La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo ![]()
Materialoj por geliceanoj |
![]() LA EVANGELIO
|
©2023 Geo |
La Enhavo |
La Edukada Servo |
Oni konas la arbon laŭ la frukto. Misio de la Profetoj. La miregindaĵoj de la falsaj profetoj. Ne kredu al ĉiu Spirito. Instruoj de la Spiri toj: La falsaj profetoj. Karakterizaĵoj de la vera Profeto. La falsaj profetoj en la vaganteco. Jeremia kaj la falsaj profetoj.
1. Ĉar ne ekzistas bona arbo, kiu donas putran frukton; nek putra arbo, kiu donas bonan frukton. Ĉar ĉiu arbo estas konata per sia propra frukto. Ĉar el dornarbetoj oni ne kolektas figojn, nek el rubusujo oni rikoltas vinberojn. Bona homo el la bona trezorejo de sia koro liveras bonon, kaj malbona homo el la malbona trezorejo liveras malbonon; ĉar el la abundo de la koro parolas lia buŝo. (Luko, 6:43-45.)
2. Gardu vin kontraŭ la falsaj profetoj, kiu venas al vi em ŝafaj feloj, sed interne estas rabemaj lupoj. Per iliaj fruktoj vi konos ilin. Ĉu el dornarbetoj oni kolektas vinberrojn, aŭ el kardoj figojn? Tiel ĉiu bona arbo donas bonajn fruktojn, sed putra arbo donas malbonajn fruktojn. Bona arbo ne povas doni malbonajn fruktojn, nek putra arbo doni bonajn fruktojn. Ĉiu arbo, kiu ne donas bonan frukton, estas dehakata kaj ĵetata en fajron. Tial per iliaj fruktoj vi konos ilin. (Mateo, 7:15-20.)
3. Gardu vin, ke neniu vin forlogu. Ĉar multaj venos en mia nomo, dirante: Mi estas la Kristo; kaj ili forlogos multajn.
Kaj multaj falsaj profetoj leviĝos, kaj forlogos multajn. Kaj pro la multobligo de la maljusteco, la amo de la plimulto malvarmiĝos. Sed kiu persistos ĝis la fino, tiu estos savita.
Tiam se iu diros al vi: Jen ĉi tie la Kristo, aŭ: Tie; ne kredu; ĉar leviĝos falsaj kristoj kaj falsaj profetoj kaj faros grandajn signojn kaj miraklojn, tiel ke ili forlogus, se eble, eĉ la elektitojn. (Mateo, 24:4, 5, 11, 12, 13, 23 kaj 24.)
4. Oni vulgare atribuas al la profetoj la kapablon diveni la estontecon, kaj tial la vortoj profetaĵo kaj antaŭdiraĵo fariĝis sinonimaj. En la evangelia senco, la vorto profeto havas pli vastan signifon; estas tiel nomata ĉiu sendito de Dio, kun misio instrui la homojn kaj revelacii al ili kaŝitajn aferojn kaj misterojn de la spirita vivo. Iu homo povas do esti profeto kaj ne fari antaŭdirojn; tia komprenis tiun vorton la Judoj en la tempo de Jesuo; tial, kiam ĉi tiu estis kondukita antaŭ la ĉefpastron Kajafas, la Skribistoj kaj la Plejaĝuloj, en kunsido, kraĉis al li sur la vizaĝon, lin pugnofrapis kaj vangobatis, dirante: "Kristo, profetu, kiu cin frapis." Tamen okazis, ke iuj profetoj havis antaŭscion pri l' estonteco, aŭ per intuicio, aŭ per providenca revelacio, por averti la homojn, kaj, ĉar plenumiĝis tiuj antaŭdiroj, la kapablo antaŭdiri la estontecon estis rigardata kiel unu el la karakterizaĵoj de la profeteco.
5. "Leviĝos falsaj kristoj kaj falsaj profetoj kaj faros grandajn signojn kaj miraklojn, tiel ke ili forlogus, se eble, eĉ la elektitojn." Tiuj paroloj donas la veran sencon de la vorto "miregindaĵo". Laŭ la teologia signifo, la "signoj" kaj mirakloj estas esceptaj fenomenoj, ekster la leĝoj de la naturo. Ĉar la leĝoj de la naturo estas verko ekskluziva de Dio, Li povas sendube nuligi tiujn leĝojn, se tio plaĉas al Li; sed la simpla komuna saĝo diras, ke Li ne povus esti doninta al malsuperaj kaj malvirtaj estuloj povon egalan al la Lia, kaj des malpli la rajton malfari tion, kion Li faris. Ne estas eble, ke Jesuo konfirmis tian principon. Se do, laŭ la senco, kiun oni asignas al tiuj vortoj, la Spirito de malbono havas la povon fari miraklojn tiajn, kiuj trompus eĉ la elektitojn, el tio rezultus, ke li povus fari tion, kion Dio faras, kaj la "signoj" kaj mirakloj ne estas privilegio ekskluziva de la senditoj de Dio kaj nenion pruvas, ĉar nenio distingas la miraklojn de la sanktuloj je la mirakloj de la demono. Oni devas do serĉi pli racian sencon por tiuj paroloj.
Ĉiun fenomenon, kies kaŭzo estas nekonata, la neklera vulgarularo rigardas kiel ion supernaturan, miregigan aŭ miraklan; sed, trovinte ties kaŭzon, oni konstatas, ke la fenomeno, kiel ajn eksterordinara ĝi ŝajnas, estas nenio alia, ol la apliko de iu natura leĝo. Tiel la rondo de la supernaturaj faktoj mallarĝiĝas, laŭmezure kiel la rondo de la scienco kreskas. En ĉiuj tempoj kelkaj homoj ekspluatis, profite por sia ambicio, por siaj interesoj kaj por sia avideco je superregado, iujn sciojn, kiujn ili posedis, por havigi al si la prestiĝon de povo laŭdire superhoma aŭ de supoze dia misio. Tiaj estas la falsaj kristoj kaj la falsaj profetoj; la divastiĝo de la konoj estingas ilian influon, kaj tial ilia nombro malgrandiĝas, laŭmezure kiel la homoj kleriĝas. La fakto realigi tion, kion iuj personoj konsideras mirakloj, neniel estas signo de ia dia misio, ĉar tio povas rezulti el scioj, kiujn ĉiu povas akiri, aŭ de specialaj organismaj kapabloj, kiujn la plej maldigna povas posedi, same kiel la plej digna. La veran profeton oni ekkonas laŭ signoj pli seriozaj kaj ekskluzive moralaj.
6. Amataj, kredu ne al ĉiuj spirito, sed provu la spiritojn, ĉu ili estas el Dio; ĉar multaj falsaj profetoj eliris en la mondon. (La Unua Epistolo Ĝenerala de Johano, 4:1)
7. La spiritismaj fenomenoj, anstataŭ tio, ke ili kreditigus la falsajn profetojn, kiel iuj ordinare diras, donas al tiuj la lastan baton. Ne petu do de Spiritismo miraklojn kaj mirindaĵojn, ĉar ĝi formale deklaras, ke ĝi neniel okazigas ilin. Same kiel la fiziko, la ĥemio, la astronomio, la geologio eltrovis la leĝojn de la materia mondo, Spiritismo evidentigas aliajn nekonatajn leĝojn, la leĝojn, kiuj kontrolas la interrilatojn de la korpa kaj spirita mondoj kaj kiuj, same kiel tiuj sciencaj – iliaj pli maljunaj fratinoj – estas ja ankaŭ leĝoj naturaj. Klarigante ian klason da fenomenoj ĝis hodiaŭ ne kompreneblaj, Spiritismo detruas la restaĵon el la regno de la mirindaĵoj. Kiu estus do tentata ekspluati tiujn fenomenojn por sia profito, ŝajnigante, ke li estas mesio de Dio, tiu ne povus longe trouzi la aliulan kredemon kaj estus baldaŭ senmaskigita. Cetere, kiel jam dirite, tiuj fenomenoj solaj nenion pruvas: la misio pruviĝas per moralaj efikoj, kiujn ne estas donite al ĉiu ajn okazigi. Tio estas unu el la rezultatoj de la disvastiĝo de la spiritisma scienco; esplorante la kaŭzon de iuj fenomenoj, ĝi levas la vualon de sur multaj misteroj. Nur la homojn, kiuj preferas mallumon ol lumon, interesas kontraŭbatali ĝin; sed la vero estas kiel la Suno: ĝi disfandas la plej densajn nebulojn.
Spiritismo malkaŝas alian, multe pli danĝeran, kategorion de falsaj kristoj kaj falsaj profetoj, kiuj troviĝas ne inter la homoj, sed inter la elkarniĝintoj: tiaj estas la Spiritoj trompemaj, hipokritaj, fieraj kaj pseŭdo-kleraj, kiuj de la tero pasis al la vaganteco kaj ornamiĝas per respektindaj nomoj, penante, sub tia masko, ke estu akceptataj ofte la plej strangaj kaj absurdaj ideoj. Antaŭ ol la permediumaj rilatoj estis konataj, ili agadis en maniero malpli videbla, per inspirado, per senkonsciaj mediumoj. La nombro da Spiritoj, kiuj en diversaj epokoj, sed precipe en tiuj ĉi lastaj tempoj, prezentis sin kiel iuj el la antikvaj profetoj, kiel la Kristo, kiel Maria, patrino de Jesuo, aŭ eĉ kiel Dio, estas granda. Sankta Johano avertas nin kontraŭ ili, dirante: "Amataj, kredu ne al ĉiu spirito, sed provu la spiritojn, ĉu ili estas el Dio; ĉar multaj falsaj profetoj eliris en la mondon." Spiritismo donas al ni rimedojn por provi ilin, klarigante la signojn, laŭ kiuj oni ekkonas la bonajn Spiritojn; tiuj signoj estas ĉiam moralaj, neniam materiaj*.
* Por distingi la Spiritojn, vidu en "La Libro de la Mediumoj" ĉ. 24 kaj sekvantajn.
Precipe al la maniero distingi inter bonaj kaj malbonaj Spiritoj oni povas apliki jenajn parolojn de Jesuo: "Oni konas la arbon laŭ ĝiaj fruktoj; bona arbo ne povas produkti malbonajn fruktojn, kaj malbona arbo ne povas produkti bonajn fruktojn." Oni juĝas la Spiritojn laŭ la kvalito de iliaj verkoj, same kiel oni juĝas arbon laŭ la kvalito de ĝiaj fruktoj.
Se oni diras al vi: "La Kristo estas tie ĉi", ne iru tien, sed, kontraŭe, gardu vin, ĉar falsaj profetoj estos multenombraj. Ĉu vi ne vidas, ke la folioj de la figarbo ekblankiĝas; ĉu vi ne vidas, ke ĝiaj multenombraj burĝonoj atendas la epokon de florado, kaj ĉu la Kristo ne diris al vi: Oni ekkonas la arbon laŭ ĝiaj fruktoj? Se do la fruktoj estas amaraj, konstatu, ke la arbo estas malbona; sed, se ili estas dolĉaj kaj sanigaj, diru: Nenio pura povas veni el malbona fonto.
Tiel vi juĝu, miaj fratoj, ekzamenante la verkojn. Se la homoj, deklarantaj, ke ili ricevis dian povon, montras signojn de ia alta misio, tio estas, se ili posedas en plej alta grado la kristanajn kaj eternajn virtojn: kariton, amon, indulgemon, la bonecon, kiu pacigas ĉiujn korojn; se, por apogi siajn parolojn, ili aldonas faktojn, vi do povos diri: Ĉi tiuj estas ja senditoj de Dio.
Sed malfidu la mielajn vortojn, malfidu la Skribistojn kaj Fariseojn, kiuj en longaj roboj, preĝas sur la publikaj lokoj. Malfidu tiujn, kiuj arogas al si la monopolon de la vero!
Ne, ne, la Kristo ne troviĝas ĉe tiaj homoj, ĉar tiuj, kiujn li sendas, por disvastigi lian sanktan doktrinon kaj revirtigi lian popolon, estas, super ĉio, laŭ la ekzemplo de la Majstro, dolĉaj kaj humilaj laŭ koro; tiuj, kiuj devas per siaj ekzemploj kaj konsiloj savi la homaron, glitantan al pereo kaj vagantan sur tordaj vojoj, estos, precipe, modestaj kaj humilaj. De ĉio, kio montras eĉ atomon da fiero, forkuru, kvazaŭ de infekta lepro, kiu putrigas ĉion, kion ĝi tuŝas. Memoru, ke ĉiu homo portas sur sia frunto, kaj precipe en siaj agoj, la stampon de sia grandeco aŭ malsupereco.
Iru do, miaj karaj infanoj, marŝu sen hezitoj, sen kaŝitaj pensoj, sur la benata vojo, kiun vi ekprenis. Iru, iru ĉiam sentime; kuraĝe forigu ĉion, kio povus bari vian marŝon al la eterna celo. Vojaĝantoj, dum tre mallonga tempo vi restos ankoraŭ en la mallumo kaj en la doloroj de la provado, se vi malfermos viajn korojn al tiu dolĉa doktrino, kiu venas konigi al vi la eternajn leĝojn kaj kontentigi ĉiujn aspirojn de via animo al la nekonataĵo. De nun vi povas korpigi tiujn eterecajn elfojn, kiujn vi ofte vidis preterpasantaj en viaj sonĝoj, kaj kiuj, efemeraj, povis nur ĉarmi vian Spiriton, sed nenion diris al via koro. Nun, miaj amataj, la morto malaperis kaj cedis sian lokon al la lumradia anĝelo, kiun vi konas, al la anĝelo de la revido kaj de la rekuniĝo! Nun, vi, kiuj bone plenumis la taskon komisiitan al vi de la Kreanto, vi nenion pli havas por timi de Lia justeco, ĉar Li estas patro kaj ĉiam pardonas Siajn devojiĝintajn infanojn, kiuj petas favorkorecon. Plue do antaŭeniru senĉese; via devizo estu la devizo de la progreso, de la kontinua progreso en ĉio, ĝis vi fine atingos la feliĉan limon, kie vin atendas viaj amikoj, venintaj pli frue ol vi. (Ludoviko. Bordeaux, 1861.)
9. Malfidu la falsajn profetojn. Tiu admono estas utila en ĉiuj tempoj, sed precipe en la momentoj de transiro de unu stato en alian, kiel nun okazas al la homaro, ĉar tiam amaso da ambiciuloj kaj da intrigantoj elpaŝas kiel reformantoj kaj mesioj. Kontraŭ tiuj trompistoj oni devas sin teni en gardo, kaj estas devo de ĉiu honesta homo senmaskigi ilin. Vi sendube demandos, kiel ekkoni ilin; jen iliaj signoj:
La komandon de armeo oni konfidas nur al lerta generalo, kapabla ĝin direkti; ĉu vi kredas do, ke Dio estus malpli prudenta ol la homoj? Estu certaj, ke Li konfidas gravajn misiojn nur al tiuj, kiujn Li scias kapablaj ilin plenumi, ĉar grandaj misioj estas pezaj ŝarĝoj, kiuj subpremus homon tro malfortan por ilin porti. Kiel en ĉiuj aferoj, la instruanto devas scii pli ol la lernanto; por la mo rala kaj intelekta progresigoj de la homaro estas bezonaj homoj superaj laŭ intelekto kaj moralo. Tial ĉiam enkarniĝas por tiu celo nur tre progresintaj Spiritoj, jam elprovitaj en antaŭaj ekzistadoj; ĉar, se ili ne estas superaj al la medio, en kiu ili devas agi, ilia agado estos nula.
En vido de tio, vi certe konkludos, ke la vera misiisto de Dio devas pravigi per sia supereco, per siaj virtoj, per sia grandeco, per la rezultato kaj la moraliga influo de siaj laboroj la mision, kiun li arogas al si. Ĉerpu ankaŭ ĉi tiun konsekvencon, ke, se li, pro sia karaktero, pro siaj virtoj, pro sia intelekto, staras malpli alte ol la rolo, kiun li asignas al si, aŭ ol la persono, sub kies nomo li sin ŝirmas, li estas nur histriono malaltranga, kiu ne scias eĉ kopii sian modelon.
Alia konsidero estas, ke la plimulto el la veraj misiistoj de Dio ne ekkonas sin mem kiel misiistojn; ili plenumas tion, al kio ili estas vokitaj, dank’al sia genio helpata de la kaŝita potenco, kiu ilin inspiras kaj direktas sen ilia scio, sed sen ia antaŭstarigita plano. Unuvorte, la veraj profetoj manifestiĝas per siaj agoj: oni divenas ilin; dum la falsaj profetoj pozas senditojn de Dio; la unua estas humila kaj modesta; la dua estas fiera kaj tro memfida, parolas arogante kaj, kiel ĉiuj mensogantoj, ŝajnas ĉiam timanta ne esti kredata.
Multaj tiaj trompistoj prezentas sin kvazaŭ la apostoloj de la Kristo, aliaj kvazaŭ la Kristo mem, kaj – kio estas hontinda por la homaro – ili ĉiam trovadis personojn, kiuj bonafide kredis iliajn maldecaĵojn. Tre simpla konsidero tamen devus malfermi la okulojn al la plej blinda, nome ke, se la Kristo reenkarniĝus sur la tero, li venus kun sia tuta povo kaj ĉiuj siaj virtoj, escepte se oni akceptus la absurdon, ke li degeneris; nu, same kiel, se vi forigus eĉ unu solan el la atributoj de Dio, vi jam ne havus Dion, tiel, se vi deprenos unu solan el la virtoj de la Kristo, vi jam ne havos la Kriston. Ĉu la homoj, kiuj prezentiĝas kiel la Kristo, havas ĉiujn ties virtojn? Jen la demando; rigardu; esploru iliajn pensojn kaj iliajn agojn, kaj vi rekonos, ke al ili mankas precipe la kvalitoj distingantaj la Kriston: la humileco kaj la karito, dum ili havas abunde tion, kion li ne havis: avidecon kaj fieron. Cetere rimarku, ke en la nuna momento, kaj en diversaj landoj, ekzistas pluraj supozitaj Kristoj, same kiel pluraj ŝajnaj Elijaj, Sanktaj Johanoj aŭ Sanktaj Petroj, kaj ke kompreneble ili ĉiuj ne povas esti veraj. Estu certaj, ke tiaj estas homoj, kiuj ekspluatas la kredemecon de aliaj kaj trovas komforte vivi per la kostopago de siaj aŭskultantoj.
Malfidu do la falsajn profetojn, precipe en tempo de renovigado, ĉar multaj trompistoj anoncas sin kiel senditojn de Dio; ili penas, sur la tero, kontentigi sian vantamon; sed terura justeco atendas ilin, pri tio vi povas esti certaj. (Erasto. Parizo, 1862.)
10. La falsaj profetoj ne troviĝas nur inter la enkarniĝintoj; ili troviĝas ankaŭ, kaj pli multenombre, inter la fieraj Spiritoj, kiuj ŝajnigante amon kaj kariton, semas malkonkordon kaj malhelpas la laboron por la liberigo de la homaro, barante la vojon per siaj absurdaj sistemoj, kiujn ili akceptigas per siaj mediumoj; kaj por pli efike sorĉi la personojn, kiujn ili volas trompi, por havigi al siaj teorioj pli grandan gravecon, ili senskrupule ornamas sin per nomoj, kiujn la homoj nur respektplene elparolas.
Neniu krom ili mem semas la fermenton de antagonismo inter la grupojn, instigas ĉi tiujn apartiĝi unuj de l' aliaj kaj malfide sin reciproke rigardi. Nur tio sufiĉus por senmaskigi ilin; ĉar, tiel agante, ili mem plej formale malkonfirmas sian pretendon. Blindaj estas do la homoj, kiuj lasas sin kapti en tian mallertan insidon.
Sed estas multaj aliaj rimedoj por ekkoni ilin. La Spiritoj de l' ordo, pri kiu ili diras, ke ili apartenas al ĝi, devas esti ne nur tre bonaj, sed ankaŭ eminente raciaj. Nu, pasigu iliajn sistemojn tra la kribilo de la racio kaj de la komuna saĝo, kaj vidu, kio restas el tiaj sistemoj. Konsentu do kun mi ke, ĉiufoje, kiam iu Spirito receptas kiel kuracilon kontraŭ la malbonaĵoj de la homaro, aŭ kiel rimedojn por ties transformiĝo, aferojn utopiajn kaj ne efektivigeblajn, infanecajn kaj ridindajn aranĝojn; kiam li formulas ian sistemon kontraŭan al la plej vulgaraj konoj de la scienco, tiu povas esti nur malklera kaj mensogema Spirito.
Aliflanke, konvinkiĝu, ke, se la vero ne ĉiam estas ŝatata de l' individuoj, ĉiam ĝin ŝatas la komuna saĝo de l' amasoj, kaj ankaŭ tio estas ia kriterio. Se du principoj kontraŭdiras unu alian, vi trovos la mezuron de ilia propra valoro vidante, kiu el ambaŭ renkontas pli da eĥoj kaj da simpatioj. Efektive estus mallogike opinii, ke ia doktrino, kies nombro da membroj malgrandiĝas, estus pli vera ol tiu, kiu vidas senĉese kreskadi la nombron de siaj adeptoj. Volante, ke la vero venu al ĉiuj, Dio ne enfermas ĝin en limigita rondo; Li ĝin aperigas en malsamaj punktoj, por ke ĉie la lumo estu ĉe la flanko de la mallumo.
Forpelu senkompate ĉiujn tiujn Spiritojn, kiuj prezentas sin kiel ekskluzivaj konsilantoj kaj predikas la dividon kaj la izoliĝon. Ili estas preskaŭ ĉiam vantamaj kaj nebonaj Spiritoj, kiuj penas trudi sin al kredemaj homoj, malavarante troajn laŭdojn al ĉi tiuj, por ilin sorĉi kaj konservi sub sia regado. Ordinare ili estas Spiritoj avidaj je povo kaj kiuj, estinte publikaj aŭ privataj despotoj dum la vivo, volas ankoraŭ viktimojn, por tirani post la morto. Entute, malfidu la komunikaĵojn, kiuj portas ian mistikan kaj strangan karakteron, aŭ kiuj ordonas ceremoniojn kaj ekstravagancajn agojn; en tiaj okazoj, ĉiam ekzistas prava motivo por suspekto.
Aliflanke, estu certaj, ke, kiam iu veraĵo devas esti konigita al la homaro, ĝi estas, por tiel diri, samtempe komunikata en ĉiuj seriozaj grupoj, disponantaj je seriozaj mediumoj, kaj ne en iuj, kun escepto de aliaj. Nenia mediumo estas perfekta, se li estas obsedita, kaj ekzistas evidenta obsedo, kiam iu mediumo kapablas ricevi komunikaĵojn nur de iu difinita Spirito, kiel ajn alta la pozicio, kiun ĉi tiu pretendas. Sekve, ĉiu mediumo, ĉiu grupo, kiuj juĝas sin privilegiitaj per komunikaĵoj, kiujn nur ili povas ricevi, kaj kiuj, aliflanke, submetas sin al agoj, tuŝantaj la limon de superstiĉo, sendube estas sub obsedo el la plej klare karakterizitaj, precipe se la superreganta Spirito pavas kun nomo, kiun ni ĉiuj, Spiritoj kaj enkarniĝintoj, devas honori kaj respekti, kaj ne permesi, ke ĝi estu kompromitita sur ĉiu paŝo.
Estas nediskuteble, ke, metante en la fandujon de la racio kaj de la logiko ĉiujn temojn kaj ĉiujn komunikaĵojn de la Spiritoj, oni facile forĵetos ĉion absurdan kaj eraran. Iu mediumo povas esti sorĉata, iu grupo povas esti trompata; sed la severa kontrolo, farata de aliaj grupoj, la akirita scio, la alta morala aŭtoritateco de la direktantoj de grupoj kaj la komunikaĵoj, ricevitaj per la precipaj mediumoj kaj portantaj la sigelon de logiko kaj aŭtentikeco de la plej bonaj Spiritoj, rapide juĝos laŭmerite tiujn mensogajn kaj ruzajn diktaĵojn, devenantajn de bando da malicaj, trompemaj Spiritoj. (Erasto, disĉiplo de Paŭlo, Parizo, 1862.) (Vidu en la Enkonduko la paragrafon: II. Universala kontrolo de l' instruado de la Spiritoj. – Ankaŭ "La Libro de la Mediumoj", ĉap. XXIII, Pri la obsedo.)
11. Tiele diras la Eternulo Cebaot: Ne aŭskultu la vortojn de la profetoj, kiuj profetas al vi; ili trompas vin; ili predikas vizion de sia koro, sed ne el la buŝo de la Eternulo. Ili diras al Miaj malŝatantoj: La Eternulo diris, ke al vi estos paco; kaj al ĉiu, kiu sekvas la obstinecon de sia koro, ili diras: Ne trafos vin malfeliĉo. Sed kiu staris en la konsilo de la Eternulo, kaj vidis kaj aŭdis Lian vorton? kiu aŭdis Lian vorton kaj komprenis? – Mi ne sendis tiujn profetojn, sed ili mem kuris; Mi nenion diris al ili, tamen ili profetas. – Mi aŭdas, kion diras la profetoj, kiuj en Mia nomo profetas malveraĵon; ili diras: Mi sonĝis, mi sonĝis. Kiel longe tio daŭros en la koro de la profetoj, kiuj profetas malveraĵon, profetas la trompaĵon de sia koro? – Se ĉi tiu popolo aŭ profeto aŭ pastro demandos vin, dirante: Kia estas la ŝarĝo de la Eternulo? tiam diru al ili koncerne la ŝarĝon: Mi forlasos vin, diras la Eternulo. (Jeremia, 23:16, 17, 18, 21, 25, 26 kaj 33.)
Pri tiu teksto de la profeto Jeremia mi volas paroli kun vi, miaj amikoj. Dio, parolante per la buŝo de tiu profeto, diris: "Ili predikas vizion de sia koro." Tiuj ĉi vortoj klare montras, ke jam en tiu epoko la ĉarlatanoj kaj la ekzaltitoj misuzis sian naturan kapablon profeti kaj ĝin ekspluatis. Ili trompis do la simplan kaj preskaŭ ĉiam blindan fidon de la popolo, antaŭdirante por mono bonajn kaj agrablajn aferojn. Tiu speco de trompado estis tre disvastigita ĉe la juda nacio, kaj estas facile kompreni, ke la kompatinda popolo, en sia neklereco, neniel kapablis distingi la bonajn de la malbonaj kaj estis ĉiam pli aŭ malpli trompata de tiuj laŭdiraj profetoj, kiuj estis nur trompistoj kaj fanatikuloj. Nenio estas pli signifa ol jenaj vortoj: "Mi ne sendis tiujn profetojn, sed ili mem kuris; mi nenion diris al ili, tamen ili profetas." Poste Dio diras: "Mi aŭdas, kion diras la profetoj, kiuj en Mia nomo profetas malveraĵon; ili diras: "Mi sonĝis, mi sonĝis"; Li montris tiel unu el la rimedoj, kiujn ili uzadis por ekspluati la konfidon, kiun oni havis al ili. La popolo, ĉiam kredema, neniel pensis malakcepti la verecon de iliaj sonĝoj aŭ de iliaj vizioj; ĝi trovis tion tre natura kaj ĉiam invitadis siajn profetojn paroli.
Post la paroloj de la profeto, aŭskultu la saĝajn konsilojn de l' apostolo Sankta Johano per jenaj vortoj: "Ne kredu al ĉiu Spirito, sed provu, ĉu la Spiritoj estas el Dio", ĉar el la nevideblaj estuloj ankaŭ iuj plezuras per trompo, kiam ili trovas okazon por tio. La trompitoj, kompreneble, estas la mediumoj, kiuj ne esta sufiĉe singardaj. Sendube tie staras unu el la plej grandaj rifoj, ĉe kiuj multaj pereas, precipe se ili estas novicoj en Spiritismo. Tio estas por ili provado, kiun ili povas venki nur per tre granda singardo. Antaŭ ĉio lernu do distingi la bonajn kaj la malbonajn Spiritojn, por ne fariĝi mem falsaj profetoj. (Luoz, protektanta Spirito. Karlsruhe, 1861.)
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2023 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.