La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA EVANGELIO
LAŬ LA SPIRITISMO

Aŭtoro: Allan Kardec

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

Al la legonto
Antaŭparolo
Enkonduko
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13 14
15 16 17 18 19
20 21 22 23 24
25 26 27 28
Aldono I
Aldono II

ĈAPITRO XVI: ONI NE POVAS SERVI DION KAJ MAMONON

Savo de la riĉuloj. Gardi sin kontraŭ avareco. Jesuo ĉe Zakĥeo. Parabolo de la malbona riĉulo. Parabolo de la talantoj. Providenca utileco de la riĉeco. Provoj de la riĉeco kaj de la mizero. Malegaleco de la riĉeco. Instruoj de la Spiritoj: La vera posedaĵo. Uzado de la riĉego. Seninteresiĝo pri la surteraj havaĵoj. Heredigo de la ricaĵoj.

Savo de la riĉuloj

1. Nenia servanto povas servi al du sinjoroj; ĉar aŭ li malamos unu kaj amos la alian, aŭ li aliĝos al unu kaj malestimos la alian. Vi ne povas servi al Dio kaj al Mamono! (Luko, 16:13.)

2. Kaj unu reganto demandis al li, dirante: Bona Majstro, kion mi faru por heredi eternan vivon? - Kaj Jesuo diris al li: Kial vi nomas min bona? neniu estas bona krom Unu, nome Dio. Vi scias la ordonojn: Ne adultu; Ne mortigu; Ne ŝtelu; Ne parolu malveran ateston; Respektu vian patron kaj vian patrinon. - Kaj li diris: Ĉion tion mi observis detempe de mia juneco. - Kaj Jesuo, aŭdinte, diris al li: Ankoraŭ unu mankon vi havas: vendu ĉion, kion vi posedas, kaj disdonu al malriĉuloj, kaj vi havos trezoron en la ĉielo; kaj venu, sekvu min.

Sed aŭdinte tion, li fariĝis tre malĝoja; ĉar li estis tre riĉa. - Kaj Jesuo, lin rigardante, diris: Kiel malfacile tiuj, kiuj havas riĉon, eniros en la regnon de Dio! Ĉar estas pli facile por kamelo iri tra trueton de kudrilo, ol por riĉulo eniri en la regnon de Dio*. (Luko, 18:18-25.)


* Ĉi tiu tro kuraĝa figuro povas ŝajni iom afekta, ĉar oni ne vidas, kia rilato ekzistas inter kamelo kaj kudrilo. Ĝi venas de tio, ke en la hebrea lingvo la sama vorto signifas kablo kaj kamelo. En la traduko oni donis al ĝi ĉi tiun lastan sencon; kredeble Jesuo uzis tiun vorton laŭ ĝia unua senco; almenaŭ ĉi tiu estas pli natura.


Gardi sin kontraŭ la avareco

3. Kaj unu el la homamaso diris al li: Majstro, diru al mia frato, ke li dividu kun mi la heredaĵon. Sed li diris al li: Ho viro, kiu starigis min super vi kiel juĝanton aŭ dividanton? Kaj li diris al ili: Zorgu, kaj gardu vin kontraŭ ĉia avideco, ĉar la vivo de homo ne konsistas en la abundeco de liaj posedaĵoj. Kaj li parolis al ili parabolon, dirante: La bieno de riĉulo donis abunde; kaj li konsideris, dirante: Kion mi faru, ĉar mi ne havas lokon, kie mi povas amasigi miajn fruktojn? Kaj li diris: Jen kion mi faros: mi disbatos miajn grenejojn kaj konstruos pli grandajn, kaj tie mi amasigos miajn grenojn kaj miajn posedaĵojn. Kaj mi diros al mia animo: Animo, vi havas multajn posedaĵojn, provizitajn por multaj jaroj; ripozu, manĝu, trinku, estu gaja. Sed Dio diris al li: Ho senprudentulo! ĉi tiun nokton oni postulos de vi vian animon; kies estos tio, kion vi preparis? Tia estas tiu, kiu kolektas por si trezoron, kaj ne estas riĉa rilate Dion. (Luko, 12:13-21.)

Jesuo ĉe Zakĥeo

4. Kaj li eniris en Jeriĥon kaj ĝin trapasis. Kaj jen viro, nomata Zakĥeo; kaj li estis ĉefimpostisto, kaj li estis riĉa. Kaj li penis vidi Jesuon, kia homo li estas; kaj li ne povis pro la homamaso, ĉar li estis malgranda je staturo. Kaj antaŭkurinte antaŭen, li supreniris sur sikomorarbon, por lin vidi; ĉar li estis preterpasonta tie. - Kaj kiam Jesuo venis al la loko, li suprenrigardis, kaj diris al li: Zakĥeo, rapide malsupreniru, ĉar hodiaŭ mi devas loĝi en via domo. – Kaj li rapide malsupreniris, kaj akceptis lin ĝoje. Kaj vidinte, ĉiuj murmuris, dirante: Ĉe pekulo li eniris, por gasti. (Vidu en la Enkonduko la artikolon IMPOSTISTOJ.)

Kaj Zakĥeo, starante, diris al la Sinjoro: Jen duonon de miaj posedaĵoj, Sinjoro, mi donacas al la malriĉuloj; kaj se el iu mi maljuste eldevigis ion, mi redonas kvaroblon. – Kaj Jesuo diris al li: Hodiaŭ venis savo al ĉi tiu domo, ĉar li ankaŭ estas filo de Abraham. Ĉar la Filo de homo venis, por serĉi kaj savi la perditaĵon. (Luko, 19:1-10.)

Parabolo de la malbona riĉulo

5. Estis unu riĉulo, kiu estis vestita per purpuro kaj bisino, kaj festis lukse ĉiutage; kaj apud lia pordego estis kuŝigita almozulo, nomata Lazaro, kiu havis ulcerojn, kaj deziris esti nutrata per la panpecetoj, kiuj falis de la tablo de la riĉulo; kaj eĉ venis la hundoj kaj lekis liajn ulcerojn.– Kaj la almozulo mortis, kaj li estis forportita de la anĝeloj sur la sinon de Abraham; la riĉulo ankaŭ mortis, kaj estis enterigita. – Kaj en Hades li levis siajn okulojn, estante en turmentoj, kaj vidis Abrahamon malproksime kaj Lazaron sur lia sino. Kaj li ekkriis, kaj diris: Patro Abraham, kompatu min, sendu Lazaron, por ke li trempu en akvon la pinton de sia fingro, por malvarmigi mian langon; ĉar mi tre suferas en tiu ĉi flamo.

Sed Abraham diris: Filo, memoru, ke dum via vivo vi ricevis viajn bonaĵojn, kaj Lazaro tiel same malbonaĵojn; sed nun li ricevas konsolon, kaj vi suferas. Kaj krom ĉio tio staras granda abismo inter ni kaj vi, tiel ke tiuj, kiuj volus iri de ĉi tie al vi, ne povas, kaj oni ne povas transiri de tie al ni.

Kaj li diris: Tial mi petas, patro, ke vi sendu lin al la domo de mia patro, ĉar mi havas kvin fratojn, por ke li atestu al ili, por ke ili ne venu ankaŭ en ĉi tiun lokon de turmento. - Sed Abraham diris: Ili havas Moseon kaj la profetojn; ili aŭskultu ilin. - Sed li diris: Ne, patro Abraham; sed se unu venos al ili el la mortintoj, ili pentos. – Kaj li diris al li: Se ili ne aŭskultas Moseon kaj la profetojn, ili ne kredos, eĉ se iu leviĝus el la mortintoj. (Luko, 16:19-31.)

Parabolo de la talantoj*


(*) Kvankam la oficiala radiko estas talent, mi konservis la neologismon proponitan en la traduko de l' Evangelioj. – La Tradukinto.


6. Ĉar tiel estas, kvazaŭ viro, forvojaĝonte, alvokis siajn servistojn, kaj komisiis al ili siajn posedaĵojn. Kaj al unu li donis kvin talantojn, al alia du, al alia unu; al ĉiu laŭ sia kapableco; kaj li tuj forvojaĝis. – Kaj tiu, kiu ricevis la kvin talantojn, iris kaj negocadis per ili, kaj gajnis pluajn kvin talantojn. Tiel same ankaŭ tiu, kiu ricevis la du, gajnis pluajn du. Sed tiu, kiu ricevis la unu, foriris kaj fosis en la tero, kaj kaŝis la monon de sia sinjoro. Kaj post longa tempo la sinjoro de tiuj servistoj venis, kaj faris kun ili kalkulon. Kaj tiu, kiu ricevis la kvin talantojn, venis kaj alportis pluajn kvin talantojn, dirante: Sinjoro, vi komisiis al mi kvin talantojn; jen mi gajnis pluajn kvin talantojn. Lia sinjoro diris al li: Bone, vi bona kaj fidela servisto; vi estis fidela pri malmultaj aferoj, mi starigos vin super multaj; envenu en la ĝojon de via sinjoro. – Kaj venis ankaŭ tiu, kiu ricevis la du talantojn, kaj diris: Sinjoro, vi komisiis al mi du talantojn; jen mi gajnis pluajn du talantojn. Lia sinjoro diris al li: Bone, vi bona kaj fidela servisto; vi estis fidela pri malmultaj aferoj, mi starigos vin super multaj; envenu en la ĝojon de via sinjoro. – Kaj venis ankaŭ tiu, kiu ricevis la unu talanton, kaj diris: Sinjoro, mi sciis, ke vi estas severa homo, rikoltanta, kie vi ne semis, kaj kolektanta, kie vi ne disŝutis; kaj mi timis, kaj foriris, kaj kaŝis vian talanton en la tero; jen vi havas vian propraĵon. – Sed lia sinjoro responde diris al li: Vi malbona kaj mallaborema servisto, vi sciis, ke mi rikoltas, kie mi ne semis, kaj kolektas, kie mi ne disŝutis; pro tio vi devus doni mian monon al la bankistoj, kaj alveninte, mi ricevus mian propraĵon kun procento. – Forprenu de li do la talanton, kaj donu ĝin al tiu, kiu havas la dek talantojn. Ĉar al ĉiu, kiu havas, estos donite, kaj li havos abundegon; sed for de tiu, kiu ne havas, eĉ tio, kion li havas, estos prenita. Kaj elĵetu la senutilan serviston en la eksteran mallumon; tie estos la plorado kaj la grincado de dentoj. (Mateo, 25:14-30.)

Providenca utileco de la riĉeco. Provoj de la riĉeco kaj de la mizero

7. Se la riĉeco devus esti absoluta baro al la savo de la homoj, kiuj ĝin posedas, kiel oni povus konkludi el iuj paroloj de Jesuo, interpretataj laŭ la litero kaj ne laŭ la spirito, Dio, kiu ĝin donas, estus metinta en la manojn de kelkaj homoj ilon de senrimeda perdiĝo. Tian penson la racio forpuŝas. La riĉeco estas sendube tre glitiga provo, pli danĝera ol la mizero, pro siaj forlogoj, pro la tentoj, kiujn ĝi inspiras, kaj pro ĝia magia ensorĉo. Ĝi estas la superega instiganto de fiero, egoismo kaj voluptama vivo; ĝi estas la plej potenca ligilo, kiu alkroĉas la homon al la tero kaj deturnas liajn pensojn de la ĉielo. Ĝi donas tian kapturniĝon, ke la homo, kiu pasas de mizero al riĉeco, tuj forgesas sian antaŭan situacion, tiujn, kiuj dividis ĝin kun li, tiujn, kiuj lin helpis, kaj fariĝas nesentema, egoista kaj vantama. Sed el tio, ke la riĉeco malfaciligas la vojon, ne sekvas, ke ĝi malebligas la iradon kaj ke ĝi ne povas esti savrimedo por la homo, kiu ĝin scias uzadi, same kiel iuj venenoj povas rebonigi la sanon, se uzataj oportune kaj saĝe.

Kiam Jesuo diris al la junulo, kiu demandis lin pri la rimedoj por gajni la eternan vivon: "senigu je ĉiuj viaj havaĵoj kaj sekvu min", li ne intencis starigi kiel absolutan principon, ke ĉiu formetu siajn posedaĵojn, kaj ke la savon nur por tia prezo oni ricevas, sed nur montri, ke la alligiteco al la surteraj bonaĵoj estas malhelpo al la savo. Efektive, tiu junulo kredis sin kvita, ĉar li observadis iujn ordonojn, kaj tamen retropaŝas antaŭ la penso forlasi siajn havaĵojn; lia deziro akiri la eternan vivon ne iras ĝis tia ofero.

La propono, kiun Jesuo faris al li, estis decida provo, por meti en lumon la fundon de la penso de la junulo; sendube, ĉi tiu eble estis rigardata de la socio kiel homo tute honesta; li al neniu faradis maljustaĵon, ne klaĉadis kontraŭ la proksimulo, ne estis vanta kaj fiera, respektis sian patron kaj sian patrinon; sed li ne nutris la veran kariton, ĉar lia virto ne iris ĝis la abnegacio. Jen, kion Jesuo volis elmontri; tio estis apliko de la principo: Ekster karito, nenia savo.

La sekvo de tiuj paroloj, prenitaj en sia rigora signifo, estus la ekstermo de la riĉeco, kiel io malutila al la estonta feliĉo kaj kiel fonto de multego da malbonaĵoj sur la tero; ĝi estus ankaŭ la kondamno de la laboro, kiu povas riĉigi; absurda sekvo, kiu rekondukus la homon al la sovaĝa vivo, kaj tial ĝi estus kontraŭdiro al la leĝo de progreso, kiu estas leĝo de Dio.

Se la riĉeco estas fonto de multaj malbonaĵoj, se ĝi instigas al tiom da malbonaj pasioj, se ĝi eĉ okazigas tiom da krimoj, ne ĝin ni kulpigu, sed la homon, kiu ĝin, kiel ĉiujn donacojn de Dio, misuzas; per la misuzo, li faras danĝera tion, kio povus esti plej utila al li. Tio estas sekvo de la malsupereco de la surtera mondo. Se la riĉeco devus naski nur malbonon, Dio ne metus ĝin sur la teron; estas devo de la homo eligi el gi la bonon. Se ĝi ne estas rekta elemento de la morala progreso, ĝi sendube estas potenca elemento de la progreso intelekta.

Efektive, la homo havas kiel mision labori por la materia plibonigo de la terglobo; ĉi tiun li devas plugebligi, sanigi, prepari, por ke ĝi iam akceptu la tutan loĝantaron, kiun ĝia vasteco povas surhavi; por nutri tiun logantaron senĉese kreskantan, estas necese pligrandigi la produktadon; se la produktado de unu lando estas nesufiĉa, estas necese serĉi ekster ties limoj. Tial la interrilatoj de la popoloj fariĝas bezono; por ke estu pli facilaj tiuj interrilatoj, estas necese detrui la materiajn barojn, kiuj apartigas la popolojn*, plirapidigi la interkomunikiĝojn. Por laboroj, kiuj estas verkoj de jarcentoj, la homo devis ĉerpi materialojn eĉ el la internaĵo de la tero; li serĉis en la scienco la rimedojn, por pli sekure kaj rapide plenumi tiujn laborojn; sed por fari tiajn laborojn, li bezonis rimedojn; la bezono igis lin krei la riĉecon, kiel ĝi igis lin eltrovi la sciencon.


(*) La unua eldono de tiu ĉi libro aperis en aprilo de 1864, do 23 jarojn, antaŭ ol aperis Esperanto; tial Kardec ne menciis la lingvan baron, kies malapero estos plej granda helpo al kunlaborado de ĉiuj popoloj por komuna bono. Nun ni esperantistoj tion komprenas kaj klopodas, por nuligi la lingvajn barojn. – La Tradukinto.


La aktiveco, kiun postulas tiaj laboroj, pligrandigas kaj elvolvigas lian intelekton; tiu intelekto, kiun li unue koncentras sur la kontentigon de siaj materiaj bezonoj, poste helpos lin kompreni la grandajn moralajn veraĵojn. Ĉar la riĉeco estas la unua rimedo por tiu kontentigo, tial sen ĝi ne fariĝos plu grandaj laboroj, ne plu agemo, stimulado, esploradoj; ja prave do la riĉeco estas konsiderata kiel elemento de progreso.

Malegaleco de la riĉeco

8. La malegaleco de la riĉeco estas unu el tiuj problemoj, kiujn oni vane penas solvi, se oni konsideras nur la nunan vivon. La unua demando, kiu prezentiĝas, estas tiu ĉi: Kial ĉiuj homoj ne estas egale riĉaj? Ili ne estas tiaj pro tre simpla kaŭzo, ĉar ili ne estas egale inteligentaj, agemai kaj laboremaj por akiri, nek sobraj kaj antaŭvidemaj por konservi. Cetere estas punkto matematike pruvita, ke la riĉeco egale dividita donus al ĉiu malgrandan kaj nesufiĉan parton; ke, supoze ke tiu divido estus farita, la ekvilibro baldaŭ rompiĝus pro la diverseco de karakteroj kaj de kapabloj; ke, se oni supozus ĝin ebla kaj daŭra, ĉiu apenaŭ havus vivrimedojn, kaj tio estus la nuligo de ĉiuj grandaj laboroj, kiuj helpas la progreson kaj la bonstaton de la homaro; ke, supoze ke ĝi donus al ĉiuj la necesaĵojn, ne plu estus la stimulilo, kiu puŝas al grandaj eltrovoj kaj al utilaj entreprenoj. Se Dio ĝin koncentris sur iujn punktojn, ĝi do disvastiĝu laŭ kvanto sufiĉa por ĉiu, laŭ ĉies bezonoj.

Konsentinte pri tio, oni demandas sin, kial Dio ĝin donas al personoj nekapablaj ĝin fruktigi por la bono de ĉiuj. Tie ankaŭ troviĝas pruvo de la saĝeco de Dio. Dotante la homon per la libera volo, Dio volis, ke la homo, per sia propra sperto, distingu inter bono kaj malbono, kaj ke la farado de bono rezultu de propraj klopodoj kaj volo. La homo devas esti kvazaŭ fatale kondukata nek al bono, nek al malbono, ĉar, se tiel estus, li estus nenio pli, ol ia pasiva kaj nepriresponda instrumento, kiaj la bestoj. La riĉeco estas rimedo por lin morale elprovi; sed tial, ke ĝi estas samtempe potenca rimedo de agado por la progreso, Dio ne volas, ke ĝi restu senfrukta longan tempon, kaj tial Li ĝin senĉese alilokigas. Ĉiu devas ĝin posedi, por ekzerciĝi en ĝia utiligo kaj montri la uzadon, kiun li scias fari el ĝi; sed, tial ke ekzistas la materiala neeblo, ke ĉiuj ĝin samtempe posedu; ke cetere, se ĉiuj ĝin havus, neniu laborus, kaj estus do kompromitita la pliboniĝo de la terglobo, ĉiu ĝin posedu siavice: kiu ĝin ne havas hodiaŭ, tiu jam ĝin havis aŭ havos en alia ekzistado, kaj tiu, kiu ĝin havas nun, eble ĝin jam ne havos morgaŭ. Estas riĉuloj kaj malriĉuloj, ĉar Dio estas justa kaj ĉiu devas siavice labori; malriĉeco estas por unuj provo de pacienco kaj rezignacio; riĉeco estas por aliaj provo de karito kaj abnegacio.

Oni prave bedaŭras la misuzadon, kiun iuj personoj faras el sia riĉeco, la malnoblegajn pasiojn, kiujn la avideco instigas, kaj oni demandas sin, ĉu Dio estis justa, donante riĉecon al tiaj personoj? Certe, se la homo havus unu solan ekzistadon, nenio pravigus tian dividon de la surteraj bonaĵoj; sed se, anstataŭ limigi sian vidon al la nuna vivo, oni konsideras la tuton de 1' ekzistadoj, oni vidas, ke ĉiuj aferoj sin reciproke ekvilibras laŭ justeco. La malriĉulo jam ne havas do motivon por akuzi la Providencon, nek por envii la riĉulojn, kaj la riĉuloj jam ne havas motivon por fieri pro tio, kion ili posedas. Se ili misuzas siajn posedaĵojn, nek per dekretoj, nek per leĝoj oni evitos la malbonon; la leĝoj povas momente ŝanĝi la eksteraĵon, sed sanĝi la koron ili ne povas; tial ili estas efemeraj kaj ĉiam sekvataj de pli senbrida kontraŭagado. La fonto de la malbono kuŝas en egoismo kaj fiero; la ĉiaspecaj malbonuzoj ĉesos per si mem, kiam la homoj konformigos sian konduton al la leĝo de karito.

INSTRUOJ DE LA SPIRITOJ

La vera posedaĵo

9. La homo propre posedas nur tion, kion li povas kunporti el tiu ĉi mondo. Kion li trovas alvenante, kaj kion li lasas forirante, tion li uzas dum sia restado tie ĉi; sed, ĉar li devas ĉion ĉi forlasi, tial li de ĝi nur ĝuas profiton, ne realan posedon. Kion li posedas? Nenion, kion uzas la korpo; ĉion, kion uzas la animo: la inteligenton, la konojn, la moralajn kvalitojn; jen, kion li alportas kaj forportas, tio, kion neniu havas la povon forpreni de li, tio, kio utilos al li multe pli en la transtombo, ol en tiu ĉi mondo; dependas de li esti pli riĉa ĉe sia foriro, ol ĉe la alveno, ĉar de la bonaĵo, kiun li kolektis al si, dependas lia estonta pozicio. Kiam iu vojaĝas en malproksiman landon, li preparas siajn pakaĵojn kun objektoj utilaj en tiu lando; li ne ŝarĝas sin per objektoj senutilaj dum la vojaĝo. Faru do la samon rilate al la estonta vivo, kaj provizu vin per ĉio, kio tiam povos esti utila.

Al vojaĝanto, veninta en gastejon, oni donas belan loĝejon, se li povas ĝin pagi; al iu, havanta malmulte, oni donas loĝejon malpli komfortan; tiu, nenion havanta, kuŝos sur pajlo. Same okazas al la homo, venanta en la mondon de la Spiritoj: lia loko tie estas difinita de lia havaĵo; sed ne per oro li ĝin pagas. Oni ne demandas lin: Kiom vi posedis sur la tero? kian rangon vi okupis? ĉu vi estis princo aŭ laboristo? Sed: Kion vi kunportas? Oni ne kalkulos la valoron de liaj havaĵoj nek de liaj titoloj, sed la sumon de liaj virtoj; nu, en tiu kalkulado, laboristo povas esti pli riĉa, ol princo. Vane li asertos, ke antaŭ ol sia foriro de sur la tero li pagis per oro sian eniron en la alian mondon; oni respondos al li: La lokojn tie ĉi oni ne aĉetas, sed gajnas per la bono, kiun oni faris; per la surtera mono vi povis aĉeti kampojn, domojn, palacojn; tie ĉi oni pagas ĉion per kvalitoj de la koro. Ĉu vi estas riĉa per tiuj kvalitoj? estu bonvena, kaj okupu la unuan lokon, kie ĉiuj feliĉoj vin atendas; ĉu vi estas malriĉa je ili? prenu la lastan lokon, kie vi estos traktata konforme al via havaĵo. (Pascal. Ĝenevo, 1860.)

10. La surteraj havaĵoj apartenas al Dio, kiu ilin disdonas laŭ Sia plaĉo, kaj la homo estas nur la fruktuzanto, la administranto pli aŭ malpli honesta kaj inteligenta de tiuj bonaĵoj. Ili estas tiel malmulte individua propraĵo de la homo, ke Dio ofte malsukcesigas ĉiajn antaŭvidojn; ofte riĉeco elglitas el la manoj de iu, kiu pensas, ke li ĝin posedas laŭ la plej forta rajto.

Eble vi diros, ke tio estas komprenebla, se nur ĝi rilatas al heredita havo, sed ne al havo akirita per laboro. Sendube, legitima riĉeco estas nur tiu honeste akirita, ĉar propraĵo estas laŭleĝe akirita nur tiam, kiam el ĝia ekposedo rezultas nenia malutilo al iu ajn. Kalkulo estos postulita pri ĉiu monereto malbone gajnata, tio estas, malprofite por alia persono. Sed, tial ke iu ŝuldas sian riĉecon al si mem, ĉu, pli ol aliaj, li kunportus ĝin ĉe la morto? Ĉu ofte ne estas vanaj la zorgoj, kiujn li prenas, por lasi ĝin al siaj idoj? certe, ĉar, se Dio ne volas, ke ĝi apartenu al ili, nenio sukcesas kontraŭ Lia superega volo. Ĉu la homo povus dum sia vivo, trafe aŭ maltrafe uzadi sian riĉecon, senpune, devante prezenti kalkulraporton al neniu? Ne; permesante al li akiri ĝin, Dio volis rekompenci lin, dum tiu ĉi vivo, pro liaj penoj, kuraĝo, persistemo; sed, se li uzas ĝin nur por kontentigi siajn sentumojn aŭ sian fieron; se ĝi fariĝas falilo en liaj manoj, pli bone estus, se li ĝin ne havus; li perdas unuflanke tion, kion li gajnas aliflanke, kaj tiel nuligas la meriton de sia laboro; kiam li forlasos la teron, Dio diros al li, ke li jam ricevis sian rekompencon. (M., protektanta Spirito. Bruxelles, 1861.)

Uzado de la riĉeco

11. Vi ne povas servi Dion kaj Mamonon; memoru bone ĉi tion, vi, kiujn la amo al la mono mastras, vi, kiuj vendus vian animon, por posedi trezorojn, ĉar ili povas levi vin super la aliajn homojn kaj doni al vi la ĝuojn de la pasioj; ne, vi ne povas servi Dion kaj Mamonon! Se do vi sentas vian animo n potencata de l' avideco de la karno, rapidu forskui la jugon, kiu vin subpremas, ĉar Dio, justa kaj severa, diros al vi: Kion ci faris, malfidela administranto, el la bonaĵoj, kiujn mi konfidis al ci? Tiun potencan instigilon de la bonaj verkoj ci uzis por cia persona kontentigo.

Kia estas do la plej bona uzado de la riĉeco? serĉu en jenaj vortoj: "Amu unuj aliajn" la solvon de tiu demando; en ili kuŝas la sekreto por la bona utiligo de la riĉaĵoj. Kiu estas animata de amo al la proksimulo, tiu trovas en ili, klare difinitan, sian kondutregulon; la utiligo de la riĉaĵoj, plej plaĉanta al Dio, estas karito; ne tiu malvarma, egoista karito, kiu konsistas en disdonado de superfluaĵoj de orumita ekzistado, sed tiu karito plena de amo, kiu serĉas la malfeliĉulon, kiu lin restarigas sen humiligo. Riĉulo, donu el cia superfluo; faru pli bone: donu iom el ciaj necesaĵoj, ĉar ciaj necesaĵoj estas mem superfluaj, sed donu saĝe. Ne forpelu la plendanton, pro timo, ke li trompos cin, sed iru al la fonto de la malbono; unue helpu, poste informiĝu, kaj vidu, ĉu la laboro, la konsiloj, la amo mem ne estos pli efikaj, ol cia almozo. Abunde disverŝu ĉirkaŭ cin amon al Dio, amon al la laboro, amon al la proksimulo. Investu cian kapitalon en entreprenon, kiu neniam trompos cin kaj donos al ci grandajn profitojn: en la bonajn agojn. La riĉeco de l' intelekto servu al ci same kiel la oro; disdonu ĉirkaŭ ci la trezorojn de l' instruado; disdonu inter ciaj fratoj la trezorojn de cia amo, kaj tiuj ĉi fruktos. (Cheverus. Bordeaux, 1861.)

12. Kiam mi konsideras la mallongecon de la vivo, mi estas dolore tuŝita de la senĉesa zorgado pri la materia vivofacileco, kiu estas via celo, dum vi alligas tiel malmulte da graveco kaj dediĉas neniom da tempo al via morala perfektiĝo, kiu devas interesi vin por eterne. Oni kredus, vidante vian aktivecon, ke en tio estas afero de la plej alta intereso por la homaro, kaj tamen ĝi preskaŭ ĉiam celas havigi al vi la eblon kontentigi vantamon kaj troigitajn bezonojn, aŭ fordoni vin al ekscesoj. Kiom da penoj, da zorgoj, da turmentoj oni kreas al si, kiom da sendormaj noktoj, por pligrandigi riĉecon ofte pli ol sufiĉan! Pro ekstrema blindeco, oni ne malofte vidas homojn, kiujn sklavigas senbrida amo al riĉeco kaj al ties ĝuoj, submetitaj al peniga laborado, trenantaj vivon laŭdire plenan de sinofero kaj de merito, kvazaŭ ili laborus por aliaj kaj ne por si mem. Malsaĝuloj! vi kredas do reale, ke estos kalkulataj favore al vi la zorgoj kaj klopodoj, kies instigilo estas egoismo, avideco aŭ fiero, dum vi malzorgas vian estontecon, same kiel la devojn, kiujn la frata solidareco postulas de ĉiuj, kiuj ĝuas profitojn el la socia vivo! Vi pensis nur pri via korpo; ĝia bonfarto, ĝiaj plezuroj estis la sola celo de via egoista diligenteco; pro ĝi, kiu mortos, vi neglektis vian Spiriton, kiu vivos ĉiam. Tiamaniere, tiu mastro tiel dorlotita kaj karesita fariĝis via tirano; ĝi regas vian Spiriton, kiu fariĝis ĝia sklavo. Ĉu estas tiu la celo de l' ekzistado, kiun Dio donis al vi? (Protektanta Spirito. Krakovo, 1861.)

13. Ĉar la homo estas depongardanto, administranto de la havaĵoj, kiujn Dio metas en liajn manojn, tial estos postulitaj severaj kalkuloj pri l' uzado, kiun li faros el ili laŭ sia libera volo. La malbona uzado konsistas en ilia aplikado nur al persona kontentigo; kontraŭe, la uzado estas ĝusta ĉiam, kiam el ĝi rezultas iu ajn bono por aliaj; la merito estas proporcia al la ofero, kiun oni trudas al si. La bonfarado estas nur unu el la manieroj uzadi la riĉecon; ĝi helpas la nunan mizeron; ĝi satigas, ĝi gardas kontraŭ malvarmo kaj donas rifuĝejon al iu, kiu ne havas ĝin; sed devo ankaŭ nepra kaj same merita estas antaŭforigi la mizeron; jen la precipa misio de la grandaj riĉecoj, plenumata per la ĉiaspecaj laboroj, kiujn ili povas ebligi. Kaj eĉ se el tiaj laboroj la riĉuloj tirus justan profiton, la bono tamen ja ekzistus; ĉar la laboro plifortigas la intelekton kaj altigas la dignon de homo, kiu ĉiam fieras, povante diri, ke li perlaboras sian panon, dum, kontraŭe, la almozo humiligas kaj malnobligas. La riĉeco koncentrita en unu manon devas esti kiel fonto de viva akvo, kiu disverŝas fekundecon kaj komforton ĉirkaŭ sin. Ho vi, riĉuloj, kiuj ĝin uzos laŭ la planoj de la Sinjoro, via koro la unua sensoifiĝas ĉe tiu bonfarema fonto; vi havos jam en tiu ĉi vivo neesprimeblajn ĝuojn de l' animo, anstataŭ la materiaj ĝuoj de l' egoisto, kiuj lasas malplenaĵon en la koro. Viaj nomoj estos benataj sur la tero, kaj kiam vi ĝin forlasos, la suverena Mastro aplikos al vi la parabolon de la talantoj: "Bona kaj fidela servisto, envenu en la ĝojon de via Sinjoro." En tiu parabolo, ĉu la servisto, kiu kaŝis en la tero la monon konfiditan al li, ne estas figuro de l' avaruloj, en kies manoj la riĉeco restis senfrukta? Tamen Jesuo parolas precipe pri almozoj nur tial, ke en tiu tempo kaj en la lando, kie li vivis, oni ne konis la laborojn, kiujn la artoj kaj industrio poste kreis kaj en kiujn la riĉeco povas esti utile investita por la ĝenerala bono. Al ĉiuj, kiuj povas doni, multe aŭ malmulte, mi diros do: Donu almozon, kiam ĝi estos bezona, sed kiel eble ŝanĝu almozon en salajron, por ke tiu, kiu ĝin ricevas, ne ruĝiĝu de honto. (Fénelon. Alger, 1860.)

Seninteresiĝo pri la surteraj havaĵoj

14. Mi venas, miaj fratoj, miaj amikoj, alporti mian doneton, por helpi vin sentime marŝi sur la vojo de la pliboniĝo, en kiun vi eniris. Ni ŝuldas unuj al aliaj; nur per la sincera kaj frata unuiĝo inter la Spiritoj kaj la enkarniĝintoj la revirtiĝo estas ebla.

Via amo al la surteraj bonaĵoj estas unu el la plej fortaj baroj al via morala kaj spirita progreso; pro via alligiteco al tiuj havaĵoj, vi detruas viajn amkapablojn kaj ilin plene koncentras sur la materiajn aferojn. Estu sinceraj; ĉu la riĉeco donas senmiksan feliĉon? Kiam viaj monŝrankoj estas plenaj, ĉu ne estas ĉiam ia malpleno en la koro? Ĉu en la fundo de luksa florkorbo ne estas ĉiam kaŝita iu venena rampulo? Mi komprenas la ĝojon, ja tre justan, de la homo, kiu, per konstanta kaj honesta laboro, gajnis riĉecon; sed de tiu tre natura ĝojo, kiun Dio aprobas, ĝis alligiteco, kiu nuligas ĉiujn aliajn sentojn kaj kiu paralizas la impulsojn de la koro, estas granda distanco; tia, kia inter hontinda avareco kaj troa malŝparemo, du malvirtoj, inter kiuj Dio metis kariton, sanktan kaj sanigan virton, kiu instruas la riĉulon doni sen parado, por ke la malriĉulo ricevu sen humiliĝo.

Ĉu la riĉecon vi ricevis de via familio, ĉu vi ĝin perlaboris, ion vi neniam forgesu, nome, ke ĉio venas de Dio, ĉio al Dio revenas. Nenio sur la tero apartenas al vi, eĉ ne via mizera korpo: la morto senigas vin je ĝi, same kiel je ĉiuj materiaj havaĵoj; vi estas depontenantoj, ne posedantoj, ne iluziiĝu pri tio; Dio pruntedonis al vi havaĵojn; vi devas redoni, kaj Li pruntedonas al vi kun la kondiĉo, ke almenaŭ la superfluaĵo estu destinita al tiuj, kiuj ne havas la necesaĵojn.

Unu el viaj amikoj pruntedonas al vi ioman sumon; eĉ se vi estas nemulte honesta, vi skrupule ĝin redonas kaj konservas al li dankon. Nu, jen la pozicio de ĉiu riĉa homo; Dio estas la ĉiela amiko, kiu pruntedonis al li riĉecon; Li deziras nenion pli, ol amon kaj dankon de la riĉulo, sed Li postulas, ke tiu ĉi siavice donu al la malriĉuloj, kiuj egalrajte estas Liaj filoj.

La havaĵo, kiun Dio konfidis al vi, naskas en viaj koroj ardan kaj frenezan avidecon; ĉu vi pripensas, kiam vi malmodere alligiĝas al riĉaĵo pereema kaj mallongedaŭra kiel vi mem, ke iam venos la tago, kiam vi devos doni detalan raporton al la Sinjoro pri tio, kio venas de Li? Ĉu vi forgesas, ke per la riĉeco vi estas investitaj en la sankta karaktero de komisiitoj por la karito sur la tero, por esti ĝiaj inteligentaj disdonantoj? Kiaj aliaj vi estas do, se vi uzas por via sola profito tion, kio estas konfidita al vi, krom malfidelaj depongardantoj? Kio rezultas el tiu memvola forgeso je viaj devoj? La nefleksebla, senkompata morto disŝiras la vualon, sub kiu vi kaŝis vin, kaj devigas vin prezenti kalkulojn al tiu amiko mem, kiu komplezis al vi kaj kiu, en tiu momento, staras antaŭ vi en talaro de juĝisto.

Vane sur la tero vi penas iluzii vin mem, kolorigante per la nomo "virto" tion, kio ofte estas nur egoismo; vane vi nomas ŝparemo kaj antaŭvidemo tion, kio estas nur avideco kaj avareco, aŭ vi nomas malavareco tion, kio estas nur malŝparemo je via profito. Ekzemple, familiestro sin detenas de praktikado de karito, ŝparos, amasigos oron, por, li diras, lasi al siaj filoj plej multe da komforto kaj evitigi al ili fali en mizeron; tio estas tre prava kaj patreca, mi konsentas, kaj oni ne povas lin riproĉi; sed, ĉu estas ĉiam tiu sola instigilo, kiu lin gvidas? Ĉu ofte tio ne estas kompromiso, kiun li faras kun sia konscienco, por pravigi antaŭ siaj propraj okuloj kaj antaŭ la mondo sian personan alligitecon al la surteraj havaĵoj? Tamen ni konsentu, ke la patra amo estas lia sola instigilo; ĉu tio estas do motivo, por ke li forgesu siajn fratojn per Dio? Kiam li mem jam havas superfluon, ĉu li lasos siajn infanojn en mizero, se ili havos iomete malpli de tiu superfluo? Ĉu prefere tio ne estus doni al ili lecionon de egoismo kaj hardi iliajn korojn? Ĉu tio ne estus sufoki en ili la amon al la proksimulo? Patroj kaj patrinoj, vi forte eraras, se vi kredas, ke, tiel farante, vi pligrandigos la amon de viaj infanoj al vi; instruante al ili esti egoistaj por la aliaj, vi instruas ilin esti tiaj ankaŭ por vi.

Homon, kiu multe laboradis kaj kiu per la ŝvito de sia frunto amasigis havaĵojn, vi ofte aŭdas diri, ke de la mono perlaborita oni plej bone taksas la valoron: nenio pli ĝusta. Nu! tiu homo, kiu asertas, ke li konas la tutan valoron de la mono, faru kariton laŭ siaj rimedoj, kaj li havos pli da merito, ol tiu, kiu, naskita en abundeco, ne konas krudajn laciĝojn de la laboro. Sed kontraŭe, se tiu sama homo, kiu memoras siajn penojn, siajn laborojn, estas egoista, senkompata por la malriĉuloj, li estas multe pli kulpa, ol la aliaj; ĉar, ju pli oni konas per si mem la dolorojn, kaŝitajn en la mizero, des pli oni devas klopodi, por mildigi la mizeron de l' aliaj.

Bedaŭrinde, en la homo, kiu posedas havaĵojn, ekzistas ĉiam alia sento tiel forta, kiel lia alligiteco al la riĉeco: tia sento estas la fiero. Ne malofte oni vidas novriĉulon konsterni malfeliĉulon, kiu petegas lian helpon, rakontante siajn laborojn kaj lertecon, anstataŭ helpi lin, kaj fine diri: "Faru tion, kion mi faris." Laŭ lia opinio, la boneco de Dio nenion kontribuis por lia riĉiĝo; nur al li apartenas la tuta merito, ke li estas riĉa; la fiero vindas liajn okulojn kaj ŝtopas liajn orelojn; li ne komprenas, malgraŭ siaj tutaj inteligento kaj lerteco, ke Dio povas lin renversi per unu sola vorto.

Malŝparegado de sia riĉeco ne estas seninteresiĝo pri la surteraj havaĵoj, sed nezorgemo kaj indiferenteco; kiel depongardanto de tiuj havaĵoj, la homo rajtas ilin nek disperdi, nek konfiski por sia profito; malŝparemo ne estas malavareco, sed ofte ia formo de egoismo; iu, kiu forĵetas sian oron plenmane, por kontentigi ian fantazion, ne donus eĉ unu monereton por fari servon. La seninteresiĝo pri la surteraj havaĵoj konsistas en tio, ke oni taksu la riĉecon laŭ ties ĝusta valoro, ke oni sciu uzi ĝin por la aliaj kaj ne por si sola, ke oni ne oferu al ĝi la interesojn de la estonta vivo, ke oni perdu ĝin senmurmure, se plaĉos al Dio ĝin forpreni. Se, pro neantaŭviditaj sortobatoj, vi fariĝos kiel Ijob, diru kiel li: "Sinjoro, Vi ĝin donis al mi, Vi ĝin forprenis: Via volo estu farita." Jen la vera seninteresiĝo. Unue estu obeemaj; fidu al Tiu, kiu, doninte kaj repreninte, povas redoni; brave kontraŭstaru la senkuraĝiĝon, la malesperon, kiuj paralizas vian forton; neniam forgesu, kiam Dio vin frapos, ke apud la plej grandan provon, Li ĉiam metas konsolon. Sed precipe pripensu, ke ekzistas bonaĵoj senkompare pli altvaloraj, ol tiuj de sur la tero, kaj tiu penso helpos vin liberiĝi de ĉi tiuj lastaj. La malmulta valoro, kiun oni donas al io, faras ties perdon malpli sentebla. La homo, kiu alligas sin al la surteraj bonaĵoj, estas kiel infano, kiu vidas nur la nunan momenton; kiu ne alteniĝas al ili, tiu estas kiel maturulo, kiu vidas pli gravajn aferojn, ĉar li komprenas la profetajn parolojn de la Savanto: "Mia regno ne estas el ĉi tiu mondo."

La Sinjoro neniel ordonas, ke oni seniĝu je siaj posedaĵoj, por fariĝi memvola almozpetanto, ĉar sekve oni estus ŝarĝo por la socio; tiel agi estus ne kompreni la seninteresiĝon pri la surteraj havaĵoj; tio estus alispeca egoismo; ĉar la homo do forskuus de si la respondecon, kiun la riĉeco trudas al sia posedanto. Dio donas ĝin al tiu, kiu ŝajnas al Li kapabla ĝin administri por profito de ĉiuj; la riĉulo havas mision, kiun li povas fari bela kaj profita por li mem; rifuzi la riĉecon, kiam Dio ĝin konsentas, estas rezigni la profiton de la bono, kiun oni povas fari, ĝin saĝe administrante. Scii sen ĝi vivadi, kiam oni ne havas ĝin, scii utile uzi ĝin, kiam oni ĝin havas, scii oferi ĝin, kiam tio estas necesa, estas agi laŭ la planoj de la Sinjoro. Tiu, al kiu venas bona riĉeco, kiel oni ĝin nomas en la mondo, diru: Mia Dio, Vi sendas al mi novan ŝarĝon, donu al mi la forton, por plenumi Vian sanktan volon.

Jen, miaj amikoj, tio, kion mi intencis instrui al vi pri la seninteresiĝo pri la surteraj bonaĵoj; mi resumas jene: Sciu kontentigi vin per malmulto. Se vi estas malriĉa, ne enviu la riĉulojn, ĉar riĉeco ne estas necesa al feliĉo; se vi estas riĉa, ne forgesu, ke tiuj havaĵoj estas nur konfiditaj al vi kaj ke vi devos pri ili prezenti kalkulojn, tute same, kiel se temus pri kuratoraj spezoj. Ne estu malfidela depontenanto, utiligante la riĉaĵojn nur por kontentigi vian fieron kaj vian voluptemon; ne opiniu, ke vi rajtas uzi por vi sola tion, kio estas pruntedonitaĵo, ne donaco. Se vi ne scias redoni, vi ne plu havas la rajton peti, kaj memoru, ke tiu, kiu donas al la malriĉuloj, kvitiĝas de ŝuldo, kiun li havis ĉe Dio. (Lacordaire. Constantine, 1863.)

15. Ĉu la principo, laŭ kiu la homo estas nur depontenanto de la riĉeco, kiun Dio permesas al li uzi dum sia vivo, forprenas de li la rajton postlasi ĝin al siaj idoj?

La homo povas tute prave heredigi ĉe sia morto tion, kion li ĝuadis dum sia vivo, ĉar la sekvo de tiu rajto estas ĉiam subordigita al la volo de Dio, kiu povas, kiam Li volas, neebligi al la posteuloj ĝui la heredaĵon; tial oni vidas disfali riĉecon, kiu ŝajnis plej solida. La volo de la homo, por konservi sian riĉecon en manoj de sia idaro, estas senpova; sed tio ne prenas de li la rajton postlasi la pruntaĵon, kiun li ricevis, ĉar Dio ĝin forprenos, kiam Li tion juĝos oportuna. (Sankta Ludoviko. Parizo, 1860.)


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.