La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA EVANGELIO
LAŬ LA SPIRITISMO

Aŭtoro: Allan Kardec

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

Al la legonto
Antaŭparolo
Enkonduko
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13 14
15 16 17 18 19
20 21 22 23 24
25 26 27 28
Aldono I
Aldono II

ĈAPITRO XV: EKSTER KARITO, NENIA SAVO

Kio estas necesa, por esti savita. Parabolo de la bona Samariano. La plej granda ordono. Bezono de karito laŭ Sankta Paŭlo. Ekster la Eklezio, nenia savo. Ekster la vero, nenia savo. Instruoj de la Spiritoj: Ekster karito, nenia savo.

Kio estas necesa, por esti savita. Parabolo de la bona Samariano

1. Sed kiam la Filo de homo venos en sia gloro, kaj ĉiuj anĝeloj kun li, tiam li sidos sur la trono de sia gloro; kaj antaŭ li kolektiĝos ĉiuj nacioj, kaj li apartigos ilin unu de alia, kiel paŝtisto apartigas la ŝafojn for de la kaproj; kaj li starigos la ŝafojn dekstre de li kaj la kaprojn maldekstre. – Tiam diros la Reĝo al tiuj, kiuj staras dekstre de li: Venu, vi benataj de mia Patro, heredu la regnon preparitan por vi de post la komenco de la mondo; ĉar mi malsatis, kaj vi donis al mi manĝi; mi soifis, kaj vi donis al mi trinki; mi estis fremda, kaj vi gastigis min; nuda, kaj vi vestis min; mi malsanis, kaj vi vizitis min; mi estis en malliberejo, kaj vi venis al mi. – Tiam respondos al li la justuloj, dirante: Sinjoro, kiam ni vin vidis malsata, kaj vin satigis, aŭ soifanta, kaj trinkigis vin? Kaj kiam ni vidis vin fremda kaj gastigis vin? aŭ nuda, kaj vin vestis? Kaj kiam ni vidis vin malsana aŭ en malliberejo, kaj venis al vi? Kaj la Reĝo respondos kaj diros al ili: Vere mi diras al vi: Kiom vi faris al unu el ĉi tiuj miaj fratoj la plej malgrandaj, tiom vi faris al mi. – Tiam li diros al tiuj, kiuj staras maldekstre: For de mi, vi malbenitaj, en la eternan fajron, kiu estas preparita por la diablo kaj liaj anĝeloj; ĉar mi malsatis, kaj vi ne donis al mi manĝi; mi soifis, kaj vi ne donis al mi trinki; mi estis fremda, kaj vi ne gastigis min; nuda, kaj vi ne vestis min; malsana kaj en malliberejo kaj vi ne vizitis min. Tiam ili ankaŭ respondos, dirante: Sinjoro, kiam ni vidis vin malsata, aŭ soifanta, aŭ fremda, aŭ nuda, aŭ malsana, aŭ en malliberejo, kaj ne servis al vi? Tiam li respondos al ili, dirante: Vere mi diras al vi: Kiom vi ne faris al unu el ĉi tiuj la plej malgrandaj, tiom vi ne faris al mi. Kaj ĉi tiuj foriros en eternan punon, sed la justuloj en eternan vivon. (Mateo, 25:31-46.)

2. Kaj jen unu leĝisto stariĝis, kaj tentis lin, dirante: Majstro, kion mi faru por heredi eternan vivon? Kaj li diris al li: Kio estas skribita en la leĝo? kiel vi legas? Kaj li responde diris: Amu la Eternulon, vian Dion, per via tuta koro kaj per via tuta animo kaj per via tuta forto kaj per via tuta menso, kaj vian proksimulon kiel vin mem. - Kaj li diris al li: Vi prave respondis; tion faru, kaj vi vivos. Sed li, dezirante pravigi sin, diris al Jesuo: Kaj kiu estas mia proksimulo? - Jesuo respondis kaj diris: Unu homo malsupreniris de Jerusalem al Jeriĥo; kaj li falis en la manojn de rabistoj, kiuj lin senvestigis kaj batis, kaj foriris lasante lin duone senviva. Kaj laŭ okazo unu pastro malsupreniris la saman vojon; kaj lin vidinte, li preterpasis aliflanke. Kaj tiel same unu Levido, veninte al la loko kaj lin vidinte, preterpasis aliflanke. Sed unu Samariano, vojaĝante, alvenis tien, kie li estis, kaj lin ekvidinte, li kortuŝiĝis, kaj alproksimiĝis, kaj bandaĝis liajn vundojn, kaj surverŝis oleon kaj vinon; kaj li metis lin sur sian beston, kaj kondukis lin al gastejo, kaj zorgis pri li. Kaj la morgaŭan tagon li elprenis du denarojn kaj donis ilin al la gastejestro, kaj diris: Zorgu pri li, kaj kion pli vi elspezos, mi tion repagos al vi, kiam mi revenos. Kiu el tiuj tri, laŭ via opinio, sin montris proksimulo de tiu, kiu falis en la manojn de la rabistoj? Kaj li diris: Tiu, kiu faris al li kompaton. - Kaj Jesuo diris al li: Iru vi, kaj faru tion saman. (Luko, 10:25-37.)

3. La tuta moralo de Jesuo resume konsistas en karito kaj en humileco, tio estas, en la du virtoj kontraŭaj al egoismo kaj fiero. En ĉiuj liaj instruoj li prezentas tiujn virtojn kiel la vojon al la eterna feliĉo:

Feliĉaj, li diras, la malriĉaj en spirito, tio estas, la humilaj, ĉar ilia estas la regno de la ĉielo; feliĉaj la kore puraj; feliĉaj la pacigantoj; feliĉaj la kompatemaj; amu vian proksimulon kiel vin mem; faru al aliaj tion, kion vi volus, ke oni faru al vi; amu viajn malamikojn; pardonu la ofendojn, se vi volas esti pardonataj; faru la bonon sen parado; juĝu vin mem, antaŭ ol juĝi aliajn.

Humilecon kaj kariton li senĉese rekomendas kaj pri ili donas li mem ekzemplon; kontraŭ fiero kaj egoismo li senĉese batalas; sed li faras pli, ol rekomendi kariton, li prezentas ĝin klare kaj per precizaj vortoj, kiel nepran kondiĉon de l' estonta feliĉo.

En la bildo, kiun Jesuo pentris pri la lasta juĝo, kiel ĉe multaj aliaj aferoj, devas esti aparte konsiderata la figuro, la alegorio. Al homoj, kiaj tiuj, al kiuj li paroladis, ankoraŭ ne kapablaj kompreni la pure spiritajn demandojn, li devis prezenti figurojn materiajn, frapantajn kaj kapablajn impresi ilin. Por esti pli bone akceptata, li eĉ devis ne tro malproksimiĝi de la komunaj ideoj, laŭ la formo, rezervante ĉiam al la estonteco la veran interpreton de siaj paroloj kaj de la punktoj, pri kiuj li tiam ne povis doni precizajn klarigojn. Sed apud la akcesora parto de la figuro, troviĝas reganta ideo: la feliĉo, destinata al la justulo, kaj la malfeliĉo, atendanta la malbonulon.

En tiu superega juĝo, kiaj estas la konsideroj por la verdikto? sur kio sin apogas la akuzaĵo? Ĉu la juĝisto demandas, ĉu la juĝato plenumis tian aŭ alian formalaĵon, observis tiun aŭ tiun alian eksteran detalon? Tute ne; li informiĝas nur pri unu afero: la praktikado de la karito, kaj verdiktas jene: Vi, kiuj helpis viajn fratojn, iru dekstren; vi, kiuj estis nehumanaj kontraŭ ili, iru maldekstren.

Ĉu li demandas pri l' ortodokseco de la kredo? ĉu li distingas inter tiu, kiu kredas en unu maniero, kaj tiu, kiu kredas alimaniere? Ne; ĉar Jesuo lokas la Samarianon, rigardatan kiel herezulon, sed kiu havas amon al sia proksimulo, super la ortodoksulon, kiu kulpas pri nekaritemo. Jesuo do ne faras el la karito nur unu el la kondiĉoj por la savo, sed la solan kondiĉon; se aliaj kondiĉoj devus esti plenumitaj, li ilin mencius. Se li asignas al la karito la unuan lokon inter la virtoj, ĝi do implicite ampleksas ĉiujn aliajn: humilecon, mildecon, bonvolemon, indulgemon, justecon, ktp; kaj alia motivo kuŝas en tio, ke ĝi estas la absoluta malo de fiero kaj egoismo.

La plej granda ordono

4. Sed la Fariseoj, aŭdinte, ke li silentigis la Sadukeojn, kune kolektiĝis. Kaj unu el ili, leĝisto, demandis lin, provante lin: Majstro, kiu estas la granda ordono en la leĝo? – Kaj li diris al li: Amu la Eternulon, vian Dion, per via tuta koro kaj per via tuta animo kaj per via tuta menso. Ĉi tiu estas la granda kaj la unua ordono. Kaj dua estas simila al ĝi: Amu vian proksimulon kiel vi mem. De ĉi tiuj du ordonoj dependas la tuta leĝo kaj la profetoj. (Mateo, 22:34-40.)

5. Karito kaj humileco, jen la sola vojo por la savo; egoismo kaj fiero, jen la vojo al la pereo. Tiu principo estas precize formulita per sekvantaj vortoj: "Amu Dion per via tuta animo kaj vian proksimulon kiel vi mem; de ĉi tiuj du ordonoj dependas la tuta leĝo kaj la profetoj." Kaj, por ke ne estu dusenca interpreto de l' amo al Dio kaj al la proksimulo, li aldonis: "Kaj dua estas simila al ĝi: Amu vian proksimulon kiel vi mem", tio estas, oni ne povas vere ami Dion, ne amante sian proksimulon, nek ami sian proksimulon, ne amante Dion; ĉio do, kion oni faras kontraŭ la proksimulo, estas farata kontraŭ Dio. Ĉar oni ne povas ami Dion, ne praktikante kariton al sia proksimulo, tial ĉiuj devoj de la homo resume troviĝas en jena maksimo: Ekster karito, nenia savo.

Bezono de karito laŭ Sankta Paŭlo

6. Se mi parolus la lingvojn de homoj kaj anĝeloj, sed ne havus amon* mi fariĝus sonanta kupro aŭ tintanta cimbalo. Kaj se mi posedus la profetpovon, kaj komprenus ĉiujn misterojn kaj ĉian scion; kaj se mi havus ĉian fidon, tiel ke mi povus formovi montojn, sed ne havus amon, mi estus nenio. Kaj se mi disdonus mian tutan havon por nutri la malsatulojn, kaj se mi lasus mian korpon por forbrulo, sed ne havus amon, per tio mi neniom profitus. Amo longe suferas, kaj bonfaras; amo ne envias; amo ne fanfaronas, ne ŝveligas sin, ne kondutas nedece, ne celas por si mem, ne koleriĝas, ne pripensas malbonon, ne ĝojas pri maljusteco, sed kunĝojas kun vereco; ĉion toleras, ĉion kredas, ĉion esperas, ĉion eltenas. - Restas do nun fido, espero, amo, tiuj tri: kaj la plej granda el ili estas amo. (I. Korintanoj, 13:1-7 kaj 13.)


* La primitiva senco de Karito estas Amo; tial la fidela tradukto de la Biblio en Esperanto ne uzas la latinaĵon "karito" (de carus, caritas), sed ĉiam nur la vorton "amo". En la fino de tiu ĉi volumo ni presas parafrazon de tiu instruo de Sankta Paŭlo, en versoj de F. V. Lorenz. – La Tradukinto.


7. Sankta Paŭlo tiel bone komprenis ĉi tiun grandan veron, ke li diras: "Se mi parolus la lingvojn de la homoj kaj anĝeloj; se mi posedus la profetpovon, kaj komprenus ĉiujn misterojn; se mi havus ĉian fidon, tiel ke mi povus formovi montojn, sed ne havus amon, mi estus nenio. Restas do nun fido, espero, amo, tiuj tri: kaj la plej granda el ili estas amo." Li do, sen ia dubo, lokas la kariton super eĉ la fidon; efektive la kariton ĉiuj povas praktiki: kleraj kaj malkleraj, riĉaj kaj malriĉaj, kaj ĝi dependas de nenia privata kredo.

Li faras pli ol tion: li difinas la veran kariton; li montras ĝin, ne nur en la bonfarado, sed ankaŭ en la kolekto de ĉiuj kvalitoj de la koro, en la boneco kaj la bonvolemo por la proksimulo.

Ekster la Eklezio, nenia savo. Ekster la vero, nenia savo.

8. Dum la maksimo: Ekster karito, nenia savo, apogita sur universala principo, malfermas al ĉiuj filoj de Dio la enirejon al la superega feliĉo, la dogmo: Ekster la Eklezio, nenia savo, estas bazita, ne sur la fundamenta fido al Dio kaj kredo je la senmorteco de l' animo, fido komuna al ĉiuj religioj, sed sur speciala fido al privataj dogmoj; ĉi tiu lasta estas ekskluziva kaj absoluta; anstataŭ kunigi la filojn de Dio, ĝi disigas ilin; anstataŭ instigi ilin al amo por siaj fratoj, ĝi subtenas kaj aprobas la koleron inter la sektanoj de la diversaj kultoj, kiuj rigardas unuj aliajn kiel kondamnitojn por la eterna tempo, eĉ se tiuj estus parencoj kaj amikoj en tiu ĉi mondo; ĝi ne rekonas la grandan leĝon de l' egaleco antaŭ la tombo kaj apartigas la homojn inter si eĉ en la kampo de ilia ripozo. La maksimo: Ekster karito, nenia savo, estas konfirmo de la principo de egaleco antaŭ Dio kaj de la libereco de konscienco; kun tiu maksimo kiel regulo, ĉiuj homoj estas fratoj, kaj kia ajn estas ilia maniero adori la Kreanton, ili etendas la manon unuj al aliaj kaj preĝas unuj por la aliaj. Kun la dogmo: Ekster la Eklezio, nenia savo, ili sin reciproke anatemas kaj persekutas, vivas kiel malamikoj; la patro ne preĝas por la filo, nek la filo por la patro, nek la amiko por la amiko, ĉar ili juĝas unuj aliajn senrimede kondamnitaj al la infero. Tiu dogmo estas do fundamente kontraŭa al la instruoj de la Kristo kaj al la evangelia leĝo.

9. Ekster la vero, nenia savo estus ekvivalenta al: Ekster la Eklezio, nenia savo, kaj tute same ekskluziva, ĉar ekzistas nenia sekto, kiu ne pretendas havi la privilegion de la vero. Kiu homo povus flati al si, ke li posedas la tutan veron, se la sfero de la konoj grandiĝas senĉese kaj la ideoj reĝustiĝas ĉiutage? La absoluta vero estas propraĵo nur de la Spiritoj de la plej alta ordo, kaj la surtera homaro ne povus pretendi al ĝi, ĉar ĉion scii ne estas permesite al la homaro; ĉi tiu povas aspiri nur al ia vero relativa kaj proporcia al la homa progresado. Se Dio estus farinta el la posedo de l' absoluta vero la nepran kondiĉon de l' estonta feliĉo, Li eldonus verdikton de ĝenerala kondamno, dum la karito, eĉ en sia plej ampleksa signifo, povas esti praktikata de ĉiuj. Spiritismo, konforme kun la Evangelio, kaj akceptante, ke ĉiu povas esti savata, kiel ajn lia kredo, kondiĉe, ke li plenumu la leĝon de Dio, neniel diras: Ekster Spiritismo, nenia savo; kaj tial, ke ĝi ne pretendas instrui ankoraŭ la tutan veron, ĝi ne diras ankaŭ: Ekster la vero, nenia savo, maksimo, kiu disigas, anstataŭ kunigi, kaj eternigus la antagonismojn.

INSTRUOJ DE LA SPIRITOJ

Ekster karito, nenia savo

10. Miaj infanoj, en la maksimo: Ekster karito, nenia savo, estas entenataj la destinoj de la homoj sur la tero kaj en la ĉielo; sur la tero, ĉar en la ombro de tiu standaro ili vivos en paco; en la ĉielo, ĉar tiuj, kiuj ĝin praktikis, trovos gracon ĉe la Sinjoro. Tiu devizo estas la ĉiela torĉo, la luma kolono, kiu gvidas la homon tra la dezerto de la vivo al la Promesita Lando; ĝi brilas en la ĉielo kiel sankta aŭreolo sur la frunto de l' elektitoj, kaj sur la tero ĝi estas gravurita en la koro de tiuj, al kiuj Jesuo diros: Iru dekstren, vi, benitoj de mia Patro. Vi rekonos ilin per la parfumo de karito, kiun ili divastigas ĉirkaŭ si. Nenio pli ĝuste esprimas la penson de Jesuo, nenio pli bone difinas la devojn de la homoj, ol tiu maksimo de dia naturo; Spiritismo ne povus pli trafe pruvi sian originon, ol donante tiun maksimon kiel regulon, ĉar tiu devizo estas ia refiguraĵo de la plej pura Kristanismo; kun tia gvidilo, la homo neniam devojiĝos. Diligentu do, miaj amikoj, por kompreni ĝian profundan sencon kaj ĝiajn konsekvencojn, por trovi mem ĉiujn ĝiajn aplikojn. Submetu ĉiujn viajn agojn al la kontrolo de la karito, kaj via konscienco respondos al vi; ĝi ne nur evitos, ke vi faru malbonon, sed ĝi igos vin fari bonon; ĉar ia negativa virto ne sufiĉas, estas necesa virto agema; por fari bonon, estas ĉiam necesa la agado de la volo; por ne fari malbonon, ofte sufiĉas inerteco kaj malzorgemo.

Miaj amikoj, danku Dion, ke Li permesis al vi ĝui la lumon de Spiritismo; ne tial, ke povas esti savataj nur la homoj, kiuj posedas tiun lumon, sed tial, ke ĝi helpas vin pli bone kompreni la instruojn de la Kristo kaj faras vin pli bonaj kristanoj. Klopodu do, por ke, vin vidante, oni diru, ke vera spiritisto kaj vera kristano estas unu sama homo, ĉar ĉiuj, kiuj praktikas kariton, estas disĉiploj de Jesuo, al kiu ajn sekto ili apartenas. (Paŭlo, apostolo. Parizo, 1860.)


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.