La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA EVANGELIO
LAŬ LA SPIRITISMO

Aŭtoro: Allan Kardec

©2022 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

Al la legonto
Antaŭparolo
Enkonduko
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13 14
15 16 17 18 19
20 21 22 23 24
25 26 27 28
Aldono I
Aldono II

ĈAPITRO XXVIII: KOLEKTO DA SPIRITISTAJ PREĜOJ

Antaŭparolo

1. La Spiritoj ĉiam diradas: "La formo estas nenio, la penso esta ĉio. Ĉiu el vi preĝu laŭ siaj konvinkoj kaj en la maniero, kiu plej tuŝas lin aŭ ŝin; bona penso valoras pli ol multenombraj paroloj, en kiuj la koro neniel partoprenas."

La Spiritoj ordonas nenian absolutan formulon de preĝoj; kiam ili donas formulojn, ili celas fiksi la ideojn kaj precipe atentigi pri iuj principoj de la doktrino spiritisma. Tiuj formuloj celas ankaŭ helpi la personojn, kiuj estas en embaraso por esprimi siajn ideojn, ĉar estas personoj, kiuj ne kredas, ke ili efektive preĝis, se iliaj pensoj ne estis formulitaj.

La kolekto da preĝoj en tiu ĉi ĉapitro estas elekto, farita el inter la preĝoj diktitaj de la Spiritoj en pluraj cirkonstancoj; ili eble ja diktis aliajn per malsamaj vortoj, taŭgaj por difinitaj ideoj aŭ apartaj okazoj, sed la formo ne gravas, se la fundamenta penso estas la sama. La celo de la preĝo estas levi nian animon al Dio; la diverseco de la formuloj nenian diferencon devas krei inter la homoj, kiuj kredas al Li, kaj des malpli inter la adeptoj de Spiritismo, ĉar Dio akceptas ĉiajn preĝojn, se nur ili estas sinceraj. Oni do ne konsideru tiun ĉi kolekton kiel absolutan formularon, sed nur kiel ekzemplon de la instruoj de la Spiritoj. Ili estas apliko de la principoj de la evangelia moralo komentariita en tiu ĉi libro, alplenigaĵo al la diktaĵoj de la pri la devoj al Dio kaj al la proksimulo, en kiu estas rememorigataj la principoj de la doktrino.

Spiritismo rekonas kiel bonajn la preĝojn de ĉiaj kultoj, kiam ili estas dirataj el la koro kaj ne el la lipoj; nenian ĝi trudas, nenian ĝi malaprobas; Dio estas tro granda, laŭ Spiritismo, por forpuŝi la voĉon, kiu petegas de Li aŭ kantas al Li laŭdojn tial, ke ĝi tion faras en unu maniero kaj ne en alia. Kiu ajn anatemus la preĝojn, kiuj ne estas en lia formularo, tiu pruvus, ke li ne konas la grandecon de Dio. Kredi, ke Dio nur akceptas difinitan formulon, estas atribui al Li la malgrandecon kaj pasiojn de la homaro.

Esenca kondiĉo de la preĝo, laŭ Sankta Paŭlo, estas, ke ĝi estu komprenebla, por ke ĝi povu paroli al la spirito; por tio ne sufiĉas, ke ĝi estu dirata en lingvo komprenata de la preĝanto; estas preĝoj en vulgara lingvo, kiuj ne diras multe pli al la penso, ol se ili estus en fremda lingvo, kaj kiuj tial ne iras en la koron; la malmultaj ideoj, kiujn ili enhavas estas ofte sufokitaj de la superabundeco de vortoj kaj la mistikeco de la lingvo.

La precipaj kvalitoj de la preĝo estas klareco, simpleco kaj koncizeco, sen frazaro senutila kaj laŭtaj epitetoj, kiuj estas nur falsbrila ornamaĵo; ĉiu vorto devas trafi sian celon, veki ideon, skui koran fibron; unuvorte, ĝi devas pripensigi; nur laŭ ĉi tiu kondiĉo la preĝo povas trafi sian celon, alimaniere ĝi estas nur bruo. Vidu, kun kia mieno de distreco kaj fluegeco plej ofte ili estas dirataj; oni vidas la lipojn moviĝantajn; sed, laŭ la esprimo de la fizionomio, laŭ la sono mem de la voĉo, oni konstatas en ili ian agon maŝinecan, pure eksteran, por kiu la animo restas indiferenta.

La preĝoj, kunigitaj en tiu ĉi kolekto, estas dividitaj en kvin kategoriojn: 1-e. Ĝeneralaj preĝoj; 2-e. Preĝoj por la preĝanto mem; 3-e. Preĝoj por la vivantoj; 4-e. Preĝoj por la mortintoj; 5-e. Specialaj preĝoj por malsanuloj kaj obseditoj.

Por la celo turni pli speciale la atenton al la temo de ĉiu preĝo kaj pli bone komprenigi ties amplekson, ni antaŭigis ĉiujn per la koncerna instruo, per ia prezento de motivoj, sub la titolo Antaŭparolo.

I. ĜENERALAJ PREĜOJ

La Sinjora preĝo = Patro Nia

2. Antaŭparolo. La Spiritoj rekomendis loki la Patron Nian kiel kapon de tiu ĉi kolekto, ne nur kiel preĝon, sed ankaŭ kiel simbolon. El ĉiuj preĝoj, ili donas al ĉi tiu la unuan rangon, aŭ tial, ke ĝi venas de Jesuo mem (Sankta Mateo, 6:9-13), aŭ tial, ke ĝi povas anstataŭi ĉiujn aliajn, laŭ la penso, kiun oni al ĝi alligas. Ĝi estas la plej perfekta modelo de koncizeco, vera majstroverko de sublimeco laŭ sia simpleco. Efektive, sub la plej malvasta formo, ĝi resumas ĉiujn devojn de la homo al Dio, al si mem kaj al la proksimulo; ĝi enhavas deklaron de fido, agon de adorado kaj de submetiĝo, peton de ĉio necesa al la vivo kaj la principon de karito. Ĝin diri intence al iu estas peti por li tion, kion oni petus por si.

Tamen tial, ke ĝi mem estas tre mallonga, la profunda senco enfermita en la kelkaj vortoj, kiuj ĝin konsistigas, ne estas kaptata de la plimulto el la homoj; tial oni ĝin ordinare diras ne direktante la penson al la aplikado de ĉiu el ĝiaj partoj; oni ĝin eldiras kiel formulon, kies efikeco estas proporcia al la nombro da fojoj de ĝia ripetado; nu, tiu nombro estas preskaŭ ĉiam unu el la kabalaj nombroj, tri, sep aŭ naŭ, eltiritaj el la antikva superstiĉa kredo al la efikeco de la nombroj, uzata en la magiaĵoj.

Por anstataŭi la malplenon, kiun la koncizeco de tiu preĝo lasas en la menso, laŭ konsilo kaj kun la helpo de la bonaj Spiritoj, al ĉiu frazo estas aldonita komentario, kiu elvolvas ĝian sencon kaj montras ĝiajn aplikojn. Laŭ la cirkonstancoj kaj la disponebla tempo, oni povas do diri la Patron Nian simpla aŭ komentariita.

3. Preĝo.

I. Patro nia, kiu estas en la ĉielo, Via nomo estu sanktigita!

Ni kredas al Vi, Sinjoro, ĉar ĉio elmontras Vian povon kaj Vian bonecon. La harmonio de la universo atestas saĝon, prudenton kaj antaŭvidemon, kiuj superas ĉiujn homajn kapablojn; la nomo de iu Estulo suverene granda kaj saĝa estas enskribita en ĉiuj verkoj de la kreitaĵaro, ekde la trunketo de herbo kaj la plej malgranda insekto ĝis la astroj, moviĝantaj en la spaco; ĉie ni vidas la pruvon de patra prizorgemo; tial estas blinda tiu, kiu ne rekonas Vin en Viaj verkoj, fiera tiu, kiu Vin ne gloras, kaj maldankema tiu, kiu ne esprimas al Vi sian ŝuldon por Viaj favoroj.

II. Venu Via regno!

Sinjoro, Vi donis al la homoj leĝojn plenajn de saĝo, kiuj farus ilian feliĉon, se ili observadus tiujn leĝojn. Kun tiuj leĝoj ili igus la pacon kaj la justecon regi ĉe ili; ili helpus sin reciproke, anstataŭ malutili unuj al aliaj, kiel ili faras; la fortulo subtenus la malfortulon, anstataŭ lin subpremi; ili evitus la malbonaĵojn, kiujn naskas la maljustaĵoj kaj ĉiaspecaj ekscesoj. Ĉiaj suferoj sur la tero venas de la malobeo al Viaj leĝoj, ĉar ĉiu malobeo havas siajn fatalajn sekvojn.

Al la bruto Vi donis la instinkton, kiu signas la limon de tio necesa al ĝi, kaj ĝi aŭtomate konformiĝas; sed al la homo, krom tiu instinkto, Vi donis ankaŭ intelekton kaj racion; Vi donis al li ankaŭ la liberecon obei aŭ malobei tiujn el Viaj leĝoj, kiuj lin rekte koncernas, tio estas, la liberecon elekti inter la bono kaj la malbono, por ke li havu la meriton kaj la repondecon por siaj agoj.

Neniu povas preteksti nescion pri Viaj leĝoj, ĉar, per patra prizorgemo, Vi volis, ke tiuj leĝoj estu engravuritaj en ĉies konscienco, sendistinge de kultoj aŭ de nacioj: kiuj ilin malobeas, tiuj Vin ne rekonas.

Venos tago, kiam, laŭ Via promeso, ĉiuj plenumos Viajn leĝojn; tiam la nekredemo estos malaperinta; ĉiuj Vin rekonos kiel la Suverenan Mastron de ĉiuj aferoj, kaj la regado de Viaj leĝoj starigos Vian regnon sur la tero.

Bonvolu, Sinjoro, fruigi tiun alvenon, donante al la homoj la necesan lumon, kiu konduku ilin sur la vojon de la vero.

III. Plenumiĝu Via volo, kiel en la ĉielo, tiel ankaŭ sur la tero!

Se la submetiĝo estas devo de la filo al la patro, de la malsuperulo al sia superulo, kies des pli granda estas la devo de submetiĝo de la kreito al sia Kreinto!

Fari Vian volon, Sinjoro, estas observi Viajn leĝojn kaj sen murmuroj submetiĝi al la diaj dekretoj; la homo submetiĝos al ili, kiam li komprenos, ke Vi estas la fonto de ĉia saĝo, kaj ke sen Vi li nenion kapablas; tiam li faros Vian volon sur la tero, kiel la elektitoj en la ĉielo.

IV. Nian panon ĉiutagan, donu al ni hodiaŭ.

Donu al ni la nutraĵon, kiu subtenus la fortojn de la korpo; donu al ni ankaŭ la spiritan nutraĵon por la elvolviĝo de nia Spirito.

La bruto trovas sian nutraĵon, sed la homo ŝuldas ĝin al sia agemeco kaj al la rimedoj de sia intelekto, ĉar Vi kreis lin libera.

Vi diris al li: "En la ŝvito de via vizaĝo vi manĝados panon"; per tio Vi trudis al li la devon de laboro, por ke li ekzercu sian intelekton per la serĉado de rimedoj, por prizorgi siajn bezonojn kaj sian bonstaton, unuj per materia laboro, aliaj per intelekta laboro; sen la laboro li restus senprogresa kaj ne povus aspiri al la feliĉo de la superaj Spiritoj.

Vi helpas la bonvolan homon, kiu fidas al Vi por la necesaj aĵoj, sed ne tiun, al kiu plaĉas la mallaboremo kaj ĉion volus ricevi sen penoj, nek tiun, kiu serĉas la superfluaĵon. (Ĉap. XXV.)

Kiom da homoj pereas pro sia propra kulpo, pro sia malzorgemo, pro sia neantaŭvidemo aŭ por sia ambicio, kaj tial, ke ili ne volis kontentiĝi per tio, kion Vi donis al ili! Tiuj estas la farintoj de sia propra malfeliĉo kaj ne havas la rajton plendi, ĉar ili estas punataj de sia propra peko. Sed eĉ tiujn Vi ne forlasas, ĉar Vi estas senlime favorkora; Vi etendas al ili helpeman manon, tuj kiam, kiel la erarinta filo, ili sincere revenas al Vi. (Ĉap. V, § 4.)

Antaŭ ol plendi kontraŭ nia sorto, ni demandu, ĉu ĝi ne estas nia verko; ĉe ĉiu malfeliĉo, kiu okazas al ni, ni demandu nin mem, ĉu ne dependis de ni eviti ĝin; sed ni diru ankaŭ, ke Dio donis al ni intelekton, por ke ni eliru mem el la ŝlimejo, kaj dependas de ni uzi tiun intelekton.

Tial, ke la leĝo de laboro estas la kondiĉo de la homo sur la tero, donu al ni kuraĝon kaj fortojn por plenumi ĝin; donu al ni ankaŭ prudenton, antaŭzorgemon kaj moderecon, por ke ni ne perdu la frukton de la laboro.

Donu al ni do, Sinjoro, nian ĉiutagan panon, tio estas, la rimedojn por akiri per la laboro la aĵojn necesajn al la vivo, ĉar neniu havas la rajton peti ion superfluan.

Se la laboro estas al ni ne ebla, ni fidas al Via dia providenco.

Se apartenas al Viaj planoj submeti nin al la plej severaj provoj, malgraŭ niaj klopodoj, ni akceptos ilin kiel justan elaĉeton de la kulpoj, kiujn ni eble faris en la nuna vivo aŭ en iu antaŭa, ĉar Vi estas justa; ni scias, ke ne estas punoj ne merititaj, kaj ke Vi neniam punas sen ia kaŭzo.

Gardu nin, ho mia Dio, kontraŭ la sento de envio kontraŭ la homoj, kiuj posedas, kion ni ne havas, eĉ kontraŭ tiuj, kiuj havas superflue, dum al ni mankas la necesaĵoj. Pardonu ilin, se ili forgesas la leĝon de karito kaj amo al la proksimulo, kiun Vi instruis al ili. (Ĉap. XVI, § 8.)

Forigu ankaŭ de nia spirito la penson nei Vian justecon, kiam ni vidas la properon de la malbonulo kaj la malfeliĉon, kiu premas la bonulon. Nun ni scias, dank’ al la novaj konigoj, kiujn Vi konsentis al ni, ke Via justeco ĉiam plenumiĝas kaj al neniu mankas; ke la materiala prospero de la malbonulo estas tiel mallonggedaŭra kiel lia korpa ekzistado, kaj ke ĝi havos terurajn sekvojn, dum la ĝojo, destinita al tiu, kiu suferas kun rezignacio, estas eterna. (Ĉap. V, §§ 7, 9, 12, 18.)

V. Kaj pardonu al ni niajn ŝuldojn, kiel ankaŭ ni pardonas al niaj ŝuldantoj. = Pardonu al ni niajn ofendojn, kiel ankaŭ ni pardonas tiujn, kiuj nin ofendis.

Ĉia malobeo al Via leĝoj, Sinjoro, estas ofendo al Vi, kaj ŝuldo farita, kiun pli malpli baldaŭ ni devos pagi. Ni petas de Via senlima favorkoreco la pardonon de niaj ŝuldoj, kun la promeso klopodi, por ne fari novajn. Vi faris por ni el la karito difinitan leĝon; sed karito ne konsistas nur en la helpo al nia similulo en la bezono; ĝi estas ankaŭ la forgeso kaj la pardono de la ofendoj. Per kia rajto petus ni Vian indulgon, se ni mem ne indulgus la homojn, pri kiuj ni plendas?

Donu al ni, ho mia Dio, la forton por sufoki en nia animo ĉian venĝemon, ĉian malamon kaj ĉian koleron; konsentu, ke la morto ne surprizu nin kun deziro je venĝo en la koro. Se al Vi plaĉas repreni nin ankoraŭ hodiaŭ de sur la tero, konsentu, ke ni povu prezentiĝi al Vi puraj de ĉia malamo, laŭ la ekzemplo de la Kristo, kies lastaj paroloj estis pardonpeto por liaj turmentantoj. (Ĉap. X.)

La persekutoj, kiujn la malbonuloj igas nin suferi, estas parto de niaj surteraj provoj; ni devas ilin akcepti sen murmuro, kiel ĉiujn aliajn provojn, kaj ne malbeni tiujn, kiun per siaj malicaĵoj preparas nian vojon al la eterna feliĉo, ĉar Vi diris al ni per la buŝo de Jesuo: "Feliĉaj estas tiuj, kiuj estas persekutataj pro justeco, ĉar ilia estas la regno de la ĉielo!" Ni benu do la manon, kiu nin frapas kaj humiligas, ĉar la kontuzoj sur la korpo fortigas nian animon, kaj ni estos altigitaj pro nia humiliĝo. (Ĉap. XII, § 4.)

Glorata estu Via nomo, Sinjoro, ĉar Vi al ni instruis, ke nia sorto ne estas senrimede fiksita post la morto; ke ni trovos en aliaj ekzistadoj la rimedojn por elaĉeti kaj pagi niajn pasintajn kulpojn, por plenumi en nova vivo tion, kion ni ne povas fari en la nuna por nia progreso. (Ĉap. IV; ĉap V, § 5.)

Tiel klariĝas ĉiuj ŝajnaj anomalioj de la vivo; lumo estas ĵetata sur nian pasintecon kaj nian estontecon, kiel signo de Via suverena justeco kaj de Via senlima boneco.

VI. Kaj ne konduku nin en tenton, sed liberigu nin de la malbono*.


* La originala franca teksto diras: "Ne forlasu nin en tento, sed liberigu nin de la malbono", kaj la Aŭtoro skribas la jenan noton: "Iuj tradukoj diras: Ne konduku nin en tenton (et ne nos inducas in tentationem); tiu esprimo igus pensi, ke la tento venas de Dio, ke Li memvole pelas la homojn al la malbono, blasfema penso, kiu similigus Dion al Satano, kaj kiu ne povus esti en la menso de Jesuo. Tia penso estas konforma al la vulgara doktrino pri la rolo de la demonoj. (Vidu en La Ĉielo kaj la Infero ĉap X: "La Demonoj".)

La tradukinto en Esperanton tradukis neniun frazon el la Biblio, sed nur fidele kopiis el la ekzistanta eldono; tial la frazo estas kopiita el la Evangelio laŭ Santa Mateo, 6:13. La eldono de la Biblio en Esperanto estas tre respektinda kaj la tradukinto ne kuraĝas ŝangi konscie ĝian tekston. – La Tradudinto.


Donu al ni, Sinjoro, la forton por malcedi al la sugestoj de la malbonaj Spiritoj, kiuj provus deturni nin de la vojo de la bono, inspirante al ni malbonajn pensojn.

Sed ni mem estas malperfektaj Spiritoj, enkarniĝintaj sur tiu ĉi tero por elaĉeti kulpon kaj plibonigi nin. La unua kaŭzo de la malbono estas en ni, kaj la malbonaj Spiritoj nur profitas niajn malvirtajn inklinojn, ĉe kiuj ili tenas nin por nin tenti.

Ĉia malperfektaĵo estas pordo malfermita al ilia influo; tial ili estas senpovaj kaj rezignas ĉian provon kontraŭ la perfektaj estuloj. Ĉio, kion ni povus fari por eviti ilin, estu senutila, se ni ne kontraŭstarus al ili per neskuebla volo por la bono kaj absoluta rezigno pri la malbono. Nur kontraŭ ni mem do ni devas direkti niajn klopodojn, kaj tiam la malbonaj Spiritoj foriras mem, ĉar la malbono ilin altiras, dum la bono ilin forpelas. (Vidu malsupre: Preĝoj por la obseditoj.)

Sinjoro, subtenu nin en nia malforteco; inspiru al ni per la voĉo de niaj Gardanĝeloj kaj de la bonaj Spiritoj la volon korekti nin pri niaj malperfektaĵoj, por fermi al la malpuraj Spiritoj la pordojn de nia animo. (Vidu malsupre: § 11.)

La malbono ne estas Via verko, Sinjoro, ĉar la fonto de la tuta bono nenion malbonan povas krei; ni mem ĝin kreas per malobeo al Viaj leĝoj kaj per malbona uzo, kiun ni faras el la libereco, kiun Vi donis al ni. Kiam la homoj plenumos Viajn leĝojn, la malbono malaperos de sur la tero, kiel ĝi jam malaperis el la mondoj pli progresintaj.

Por neniu la malbono estas io nepre bezona, kaj ĝi ŝajnas nekontraŭstarebla nur al tiuj, kiuj plezuras en ĝi. Se ni havas la volon fari ĝin, ni povas ankaŭ havi la volon fari la bonon; tial, ho mia Dio, ni petas de Vi kaj de la bonaj Spiritoj la helpon por kontraŭstaro al la tento.

VII. Tiel estu.

Bonvolu, Sinjoro, ke niaj deziroj plenumiĝu! Sed ni kliniĝas antaŭ Via senlima saĝo. En ĉiuj aferoj, kiujn ni ne povas kompreni, estu farate laŭ Via sankta volo, kaj ne laŭ la nia, ĉar Vi volas nur nian bonon kaj, pli ĝuste ol ni, Vi scias, kio estas al ni utila.

Ni adresas al Vi tiun ĉi preĝon, ho mia Dio, por ni mem; ni adresas ĝin al Vi ankaŭ por ĉiuj suferantaj animoj, enkarniĝintaj kaj elkarniĝintaj, por niaj amikoj kaj niaj malamikoj, por ĉiuj, kiuj petas nian helpon, kaj aparte por N...

Por ĉiuj ni petegas Vian favorkorecon kaj Vian benon.


Noto. Oni povas tie ĉi formuli tion, por kio oni dankas Dion, kaj tion, kion oni petas por si mem, aŭ por alia. (Vidu malsupre la preĝojn n-rojn 26, 27.)


SPIRITISTAJ KUNVENOJ

4. Kie du aŭ tri kunvenas en mia nomo, tie mi estas meze de ili. (Mateo, 18:20.)

5. Antaŭparolo. Kunveno en nome de Jesuo ne signifas, ke sufiĉas, se ĝi estas ia materiala kolekto; estas necese, ke la personoj spirite kunsidu, kun komuneco de intencoj kaj de pensoj por la bono; tiam Jesuo troviĝas en la kunveno, li aŭ la puraj Spiritoj, reprezentantaj lin. Spiritismo komprenigas al ni, kiel la Spiritoj povas esti inter ni. Ili ĉeestas kun sia fluidaĵa aŭ spirita korpo, kaj kun la aspekto, kiu igus nin rekoni ilin, se ili fariĝus videblaj. Ju pli alte ili staras en la hierarkio, des pli granda estas ilia povo de disradiado; tial ili posedas la kapablon de ĉieesto kaj povas troviĝi samtempe en pluraj lokoj: por tio sufiĉas radio de ilia penso.

Per tiuj paroloj, Jesuo volis montri la povon de la unuiĝo kaj de la frateco; ne la pli aŭ malpli granda nombro altiras lin, ĉar, anstataŭ du aŭ tri personoj, li povus diri dek aŭ dudek, sed la sento de karito, kiu animas ilin, unuj favore al la aliaj; nu, por tio sufiĉas du. Sed se el tiuj du personoj preĝas ĉiu siamaniere, kvankam ili sin turnas al Jesuo, inter ili ne estas komuneco de la pensoj, precipe se ilin ne instigas sento de bonvolemo reciproka; se ili eĉ vidas unu alian per malbona okulo, kun malamo, envio aŭ ĵaluzo, la fluidecaj fluoj de iliaj pensoj forpuŝas unu alian anstataŭ unuiĝi per komuna impeto de simpatio, kaj tiam ili neniel estas kunvenintaj en la nomo de Jesuo; Jesuo estas nur la preteksto de la kunveno, sed ne ĝia vera motivo. (Ĉap. XXVII, § 9.)

Tio neniel signifas, ke li estas surda al la voĉo de unu sola persono; li ne diris: "Mi venos al iu ajn, kiu vokos min" tial, ke li super ĉio postulas la amon al la proksimulo, kaj tiun amon povas pli konvinke pruvi pluraj personaj, ol unu sola, ĉar tiam forestas ĉia persona sento; el tio sekvas, ke, se en grandnombra kunveno nur du aŭ tri personoj elkore unuiĝas per la sento de vera karito, dum la aliaj izoliĝas kaj koncentriĝas en egoistaj aŭ mondumaj pensoj, li estos kun la unuaj, sed ne kun la aliaj. Ne la samtempeco de la paroloj, de la kantoj aŭ de la eksteraj agoj, formas do la kunvenon en la nomo de Jesuo, sed la komuneco de la pensoj konformaj al la spirito de karito personigita en Jesuo. (Ĉap. X, §§ 7 kaj 8; ĉap. XXVII, §§ 2, 3, 4.)

Tia devas esti la karaktero de la seriozaj spiritistaj kunvenoj, en kiuj oni sincere volas la kunlaboradon de la bonaj Spiritoj.

6. Preĝo. (En la komenco de la kunveno.)

– Ni petegas Vin, Sinjoro Dio Ĉiopova, sendi al ni bonajn Spiritojn por nin helpi, forigi tiujn, kiuj povus nin konduki al eraro, kaj doni al ni la lumon necesan por distingi la veron de la trompo.

Forpuŝu ankaŭ la malicajn Spiritojn, enkarniĝintajn aŭ elkarniĝintajn, kiuj provus ĵeti la malkonkordon inter ni kaj deturni nin de la karito kaj de l' amo al la proksimulo. Se kelkaj el ili volus enveni tien ĉi, zorgu, ke ili en la koron de neniu el ni trovu eniron.

Bonaj Spiritoj, kiuj bonvoleme venas instrui nin, faru nin obeemaj al viaj konsiloj; deturnu de ni ĉian penson pri egoismo, fiero, envio kaj ĵaluzo; inspiru al ni indulgemon kaj bonvolemon por niaj similuloj, ĉeestantaj aŭ forestantaj, amikaj aŭ malamikaj: ebligu fine, ke per la sentoj, kiuj animas nin, ni rekonu vian superan influon.

Donu al la mediumoj, kiujn vi elektos, por transdoni al ni viajn instruojn, la konscion pri la sankteco de la komisio al ili konfidota kaj pri la graveco de la ago, kiun ili estos plenumontaj, por ke ili havu la fervoron kaj piecon necesajn.

Se en la kunveno estas personoj altiritaj de alia sento, ol la bono, malfermu iliajn okulojn kaj pardonu al ili, kiel ni pardonas ilin, se ili venas kun malicaj intencoj.

Ni petas speciale la Spiriton de N..., nia spirita gvidanto, ke li helpu kaj prigardu nin.

7. (En la fino de la kunveno.)

– Ni dankas la bonajn Spiritojn, kiuj bonvolis veni komunikiĝi kun ni; ni petegas, ke ili helpu nin praktiki la instruojn donitajn kaj permesu, ke, elirante el tie ĉi, ĉiu el ni sentu sin fortigita por la praktikado de la bono kaj de l' amo al la proksimulo.

Ni deziras ankaŭ, ke tiuj instruoj estu utilaj al la suferantaj Spiritoj, malkleraj aŭ malvirtaj, kiuj ĉeestis tiun ĉi kunvenon, kaj por ili ni petegas la favorkorecon de Dio.

Por la mediumoj

8. Kaj en la lasta tempo, diras Dio, Mi elverŝos Mian spiriton sur ĉiun karnon; kaj viaj filoj kaj viaj filinoj profetos, kaj viaj junuloj havos viziojn, kaj maljunuloj havos sonĝojn; kaj eĉ sur Miajn sklavojn kaj Miajn sklavinojn en tiu tempo Mi elverŝos Mian spiriton, kaj ili profetos. (La Agoj, 2:17, 18.)*


* Tiu peco el Agoj estas citaĵo el la libro de Joel, 2:28-29: "Post tio Mi elverŝos Mian spiriton sur ĉiun karnon; viaj filoj kaj viaj filinoj profetos, viaj maljunuloj havos sonĝojn, viaj junuloj havos viziojn. Eĉ sur la sklavojn kaj sur la sklavinojn Mi en tiu tempo elverŝos Mian spiriton."

Mi represas la tekston de Joel, laŭ la traduko de D-ro Zamenhof, ĉar ne temas pri la sklavoj kaj sklavinoj de Dio, kiel ŝajnas el la transskribaĵo, sed pri ĉiuj homoj, "eĉ la sklavoj kaj sklavinoj." La profeta antaŭdiro nun plenumiĝas en la tuta mondo: mediumoj aperas en ĉiuj klasoj – ne nur ĉe la pastroj – ĉu virseksaj, ĉu virinseksaj. – La Tradukinto.


9. Antaŭparolo. La Sinjoro volis, ke la lumo fariĝu por ĉiuj homoj kaj penetru ĉien per la voĉo de la Spiritoj, por ke ĉiu povu havi la pruvon pri la senmorteco; ĝuste por ĉi tiu celo la Spiritoj manifestiĝas hodiaŭ sur ĉiuj punktoj de la tero, kaj la mediumeco, kiu aperas ĉe personoj de ĉiuj aĝoj kaj de ĉiuj sociaj pozicioj, ĉe la viroj kaj ĉe la virinoj, ĉe la infanoj kaj ĉe la maljunuloj, estas unu el la signoj de la alveno de la tempo anoncita.

Por la konado de l' aferoj de la videbla mondo kaj malkovro de la sekretoj de la materia naturo, Dio donis al la homo la vidpovon de la korpo, la sentumojn kaj specialajn instrumentojn; per teleskopo la homo penetrigas sian rigardon en la profundaĵojn de la spaco, kaj per mikroskopo li eltrovis la mondon de la tre malgrandaj organismoj. Por penetri en la nevideblan mondon, la homo ricevis de Dio la mediumecon.

La mediumoj estas la interpretistoj, komisiitaj por transdoni al la homoj la instruojn de la Spiritoj; aŭ alivorte, ili estas la materiaj organoj, per kiuj la Spiritoj esprimas sin en maniero komprenebla por la homoj. Ilia misio estas sankta, ĉar ĝi havas la celon malfermi la horizontojn de l' eterna vivo.

La Spiritoj venas instrui la homon pri liaj estontaj destinoj, por lin konduki al la vojo de la bono, sed ne por ŝparigi al li la materialan laboron, kiun li devas plenumi sur la tero por sia progreso, nek por favori liajn ambicion kaj avidecon. Jen io, de kio la mediumoj devas esti bone penetritaj, por ne misuzi sian kapablon. Kiu komprenas precize la gravecon de komisio ricevita, tiu plenumas ĝin religie; lia konscienco riproĉus al li kiel sakrilegion fari amuzon aŭ distron, por si aŭ por aliaj, el kapablo al li donita por tia serioza celo, kiu ekrilatigas lin kun la transtombaj estuloj.

Kial interpretistoj de la instruado de la Spiritoj, la mediumoj devas ludi tre gravan rolon en la morala transformiĝo, kiu efektiviĝas; la servoj, kiujn ili povas fari, estas proporciaj al la direkto, kiun ili donas al sia kapablo, ĉar kiuj estas sur malbona vojo, tiuj estas pli malutilaj ol utilaj por Spiritismo; pro la malbonaj impresoj, kiujn ili kaŭzas, ili malfruigas pli ol unu konvertiĝon. Tial estos de ili postulata kalkulo pri l' uzado, kiun ili estos farintaj el kapablo, al ili donita por la bono de iliaj similuloj.

La mediumo, kiu volas konservi la ĉeeston de la bonaj Spiritoj, devas labori por sia propra pliboniĝo; kiu volas vidi sian kapablon grandiĝi kaj elvolviĝi, tiu devas mem morale grandiĝi kaj sin deteni de ĉio, kio povus deturni ĝin de ĝia providenca celo.

Se kelkfoje la bonaj Spiritoj uzas malperfektajn instrumentojn, tiel ili agas por doni bonajn konsilojn kaj peni konduki ilin al la bono; sed se ili trovas korojn malmoliĝintajn, kaj iliaj konsiloj ne estas aŭskultataj, ili foriras, kaj tiam la malbonaj trovas la kampon libera. (Ĉap. XXIV, §§ 11 kaj 12.)

La sperto pruvas, ke ĉe tiuj mediumoj, kiuj ne profitas la bonajn konsilojn, kiujn ili ricevas de la bonaj Spiritoj, la komunikaĵoj, montrinte ioman brilon dum kelka tempo, degeneras iom post iom, kaj fine falas en la eraron, la babiladon kaj la ridindecon, sendiskutan signon de la foriĝo de la bonaj Spiritoj.

Havigi al si la helpon de la bonaj Spiritoj, eviti la petolemajn kaj mensogemajn Spiritojn, tia estas la celo de la konstantaj klopodoj de ĉiuj seriozaj mediumoj; sen tio la mediumeco estas vana kapablo, kiu povas eĉ fariĝi pereiga por tiu, kiu ĝin posedas, ĉar ĝi povas degeneri en danĝeran obsedon.

La mediumo, kiu komprenas sian devon, anstataŭ fieri pro kapablo, kiu ne apartenas al li, ĉar ĝi povas esti reprenata el li, atribuas al Dio la bonajn aferojn, kiujn li ricevas. Se la komunikaĵoj per li ricevataj meritas laŭdojn, li ne vantiĝas, ĉar li scias, ke ili estas sendependaj de lia persona merito, kaj li dankas Dion pro la permeso, ke la bonaj Spiritoj venis manifestiĝi per li. Se ili okazigas malfavoran kritikon, li ne ofendiĝas, ĉar ili ne estas verko de lia propra Spirito; li diras al si, ke li ne estis bona instrumento kaj ne posedas ĉiujn kvalitojn necesajn, por malebligi la enmiksiĝon de malbonaj Spiritoj; tial li penas akiri tiujn kvalitojn, kaj petas per la preĝo la forton, kiu al li mankas.

10. Preĝo. Ĉiopovanta Dio, permesu al la bonaj Spiritoj helpi min en la komunikiĝo, kiun mi petas. Gardu min de la vanta pretendo opinii, ke mi estas ŝirmita kontraŭ la malbonaj Spiritoj; de la fiero, kiu povus erarigi min pri la valoro de tio, kion mi ricevas; de ĉia sento kontraŭa al la karito por la aliaj mediumoj. Se mi estos kondukita en eraron, inspiru al iu la penson admoni min, kaj al mi la humilecon, kiu igos min akcepti kun danko la kritikon, kaj preni por mi mem kaj ne por la aliaj la konsilojn, kiujn la bonaj Spiritoj bonvolos dikti al mi.

Se mi estos tentata malbonuzi en iu ajn maniero la kapablon, kiun Vi donacis al mi, aŭ fieri pro ĝi, mi petegas, ke Vi reprenu ĝin de mi prefere, ol permesi, ke ĝi estu deklinita de sia providenca celo, kiu estas la bono de ĉiuj kaj mia propra progreso.

PREĜOJ POR LA PREĜANTO MEM

Al la gardanĝeloj kaj al la protektantaj spiritoj

11. Antaŭparolo. Ni ĉiuj havas bonan Spiriton, kiu estas dediĉita al ni ekde nia naskiĝo kaj kiu prenis nin sub sian protekton. Li plenumas ĉe ni la mision de patro apud sia infano: la mision konduki nin sur la vojo de la bono kaj de la progreso tra la provoj de la vivado. Li estas feliĉa, kiam ni respondas al lia prizorgado; li suferas, kiam li vidas nin perei.

Lia nomo ne gravas por ni, ĉar eble li ne havas nomon konatan sur la tero; ni do vokas lin kiel nian Gardanĝelon, nian bonan genion; ni povas eĉ voki lin laŭ la nomo de iu supera Spirito, por kiu ni sentas apartan simpation.

Krom nia Gardanĝelo, kiu estas ĉiam iu supera Spirito, ni havas ankaŭ protektantajn Spiritojn, kiuj ne estas tiel altaj, sed ne estas malpli bonaj kaj bonvolemaj; tiuj estas aŭ parencoj, aŭ amikoj, aŭ kelkfoje personoj, kiujn ni ne konis en nia nuna ekzistado. Ili helpas nin per siaj konsiloj, kaj ofte per enmiksiĝo en agojn de nia vivo.

La simpatiantaj Spiritoj estas tiuj, kiuj alligiĝas al ni pro ia simileco de gustoj kaj de inklinoj; ili estas bonaj aŭ malbonaj, laŭ la naturo de l' inklinoj, kiuj altiras ilin al ni.

La delogantaj Spiritoj penas deturni nin de la vojo de la bono suflorante al ni malbonajn pensojn. Ili profitas ĉiujn niajn malfortajn flankojn, kvazaŭ ĉi tiuj estus malfermitaj pordoj, permesantaj al ili eniri en nian animon. Iuj el ili obstinege atakas nin, kvazaŭ rabobirdo sian viktimon, sed ili foriĝas, kiam ili konstatas sian senpovecon por lukti kontraŭ nia volo.

Dio donis al ni ĉefan kaj superan gvidanton, kiu estas nia Gandanĝelo, kaj helpajn gvidantojn, kiuj estas niaj protektantaj kaj familiaraj Spiritoj; sed estas eraro opinii, ke ni nepre havas malbonan genion, starantan ĉe ni por kontraŭpezi la bonajn influojn. La malicaj Spiritoj venas memvole, laŭ la allogo trovata en ni pro niaj malvirtoj aŭ nia nezorgo sekvi la inspirojn de la bonaj Spiritoj; ni mem do altiras ilin. El tio rezultas, ke neniam ni estas sen la helpo de la bonaj Spiritoj, kaj ke dependas de ni eviti la malbonajn. Pro siaj malvirtoj, la homo estas la unua kaŭzo de la ĉagrenoj, kiujn li suferas, kaj tial plej ofte li mem estas sia malbona genio. (Ĉap. V, § 4.)

La preĝo al la Gardanĝeloj kaj al la protektantaj Spiritoj devas havi kiel celon petegi ilian intervenon apud Dio, peti de ili la forton por malcedi al la malbonaj sugestioj kaj ilian helpon ĉe l' alternaĵoj de la vivo.

12. Preĝo. Saĝaj kaj bonvolemaj Spiritoj, senditoj de Dio, kies misio estas helpi la homojn kaj konduki ilin al la bona vojo, subtenu min en la provoj de la nuna vivo; donu al mi la forton por suferi ilin sen murmuro; deturnu de mi la malbonajn pensojn kaj ne permesu, ke mi enlasu en mian animon iun malican Spiriton, kiu provus konduki min al la malbono. Klarigu mian konsciencon pri miaj malvirtoj kaj levu de sur miaj okuloj la vualon de la fiero, kiu povus malebligi al mi vidi kaj konfesi ilin al mi mem.

Precipe vi, N..., mia Gardanĝelo, kiu aparte prizorgas min, kaj vi ĉiuj, protektantaj Spiritoj, kiu interesiĝas pri mi, faru min inda je via bonvolemo. Vi konas miajn bezonojn: ili estu kontentigitaj ĉiam laŭ la volo de Dio.

13. (Alia). Mia Dio, permesu al la bonaj Spiritoj, kiuj estas ĉirkaŭ mi, min helpi, kiam mi estas en sufero, kaj subteni min, se mi ŝanceliĝas. Konsentu, Sinjoro, ke ili inspiru al mi fidon, esperon kaj kariton; ke ili estu mia apogo, espero kaj pruvo de Via favorkoreco; konsentu fine, ke mi trovu apud ili la forton, kiu mankas al mi en la provoj de la vivo, kaj, por malcedi al la sugestoj de la malbono, la fidon, kiu savas, kaj la amon, kiu konsolas.

14. (Alia). Amataj Spiritoj, Gardanĝeloj, al kiuj Dio per Sia senlima favorkoreco permesas prigardi la homojn, estu niaj protektantoj en la provoj de la surtera vivado. Donu al ni forton, kuraĝon kaj rezignacion; inspiru al ni ĉion bonan, detenu nin sur la deklivo de la malbono; via dolĉa influo penetru nian animon; igu nin senti, ke sindonema amiko estas apud ni, ke li vidas niajn suferojn kaj partoprenas en niaj ĝojoj.

Kaj vi, mia bona Gandanĝelo, ne forlasu min; mi bezonas vian tutan protekton, por elteni kun fido kaj amo la provojn, kiujn al Dio plaĉos sendi al mi.

Por forigi malbonajn Spiritojn

15. Ve al vi, skribistoj kaj Fariseoj, hipokrituloj! ĉar vi purigas la eksteron de la kaliko kaj de la plado; sed interne ili estas plenaj de rabado kaj malmodereco. Vi blinda Fariseo! purigu unue la internon de la kaliko kaj de la plado, por ke ilia ekstero ankaŭ fariĝu pura. – Ve al vi, skribistoj kaj Fariseoj, hipokrituloj! ĉar vi similas al tomboj blankigitaj, kiuj ekstere ŝajnas belaj, sed interne estas plenaj de ostoj de mortintoj kaj de ĉia malpureco. Tiel ankaŭ vi ekstere ŝajnas justaj antaŭ homoj, sed interne vi estas plenaj de hipokriteco kaj maljusteco. (Mateo, 23:25-28.)

16. Antaŭparolo. La malicaj Spiritoj iras nur tien, kie ili trovas ian eblon kontentigi sian malicecon; por forigi ilin, ne sufiĉas peti, eĉ ne ordoni: ni devas forpeli de ni tion, kio altiras ilin. La malbonaj Spiritoj flaras la vundojn de l' animo, same kiel la muŝoj flaras la vundojn de la korpo; same kiel vi purigas la korpon por eviti la parazitaron, tiel lavu de ĝiaj malpuraĵoj la animon por eviti la malbonajn Spiritojn. Ĉar ni vivas en mondo, kie svarmas tiaj Spiritoj, tial la bonaj kvalitoj de la koro ne ĉiam fiaskigas iliajn atakojn; tamen tiuj kvalitoj havigas al ni forton por malcedi al ili.

17. Preĝo. En la nomo de Dio Ĉiopova, la malbonaj Spiritoj foriĝu de mi, kaj la bonaj ŝirmu min kontraŭ ili!

Malicaj Spiritoj, kiu inspiras al la homoj malbonajn pensojn; trompemaj kaj mensogemaj Spiritoj, kiuj trompas la homojn; mokemaj Spiritoj, kiuj amuziĝas pri la kredemo de la homoj, mi vin forpuŝas per ĉiuj fortoj de mia animo kaj fermas la orelojn al viaj sugestoj; sed mi petegas por vi la favorkorecon de Dio.

Bonaj Spiritoj, kiuj volontas min helpi, donu al mi forton por malcedi al la influo de la malbonaj Spiritoj, kaj la lumon, kiun mi bezonas, por ne esti viktimo de iliaj ruzaĵoj. Antaŭgardu min de la fiero kaj de la tromemfido; elsarku el mia koro la ĵaluzemon, la malamon, la malbonvolemon kaj ĉian senton kontraŭan al la karito, kiuj estas pordoj malfermitaj al la Spiritoj de la malbono.

Por peti korektiĝon de malvirto

18. Antaŭparolo. Niaj malbonaj instinktoj estas rezulto de malperfekteco de nia propra Spirito, kaj ne de nia korpo, kontraŭe la homo sin fortirus de ĉia respondeco. Nia pliboniĝo dependas de ni, ĉar ĉiu homo, en la uzrajto de siaj kapabloj, havas pri ĉiuj aferoj la liberecon fari aŭ ne fari, por fari la bonon, al li sufiĉas nur la volo.(Ĉap.XV, §10; ĉap.XIX, §12)

19. Preĝo. Vi donis al mi, ho mia Dio, la prudenton por distingi inter la bonon kaj malbonon; nu, de la momento, kiam mi rekonas, ke io estas malbona, mi estas kulpa, se mi ne penas rezisti al ĝi.

Liberigu min de la fiero, kiu povus malebligi al mi vidi miajn erarojn, kaj de la malbonaj Spiritoj, kiuj povas instigi min obstini.

El inter miaj malperfektaĵoj, mi konfesas, ke mi estas precipe inklina al..., kaj mi ne rezistas al tia inklino nur tial, ke mi kutimiĝis cedi al ĝi.

Vi ne kreis min kulpa, ĉar Vi estas justa, sed Vi kreis min kun egala kapableco por la bono kaj la malbono; se mi sekvis la malbonan vojon, tio estas efiko de mia libera volo. Sed tial, ke mi havis la liberecon fari la malbonon, mi havas ankaŭ la liberecon fari la bonon, sekve mi havas la liberecon ŝanĝi mian vojon.

Miaj nuntempaj malvirtoj estas restaĵo el la neperfektaĵoj konservitaj el miaj antaŭaj ekzistadoj; tio estas mia origina peko, de kiu mi povas liberiĝi per mia volo kaj kun la helpo de la bonaj Spiritoj.

Bonaj Spiritoj, kiuj protektas min, kaj precipe vi, mia Gardanĝelo, donu al mi forton por malcedi al la malbonaj sugestoj kaj por eliri kiel venkinto el la lukto.

La malvirtoj estas baroj, kiuj apartigas nin de Dio, kaj ĉiu malvirto venkita estas paŝo farita sur la vojo de la progreso, kiu nin alproksimigas al Li.

La Sinjoro, per Sia senlima favorkoreco, bonvolis doni al mi la nunan ekzistadon, por ke ĝi utilu al mia progreso; bonaj Spiritoj, helpu min uzi ĝin kun profito, por ke ĝi ne estu perdita kaj por ke, kiam al Dio plaĉos repreni ĝin de mi, mi eliru pli bona, ol mi eniris (Ĉap.V, § 5; ĉap.XVII, § 3.)

Por peti forton kontraŭ tento

20. Antaŭparolo. Ĉia malbona penso povas origini el du fontoj: aŭ la malperfekteco mem de nia animo, aŭ ia pereiga influo, aganta sur ĝin; en tiu ĉi lasta okazo, ĝi estas ĉiam signo de malforteco, kiu faras nin taŭgaj por ricevi la influon, kaj sekve signo de malperfekteco de nia propra animo ; tial, iu, kiu falas, ne povas atribui sian kulpon al la influo de iu fremda Spirito, ĉar tiu Spirito ne instigus la homon al la malbono, se li taksus la personon nealirebla por delogo.

Kiam en ni aperas iu malbona penso, ni povas do imagi ian malican Spiriton, kiu instigas nin al la malbono kaj al kiu ni estas tute egale tiel liberaj cedi aŭ malcedi, kiel se la instigoj venus de vivanta persono. Ni devas samtempe imagi, ke nia Gardanĝelo, aŭ protektanta Spirito, siaflanke, kontraŭstaras en ni al la malbona influo kaj atendas kun angoro la decidon, kiun ni estas prenontaj. Nia hezito ĉe la praktikado de malbono estas la voĉo de la bona Spirito, kiu manifestiĝas per la konscienco.

Oni ekkonas malbonan penson laŭ tio, ke ĝi deflankiĝas de la karito, kiu estas la bazo de ĉiu vera moralo; ke ĝi havas kiel principon la fieron, la vantamon aŭ la egoismon; ke ĝia efektivigo povas kaŭzi iun ajn malutilon al alia; kiam, fine, ĝi instigas nin fari al aliaj tion, kion ni ne volus, ke oni faru al ni. (Ĉap.XXVIII, § 15; ĉap. XV, § 10)

21. Preĝo. Dio Ĉiopova, ne lasu min fali en la tenton, kiun mi havas peki. Bonvolemaj Spiritoj, kiuj min protektas, deturnu de mi tiun malbonan penson, kaj donu al mi forton por rezisti al la sugesto de la malbono. Se mi falas, mi devos elaĉeti mian kulpon en tiu ĉi vivo aŭ en alia, ĉar mi estas libera elekti.

Dankpreĝo pro venko kontraŭ tento

22. Antaŭparolo. Kiu malcedis al tento, tiu ŝuldas sian venkon al la helpo de la bonaj Spiritoj, kies voĉon li aŭkultis. Li devas tion danki al Dio kaj al sia Gardanĝelo.

23. Preĝo. Mia Dio, mi dankas Vin, ke Vi permesis al mi eliri kun venko el la lukto, kiun mi ĵus havis kontraŭ la malbono; permesu, ke tiu venko donu al mi forton por malcedi ĉe novaj tentoj.

Kaj vin, mia Gardanĝelo, mi dankas por la helpo, kiun vi donis al mi. Mia submetiĝo al viaj konsiloj povu denove havigi al mi vian protekton!

Por peti konsilon

24. Antaŭparolo. Kiam ni hezitas pri tio, ĉu fari aŭ ne fari ion, ni devas, antaŭ ĉio, proponi al ni mem la jenajn demandojn:

1-e. Ĉu la ago, pri kies efektivigo mi hezitas, povas porti ian malutilon al iu alia?

2-e. Ĉu ĝi povas esti utila al iu?

3-e. Se iu farus tion al mi, ĉu mi estus kontenta?

Se la ago interesas nur nin mem, ni devas pesi la sumon da personaj profitoj kaj malprofitoj, kiuj povas el ĝi rezulti.

Se ĝi interesas alian personon, sed, utilante al unu, ĝi eble portos malutilon al alia, oni devas ankaŭ pesi la sumon de la bono kaj de la malbono, por agi aŭ ne agi.

Fine, eĉ pri la plej bonaj aferoj, estas ankoraŭ necese konsideri la oportunecon kaj la flankajn cirkonstancojn, ĉar io tre bona per si mem povas rezulti malbone en mallertaj manoj, se ĝi ne estas kondukita kun prudento kaj singardemo. Antaŭ ol komenci, oni devas konsulti siajn fortojn kaj rimedojn por plenumado.

En ĉiaj okazoj, oni povas ĉiam peti la helpon de la protektantaj Spiritoj, memorante jenan saĝan maksimon: Se vi dubas, ne agu. (Ĉap. XXVIII, § 38.)

25. Preĝo. En la nomo de Dio Ĉiopova, bonaj Spiritoj, kiuj min protektas, inspiru al mi la plej bonan decidon en la necerteco, en kiu mi troviĝas. Direktu mian penson al la bono, kaj deturnu la influon de tiuj, kiuj provus devojigi min.

En la afliktoj de la vivo

26. Antaŭparolo. Ni povas peti de Dio surteran favorojn, kaj Li povas ilin al ni doni, kiam ili havas utilan kaj seriozan celon; sed tial, ke ni juĝas la utilecon de l' aferoj el nia vidpunkto, kaj nia vido estas limigita en la nuntempo, ni ne ĉiam vidas la malbonan flankon de tio, kion ni deziras. Dio, kiu vidas pli ĝuste ol ni kaj deziras nur nian bonon, povas do ne kontentigi nin, kiel patro rifuzas al sia infano tion, kio povas malutili al ĝi. Se tio, kion ni petas, ne estas al ni donata, ni ne devas senkuraĝiĝi; kontraŭe, estas necese pensi, ke la malhavo de tio, kion ni deziras, estas trudata al ni kiel provo aŭ kiel kulpelaĉeto, kaj ke nia rekompenco estos proporcia al la rezignacio, kun kiu ni eltenos la provon. (Ĉapitro XXVII, § 6; ĉap. II, §§ 5, 6, 7.)

27. Preĝo. Dio Ĉiopova, kiu vidas niajn afliktojn, konsentu favore aŭskulti la peton, kiun mi faras al Vi en tiu ĉi momento. Se mia peto estas malprudenta, pardonu ĝin al mi; se ĝi estas justa kaj utila en Viaj okuloj, la bonaj Spiritoj, kiuj plenumas Vian volon, venu al mia helpo por ĝia plenumiĝo.

Kio ajn okazos, mia Dio, plenumiĝu Via volo. Se miaj deziroj ne estas aŭskultataj, tiel estas, ĉar Vi decidis elprovi min, kaj mi submetiĝas sen murmuro.

Konsentu, ke mi ne senkuraĝiĝu kaj ke mia fido kaj mia rezignacio ne ŝanceliĝu.

(Formuli sian peton.)

Dankpreĝo pro ricevita favoro

28. Antaŭparolo. Oni devas konsideri feliĉaj okazoj ne nur tiujn tre gravajn; la plej malgrandaj laŭ la ŝajno ofte estas la plej influaj sur nian destinon. La homo facile forgesas la bonon kaj prefere memoras la afliktojn. Se ni notus tago post tago la bonfarojn, kies objekto ni estas, ne petinte ilin, ni ofte mirus, ke ni ricevis tiom multajn, kiuj elviŝiĝis el nia memoro, kaj sentus honton pro nia maldankemo.

Ĉiuvespere, levante nian animon al Dio, ni devas rememori en ni mem la favorojn, kiujn Li faris al ni dum la tago kaj danki pro ili. Precipe en la sama momento, kiam ni sentas la efikon de Lia boneco kaj de Lia protekto, per spontanea movo ni devas atesti al Li nian dankemon; por tio sufiĉas penso, rememoranta la bonfaron: ne estas necese deturni nin de nia laboro.

La bonfaroj de Dio ne konsistas nur en materiaj aferoj; Lin oni devas danki ankaŭ por la bonaj ideoj, la feliĉaj inspiroj al ni venintaj. Dum fierulo atribuas ilin al sia propra merito, kaj nekredanto atribuas ilin al la hazardo, tiu, kiu havas fidon, dankas ilin al Dio kaj al la bonaj Spiritoj. Por tio, longaj frazoj estas senutilaj: "Dankon, mia Dio, pro la bona penso al mi inspirita" diras pli ol multaj paroloj. La spontanea impeto, kiu igas nin danki Dion pro ĉio bona, kio okazas al ni, atestas dankemon kaj humilecon, kiuj altiras al ni la simpation de la bonaj Spiritoj. (Ĉap. XXVII, §§ 7 kaj 8.)

29. Preĝo. Dio senlime bona, Via nomo estu glorata pro la bonfaroj, kiujn Vi konsentis al mi; mi ne estus inda je ili, se mi ilin atribuus al la hazardo de l' okazantaĵoj aŭ al mia propra merito.

Al vi, bonaj Spiritoj, kiuj estas la plenumantoj de la voloj de Dio, kaj precipe al vi, mia Gardanĝelo, mi dankas. Deturnu de mi la penson fieri pro tiuj bonfaroj kaj uzadi ilin por alia celo, ol por la bono.

Al vi mi aparte dankas pro...

Preĝo de submetiĝo kaj rezignacio

30. Antaŭparolo. Kiam motivo de aflikto venas al ni, se ni serĉas ĝian kaŭzon, ni ofte konstatas, ke ĝi estas sekvo de nia malprudento aŭ neantaŭzorgemo, aŭ de ia antaŭa ago; en tiu okazo, ni devas plendi nur kontraŭ ni mem. Se la kaŭzo de iu malfeliĉo estas sendependa de io, kion ni mem faris, ĝi estas provo por la nuna vivo aŭ kulpelaĉeto de pasinta ekzistado, kaj, en ĉi tiu lasta okazo, la speco de la elaĉeto povas konatigi al ni la specon de la kulpo, ĉar ni estas ĉiam punataj laŭ la farita peko. (Ĉap. V, §§ 4, 6, kaj sekv.)

En tio, kio nin afliktas, ordinare ni nur vidas la nunan malbonaĵon, sed ne la postajn favorajn sekvojn, kiujn la aflikto povas alporti. La bono ofte estas sekvo de mallongedaŭra malbono, same kiel la resaniĝo de malsanulo estas rezultato de dolorigaj rimedoj, kiujn oni uzas por ĝin atingi. En ĉiuj okazoj ni devas submetiĝi al la volo de Dio, elteni kun kuraĝo la ĉagrenojn de la vivo, se ni volas, ke ili estu de Li prenataj en kalkulon kaj ke jena parolo de la Kristo estu aplikata al ni: "Feliĉaj tiuj, kiuj suferas". (Ĉap. V, § 18.)

31. Preĝo. Mia Dio, Vi estas suverene justa; ĉiu sufero sur la tero devas do havi sian kaŭzon kaj sian utilecon. Mi akceptas la aflikton, kiun mi ĵus suferis, kiel elaĉeton de pasintatempaj kulpoj kaj provon por la estonteco.

Bonaj Spiritoj, kiuj protektas min, donu al mi forton por elteni ĝin senmurmure; permesu, ke ĝi estu por mi utila averto; ke ĝi pligrandigu mian sperton; ke ĝi venku en mi fieron, ambicion, stultan vantamon kaj egoismon, kaj ke ĝi kontribuu ankaŭ al mia progreso.

32. (Alia). Mi sentas, mia Dio, bezonon preĝi al Vi, por ke Vi donu al mi forton, por elteni la provojn kiujn al Vi plaĉis sendi al mi. Permesu, ke la lumo fariĝu sufiĉe viva en mia spirito, por ke mi komprenu la tutan amplekson de amo, kiu min afliktas, ĉar ĝi volas min savi. Mi submetiĝas kun rezignacio, ho mia Dio; sed, ve! La kreito estas tiel malforta, ke, se Vi ne subtenos min, mi timas perei. Ne forlasu min, Sinjoro, ĉar sen Vi mi nenion povas.

33. (Alia). Mi levis mian rigardon al Ci, ho Eternulo, kaj mi sentas min fortigita. Ci estas mia forto, ne forlasu min; ho mia Dio! Mi estas frakasita sub la pezo de miaj maljustaĵoj! helpu min; Ci konas la malfortecon de mia karno, kaj Ci ne deturnas Ciajn okulojn for de mi! mi estas konsumata de arda soifo; ŝprucigu la fonton de vivanta akvo, kaj mi estos sensoifigita. Mia buŝo malfermiĝu, nur por kanti Ciajn laŭdojn kaj ne por murmuri kontraŭ la afliktoj de mia vivo. Mi estas malforta, Sinjoro, sed Cia amo subtenos min.

Ho Eternulo! nur Ci estas granda, nur Ci estas la fino kaj la celo de mia vivo. Cia nomo estu glorata, se Ci min frapas, ĉar Ci estas la Mastro kaj mi la malfidela servanto; mi klinos mian frunton sen plendo, ĉar nur Ci estas granda, nur Ci estas la celo.

En minacanta danĝero

34. Antaŭparolo. Per la danĝeroj, kiujn ni travivas, Dio atentigas nin pri nia malforteco kaj la rompebleco de nia ekzistado. Li montras al ni, ke nia vivo estas en Liaj manoj kaj ke ĝi pendas de fadeno, kiu povas rompiĝi en la momento, kiam ni tion tute ne atendas. Pri tio neniu havas privilegion, ĉar la granduloj kaj la malgranduloj estas submetataj al la samaj kondiĉoj.

Se oni ekzamenas la specon kaj la sekvojn de la danĝero, oni vidas, ke plej ofte tiuj sekvoj, se ili efektiviĝus, estus puno pro kulpo farita aŭ pro malplenumo de iu devo.

35. Preĝo. Dio Ĉiopova, kaj vi mia Gardanĝelo, helpu min! Se mi devas perei, plenumiĝu la volo de Dio. Se mi estas savota, la resto de mia vivo estu elaĉeto de la malbono, kiun mi faris kaj pri kiu mi pentas.

Dankpreĝo post forsavo de danĝero

36. Antaŭparolo. Per la danĝero, kiun ni travivis , Dio montras al ni, ke ni povas tre baldaŭ esti vokitaj, por prezenti niajn kalkulojn pri l' uzado, kiun ni faris el la vivo; Li tiel avertas nin zorgi nin mem kaj nin korekti.

37. Preĝo. Mia Dio, kaj vi, mia Gardanĝelo, mi dankas Vin por la helpo, kiun Vi sendis al mi en la danĝero, kiu min minacis. Tiu danĝero estu por mi averto kaj klarigu al mi pri la kulpoj, kiuj altiris ĝin al mi. Mi komprenas, Sinjoro, ke mia vivo estas en Viaj manoj, kaj ke Vi povas ĝin repreni de mi, kiam tio al Vi plaĉos. Inspiru al mi, pere de la bonaj Spiritoj, kiuj min helpas, la intencon uzi utile la tempon, kiun Vi ankoraŭ donos al mi sur la tero.

Mia Gardanĝelo, subtenu min en la decido, kiun mi prenas, elaĉeti miajn kulpojn kaj fari ĉiun bonon, kiu estos en mia povo, por ke mi venu ŝarĝita de malpli da malperfektaĵoj en la mondon de la Spiritoj, kiam al Dio plaĉos voki min tien.

En la momento ekdormi

38. Antaŭparolo. La dormo estas la ripozo de la korpo, sed la Spirito ne bezonas ripozon. Dum la sentumoj malvigliĝas, la animo parte liberiĝas el la materio kaj uzas siajn kapablojn de Spirito. La dormo estas donita al la homo por riparo de la korpaj fortoj kaj por reakiro de moralaj fortoj. Dum la korpo reakiras la elementojn, kiujn ĝi perdis per la agado dum la maldormo, la Spirito iras revigliĝi ĉe aliaj Spiritoj; li ĉerpas el tio, kion li vidas, el tio, kion li aŭdas kaj el la konsiloj, kiujn oni donas al li, ideojn, kiujn li retrovas ĉe la vekiĝo en stato de intuicio; la dormo estas la dumtempa reveno de l' ekzilito en sian veran patrujon; dormanto estas malliberulo, momente reakirinta la liberecon.

Sed okazas, kiel ĉe malvirta malliberulo, ke la Spirito ne ĉiam profitas tiun momenton da libereco por sia progreso; se li havas malbonajn instinktojn, anstataŭ serĉi la societon de la bonaj Spiritoj, li serĉas la rondon de siaj similuloj, kaj iras viziti lokojn, kie li povas libere konduti laŭ siaj inklinoj.

Kiu estas konvinkita pri tiu vero, tiu levu sian penson en la momento, kiam li sentas alproksimiĝon de la dormo; petu la konsilojn de la bonaj Spiritoj kaj de tiuj, kies memoro estas al li kara, por ke ili venu kolektiĝi al li dum la mallonga tempo, kiu estas al li donata, kaj ĉe la vekiĝo li sentos pli da forto kontraŭ la malbono, pli da kuraĝo kontraŭ la malprospero.

39. Preĝo. Mia animo estas vidiĝonta dum momento kun aliaj Spiritoj. La bonuloj venu helpi min per siaj konsiloj. Mia Gardanĝelo, permesu, ke ĉe mia vekiĝo mi konservu daŭran kaj utilan impreson de tiuj konsiloj.

Kiam oni antaŭvidas proksima sian morton

40. Antaŭparolo. La fido al la estonteco, la altiĝo de la penso dum la vivo al estontaj destinoj, helpas la rapidan liberiĝon de la Spirito, malfortigante la ligilojn, kiuj katenas ĝin al la korpo, kaj ofte, antaŭ ol la korpa vivo estingiĝos, la animo, senpacienca, jam ekflugas al la senlimo. Kontraŭe, ĉe la homo, kiu koncentrigas ĉiujn siajn pensojn sur la materiajn aferojn, tiuj ligiloj estas persistemaj, la disiĝo estas peniga kaj dolora, kaj la vekiĝo en la transtomba mondo estas plena de konfuzo kaj angoro.

41. Preĝo. Mia Dio, mi kredas al Vi kaj al Via senlima boneco; tial mi ne povas kredi, ke Vi donis al la homo intelekton, kiu ebligas al li koni Vin, kaj aspiron al la estonteco, por lin ĵeti en la nenion.

Mi kredas, ke mia korpo estas nur la pereema envolvaĵo de mia animo kaj ke, kiam ĝi estos ĉesinta vivi, mi vekiĝos en la mondo de la Spiritoj.

Dio Ĉiopova, mi sentas, ke rompiĝas la ligiloj, kiuj kunigas mian animon kun mia korpo, kaj baldaŭ mi devos prezenti kalkulojn pri l' uzado farita el la vivo, kiun mi lasas.

Mi estas ricevonta la sekvojn de la bono kaj de malbono, kiujn mi faris; tie ne plu estas iluzioj, nenia artifiko estas plu ebla; mia tuta pasinteco estas elvolviĝonta antaŭ mi, kaj mi estos juĝita laŭ miaj agoj.

Neniun el la surteraj bonaĵoj mi kunportos; honoroj, riĉaĵoj, kontentigo de la vantamo kaj de la fiero, ĉio, fine, apartenanta al la korpo, restos sur la tero; nenion el ĉio ĉi iros kun mi, kaj nenio el ĉio tio donos al mi la plej malgrandan helpon en la mondo de la Spiritoj. Mi kunportos kun mi nur tion, kio apartenas al la animo, tio estas, la bonajn kaj malbonajn kvalitojn, kiuj estos taksitaj en la pesilo de severa justeco, kaj mi estos juĝita kun tiom pli da severeco, kiom pli da okazoj mia pozicio sur la tero donis al mi por la bono, kiun mi ne faris. (Ĉap. XVI, § 9.)

Favorkora Dio, mia pento venu al Vi! Plaĉu al Vi etendi al mi Vian indulgon.

Se al Vi plaĉos plilongigi mian ekzistadon, la restonta tempo estu uzata por ripari tiom, kiom al mi estos eble, la malbonon, kiun mi faris. Se mia horo sonis senrimede, mi kunportas la konsolantan penson, ke estos al mi permesite elaĉeti miajn kulpojn en novaj provoj, por iam meriti la feliĉon de l' elektitoj.

Se al mi ne estas permesite tuj ĝui tiun senmiksan feliĉon, kiu estas premio nur de la perfekta justulo, mi scias, ke la espero ne estos disde mi por ĉiam forprenita, kaj ke, kun laboro, mi alvenos al la celo pli malpli baldaŭ laŭ miaj klopodoj.

Mi scias, ke bonaj Spiritoj kaj mia Gardanĝelo estas apud mi por ricevi min; baldaŭ mi vidos ilin, kiel ili min vidas. Mi scias, ke mi retrovos tiujn, kiujn mi amis sur la tero, se mi tion meritas, kaj ke tiuj, kiujn mi lasos sur la tero, venos retrovi min, por ke ni ĉiuj estu iam kune por ĉiam, kaj ke dum la atendado mi povos veni kaj viziti ilin.

Mi scias ankaŭ, ke mi retrovos tiujn, kiujn mi ofendis; volu ili pardoni al mi tion, kion ili havas kontraŭ mi kiel riproĉindaĵon: mian fieron, mian malmildecon, miajn maljustajn agojn, por ke ilia ĉeesto ne frakasu min de honto!

Mi pardonas tiujn, kiuj faris al mi malbonon sur la tero; mi ne portas malamon kontraŭ ili, kaj mi petegas Dion pardoni ilin.

Sinjoro, donu al mi forton por lasi sen bedaŭro la maldelikatajn ĝojojn de tiu ĉi mondo, kiuj neniom valoras kompare kun la puraj ĝojoj de la mondo, kien mi estas enironta. Tie, por la justulo, ne plu estas turmentoj, ne plu suferoj, ne plu ĉagrenoj; nur la kulpulo suferas, sed al li restas la espero.

Bonaj Spiritoj, kaj vi, mia Gardanĝelo, ne lasu min peki en ĉi tiu lasta momento; igu la dian lumon brili antaŭ miaj okuloj, por refortigi mian fidon, se ĝi ŝanceliĝos.


Noto. Vidu malsupre la paragrafon V: Preĝoj por la malsanuloj kaj la obseditoj.


III. PREĜOJ POR ALIAJ

Por afliktito

42. Antaŭparolo Se estas en la intereso de la afliktito, ke lia provo daŭru plu, ĝi ne estos mallongigita pro nia peto; sed estus malpieco senkuraĝiĝi tial, ke la peto ne estas aŭskultata; cetere, se la provo ne ĉesos, oni povas esperi, ke ia konsolo mildigos ties amarecon. Kio estas vere utila por iu, kiu estas en sufero, tio estas la kuraĝo kaj la rezignacio, sen kiuj liaj suferoj estas senutilaj por li, ĉar li estos devigita rekomenci la provon. Sekve, precipe al tiu celo oni devas direkti niajn klopodojn, aŭ vokante la bonajn Spiritojn por lin helpi, aŭ revigligante la animon de l' afliktito per konsiloj kaj kuraĝigo, aŭ, fine, helpante lin materiale, se tio estas ebla. En ĉi tiu okazo, la preĝo povas havi ankaŭ rektan efikon, direktante al la persono emanaĵon kun la celo fortigi lian animon. (Ĉap.V, §§ 5 kaj 27; ĉap. XXVII, §§ 6 kaj 10.)

43. Preĝo. Mia Dio, kies boneco estas senlima, volontu mildigi la amarecon de la situacio de N..., se tia estas Via volo.

Bonaj Spiritoj, en la nomo de Dio Ĉiopova, mi petegas vin helpi lin en liaj afliktoj. Se, en lia intereso, la afliktoj ne povas esti ŝparataj al li, igu lin kompreni, ke ili estas necesaj al lia progreso. Donu al li konfidon al Dio kaj al la estonteco, kiuj faros al li malpli amaraj la afliktojn. Donu al li ankaŭ la forton por ne perei pro malespero, kiu perdigus por li la fruktojn de la sufero kaj farus ankoraŭ pli peniga lian estontan situacion. Konduku mian penson al li, kaj povu ĝi subteni lian kuraĝon.

Dankpreĝo pro bonfaro ricevita de alia

44. Antaŭparolo. Kiu ne estas regata de l' egoismo, tiu ĝojas pro la bonaĵo, kiu okazas al sia proksimulo, eĉ tiam, kiam li ne petis ĝin per preĝo.

45. Preĝo. Mia Dio, estu glorata pro la feliĉo, kiu okazis al N...

Bonaj Spiritoj, permesu, ke li tie vidu efikon de la boneco de Dio. Se la bonaĵo, kiu okazas al li, estas provo, inspiru lin, por ke li uzu ĝin por la bono kaj ne fieru pro ĝi, por ke tiu bonaĵo ne fariĝu malutila al li en la estonteco.

Vi, mia bona Genio, kiu min protektas kaj deziras mian feliĉon, evitigu al mi ĉian senton de envio aŭ de ĵaluzo.

Por niaj malamikoj kaj por tiuj, kiuj deziras al ni malbonon

46. Antaŭparolo. Jesuo diris: Amu viajn malamikojn. Tiu maksimo estas la supro de la kristana karitemo; sed per tio Jesuo neniel opinias, ke ni devas havi por niaj malamikoj tian saman korinklinon, kian ni havas por niaj amikoj; per tiuj paroloj li diras al ni, ke ni forgesu la ofendojn, ni pardonu al ili la malbonon, kiun ili faras al ni, ni pagu al ili la malbonon per bono. Krom la merito, kiu tio estas en la okuloj de Dio, tio montras al la okuloj de la homoj la veran superecon. (Ĉap.XII, §§ 3 kaj 4.)

47. Preĝo. Mia Dio, mi pardonas al N.... la malbonon, kiun li al mi faris kaj tiun, kiun li volis al mi fari, tiel kiel mi deziras, ke Vi al mi pardonu kaj li mem al mi pardonu la kulpojn, kiujn mi eble faris. Se Vi metis lin sur mian vojon kiel provon, Via volo plenumiĝu.

Deturno de mi, ho mia Dio, la ideon malbeni lin kaj ĉian deziron malican kontraŭ li. Permesu, ke mi nenian ĝojon sentu pro la malfeliĉoj, kiuj povos okazi al li, nek ian ĉagrenon pro la bonaĵoj, kiuj povos esti al li donataj, por ke mia animo ne malpuriĝu per pensoj neindaj je kristano.

Povu Via boneco, Sinjoro, etendiĝi super lin kaj gvidi lin al pli bonaj sentoj pri mi!

Bonaj Spiritoj, inspiru al mi forgeson pri la malbono kaj memoron pri la bono. La malamo, venĝemo, deziro repagi al li malbonon per malbono neniel eniru en mian koron, ĉar malamo kaj venĝemo estas propraj nur al la malbonaj Spiritoj, ĉu en la karno, ĉu ekster la karno! Kontraŭe, mi estu preta aletendi al li fratan manon, doni al li bonon por malbono, kaj veni helpi lin, se tio estas en mia povo!

Mi deziras, por provi la sincerecon de miaj paroloj, ke estu al mi donata okazo esti al li utila; sed precipe gardu min, ho mia Dio, ke mi ne faru tion pro fiero aŭ parado, lin malaltigante per humiliga grandanimeco, kio perdigus al mi la frukton de mia ago, ĉar tiam mi meritus, ke estu al mi aplikitaj jenaj paroloj de Jesuo: Vi jam ricevis vian rekompencon. ( Ĉap. XIII, §§ 1 kaj sekv.)

Dankpreĝo pro bono konsentita al niaj malamikoj

48. Antaŭparolo. Neniel deziri malbonon al la malamikoj estas nur duona karitemo; la vera karitemo volas, ke ni deziru al ili bonon kaj ke ni estu feliĉaj pro la bono, kiun ili ricevas. (Ĉap. XII, §§ 7 kaj 8.)

49. Preĝo. Mia Dio, laŭ Via justeco, al Vi plaĉis ĝojigi la koron de N.... Mi dankas tion al Vi pro li, malgraŭ la malbono, kiun li al mi faris aŭ penis fari. Se li tion profitus por humiligi min, mi tion akceptus kiel provon por mia karito.

Bonaj Spiritoj, kiuj min protektas, ne permesu, ke mi ekpensu ian ĉagrenon pro tio; deturnu de mi la envion kaj ĵaluzon, kiuj malaltigas; kontraŭe, inspiru al mi la grandanimecon, kiu altigas. La humiligo estas en la malbono kaj ne en la bono, kaj ni scias, ke pli malpli baldaŭ justeco estos farita al ĉiu laŭ liaj agoj.

Preĝo por la malamikoj de Spiritismo

50. Feliĉaj estas tiuj, kiuj malsatas kaj soifas justecon, ĉar ili satiĝos.

Feliĉaj estas tiuj, kiuj estas persekutitaj pro justeco, ĉar ilia estas la regno de la ĉielo. Feliĉaj estas vi, kiam oni vin riproĉos kaj persejutos kaj false vin kalumnios pro mi. Ĝoju kaj raviĝu, ĉar via rekompenco estos granda en la ĉielo; ĉar tiel oni persekutis la profetojn, kiuj estis antaŭ vi. (Mateo, 5:6, 10-12.)

Kaj ne timu tiujn, kiuj mortigas la korpon, sed ne povas mortigi la animon; sed prefere timu tiun, kiu povas pereigi kaj animon kaj korpon en Gehena. (Mateo, 10:28.)

51. Antaŭparolo. El ĉiuj liberoj, la plej netuŝebla estas la libero pensi, kiu ampleksas ankaŭ la liberon de konscienco. Anatemi tiujn, kiuj ne pensas kiel ni, estas postuli tiun liberon por si kaj ĝin rifuzi al aliaj, estas malobei la unuan ordonon de Jesuo: kariton kaj amon al la proksimulo. Persekuti homojn pro ilia kredo estas atenci kontraŭ la plej sankta rajto, kiun ĉiu homo havas: kredi, kiel al li plaĉas, kaj adori Dion, kiel li komprenas la Sinjoron. Trudi al ili eksterajn agojn similajn al la niaj, estas montri, ke oni atentas pli al la formoj ol al la fundo, al la ŝajnoj ol al la konvinko. La devigita malkonfeso neniam donis fidon: ĝi povas fari nur hipokritulojn; ĝi estas trouzo de materia forto, kiu ne pruvas la veron; la vero estas certa pri si mem: ĝi konvinkas, sed ne persekutas, ĉar ĝi ne bezonas persekuti.

Spiritismo estas opinio, kredo; eĉ se ĝi estus religio, kial oni ne havus la liberecon deklari sin spiritisto, same kiel oni havas la liberecon diri sin katoliko, judo aŭ protestanto, partiano de tia aŭ tia alia filozofia doktrino, de tia aŭ tia alia ekonomia sistemo? Tiu kredo estas aŭ falsa aŭ vera; se ĝi estas falsa, ĝi falos per si mem, ĉar la eraro ne povas venki la veron, kiam fariĝas lumo en la intelektoj; se ĝi estas vera, nenia persekutado faros ĝin falsa.

La persekutado estas la bapto de ĉiu nova ideo granda kaj justa; ĝi kreskas laŭ la grandeco kaj la graveco de l' ideo. La furiozeco kaj la kolero de la malamikoj de l' ideo estas proporciaj al la timo, kiun ĝi inspiras al ili. Tial Kristanismo estis iam persekutata kaj Spiritismo estas nun persekutata, tamen kun tiu diferenco, ke Kristanismo estis persekutata de l' Idolanoj, dum Spiritismo estas persekutata de la Kristanoj. La tempo de la sangverŝantaj persekutadoj estas forpasinta, tio estas vera, sed se oni ne plu mortigas la korpon, oni torturas la animon; oni ĝin atakas eĉ je ĝiaj plej intimaj sentoj, je ĝiaj plej karaj korligiloj; oni disigas la familiojn, oni instigas patrinon kontraŭ filinon, edzinon kontraŭ edzon; oni atakas eĉ la korpon je ties bezonoj materiaj, forprenante de la homo la perlaboron de sia ĉiutaga pano, por lin venki per malsato. (Cap. XXIII, §§ 9 kaj sekv.)

Spiritistoj, ne afliktiĝu pro la frapoj, kiujn oni donas al vi, ĉar ili pruvas, ke vi estas kun la vero; alie, oni lasus vin trankvilaj, oni ne frapus vin. Tio estas provo por via fido, ĉar laŭ via kuraĝo, via rezignacio, via persistemo, Dio ekkonos vin inter Siaj fidelaj servantoj, kiujn Li nun nombras, por doni al ĉiu la parton, kiu al ĉiu apartenas pro ĉies verkoj.

Laŭ la ekzemplo de l' unuaj Kristanoj, estu fieraj porti vian krucon. Kredu al la parolo de la Kristo, kiu diris. "Feliĉaj estas tiuj, kiuj estas persekutitaj pro justeco, ĉar ilia estas la regno de la ĉielo. Ne timu tiujn, kiuj mortigas la korpon, sed ne povas mortigi la animon." Li diris ankaŭ: "Amu viajn malamikojn, faru bonon al tiu, kiu faras al vi malbonon, kaj preĝu por tiuj, kiuj persekutas vin". Montru, ke vi estas liaj veraj disĉiploj kaj ke via doktrino estas bona, ĉar vi faras tion, kion li diris kaj mem faris.

La persekutado ne longe daŭros; atendu do pacience la ektagiĝon, ĉar la matena stelo jam montriĝas en la horizonto. (Ĉap.XXIV, §§ 13 kaj sekv.)

52. Preĝo. Sinjoro, per la buŝo de Jesuo, Via Mesio, Vi diris al ni: "Feliĉaj estas tiuj, kiuj estas persekutitaj pro justeco; pardonu viajn malamikojn; preĝu por tiuj, kiuj vin persekutas"; kaj li mem montris al ni la vojon, preĝante por siaj turmentantoj.

Laŭ lia ekzemplo, mia Dio, ni petas Vian favorkorecon por tiuj, kiuj ne konas Viajn diajn instruojn, la solajn, kiuj povas certigi la pacon en tiu ĉi mondo kaj en la alia. Kiel la Kristo, ni diras al Vi: "Pardonu ilin, mia Patro, ĉar ili ne scias, kion ili faras."

Donu al ni forton por elteni kun pacienco kaj rezignacio, kiel provojn por nia fido kaj nia humileco, iliajn mokojn, iliajn insultojn, iliajn kalumniojn kaj persekutojn; deturnu de ni ĉian penson de revenĝo, ĉar la horo de Via justeco sonos por ĉiuj, kaj ni ĝin atendas, submetiĝante al Via sankta volo.

Preĝo por ĵusnaskita infano

53. Antaŭparolo. La Spiritoj atingas la perfektecon nur travivinte la provojn de l' enkorpa vivo; tiuj, kiuj estas en vaganteco, atendas, ĝis Dio permesos al ili repreni ekzistadon, kiu havigos al ili rimedon por progresi, aŭ per elaĉeto de pasintaj kulpoj pere de suferoj, al kiuj ili estas submetataj, aŭ plenumante mision utilan al la homaro. Iliaj progreso kaj estonta feliĉo estas proporciaj al la maniero, kiel ili uzas la tempon, kiun ili estas pasontaj sur la tero. La tasko, gvidi iliajn unuajn paŝojn kaj direkti ilin al la bono, estas komisiita al la gepatroj, kiuj respondos antaŭ Dio por la maniero, kiel ili plenumis sian devon. Por faciligi la plenumon de tiu tasko, Dio faris el la gepatra amo kaj el la fila amo leĝon de la naturo, leĝo, kiu neniam estas senpune malobeata.

54. Preĝo. (Fare de la gepatroj.) Spirito, kiu enkarniĝis en la korpon de nia infano, estu bonvena ĉe ni. Dio Ĉiopova, kiu lin sendis, estu glorata.

Li estas deponitaĵo, al ni konfidita kaj pri kiu ni devos iam prezenti kalkulon. Se li apartenas al la nova generacio de la bonaj Spiritoj, kiuj devas loĝi sur la tero, dankon, ho mia Dio, por tiu favoro! Se li estas malperfekta animo, nia devo estas helpi ilian progreson sur la vojo de la bono per niaj konsiloj kaj ekzemploj; se li falos en la malbonon pro nia kulpo, ni estos respondecaj antaŭ Vi, ĉar ni ne estos plenumintaj nian mision koncerne lin.

Sinjoro, subtenu nin en nia tasko, kaj donu al ni forton kaj volon por ĝin plenumi. Se ĉi tiu infano devas esti objekto de provoj por ni, estu farata Via volo!

Bonaj Spiritoj, kiuj venis prezidi lian naskiĝon kaj devas akompani lin dum la vivo, ne forlasu lin. Forigu de li la malbonajn Spiritojn, kiuj provus konduki lin al la malbono; donu al li forton, por malcedi al iliaj sugestoj, kaj kuraĝon por suferi kun pacienco kaj rezignacio la provojn, kiuj lin atendas sur la tero. (Ĉap. XIV, § 9.)

55. (Alia). Mia Dio, Vi konfidis al mi la sorton de unu el Viaj Spiritoj; permesu, Sinjoro, ke mi estu inda je la tasko al mi donita; donu al mi Vian protekton; lumigu mian intelekton, por ke mi povu baldaŭ vidi la inklinojn de tiu, kiun mi devas prepari por eniri en Vian pacon.

56. (Alia). Tre bona Dio, ĉar al Ci plaĉis permesi al la Spirito de tiu ĉi infano veni, por denove sperti la surterajn provojn destinitajn progresigi lin, donu al li la lumon, por ke li lernu koni, ami kaj adori Cin. Per Cia Ĉiopoveco konsentu, ke tiu ĉi animo revirtiĝu en la fonto de Ciaj diaj instruoj; ke , sub la protekto de ĝia Gandanĝelo, ĝia intelekto kresku, elvolviĝu kaj aspiru ĉiam pli kaj pli alproksimiĝi al Ci; ke la scienco de Spiritismo estu la brila lumo, gvidanta lin tra la rifoj de la vivo; fine, ke li sciu taksi la tutan amplekson de Cia amo, kiu elprovas nin por nin purigi.

Sinjoro, ĵetu patran rigardon sur la familion, al kiu Ci konfidis tiun ĉi animon; povu ĝi kompreni la gravecon de sia misio, kaj ĝermigi en tiu ĉi infano bonajn semojn ĝis la tempo, kiam li povos, per siaj propraj aspiroj, leviĝi al Ci.

Bonvolu, ho mia Dio, aŭskulti tiun ĉi humilan preĝon en la nomo kaj pro la meritoj de tiu, kiu diris: "Lasu la infanojn veni al mi; ne malhelpu ilin, ĉar el tiaj estas la regno de Dio."

Por agonianto

57. Antaŭparolo. La agonio esta la komenco de la disiĝo de l' animo je la korpo; oni povas diri, ke en tiu momento la homo havas unu piedon en tiu ĉi mondo kaj la duan jam en la alia mondo. Tiu transiro kelkfoje estas peniga por tiuj, kiuj estas tre alligitaj al la materio kaj vivis pli por la bonaĵoj de tiu ĉi mondo, ol de la alia, aŭ kies konscienco estas skuata de bedaŭroj kaj de riproĉoj; (Vidu, malsupre: Preĝoj por la malsanuloj. La Ĉielo kaj la Infero, 2-a parto, ĉ. I, La Transiro.)

58. Preĝo. Dio potenca kaj favorkora, jen animo, kiu lasas sian surteran envolvaĵon, por reveni en la mondon de la Spiritoj, ĝian veran patrujon; povu ĝi tien eniri en paco kaj Via favorkoreco etendiĝi sur ĝin.

Bonaj Spiritoj, kiuj akompanis ĝin sur la tero, ne forlasu ĝin en ĉi tiu lasta momento; donu al ĝi forton, por elteni la lastajn suferojn, kiujn ĝi devas havi tie ĉi por sia estonta progreso; inspiru ĝin, por ke ĝi dediĉu al la pento pro sia kulpoj la lastajn ekbrilojn de intelekto, al ĝi restantajn, aŭ kiuj povas al ĝi momente reveni.

Gvidu mian penson, por ke ĝi faru malpli peniga la laboron de la disiĝo, kaj ĝi portu en lian animon, en la momento, kiam ĉi tiu lasas la teron, la konsolojn de l' espero.

IV. PREĜOJ POR TIUJ, KIUJ JAM NE ESTAS SUR LA TERO

Por ĵusmortinto

59. Antaŭparolo. La preĝoj por la Spiritoj, ĵus forlasintaj la teron, ne havas kiel celon nur doni al ili ateston de simpatio; tiuj preĝoj havas ankaŭ kiel efikon helpi ilian liberiĝon kaj sekve mallongigi la konfuzon, kiu ĉiam venas post la disiĝo, kaj fari pli trankvila la vekiĝon. Sed ankaŭ tiam, kiel en ĉiu alia cirkonstanco, la efikeco estas en la sincereco de la penso, kaj ne en la abundeco de paroloj, eldirataj pli aŭ malpli parade kaj en kiuj, plej ofte, la koro ne partoprenas.

La preĝoj, elirantaj el la koro, resonas ĉirkaŭ la Spirito, kies ideoj estas ankoraŭ konfuzaj, kiel amikaj voĉoj, venantaj eltiri lin el la dormo. (Ĉap. XXVII, § 10.)

60. Preĝo. Dio Ciopova, Via favorkoreco etendiĝu sur la animon de N..., kiun Vi ĵus revokis al Vi. La provoj, kiujn li (aŭ ŝi) havis sur la tero, povu esti al li (aŭ ŝi) kalkulitaj, kaj povu niaj preĝoj mildigi kaj mallongigi la penojn, kiujn eble li (aŭ ŝi) ankoraŭ havas kiel Spirito!

Bonaj Spiritoj, kiuj venis ricevi lin, kaj precipe vi, lia Gardanĝelo, estu ĉe li kaj helpu lin liberiĝi el la materio; donu al li lumon kaj konscion pri si mem, por eltiri lin el la konfuzo, kiu sekvas la transiron de l' enkorpa vivo al la spirita vivo. Inspiru al li penton pro l' eraroj, kiujn li eble faris, kaj deziron, ke al li estu permesite repagi ilin, por plirapidigi sian progreson en direkto al feliĉa eterna vivo.

N..., vi ĵus reeniris en la mondon de la Spiritoj, kaj tamen vi estas tie ĉi inter ni; vi vidas kaj aŭdas nin, ĉar diferenco inter vi kaj ni estas nur la pereema korpo, kiun vi ĵus forlasis kaj kiu baldaŭ fariĝos polvo.

Vi forlasis la maldelikatan envolvaĵon ŝanĝeman kaj morteman, kaj vi konservis nur la eterecan envolvaĵon nepereeman kaj neatingeblan por la suferoj. Se vi ne plu vivas per la korpo, vi vivas la vivon de la Spiritoj, kaj tia vivo ne konas la sortobatojn, kiuj afliktas la homaron.

Vi jam ne havas la vualon, kiu kaŝas antaŭ niaj okuloj la belaĵojn de l' estonta vivo; de nun vi povos rigardadi novajn mirindaĵojn, dum ni estas ankoraŭ tenataj en la mallumo.

Vi povas traflugi la spacon kaj viziti la mondojn libere, dum ni pene rampas sur la tero, kie nin katenas nia materia korpo, simila por ni al peza ŝarĝo.

La horizonto de la senlimo estas etendiĝonta antaŭ vi, kaj antaŭ tiom da grandaĵoj vi komprenos la vanecon de niaj surteraj deziroj, de niaj mondaj ambicioj kaj de la frivolaj ĝojoj, el kiuj la homoj faras siajn ĝuojn.

La morto por la homoj estas nur materia disiĝo dum kelkaj momentoj. El la ekzilejo, kie nin tenas ankoraŭ la volo de Dio kaj la devoj, kiujn koncernas nin plenumi sur la tero, ni sekvos vin per la penso ĝis la momento, kiam estos al ni permesite rekuniĝi kun vi, same kiel vi jam rekuniĝis kun tiuj, kiuj liberiĝis pli frue ol vi.

Se ni ne povas iri al vi, vi povas veni al ni. Venu do inter tiujn, kiuj vin amas kaj kiujn vi amis; subtenu ilin en la provoj de la vivo; prigardu tiujn, kiuj estas al vi karaj; protektu ilin laŭ via povo kaj mildigu iliajn ĉagrenojn per la penso, ke vi estas pli feliĉa nun, kaj per la konsola certeco, ke ili kaj vi kolektiĝos en pli feliĉa mondo.

En la mondo, kie vi estas, ĉiuj surteraj resentoj devas estingiĝi. Povu vi, por via estonta feliĉo, tie de nun esti neatingebla por malbonaj resentoj! Pardonu do tiujn, kiuj eble estis malpravaj kontraŭ vi, kiel vin pardonas tiuj, kiujn vi eble ofendis.


Noto. Oni povas aldoni al tiu preĝo, kiu aplikiĝas al ĉiuj, kelkajn apartajn vortojn laŭ privataj cirkonstancoj de familio aŭ de amikeco kaj laŭ la situacio de la mortinto.

Se la mortinto estas infano, Spiritismo instruas al ni, ke li neniel estas ĵuskreita Spirito, sed ke li jam vivis kaj eble estas tre progresinta. Se lia lasta ekzistado estis mallonga, ĝi estis nur kompletigaĵo de provo, aŭ devis esti provo por la gepatroj.


61. (Alia)*. Sinjoro Ĉiopova, via favorkoreco etendiĝu sur niajn gefratojn, kiuj ĵus forlasis la teron! Via lumo estu en iliaj okuloj! Elirigu ilin el la mallumo; malfermu iliajn okulojn kaj iliajn orelojn! Viaj bonaj Spiritoj ĉirkaŭu ilin kaj igu ilin aŭdi parolojn de paco kaj espero!


* Tiu ĉi preĝo estis diktita al mediumo en Bordeaux (legu: bordo’), en la momento, kiam preterpasis antaŭ liaj fenestroj la enteriga akompanantaro de nekonato.


Sinjoro, kvankam ni estas senindaj, ni kuraĝas petegi Vian favorkoran indulgon por tiu el niaj gefratoj, kiu estas ĵus revokita el la ekzilo; permesu, ke lia reveno estu la reveno de l' erarinta filo. Forgesu, ho mia Dio, la erarojn, kiujn li eble faris, kaj memoru nur la bonon, de li eble faritan. Via justeco estas neŝanĝebla, ni tion scias, sed Via amo estas senlima; ni Vin petegas, plimildigu Vian justecon per tiu fonto de boneco, kiu elfluas el Vi.

Lumo fariĝu por vi, mia frato, kiu ĵus lasis la teron! la bonaj Spiritoj de la Sinjoro alproksimiĝu al vi, ĉirkaŭu vin kaj helpu vin forskui la terajn katenojn! Komprenu kaj vidu la grandecon de nia Mastro; submetiĝu sen murmuro al Lia justeco, sed neniam malesperu pri Lia favorkoreco. Frato! Serioza rememoro pri via pasinteco malfermu al vi la pordojn de l' estonteco, komprenigante al vi la kulpojn, kiujn vi lasis malantaŭ vi, kaj la laboron, kiun vi devas fari por ilin repagi! Dio vin pardonu, kaj la bonaj Spiritoj subtenu kaj kuraĝigu vin! Via fratoj de sur la tero preĝos por vi kaj petas, ke vi preĝu por ili.

Por la personoj, kiujn oni amas

62. Antaŭparolo. Kiel terura estas la ideo pri la neniiĝo! Kiel kompatindaj estas la personoj, kiuj kredas, ke la voĉo de amiko, priploranta sian amikon, perdiĝas en la malpleno kaj neniun eĥon trovas, kiu respondus al li! Neniam konis la purajn kaj sanktajn amojn tiuj personoj, kiuj opinias, ke ĉio mo rtas kun la korpo; ke la genio, kiu heligis la mondon per sia vasta intelekto, estas nur materia kombino, kiu estingiĝas por ĉiam kiel blovo; ke el la plej kara estulo, el patro, el patrino aŭ el adorata infano, restas nur iom da polvo, kiun la tempo disflugigas por ĉiam!

Ĉu bonkora homo povas resti malvarma ĉe tiu penso? Ĉu la ideo pri absoluta neniiĝo ne glaciigas lin de teruro kaj ne igas lin almenaŭ deziri, ke ne estu tiel? Se ĝis la hodiaŭa tago la racio ne sufiĉis por disbati liajn dubojn, jen Spiritismo, kiu venas forviŝi ĉian necertecon pri l' estonteco per la materialaj pruvoj, kiujn ĝi donas pri la postvivado de l' animo kaj la ekzistado en la transtomba mondo. Tial, ĉie tiuj pruvoj estas ricevataj kun ĝojo; fido al Dio renaskiĝas, ĉar de nun la homo scias, ke la surtera vivo estas nur rapida migrado, celanta pli bonan vivon; ke liaj ĉi-tieaj laboroj ne estas perditaj por li, kaj ke la plej sanktaj korligiloj ne estas rompitaj sen espero. (Ĉap. IV, § 18; ĉapitro V, § 21.)

63. Preĝo. Bonvolu, ho mia Dio, ricevi kun favoro la preĝon, kiun mi faras al Vi por la Spirito de N...; ekvidigu al li Vian lumon kaj faciligu al li la vojon al la eterna feliĉo. Permesu, ke la bonaj Spiritoj portu al li miajn parolojn kaj mian penson.

Ci, kiu estis al mi kara en tiu ĉi mondo, aŭskultu mian voĉon, kiu vokas cin por doni al ci novan ateston de mia amo. Dio permesis, ke ci estis la unua liberigita; mi ne povus plendi sen egoismo, ĉar tio estus deziri por ci la penojn kaj suferojn de la vivo. Mi atendas do kun rezignacio la momenton de nia rekuniĝo en la mondo pli feliĉa, kien ci iris pli frue ol mi.

Mi scias, ke nia disiĝo estas nur momenta, kaj ke, eĉ se ĝi al mi ŝajnas longa, ĝia daŭro forviŝiĝas antaŭ la eterneco de feliĉo, kiun Dio promesas al Siaj elektitoj. Ke Lia boneco gardu min, por ke mi faru nenion, kio povus malfruigi tiun deziratan momenton, kaj ke Li ŝparu al mi ankaŭ la doloron ne retrovi cin ĉe mia eliro el la surtera sklaveco.

Ho! Kiel dolĉa kaj konsola estas la certeco, ke inter ni estas nur materia vualo, kiu kaŝas cin de mia vido, ke ci povas esti tie ĉi, apud mi, vidi kaj aŭdi min kiel antaŭe kaj eĉ pli bone ol iam; ke ci ne forgesas min, same kiel mi ne foresas cin; ke niajn pensoj ne ĉesas kunfandiĝi, kaj ke la cia sekvas kaj subtenas min ĉiam.

La paco de la Sinjoro estu kun ci.

Por suferantaj animoj, kiuj petas preĝojn

64. Antaŭparolo. Por kompreni la helpon, kiun la preĝo alportas al la suferantaj Spiritoj, oni devas rememori ĝian agmanieron, jam klarigitan. (Ĉ. XXVII, §§ 9, 18 kaj sekvantaj.) Kiu estas konvinkita pri tiu vero, tiu preĝas kun pli da fervoro, ĉar li estas certa, ke li ne vane preĝas.

65. Preĝo. Dio pardonema kaj favorkora, Via boneco etendiĝu sur ĉiujn Spiritoj, kiuj rekomendas sin al niaj preĝoj, kaj precipe sur la animon de N...

Bonaj Spiritoj, kiuj okupiĝas ekskluzive pri la bono, propetu kun mi por helpi ilin. Igu brili antaŭ iliaj okuloj radion da espero, kaj igu ilin klare kompreni siajn neperfektaĵojn, kiuj tenas ilin for de la loĝejo de la feliĉuloj. Malfermu ilian koron al la pento kaj al la deziro puriĝi kaj rapidigi sian progreson. Komprenigu al ili, ke, per siaj penoj, ili povas mallongigi la tempon de siaj provoj.

Dio, per Sia boneco, donu al ili forton por persisti en siaj bonaj decidoj!

Povu tiuj ĉi bonvolemaj paroloj mildigi iliajn suferojn, montrante al ili, ke sur la tero ekzistas estuloj, kiuj kompatas ilin kaj deziras ilian feliĉon.

66. (Alia). Ni petegas Vin, Sinjoro, disversŭ la gracojn de Via amo kaj de Via favorkoreco sur ĉiujn, kiuj suferas, ĉu en la spaco kiel vagantaj Spiritoj, ĉu inter ni kiel enkarniĝintaj Spiritoj. Estu indulgema al niaj malfortaĵoj. Vi faris nin eraremaj, sed Vi donis al ni forton por kontraŭstari al la malbono kaj ĝin venki. Via favorkoreco entendiĝu sur ĉiujn, kiuj ne povis rezisti al siaj malbonaj inklinoj kaj treniĝas ankoraŭ sur malbona vojo. Viaj bonaj Spiritoj ĉirkaŭu ilin; Via lumo brilu antaŭ iliaj okuloj, kaj altirate de ĝia viviga varmo, ili venu humilaj, pentemaj kaj submetiĝemaj, adorkliniĝi ĉe Viaj piedoj.

Ni petegas Vin ankaŭ, favorkora Patro, por tiuj el niaj fratoj, kiuj ne havis forton por elteni siajn surterajn provojn. Vi donis al ni ŝarĝon, Sinjoro, kaj ni devas demeti ĝin nur ĉe Viaj piedoj; sed nia malforteco estas granda kaj kelkfoje mankas al ni kuraĝo dum la vojirado. Indulgu tiujn maldiligentajn servantojn, kiuj forlasis la laboron antaŭ la horo; Via justeco indulgu ilin kaj permesu al Viaj bonaj Spiritoj alporti al ili helpon, konsolon kaj esperon je l' estonteco. La perspektivo de pardono fortigas la animon; montru ĝin, Sinjoro, al la kulpuloj, kiuj malesperas, kaj, subtenate de tiu espero, ili ĉerpos fortojn el la grandeco mem de siaj kulpoj kaj suferoj, por elaĉeti sian pasintecon kaj prepari sin por konkeri la estontecon.

Por mortinta malamiko

67. Antaŭparolo. La karito por niaj malamikoj devas sekvi ilin post la tombo. Estas necese pripensi, ke la malbono, kiun ili faris al ni, estis por ni provo, kiu certe estis utila al nia progreso, se ni sciis profiti ĝin. Ĝi eble estis al ni pli utila ol la pure materiaj afliktoj tial, ke krom la kuraĝo kaj la rezignacio ĝi permesis al ni praktiki kariton kaj forgeson je l' ofendoj. (Ĉap. X, § 6; ĉap. XII §§ 5 kaj 6.)

68. Preĝo. Sinjoro, al Vi plaĉis revoki la animon de N... antaŭ ol la mian. Mi pardonas al li la malbonon, kiun li al mi faris, kaj la malbonajn intencojn, kiujn li havis kontraŭ mi; li povu tion bedaŭri, nun, kiam li jam ne havas la iluziojn de tiu ĉi mondo.

Mia Dio, Via favorkoreco etendiĝu sur lin, kaj forigu de mi la penson ĝoji pro lia morto. Se kontraŭ li mi agis malprave, li pardonu min, kiel mi forgesas liajn agojn kontraŭ mi.

Por krimulo

69. Antaŭparolo. Se la efikeco de la preĝoj estus proporcia al ilia longeco, la plej longaj devus esti rezervataj por la plej kulpaj, ĉar ili bezonas pli ol tiuj, kiuj sankte vivadis. Rifuzi ilin al la krimuloj estas ne plenumi la kariton kaj ne rekoni la favorkorecon de Dio; kredi, ke ili estas senutilaj, ĉar tiu homo faris tian aŭ tian alian eraron, estas antaŭjuĝi la justecon de la Plejaltulo. (Ĉap. XI, § 14.)

70. Preĝo. Sinjoro, favorkora Dio, ne forpuŝu de Vi tiun krimulon, kiu ĵus lasis la teron; la justecon de la homoj eble frapis lin, sed ĝi ne liberigis lin de la Via, se lia koro ne estas tuŝita de riproĉoj.

Fortiru de li la okulvindaĵon, kiu kaŝas de li la gravecon de liaj kulpoj; povu lia pento trovi favorkorecon ĉe Vi kaj malpezigi la suferojn de lia animo! Povu ankaŭ niaj preĝoj kaj la helpo de la bonaj Spiritoj havigi al li esperon kaj konsolon, inspiri al li la deziron ripari siajn malicaĵojn en nova ekzistado, por ke li ne pereu en siaj novaj luktoj!

Sinjoro, kompatu lin!

Por sinmortiginto

71. Antaŭparolo. La homo neniam havas la rajton disponi pri sia propra vivo, ĉar nur al Dio apartenas la rajto eltiri lin el la surtera sklaveco, kiam Dio juĝas oportune. Tamen la dia justeco povas mildigi sian rigoron konsidere al cirkonstancoj, sed ĝi uzas sian tutan severecon kontraŭ tiu, kiu volis ne submeti sin al la provoj de la vivo. La sinmortiginto similas malliberulon, kiu forkuras el sia karcero, antaŭ ol finiĝis lia puno; kiam rekaptita, li estas tenata pli severe. Tiel okazas al la sinmortiginto, kiu kredas, ke li liberiĝas el la nunaj suferoj kaj implikiĝas en pli grandajn malfeliĉojn. (Ĉap. V, §§ 14 kaj sekv.)

72. Preĝo. Ni scias, ho mia Dio, la sorton destinitan al tiuj, kiuj malobeas Viajn leĝojn, memvole mallongigante siajn vivtagojn; sed ni scias ankaŭ, ke Via favorkoreco estas senlima: bonvolu etendi ĝin sur la animon de N... Povu niaj preĝoj kaj Via kompatemo mildigi la amarecon de la suferoj, kiujn li trapasas, ĉar li ne havis kuraĝon, por atendi la finon de siaj provoj!

Bonaj Spiritoj, kies misio estas helpi la malfeliĉulojn, prenu lin sub vian protekton: inspiru al li bedaŭron pro sia kulpo, kaj via helpo donu al li forton, por elteni kun pli da rezignacio la novajn provojn, kiujn li estas suferanta por ripari sian eraron. Forigu de li la malicajn Spiritojn, kiuj povus denove lin konduki al la malbono kaj plilongigi liajn suferojn, igante lin perdi la frukton de siaj estontaj provoj.

Al vi, kies malfeliĉo estas la temo de niaj preĝoj, ni deziras, ke povu nia kompato mildigi vian amarecon kaj naski en vi la esperon pri estonteco pli feliĉa! Tia estonteco estas en via manoj; fidu al la boneco de Dio, kies brakoj estas ĉiam malfermitaj al ĉiuj pentantoj kaj restas fermitaj nur al la malmolaj koroj.

Por la pentantaj spiritoj

73. Antaŭparolo. Estus maljuste meti en la kategorion de malbonaj Spiritoj la suferantajn kaj pentantajn Spiritojn, kiuj petas preĝojn; tiuj eble estis iam malbonaj, sed ili jam ne estas tiaj de la momento, kiam ili rekonas siajn kulpojn kaj ili bedaŭras: ili estas nur malfeliĉaj; kelkaj eĉ ekĝuas iom da feliĉo.

74. Preĝo. Favorkora Dio, kiu akceptas la sinceran penton de la pekinto enkarniĝinta aŭ elkarniĝinta, jen Spirito, kiu plezuris ĉe la malbono, sed kiu rekonas siajn erarojn kaj eniras en la bonan vojon; bonvolu, ho mia Dio, ricevi lin kiel erarintan filon kaj pardoni lin.

Bonaj Spiritoj, kies voĉon li ne rekonis, de nun li volas aŭskulti vin; permesu al li ekvidi la feliĉon de l' elektitoj de la Sinjoro, por ke li persistu en la deziro purigi sin por ĝin atingi; subtenu lin en liaj bonaj decidoj kaj donu al li forton, por rezisti al la malbonaj instinktoj.

Spirito de N..., ni gratulas vin pro via ŝanĝo kaj ni dankas la bonajn Spiritojn, kiuj helpis vin!

Al vi iam plaĉis fari la malbonon, nur tial, ke vi ne komprenis kiel dolĉa estas la plezuro fari la bonon; vi sentis vin tro malalta, por esperi tian plezuron. Sed de la momento, kiam vi metis la piedon sur la bonan vojon, nova lumo fariĝis por vi; vi komencis gustumi nekonatan feliĉon, kaj la espero eniris en vian koron. Tion vi ekhavis, ĉar Dio ĉiam aŭskultas la preĝon de la pekinto pentanta; Li forpuŝas neniun, kiu venas al Li.

Por plene reeniri en Lian gracon, de nun klopodu ne nur por ne fari plu la malbonon, sed por fari la bonon; tiam vi estos kontentiginta la justecon de Dio; ĉiu bona ago forviŝos unu el viaj pasintaj kulpoj.

La unua paŝo estas farita; de nun, ju pli vi marŝos, des pli facila kaj agrabla ŝajnos al vi la vojo. Persistu do, kaj iam vi havos la gloron esti alkalkulata al la bonaj kaj feliĉaj Spiritoj.

Por la harditaj spiritoj

75. Antaŭparolo. La malbonaj Spiritoj estas tiuj, kiujn la pento ankoraŭ ne tuŝis; kiuj plezuras ĉe la malbono kaj nenian bedaŭron eksentas pro ĝi; kiuj estas sensentaj pri la riproĉoj, forpuŝas la preĝon kaj ofte blasfemas la nomon de Dio. Tiuj hardiĝintaj animoj post la morto venĝas al la homoj la suferojn, kiujn ili elportis, kaj persekutas per sia malamo tiujn, kiujn ili malamis dum la vivo, aŭ per obsedo aŭ per iu ajn pereiga influo. (Ĉap. X, § 6; ĉap. XII, §§ 5 kaj 6.)

De malicaj Spiritoj estas du kategorioj tre distingeblaj; tiuj, kiuj estas senkaŝe malbonaj, kaj la hipokritaj. La unuaj estas multe pli facile rekondukeblaj al la bono, ol la duaj; plej ofte ili estas krudaj kaj maldelikataj karakteroj, kiajn oni vidas ankaŭ ĉe la homoj; ili faradas la malbonon pli per instinkto ol laŭ kalkulo, kaj ne penas kredigi, ke ili estas pli bonaj ol ili estas; sed en ili estas latenta ĝermo, kiun oni devas elvolvi, kaj preskaŭ ĉiam oni sukcesas en tio per persistemo, per firmeco kunigita kun bonvolemo, per konsiloj, rezonadoj kaj preĝoj. Per mediumo, ilia malfacileco skribi la nomon de Dio, estas signo de instinkta timo, de intima voĉo de la konscienco, kiu diras al ili, ke ili ni indas ĝin fari; tiam ili staras sur la sojlo de la konvertiĝo, kaj oni povas ĉion esperi de ili: sufiĉas trovi la vundeblan punkton de ilia koro.

La hipokritaj Spiritoj estas preskaŭ ĉiam tre inteligentaj, sed en la koro ili havas neniun senteman fibron; nenio tuŝas ilin; ili ŝajnigas ĉiujn bonajn sentojn por kapti konfidon, kaj estas feliĉaj trovante stultulojn, kiu akceptas ilin kiel sanktajn Spiritojn kaj kiujn ili povas regi laŭ sia plaĉo. La nomo de Dio, anstataŭ inspiri al ili eĉ la plej malgrandan timon, servas al ili kiel masko, por kovri iliajn hontindaĵojn. En la nevidebla, same kiel en la videbla mondo, la hipokritaj estas la plej danĝeraj estuloj, ĉar ili agadas en la ombro kaj oni ne malfidas ilin. Ili havas nur ŝajnon de fido, sed neniel sinceran fidon.

76. Preĝo. Sinjoro, konsentu ĵeti bonvolan rigardon sur la malperfektajn Spiritojn, kiuj estas ankoraŭ en la mallumo de la nescio kaj Vin ne rekonas, kaj precipe sur la Spiriton de N...

Bonaj Spiritoj, helpu nin komprenigi al li, ke kondukante la homojn al la malbono, ilin obsedante aŭ turmentante, li plilongigas siajn proprajn suferojn; penu, ke la ekzemplo de la feliĉo, kiun vi ĝuadas, estu kuraĝigo por li.

Spirito, kiu plezuras ankoraŭ en la malbono, vi ĵus aŭdis la preĝon, kiun ni faras por vi; ĝi devas pruvi al vi, ke ni deziras fari al vi la bonon, kvankam vi faras la malbonon.

Vi estas malfeliĉa, ĉar estas neeble esti feliĉa farante la malbonon; kial do resti en turmento, kiam nur de vi dependas liberiĝi de ĝi? Rigardu la bonajn Spiritojn, kiuj ĉirkaŭas vin; vidu, kiel feliĉaj ili estas kaj ĉu ne estus al vi pli agrable ĝuadi la saman feliĉon.

Vi diras, ke tio ne estas al vi ebla; sed nenio estas neebla al tiu, kiu volas, ĉar Dio donis al vi, same kiel al ĉiuj Liaj kreitoj, la liberecon elekti inter la bono kaj la malbono, tio estas inter la feliĉo kaj la malfeliĉo, kaj neniu estas kondamnita fari la malbonon. Se vi havas volon fari ĝin, vi povas havi ankaŭ volon fari la bonon kaj esti feliĉa.

Turnu vian rigardon al Dio; levu vin unu solan momenton al Li per la penso, kaj radio de Lia dia lumo venos prilumi vin. Diru kun mi tiujn ĉi simplajn vortojn: Mia Dio, mi pentas, pardonu min. Provu penti kaj fari la bonon anstataŭ la malbono, kaj vi vidos, ke tuj Lia favorkoreco etendiĝos sur vin kaj ke nekonata feliĉo venos anstataŭi la angorojn, kiujn vi suferas.

Kiam vi estos farinta la unuan paŝon sur la bona vojo, la restanta marŝo ŝajnos al vi facila. Tiam vi komprenos, kiom da tempo perdis via feliĉo pro via kulpo; sed ridanta estonteco plena de espero malfermiĝos antaŭ vi kaj igos vin forgesi vian mizeran pasintecon, plenan de konfuzo kaj de moralaj turmentoj, kiuj estus por vi la infero, se ili devus eterne daŭri. Venos tago, kiam tiuj turmentoj estos tiel neelporteblaj, ke je iu ajn kosto vi volos ĉesigi ilin; sed ju pli longe vi ĝin prokrastos, des pli malfacile tio fariĝos.

Ne kredu, ke vi restos ĉiam en la stato, en kiu vi staras; ne, tio estas neebla; vi havas antaŭ vi du perspektivojn: aŭ suferi multe pli ol vi suferas nun, aŭ esti feliĉa, kiaj estas la bonaj Spiritoj ĉirkaŭ vi; la unua estas neevitebla, se vi persistos en via obstineco; simpla peno de via volo sufiĉas, por tiri vin de la malbona vojo, kie vi estas. Rapidu do, ĉar ĉiu tago de malfruiĝo estas tago perdita por via feliĉo.

Bonaj Spiritoj, penu, ke ĉi tiuj paroloj trafu tiun animon ankoraŭ ne sufiĉe progresintan, por ke ili helpu ĝin alproksimiĝi al Dio. Ni petas vin pri tio en la nomo de Jesuo Kristo, kiu havis tiel grandan povon super la malbonaj Spiritoj.

V. POR LA MALSANULOJ KAJ OBSEDITOJ

Por la malsanuloj

77. Antaŭparolo. La malsanoj estas parto de la provoj kaj sortoŝangoj de la surtera vivado; ili estas esence propraj al la maldelikateco de nia materia naturo kaj al la malsupereco de la mondo, en kiu ni vivas. La pasioj kaj ĉiuspecaj ekscesoj semas en ni la ĝermojn malsanigajn, ofte heredajn. En la mondoj, materie aŭ morale pli progresintaj ol la nia, la homa organismo, pli purigita kaj malpli materia, ne estas elmetida al tiom da malsanoj, kaj la korpo ne estas silente konsumata de la fajro de la pasioj. (ĉap. III, § 9.) Ni devas do rezignacii kaj suferi la kondiĉojn de la medio, kien nin metas nia malsupereco, ĝis fine ni meritos alian. Tio ne devas malhelpi, dum la atendado, ke ni faru tion, kio dependas de ni, por plibonigi nian nunan situacion; sed se, malgraŭ niaj klopodoj, ni ne povas sukcesi, Spiritismo instruas al ni elteni kun rezignacio niajn dumtempajn malfeliĉojn.

Se Dio ne volus, ke la korpaj suferoj estu forigataj aŭ mildigataj en iuj okazoj, Li ne metus kuracigajn rimendojn al nia dispono. Lia antaŭvidema zorgado pri tio, en akordo kun la instinkto de memkonservado, montras, ke estas nia devo serĉi kaj apliki la kuracajn rimedojn.

Krom la ordinara medikamentado, ellaborata de la scienco, la magnetismo konigis al ni la povon de la agado de la emanaĵoj; poste Spiritismo malkaŝis al ni alian forton en la sanigiva mediumeco kaj la influon de la preĝo.

(Vidu poste la noton pri la kuraca mediumeco.)

78. Preĝo. (Fare de la malsanulo) - Sinjoro, Vi estas la perfekta justeco; la malsanon, kiun al Vi plaĉis sendi al mi certe mi meritis, ĉar Vi neniam afliktas sen kaŭzo. Por mia resaniĝo mi tute fidas al Via senlima favorkoreco; se al Vi plaĉas redoni al mi la sanon, Via sankta nomo estu glorata; se, kontraŭe, mi devas ankoraŭ suferi, ĝi estu glorata; mi submetiĝas sen murmuro al Viaj saĝaj dekretoj, ĉar ĉio, kion Vi faras, povas havi kiel celon nur la bonon de Viaj kreitoj.

Permesu, ho mia Dio, ke ĉi tiu malsano estu por mi utila averto kaj instigu min zorgi pri mi mem; mi ĝin akceptas kiel elaĉeton de la pasinteco kaj kiel provon por mia fido kaj mia submetiĝo al Via sankta volo.

(Vidu la preĝon n-ro 40.)

79. Preĝo. (Por la malsanulo) - Mia Dio, Viaj decidoj estas nepenetrebalaj, kaj en Via saĝeco Vi decidis aflikti N... per la malsano. Ĵetu, mi Vin petegas, kompatan rigardon sur liajn suferojn, kaj bonvolu ĉesigi ilin.

Bonaj Spiritoj, adjutantoj de la Ĉiopova, helpu, mi vin petegas, mian deziron mildigi la suferadon de N...; direktu mian penson, por ke ĝi iru verŝi sanigan balzamon sur lian korpon kaj konsolon en lian animon.

Inspiru al li paciencon kaj submetiĝon al la volo de Dio; donu al li forton, por elteni siajn dolorojn kun kristana rezignacio, por ke li ne perdu la frukton de ĉi tiu provo.

(Vidu la preĝon n-ro 57.)

80. Preĝo. (Fare de la sanigiva mediumo) – Mia Dio, se Vi konsentas uzi min, kvankam mi estas tute seninda, mi povos forpeli tiun ĉi malsanon, se tia estas Via volo, ĉar mi havas fidon al Vi; sed sen Vi mi nenion povas. Permesu al la bonaj Spiritoj saturi min per sia saniga emanaĵo, por ke mi transigu ĝin al tiu ĉi malsanulo, kaj deturnu de mi ĉian penson pri fiero kaj egoismo, kiu povus malpurigi la sanigan emanaĵon.

Por la obseditoj

81. . Obsedo estas la persista agado de malbona Spirito sur iun homon. Ĝi prezentas tre malsamajn karakterojn, ekde la simpla morala influo, sen eksteraj senteblaj signoj, ĝis plena malordo de l' organismo kaj de la mensaj kapabloj. Ĝi konfuzas ĉiujn mediumajn kapablojn; en la perskriba mediumeco ĝi manifestiĝas per la obstineco de unu sola Spirito, kiu komunikiĝas esceptante ĉiujn aliajn.

La malbonaj Spiritoj svarmas ĉirkaŭ la tero, sekve de la morala malsupereco de ĝiaj loĝantoj. Ilia malica agado estas unu el la plagoj, kiuj turmentas la homaron sur la tero. La obsedo, same kiel la malsanoj kaj ĉiuj ĉagrenoj de la vivo, devas esti do rigardata kiel provo aŭ kiel elaĉeto, kaj tiel akceptata. Same kiel la mals anoj estas rezultato de korpaj malperfektaĵoj, kiuj faras la korpon atingebla por la eksteraj pereigaj influoj, la obsedo rezultas ĉiam de morala malperfekteco, kiu ebligas la influon de malbona Spirito. Al fizika kaŭzo oni kontraŭmetas fizikan forton; al morala kaŭzo estas necese kontraŭstari per morala forto. Por eviti la malsanojn, oni fortikigas la korpon; por sin ŝirmi kontraŭ la obsedo, oni devas fortikigi la animon; tial la obsedito bezonas labori por sia propra pliboniĝo, kio ofte sufiĉas por liberigi lin de l' obsedanto, sen helpo de fremdaj personoj. Tiu kelpo fariĝas necesa, kiam la obsedo degeneras en subjugigon aŭ en plenposedon, ĉar tiam la turmentato iafoje perdas siajn energion kaj liberan volon.

La obsedo estas preskaŭ ĉiam venĝo de iu Spirito, kaj plej ofte havas sian fonton en la rilatoj de l' obsedanto kun la obsedito en antaŭa ekzistado. (Ĉap. X, § 6; ĉap. XII, §§ 5 kaj 6.)

En la okazoj de grava obsedo, la obsedito estas kvazaŭ envolvita kaj saturita de danĝera fluidaĵo, kiu nuligas la agadon de la bonaj emanaĵoj kaj ilin forpuŝas. Estas necese liberigi lin de tiuj emanaĵoj; nu, malbona emanaĵo ne povas esti forpuŝata de alia malbona emanaĵo. Per agado simila al la agado de sanigiva mediumo en la okazoj de malsano, estas necese forpeli la malbonan emanaĵon per helpo de pli bona emanaĵo, kiu iamaniere havas la efikon de kontraŭaganto. Tia estas la agado mekanika, sed ĝi ne sufiĉas; estas necese ankaŭ kaj precipe agi sur la inteligentan estulon, al kiu oni devas havi la rajton paroli kun aŭtoritateco, kiun havas nur la morala supereco; ju pli granda la morala supereco, des pli granda la aŭtoritateco.

Tio tamen ne estas ĉio; por certigi la liberigon, oni devas admoni la malican Spiriton rezigni siajn malbonajn projektojn; estas necese aperigi en li la penton kaj la deziron je bono, per instruoj lerte direktataj, en privataj spiritismaj kunsidoj, celantaj lian moralan edukon; tiam oni povas ricevi la duoblan ĝojon liberigi enkarniĝinton kaj konverti malperfektan Spiriton.

La tasko fariĝas pli facila, kiam la obsedito, komprenante sian situacion, kunhelpas per sia volo kaj preĝado; ne estas same, kiam la persono, ensorĉite de la trompema Spirito, iluziiĝas pri la kvalitoj de tiu, kiu lin mastras, kaj plezuras en la eraro, en kiu tenas lin la obsedanto; ĉar tiam, anstataŭ helpi, li forpuŝas ĉian helpon. Tiu estas la okazo de fascinado, ĉiam treege pli malfacile kuracebla, ol la plej tirana subjugigo. (La Libro de la Mediumoj, ĉ. XXIII.)

En ĉiuj okazoj de obsedo, la preĝo estas la plej pova helpilo kontraŭ la obsedanta Spirito.

82. Preĝo. (Fare de la obsedito) - Mia Dio, permesu al la bonaj Spiritoj liberigi min de la malbonfaranta Spirito, kiu alligiĝis al mi. Se ĝi estas venĝo, kiun li faras pro malbonaĵoj, kiujn mi iam faris al li, Vi tion permesas, mia Dio, por puno, kaj mi suferas la sekvon de mia kulpo. Povu mia pento meriti Vian pardonon kaj mian liberigon! Sed, kia ajn estas lia motivo, mi petegas por li Vian favorkorecon; bonvolu faciligi al li la vojon de la progreso, kiu deturnos lin de la penso fari la malbonon. Povu mi, miaflanke, pagante al li per bono la malbonon, instigi lin al pli puraj sentoj.

Sed mi scias ankaŭ, ho mia Dio, ke nur mia malperfekteco faras min atingebla por la influoj de la malperfektaj Spiritoj. Donu al mi la lumon necesan por rekoni miajn malkorektaĵojn; kontraŭbatalu en mi precipe la fieron, kiu min blindigas pri miaj kulpoj.

Kiel granda devas esti mia senindeco, ke malica estulo povas min mastri!

Permesu, ho mia Dio, ke ĉi tiu frapo kontraŭ mia vantamo servu al mi kiel leciono por la estoteco; ke ĝi fortigu mian decidon purigi min per la farado de la bono, per la praktikado de la karito kaj de la humileco, por ke mi kontraŭmetu de nun baron al la malbonaj influoj.

Sinjoro, donu al mi forton por elteni ĉi tiun provon kun pacienco kaj rezignacio; mi komprenas, ke, kiel ĉiuj aliaj provoj, ĝi devas helpi mian progreson, se mi ne perdos ĝian frukton per murmuroj, ĉar ĝi donas al mi okazon montri submetiĝon kaj praktikadi kariton al malfeliĉa frato, pardonante al li la malbonon, kiun li faris al mi. (Ĉap. XII, §§ 5 kaj 6; ĉap. XXVIII, §§15 kaj sekv., 46, 47.)

83. Preĝo. (Por la obsedito) - Dio Ĉiopova, bonvolu doni al mi la povon liberigi N...n de la Spirito, kiu lin obsedas; se estas en Viaj decidoj ĉesigi ĉi tiun provon, donu al mi la gracon paroli al tiu Spirito kun aŭtoritato.

Bonaj Spiritoj, kiuj helpas min, kaj vi, lia Gardanĝelo, donu al mi vian kunlaboradon; helpu min liberigi lin de la malpura fluidaĵo, kiu lin envolvas.

En nomo de Dio Ĉiopova, mi petas la malbonfarantan Spiriton, kiu lin turmentas, foriri.

84. Preĝo. (Por la obsedanta Spirito) - Dio senlime bona, mi petegas Vian kompaton por la Spirito, kiu obsedas N...n; igu lin ekvidi la dian lumon, por ke li vidu la falsan vojon, sur kiu li iras. Bonaj Spiritoj, helpu min komprenigi al li, ke li ĉion perdos farante la malbonon, kaj ĉion gajnos farante la bonon.

Spirito, kiu plezuras turmentante N...n, aŭskultu min, ĉar mi al vi parolas en la nomo de Dio.

Se vi volas pripensi, vi komprenos, ke la malbono ne povas venki la bonon, kaj ke vi ne povas esti pli forta ol Dio kaj la bonaj Spiritoj.

Ili povus gardi N...n kontraŭ viaj atakoj; ili tion ne faris nur tial, ke li (aŭ ŝi) devis suferi provon. Sed kiam tiu provo estos finita, ili forigos vian tutan povon kontraŭ li; la malbono, kiun vi estos farinta al li, anstataŭ malutili al li, estos profita al lia progreso kaj faros lin pli feliĉa; via malboneco estos uzita kaj reagos kontraŭ vin.

Dio, kiu estas ĉiopova, kaj la superaj Spiritoj, Liaj delegitoj, pli potencaj ol vi, povos ĉesigi tiun obsedon, kiam ili volos, kaj via obstineco rompiĝos antaŭ tiu superega aŭtoritato. Sed ĝuste tial, ke Dio estas bona, Li volas lasi al vi la meriton ĉesigi ĝin per via propra volo. Ĝi estas oportuno al vi donata, se vi ne profitos ĝin, vi suferos la bedaŭrindajn sekvojn de via rifuzo; grandaj punoj kaj krudaj suferoj vin atendas; vi estos devigita petegi ilian kompaton kaj la preĝojn de via viktimo, kiu jam vin pardonas kaj preĝas por vi; tio estas granda merito en la okuloj de Dio kaj rapidigos lian liberigon.

Pripensu do dum estas ankoraŭ oportuna tempo, ĉar la justeco de Dio pezos sur vi, kiel sur ĉiuj ribelemaj Spiritoj. Pripensu, ke la malbono, kiun vi faras en la nuna momento, nepre havos finon, dum, se vi persistos en via necedemo, viaj suferoj senĉese kreskados.

Kiam vi estis sur la tero, ĉu vi ne trovus stulte oferi grandan bonon por malgranda momenta kontentiĝo? Same okazas nun, kiam vi estas Spirito. Kion vi profitas el tio, kion vi faras? La bedaŭrindan plezuron turmenti iun; tio tamen ne malhelpas, ke vi estu malfeliĉa, kion ajn vi povas diri, kaj vin ankoraŭ pli malfeliĉigos.

Krom tio, vidu, kion vi perdas; rigardu la bonajn Spiritojn, kiuj vin ĉirkaŭas, kaj diru, ĉu ilia sorto ne estas preferinda, ol la via? La feliĉo, kiun ili ĝuas, apartenos al vi, kiam vi volos. Kion vi bezonas por tio?

Petegi Dion kaj fari la bonon anstataŭ la malbono. Mi scias, ke vi ne povas transformiĝi subite; sed Dio ne postulas ion neeblan; Li deziras nur volonton. Klopodu do, kaj ni helpos vin. Kondutu tiel, ke baldaŭ ni povu diri por vi la preĝon por la pentantaj Spiritoj (§ 73) kaj ne plu konsideri vin unu el la malbonaj Spiritoj, ĝis vi povos esti alkalkulita al la bonaj Spiritoj. (Vidu ankaŭ, supre, § 75: "Preĝo por la harditaj Spiritoj".)

Rimarko. La kuracado de la gravaj obsedoj postulas fortan paciencon, persistemon kaj sindonemon; ĝi postulas ankaŭ takton kaj lertecon, por gvidi al la bono Spiritojn ofte malicajn, nesentemajn kaj ruzajn, ĉar el ili estas tiuj ekstreme ribelaj; plej ofte, oni devas gvidi sin laŭ la cirkonstancoj; sed, kia ajn estas la karaktero de la Spirito, pruvita fakto estas, ke oni neniel sukcesas per trudo kaj minaco; ĉiu influo kuŝas en la morala supereco. Alia veraĵo, konfirmita ne nur de la sperto, sed ankaŭ de la logiko, estas la absoluta senefikeco de l' ekzorcizoj, formuloj, sakramentaj paroloj, amuletoj, talismanoj, eksteraj agoj aŭ iaj ajn materiaj signoj.

Longe daŭranta obsedo povas okazigi patologiajn perturbojn kaj ofte postulas samtempan aŭ sinsekvan kuracadon aŭ magnetisman aŭ medicinan, por la resanigo de l' organismo. Kiam estas detruita la kaŭzo, restas kontraŭbatali la efikojn. (Vidu en La Libro de la Mediumoj, ĉ. XXIII: Pri la obsedo. – Revue Spirite, Februaro kaj Marto 1864; Aprilo 1865: ekzemplojn de kuracado de obsedoj.)


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2022 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.