La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA EVANGELIO
LAŬ LA SPIRITISMO

Aŭtoro: Allan Kardec

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

Al la legonto
Antaŭparolo
Enkonduko
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13 14
15 16 17 18 19
20 21 22 23 24
25 26 27 28
Aldono I
Aldono II

ĈAPITRO XII: AMU VIAJN MALAMIKOJN

Pagi por bono la malbonon. La elkarniĝintaj malamikoj. Se iu frapas al vi la dekstran vangon, turnu al li ankaŭ la alian. Instruoj de la Spiritoj: La venĝo. La duelo.

Pagi per bono la malbonon

1. Vi aŭdis, ke estas dirite: Amu vian proksimulon, kaj malamu vian malamikojn; sed mi diras al vi: Amu viajn malamikojn, kaj preĝu por viaj persekutantoj; por ke vi estu filoj de via Patro, kiu estas en la ĉielo; ĉar Li levas sian sunon sur la malbonulojn kaj la bonulojn, kaj sendas pluvon sur justulojn kaj maljustulojn. Ĉar se vi amas tiujn, kiuj amas vin, kian rekompencon vi havas? ĉu ne tion saman faras eĉ la impostistoj? Kaj se vi salutas nur sole viajn fratojn, kion ekstran vi faras? ĉu ne tion samam faras eĉ la nacianoj? Estu do perfektaj, kiel ankaŭ via ĉiela Patro estas perfekta. ( Mateo, 5:43-48.)

Ĉar mi diras al vi, ke se via justeco ne supero la justecon de la skribistoj kaj la Farizeoj, vi tute ne eniros en la regnon de la ĉielo. (Mateo, 5:20)

2. Kaj se vi amas tiujn, kiujn amas vin, kian dankon vi havas? ĉar eĉ la pekuloj amas tiujn, kiuj ilin amas. Kaj se vi bonfaras al viaj bonfarantoj, kian dankon vi havas? ĉar eĉ la pekuloj tiel same faras. Kaj se vi pruntas al tiuj, de kiuj vi esperas ricevi, kian dankon vi havas? eĉ pekuloj pruntas al pekuloj, por egale ricevi. Sed amu viajn malamikojn, kaj bonfaru, kaj pruntedonu, pri neniu perdante esperon; kaj via rekompenco estos granda, kaj vi estos filoj de la Plejalta; ĉar Li estas bona al la nedankemuloj kaj malbonuloj. Estu kompatemaj, kiel via Patro estas kompatema. (Luko, 6:32-36)

3. Se la amo al la proksimulo estas la principo de karito, ami siajn malamikojn estas la plej sublima apliko de tiu principo, ĉar la posedo de tiu virto estas unu el la plej grandaj venkoj kontraŭ egoismo kaj fiero.

Tamen oni ofte miskomprenas la sencon de la vorto ami en ĉi tiu okazo; Jesuo neniel pretendis, per tiuj vortoj, ke oni havu por siaj malamikoj tian dolĉan inklinon, kian oni havas por iu frato aŭ amiko; korinklino supozigas konfidon; nu, neniu povas konfidi iun, sciante, ke tiu deziras lian malfeliĉon; neniu povas fari al tiu persono amikajn korelverŝojn, sciante, ke la persono estas kapabla ilin misuzi; inter homoj, kiuj malfidas unuj je aliaj, ne povas okazi tiaj elmontroj de simpatio, kiaj ekzistas inter homoj, vivantaj en komuneco de pensoj; fine, neniu povas havi tian saman plezuron ĉe malamiko, kian ĉe amiko.

La malsameco de tiuj sentoj, laŭ la cirkonstancoj, rezultas el fizika leĝo: la leĝo de l' altiro de la similaj kaj de la repuŝo de la malsimilaj fluidoj; la penso malica disĵetas ian emanaĵojn* , kies impreso estas peniga; la bonvolema penso ĉirkaŭvolvas nin per emanaĵo agrabla; el tio la diferenco de la sensaco, kiujn oni spertas ĉe l' alproksimiĝo de iu amiko aŭ de iu malamiko. Ami siajn malamikojn povas do signifi nur, ke oni ne distingu inter malamikoj kaj amikoj; ĉi tiu regulo ŝajnas malfacila, eĉ ne plenumebla, nur tial ke oni erare kredas, ke ĝi ordonas asigni al amikoj kaj malamikoj la saman lokon en la koro. Se la malriĉeco de la homaj lingvoj devigas uzi la saman vorton por esprimi diversajn nuancojn de sentoj la racio devas fari ties diferencon laŭ la okazoj.


* Mi uzis la vorton "emanaĵo" tie æi kaj en aliaj lokoj, pri nevidebla fluo de simpatio aŭantipatio, amo aŭ malamo, volupto k.s., eble simila al radiuma emanaĵo, fluo, kiun la vivantaj estuloj sendas senpere unu al alia kaj ricevas unu de alia. Kompreneble ankaŭ senkorpaj Spiritoj estas en tiu senco, vivantaj estuloj. Eble ekzistas en Esperanto pli taŭga vorto, kiun mi ne konas. En la originalo la vortoj fluide kaj fluidique estas uzataj en diversaj sencoj pro analogio, sed la logikemo de Esperanto ne permesas la saman liberecon de la franca lingvo. — La tradukinto.


Ami siajn malamikojn neniel estas do porti por ili korinklinon, kiu ne estas en la naturo, ĉar la kontakto kun malamiko batigas nian koron en maniero tute alia, ol la kontakto kun amiko ; ĝi signifas, porti kontraŭ ili nenian malamon, resenton, deziron je venĝo; pardoni al ili sen kaŝita penso kaj senkondiĉe la malbonon, kiun ili faras al ni; neniel malhelpi la reamikiĝon; deziri al ili bonon, anstataŭ deziri malbonon; ĝoji, anstataŭ afliktiĝi pro la bono, kiu okazas al ili; entendi al ili helpeman manon en okazo de bezono; deteni sin, ĉu per paroloj aŭ per agoj, de ĉio, kio povas malutili al ili; ĝi estas fine pagi al ili ĉiam per bono la malbonon ricevitan, sen intenco humiligi ilin. Kiu tion faras , tiu plenumas la kondiĉojn de l' ordono: Amu viajn malamikojn.

4. Ami siajn malamikojn estas sensencaĵo por nekredanto; la homo, por kiu la nuna vivo estas ĉio, vidas en sia malamiko nur malutilan estulon, kiu ĝenas lian ripozon, kaj de kiu, li kredas, nur la morto povas lin liberigi: el tio la deziro je venĝo; nenian intereson li havas pardoni, krom por kontentigi sian fieron en la okuloj de la mondo; pardoni en iuj okazoj ŝajnas al li eĉ malfortaĵo ne inda de li; se li ne venĝas, li tamen konservas venĝemon kaj ian sekretan deziron malutii sian malamikon.

Por kredanto, precipe por spiritisto, la vidmaniero estas tute alia, ĉar li ĵetas sian rigardon en la pasintecon. kaj en la estontecon, inter kiuj la nuna vivo estas nur punkto; li scias, ke pro la destino mem de la tero li tie nepre renkontos malvirtajn, malicajn homojn; ke la malicaĵoj, lin ĉiam celantaj, estas parto de provoj, kiujn li devas suferi, kaj la alta vidpunkto, el kiu li rigardas, faras la sortobatojn malpli amaraj, egale ĉu ili venas de la homoj aŭ de l' aĵoj; se li ne murmuras kontraŭ la provoj, des malpli li murmuru kontraŭ la homoj, ties instrumentoj; se, anstataŭ plendi, li dankas Dion pro la provo, li devas ankaŭ danki la manon, kiu donas al li okazon montri sian paciencon kaj rezignacion. Tiu ĉi pensmaniero lin nature antaŭinklinigas al pardono; cetere li scias, ke ju pli noblanima li estas, des pli li grandiĝas en siaj propraj okuloj kaj des pli malproksime li staras de la malbonintencaj sagoj de sia malamiko.

La homo, kiu okupas altan rangon en la mondo, ne sentas sin ofendita de l' insultoj de tiu, kiun li rigardas kiel sian malsuperulon; tio sama estu dirita pri tiu, kiu en la morala mondo leviĝas super la materia homaro; li komprenas, ke malamo kaj venĝemo lin malnobligus kaj malaltigus; nu, por esti supera ol sia kontraŭulo, li devas havi animon pli grandan, pli noblan, pli indulgeman.

La elkarniĝintaj malamikoj

5. La spiritisto havas ankoraŭ aliajn motivojn por indulgi al siaj malamikoj. Unue li scias, ke la malboneco ne estas ia konstanta stato de la homoj; ke ĝi estas esence propra al nedaŭra malperfekteco, kaj ke, same kiel infano korektas siajn mankojn, tiel maliculo iam komprenos siajn erarojn kaj fariĝos bona.

Li scias ankaŭ, ke la morto nur materie lin liberigas de lia malamiko, ĉar tiu ĉi povas persekuti lin per sia malamo, eĉ post sia foriro de la tero; ke tiel la venĝo ne atingas sian celon; ke ĝi kontraŭe havas kiel efikon naski pli grandan inciton, kiu povas daŭri plu en sekvanta ekzistado. Estis rezervite al Spiritismo pruvi per la sperto kaj per la leĝo, laŭ kiu fariĝas la rilatoj inter la videbla kaj la nevidebla mondoj, ke la esprimo : Estingi malamon per sango estas fundamente falsa, kaj ke vero estas, ke sango nutras malamon eĉ post la tombo; sekve, doni efektivan pravon de ekzisto kaj praktikan utilecon ne nur al la pardono, sed ankaŭ al la sublima maksimo de la Kristo: Amu viajn malamikojn. Neniu koro estas tiel malvirtema, ke, eĉ senscie, ĝi ne estas tuŝita de bona konduto kontraŭ ĝi; per milda konduto, oni forigas almenaŭ ĉian pretekston por ia revenĝo; el malamiko oni povas ja fari al si amikon antaŭ aŭ post lia morto. Per malbona konduto oni incitas sian malamikon kaj tiam ĉi tiu fariĝas instrumento, kiun la justeco de Dio uzas, por puni tiun, kiu ne pardonis.

6. Oni povas do havi malamikojn, tiel inter la enkarniĝintoj, kiel inter la elkarniĝintoj; la malamikoj el la nevidebla mondo manifestas sian malicemon per obsedoj kaj subjugigo, kontraŭ kiuj baraktas tiom da personoj, kaj kiuj estas unu el la specoj de provoj de la vivo; tiuj provoj, kiel ĉiuj aliaj, helpas la progreson kaj devas esti akceptataj rezignacie kaj kiel konsekvenco de la malsupera naturo de la terglobo; se ne ekzistus malbonaj homoj sur la tero, ne troviĝus malbonaj Spiritoj ĉirkaŭ ĝi. Se do oni devas havi indulgemon kaj bonvolemon por la enkarniĝintaj malamikoj, oni samajn sentojn portu ankaŭ por tiuj liberigitaj el la karno.

Oni iam oferadis sangantajn viktimojn, por senkolerigi la inferajn diojn, kiuj estis neniuj aliaj, ol la malbonaj Spiritoj. Post la inferaj dioj venis la demonoj, kiuj estas la samo. Spiritismo venas pruvi, ke tiuj demonoj estas nenio krom la animoj de malicaj homoj, ankoraŭ ne seniĝintaj je materiaj instinktoj; ke oni ilin ne mildigas krom per ofero de sia malamo, tio estas, per Karito; ke la karito havas kiel efikon ne nur malebligi al ili fari malbonon, sed ankaŭ rekonduki ilin al la vojo De la bono kaj kunhelpi ilian savon. Tial la maksimo: Amu viajn malamikojn ne limiĝas je la mallarĝa rondo De la tero kaj de la nuna vivo, sed ĝi estas parto de la granda leĝo de l' universala frateco.

Se iu frapas al vi la dekstran vangon, turnu al li ankaŭ la alian

7. Vi aŭdis, ke estas dirite: Okulon pro okulo, kaj denton pro dento; sed mi diras al vi: Ne rezistu al la malbono; sed al tiu, kiu frapas vian dekstran vangon, turnu ankaŭ la alian. Kaj se iu deziras procesi kontraŭ vi, por forpreni vian tunikon, lasu lin preni ankaŭ vian mantelon. Kaj se iu devigas vin iri unu mejlon, iru kun li du. Donu al tiu, kiu petas de vi; kaj ne deturnu vin de tiu, kiu deziras prunti de vi. (Mateo, 5: 38-42)

8. La antaŭjuĝoj de la mondo pri tio, kion oni konvencie nomas honorsento, aperigas tiun malserenan ofendiĝemon, naskitan de la fiero kaj de l' ekzaltiĝo de la personeco, kiu igas la homon pagi ofendon per ofendo, vundo per vundo; tia konduto ŝajnas konforma al la justeco en la okuloj de homo, kies moralo ne leviĝas super la surteraj pasioj; tial la Mosea leĝo diris: okulon pro okulo, denton pro dento, leĝo en harmonio kun la tempo, kiam vivis Moseo. Venis la Kristo kaj diris: Pagu per bono la malbonon. Li diris plu: "Ne rezistu al la malbono: sed al tiu, kiu frapas vian dekstran vangon, turnu ankaŭ la alian." Al fierulo, tiu maksimo ŝajnas malkuraĝaĵo, ĉar li ne komprenas, ke estas pli granda kuraĝo elteni insulton, ol venĝi, kaj li tion ne komprenas, ĉar lia vidpovo ne atingas trans la nunan tempon. Tamen, ĉu oni prenu tiun maksimon laŭlitere? Ne; tiel same, kiel tiun alian, kiu ordonas, ke oni elŝiru sian okulon, se ĉi tiu skandalas; pelita ĝis siaj lastaj konsekvencoj, tiu instruo donus kiel rezulton, ke oni kondamnu ĉian, eĉ laŭleĝan, malhelpon al la perforto, kaj ke oni lasu kampon libera al la maliculoj, kiuj havus do jam nenian motivon por timo. Se oni ne bridus iliajn perfortojn, baldaŭ ĉiuj bonuloj estus iliaj viktimoj. La instinkto de memkonservado, kiu estas leĝo de la naturo, admonas ĉiun ne volonte etendi sian kolon al la murdisto. Per tiuj paroloj do Jesuo ne malpermesas la defendon, sed kondamnas la venĝon. Dirante, ke oni turnu la alian vangon, kiam unu estas frapita, li diris, en alia formo, ke oni ne pagu la malbonon per malbono; ke la homo humile akceptu ĉion, kio utilas por lin malfierigi; ke estas pli glore al li esti frapita, ol frapi, elteni pacience maljustaĵon, ol fari mem ĝin; ke estas pli bone esti trompita, ol trompi, esti ruinigita, ol ruinigi la aliajn. Tio estas samtempe la kondamno de la duelo, kiu estas nur manifestiĝo de la fiero. Nur la fido al la estonta vivo kaj al la justeco de Dio, kiu neniam lasas senpune la malbonon, povas doni la forton, por pacience elteni la atencojn al niaj interesoj kaj al nia memamo; tial ni diras senĉese: direktu viajn rigardojn antaŭen; ju pli alte vi levos vin per la penso super la materia vivo, des malpli vin ofendos la surteraj aferoj.

INSTRUOJ DE LA SPIRITOJ

La venĝo

9. La venĝo estas unu el la lastaj restaĵoj de la barbaraj moroj , kiuj iom post iom forviŝiĝas el inter la homoj. Ĝi estas, kune kun la duelo, unu el la lastaj postesignoj de tiuj sovaĝaj moroj, sub kiuj baraktis la homaro ĉe la komenco de la kristana epoko. Tial la venĝo estas certa signo de la neprogresinta stato de la homoj, kiuj ĝin praktikas, kaj de la Spiritoj, kiuj povas ankoraŭ inspiri ĝin. Do, miaj amikoj, tiu sento neniam devas vibrigi la koron de iu ajn, kiu diras kaj deklaras sin spiritisto. Venĝi estas, vi tion scias, tiel kontraŭa al tiu preskribo de la Kristo: "Pardonu viajn malamikojn!", ke tiu, rifuzas pardoni, ne nur ne estas spiritisto, sed ankaŭ ne estas kristano. La venĝo estas inspiro des pli pereiga, ĉar la falseco kaj la malnobleco estas ĝiaj konstantaj akompanantoj. Efektive, kiu forlasas sin al tiu fatala kaj blinda pasio, tiu preskaŭ neniam venĝas malkaŝe. Se li estas la pli forta, li ĵetas sin kiel rabobesto sur tiun, kiun li nomas sia malamiko, kiam la vido de tiu flamigas lian pasion, lian koleron kaj lian malamon. Sed plej ofte li kovras sin per hipokrita ŝajno, kaŝante en la fundo de sia koro la malbonajn sentojn, kiuj lin animas; li ekprenas malrektajn vojojn, sekvas en la ombro sian malamikon, kiu nenion suspektas, kaj atendas la taŭgan momenton, por sendanĝere frapi; li sin kaŝas de sia kontraŭulo kaj ĉi tiun senĉese spionas; li faras abomenajn kaptilojn kaj en oportuna momento verŝas venenon en lian kalikon. Kiam lia malamo ne iras ĝis tiaj ekstremoj, li atakas sian viktimon en ties honoro kaj korinklinoj; li ne hezitas eĉ antaŭ la kalumnio, kaj liaj perfidaj sugestoj, lerte dissemitaj per ĉiuj ventoj, iom post iom amasiĝas sur la vojo. Sekve, prezentante sin en la lokoj, kie pasis la venena blovado de la hipokritulo, la persekutato miras, tie trovante nur malvarmajn vizaĝojn, kie li antaŭe vidadis amikajn kaj bonvolemajn mienojn; li konsterniĝas, kiam la manoj, kiuj iam serĉadis la lian, nun rifuzas ĝin premi; fine li sentas sin neniigita, vidante, ke liaj plej karaj amikoj kaj parencoj deturniĝas de li kaj lin evitas. Ha! la fiulo, kiu tiel venĝas, estas centoble pli kulpa, ol tiu, kiu alfrontas sian malamikon kaj lin insultas rekte en la vizaĝon.

For do tiujn sovaĝajn kutimojn! For tiujn morojn de aliaj tempoj! Ĉiu spiritisto, kiu pretendus hodiaŭ havi la rajton venĝi, ne indus plu esti ano de la falango, kiu prenis kiel devizon: "Ekster karito, nenia savo!" Sed ne, mi ne povus reteni min ĉe la penso, ke iu membro de la granda spiritista familio iam kuraĝos atenti pri ricevita ofendo, krom por pardoni. (Julio Olivier. Parizo, 1862.)

La malamo

10. Amu unuj aliajn, kaj vi estos feliĉaj. Prenu precipe kiel taskon ami tiujn, kiuj inspiras al vi indiferentecon, malamon kaj malŝaton. La Kristo, kiun vi devas fari via modelo, donis al vi ekzemplon de tiu sindonemo; misiisto de amo, li amis en tia grado, ke li fordonis sian sangon kaj sian vivon. La ofero, kiu vin devigas ami la homojn, kiuj vin insultas kaj persekutas, estas dolora; sed ĝuste ĝi lokas vin super ili; se vi ilin malamus, kiel ili malamas vin, vi ne valorus pli ol ili; tia amo estas la senmakula hostio, kiun vi oferas al Dio sur la altaro de viaj koroj, hostio de agrabla odoro kaj kies parfumo suprenflugas al Li.

Kvankam la leĝo de amo ordonas, ke ĉiu amu sendistinge ĉiujn siajn fratojn, ĝi tamen ne kirasas la koron kontraŭ la malbonaj agoj; ĝi, kontraŭe, trudas la plej doloran provon, kaj mi tion ja scias, ĉar en mia lasta surtera ekzistado mi spertis tian torturon; sed Dio estas ĉie kaj punas en la nuna kaj en la alia vivo tiujn, kiuj malobeas la leĝon de amo. Ne forgesu, miaj karaj filoj, ke la amo proksimigas al Dio, kaj la malamo malproksimigas de Li. (Fénelon. Bordeaux, 1861.)

La duelo

11. Vere granda estas nur la homo, kiu, konsiderante la vivon kiel vojaĝon, kiu kondukos lin al difinita celo, preterlasas la malglataĵojn de la vojo; li neniam eĉ dum momento permesas al si deflankiĝi de la rekta vojo; lia rigardo estas konstante turnita al la celo, kaj do nemulte gravas al li, ke rubusujoj kaj dornoj minacas gratvundi lin; ili apenaŭ lin tuŝas, sed ne difektas, kaj li tamen daŭrigas sian iradon. Riski siajn vivtagojn, por venĝi ofendon, estas retroiro antaŭ la provoj de la vivo, estas ĉiam krimo en la okuloj de Dio; kaj se vi ne estus tiel trompitaj, kiel vi estas, de viaj antaŭjuĝoj, tio estus ridinda kaj grandega frenezaĵo en la okuloj de la homoj.

Estas krimo ĉe la hommortigo per duelo; via leĝaro mem ĝin rekonas; neniu rajtas, en ia ajn okazo, atenci kontraŭ la vivo de sia similulo; ĝi estas krimo en la okuloj de Dio, kiu starigis vian kondutregulon; en la duelo, pli ol en ĉio alia, vi estas juĝantoj en via propra afero. Memoru, ke vi estos pardonitaj nur tiel, kiel vi mem pardonos; per pardono vi alprokisimiĝas al Dio, ĉar pardonemo estas frato de potenco. Dum guto da homa sango, verŝita per mano de la homoj, fluos sur la tero, la vera regno de Dio ankoraŭ ne estos alveninta, tiu regno de pacigo kaj de amo, kiu por ĉiam forpelos de via planedo malamon, malkonkordon, militon. Tiam la vorto duelo ekzistos en via lingvo nur kiel malproksima, nepreciza rememoro pri iu fora pasinteco; la homoj konos inter si nenian alian antagonismon, ol la noblan konkuradon en la farado de la bono. (Adolfo, episkopo de Alger. Marmande, 1861.)

12. Sendube, la duelo en iuj okazoj povas esti pruvo de fizika kuraĝo, de malŝato je la vivo, sed ĝi estas neneigebla pruvo de morala malkuraĝeco, kia la memmortigo.

La memmortiganto ne havas la kuraĝon alfronti la sortovicojn de la vivo: la duelanto ne havas la kuraĝon kontraŭstari la ofendojn. Ĉu la Kristo ne diris, ke estas pli honore kaj kuraĝe turni la maldekstran vangon al tiu, kiu frapis al vi la dekstran, ol venĝi ofendon? Ĉu la Kristo ne diris al Petro en la ĝardeno de l' Olivarboj:

"Remetu vian glavon en ĝian ingon, ĉar, kiu per glavo mortigos, tiu per glavo pereos"? Ĉu per tiuj vortoj Jesuo ne kondamnis por ĉiam la duelon? Efektive, miaj filoj, kio estas tiu kuraĝo, naskita de perfortema, sangavida temperamento, ekflamanta ĉe l' unua ofendo? Kie estas do la grandanimeco de tiu, kiu ĉe la plej malgranda ofendo, volas ĝin lavi en sango? Sed li tremu! ĉar ĉiam en la fundo de lia konscienco voĉo krios: Kain! Kain! kion ci faris el cia frato? Mi bezonis sangon por savi mian honoron, li diros al tiu voĉo; sed ĝi kontraŭrespondos al li: Ci volis savi ĝin antaŭ la homoj por kelkaj momentoj, kiuj restis al vi sur la tero, kaj ci ne ekpensis savi ĝin antaŭ Dio! Kompatinta frenezulo! kiom da sango do la Kristo petus de vi por ĉiuj ofendoj, kiujn li ricevis!

Vi ne nur vundis lin per la dornoj kaj la lanco, vi ne nur lin alnajlis al malhonora kruco, sed ankaŭ, meze de sia agonio, li povis aŭdi la mokojn, per kiuj li estis superŝutita. Kian kompenson post tiom da ofendoj li petis de vi? La lasta krio de la ŝafido estis preĝo por liaj turmentantoj. Ho! kiel li, pardonu kaj preĝu por viaj ofendantoj.

Amikoj, rememoru jenan ordonon: "Amu unuj aliajn", kaj al bato de la malamo vi respondos per rideto, kaj al ofendo per pardono. La mondo sendube ekstaros furioza kaj nomos vin malkuraĝuloj; sed levu alten la kapon, kaj montru, ke via frunto ankaŭ ne timus esti kronita per dornoj, laŭ la ekzemplo de la Kristo, sed ke via mano ne volas esti kulpa pri murdo, laŭdire pravigita de ia honorŝajno, kiu estas ja nenio krom fiero kaj memamo. Ĉu, kreinte vin, Dio donis al vi la rajton de vivo kaj morto, unuj sur aliajn? Ne, Li donis tiun rajton nur al la naturo, por sin reformi kaj rekonstrui; sed al vi Li ne permesas, ke vi disponu eĉ je vi mem.

Same kiel la memmortiginto, la duelinto estos markita per sango ĉe sia prezento al Dio, kaj al ambaŭ la Suverena Juĝisto destinos akran, longan punon. Se Li minacis per Sia justeco tiun, kiu diros al sia frato Raka, kiom pli severa estos la puno je tiu, kiu aperos antaŭ Li kun la manoj ruĝaj de la sango de sia frato! (Sankta Aŭgusteno. Parizo, 1862.)

13. La duelo, kiel tio, iam nomata "juĝo de Dio", estas unu el tiuj barbaraj institucioj, kiuj regas ankoraŭ la socion. Kion vi tamen dirus, se vi vidus du antagonistojn enigitajn en bolantan akvon aŭ sumetatajn al kontakto de ardanta fero, por ke estu decidita ilia kverelo favore al tiu, kiu pli bone eltenus la provon? tiajn kutimojn vi konsiderus malsaĝaj. La duelo estas ankoraŭ pli malbona, ol ĉio tio. Por la lerta duelanto, ĝi estas murdo farita malvarmsange, kun plena antaŭdecido, ĉar li estas certa pri la frapo, kiun donos; por lia kontraŭulo, preskaŭ certa pri sia pereo pro siaj malforteco kaj mallerteco, ĝi estas memmortigo, farita kun la plej malvarma pripensado. Mi scias, ke oni ofte penas eviti tiun egale kriman alternativon, konfidante la decidon al la hazardo; sed ĉu tio ne estas ia reveno, sub alia formo, al la mezepoka "juĝo de Dio?" Kaj en tiu epoko la kulpo estis multege malpli granda; la esprimo mem juĝo de Dio tradukis fidon, ja naivan, tamen fidon al la justeco de Dio, kiu ne povus lasi senkulpulon perei, dum en la duelo la juĝanto estas la perforto, kaj ofte pereas la ofendito.

Ho, stulta memestino, malsaĝa vantamo kaj freneza fiero, kiam vi estos anstataŭita de la kristana karito, de l' amo al la proksimulo kaj de la humileco, pri kiuj Kristo donis ekzemplon kaj regulon? Nur tiam malaperos tiuj monstraj antaŭjuĝoj, kiuj ankoraŭ regas la homojn kaj kiujn la leĝoj estas senpovaj eviti, ĉar ne sufiĉas malpermesi la malbonon kaj preskribi la bonon: estas necese, ke la principo de la bono kaj la abomeno al la malbono loĝu en la koro de la homo. (Protektanta Spirito. Bordeaux, 1861)

14. Kia oni juĝos min, vi ofte diras, se mi rifuzos la kontentigon, pri kiu mi estas petata, aŭ se mi ne postulos kontentigon de tiu, kiu ofendis min? La frenezuloj, kiaj vi, la malprogresintaj homoj riproĉos vin; sed tiuj, al kiuj lumigas la torĉo de intelekta kaj morala progreso, diros, ke vi agas laŭ la vera saĝeco. Iom pripensu; pro iu frivola aŭ tute ne ofenda vorto, dirita de unu el viaj fratoj, via fiero ofendiĝas, sentas sin vundita, vi respondas akre, kaj el tio naskiĝas provoko. Antaŭ ol veni al la decida moento, ĉu vi demandas vin, ĉu vi agas kiel kristano? kiajn kalkulojn vi ŝuldas al la socio senigante ĝin de unu el siaj membroj? Ĉu vi pensas pri la konsciencriproĉo pro tio, ke vi forprenas de virino ŝian edzon, de patrino ŝian filon, de infanoj ilian patron kaj subtenanton? Certe, kiu faris ofendon, tiu ŝuldas kontentigon; sed ĉu ne estas pli honore por li ĝin doni propravole, rekonante siajn erarojn, ol riski la vivon de tiu, kiu rajtas plendi? Pri la ofendito, mi konsentas, ke li kelkfoje ĝin rajtas plendi, ĉar li konsideras sin grave atingita, aŭ je sia persono aŭ je siaj karuloj, kiuj intime koncernas lin; ne nur la memamo estas ofendita, ankaŭ la koro estas vundita kaj suferas; sed ĉu ne estas stultaĵo riski sian vivon, ĵetante sin sur malŝatindulon kapablan al fiaĵoj, kaj cetere, se tiu ĉi estus mortigita, ĉu la ofendo – kia ajn ĝi estis – forviŝiĝus? Ĉu la sango disverŝita ne donas pli da famo al la fakto, kiu, se falsa, devas fali per si mem, kaj kiun, se ĝi estas vera, pli bone vualus silento? Restas do nur la kontentigo, kiu ofte jam de la nuna vivo naskas ŝirantajn ĉagrenojn. Kaj se iu estas la ofendito, kiu pereas, kie estas la kompenso?

Kiam la karito estas regulo de konduto de la homoj, ili konformigos siajn agojn kaj vortojn al tiu ĉi maksimo: "Neniel faru al aliaj tion, kion vi ne volus, ke oni faru al vi"; tiam malaperos ĉiuj kaŭzoj de malkonsento kaj kun ili la kaŭzoj de dueloj kaj militoj, kiuj estos duelo de popolo kontraŭ popolo. (Francisko Xavier. Bordeaux, 1861.)

15. Monduma homo, homo feliĉa, kiu, pro malplaĉa vorto, pro ia negrava kaŭzo, riskas la vivon, kiun li ricevis de Dio, kaj riskas la vivon de sia similulo, kiu apartenas nur al Dio, estas centoble pli kulpa ol sendignulo, kiu, puŝate de l' avideco, kelkfoje de la bezono, enŝoviĝas en loĝejon por ŝteli, kion li soifas, kaj mortigas tiujn, kiuj kontraŭstaras lian planon. Tiu lasta preskaŭ ĉiam estas homo ne edukita kaj havanta nur malperfektajn nociojn pri bono kaj malbono, dum la duelanto apartenas preskaŭ ĉiam al la klera klaso; unu mortigas brute, la dua metode kaj ĝentile, kaj tial la socio senkulpigas lin. Mi eĉ aldiras, ke la duelanto estas senlime pli kulpa, ol la malfeliĉulo, kiu, cedante al sento de venĝemo, mortigas en momento de kolerego. La duelanto ne havas kiel senkulpigon la torenton de la pasio, ĉar inter la insulto kaj la kontentigo estas ĉiam tempo por pripensado; li agas do malvarme kaj kun antaŭdecidita plano; ĉion li studas kaj kalkulas, por pli certe mortigi sian kontraŭulon. Li ankaŭ ja riskas sian vivon, kaj tio rajtigas la duelon antaŭ la okuloj de la mondo, ĉar oni vidas en ĝi kuraĝon kaj malestimon je la propra vivo; sed, ĉu tiu estas ja kuraĝa, kiu estas certa pri sia lerteco? La duelo, restaĵo de la tempoj barbaraj, kiam la rajto de la plej forta faris la leĝon, malaperos kun pli ĝusta kompreno de la vera digno kaj laŭmezure kiel la homo havos pli vivan fidon al la estonta vivo.

(Aŭgusteno. Bordeaux, 1861)

16. Rimarko. La dueloj fariĝas ĉiam pli maloftaj, kaj se oni de tempo al tempo ankoraŭ vidas tiajn dolorajn ekzemplojn, iliaj nombro jam ne estas komparebla al tiu pasintatempa. Iam neniu viro eliris el sia domo ne antaŭvidante duelon, kaj tial li ĉiam antaŭpreparis sin por ĝi. Karakteriza signo de la moroj de tiuj tempoj kaj popoloj estis la kutimo kunporti ĉiam, videble aŭ kaŝite, atakajn kaj defendajn armilojn; la forigo de tiu uzado atestas la mildigon de la moroj, kaj estas interese sekvi ties gradiĝon ekde l' epoko, kiam la rajdistoj neniam rajdadis sen ferkovraĵoj kaj armitaj per lanco, ĝis la tempo, kiam simpla spado ĉe la zono estis pli ornamaĵo kaj akcesoraĵo de blazono, ol ataka armilo. Alia trajto de la moroj estas, ke iam la dueloj okazadis en la stratoj mem, antaŭ la popolamaso, kiu apartiĝis, por lasi kampon libera al la batalantoj, dum hodiaŭ ĉi tiuj sin kaŝas; nun la mortigo de homo estas grava, kortuŝa okazaĵo; iam oni neniel atentis al tio.

Spiritismo forviŝos tiujn lastajn postesignojn de barbareco, enradikante en la homojn la spiriton de karito kaj de frateco.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.