo kaj el la Spirito, aŭ en akvo kaj en Spirito", signifas do: "Se la homo ne renaskiĝas kun sia korpo kaj sia animo." Ĝuste en ĉi tiu senco ili estis komprenataj en la komenco.

Cetere tiu interpreto estas pravigata de jenaj vortoj: Tio, kio naskiĝas el la karno, estas karno; kaj tio, kio naskiĝas el la Spirito, estas Spirito. Tie ĉi Jesuo faras klaran distingon inter la Spirito kaj la korpo. Tio, kio naskiĝas el la karno, estas karno, klare signas, ke nur la korpo originas el la korpo, kaj ke la Spirito estas sendependa de la korpo.

9. La vento* blovas, kie ĝi volas; kaj ĝian voĉon vi aŭdas, sed vi ne scias, de kie ĝi venas kaj kien ĝi iras: oni povus kompreni, ke temas pri la Spirito de Dio, kiu donas la vivon al tiu, al kiu Li volas, aŭ pri l' animo de la homo; en ĉi tiu lasta senco, "Vi ne scias, de kie ĝi venas kaj kien ĝi iras" signifas, ke oni ne scias, kio estis, nek kio estos la Spirito. Se la Spirito, aŭ animo, estus kreita samtempe kun la korpo, oni scius, de kie li venas, ĉar oni konus lian komencon. Kia ajn estas la interpreto, tiu teksto konfirmas la principon de la antaŭekzisto de l' animo kaj, sekve, de la plureco de la ekzistadoj.


* En la Esperanta traduko estas vento anstataŭ "spirito". – La Tradukinto.


10. Kaj de post la tagoj de Johano, la Baptisto, ĝis nun, la regno de la ĉielo estas perfortata, kaj perfortuloj kaptas ĝin. Ĉar ĉiuj profetoj kaj la leĝo profetis ĝis Johano. Kaj se vi volas tion ricevi, tiu estis Elija, kiu estis venonta. Kiu havas orelojn por aŭdi, tiu aŭdu. (Mateo, 11:12-15)

11. Se la principo de la reenkarniĝo, esprimita en la Evangelio laŭ Sankta Johano, povis esti laŭvorte interpretita en senco pure mistika, ne sama okazas pri jena peco el la Evangelio laŭ Sankta Mateo, kiu permesas neniun konfuzon: tiu estis Elija, kiu estis venonta; ĉi tie ne estas figuro, nek alegorio: ĝi estas pozitiva aserto.

– "De post la tagoj de Johano, la Baptisto, ĝis nun, la regno de la ĉielo estas perfortata." Kion signifus tiuj paroloj, se Johano, la Baptisto, ankoraŭ vivis en tiu momento? Jesuo klarigas la vortojn, dirante: "Kaj se vi volas tion ricevi, tiu estis Elija, kiu estis venonta."

Nu, ĉar Johano ne estis alia ol Elija, tial Jesuo aludas al la tempo, kiam Johano vivis kun la nomo Elija. "Ĝis nun, la regno de la ĉielo estas perfortata", estas ankoraŭ aludo al perforto de la Mosea leĝo, kiu ordonis la ekstermadon de la malfideluloj, por ke la elektita popolo havu la Promesitan Landon, la Paradizon de la Hebreoj, dum, laŭ la nova leĝo, oni gajnas la ĉielon per karito kaj dolĉeco.

Poste li aldonas: Kiu havas orelojn por aŭdi, tiu aŭdu. Tiuj ĉi paroloj, tiel ofte ripetataj de Jesuo, klare diras, ke ne ĉiuj havis kapablojn, por kompreni iujn veraĵojn.

12. Reviviĝos Viaj mortintoj, miaj kadavroj releviĝos. Vekiĝu kaj ĝoju vi, kuŝantaj en la tero; ĉar roso sur la kreskaĵoj estas Via roso, kaj la tero elĵetos la mortintojn. (Jesaja, 26:19)

13. Tiu ĉi peco de la teksto de Jesaja estas ankaŭ tute klara: "Reviviĝos Viaj mortintoj". Se la profeto intencus paroli pri la spirita vivo, se li volus diri, ke tiuj, kiujn oni mortigis, ne estas mortaj kiel Spiritoj, li estus dirinta: ili vivas ankoraŭ, kaj ne ili reviviĝos. En spirita senco, tiuj vortoj estus malsaĝaj, ĉar ili subkomprenigus interrompon de la vivo de l' animo. En la senco de morala reformo, ili estus la neo de l' eternaj punoj, ĉar ili starigas kiel principon, ke ĉiuj mortintoj reviviĝos.

14. Sed homo mortas kaj malaperas; kiam la homo finiĝis, kie li estas? Kiam homo mortas, ĉu li poste povas reviviĝi? Dum la tuta tempo de mia batalado mi atendus, ĝis venos mia forŝanĝo. (Ijob, 14:10,14.)

15. La principo de la plureco de l' ekzistadoj estas klare esprimita en tiuj vortoj. Oni ne povas supozi, ke Ijob volis paroli pri la rebonigo per la akvo de la bapto, kiun li certe ne konis. "Kiam homo mortas, ĉu li poste povas reviviĝi?" La ideo morti unu fojon kaj reviviĝi kuntrenas la ideon morti kaj reviviĝi plurajn fojojn. La traduko de la greka eklezio estas ankoraŭ pli klara, se tio estas ebla. Ĝi tekstas: "Finante la tagojn de mia surtera ekzistado, mi atendos, ĉar mi revenos ĉi tien", tio estas, mi revenos al la surtera ekzistado. Tio estas tiel klara, kiel se iu dirus: "Mi eliras el mia domo, sed mi revenos en ĝin."

"Dum la tuta tempo de mia batalado, mi atendus ĝis venos mia forŝanĝo." Evidente, Ijob volas paroli pri la batalado, kiun li tenas kontraŭ la ĉagrenoj de la vivo; li atendas sian ŝanĝon, tio estas, li rezignacias. En la greka traduko, mi atendos ŝajnas prefere aplikiĝi al nova ekzistado: "Kiam mia surtera ekzistado estos finita, mi atendos, ĉar mi revenos al ĝi." Ijob laŭŝajne lokas sin, post sia morto, en la intertempon, kiu apartigas unu ekzistadon de l' alia, kaj diras, ke tie li atendos sian revenon.

16. Ne estas dubo do, ke, sub la nomo reviviĝo, la principo de la reenkarniĝo estis unu el la fundamentaj kredoj de la Judoj; ke ĝi estas konfirmita de Jesuo kaj de la profetoj en formala maniero; kaj de tio sekvas, ke nei la reenkarniĝon estas nei la parolojn de la Kristo.

Liaj paroloj iam estos la aŭtoritato pri tiu punkto, kiel pri multaj aliaj, kiam oni senpartie pripensos pri ili.

17. Sed al tiu aŭtoritato, el la religia vidpunkto, aldoniĝas, el la filozofia vidpunkto, la aŭtoritato de la pruvoj, rezultantaj el la observado de la faktoj; kiam ekde l' efikoj oni volas supreniri al la kaŭzoj, la reenkarniĝo aperas kiel absoluta neceso, kiel esence propra al la homeco, unuvorte, kiel leĝo de la naturo; ĝi evidentiĝas per siaj rezultatoj kvazaŭ materiale, kiel la kaŝita motoro montriĝas per sia movado; nur ĝi povas diri al la homo, de kie li venas, kien li iras, kial li estas sur la tero, kaj pravigi ĉiajn anomaliojn kaj ĉiajn ŝajnajn maljustaĵojn, kiujn la vivo prezentas*.


* Por elvolviĝo de la dogma de la reenkarniĝo, vidu "La Libron de la Spiritoj", dua parto, ĉ. IV. kaj V.; "Kio estas Spiritismo" ĉ. II, de Allan Kardec; "La Plurecon de l' Ekzistadoj", de Pezzani.


Sen la principo de l' antaŭekzisto de l' animo kaj de la plureco de l' ekzistadoj, la plimulto el la maksimoj de l' Evangelio estas nekomprenebla; tial ili naskis tiom da antagonismaj interpretoj; tiu principo estas la ŝlosilo, kiu ja redonas al la maksimoj ilian veran sencon.

Ligiloj de familio, fortigataj de la reenkarniĝo kaj rompataj de l' unusoleco de l' ekzistado

18. La ligiloj de familio neniel estas detruataj de la reenkarniĝo, kiel pensas iuj personoj; male, ili estas fortigataj kaj restreĉataj; la kontraŭa principo ilin ja detruas.

La Spiritoj formas en la spaco grupojn aŭ familiojn, interplektitajn per amo, simpatio kaj simileco de inklinoj.

Tiuj Spiritoj, feliĉaj esti kune, serĉas unuj aliajn; la enkarniĝo nur momente apartigas ilin, ĉar, reenirinte en la vagantecon, ili denove renkontas unuj aliajn, kiel amikoj, revenintaj post vojaĝo. Ofte ili eĉ akompanas unuj aliajn en sia enkarniĝo, kaj ĉi tie ili kolektiĝas en unu sama familio, aŭ en unu sama rondo, por la celo kune labori por sia reciproka progresado. Se unuj enkarniĝis kaj aliaj ne, ĉiuj tamen estas kunigitaj per la penso; la liberaj zorgas pri la malliberaj; la pli progresintaj klopodas, por progresigi la aliajn. Post ĉiu ekzistado ili ĉiuj faris paŝon sur la vojo de la perfektiĝo; ju malpli alligitaj ili estas al la materio, des pli granda ilia reciproka amo ĝuste tial, ke dank’ al ĝia pli granda subtileco tiun amon jam ne konfuzas egoismo nek la nuboj de la pasioj. Tiel ili povas do trapasi senliman nombron da enkorpaj ekzistadoj sen ia ajn rompo de ilia reciproka amo.

Estu bone komprenate, ke ni parolas tie ĉi pri la reala amo, de animo al animo, la sola, kiu postvivas la detruadon de la korpo, ĉar la estuloj, alligitaj sur la tero nur per la sentumoj, havas nenian motivon, por serĉi unu la alian en la mondo de la Spiritoj. Daŭraj estas nur la spiritaj inklinoj; la karnaj inklinoj estingiĝas kun la kaŭzo, kiu ilin naskas; nu, tia kaŭzo ne ekzistas en la mondo la de Spiritoj, sed la animo ekzistas ĉiam.

Koncerne la personojn, kuniĝintajn nur por ia intereso, tiuj vere nenio estas unu por la alia; la morto ilin disigas sur la tero kaj en la ĉielo.

19. La alligiteco kaj la korinklino, ekzistantaj inter parencoj, estas signo de l' antaŭa simpatio, kiu alproksimigis ilin; tial oni diras pri persono, kies karaktero, gustoj kaj inklinoj havas nenian similecon kun tiuj de liaj, aŭ ŝiaj, parencoj, ke li, aŭ ŝi, ne apartenas al la familio.

Tion dirante, oni esprimas veron pli grandan, ol kiel oni kredas. Dio permesas en la familioj tiujn enkarniĝojn de Spiritoj antipatiaj aŭ fremdaj, por la duobla celo, ke ili servu kiel provo por unuj kaj kiel rimedo de progreso por aliaj. Ĉar la maliculoj iom post iom perfektiĝas en la kontakto kun la bonuloj per la zorgoj, kiujn ili ricevas de ĉi tiuj lastaj; ilia karaktero mildiĝas, iliaj moroj puriĝas, la antipatioj estingiĝas; tiel efektiviĝas la kunfandiĝo de la diversaj kategorioj de Spiritoj, same kiel sur la tero kunfandiĝas la rasoj kaj popoloj.

20. La timo al la senfina grandiĝado de la parencaro, sekve de la reenkarniĝo, havas egoisman fundon; ĝi nur pruvas, ke oni ne sentas amon sufiĉe larĝan, por ampleksi grandan nombron da personoj. Ĉu patro, kiu havas plurajn infanojn, amas ilin malpli, ol se li havus nur unu? Sed la egoistoj trankviliĝu, tia timo ne havas fundamenton. El la fakto, ke iu homo havis dek enkarniĝojn, ne sekvas, ke li trovos en la mondo de la Spiritoj dek patrojn, dek patrinojn, dek edzinojn, kaj proporcian nombron da infanoj kaj da aliaj parencoj; li tie retrovos ĉiam la samajn objektojn de sia amo, kun kiuj li sur la tero rilatis per ligiloj de malsamaj naturoj aŭ, eble, de la sama naturo.

21. Ni vidu nun la sekvojn de la doktrino kontraŭ la reenkarniĝo. Tiu doktrino nepre nuligas la antaŭekziston de l' animo; ĉar la animoj estus kreataj samtempe kiel la korpo, nenia antaŭa ligilo ekzistus inter ili; ili estus tute fremdaj unuj al la aliaj; la patro estus fremda al sia filo; la parenco ĉe la familioj, sekve de tio, estus limigita nur al la korpa parenceco, sen ia spirita ligilo.

Estus do nenia motivo, por ke iu gloru sin, ke li havis kiel prapatrojn eminentajn personojn. Laŭ la reenkarniĝa doktrino, prapatroj kaj posteuloj eble estis konatoj unuj de aliaj, eble vivis kune, amis unuj aliajn, kaj troviĝas kune denove por restreĉigi siajn simpatiajn ligilojn.

22. Tio pri la pasinteco. Pri l' estonteco, laŭ la fundamentaj dogmoj, elfluantaj el la ne-reenkarniĝo, la sorto de l' animoj estas neŝanĝeble fiksita post unu sola ekzistado. La definitiva fiksado de la sorto rezultigas la ĉeson de ĉiu progreso, ĉar, se fariĝas iu ajn progreso, jam ne estas definitiva sorto; laŭ tio, se ili bone aŭ malbone vivis, la animoj iras tuj en la loĝejon de la feliĉuloj aŭ en la eternan inferon; ili estas do tuj apartigataj por ĉiam kaj sen ia espero iam realproksmiĝi, kaj tial, patroj, patrinoj kaj infanoj, edzoj kaj edzinoj, fratoj, fratinoj, amikoj, neniam estas certaj revidi unuj aliajn: tio estas la plej absoluta rompo de la ligiloj de familio.

Per la reenkarniĝo kaj la progreso, kiu estas ĝia sekvo, ĉiuj, kiuj sin reciproke amis, retrovos unuj aliajn sur la tero kaj en la spaco, kaj kune gravitos al Dio. Se iuj falis sur la vojon, tiuj malfruigas sian progreson kaj sian feliĉon, sed la espero neniel perdiĝas; helpataj, kuraĝigataj kaj subtenataj de tiuj, kiuj amas ilin, ili iam eliros el la ŝlimejo, en kiun ili falis. Per la reenkarniĝo, fine, ekzistas porĉiama solidareco inter la enkarniĝintoj kaj la elkarniĝintoj, kaj de tiu solidareco venas plistreĉiĝo de l' amligiloj.

23. Resume, kvar alternativoj prezentiĝas al la homo pri lia posttomba estonteco: 1-e, la neniiĝo, laŭ la materialisma doktrino; 2-e, la ensorbiĝo en la universalan tutaĵon, laŭ la panteisma doktrino; 3-e, la individueco kun definitiva fikseco de la sorto, laŭ la doktrino de la Kristanaj Eklezioj; 4-e, la individueco kun senlima progresado, laŭ la spiritisma doktrino. Laŭ la du unuaj, la ligiloj de familio estas rompataj ĉe la morto, kaj al la animoj restas nenia espero retrovi unuj aliajn; laŭ la tria, la animoj havas la eblon de reciproka revido, kondiĉe, ke ili iru en la saman medion, kaj tiu medio povas esti tiel la infero, kiel la paradizo; laŭ la plureco de l' ekzistadoj, kiu estas nedisigebla de l' iompost-ioma progresado, estas certeco pri la kontinueco de la rilatoj inter homoj, kiuj amis unuj aliajn, kaj ĝuste tio formas la veran familion.

INSTRUOJ DE LA SPIRITOJ

Limoj de l' enkarniĝo

24. Kiuj estas la limoj de l' enkarniĝo?

Por precize paroli, la enkarniĝo ne havas klare difinitajn limojn, se oni konsideras nur la envolvaĵon, kiu konsistigas la korpon de la Spirito, ĉar la materieco de tiu envolvaĵo maldensiĝas, laŭmezure kiel la Spirito puriĝas. En iuj mondoj, pli progresintaj ol la tero, ĝi estas malpli densa, malpli peza kaj pli delikata, kaj sekve elmetita al malpli da ŝanĝoj; en pli alta grado ĝi estas travidebla kaj preskaŭ fluideca; grado post grado ĝi maldensiĝas kaj fine konfuziĝas kun la perispirito. Laŭ la mondo, kien la Spirito estas vokata vivadi, li prenas envolvaĵon taŭgan pro la naturo de tiu mondo.

La perispirito mem ricevas sinsekvajn transformiĝojn; ĝi fariĝas pli kaj pli etereca ĝis plena puriĝo ĉe perfektaj Spiritoj. Se specialaj mondoj estas difinitaj, kiel stacioj, por tre progresintaj Spiritoj, ĉi tiuj ne estas alligitaj tie, kiel en la malsuperaj mondoj; ilia stato de libereco permesas al ili translokiĝon ĉien, kien vokas ilin la misioj al ili konfiditaj.

Se oni konsideras la enkarniĝon el la materia vidpunkto, tiel kiel ĝi efektiviĝas sur la tero, oni povas diri, ke ĝi estas limigita en la malsuperaj mondoj; dependas do de la Spirito liberiĝi pli aŭ malpli rapide de tiuj malsuperaj mondoj, laborante por sia puriĝo.

Oni devas ankaŭ konsideri, ke en la vaganteco, tio estas, en la intertempo inter du enkorpaj ekzistadoj, la situacio de Spirto rilatas kun la naturo de la mondo, ĉe kiu lin tenas lia grado da progreso. En la vangateco li estas do pli aŭ malpli feliĉa, libera kaj komprenpova, laŭ sia pli aŭ malpli granda senmateriiĝo. (Sankta Ludoviko. Parizo, 1859.)

Neceso de l' enkarniĝo

25. Ĉu la enkarniĝo estas puno, kaj nur kulpaj Spiritoj estas submetataj al ĝi?

La paso de la Spiritoj tra la enkorpa vivo estas necesa, por ke ili povu plenumi, per helpo de materia agado, la planojn, kies plenumon Dio konfidis al ili. Ĝi estas necesa al ili mem, ĉar la aktiveco, al kiu ili estas devigataj, helpas la elvolviĝadon de l' intelekto. Estante suverene justa, Dio donas egalan taskon al ĉiuj Siaj infanoj; tial Li donas al ĉiuj la saman deirpunkton, la saman kapablecon, la samajn devojn kaj la saman liberecon de agado; ĉiu privilegio estus prefero, kaj ĉiu prefero estus maljustaĵo. Sed la enkarniĝo estas por ĉiuj Spiritoj nur provizora stato; ĝi estas tasko, kiun Dio trudas al ili ĉe la komenco de ilia vivo, kiel unua provo de l' uzado, kiun ili faros el sia libera volo. Kiuj plenumas tiun taskon kun fervoro, tiuj venkas rapide kaj malpli pene la unuajn gradojn de sia inicado kaj pli frue ĝuas la frukton de siaj klopodoj. Kontraŭe, kiuj faras malbonuzon de la libereco, kiun Dio donas al ili, tiuj malfruigas sian progresadon; kaj laŭ sia obstineco, ili povas senlime bezoni reenkarniĝon; tiam la enkarniĝo estas puno. (Sankta Ludoviko. Parizo, 1859.)

26. Rimarko. Vulgara komparo pli bone komprenigos tiun diferencon. Lernanto komencas la studon de iu scienco nur post kiam li trapasis la serion de la studkursoj, kiuj tien kondukas. Kia ajn estas la penado, kiun tiuj kursoj postulas, ili estas rimedo por veni al celo, kaj ne puno. La diligenta lernanto mallongigas la vojon kaj trovas sur ĝi malpli da dornoj; alie okazas al tiu, kies neglektemo kaj maldiligenteco devigas lin fari denove iujn klasojn. Ne la laboro de la kurso estas puno, sed la devigo rekomenci la saman laboron.

Tiel okazas al la homo sur la tero. Por la Spirito de la sovaĝulo, kiu apenaŭ troviĝas en la komenco de la spirita vivo, la enkarniĝo estas rimedo por elvolvi lian intelekton; sed por la klera homo, kies morala sento estas larĝe elvolviĝinta kaj kiu estas devigita refari la etapojn de enkorpa vivo plena de angoroj, dum li povus esti jam atinginta la celon, tio estas puno pro la neceso, en kiu li troviĝas, plilongigi sian restadon en mondoj malsuperaj kaj malfeliĉaj. Kontraŭe, kiu laboras aktive por sia morala progresado, tiu povas, ne nur mallongigi la daŭron de la materia enkarniĝo, sed transpaŝi per unu sola fojo la intergradojn, kiuj apartigas lin de la superaj mondoj.

Ĉu la Spiritoj ne povus enkarniĝi unu solan fojon sur la sama glogo kaj plenumi siajn plurajn ekzistadojn en malsamaj sferoj? Tia opinio estus akceptebla nur, se ĉiuj homoj sur la tero starus ĝuste sur la sama nivelo morala kaj intelekta. La diferencoj inter ili, ekde la sovaĝulo ĝis la civilizita homo, montras, kiujn ŝtupojn ili devas supreniri. Cetere la enkarniĝo devas havi utilan celon; nu, kian utilon havus la nedaŭraj enkarniĝoj de l' infanoj, kiuj mortas en frua aĝo? Ili estus suferintaj sen profito por ili mem kaj por aliaj: Dio, kies leĝoj estas superege saĝaj, faras nenion senutilan. Per la reenkarniĝo sur la sama globo Li volis, ke la samaj Spiritoj, denove en kontakto unuj kun aliaj, trovu la okazon ripari siajn reciprokajn malbonagojn; per iliaj antaŭaj rilatoj, Li cetere volis fondi la ligilojn de familio sur spirita bazo kaj apogi sur natura leĝo la principojn de solidareco, de frateco kaj de egaleco.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2023 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.