La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA EVANGELIO
LAŬ LA SPIRITISMO

Aŭtoro: Allan Kardec

©2023 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

Al la legonto
Antaŭparolo
Enkonduko
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13 14
15 16 17 18 19
20 21 22 23 24
25 26 27 28
Aldono I
Aldono II

ĈAPITRO I: MI NE VENIS, POR DETRUI LA LEĜON

La tri revelacioj: Moseo; la Kristo; Spiritismo, Kuniĝo de la scienco kun la religio. Instruoj de la Spiritoj: La nova epoko.

1. Ne pensu, ke mi venis, por detrui la leĝon aŭ la profetojn; mi venis, ne por detrui, sed por plenumi. Vere mi diras al vi: Ĝis la ĉielo kaj la tero forpasos, nek unu joto nek unu streketo forpasos de la leĝo, ĝis ĉio plenumiĝos. (Mateo, 5:17-18.)

Moseo

2. Estas du malsamaj partoj en la mosea leĝo: la leĝo de Dio, ricevita sur la monto Sinaj, kaj la civila aŭ disciplina leĝo, starigita de Moseo; unu estas neŝanĝebla; la alia, konforma al la kutimoj kaj al la karaktero de la popolo, varias kun la tempo.

La leĝo de Dio estas formulita en la jenaj dek ordonoj:

I. Mi estas la Eternulo, via Dio, kiu elkondukis vin el la lando Egipta, el la domo de sklaveco. Ne ekzistu ĉe vi aliaj dioj antaŭ Mi. Ne faru al vi idolon, nek bildon de io, kio estas en la ĉielo supre aŭ sur la tero malsupre aŭ en la akvo sub la tero; ne kliniĝu antaŭ ili kaj ne servu ilin; ĉar Mi, la Eternulo, via Dio, estas Dio severa, kiu la malbonagon de la patroj punas sur la idoj en la tria kaj kvara generacioj* ĉe Miaj malamantoj, kaj kiu faras favorkoraĵon por miloj al Miaj amantoj kaj al la plenumantoj de Miaj ordonoj.


* Ĉi tie ni kopias la tradukon de D-ro Zamenhof. Ĝi, same kiel la latina "Vulgata" kaj la Brazila Eldono de la Biblio, diras: "... punas sur la idoj en la tria kaj kvara generacioj..." La angla kaj la tradukoj de Figueiredo kaj Almeida tekstas: "...punas sur la idoj ĝis la tria kaj kvara generacioj..."

Tiu ĝis anstataŭ en estas evidenta eraro. Supozeble, tiuj ortodoksaj tradukintoj ne trovis sencon en la frazo, ĉar ili ne komprenas la leĝon pri reenkarniĝoj, kaj opiniis, ke la puno falas sur la unuan, la duan, la trian, la kvaran generaciojn. Sed tie estas vualita la instruo pri la reenkarniĝoj: la kulpaj Spiritoj reenkarniĝas en la tria kaj kvara generacioj kaj ricevas la punojn pro la pekoj faritaj de ili mem, ne de iliaj patroj. En la unua kaj dua generacioj ili ankoraŭ ne reenkarniĝis. Dio ne punas senkulpan pranepon de pekinto, sed la pekinton mem en nova enkarniĝo. Sekve, la traduko de Zamenhof estas fidela. Nekredantoj al la reenkarniĝa doktrino ne povas kompreni tiun kaj multajn aliajn instruojn de la Biblio. – La Tradukinto.


II. Ne malbonuzu la nomon de la Eternulo, via Dio; ĉar la Eternulo ne lasos senpuna tiun, kiu malbonuzas Lian nomon.

III. Observu la tagon sabatan, ke vi tenu ĝin sankta, kiel ordonis al vi la Eternulo, via Dio.

– Dum ses tagoj laboru kaj faru ĉiujn viajn aferojn; sed la sepa tago estas sabato de la Eternulo, via Dio; faru nenian laboron, nek vi, nek via filo, nek via filino, nek via sklavo, nek via sklavino, nek via bovo, nek via azeno, nek ia via bruto, nek via fremdulo, kiu estas inter viaj pordegoj; por ke ripozu via sklavo kaj via sklavino, kiel vi. Kaj memoru, ke vi estis sklavo en la lando Egipta, kaj la Eternulo, via Dio, elkondukis vin el tie per mano forta kaj per brako etendita; pro tio ordonas al vi la Eternulo, via Dio, observi la tagon sabatan.

IV. Respektu vian patron kaj vian patrinon, kiel ordonas al vi la Eternulo, via Dio; por ke longe daŭru via vivo, kaj por ke estu al vi bone sur la tero, kiun la Eternulo, via Dio, donas al vi.

V. Ne mortigu.

VI. Kaj ne adultu.

VII. Kaj ne ŝtelu.

VIII. Kaj ne parolu kontraŭ via proksimulo malveran ateston.

IX. Kaj ne deziru la edzinon de via proksimulo.

X. Kaj ne deziru la domon de via proksimulo, nek lian kampon, nek lian sklavon, nek lian sklavinon, nek lian bovon, nek lian azenon, nek ion, kio apartenas al via proksimulo*.


* El "Readmono", 5:6-21; laŭ la traduko de L. L. Zamenhof. La Dek Ordonoj aperas ankaŭ en "Eliro", 20:2-17, sed tie la redaktado ne estas precize la sama kaj mankas la naŭa ordono; tial ni preferis la tekston en "Readmono". – La Tradukinto.


Tiu leĝo estas de ĉiuj tempoj kaj de ĉiuj landoj, kaj tial ĝi havas dian karakteron. Ĉiuj aliaj leĝoj estis dekretitaj de Moseo, pro la neceso bridi per la timo popolon nature malkvietan kaj sendisciplinan, ĉe kiu li devis kontraŭbatali enradikiĝintajn malbonajn kutimojn kaj antaŭjuĝojn, ĉerpitajn el la servuteco en Egiptujo. Por doni aŭtoritatecon al siaj leĝoj, li devis atribui al ili dian originon, same kiel faris ĉiuj leĝdonintoj ĉe la primitivaj popoloj; la aŭtoritato de la homo devis apogi sin sur la aŭtoritato de Dio; sed nur la ideo pri iu terura Dio povis impresi malklerajn homojn, en kiuj la konscienco kaj la sento de rekta justeco estis ankoraŭ malmulte elvolviĝintaj. Estas evidente, ke Tiu, kiu metis en Siajn ordonojn: "Ne mortigu; ne agu malutile kontraŭ via proksimulo", ne povus kontraŭdiri Sin mem kaj krei la devon de ekstermado. La leĝoj ekskluzive moseaj havis do esence provizoran karakteron.

La Kristo

3. Jesuo ne venis, por detrui la leĝon, tio estas, la leĝon de Dio; li venis, por plenumi ĝin, tio estas, por ĝin elvolvi, montri ĝian veran signifon kaj ĝin alkonformigi al la grado da progreso de la homoj; tial oni trovas en tiu leĝo la principon de la devoj al Dio kaj al la proksimulo, la bazon de lia doktrino. Koncerne la leĝojn de Moseo mem, Jesuo, kontraŭe, profunde ŝanĝis ilin, tiom en la fundo, kiom en la formo. Li konstante bataladis kontraŭ la ekscesoj de l' eksteraj formalaĵoj kaj la falsaj interpretoj, kaj li ne povus pli profunde ilin reformi, ol reduktante ilin al la jena ordono: "Amu Dion super ĉiuj aĵoj kaj vian proksimulon kiel vin mem", kaj aldirante: tio estas la tuta leĝo kaj la profetoj.

Per ĉi tiuj paroloj: "Ĝis la ĉielo kaj la tero forpasos, nek unu joto, nek unu streketo forpasos de la leĝo, ĝis ĉio plenumiĝos", Jesuo intencis diri, ke estas necese, ke la leĝo de Dio ricevu sian tutan plenumon, tio estas, estu praktikata sur la tuta tero, en sia pureco, kun ĉiuj elvolviĝoj kaj ĉiuj sekvoj; ĉar, al kio utilus la starigo de tiu leĝo, se ĝi devus esti la privilegio de iuj homoj aŭ de unu sola popolo? Ĉiuj homoj estas filoj de Dio kaj rajtas sendistinge ricevi la saman prizorgadon.

4. Sed la rolo de Jesuo ne estis nur tiu de nura morala leĝdonanto, sen alia aŭtoritato ol la parolo; li venis plenumi la profetajn antaŭdirojn, kiuj anoncis lian venon. Li havis sian aŭtoritatecon el la escepta naturo de sia Spirito kaj el sia dia misio. Li venis, por instrui al la homoj, ke la vera vivo ne estas sur la tero, sed en la regno de la ĉielo; instrui al ili la vojon, kiu tien kondukas, la rimedojn por sin reharmoniigi kun Dio, kaj antaŭinstrui ilin pri la marŝo de l' okazontaĵoj, por la plenumo de la homaj destinoj. Tamen li ne diris ĉion, kaj pri multaj punktoj li nur ĵetis la ĝermon de la veraĵoj, kiujn, li mem deklaris, ne povus ankoraŭ esti komprenataj.

Li parolis pri ĉio, sed per paroloj pli aŭ malpli klare esprimitaj; por la kapto de la kaŝita senco de iuj paroloj, estis necese, ke novaj ideoj kaj novaj konoj venu doni la ŝlosilon, kaj tiuj ideoj ne povus veni, antaŭ ol la homa Spirito estus atinginta difinitan gradon da matureco. La scienco devis potence kunlabori por la naskiĝo kaj elvolviĝo de tiuj ideoj. Estis do necese doni al la scienco la tempon por progresi.

Spiritismo

5. Spiritismo estas la nova scienco, veninta revelacii al la homoj, per nerefuteblaj pruvoj, la ekziston kaj la naturon de la spirita mondo, kaj ĝiajn rilatojn kun la korpa mondo. Spiritismo jam montras ĝin al ni, ne kiel supernaturaĵon, sed kontraŭe, kiel unu el la vivantaj kaj senĉese agantaj fortoj de la naturo, kiel la fonton de amaso da fenomenoj, ĝis nun ne komprenataj kaj tial forlasataj en la regionoj de fantazio kaj de mirindaĵoj. Pri tiuj faktoj la Kristo plurfoje parolis en diversaj cirkonstancoj, kaj multaj aferoj anoncitaj de li restis nekompreneblaj aŭ estis false interpretitaj, ĉar la fenomenoj ankoraŭ ne estis komprenataj. Spiritismo estas la ŝlosilo, per kies helpo ĉio facile klariĝas.

6. La Leĝo en la Malnova Testamento estas personigita en Moseo; en la Nova Testamento ĝi estas personigita en la Kristo; Spiritismo estas la tria revelacio de la leĝo de Dio, sed ĝi ne estas personigita en iu individuo, ĉar ĝi estas la frukto de l' instruado donata, ne de unu homo, sed de la Spiritoj, kiuj estas la voĉoj el la ĉielo, sur ĉiuj punktoj de la tero, per sennombra amaso da perantoj. Ĝi estas iamaniere kolektiva estulo, konsistanta el la aro de l' estuloj de la spirita mondo, ĉiu el kiuj venas alporti al la homoj la tributon de sia klereco, por konatigi al ili tiun mondon kaj la sorton, kiu ilin tie atendas.

7. Same kiel la Kristo diris: "Mi ne venis, por detrui la leĝon, sed por plenumi ĝin", Spiritismo simile diras: "Mi ne venis, por detrui la kristanan leĝon, sed por ĝin plenumi". Ĝi instruas nenion kontraŭan al la instruado de la Kristo, sed ĝi elvolvas, kompletigas kaj klarigas, per vortoj kompreneblaj por ĉiuj, tion, kio estas dirita nur en alegoria formo. Ĝi venas plenumi, en la antaŭdiritaj tempoj, tion, kion la Kristo anoncis, kaj prepari la plenumon de l' estontaj aferoj. Ĝi estas do verko de la Kristo, kiu mem prezidas, kiel li antaŭanoncis, la renoviĝon, kiu nun efektiviĝas, kaj preparas la regnon de Dio sur la tero.

Kuniĝo de la scienco kun la religio

8. La scienco kaj la religio estas la du leviloj de la homa intelekto; unu konigas la leĝojn de la materia mondo, la alia la leĝojn de la morala mondo; sed unuj kaj aliaj havas la saman principon, kiu estas Dio, kaj ne povas sin reciproke kontraŭdiri; se ili neas unu alian, unu estas nepre malprava kaj la alia estas prava, ĉar Dio ne povas voli detrui Sian propran verkon. La neakordigebleco, kiun oni kvazaŭ vidas inter tiuj du ordoj da ideoj, troviĝas en nesufiĉa observado kaj en troa ekskluzivemo de ambaŭ flankoj; el tiu ekskluzivemo venas konflikto, kiu naskas nekredemon kaj netoleremon.

La tempo venis, kiam la instruoj de la Kristo devas esti kompletigitaj; kiam la vualo, intence ĵetita sur iujn partojn de tiu instruado, devas esti levita; kiam la scienco, ĉesante esti ekskluzive materialisma, devas kunkalkuli la spiritan elementon, kaj kiam la religio ne plu malatentos la organikajn kaj neŝanĝeblajn leĝojn de la materio; nun, tiuj du fortoj – scienco kaj religio – helpante unu alian kaj marŝante interkonsente, donos unu al alia sian apogon. Tiam la religio, ne plu ricevante la kontraŭdiron de la scienco, akiros neskueblan potencon, ĉar ĝi estos en akordo kun la racio, kaj oni ne povos kontraŭmeti al ĝi la nerezisteblan logikon de la faktoj.

La scienco kaj la religio ĝis nun ne povis interkompreniĝi, ĉar ĉiu el ili rigardis la aferojn el sia ekskluziva vidpunkto kaj reciproke sin forpuŝis. Mankis io por okupi la malplenan spacon, kiu apartigis ilin, mankis kuniga streketo por ilin kunligi; tiu streketo estas la konado de la leĝoj, kiuj kontrolas la spiritan mondon kaj ties rilatojn kun la korpa mondo, leĝoj tiel neŝanĝeblaj kiel la leĝoj, kiuj kontrolas la movadon de l' astroj kaj la ekziston de l' estuloj. Kiam tiuj rilatoj estos konfirmitaj per la sperto, nova lumo fariĝos: la kredo turnos sin al la racio, la racio nenion mallogikan trovos en la kredo, la materialismo estos venkita. Sed en tio, same kiel en ĉio, estas personoj, kiuj restas malantaŭe, ĝis ili estas kuntrenataj de la ĝenerala movado, kiu ilin frakasas, se ili volas kontraŭstari, anstataŭ iri kun ĝi.

Tuta morala revolucio efektiviĝas en la nuna momento kaj prilaboras la mensojn; post ellaborado dum pli ol dek ok jarcentoj, ĝi komencas sian plenumiĝon kaj signos novan epokon por la homaro. Estas facile antaŭvidi la sekvojn de tiu revolucio; ĝi devas alporti, en sociaj rilatoj, neeviteblajn modifojn, al kiuj neniu havos la povon kontraŭstari, ĉar ili estas en la planoj de Dio kaj elvenas el la leĝo de la progreso, kiu estas unu el la leĝoj de Dio.

INSTRUOJ DE LA SPIRITOJ

La nova epoko

9. Dio estas unika, kaj Moseo estas la Spirito, kiun Dio sendis en misio por konigi Lin, ne nur al la hebreoj, sed ankaŭ al la idolanaj popoloj. La hebrea popolo estis la instrumento, kiun Dio uzis por fari Sian revelacion per Moseo kaj per la profetoj, kaj la suferoj de tiu popolo celis frapi la okulojn kaj faligi la vualon, kiu kaŝis Dion antaŭ la homoj.

La ordonoj de Dio, donitaj per Moseo, portas la ĝermon de la plej ampleksa kristana moralo; la komentarioj de la Biblio malvastigas ilian signifon, ĉar, praktikata laŭ sia tuta pureco, la kristana moralo ne estus tiam komprenata; tamen la dek ordonoj de Dio restis, malgraŭ ĉio, kiel ĉefa paĝo de la Biblio, kiel ia lumturo, kiu devis lumigi al la homaro la vojon trairotan.

La moralo instruita de Moseo estis konforma al la stato de progreso de la popoloj, kiujn ĝi intencis rebonigi, kaj tiuj popoloj, duonsovaĝaj koncerne la perfektiĝon de l' animo, ne estus komprenintaj, ke oni povas adori Dion alimaniere ol per bruloferoj, nek ke estas necese pardoni malamikon. Ilia intelekto, ŝatinda el materia vidpunkto kaj eĉ laŭ la artoj kaj sciencoj, estis tre malmulte disvolviĝinta pri moraleco, kaj ne konvertiĝus sub la regado de tute spirita religio; estis necesa la reprezentado duonmateria, kian havis tiam la hebrea religio. La bruloferoj parolis al iliaj sentumoj, dum la ideo pri Dio parolis al ilia Spirito.

La Kristo estis la iniciatinto de la plej pura, de la plej sublima moralo; de l' evangelia kristana moralo, kiu devas renovigi la mondon, realproksimigi inter si la homojn kaj ilin interfratigi; kiu devas ŝprucigi el ĉiuj koroj la kariton kaj la amon al la proksimulo, kaj krei inter ĉiuj homoj komunan solidarecon; fine, kiu devas transformi la teron kaj ĝin fari loĝejo por Spiritoj pli altaj ol tiuj, kiuj nun loĝas sur ĝi. Tia estas la leĝo de la progreso, al kiu la naturo estas submetita kaj kiu plenumiĝas, kaj Spiritismo estas la levilo, kiun Dio uzas por progresigi la homaron.

La tempo venis, kiam la moralaj ideoj devas elvolviĝi, por ke efektiviĝu la progresado, kiu estas en la planoj de Dio; la moralaj ideoj devos sekvi la saman vojon, kiun laŭiris la ideoj pri libereco, kiuj estis ilia anoncanto.

Sed oni ne kredu, ke tiu elvolviĝo efektiviĝos sen bataloj; ne, por alveni al maturiĝo, la moralaj ideoj bezonas skuojn kaj diskutojn, por ke ili altiru la atenton de la vulgarularo; kiam tio estos atingita, la beleco kaj la sankteco de la moralo frapos la intelektojn, kaj ĉi tiuj alligiĝos al scienco, kiu donas al ili la ŝlosilon de l' estonta vivo kaj malfermas al ili la pordojn de l' eterna feliĉo. Moseo malfermis la vojon; Jesuo daŭrigis la laboron; Spiritismo ĝin finos. (Izraelida Spirito, Mulhouse, 1861.)

10. Unu tagon, Dio per Sia neelĉerpebla karito permesis al la homo vidi la veron trapenetri la mallumon; tiu tago estis la veno de la Kristo. Post la viva lumo, la mallumo revenis ; la mondo, post alternativoj de vero kaj malhelo, perdiĝis denove. Tiam, similaj al la profetoj de la Malnova Testamento, la Spiritoj ekparolis kaj ekavertis vin: la mondo skuiĝas ĉe siaj bazoj; la tondro bruegos; estu firmaj!

Spiritismo havas dian karakteron, ĉar ĝi ripozas sur la leĝoj de la naturo, kaj kredu ja, ke ĉio, kio havas dian karakteron, havas grandan kaj utilan celon. Via mondo estis perdiĝanta; la scienco, elvolviĝinte je la kosto de la moralo, kondukante vin nur al la materia bonstato, fariĝis profita al la spirito de la mallumo. Vi scias, kristanoj, la koro kaj la amo devas marŝi kune kun la scienco. La regno de la Kristo, ve! post dek ok jarcentoj, kaj malgraŭ la sango de tiom da martiroj, ankoraŭ ne venis. Kristanoj, revenu al la Majstro, kiu volas savi vin. Ĉio estas facila al tiu, kiu kredas kaj amas; la amo plenigas lin per neesprimebla ĝojo. Jes, miaj infanoj, la mondo estas skuita; la bonaj Spiritoj tion diras abunde al vi; fleksiĝu sub la blovado, anoncanta la uraganon, por ke vi ne estu renversataj; tio estas, preparu vin, kaj ne estu similaj al la malprudentaj virgulinoj, kiuj estis kaptitaj malprovizitaj, ĉe l' alveno de la fianĉo.

La pretiĝanta revolucio estas pli morala ol materia; la grandaj Spiritoj, diaj senditoj, alblovas fidon, por ke vi ĉiuj, klerigitaj kaj ardaj laboristoj, aŭdigu vian humilan voĉon; ĉar vi estas la sablero; sed sen sableroj ne estus montoj. Tiel, do la vortoj "Ni estas malgrandaj" ne plu havu sencon por vi. Al ĉiu sia misio, al ĉiu sia laboro. Ĉu la formiko ne faras la konstruaĵon de sia societo, kaj nepercepteblaj animaletoj ne starigas kontinentojn? La nova krucmilito estas komencita; apostoloj de l' universala paco kaj ne de milito, modernaj sanktaj Bernardoj, rigardu kaj marŝu antaŭen: la leĝo de la mondoj estas la leĝo de la progreso. (Fénelon. Poitiers, 1861.)

11. Sankta Aŭgusteno estas unu el la plej grandaj vulgarigantoj de Spiritismo; li manifestiĝas preskaŭ ĉie; la kaŭzon de tio ni trovas en la vivo de tiu granda kristana filozofo. Li apartenas al tiu vigla falango de la Patroj de l' Eklezio, al kiuj Kristanismo ŝuldas siajn plej solidajn fundamentojn. Kiel multaj, li estis eltirita el la idolanismo, ni pli bone diru, el la plej profunda malpieco, de la brilego de la vero. Kiam meze de siaj diboĉoj, li sentis en la animo tiun strangan vibradon, kiu lin revokis al li mem kaj igis lin kompreni, ke la feliĉo estas aliloke, ne en la malvigligaj kaj pasemaj plezuroj; kiam, fine, sur sia vojo al Damasko, li aŭdis, li ankaŭ, la sanktan voĉon krii: "Saŭlo, Saŭlo, kial vi persekutas min?" li ekkriis: "Dio mia! Dio mia! pardonu min, mi kredas, mi estas kristano!" kaj de tiam li fariĝis unu el la plej firmaj subtenantoj de l' Evangelio. Oni povas legi en la famaj konfesoj, kiujn al ni postlasis tiu eminenta Spirito, la karakterizajn kaj samtempe profetajn parolojn, kiujn li eldiris post la morto de Sankta Monika: "Mi estas konvinkita, ke mia patrino revenos, por viziti min kaj doni al mi konsilojn, revelaciante al mi tion, kio atendas nin en la estonta vivo". Kia instruo en tiuj vortoj, kaj kia brilega antaŭvido pri la estonta doktrino! Tial hodiaŭ, vidante la horon alveni por la disvastigo de la vero, kiun li iam antaŭsentis, li fariĝis ties arda propagandisto kaj, por tiel diri, disdividas sin, por respondi al ĉiuj, kiuj vokas lin. (Erasto, disĉiplo de Paŭlo. Parizo, 1863.)

Rimarko. Ĉu Sankta Aŭgusteno venas do renversi, kion li konstruis? Certe ne; sed kiel tiom da aliaj, li vidas per la okuloj de la Spirito, kion li ne vidis kiel homo. Lia animo liberigita vidas novajn lumojn; ĝi komprenas, kion ĝi antaŭe ne komprenis; novaj ideoj malkaŝis al ĝi la veran sencon de iuj paroloj; sur la tero li juĝis aferojn laŭ la konoj, kiujn li posedis, sed kiam nova lumo por li fariĝis, li povis pli funde juĝi; tial li devis fornei sian kredon al la inkubaj kaj sukubaj* Spiritoj kaj sian anatemon, ĵetitan sur la teorion de l' antipodanoj. Nun, kiam Kristanismo aperas al li laŭ sia tuta pureco, li povas, pri iuj punktoj, pensi alimaniere ol dum sia vivado, ne ĉesante tamen esti la kristana apostolo; li povas, sen forĵuro de sia kredo, fariĝi propagandisto de Spiritismo, ĉar li tie vidas la plenumiĝon de l' antaŭdiritaj aferoj. Tion proklamante hodiaŭ, li nur rekondukas nin al pli certa kaj pli logika interpretadode la tekstoj. Tiele agas ankaŭ aliaj Spiritoj, kiuj estas en simila pozicio.


* Inkubaj kaj Sukubaj Spiritoj. Iama katolika kredo je diabloj, kiuj prenadis la formojn respektive de viroj kaj virinoj, por kuniĝi kun aliseksaj homoj. – La Tradukinto.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2023 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.