La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA EVANGELIO
LAŬ LA SPIRITISMO

Aŭtoro: Allan Kardec

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

Al la legonto
Antaŭparolo
Enkonduko
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13 14
15 16 17 18 19
20 21 22 23 24
25 26 27 28
Aldono I
Aldono II

ĈAPITRO VII: FELIĈAJ LA MALRIĈAJ EN SPIRITO

Kion oni devas kompreni kiel malriĉaj en spirito. Kiu sin altigas, tiu estos malaltigita. Misteroj kaŝitaj al la saĝuloj kaj prudentuloj. Instruoj de la Spiritoj: Fiero kaj humileco. Misio de l' inteligenta homo sur la tero.

Kion oni devas kompreni kiel "malriĉaj en spirito"

1. Feliĉaj estas la malriĉaj en spirito, ĉar ilia estas la regno de la ĉielo. (Mateo, 5:13.)

2. La nekredantoj mokis jenan maksimon: Feliĉaj la malriĉaj en spirito, kiel multajn aliajn aferojn, ne komprenante ĝin. Kiel malriĉajn en spirito, Jesuo ne aludas la malinteligentajn, sed la humilajn homojn: li diris, ke la regno de la ĉielo esta el ĉi tiuj kaj ne el la fieruloj.

La kleraj kaj spritaj homoj, laŭ la rigardmaniero de la mondo, havas ordinare tiel altan opinion pri si mem kaj pri sia supereco, ke ili rigardas la diajn aferojn kiel neindajn je ilia atento; iliaj rigardoj, koncentrigitaj sur iliaj personojn, ne povas leviĝi al Dio. Tiu inklino, kredi sin superaj ol ĉio, kondukas ilin al la neado de ĉio, kio, troviĝante pli alte ol ili, povus ilin malgrandigi, kaj eĉ al la neado de Dio; aŭ, se ili konsentas akcepti Dion, ili malakceptas unu el Liaj plej belaj atributoj: Lian providencan agadon sur la aferojn de tiu ĉi mondo, kon142 vinkite, ke ili solaj sufiĉas, por bone regi la mondon. Prenante sian propran intelekton kiel mezuron de l' universa intelekto, kaj juĝante sin kapablaj ĉion kompreni, ili ne povas kredi al la ebleco de tio, kion ili ne komprenas; kiam ili deklaras ion, siajn juĝojn ili konsideras senapelaciaj.

Ili rifuzas akcepti la ekziston de la nevidebla mondo kaj de ia eksterhoma potenco, ne tial, ke ĝi estas pli alta ol ilia komprenpovo, sed ĉar ilia fiero ribelas kontraŭ la ideo de io, super kio ili ne povas leviĝi; ĉar tia ideo devigas ilin malsupreniri de sia piedestalo. Tial ili havas nur ridetojn de malŝato pri ĉio, kio ne apartenas al la mondo videbla kaj tuŝebla; ili atribuas al si mem tro da spriteco kaj da scio, por kredi al aferoj taŭgaj, laŭ ilia opinio, por personoj simplaj, kaj konsideras la homojn, kiuj akceptas serioze tiajn aferojn, kiel malriĉajn en spirito.

Tamen, kion ajn ili diras, ili devos eniri, kiel la ceteraj, en tiun nevideblan mondon, kiun ili mokas; tie iliaj okuloj malfermiĝos kaj ili rekonos sian eraron. Sed Dio estas justa kaj ne povas ricevi kiel egalajn laŭ merito iun, kiu malkonfesis Lian potencon, kaj iun alian, kiu humile submetiĝis al Liaj leĝoj, nek doni al ambaŭ egalajn premiojn.

Dirante, ke la regno de la ĉielo apartenas al la simplaj, Jesuo volis esprimi, ke neniu estas tie akceptata sen la simpleco de la koro kaj la humileco de la Spirito; ke la malklerulo, posedanta tiujn kvalitojn, estos preferata ol la klerulo, kiu kredas pli al si ol al Dio. En ĉiuj cirkonstancoj li lokas la humilecon en la kategorion de la virtoj, kiuj alproksimigas al Dio, kaj la fieron inter la malvirtojn, kiuj forigas la homon de Dio; kaj tio pro tre komprenebla motivo, nome ka la humileco estas ago de submetiĝo al Dio, dum la fiero estas ribelo kontraŭ Li. Pli valoras do, por la estonta feliĉo de la homo, esti malriĉa en spirito, kiel la mondo tion komprenas, kaj riĉa per moralaj kvalitoj.

Kiu sin altigas, tiu estos malaltigita

3. En tiu horo la disĉiploj venis al Jesuo, dirante: Kiu do estas la plej granda en la regno de la ĉielo? Kaj alvokinte al si infanon, li starigis ĝin meze de ili, kaj diris: Vere mi diras al vi: se vi ne turniĝos kiel infanoj, vi neniam eniros en la regnon de la ĉielo. Kiu do humiligos sin, kiel ĉi tiu infano, tiu estas la plej granda en la regno de la ĉielo. Kaj kiu akceptos unu tian infanon en mia nomo, tiu akceptas min. (Mateo, 18:1-5.)

4. Tiam venis al li la patrino de la filoj de Zebedeo, kun siaj filoj, adorkliniĝante kaj farante al li peton. Li diris al ŝi: Kion vi volas? Ŝi diris al li: Ordonu, ke ĉi tiuj miaj du filoj povu sidi, unu dekstre de vi kaj la dua maldekstre, en via regno. Sed Jesuo responde diris: Vi ne scias, kion vi petas. Ĉu vi povas trinki la kalikon, kiun mi trinkos? Ili diris al li: Ni povas. Li diris al ili: Mian kalikon vi ja trinkos; sed sidi dekstre de mi kaj maldekstre, tion doni ne apartenas al mi, sed ĝi estas por tiuj, por kiuj ĝi estas preparita de mia Patro. Kaj aŭdante, la dek indignis kontraŭ la du fratoj. Sed Jesuo, alvokinte ilin al si, diris: Vi scias, ke la regantoj de la nacioj kondutas kiel sinjoroj super ili, kaj iliaj granduloj ekzercas aŭtoritaton super ili. Ne tiel estos inter vi; sed kiu volas esti granda inter vi, tiu estu via servanto; kaj kiu volas esti la unua inter vi, tiu estu via servisto; same kiel la Filo de homo venis, ne por esti servata, sed por servi, kaj por doni sian vivon kiel elaĉeton por multaj. (Mateo, 20:20-28.)

5. Kaj kiam li eniris en sabato en la domon de unu reganto de la Fariseoj, por manĝi panon, ili lin observis. Kaj li parolis parabolon al la invititoj, vidinte, kiel ili elektas la ĉefajn sidlokojn; li diris al ili: Kiam vi estas invitita de iu al edziĝa festo, ne sidiĝu en la ĉefa loko, por ke ne okazu, ke iu, pli honorinda ol vi, estas de li invitita; kaj tiu, kiu invitis vin kaj lin, venos, kaj diros al vi: Cedu lokon al ĉi tiu; kaj tiam vi komencos kun honto preni la lastan lokon. Sed kiam vi estos invitita, iru kaj sidiĝu en la lasta loko; kaj tiel, kiam venos tiu, kiu vin invitis, li diros al vi: Amiko, iru pli alten; tiam vi havos honoron antaŭ ĉiuj, kiuj sidas kun vi. Ĉar ĉiu, kiu sin altigas, estos humiligita, kaj kiu sin humiligas, tiu estos altigita. (Luko, 14:1, 7:11.)

6. Tiuj ĉi maksimoj estas sekvoj de la principo de humileco, kiun Jesuo ne ĉesas prezenti kiel esencan kondiĉon de la feliĉo promesita al la elektitoj de la Sinjoro, kaj kiun li formulis per jenaj paroloj: "Feliĉaj la malriĉaj en spirito, ĉar al ili apartenas la regno de la ĉielo". Li prenas infanon kiel tipon de la simpleco de koro kaj diras: "La plej granda en la regno de la ĉielo estas tiu, kiu humiliĝos kaj fariĝos malgranda kiel infano"; tio estas, kiu havos nenian pretendon pri supereco aŭ neeraremo.

La sama fundamenta penso troviĝas en ĉi tiu alia maksimo: "Kiu volas esti granda inter vi, tiu estu via servanto", kaj ankoraŭ en jena: "Kiu malaltigas sin, tiu estos altigita; kaj kiu altigas sin, tiu estos malaltigita".

Spiritismo venas konfirmi tiun teorion per la ekzemplo, montrante al ni, ke, en la mondo de la Spiritoj, grandaj estas tiuj, kiuj estis malgrandaj sur la tero, kaj ofte, ke tre malgrandaj estas tiuj, kiuj estis la plej grandaj kaj potencaj sur la tero. Ĉar, mortinte, la unuaj kunportis tion, kio sola faras la veran grandecon en la ĉielo kaj ne perdiĝas: la virtojn; dum la aliaj devis lasi tion, kio faris ilian grandecon sur la tero kaj kion oni ne kunportas en la alian vivon, nome: riĉaĵojn, titolojn, gloron, naskiĝon; havante nenion alian, ili venas en la alian mondon senigitaj de ĉio, kiel la savitoj de ŝiprompiĝo, kiuj ĉion perdis, eĉ siajn vestojn; ili konservis nur la fieron, kiu faras ilian novan pozicion pli humiliga, ĉar ili vidas pli alte ol ili, brilantajn de gloro, tiujn, kiujn ili piedpremis sur la tero.

Spiritismo montras al ni alian aplikon de la dirita principo en la sinsekvaj enkarniĝoj; per ĉi tiuj, efektive, la homoj, kiuj estis la plej altaj en unu ekzistado, estas malaltigitaj ĝis la lasta rango en sekvanta ekzistado, se ilin regis fiero kaj ambicio. Ne serĉu do la unuajn lokojn sur la tero, nek metu vin pli alten ol la aliaj, se vi ne volas esti devigitaj malsupreniri; serĉu, kontraŭe, la plej malaltan kaj modestan lokon, ĉar Dio ja scios doni al vi alian pli altan en la ĉielo, se vi ĝin meritos.

Misteroj kaŝitaj al la saĝuloj kaj al la prudentuloj

7. En tiu tempo Jesuo ekparolis kaj diris: Mi vin gloras, ho Patro, Sinjoro de la ĉielo kaj la tero, ke tion Vi kaŝis for de la saĝuloj kaj prudentuloj, kaj malkaŝis al infanoj. (Mateo, 11:25.)

8. Povas ŝajni strange, ke Jesuo dankas Dion, ke Li revelaciis tiuj aferojn al la simplaj kaj al la malgrandaj, kiuj estas la malriĉaj en spirito, kaj kaŝis ilin al la saĝaj kaj prudentaj, pli kapablaj, laŭ la ŝajno, ilin kompreni. Tio estas tial, ke oni devas kompreni, ke la unuaj estas la humiluloj, kiuj humiliĝas antaŭ Dio, kaj ne opinias sin superaj ol ĉiuj aliaj; kaj la duaj estas la malhumiluloj, fieraj pro sia monda scio, kiuj kredas sin saĝaj, ĉar ili neas la ekziston de Dio aŭ traktas Lin, kvazaŭ Dio estus ilia egalulo, se ili volonte ja konsentas Lian ekziston; ĉar, en la antikveco, saĝa estis sinonimo de klera. Tial Dio lasas al ili la serĉadon de la sekretoj de la tero kaj revelacias la sekretojn de la ĉielo al la simplaj kaj humilaj, kiuj kliniĝas antaŭ Li.

9. Tio sama okazas hodiaŭ al la grandaj veraĵoj revelaciitaj de Spiritismo. Iuj nekredantoj miras, ke la Spiritoj faras tiel malmulte da peno por konvinki ilin; tio estas tial, ke la Spiritoj prefere atentas la homojn, kiuj serĉas la lumon bonfide kaj humile, ol tiujn, kiuj opinias, ke ili posedas la tutan lumon kaj kiuj eble pensas, ke Dio devus senti Sin plej feliĉa konduki ilin al Si, ĉar tiel Li pruvus al ili, ke Li ja ekzistas.

La potenco de Dio manifestiĝas en la plej malgrandaj aferoj same, kiel en la plej grandaj; Li ne metas la lumon sub la grenmezurilon, ĉar Li ĉien disverŝas ĝin torente; blindaj estas do tiuj, kiuj ne vidas ĝin. Dio ne volas perforte malfermi iliajn okulojn, ĉar plaĉas al ili teni la okulojn fermitaj. Ilia vico venos, sed estas necese, ke antaŭe ili sentu la angorojn de la mallumo kaj agnosku Dion, ne la hazardon, en la mano, kiu frapas ilian fieron. Dio uzas, por venki la nekredemon, la rimedojn, kiuj konvenas al Li, laŭ la individuoj; la nekredantoj ne rajtas ordoni, kion Dio devas fari, kaj diri al Li: Se Vi volas konvinki min, Vi devas agi en tia aŭ en tia alia maniero, en tiu momento preferinde, ol en tiu alia, ĉar tiu momento estas pli oportuna al mi.

La nekredantoj ne miru do, se Dio kaj la Spiritoj, kiuj estas la plenumantoj de Lia volo, ne submetiĝas al iliaj postuloj. Ili demandu sin mem, kion ili dirus, se la lasta el iliaj servistoj volus ion ajn ordoni al ili.

Dio trudas kondiĉojn kaj ne akceptas tiujn, kiujn oni volus altrudi al Li. Dio favore aŭskultas la homojn, kiuj humile sin turnas al Li, sed ne tiujn, kiuj opinias sin superaj ol Li.

10. Ĉu Dio, oni demandas, ne povus frapi ilin persone per tondraj signoj, antaŭ kiuj eĉ la plej obstina nekredanto devus kliniĝi? Sendube Li tion povus, sed kian meriton ili havus, kaj cetere ĉu tio utilus? Ĉu oni ne vidas ilin ĉiutage rifuzi la evidentecon kaj ja diri: eĉ se mi vidus, mi ne kredus, ĉar mi scias, ke tio ne estas ebla? Se ili rifuzas rekoni la veron, iliaj Spiritoj ne estas do maturaj por kompreni ĝin, nek iliaj koroj por senti ĝin. ; al kio utilas prezenti la lumon al blindulo? Unue estas necese forigi la kaŭzon de la malsano; tial, kiel lerta kuracisto, Dio punas unue la fieron. Li ne forlasas tamen Siajn devojiĝintajn infanojn; Li scias, ke pli malpli baldaŭ iliaj okuloj malfermiĝos, sed Li volas, ke la homoj tion faru memvole; kaj tiam, venkite de la turmentoj de la nekredemo, ili per si mem ĵetiĝos en Liajn brakojn, kaj, kiel la erarinta filo, petos de Li pardonon.

INSTRUOJ DE LA SPIRITOJ

Fiero kaj humileco

11. La paco de la Sinjoro estu kun vi, miaj karaj amikoj! Mi venas al vi, por kuraĝigi vin sekvi la bonan vojon.

Al la mizeraj Spiritoj, kiuj iam loĝis sur la tero, Dio donis la mision veni instrui vin. Li estu glorata por la favorkoreco, kiun Li faras al ni, permesante, ke ni helpu vian pliboniĝon. La Sankta Spirito lumigu al mi kaj helpu min fari mian parolon komprenebla por ĉiuj!

Vi, enkarniĝintoj, kiuj estas elprovataj kaj serĉas lumon, la volo de Dio helpu min por ĝin briligi antaŭ viaj okuloj!

La humileco estas virto tre forgesita inter vi; la grandaj ekzemploj de humileco, kiuj estas donitaj al vi, estas tre malofte sekvataj, kaj tamen, ĉu sen humileco vi povas esti karitemaj al via proksimulo? Ho ne, ĉar tiu sento samniveligas la homojn; ĝi diras al ili, ke ili estas fratoj, ke ili devas ami unuj aliajn, kaj admonas ilin al la bono. Sen humileco, vi ornamas vin per virtoj, kiujn vi ne havas, kvazaŭ vi portus veston, por kaŝi kriplaĵojn de via korpo. Pensu pri tiu, kiu savis nin; pensu pri lia humileco, kiu faris lin tiel granda kaj kiu lokis lin super ĉiuj profetoj.

La fiero estas la terura kontraŭulo de la humileco.

Se la Kristo promesis la regnon de la ĉielo al la plej malriĉaj, tio estas tial, ke la surteraj granduloj pretendas, ke titoloj kaj riĉaĵoj estas rekompencoj donitaj al iliaj meritoj kaj ke ilia esenco estas pli pura, ol tiu de malriĉulo; ili kredas, ke tio estas ŝuldata al ili, kaj tial, kiam Dio reprenas tion de ili, ili akuzas Lin pri maljusteco. Ho! ridindeco kaj blindeco! Ĉu Dio distingas inter vi laŭ la korpoj? Ĉu la envolvaĵo de malriĉulo ne estas la sama, kia tiu de riĉulo? Ĉu la Kreanto faris du specojn de homoj? Ĉio, kion Dio faras, estas granda kaj saĝa; ne atribuu al Li la ideojn, kiujn naskas viaj malhumilaj cerboj.

Ho riĉulo, dum ci dormas sub ciaj orumitaj baldakenoj, ŝirmite kontraŭ la malvarmo, ĉu ci ne scias, ke miloj el ciaj fratoj, kiuj valoras tiom kiom ci, kuŝas sur pajlo? Ĉu la malfeliĉulo, kiu suferas pro malsato, ne estas cia egalulo? Ĉe tiu ĉi vorto, cia fiero ribelas, mi ja scias; ci konsentos doni al li almozon, sed premi al li frate la manon, neniam! "Kio! ci diras; mi, nobelsanga, grandulo sur la tero, mi estus egala al tiu mizerulo kovrita per ĉifonaĵoj! Vana utopio de laŭdiraj filozofioj!

Se ni estus egalaj, kial Dio lokis lin tiel malalte kaj min tiel alte?"

Vere, viaj vestoj neniel similas; sed vi ambaŭ senvestigu vin: kia diferenco estos tiam inter vi? La nobeleco de la sango, ci diros; sed la ĥemio neniam trovis diferencon inter la sango de grandsinjoro kaj tiu de plebano; inter la sango de mastro kaj tiu de sklavo.

Kiu diras al ci, ke ankaŭ ci jam ne estis mizerulo, kiel li? Ke ci iam ne petis almozon? Ke ci neniam ĝin petos al tiu sama, kiun ci malŝatas hodiaŭ? Ĉu la riĉaĵoj estas eternaj? Ĉu ili ne finiĝas samtempe kun la korpo, pereema envolvaĵo de cia Spirito? Ho! revenu la humileco al ci! ĵetu fine rigardon al la realaĵoj de tiu ĉi mondo, al tio, kio faras la grandiĝon kaj malaltiĝon en la alia mondo; memoru, ke la morto ne indulgos cin, kiel ĝi indulgas neniun; ciaj titoloj ne gardos cin kontraŭ la morto; ĝi povos frapi cin morgaŭ, hodiaŭ, post unu horo; kaj se ci enprofundiĝas en cian fieron, ho! tiam mi bedaŭras cian sorton, ĉar ci estos kompatinda!

Malhumiluloj! kio vi estis, antaŭ ol esti nobeloj kaj potenculoj? Eble vi estis pli malaltaj, ol la lasta el viaj servistoj. Klinu do viajn fierajn fruntojn, kiujn Dio povas malaltigi en la momento, kiam vi ilin levas plej alten. Ĉiuj homoj estas egalaj en la dia pesilo; nur la virto distingas ilin antaŭ la okuloj de Dio. Ĉiuj Spiritoj estas el unu sama esenco, kaj el sama pasto estas kneditaj ĉiuj korpoj; ĉi tiujn viaj titoloj kaj viaj nomoj neniom ŝanĝas; la korpo restas en la tombo; titoloj kaj nomoj neniel kontribuas al tio, ke vi ĝuu la feliĉon promesitan al la elektitoj; karito kaj humileco estas la titoloj de nobeleco de l' elektitoj.

Kompatinda kreito! ci estas patrino, ciaj infanoj suferas; ili havas malvarmon; ili malsatas; ci iras, kurbigite sub la pezo de cia kruco, humiliĝi por havigi al ili pecon da pano. Ho! mi kliniĝas antaŭ ci; kiel noble sankta kaj granda ci estas antaŭ miaj okuloj!

Esperu kaj preĝu; la feliĉo ne apartenas ankoraŭ al tiu ĉi mondo. Al la kompatindaj subpremitoj, fidantaj al Li, Dio donas la regnon de la ĉielo.

Kaj ci, junulino, kompatinda infano ĵetita al la laboro, al la manko de vivnecesaĵoj, kial ci havas tiajn malgajajn pensojn? kial plori? Cia rigardo leviĝu pie kaj serene al Dio: al la birdetoj Li donas nutraĵon; fidu al Li, kaj Li ne forlasos cin. La bruo de la festoj, la plezuroj de la mondo batigas cian koron; ci ankaŭ volus ornami per floroj cian kapon kaj miksiĝi kun la feliĉuloj de sur la tero; ci diras al ci mem, ke ci povus, kiel tiuj virinoj pasantaj preter ci senzorgaj kaj ridantaj, esti ankaŭ riĉa. Ho! silentu, infano! Se ci scius, kiom da larmoj kaj doloroj estas kaŝitaj sub tiuj broditaj vestoj, kiom da ploroj estas sufokitaj sub la bruado de tiu gaja orkestro, ci preferus cian modestan rifuĝejon de la malriĉeco.

Restu pura antaŭ la okuloj de Dio, se ci ne volas, ke cia gardanĝelo resupreniru al Li, kun la vizaĝo kaŝita sub la blankaj flugiloj, kaj lasu cin kun ciaj konsciencriproĉoj, sen gvidanto, sen subtenanto en tiu ĉi mondo, kie ci estos perdita, atendante cian punon en la alia.

Kaj vi ĉiuj, kiuj suferas maljustaĵojn de la homoj, estu indulgemaj por la kulpoj de viaj fratoj, konsiderante, ke vi ankaŭ ne estas senriproĉaj: tio estas karito, sed ĝi estas ankaŭ humileco. Se vi suferas pro kalumnioj, klinu la frunton sub tiun provon. Kian valoron havas por vi la kalumnioj de la mondo? Se via konduto estas pura, ĉu Dio ne povas vin rekompenci? Elteni kuraĝe la humiligojn, venantajn de la homoj, signifas esti humila kaj rekoni, ke nur Dio estas granda kaj potenca.

Ho mia Dio, ĉu estas necese, ke la Kristo revenu duan fojon sur la teron, por instrui al la homoj Ciajn leĝojn, kiujn ili forgesas? Ĉi li devos denove elpeli el la templo la vendistojn, kiuj malpurigas Cian domon, lokon nur por preĝo? Kaj kiu scias, ho homo j, se Dio farus al vi tiun favorkoraĵon, eble vi malkonfesus la Kriston, kiel iam; la Kriston vi nomus blasfemanto, ĉar li frakasus la fieron de la modernaj Fariseoj; eble vi devigus lin denove surgrimpi la vojon al Golgota.

Kiam Moseo iris al la monto Sinaj, por tie ricevi la ordonojn de Dio, la popolo de Izrael, lasita al si mem, forlasis la veran Dion; viroj kaj virinoj donis sian oron kaj siajn juvelojn, por konstrui idolon, kiun ili komencis adori. Civilizitaj homoj, vi faras kiel ili; la Kristo lasis al vi sian doktrinon; li donis al vi la ekzemplon de ĉiuj virtoj, kaj ĉion vi forlasis, ekzemplojn kaj regulojn; per viaj pasioj vi faris al vi ian Dion laŭ via plaĉo: laŭ unuj, teruran kaj sangavidan, laŭ aliaj, senzorgan pri la interesoj de la mondo. La Dio, kiun vi elpensis, estas ankoraŭ la bovido el oro, kiun ĉiu alkonformigas al siaj gustoj kaj ideoj.

Rekonsciiĝu, miaj fratoj, miaj amikoj; la voĉo de la Spiritoj tuŝu viajn korojn; estu grandanimaj kaj karitemaj sen parademo, tio estas, faru la bonon kun humileco; ĉiu malkonstruu iom post iom da altarojn, kiujn vi ĉiuj starigis al la malhumileco, unuvorte, estu kristanoj, kaj vi havos la regnon de la vero. Ne plu dubu pri la boneco de Dio, kiam Li donas al vi tiom da pruvoj pri ĝi. Ni venas prepari la vojon por la plenumo de la profetaj antaŭdiroj. Kiam la Sinjoro pli grandioze manifestos al vi Sian indulgemon, la ĉiela sendito trovu ĉe vi nur unu solan granda familion; viaj koroj, dolĉaj kaj humilaj, estu indaj aŭdi la dian parolon, kiun li venos alporti al vi; la elektito trovu sur sia vojo nur palmojn disĵetitajn, kiel pruvon pri via reveno al bono, al karito, al frateco; tiam via mondo fariĝos la surtera paradizo. Sed, se por vi restos nesentebla la voĉo de la Spiritoj senditaj por purigi, renovigi vian civilizitan socion, riĉan je sciencoj kaj tamen tiel malriĉan je bonaj sentoj, ve! al vi restos nur plori pri via sorto. Sed ne, ne estos tiel; revenu al Dio, via Patro, kaj tiam ni ĉiuj, kiuj kunhelpas por la plenumo de Lia volo, ni ekkantos la himnon de dankoj, por danki la Sinjoron por Lia neelĉerpebla boneco, kaj por glori Lin por la jarcentoj de jarcentoj. Tiel estu.

(Lacordaire. Constantine, 1863.)

12. Homoj, kial vi plendas pri la malfeliĉegoj, kiujn vi mem amasigis sur viaj kapoj? Vi malakceptis la sanktan kaj dian moralon de la Kristo; ne estu do surprizitaj, ke la kaliko de la maljustaĵoj estas superbordiĝanta ĉien.

La maltrankvilo ĝeneraliĝas; kiun alian kulpigi, ol vin mem, kiuj penas senĉese dispremi unuj aliajn? Vi ne povas esti feliĉaj sen reciproka bonvolemo, kaj ĉu la bonvolemo povus ekzisti kune kun la fiero? La malhumilo, jen la fonto de ĉiuj viaj ĉagrenoj; diligente penadu do por ĝin detrui, se vi ne volas eternigi ĝiajn pereigajn sekvojn. Unu sola rimedo prezentiĝas al vi por tio, sed tiu rimedo estas nepre efika: ĝi estas preni kiel neŝanĝeblan regulon de via konduto la leĝon de la Kristo, leĝon, kiun vi aŭ malakceptis aŭ kies interpreton vi falsis.

Kial vi pli ŝatas tion, kio brilas kaj ĉarmas la okulojn, ol tion, kio tuŝas la koron? Kial la malvirto ĉe la riĉuloj estas la celo de viaj flataĵoj, dum vi havas nur malestiman rigardon al la vera merito ĉe senfamuloj?

Kiam diboĉa riĉulo kun ruinigitaj korpo kaj animo sin prezentas ie, ĉiuj honoraĵoj estas por li, dum oni apenaŭ konsentas doni protekteman saluton al virta homo, kiu vivas per sia laboro. Kiam la estimo, per kiu oni traktas la homojn, estas mezurata laŭ la pezo de la oro, kiun ili posedas, aŭ la nomo, kiun ili portas, kian intereson povas ili havi korekti sin?

Okazus kontraŭe, se la orumita malvirto estus skurĝata de la publika opinio, same kiel la malvirto vestita per ĉifonoj; sed la fiero estas indulgema por ĉio, kio ĝin flatas. Jarcento de avideco kaj mono, vi diras.

Sendube, sed kial vi lasis la materiajn bezonojn superregi la forton de la komuna saĝo kaj de la prudento?

Kial ĉiu volas altiĝi super sia frato? Hodiaŭ la socio suferas la sekvojn de tio.

Ne forgesu, tia stato de l' aferoj estas ĉiam signo de morala dekadenco. Kiam la aroganteco atingas la ekstremajn limojn, tio estas signo de proksima falo, ĉar Dio ĉiam frapas la fierulojn. Se Li kelkfoje lasas ilin supreniri, tiel Li agas, por doni al ili la tempon pripensi kaj korektiĝi sub la frapoj, kiujn de tempo al tempo Li donas al ilia fiereco por averti ilin; sed, anstataŭ malaltiĝi, ili ribelas; tiam, kiam la mezurilo estas superplena, Li tute renversas ilin, kaj ilia falo estas des pli terura, ju pli alten ili supreniris.

Kompatinda homa raso, kies egoismo difektis ĉiujn vojojn, reprenu tamen kuraĝon; laŭ Sia senlima indulgemo, Dio sendas al ci potencan kuracilon por ciaj malsanoj, neatenditan helpon al cia senhaveco. Malfermu la okulojn al la lumo: jen estas la animoj de tiuj, kiuj ne plu vivas sur la tero, kiuj venas revoki cin al ciaj veraj devoj; ili diros al ci, kun la aŭtoritato de la sperto, kiom senvaloraj antaŭ la eterneco estas la vantamo kaj honoroj en via mallonga ekzistado; ili diros al ci, ke tie estas plej granda tiu, kiu estas la plej humila inter la malgranduloj de sur la tero; ke tiu, kiu plej multe amis siajn fratojn, estos ankaŭ la plej amata en la ĉielo; ke la surteraj potenculoj, se ili malbonuzis sian aŭtoritaton, estos devigitaj obei siajn servistojn; ke la karito kaj la humileco, fine, tiuj du fratinoj, irantaj kun interplektitaj manoj, estas la plej efikaj rimedoj, por akiri favoron antaŭ la Eternulo. (Adolfo, episkopo de Alger. Marmande, 1862.)

Misio de l' inteligenta homo sur la tero

13. Ne fieriĝu por tio, kion vi scias, ĉar tiu scio havas limojn tre mallarĝajn en la mo ndo, sur kiu vi loĝas. Ni supozu, ke vi estas unu el la plej eminentaj inteligentuloj sur ĉi tiu globo: nenian rajton vi havas esti fiera pro tio. Se Dio, en Siaj planoj, decidis, ke vi naskiĝu en medio, kie vi povis pligrandigi vian intelekton, tion Li faris, ĉar Li volas, ke vi uzu ĝin por la bono de ĉiuj; tio estas misio, kiun Li donis al vi, metante en viajn manojn la instrumenton, per kies helpo vi povas viavice elvolvi la malmulte kreskintajn intelektojn kaj ilin gvidi al Dio. Ĉu la speco de l' instrumento ne mon154 tras, por kio ĝi utilas? Ĉu ŝpato, kiun ĝardenisto metas en la manojn de sia helpanto, ne montras al ĉi tiu, ke li devas plugi la teron? Kaj kion vi dirus, se tiu laboristo, antataŭ plugi, levus sian plugetilon por frapi sian mastron?

Vi dirus, ke tio estas terura, kaj ke li meritas esti maldungita. Nu, ĉu ne estas same pri tiu, kiu uzas sian intelekton, por detrui la ideon pri Dio kaj la Providenco inter siaj fratoj? Ĉu li ne levas kontraŭ sia mastro la plugetilon, kiu estas donita al li por la preparado de la grundo? Ĉu li rajtas ricevi la promesitan salajron, kaj ne meritas, kontraŭe, esti elpelita el la ĝardeno? Li estos elpelita, ne dubu pri tio, kaj trenos mizerajn ekzistadojn, plenajn de humiligoj, ĝis li kliniĝos antaŭ Tiu, al kiu li ĉion ŝuldas.

La intelekto estas riĉa per meritoj por la estonteco, sed kondiĉe, ke oni uzu ĝin por bono; se ĉiuj homoj dotitaj per intelekto uzus ĝin laŭ la celoj de Dio, la tasko de la Spiritoj, progresigi la homaron, estus facila; bedaŭrinde multaj homoj faras el ĝi instrumenton de fiero kaj de pereo por si mem. La homo misuzas sian intelekton kiel ĉiujn aliajn kapablojn, kaj tamen instruoj ne mankas al li por averti lin, ke potenca mano povas repreni de li tion, kion ĝi donis al li. (Ferdinando, protektanta Spirito. Bordeaux, 1862.)


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.