La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA EVANGELIO
LAŬ LA SPIRITISMO

Aŭtoro: Allan Kardec

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

Al la legonto
Antaŭparolo
Enkonduko
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13 14
15 16 17 18 19
20 21 22 23 24
25 26 27 28
Aldono I
Aldono II

ĈAPITRO XIV: RESPEKTU VIAN PATRON KAJ VIAN PATRINON

Fila amo. Kiu estas mia patrino kaj kiuj estas miaj fratoj? Korpa parenceco kaj spirita parenceco. Instruoj de la Spiritoj: Maldankemo de l' infanoj kaj ligiloj de familio.

1. Vi scias la ordonojn: Ne mortigu; Ne adultu; Ne ŝtelu; Ne parolu malveran ateston; Ne rabu; Respektu vian patron kaj vian patrinon. (Marko, 10:19)

2. Respektu vian patron kaj vian patrinon, por ke longe daŭru via vivo sur la tero, kiun la eternulo, via Dio, donas al vi. (Eliro, 20:12.)

Fila amo

3. La ordono "Respektu vian patron kaj vian patrinon" estas sekvo de la ĝenerala leĝo de karito kaj amo al la proksimulo, ĉar ne povas ami sian proksimulon la homo, kiu ne amas sian patron kaj sian patrinon; sed la vorto respektu enhavas ankoraŭ unu devon kontraŭ ili, nome la devon de fila amo. Dio volis montri per tio, ke al amo estas necese aldoni respekton, indulgon, submetiĝon kaj komplezemon, kio kuntrenas la devon pli severe plenumi por la gepatroj ĉion, kion karito ordonas por la proksimulo. Kompreneble, tiu devo rilatas ankaŭ la personojn, kiuj anstataŭas patron kaj patrinon kaj kiuj havas tiom pli da merito, kiom malpli deviga estas ilia sindonemo. Dio ĉiam severe punas ĉian malobeon al tiu ordono.

Honori siajn gepatrojn estas ne nur respekti ilin, sed ankaŭ ilin helpi en necesbezono; havigi al ili ripozon en maljuneco; ĉirkaŭigi ilin per zorgoj, kiel ili faris al ni en nia infaneco.

Precipe al la gepatroj sen monrimedoj montriĝas la vera fila amo. Ĉu sekvas tiun ordonon la filoj, kiuj opinias, ke ili faras grandan servon, donante al siaj gepatroj nur la nepre necesajn rimedojn, por ke ĉi tiuj ne mortu pro malsato, dum al si mem ili nenion rifuzas? forpelante ilin en la plej mizerajn loketojn de la domo, nur por ilin ne forlasi sur la strato, dum al si mem ili rezervas ĉion plej bonan kaj plej komfortan? Ne tute malbone estas, kiam ili tion faras ne malvolonte kaj ne devigas la gepatrojn pagi por la tempo, kiun tiuj ankoraŭ vivos, per la ŝarĝo de la mastrumado! Ĉu do la gepatroj maljunaj kaj lacaj devas esti servistoj de la gefiloj junaj kaj fortaj? Ĉu ilia patrino marĉandis sian lakton, kiam ili estis en la lulilo? Ĉu ŝi domaĝis siajn sendormajn noktojn, kiam ili estis malsanaj, siajn paŝojn por havigi al ili tion, kion ili bezonis? Ne, ne nur la nepre necesajn aĵojn la filoj ŝuldas al siaj gepatroj malriĉaj; ili ŝuldas ankaŭ, tiom kiom ili povas, la bagatelajn agrablaĵojn de la superfluo, komplezemon, delikatajn zorgojn, kiuj estas nur la procentoj de tio, kion ili ricevis, pago de sankta ŝuldo. Nur tia fila amo plaĉas al Dio.

Ve al tiu, kiu forgesas sian ŝuldon al tiuj, kiuj subtenis lin en lia malforteco, kiuj kun la materia vivo donis al li la moralan vivon, kiuj ofte trudis al si seniĝojn, por certigi al siaj filoj komfortecon; ve al la sendankulo, ĉar li estos punita per maldanko kaj forlaso, vundita je siaj plej karaj inklinoj, kelkfoje jam en la nuna vivo, sed certe en alia ekzistado, kiam li suferos tion, kion li suferigis al aliaj.

Kelkaj gepatroj, vere, ne rekonas siajn devojn kaj ne estas por siaj filoj, kio ili devus esti; sed nur Dion, ne la filojn, koncernas puni ilin; al la filoj ne decas riproĉi siajn gepatrojn, ĉar eble ili mem meritis, ke tiel estu. Se karito starigas kiel leĝon pagi bonon por malbono, esti indulgema por la malperfektaĵoj de aliaj, ne klaĉi kontraŭ sia proksimulo, forgesi kaj pardoni la maljustaĵojn, ami eĉ siajn malamikojn, kiom pli grandaj estas tiuj devoj de filoj al siaj gepatroj! La filoj devas do preni, kiel regulon por sia konduto rilate al la gepatroj, ĉiujn ordonojn de Jesuo koncerne la proksimulon, bone teni en la menso, ke ĉiu riproĉinda ago kontraŭ aliaj estas ankoraŭ pli riproĉinda kontraŭ la gepatroj, kaj tio, kio povas esti nur kulpo en la unua okazo, povas esti konsiderata krimo en la dua, ĉar tiam krom manko de karito estas ankaŭ maldankemo.

4. Dio diris: "Respektu vian patron kaj vian patrinon, por ke longe daŭru via vivo sur la tero, kiun la Eternulo, via Dio, donas al vi." Kial Li promesas do kiel rekompencon la vivon sur la tero kaj ne la ĉielan vivon? La klarigo troviĝas en jenaj vortoj: "kiun la Eternulo, via Dio, donas al vi", kiuj, forigitaj en la moderna formo de la Dekalogo*, malklarigas ties sencon. Por kompreni tiun parolon, ni devas rememori la situacion kaj la ideojn de la Hebreoj en la epoko, kiam ĝi estis dirita. Ili ankoraŭ nenion sciis pri l' estonta vivo, kaj ilia komprenpovo ne ampleksis trans la enkorpan vivon; ilin devis do pli materiale tuŝi tio, kion ili vidis, ol tio, kion ili ne vidis. Tial Dio parolas en maniero pli komprenebla por ili, kaj, kvazaŭ al infanoj, donas al ili perspektivon, kiu povus kontentigi ilin. Ili tiam estis ankoraŭ en la dezerto. La "tero", kiun Dio donos al ili estis la Promesita Lando, celo de iliaj aspiroj: ili nenion alian deziris, kaj Dio diris al ili, ke ili tie longe vivos, tio estas, ke ili ĝin posedos dum longa tempo, se ili obeos Liajn ordonojn.


* Dekalogo estas la dek ordonoj de la Leĝo de Dio, ricevita de Moseo.– La Tradukinto


Sed ĉe l' alveno de Jesuo iliaj ideoj estis pli elvolviĝintaj; la momento estis alveninta, por doni al ili pli delikatan nutraĵon, kaj li inicas ilin pri la spirita vivo, dirante: "Mia regno ne estas el ĉi tiu mondo; tie, ne sur la tero, vi ricevos la rekompencon de viaj bonaj agoj." Per tiuj vortoj, la materia Promesita Lando transformiĝas en ĉielan patrujon; tial, kiam li admonas ilin al la plenumo de l' ordono: "Respektu vian patron kaj vian patrinon", jam ne la teron li promesas al ili, sed la ĉielon. (Ĉapitroj II kaj III.)

Kiu estas mia patrino kaj kiuj estas miaj fratoj?

5. Kaj li venis en domon. Kaj denove la homamaso kunvenis tiel, ke ili ne povis eĉ manĝi panon. Kaj liaj amikoj, aŭdinte tion, eliris, por kapti lin, ĉar ili diris: Li frenezas. – Kaj jen alvenis lia patrino kaj liaj fratoj, kaj starante ekstere, ili sendis al li, vokante lin. Kaj homamaso sidis ĉirkaŭ li; kaj oni diris al li: Jen via patrino kaj viaj fratoj ekstere vin serĉas. Kaj li respondis al ili, dirante: Kiuj estas mia patrino kaj miaj fratoj? Kaj ĉirkaŭrigardante tiujn, kiuj ronde ĉirkaŭ li sidis, li diris: Jen mia patrino kaj miaj fratoj! Ĉar kiu ajn faros la volon de Dio, tiu estas mia frato kaj mia fratino kaj mia patrino. (Marko, 3:19-21 kaj 31-35)

6. Iuj paroloj ŝajnas strangaj en la buŝo de Jesuo kaj kontraŭaj al lia boneco kaj al lia neŝanĝebla bonvolemo por ĉiuj. La nekredantoj ne preterlasis la okazon, por fari el tio armilon, asertante, ke li kontraŭdiras sin mem. Nerefutebla fakto estas, ke lia doktrino havas kiel esencan bazon, kiel angulan ŝtonon, la leĝon de amo kaj karito. Li ne povis do detrui unuflanke tion, kion li konstruis sur la alia flanko. El tio estas necese tiri la rigore logikan konsekvencon, ke, se iuj el liaj maksimoj estas kontraŭaj al tiu principo, la vortoj, atribuataj al li, estas do misaŭditaj aŭ miskomprenitaj, aŭ ne estas eldiritaj de li.

7. Oni prave miras, vidante en tiu cirkonstanco, ke Jesuo montras tiom da indiferenteco por siaj parencoj kaj iamaniere forneas sian patrinon.

Rilate al liaj fratoj, oni scias, ke ili neniam havis simpation por li; Spiritoj malmulte progresintaj, ili neniom komprenis lian mision; lia konduto, en iliaj okuloj, estis stranga, kaj liaj instruoj neniel tuŝis ilin, ĉar el ili neniu sekvis lin kiel disĉiplo. Eĉ ŝajnas, ke liaj fratoj ĝis ia grado partoprenis la antaŭjuĝojn de liaj malamikoj; certe estas, cetere, ke ili akceptis lin pli kiel iun fremdulon, ol kiel fraton, kiam li prezentis sin ĉe la familio; kaj Sankta Johano pozitive diras (7:5): "Ĉar liaj fratoj mem ne kredis al li."

Koncerne lian patrinon, neniu povus nei ŝian amon al la filo; sed oni devas konsenti, ke, laŭŝajne, ankaŭ ŝi ne havis ian precizan ideon pri lia misio, ĉar neniu iam vidis ŝin sekvi liajn instruojn, nek atesti pri li, kiel faris Johano, la Baptisto; la patrina amo estis ĉe ŝi la reganta sento. Opinii, ke Jesuo forneis sian patrinon, estus ne rekoni lian karakteron: tian penson ne povus nutri tiu, kiu diris: Respektu vian patron kaj vian patrinon. Oni serĉu do alian sencon por liaj paroloj, preskaŭ ĉiam vualitaj sub alegoria formo.

Jesuo neniun okazon preterlasis, por doni ian instruon; li kaptis do tiun okazon, kiam alvenis lia familio, por precizigi la diferencon inter la korpa parenceco kaj la spirita parenceco.

Korpa parenceco kaj spirita parenceco

8. La ligiloj de la sango ne starigas nepre la ligilojn inter la Spiritoj. La korpo devenas de la korpo, sed la Spirito ne devenas de la Spirito, ĉar la Spirito jam ekzistis, antaŭ ol la korpo fariĝis; la patro ne kreas la Spiriton de sia infano, sed nur liveras al li la korpan envolvaĵon; tamen li devas helpi ties intelektan kaj moralan kreskadon, por igi sian filon progresi.

La Spiritoj, kiuj enkarniĝas en unu saman familion, precipe ĉe proksimaj parencoj, plej ofte estas sin reciproke simpatiantaj Spiritoj, kunigitaj per antaŭaj rilatoj, kiuj manifestiĝas per inklino inter tiuj Spiritoj dum la surtera vivo; sed povas okazi, ke tiuj Spiritoj estas tute fremdaj unuj al aliaj, apartigitaj de antipatioj ankaŭ antaŭaj, kiuj montriĝas per ilia surtera antagonismo, kiu utilos al ili kiel provo. La veraj ligiloj de familio ne estas do tiuj de la sango, sed tiuj de la simpatio kaj de la komuneco de la pensoj, kiuj unuigas la Spiritojn antaŭ, dum kaj post ilia enkorpa vivo. El tio sekvas, ke du estuloj el malsamaj gepatroj povas esti fratoj per la sango; ili povas altiri unu al alia, serĉi unu alian, harmonie kunvivadi, dum du fratoj per la sango povas sin reciproke forpuŝi, kiel ni ĉiutage vidas; jen morala problemo, kiun nur Spiritismo povas solvi per la plureco de l' enkarniĝoj. (Ĉ. IV, § 13.)

Ekzistas do du specoj de familioj: la familioj laŭ la spiritaj ligiloj kaj la familioj laŭ la korpaj ligiloj; la unuaj, daŭraj, fortikiĝas per la puriĝo kaj eterniĝas en la mondo de la Spiritoj, tra puraj migradoj de l' animo; la duaj, facilrompaj kiel la materio, estingiĝas kun la pasado de la tempo kaj ofte morale disiĝas jam dum la nuna vivo. Tion Jesuo volis komprenigi, dirante al siaj disĉiploj: Jen mia patrino kaj miaj fratoj, tio estas, mia familio laŭ la ligiloj de la Spirito, ĉar, kiu ajn faras la volon de mia Patro, kiu estas en la ĉielo, tiu estas mia frato, mia fratino kaj mia patrino.

La malamikeco de liaj fratoj estas tre klare esprimita en la raporto de Sankta Marko, ĉar, li diras, ili intencis, kapti lin, sub preteksto, ke li freneziĝis. Ĉe l' anonco pri ilia alveno, konante iliajn sentojn por li, Jesuo memkompreneble diris, parolante pri siaj disĉiploj, el spirita vidpunkto: "Jen miaj veraj fratoj"; ĉar lia patrino sin trovis kun liaj fratoj, li ĝeneraligis sian instruon; tio tamen neniel neprigas, ke li intencis diri, ke lia patrino laŭ la korpo estas por li nenio kiel Spirito, kaj ke li havas por ŝi nur indiferentecon; lia konduto, en aliaj cirkonstancoj, sufiĉe pruvis la kontraŭon.

INSTRUOJ DE LA SPIRITOJ

Maldankemo de l' infanoj kaj ligiloj de familio

9. La maldankemo estas unu el la plej naturaj fruktoj de l' egoismo; ĝi ĉiam indignigas la honestajn korojn; sed la maldankemo de l' infanoj kontraŭ siaj gepatroj havas pli abomenindan karakteron; pli speciale el tiu vidpunkto ni volas rigardi ĝin, por analizi ĝiajn kaŭzojn kaj efikojn. Tie ĉi, kiel ĉie, Spiritismo venas ĵeti lumon sur unu el la problemoj de la homa koro.

Forlasinte la teron, la Spirito kunportas la pasiojn aŭ la virtojn esence proprajn al lia naturo, kaj en la spaco li perfektiĝas plu aŭ restas senprogresa, ĝis li volos vidi la lumon. Iuj foriras do, kunportante sovaĝajn malamojn kaj nesatigitajn dezirojn je venĝo; sed al iuj, pli progresintajn ol aliaj, estas permesite duonvidi ian angulon de la vero; ili tiam rekonas la pereigajn efikojn de siaj pasioj kaj prenas bonajn decidojn. Ili komprenas, ke por veni al Dio ekzistas unu sola signal vorto: karito; nu, ne ekzistas karito sem forgeso je insultoj kaj ofendoj; ne ekzistas karito kun malamo en la koro kaj sen pardono.

Tiam, per grandega peno, ili rigardas tiujn, kiujn ili malamis sur la tero; sed ĉe tiu vido ilia malamikeco revekiĝas; ili ribelas antaŭ la penso pardoni, ankoraŭ pli ĉe la penso rezigni pri venĝo, kaj precipe ili ribelas ĉe la ideo ami tiujn, kiuj eble detruis ilian riĉecon, ilian honoron, ilian familion. Tamen la koro de tiuj malfeliĉuloj estas skuita; ili estas konsternitaj, ili flirtas kvazaŭ flago en la vento, skuataj de kontraŭaj sentoj; se la bona decido venkas, ili preĝas al Dio, petas la bonajn Spiritojn doni al ili forton en la plej danĝera momento de la provo.

Fine, post kelkaj jaroj da meditado kaj preĝoj, la Spirito profitas korpon, kiu estas preparata ĉe la familio de iu, kiun li abomenis, kaj petas de la Spiritoj, komisi ataj por transsendi superajn ordonojn, permeson plenumi sur la tero la destinon de tiu korpo ĵus formita. Kia estos lia konduto en tiu familio? Tio dependos de la pli aŭ malpli granda persistado de liaj bonaj decidoj. La senĉesa kontakto kun la estuloj, kiujn li malamis, estas terura provo, sub kiu li kelkfoje falas, se lia volo ne estas sufiĉe forta. Laŭ tio do, ĉu la bona aŭ malbona decido venkos lin, li estos amiko aŭ malamiko de tiuj, en kies medio li estis vokita vivadi. Tiel estas klarigataj tiuj instinktaj malinklinoj, kiujn oni rimarkas ĉe iuj infanoj kaj kiujn nenia antaŭa ago ŝajnas pravigi. Efektive, en tiu ekzistado nenio povis krei tian antipation; por ĝin kompreni, oni devas turni sian rigardon al la pasinteco.

Ho spiritistoj! komprenu hodiaŭ la grandan rolon de la homaro; komprenu, ke, kiam vi produktas korpon, venas el la spaco animo por progresi kaj enkarniĝas en ĝin; sciu viajn devojn kaj uzu vian tutan amon, por alproksimigi tiun animon al Dio; tia estas la misio, konfidita al vi, kaj kies rekompencon vi ricevos, se vi ĝin fidele plenumos. Viaj zorgoj, la edukado, kiun vi donos al ĝi, helpos ĝian perfektiĝon kaj ĝian estontan feliĉon.

Pripensu, ke ĉiun patron kaj ĉiun patrinon Dio demandos:

Kion vi faris el la infano, konfidita al via gardo? Se la infano restis senprogresa pro via kulpo, via puno estos vidi ĝin inter la suferantaj Spiritoj, ĉar nur de vi dependis ĝia feliĉigo. Tiam vi mem, turmentataj de konsciencriproĉoj, petos ripari vian kulpon; vi petos por vi mem kaj por ĝi novan enkarniĝon, dum kiu vi cirkaŭigos ĝin per pli seriozaj zorgoj, kaj ĝi, plena de danko, reciprokos vian sindonecon per sia amo.

Ne elpelu do la infanon, kiu, jam de tre frua aĝo, ankoraŭ en la lulilo, forpuŝas sian patrinon, nek tiun, kiu al vi pagas per maldanko; ne hazardo ĝin faris tia kaj ĝin donis al vi. Tie montriĝas malklara intuicio pri la pasinteco, el kiu vi povas konkludi, ke unu aŭ la alia jam multe malamis aŭ estis multe ofendita; ke unu aŭ la alia venis, por pardoni kaj kulpelaĉeti. Patrinoj ! ĉirkaŭprenu do la infanon, kiu faras al vi ĉagrenojn, kaj diru al vi mem: Unu el ni estas kulpa. Meritu la diajn ĝuojn, kiujn Dio alligas al la patrineco, instruante al tiu infano, ke ĝi estas sur la tero por perfektiĝi, por ami kaj beni. Sed, ve! multaj inter vi, anstataŭ forviŝi per edukado la malbonajn denaskajn principojn el antaŭaj ekzistadoj, nutras, plifortigas tiujn samajn principojn per kulpa malforteco aŭ senzorgeco, kaj, poste, via koro, vundita de la nedankemo de viaj infanoj, estos por vi, jam dum tiu ĉi vivo, la komenco de via puno.

La tasko ne estas tiel malfacila, kiel vi povus ĝin opinii; ĝi neniel postulas la mondan scion; ĉu klerulo, ĉu malklerulo povas plenumi ĝin, kaj Spiritismo faciligas tiun plenumon, konigante la kaŭzon de la malperfektaĵoj de la homa koro.

Jam em tre frua aĝo la infano manifestas la bonajn aŭ malbonajn instinktojn, kiujn ĝi kunportis el sia antaŭa ekzistado; tiujn instinktojn la gepatroj devas diligente studadi; ĉiuj malbonaĵoj originas el egoismo kaj fiero; observu do la plej malgrandajn signojn, kiuj montras la ĝermon de tiuj malvirtoj, kaj fervore penu ataki ilin, ne atendante, ĝis ili profunde enradikiĝos; faru kiel la bona ĝardenisto, kiu elsarkas la malbonajn burĝonojn, laŭmezure kiel li ekvidas ilin ekaperi sur la arbo. Se vi lasas egoismon kaj fieron elvolviĝi ne miru, ke poste vi ricevos maldankon kiel pagon. Kiam gepatroj faris ĉion, kion ili devis, por la morala progreso de siaj infanoj, se ili ne sukcesas, ili havas nenian riproĉon kontraŭ si mem, kaj ilia konscienco povas esti trankvila; sed pro la tre natura bedaŭro, kiun ili sentas pro la malsukceso de siaj penoj, Dio rezervas al ili grandan, tre grandan konsolon, ĉe la certeco, ke tio estas nur malfruiĝo, ke estos donite al ili kompletigi en alia ekzistado la komencitan verkon, kaj ke iam la maldanka infano rekompencos ilin per sia amo. (Ĉap. XIII, § 19.)

Dio ne donas provojn super la fortoj de tiu, kiu ilin petas; Li permesas nur la provojn, kiujn oni povas plenumi. Se oni ne sukesas, ne la ebleco mankis, sed la volo, ĉar kiom da homoj, anstataŭ rezisti al la pasioj, plezuras ĉe ili; al tiuj estas destinitaj plorado kaj grincado de dentoj en venontaj ekzistadoj; sed admiru la bonecon de Dio, kiu neniam fermas la pordon al la pento.

Venos tago, kiam la kulpulo estos laca de suferado, kiam lia fiero estos fine subigita; tiam Dio malfermas Siajn patrajn brakojn al la erarinta filo, kiu ĵetas sin al Liaj piedoj. La akraj provoj, komprenu min bone, estas preskaŭ ĉiam signo de fino de suferoj kaj de perfektiĝo de la Spirito, kiam ili estas akceptataj pro amo al Dio. Tiu estas gravega momento, kaj precipe tiam estas nepre necese ne fiaski pro murmurado, se oni ne volas perdi la frukton kaj devi rekomenci. Anstataŭ plendi, danku Dion pro l` okazo venki, kiun Li havigas al vi, por ke Li donu al vi la premion de via sukceso. Tiam, kiam, elirinte el la bolegado de la tera mondo, vi eniros en la mondon de la Spiritoj, vi estos aklamata kiel soldato, elirinta kun laŭroj el la bataltumulto.

El ĉiuj provoj la plej doloraj estas tiuj, kiuj atingas la koron; kiu kuraĝe eltenas la mizeron kaj la mankon de vivnecesaĵoj, tiu eble falas sub la pezo de la hejmaj ĉagrenoj, frapita de la maldanko de la siaj. Ho! tio estas korŝira turmento! Sed en tiuj cirkonstancoj, kio povas pli bone restarigi la moralan kuraĝon, ol la konado de la kaŭzoj de la malbono kaj la certeco, ke se ekzistas longedaŭraj animdoloroj, malesperoj ne estas eternaj, ĉar Dio ne povas voli, ke Lia kreito suferu ĉiam?

Kio pli konsola, pli kuraĝiga, ol la penso, ke dependas de la homo mem, de liaj propraj klopodoj, mallongigi sian suferadon, detruante en si la kaŭzon de la malbono? Sed por tio li devas ne alkroĉi sian rigardon al la tero, nek vidi unu solan ekzistadon: li altiĝu kaj ŝvebu en la senlima kampo de la pasinteco kaj de l' estonteco. Tiam la granda justeco de Dio elmontriĝas al vi, kaj vi pacience atendas, ĉar klariĝas tio, kio sur la tero ŝajnis al vi monstraĵoj; la vundojn, kiujn vi tie ricevas, vi jam konsideros kiel simplajn gratvundetojn.

En tiu ekrigardo sur la tuton, la ligiloj de familio aperas en sia vera lumo; jam ne la malfortaj ligiloj de la materio kunigas la familianojn, sed la daŭraj ligiloj de la Spirito, kiuj fariĝas eternaj kaj pli solidaj per puriĝado, anstataŭ rompiĝi per la reenkarniĝo.

Formas familiojn la Spiritoj, kiujn la simileco de gustoj, la identeco de morala progreso kaj aminklino instigas al kolektiĝo. Tiuj samaj Spiritoj, en siaj surteraj migradoj, ŝercas unuj aliajn por grupiĝi, kiel ili faras en la spaco; el tio ekestas la familioj unuigitaj kaj homogenaj; kaj se, en siaj pilgrimadoj, ili estas kelkatempe apartigitaj, ili retrovas unuj aliajn poste, feliĉaj pro siaj novaj progresoj. Sed, ĉar ili ne devas labori nur por si, Dio permesas, ke malpli progresintaj Spiritoj enkarniĝu inter ili, por tie ricevi konsilojn kaj bonajn ekzemplojn en la intereso de sia propra progreso.

Kelkfoje tiuj malpli altnivelaj Spiritoj metas malordon en la rondon de tiuj pli progresintaj, sed tio estas, por ĉi tiuj lastaj, provo kaj tasko. Ricevu do ilin kiel fratojn; kuru helpe al ili, kaj poste, en la mondo de la Spiritoj, la familio ekĝojos pro la savo de dronantoj, kiuj siavice povos savi aliajn. (Sankta Aŭgusteno. Parizo, 1862)


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.