La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA EVANGELIO
LAŬ LA SPIRITISMO

Aŭtoro: Allan Kardec

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

Al la legonto
Antaŭparolo
Enkonduko
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13 14
15 16 17 18 19
20 21 22 23 24
25 26 27 28
Aldono I
Aldono II

ĈAPITRO V: FELIĈAJ LA AFLIKTITOJ

Justeco de l' afliktoj. Nunaj kaŭzoj de l' afliktoj. Antaŭaj kaŭzoj de l' afliktoj. Forgeso de la pasinteco. Motivoj de rezignacio. Memmortigo kaj frenezeco. Instruoj de la Spiritoj: Bone kaj malbone suferi. La malbono kaj ties forigilo. La feliĉo ne estas el tiu ĉi mondo. Perdo de amataj personoj. Antaŭtempaj mortoj. Se li estus bona homo, li estus mortinta. La memvolaj turmentoj. La reala malfeliĉo. La melankolio. Memvolaj provoj. La vera punvesto. Ĉu oni devas meti finon al la provoj de sia proksimulo? Ĉu estas permesate mallongigi la vivon de malsanulo, kiu suferas sen espero de resaniĝo? Memofero de la vivo. Profito el la suferoj por aliulo.

1. Feliĉaj estas la humilaj, ĉar ili heredos la teron. Feliĉaj estas tiuj, kiuj malsatas kaj soifas justecon, ĉar ili satiĝos. Feliĉaj estas tiuj, kiuj estas persekutitaj pro justeco, ĉar ilia estas la regno de la ĉielo (Mateo, 5:5, 6, 10).

2. Feliĉaj estas vi malriĉuloj, ĉar via estas la regno de Dio. Feliĉaj estas vi, kiuj nun malsatas, ĉar vi satiĝos. Feliĉaj estas vi, kiuj nun ploras, ĉar vi ridos. (Luko, 6:20-21).

Sed ve al vi riĉuloj! ĉar vi jam ricevis vian konsolon. Ve al vi satigitaj! ĉar vi malsatos. Ve al vi, kiuj nun ridas! ĉar vi malĝojos kaj ploros. (Luko, 6:24-25).

Justeco de l' afliktoj

3. La rekompencoj, kiujn Jesuo promesas al la afliktitoj de sur la tero, povas efektiviĝi nur en la estonta vivo; sen la certeco pri l' estonteco, tiuj maksimoj estus sensencaĵo, eĉ pli ol sensencaĵo, ili estus trompo. Eĉ kun tiu certeco oni malfacile komprenas la utilecon suferi, por esti feliĉa. Oni diras: tio estas, por ekhavi pli da merito; sed oni demandas sin mem, kial do unuj suferas pli ol la aliaj; kial unuj naskiĝas en mizero kaj la aliaj en riĉeco, nenion farinte por pravigi siajn respektivajn poziciojn; kial al unuj nenio sukcesas, dum al aliaj ĉio ŝajnas rideti? Sed tio, kion oni ankorau malpli komprenas, estas vidi la bonaĵojn kaj la malbonaĵojn tiel malegale dividitaj inter la virto kaj la malvirto; vidi virtajn homojn suferi apud malvirtuloj, kiuj prosperas. La fido je l' estonteco povas konsoli kaj havigi paciencon, sed ĝi ne klarigas tiujn anomaliojn, kiuj ŝajnas nei la justecon de Dio.

Aliflanke, se oni akceptas Dion, oni povas koncepti Lin nur kun la ekstrema grado de ĉiuj perfektaĵoj; Li nepre havas tutan povon, tutan bonecon, ĉar sen tio Li ne estus Dio. Se Dio estas superege bona kaj justa, Li ne povas agi kaprice nek partie. La sortobatoj de la vivo havas do ian kaŭzon, kaj ĉar Dio estas justa, tiu kaŭzo devas ja esti justa. Jen io, pri kio ĉiu devas bone konvinkiĝi. Dio metis la homojn sur la vojon al tiu kaŭzo per la instruoj de Jesuo, kaj hodiaŭ, ilin juĝante sufiĉe maturaj por ĝin kompreni, Li revelacias ĝin plene per Spiritismo, tio estas, per la parolo de la Spiritoj.

Nunaj kaŭzoj de l' afliktoj

4. La suferoj de la vivo estas de du specoj, aŭ, se oni preferas, el du tre malsamaj fontoj, kiujn oni devas distingi: unuj havas sian kaŭzon en la nuna vivo, la aliaj ekster tiu ĉi vivo.

Serĉante la fonton de la surteraj malbonaĵoj, oni rekonas, ke multaj el ili estas natura sekvo de la karaktero kaj de la konduto de tiuj, kiuj ilin elportas.

Kiom da homoj falas pro sia propra kulpo! Kiom da ili estas viktimoj de sia neantaŭvidemo, de sia fiero kaj de sia ambicio!

Kiom da personoj ruiniĝas pro manko de ordo, de persistemo, pro malbona konduto aŭ tial, ke ili ne sciis limigi siajn dezirojn!

Kiom da edziĝoj malfeliĉaj, ĉar ili estis bazitaj sur ia intereso aŭ vantemo, kaj la koro en ili neniel estis kunkalkulita!

Kiom da malpaciĝoj, kiom da pereigaj kvereloj oni povus eviti kun pli da modereco kaj malpli da ofendiĝemo!

Kiom da malsanoj, rezultantaj el la malsobreco kaj el ĉiuspecaj ekscesoj!

Kiom da gepatroj estas malfeliĉaj pro siaj infanoj ĉar ties malbonajn inklinojn ili ne kontraŭbatalis en la komenco! Pro malforteco aŭ indiferenteco, ili lasis elvolviĝi en la infanoj la ĝermojn de fiero, de egoismo kaj de stulta vantamo, kiuj sekigas la koron: poste, rikoltante, kion ili semis, ili miras kaj ĉagreniĝas pro ties sendankeco kaj manko de respekto.

Ĉiuj, kies koron vundas la suferoj de la vivo, malvarme demandu sian konsciencon; ili iom post iom iru returne al la fonto de la malbonaĵoj, kiuj ilin turmentas, kaj ili vidu, ĉu plej ofte ili ne povas diri: Se mi estus farinta, aŭ se mi ne estus farinta, tian aferon, mi ne troviĝus en tia situacio.

Kiun do la homo respondigu por ĉiuj tiuj afliktoj, krom si mem? Sekve, en multaj okazoj, la homo estas la forĝanto de siaj propraj malfeliĉoj; sed, anstataŭ konfesi tion, li trovas pli simple, malpli humilige por sia vantamo, akuzi la sorton, la Providencon, la malfavoran ŝancon, sian malbonan stelon, dum lia malbona stelo estas lia malzorgemo.

Tiaspecaj malbonaĵoj sen ia dubo rimarkinde kontribuas al la nombro de la suferoj de la vivo; la homo evitos ilin, kiam li penados reformiĝi tiel morale, kiel intelekte.

5. La homa leĝo atingas iujn kulpojn kaj punas ilin; la kondamnito povas do rekoni, ke li suferas la sekvon de tio, kion li faris; sed la leĝo ne atingas kaj ne povas atingi ĉiajn kulpojn; ĝi frapas precipe tiujn kulpojn, kiuj alportas malprofiton al la socio, kaj ne tiujn, kiuj malutilas nur la kulpulojn mem. Sed Dio volas la progreson de ĉiuj kreitoj; tial Li ne lasas senpuna ian deflankiĝon for de la rekta vojo; ne estas unu sola kulpo, eĉ se tre malgrava, unu sola malobeo al Lia leĝo, kiu ne havos neprajn kaj neeviteblajn sekvojn pli aŭ malpli bedaŭrindajn; el tio sekvas, ke en la malgrandaj aferoj, same kiel en la grandaj, la homo estas ĉiam punata pro sia peko. La suferoj, kiuj estas sekvo de la peko, estas admono al li, ke li erare agis; la suferoj donas al li sperton, sentigas al li la diferencon inter bono kaj malbono kaj la bezonon korekti sin, por eviti en la estonteco tion, kio estis por li fonto de ĉagrenoj; sen tio li havus nenian motivon por korekti sin mem. Fidante je la senpuneco, li malfruigus sian progreson kaj sekve sia estontan feliĉon.

Sed la sperto kelkfoje venas iom tro malfrue, kiam la vivo jam estas misuzita kaj malserenigita, kiam la fortoj estas elĉerpitaj kaj la malbonaĵo estas neriparebla. Tiam la homo lamentas, dirante: "Se en la komenco de la vivo mi scius, kion mi scias nun, kiom da eraraj paŝoj mi estus evitinta! Se mi povus rekomenci, mi agus tute alie; sed ne plu estas tempo!" Tiel, kiel la mallaborema metiisto diras: "Mi perdis mian tagon", li ankaŭ diras:

"Mi perdis mian vivon"; sed, same kiel por la metiisto la suno releviĝos la sekvantan tagon kaj permesos al li kompensi la perditan tempon, por la homo ankaŭ, post la nokto de la tombo, lumos la suno de nova vivo, en kiu li povos profiti la sperton de la pasinteco kaj siajn bonajn decidojn por la estonteco.

Antaŭaj kaŭzoj de l' afliktoj

6. Sed, se kelkaj malbonoj, en tiu ĉi vivo, havas kiel kaŭzon la homon mem, ekzistas aliaj, al kiuj, almenaŭ laŭŝajne, li estas tute fremda, kaj kiuj lin frapas kvazaŭ fatale. Tiaj, ekzemple, la perdo de l' amataj estuloj, la malapero de la subtenantoj de familio; tiaj ankaŭ la akcidentoj, kiujn nenia antaŭvidemo povis eviti; ekonomiaj malsukcesoj, kiuj spitas ĉiajn zorgojn de la singardemo; la naturaj plagoj; fine, la denaskaj kriplaĵoj, precipe tiuj, kiuj malebligas al tiom da malfeliĉuloj la rimedojn perlabori sian vivon: misformaĵoj, idioteco, kreteneco, kc.

Tiuj, kiuj naskiĝas en tiaj kondiĉoj certe nenion faris en tiu ĉi vivo por meriti, sen kompenso, la bedaŭrindan sorton, kiun ili ne povis eviti, kiun ili estas senpovaj por ŝanĝi per si mem, kaj kiu metas ilin sub la arbitron de la publika kompato. Kial do estuloj tiel malfeliĉaj, dum ĉe ilia flanko, sub la sama tegmento, en la sama familio, aliaj estas favorataj en ĉiaj manieroj?

Fine, kion diri pri l' infanoj, kiuj mortas en frua aĝo kaj konis de la vivo nur la suferojn? Jen problemoj, kiujn nenia filozofio povis iam solvi, anomalioj, kiujn nenia religio povis pravigi kaj kiuj estus la neo de la Boneco, de la Justeco kaj de la Providenco de Dio, laŭ la hipotezo, ke la animo estus kreita samtempe kun la korpo kaj ke ĝia sorto estus neŝanĝeble fiksita post kelkmomenta restado sur la tero. Kion ili faris, tiuj animoj, kiuj ĵus eliris el la manoj de la Kreanto, por suferi tiom da ĉagrenoj en ĉi tiu mondo kaj meriti en la estonteco iun rekompencon aŭ punon, se ili ne povis fari bonon, nek malbonon?

Tamen, laŭ la aksiomo, ke ĉiu efiko havas ian kaŭzon, tiuj ĉagrenoj estas efikoj, kiuj devas havi ian kaŭzon; kaj se oni akceptas Dion justan, tiu kaŭzo devas do esti justa. Nu, la kaŭzo antaŭiras ĉiam la efikon, kaj se ĝi ne troviĝas en la nuna vivo, ĝi devas esti antaŭa je tiu ĉi vivo, tio estas, aparteni al iu antaŭa ekzistado. Aliflanke, ĉar Dio ne povas puni pro farita bono, nek pro ne farita malbono, se ni estas punataj, ni do faris malbonon; se ni ne faris malbonon en tiu ĉi vivo, ni ĝin faris en alia. Tiun alternativon ne estas eble eviti, kaj la logiko montras, en kiu flanko estas la justeco de Dio.

La homo ne estas do ĉiam punata, aŭ plene punata, en sia nuna ekzistado, sed li neniam sin tiras el la sekvo de siaj kulpoj. La prosperado de malbonulo estas nur momenta, kaj se siajn kulpojn li ne elpagas hodiaŭ, li ja ilin elpagos morgaŭ, dum tiu, kiu suferas, elaĉetas sian pasintecon. La malfeliĉo, kiu, unuavide, ŝajnas nemeritita, havas do sian pravon de ekzisto, kaj kiu suferas, tiu povas ĉiam diri: "Pardonu min, Sinjoro, ĉar mi pekis."

7. La suferoj pro antaŭaj kaŭzoj estas ofte, kiel la suferoj pro nunaj kulpoj, la natura sekvo de eraro farita; tio estas, obeante rigoran justecon, laŭmerite disdonatan, la homo suferas tion, kion li igis aliajn suferi; se li estis malmolkora kaj nehumana, li povos esti siavice traktata severege kaj senkompate; se li estis malhumila, li povos naskiĝi en la plej humiliga kondiĉo; se li estis avara, aŭ egoista, aŭ se li misuzis sian riĉecon, li povos esti senigita je la vivrimedoj; se li estis malbona filo, li povos suferi pro la konduto de siaj infanoj, ktp.

Tiel, per la plureco de l' ekzistadoj kaj per la destino de la tero kiel kulpelaĉeta mondo, estas klarigitaj la anomalioj, kiujn prezentas la disdivido de la feliĉo kaj de la malfeliĉo inter la bonuloj kaj la malbonuloj sur la tero. Tiu anomalio ŝajnas ekzisti nur tial, ke oni havas sian vidpunkton nur el la nuna vivo; sed, se oni leviĝas per la penso, tiel, ke oni ampleksas tutan serion da ekzistadoj, oni vidas, ke ĉiu ricevas laŭ sia merito, sen elkalkulo de tio, kio estas farata al li en la mondo de la Spiritoj, kaj ke la justeco de Dio neniam estas interrompata.

La homo neniam devas forgesi, ke li troviĝas en malsupera mondo, al kiu li estas tenata nur de siaj malperfektaĵoj. Ĉe ĉiu bato de la sorto, li devas diri al si, ke, se li apartenus al mondo pli progresinta, tio ne okazus al li, kaj ke dependas de li ne plu reveni ĉi tien, se li laboros por sia pliboniĝo.

8. La ĉagrenoj de la vivo povas esti trudataj al Spiritoj obstinaj aŭ treege malkleraj, por ke ili plenscie faru elekton; sed tiuj ĉagrenoj estas libere elektataj kaj akceptataj de la pentintaj Spiritoj, kiuj volas ripari la malbonon, kiun ili faris, kaj provi pli bone konduti.

Tiel agas iu, kiu, fuŝinte sian taskon, petas rekomenci ĝin, por ne perdi la profiton de sia laboro. Tiuj ĉagrenoj estas do samtempe kulpelaĉeto de la pasinteco, kiun ili punas, kaj provoj por la estonteco, kiun ili preparas. Ni danku Dion, kiu, laŭ Sia Boneco, donas al la homo la eblon ripari siajn erarojn kaj lin ne kondamnas senrimede pro l' unua kulpo.

9. Tamen oni ne devas opinii, ke ĉiu sufero elportata en tiu ĉi mondo estas nepra montro de difinita kulpo; ili ofte estas simplaj provoj, kiujn elektis la Spirito, por fini sian puriĝon kaj plirapidigi sian progreson.

Tiel, la kulpelaĉeto estas ĉiam provo, sed la provo ne ĉiam ests kulpelaĉeto; se provoj kaj kulp110 elaĉetoj estas ĉiam signo de ia malsupereco, ĉar kio estas perfekta, tio ne plu bezonas esti elprovata. Iu Spirito povas do esti atinginta difinitan gradon de alteco, sed, dezirante progresi plu, li petas ian mision, ian taskon, en kiu ju pli peniga estos la batalo, des pli granda estos lia rekompenco, se li fine venkos. Tiaj estas precipe tiuj personoj kun nature bonaj instinktoj, nobla animo, superaj denaskaj sentoj, kiuj laŭŝajne nenion malbonan kunportis el sia antaŭa ekzistado kaj kiuj eltenas kun rezignacio tute kristana la plej grandajn dolorojn, petante Dion, ke ili povu suferi senmurmure.

Kontraŭe, oni povas konsideri kulpelaĉeto la afliktojn kiuj instigas murmurojn kaj puŝas la homon al ribelo kontraŭ Dio.

La sufero, kiu ne instigas murmurojn, povas sendube esti kulpelaĉeto, sed ĝi montras, ke ĝi estas memvole elektita, kaj ne trudita, kaj pruvas fortan decidon, kio estas signo de progreso.

10. La Spiritoj povas aspiri al la perfekta feliĉo nur tiam, kiam ili estas puraj: ĉiu makulo malpermesas al ili eniri en la feliĉajn mondojn. Tiaj estas la pasaĝeroj de ŝipo atakita de pesto, al kiuj la eniro en urbon estas malpermesata, ĝis ili estos elpurigitaj. En siaj diversaj enkorpaj ekzistadoj la Spiritoj iom post iom liberiĝas de siaj malperfektaĵoj. La provoj de la vivo progresigas, kiam oni bone eltenas ilin; kiel kulpelaĉetoj, ili forviŝas la kulpojn kaj purigas; ili estas medikamento, kiu purigas la vundon kaj resanigas la malsanulon; ju pli grava estas la malsano, des pli energia devas esti la kuracilo. Kiu multe suferas, tiu devas konfesi, ke li havis multon elaĉetotan, kaj ĝoji esti baldaŭ resanigita; dependas de lia rezignacio fari profita tiun suferon, kaj ne perdi ties frukton per murmuroj, ĉar, sen rezignacio, li devus rekomenci.

Forgeso de la pasinteco

11. Vane oni pretendas, ke la forgeso estas baro, por ke iu profitu sian sperton el antaŭaj ekzistadoj. Se Dio trovis konvene ĵeti vualon sur la pasintecon, tio devas do esti utila. Efektive, la memoro pri la pasinteco estus tre maloportuna; en iuj okazoj ĝi povus treege humiligi nin; aŭ, kontraŭe, ekzalti nian fieron, kaj tial kateni nian liberan volon; en ĉiuj okazoj ĝi nepre malordigus la sociajn interrilatojn.

La Spirito renaskiĝas ofte en la sama medio, kie li jam vivis, kaj troviĝas en interrilato kun la samaj personoj, por kompensi la malbonon, kiun li okaze faris al ili. Se li rekonus en ili la samajn homojn, kiujn li malamis, lia malamo eble revekiĝus; kaj ĉiuokaze li sentus sin humiligita antaŭ tiuj, kiujn li iam ofendis.

Dio donis al ni, por ke ni pliboniĝu, ĝuste tion, kio estas al ni bezona kaj povas al ni sufiĉi: la voĉon de la konscienco kaj niajn instinktajn inklinojn; Li formetis tion, kio povus malutili al ni.

Naskiĝante, la homo kunportas tion, kion li akiris; li naskiĝas tia, kia li faris sin; ĉiu ekzistado estas por li nova deirpunkto; malmulte interesas lin scii, kio li estis antaŭe: se li estas punata, tio pruvas, ke li faris malbonon; liaj nunaj malbonaj inklinoj montras, kion li ankoraŭ korektu en si, kaj sur tion li devas koncentri sian tutan atenton, ĉar el tio, kion li plene korektis, restas nenia postesigno. La bonaj decidoj, kiujn li prenis estas la voĉo de la konscienco, kiu atentigas lin al tio, kio estas bono aŭ malbono, kaj donas al li forton malcedi al la tentoj.

Cetere tiu forgeso fariĝas nur dum la enkorpa vivo.

Reenirante en spiritan vivon, la Spirito rericevas la memoron pri sia pasinteco: estas do nur momenta interrompo, same kiel en la vivo okazas dum la dormo, kio ne malebligas en la morgaŭa tago memori, kion oni faris en la hieraŭa kaj antaŭaj tagoj.

Kaj ne nur post la morto la Spirito reakiras la memoron pri sia pasinteco; oni povas diri, ke li neniam ĝin perdas, ĉar la sperto pruvas, ke eĉ enkarniĝinta, dum la dormo de la korpoj, kiam la Spirito ĝuas kelkan liberecon, li konscias siajn antaŭajn agojn; li scias, kial li suferas kaj ke li juste suferas; la memoro forviŝiĝas nur dum la ekstera vivo, dum la vivo de rilatoj kun la socio. Sed manke de preciza memoro, kiu povus esti al li dolora kaj malhelpi liajn sociajn interrilatojn, li ĉerpas novajn fortojn el tiuj momentoj de libereco de l' animo, se li scias profiti tiujn momentojn.

Motivoj de rezignacio

12. Per jenaj vortoj: Feliĉaj la afliktitoj, ĉar ili estos konsolataj, Jesuo montras samtempe la kompenson, kiu atendas tiujn, kiuj suferas, kaj la rezignacion, kiu igas beni la suferon kiel komencon de resaniĝo.

Tiuj vortoj povas ankaŭ esti tradukataj jene: Vi devas konsideri vin feliĉaj pro la sufero, ĉar viaj doloroj en tiu ĉi mondo estas pago de la ŝuldo de viaj pasintaj kulpoj, kaj tiuj doloroj, se elportataj pacience sur la tero, ŝparas al vi jarcentojn da sufero en la estonta vivo. Vi devas do esti kontentaj, ke Dio malgrandigas vian ŝuldon, permesante al vi kvitiĝi nun, kio certigas al vi trankvilecon en la estonteco.

La homo suferanta estas simila al ŝuldanto, kiu devas pagi grandan sumon kaj al kiu la kreditoro diras:

"Se vi pagos ankoraŭ hodiaŭ centonon de via ŝuldo, mi kvitigos vin ankaŭ de la restaĵo, kaj vi estos libera; se vi ne faros tion, mi persekutos vin, ĝis vi estos paginta la lastan kodranton". Ĉu la ŝuldanto ne estus feliĉa suferi ĉiuspecajn bezonojn por liberigi sin, pagante nur centonon de sia ŝuldo? ĉu anstataŭ plendi pri sia kreditoro, li ne restos al li tre danka?

Tia estas la senco de ĉi tiuj vortoj: Feliĉaj la afliktitoj, ĉar ili estos konsolataj"; ili estas feliĉaj, ĉar ili pagas, kaj post la pago ili estos liberaj. Sed se, tute pagante unuflanke, aliflanke oni faras novan ŝuldon, oni neniam alvenos al liberiĝo. Nu, ĉiu nova kulpo pligrandigas la ŝuldon, ĉar ĉia kulpo kuntrenas nepran, neeviteblan punon; se tio ne estas hodiaŭ, ĝi estos morgaŭ; se ne en la nuna vivo, certe en alia. Inter tiuj kulpoj, estas necese meti en la unuan rangon la malsubmetiĝon al la volo de Dio; do, se en la afliktoj oni murmuras, se oni ilin ne akceptas kun rezignacio kaj kiel ion, kion oni meritas, se oni akuzas Dion pri maljusteco, oni faras novan ŝuldon, kiu perdigas la profiton, kiun oni povus ricevi el la sufero; tial estos necese rekomenci tute same, kiel se al kreditoro, kiu nin turmentas, ni parte pagus, sed al kiu ĉe ĉiu partopago ni denove prunteprenus.

Ĉe sia eniro en la mondon de la Spiritoj, la homo estas ankaŭ kiel laboristo, kiu prezentas sin en la tago de la pago. Al unuj la mastro diros: "Jen la pago por viaj labortagoj"; al aliaj, al la feliĉuloj de sur la tero, al tiuj, kiuj vivis en senfareco, kiuj igis sian feliĉon konsisti en la kontentigoj de sia memamo kaj en la mondaj ĝuoj, li diros: "Nenio estas al vi asignita, ĉar vi jam ricevis via salajron sur la tero. Reiru kaj rekomencu vian taskon."

13. La homo povas mildigi aŭ pligrandigi la amarecon de siaj provoj laŭ la maniero, kiel li rigardas la surteran vivon. Des pli multe li suferas, ju pli longa li vidas la daŭron de la sufero; nu, kiu lokas sin en la vidpunkto de la spirita vivo, tiu ampleksas per unu rigardo la enkorpan vivon; li vidas ĝin kiel punkton en la senlimo, komprenas ĝian mallongecon kaj rekonas, ke tiu dolora momento tre rapide forpasos; la certeco pri proksima estonteco pli feliĉa lin subtenas kaj kuraĝigas, kaj, anstataŭ plendi, li dankas le ĉielon pri la doloroj, kiuj lin progresigas. Kontraŭe, al tiu, kiu vidas nur la enkorpan vivon, ĉi tiu ŝajnas senfina, kaj la doloro pezas sur li per sia tuta pezo. La rezultato de tiu unua maniero rigardi la vivon estas malpliigi la gravecon de la suferoj ĉimondaj, admoni la homon moderigi siajn dezirojn kaj kontentiĝi per sia pozicio, ne enviante la pozicion de aliaj, malpliakrigi la moralan impreson de la malsukcesoj kaj elreviĝoj, kiujn li trapasas; el ĝi li ĉerpas trankvilon kaj rezignacion utilajn al la sano tiel de la korpo, kiel de l' animo, dum per la envio, la ĵaluzo kaj la ambicio, li memvole kondamnas sin al turmento kaj pliigas la afliktojn kaj la ĉagrenojn de sia mallonga ekzistado.

Memmortigo kaj frenezeco 14. La trankvilo kaj la rezignacio, ĉerpitaj el la maniero rigardi la surteran vivon kaj el la fido je l' estonteco, donas al la Spirito serenecon, kiu estas la plej bona antaŭgardilo kontraŭ la frenezeco kaj la memmortigo. Efektive, la plimulto el la okazoj de frenezeco certe originas el la afekcio naskita de la suferoj, kiujn la homo ne kuraĝas elteni; nu, se, konsiderante la ĉimondajn aferojn tiel, kiel Spiritismo igas rigardi ilin, li ricevas indiferente, eĉ ĝoje, la malsukcesojn kaj la elreviĝojn, kiuj en aliaj cirkonstancoj lin malesperigus, estas evidente, ke tiu forto, kiu lin lokas super la okazantaĵojn, antaŭgardas lian prudenton kontraŭ batoj, kiuj, alie, ĝin afekcius.

15. La samo pri la memmortigo; se oni esceptas tiujn okazojn, kiuj fariĝas ĉe ebrieco aŭ frenezeco kaj kiujn oni povas nomi senkonsciaj, estas nediskuteble, ke, kiaj ajn estas la apartaj motivoj, ĉiam la kaŭzo estas malkontenteco; nu, kiu havas certecon, ke li estas malfeliĉa nur unu tagon kaj ke bonaj tagoj sekvos, tiu facile akiras paciencon; li malesperas nur, se li ne vidas finon por siaj suferoj. Kio alia efektive estas homa vivo kompare kun la eterno, krom multe malpli ol unu tago? Sed por tiu, kiu ne kredas je l' eterneco, kiu opinias, ke ĉio finiĝas kun la vivo, se lin subpremas ĉagrenoj kaj afliktoj, ĉi tiuj ĉesas nur ĉe la morto; nenion esperante, li trovas tute nature, eĉ tre logike, mallongigi siajn suferojn per memmortigo.

16. La nekredemo, la simpla dubo pri l' estonteco, unuvorte, la materialismaj ideoj, estas la plej grandaj instigantoj al la memmortigo; ili donas la moralan malkuraĝon. Kaj kiam scienculoj, apogante sin sur la aŭtoritato de sia scio, penas pruvi al siaj aŭdantoj aŭ legantoj, ke ĉi tiujn nenio atendas post morto, ĉu ili ne kondukas tiujn al la sekvo, ke, se tiuj personoj estas malfeliĉaj, nenio restas pli bona ol memmortigo? Kion ili povus diri por deturni tiujn homojn de tiu sekvo?

Kian kompenson ili povas prezenti? Kian esperon ili povas promesi? Nenion alian ol la neniiĝon. De tio oni devas konkludi, ke, se la neniiĝo estas la sola heroa rimedo, la sola perspektivo, pli bone estas fali tuj en ĝin, ol poste, por tiel suferi dum tempo malpli longa.

La disvastiĝado de la materialismaj ideoj estas do veneno, kiu inokulas en grandan nombron da homoj la penson pri la memmortigo, kaj la apostoloj de tiuj ideoj prenas sur sin teruran respondecon. Kun Spiritismo la dubo ne estas akceptebla kaj la aspekto de la vivo ŝanĝiĝas; la kredanto scias, ke la vivo daŭras plu senlime post la tombo, sed en kondiĉoj tute aliaj; de tio venas pacienco kaj rezignacio, kiuj tute nature deturnas la penson for de la memmortigo; de tio venas, unuvorte, la morala kuraĝo.

17. Spiritsmo donas ankoraŭ en ĉi tiu rilato alian rezultaton ankaŭ tre pozitivan kaj eble pli decidigan. Ĝi montras al ni la memmortigintojn venantajn mem raporti pri sia malfeliĉa situacio kaj pruvi, ke neniu senpune malobeas la leĝon de Dio, kiu malpermesas al la homo mallongigi sian vivo. Inter la memmortigintoj estas iuj, kies sufero, kvankam ne eterna, tamen ne estas malpli terura kaj estas tia, ke ĝi pri tiu ago igus pripensi iun ajn, kiu havus la tenton foriri de tiu ĉi mondo, antaŭ ol Dio tion ordonis. Spiritisto havas do por kontraŭpezilo al la penso pri memmortigo plurajn motivojn: la certecon pri estonta vivo, en kiu li scias, ke li estos des pli feliĉa, ju pli malfeliĉa kaj rezignaciema li estis sur la tero; la certecon, ke, mallongigante sian vivon, li venos al rezultato ĝuste kontraŭa al tiu, kiun li esperis; ke li liberigas sin de unu malbono, sed enretiĝas en alia pli malbona, pli longa, pli terura; ke li eraras, se li opinias, mortigante sin, iri pli frue en la ĉielon; ke la memmortigo estas malhelpo al tio, ke li kuniĝu en la alia mondo kun la objektoj de sia amo, kiujn li esperis tie retrovi; de ĉio tio venas la sekvo, ke la memmortigo, donante al li nur disreviĝojn, estas kontraŭa al liaj propraj interesoj. Tial la nombro da memmortigoj malebligataj de Spiritismo estas tre granda, kaj el tio oni povas konkludi, ke, kiam ĉiuj estos spiritistoj, ne plu okazos konsciaj memmortigoj. Komparante do la rezultatojn de la doktrinoj materialisma kaj spiritisma el la sola vidpunkto de la memmortigo, oni konstatas, ke la logiko de unu kondukas al la memmortigo, dum la logiko de l' alia deklinas de ĝi, kaj tion la sperto konfirmas.

INSTRUOJ DE LA SPIRITOJ

Bone kaj malbone suferi

18. Kiam la Kristo diris: "Feliĉaj la afliktitoj, la regno de la ĉielo apartenas al ili", li ne aludis tiujn, kiuj suferas ĝenerale, ĉar ĉiuj, kiuj estas en tiu ĉi mondo, suferas, ĉu sur trono aŭ sur pajlo; sed, ve! malmultaj bone suferas; malmultaj komprenas, ke nur la provoj bone eltenitaj povas konduki ilin al la regno de Dio. La senkuraĝiĝo estas kulpo; Dio rifuzas al vi konsolojn, se al vi mankas kuraĝo. La preĝo estas subteno por la animo, sed ĝi ne sufiĉas: estas necese, ke ĝi estu apogita sur vivanta fido al la boneco de Dio. Ofte estis dirite al vi, ke Li ne metas pezan ŝarĝon sur malfortajn ŝultrojn; sed la ŝarĝo estas proporcia al la fortoj, same kiel la rekompenco estos proporcia al la rezignacio kaj al la kuraĝo; la rekompenco estos pli bela, ol kiel la aflikto estas dolora; sed estas necese meriti tiun rekompencon, kaj ĝuste pro tio la vivo estas plena de ĉagrenoj.

La militisto, ne sendita al la batalo, ne estas kontenta, ĉar la ripozo sur la kamparo ne donas al li okazojn por avanco; estu do kiel la militisto, kaj ne deziru ripozon, kiu farus senenergia vian korpon kaj malvigla vian animon. Ĝoju, kiam Dio sendos vin en la batalon.

Tiu batalo ne estas la fajro de la milito, sed la amaraĵoj de la vivo, dum kies daŭro kelkfoje estas necesa pli da kuraĝo ol en sangsoifa milito, ĉar iu, kiu firme staras antaŭ malamiko en milito, ne malofte fleksiĝas sub la premo de morala doloro. La homo ne ricevas rekompencon por tiu speco de kuraĝo, sed Dio rezervas al li kronojn kaj gloran lokon. Kiam vin alsaltos motivo de doloro aŭ de ĉagrenoj, klopodu por superi ĝin, kaj kiam vi estos sukcesintaj mastri la impetojn de la malpacienco, de la kolero aŭ de la malespero, diru kun prava kontenteco: "Mi estis la pli forta." Feliĉaj la afliktitoj povas do esti komprenata jene:

Feliĉaj tiuj, kiuj havas la okazon pruvi sian fidon, sian persistemon kaj sian submetiĝon al la volo de Dio, ĉar ili havos la centoblon de la ĝojo, kiu al ili mankas sur la tero, kaj post la laboro venos la ripozo. (Lacordaire. Le Havre, 1863.)

La malbono kaj ties forigilo

19. Ĉu via tero estas ia loko de ĝojo, ia paradizo de ĝuoj? Ĉu la voĉo de la profeto jam ne resonas en viaj oreloj? Ĉu li ne avertis, ke estos ploroj kaj grincado de dentoj por tiuj, kiuj naskiĝos en tiu ĉi valo de plorado?

Vi, kiuj venas tie vivadi, atendu bruligantajn larmojn kaj amarajn dolorojn, kaj ju pli akraj kaj profundaj estas viaj doloroj, des pli rigardu la ĉielon kaj benu la Sinjoron, tial ke Li volis elprovi vin!...

Homoj! ĉu vi konos la potencon de via Mastro nur tiam, kiam Li resanigos la vundojn de via korpo kaj kronos viajn tagojn per feliĉo kaj ĝojo? Ĉu vi do rekonos Lian amon nur tiam, kiam Li ornamos vian korpon per ĉiuj gloroj kaj redonos al ĝi brilon kaj blankecon? Imitu tiun, kiu estis donita al vi kiel ekzemplo; alveninte al la lasta ŝtupo de la malŝato kaj de la mizero, li kuŝas sur sterko kaj diras al Dio: "Sinjoro! mi konis ĉiujn plezurojn de la riĉeco, kaj Vi reduktis min al la plej profunda mizero; dankon, dankon, mia Dio, ke Vi volis elprovi Vian servanton!" Ĝis kiam viaj rigardoj haltos ĉe la horizontoj strekitaj de la morto? Kiam via animo decidos fine salti trans la limojn de la tombo? Sed eĉ se vi devus plori kaj suferi dum tuta vivo, kio estus tio kompare kun la eterneco de gloro, destinita al tiu, kiu eltenis la provon kun fido, amo kaj rezignacio? Serĉu do konsolojn por viaj malfeliĉoj en la estonteco, kiun Dio preparas al vi, kaj la kaŭzon de viaj malfeliĉoj en via pasinteco; kaj vi, kiuj plej suferas, konsideru vin la feliĉuloj de sur la tero.

En la stato de elkarniĝintoj, kiam vi ŝvebis en la spaco, vi elektis vian provon, ĉar vi kredis vin sufiĉe fortaj por ĝin elteni; kial murmuri nun? Vi, kiuj petis riĉecon kaj gloron, vi volis lukti kontraŭ la tento kaj ĝin venki. Vi, kiuj petis batali per la Spirito kaj la korpo kontraŭ la malbono morala kaj fizika, vi sciis, ke ju pli kruda estos la provo, des pli glora estos la venko, kaj ke, se vi venkos, eĉ se via karno devos esti ĵetita sur sterkon, el ĝi elflugos ĉe la morto animo kun luma blankeco, repurigita per la bapto de kulpelaĉeto kaj de sufero.

Kian kuracilon do preskribi al tiuj, trafitaj de kruelaj obsedoj kaj de akraj malfeliĉaĵoj? Nur unu estas efika, nome la fido, la peto al la ĉielo pri helpo. Jes, ĉe l' atako de viaj plej kruelaj suferoj, via voĉo kantu al la Sinjoro, kaj la anĝelo, apud la kapo de via lito, per sia mano montros al vi la signon de la savo kaj la lokon, kiun vi iam okupos... La fido estas la rimedo certa kontraŭ la sufero; ĝi montras ĉiam la horizontojn de la senlimo , antaŭ kiuj la kelkaj tagoj mallumaj de la nuna tempo forviŝiĝas. Ne demandu do nin, kiun kuracilon estas necese uzi kontraŭ tia ulcero aŭ tia vundo, kontraŭ tia tento aŭ tia provo; memoru, ke tiu, kiu kredas, estas forta per rimedo de la fido, kaj ke tiu, kiu dum unu sekundo dubas pri ĝia efikeco, estas tuj punata, ĉar en la sama momento li sentas la korŝirajn angorojn de l' aflikto.

La Sinjoro markis per Sia sigelilo ĉiujn, kiuj kredas al Li. La Kristo diris al vi, ke per la fido oni translokas montojn, kaj mi diras al vi, ke tiu, kiu suferas kaj havas la fidon por subtenilo, estos metata sub ĝian protekton kaj ne plu suferos; la momentoj de la plej fortaj doloroj estos por li la unuaj notoj de ĝojo de l' eterneco. Lia animo tiel malligiĝos de la korpo, ke, dum tiu ĉi tordiĝos pro konvulsioj, ĝi ŝvebos en la ĉielaj regionoj, kantante kun la anĝeloj himnojn de danko kaj gloro al la Sinjoro.

Feliĉaj tiuj, kiuj suferas kaj ploras! iliaj animoj estu en ĝojo, ĉar Dio verŝos sur ilin abundon da favoroj.

(Sankta Aŭgusteno, Parizo, 1863.)

La feliĉo ne estas el tiu ĉi mondo

20. Mi ne estas feliĉa! La feliĉo ne estas farita por mi! ĝenerale ekkrias la homo en ĉiuj sociaj pozicioj. Tio, miaj karaj filoj, pruvas pli bone, ol ĉiuj eblaj rezonadoj, la verecon de jena maksimo de La Predikanto: "La feliĉo ne estas el tiu ĉi mondo." Efektive, nek la riĉeco, nek la povo, eĉ ne la floranta juneco, estas esencaj kondiĉoj de la feliĉo; mi diras plie: eĉ ne la kuniĝo de tiuj tri kondiĉoj tiel sopirataj, ĉar oni senĉese aŭdas, ĉe la plej privilegiaj klasoj, personojn de ĉiuj aĝoj, kiuj amare plendas pri sia situacio.

Ĉe tiu konstato, estas nekompreneble, ke la laborantaj kaj pene vivantaj klasoj envias tiel avide la pozicion de tiuj, kiuj ŝajnas favoritaj de la riĉeco. En tiu ĉi mondo, kiom ajn oni klopodas, ĉiu havas sian apartan kvanton da laboro kaj da mizero, siajn suferojn kaj elreviĝojn, kiel lotaĵon. De tio estas facile veni al la konkludo, ke la tero estas loko de provoj kaj de kulpelaĉetoj.

Tiel do, kiuj predikas, ke la tero estas la sola loĝejo de la homo kaj ke nur tie, kaj en unu sola ekzistado, estas al li permesite atingi la plej altan gradon de ĉiuj feliĉoj, kiujn lia naturo ebligas, tiuj eraras kaj erarigas siajn aŭskultantojn, ĉar estas pruvite per miljara observado, ke tiu ĉi globo nur escepte prezentas la kondiĉojn necesajn al la plena feliĉo de l' individuo.

Kiel ĝeneralan tezon oni povas aserti, ke la feliĉo estas utopio, al kies persekutado la generacioj unu post alia sin ĵetas, neniam sukcesante ĝin atingi; ĉar, se homo saĝa estas maloftaĵo en tiu ĉi mondo, homo absolute feliĉa ne estas pli ofta ol saĝulo.

Tio, en kio konsistas la feliĉo sur la tero, estas afero tiel mallongedaŭra por la homo, kiu ne estas gvidata de la saĝeco, ke por unu jaro, unu monato, unu semajno da plena kontenteco, la tuta resto de l' ekzistado estas sinsekvo da amaraĵoj kaj elreviĝoj; kaj rimarku, miaj karaj filoj, ke mi parolas tie ĉi pri la feliĉuloj de sur la tero, pri tiuj enviataj de la popolamasoj.

Sekve, se la surtera restadejo estas difinita por la provoj kaj kulpelaĉetoj, estas necese akcepti, ke aliloke ekzistas loĝejoj pli favoritaj, kie la Spirito de la homo, kvankam ankoraŭ katenita al materia karno, tamen plene spertas la ĝuojn proprajn al la homa vivo. Jen, kial Dio semis en via kosma turnamaso tiujn belajn superajn planedojn, al kiuj viaj klopodoj kaj viaj inklinoj iam gravitigos vin, kiam vi estos sufiĉe purigitaj kaj perfektigitaj.

Tamen ne deduktu el miaj vortoj, ke al la tero estas destinite esti por ĉiam malliberejo; certe ne! ĉar el la efektiviĝintaj progresoj vi povas facile dedukti la estontajn progresojn, kaj el la sociaj pliboniĝoj akiritaj vi povas antaŭvidi novajn kaj pli fruktodonajn pliboniĝojn.

Tia estas la grandega tasko, kiun devas plenumi la nova doktrino, revelaciita al vi de la Spiritoj.

Tiel do, miaj karaj filoj, sankta konkuremo vin kuraĝigu, kaj ĉiu el vi energie seniĝu je la malnova homo. Vi ĉiuj devas dediĉi vin al la disvastigo de tiu Spiritismo, kiu jam komencas vian rebonigon mem. Es tas via devo igi viajn fratojn partopreni en la radioj de la sankta lumo. Al la laboro do, miaj tre karaj filoj! En tiu solena kuniĝo, ĉiuj viaj koroj aspiru tiun grandiozan celon, prepari por la estontaj generacioj mondon, kie la feliĉo ne estos plu vana vorto. (Francisko-Nikolao-Magdalena, kardinalo Marlot, Parizo, 1863.)

Perdo de amataj personoj. Antaŭtempaj mortoj.

21. Kiam la morto venas falĉi en viaj familioj, forprenante sen ia konsidero la junulojn antaŭ ol la maljunulojn, vi ofte diras: Dio ne estas justa, ĉar Li estingas la vivon al tiu, kiu estas forta kaj havus brilan estontecon, sed konservas tiujn, kiuj jam vivadis longajn jarojn plenajn de elreviĝoj; ĉar Li forportas tiujn, kiuj estas utilaj, kaj lasas tiujn, kiuj jam taŭgas por nenio; ĉar Li disŝiras la koron de patrino, senigante ŝin je senkulpa estulo, kiu estis ŝia tuta ĝojo.

Homoj, en ĉi tiu rilato vi devas leviĝi pli alten ol la surtera vivo, por kompreni, ke ofte la bono estas tie, kie vi kredas, ke vi vidas la malbonon, la saĝa antaŭvidemo tie, kie vi kredas, ke vi vidas la blindan fatalecon de la destino. Kial mezuri la dian justecon laŭ la via? Ĉu vi povas pensi, ke la Mastro de la mondoj volus, el simpla kaprico, trudi al vi kruelajn dolorojn? Nenio fariĝas sen ia inteligenta celo, kaj, kio ajn okazas, ĉio havas sian pravon de ekzisto. Se vi pli bone ekzamenus ĉiujn dolorojn, kiuj vin frapas, vi trovus ĉiam la dian pravecon, la rebonigan kaŭzon, kaj viaj mizeraj interesoj estus flanka afero, kiun vi forĵetus sur la lastan planon.

Kredu al mi, la morto estas preferinda, post dudekjara enkarniĝo, ol tiuj hontindaj diboĉaj ekscesoj, kiuj vundas honorindajn familiojn, rompas la koron de patrino kaj blankigas antaŭtempe la harojn al la gepatroj.

La frua morto estas ofte granda bono, konsentita de Dio al tiu, kiu foriras, kaj kiu tiel liberiĝas de la ĉagrenoj de la vivo, aŭ de la delogoj, kiuj eble lin trenus al la pereo. Kiu mortas en floranta aĝo, tiu neniel estas viktimo de la fatalo; tio okazas, ĉar Dio pensas, ke ne bone estas, ke tiu homo restu plu sur la tero.

Estas terura malfeliĉo, vi diras, ke vivo tiel plena de esperoj estas tiel frue rompita! Pri kiaj esperoj vi volas paroli? ĉu pri l' esperoj de sur la tero, ke tiu, kiu foriras, povus brili, trabati al si vojon kaj riĉiĝi? Ĉiam tiu mallarĝa vido, nekapabla altiĝi super la materio!

Ĉu vi scias, kia estus la sorto de tiu vivo tiel plena de esperoj laŭ via opinio? Kiu diras al vi, ke ĝi ne estus superŝutita per amaraĵoj? Ĉu vi kalkulas do kiel nenion la esperojn je l' estonta vivo, kaj preferas la esperojn je la nedaŭra vivo, kiun vi trenas sur la tero? Ĉu vi opinias do pli valora ian rangon ĉe la homoj ol ĉe la feliĉaj Spiritoj?

Ĝoju, anstataŭ lamenti, kiam plaĉas al Dio repreni unu el Siaj infanoj el tiu valo de plorado. Ĉu ne estas egoismo deziri, ke li tie restu por suferi kun vi? Ho! tiun doloron oni komprenas ĉe tiu, kiu ne havas fidon kaj kiu vidas en la morto eternan apartiĝon; sed vi, spiritistoj, vi scias, ke la animo pli bone vivas senigita je sia korpa envolvaĵo; patrinoj, vi scias, ke viaj tre amataj infanoj estas apud vi; jes, ili troviĝas tute proksime de vi; iliaj fluidecaj korpoj ĉirkaŭas vin, iliaj pensoj vin protektas, via memoro pri ili ĝojigas ilin; sed ankaŭ viaj malpravaj doloroj afliktas ilin, ĉar tiuj doloroj montras mankon de fido ĉe vi kaj estas ribelo kontraŭ la volo de Dio.

Vi, kiuj komprenas la spiritan vivon, aŭskultu la batojn de via koro, vokanta viajn amatojn, kaj se vi preĝos al Dio, ke Li benu ilin, vi sentos tiun konsolon, kiu sekigas la larmojn, tiujn grandajn aspirojn, kiuj montros al vi la estontecon, promesitan de la suverena Mastro. (Sanson, eksmembro de la Spiritisma Societo de Parizo, 1863.)

Se li estus bona homo, li estus mortinta.

22. Vi ofte diras, parolante pri malbona homo, kiu saviĝas de danĝero: "Se li estus bona homo, li estus mortinta." Nu, dirante tion, vi esprimas veraĵon, ĉar ofte okazas, ke Dio donas pli longan provon al Spirito, apenaŭ komencinta progresi, ol al bonulo, kiu ricevas, kiel rekompencon por sia merito, la gracon, ke lia provo estu kiel eble malplej longa. Tamen, kiam vi uzas tiun aksiomon, vi tute ne suspektas, ke vi diras blasfemon.

Se mortas bona homo, kies najbaro estas malbonulo, vi rapidas diri: "Estus pli bone, se estus tiu alia." Vi estas en granda eraro, ĉar tiu, kiu foriras, finis sian taskon, kaj tiu, kiu restas, eble eĉ ne komencis la sian. Kial vi volus do, ke la malbonulo ne havu la tempon fari sian taskon, kaj ke la alia restu alligita al la tero? Kion vi dirus pri malliberulo, kiu estus fininta sian puntempon kaj kiun oni restigus plu en la karcero, dum oni donus liberecon al iu, kiu ne rajtus ricevi ĝin?

Sciu do, ke por la Spirito la vera libereco rezultas el la rompo de la ligiloj de la korpo, kaj ke, dum vi estas sur la tero, vi troviĝas en sklaveco.

Alkutimiĝu ne mallaŭdi tion, kion vi ne povas kompreni, kaj kredu, ke Dio estas justa en ĉiuj aferoj; ofte tio, kio ŝajnas al vi malbono, estas bono; sed viaj kapabloj estas tiel limigitaj, ke la pleneco de la granda tutaĵo elglitas el viaj malakraj sentumoj. Penu eliri per la penso el via mallarĝa sfero, kaj laŭmezure kiel vi leviĝos, la graveco de la materia vivo malgrandiĝos antaŭ viaj okuloj, ĉar tiu vivo aperos al vi nur kiel okazeto en la senfina daŭrado de via spirita ekzistado, la sola vera ekzistado. (Fénelon. Sens, 1861.)

La memvolaj turmentoj

23. La homo senĉese kuradas post la feliĉon, kiu ankaŭ senĉese forflugas de li, ĉar senmiksa feliĉo ne ekzistas sur la tero. Tame, malgraŭ la sortoŝanĝoj, kiuj formas la neeviteblan akompanantaron de tiu ĉi vivo, li povas almenau ĝui relativan feliĉon, sed li serĉas ĝin en la pereemaj aferoj, ĉiuj ŝanĝemaj, tio estas, en la materiaj ĝuoj, anstataŭ serĉi en la ĝuoj de l' animo, kiuj estas antaŭgustumado de la nepereemaj ĉielaj ĝuoj; anstataŭ serĉi la pacon de la koro, solan realan feliĉon sur la tero, li avidas ĉion, kio povas lin agiti kaj konfuzi; kaj, stranga afero, ŝajnas, ke li intence kreas al si turmentojn, kiujn li devus nur eviti.

Ĉu ekzistas pli grandaj turmentoj ol tiuj, kiujn kaŭzas la envio kaj la ĵaluzo? Por la enviema kaj la ĵaluzema neniam estas ripozo: ili estas ĉiam en febro; tio, kion ili ne havas, sed kion la aliaj posedas, kaŭzas al ili sendormemon; la sukcesoj de iliaj konkurantoj donas al ili kapturniĝon; ilia konkurado celas ĉiam nur eklipsi iliajn ĉirkaŭantojn; ilia tuta ĝojo estas nur instigi en aliaj malsaĝuloj, kiel ili, la rabion de la ĵaluzo, kiu posedas ilin mem. Kompatindaj malsaĝuloj, efektive, kiuj ne pensas, ke eble morgaŭ ili devos forlasi ĉiujn tiujn amuzilojn, kies avidemo venenas ilian vivon!

Ne al ili aplikiĝas jenaj vortoj: "Feliĉaj la afliktitoj, ĉar ili estos konsolataj", ĉar la zorgoj de la ĵaluza kaj enviema homo ne estas el tiuj, kiuj havas kompenson en la ĉielo.

Kiom da turmentoj, kontraŭe, ŝparas al si la homo, kiu scias kontentiĝi per sia havo, kiu vidas sen envio, kion li ne havas, kiu ne penas ŝajni pli, ol li estas! Li estas ĉiam riĉa, ĉar se li rigardas malsupren, anstataŭ rigardi supren, li vidas ĉiam personojn, kiuj posedas ankoraŭ malpli ol li; li estas kvieta, ĉar li ne kreas al si ĥimerajn bezonojn, kaj ĉu la kvieteco meze de l' uragano de la vivo ne estas ja feliĉo? (Fénelon. Lyon, 1860.)

La reala malfeliĉo

24. Ĉiuj parolas pri malfeliĉo, ĉiuj ĝin sentas kaj pensas, ke ili konas ĝian multforman karakteron. Mi venas diri al vi, ke preskaŭ ĉiuj eraras kaj ke la reala malfeliĉo neniel estas tio, kion la homoj, aŭ pli bone, la malfeliĉuloj, supozas. Ili vidas ĝin en la mizero, en la senfajra kameno, en la minacanta kreditoro, en lulilo forlasita de la ridetanta anĝelo, en la larmoj, en la ĉerko, kiun oni sekvas kun senĉapela kapo kaj rompita koro, en la angoro de la perfido, en la nudigo de la fiero, kiu volis envolvi sin en purpuro kaj kiu apenaŭ kaŝas sian nudecon sub la ĉifonoj de la vantamo ; ĉiuj tiuj kaj ankoraŭ multaj aliaj aferoj estas nomataj malfeliĉo en la homa lingvo. Jes, tio estas malfeliĉo por tiuj, kiuj vidas nur la nuntempon; sed la vera malfeliĉo troviĝas en la sekvoj de iu afero, pli ĝuste ol en la afero mem. Diru al mi, ĉu iu okazaĵo, kiun oni opinias feliĉa en la momento de ĝia fariĝo, sed kiu havas pereigajn sekvojn, ne estas ja pli malfeliĉa ol iu alia, kiu komence kaŭzas grandan ĉagrenon, sed kiu fine portas la bonon. Diru al mi, ĉu uragano, kiu rompas viajn arbojn, sed purigas la aeron, dispelante la malsanigajn miasmojn, kiuj kaŭzus la morton, ne estas pli ĝustadire bono ol malbono.

Por juĝi ion, oni devas vidi ĝiajn sekvojn; tiel, por taksi tion, kio reale estas feliĉo aŭ malfeliĉo por la homo, ni devas transpaŝi la limojn de tiu ĉi vivo, ĉar ja tie la sekvoj manifestiĝas; nu, ĉio, kion la homo nomas malfeliĉo laŭ sia mallarĝa vidado, ĉesas kun la surtera vivo kaj trovas sian kompenson en la estonta vivo.

Mi konigos al vi la malfeliĉon sub nova formo, sub bela kaj flora formo, kiun vi akceptas kaj deziras per ĉiuj fortoj de viaj animoj, vivantaj en iluzio. La malfeliĉo estas la ĝojo, la plezuro, la tumulto, la vana agitado, la freneza kontentigo de la vantamo, kiuj silentigas la konsciencon, kiuj subpremas la agadon de la penso, kiuj konfuzas la homon pri lia estonteco; la malfeliĉo estas la opio de la forgeso, kiun vi arde deziras.

Esperu, vi, kiuj ploras! tremu, vi, kiuj ridas, ĉar via korpo estas kontenta! Neniu trompas Dion; neniu homo evitas sian destinon; kaj la provoj, tiuj kreditoroj pli senkompataj ol la hundaro malkatenita de la mizero sekrete observas vian iluzian ripozon kaj subite enprofundigas vin en la agonion de la vera malfeliĉo, de la malfeliĉo, kiu surprizas la animon, moligitan de l' indiferenteco kaj de l' egoismo.

Spiritismo klarigu viajn intelektojn kaj remetu en ilian realan lumon la veron kaj la eraron, tiel strange kripligitajn de via blindeco! Tiam vi agos kiel bravaj soldatoj, kiuj, anstataŭ fuĝi antaŭ la danĝero, preferas la luktojn en la riskplenaj bataloj, ol la pacon, kiu ne povas doni gloron nek promocion. Ne gravas al la soldato, ke en la konfuzego de la batalo li perdas siajn armilojn, siajn pakaĵojn kaj siajn vestojn, se li eliras kiel venkinto kovrita per gloro! Ne gravas al homo, kiu havas fidon al la estonteco, lasi sur la kampo de batalo de la vivo sian riĉecon kaj sian mantelon el karno, kondiĉe, ke lia animo eniru radianta en la ĉielan regnon.

(Delphine de Girardin. Parizo, 1861.)

La melankolio

25. Ĉu vi scias, kial ia malpreciza malĝojo kelkfoje kaptas vian animon kaj igas vin trovi la vivon amara? Ĝi devenas de tio, ke via Spirito, aspirante la feliĉon kaj liberecon, sed katenite al la korpo, kiu enkarcerigas lin, lace konsumiĝas pro vanaj penoj por liberiĝi. Sed, vidante, ke tiuj penoj estas senutilaj, li falas en senkuraĝecon, kaj la korpo ricevas la influon de tiu senkuraĝeco; malvigleco, laciĝo kaj kvazaŭa apatio ekposedas vin, kaj vi sentas malfeliĉon.

Kredu al mi, rezistu energie al tiuj impresoj, kiuj malfortigas vian volon. Tiuj aspiroj al pli bona vivo estas denaskaj en la Spirito de ĉiu homo, sed ne serĉu ĝin sur la tero; kaj nun, kiam Dio sendas al vi Siajn Spiritojn, por instrui vin pri la feliĉo, kiun Li destinas por vi, atendu pacience la anĝelon de la liberigo, kiu venas helpi vin rompi la ligilojn, kiuj tenas vian Spiriton en kaptiteco. Pensu, ke vi devas plenumi, dum via provo sur la tero, mision, pri kiu vi neniel konscias, aŭ dediĉante vin al via familio, aŭ plenumante diversajn devojn, kiujn Dio konfidis al vi. Kaj se, dum la daŭro de tiu provo, kvitigante vin de via tasko, vi vidas la zorgojn, la maltrankvilojn, la ĉagrenojn torente fali sur vin, estu fortaj kaj kuraĝaj, por ilin elteni. Brave kontraŭstaru ilin; ili estas nedaŭraj kaj kondukos vin al la amikoj, kiujn vi priploras kaj kiuj, ĝojante pro via alveno inter ilin, etendos al vi la brakojn, por konduki vin al loko, kien ne eniras la surteraj ĉagrenoj. (Francisko de Ĝenevo. Bordeaux.)

Memvolaj provoj. La vera punvesto.

26. Vi demandas, ĉu estas permesate al la homo mildigi siajn provojn. Tiu ĉi demando kondukas nin al la jena: Ĉu estas permesate al dronanto klopodi por savi sin? ĉu al iu, en kiun penetris dorno, ĝin eltiri? ĉu al malsanulo voki kuraciston? La celo de la provoj estas ekzercadi la intelekton tiom, kiom la paciencon kaj la rezignacion; iu homo povas naskiĝi en peniga kaj embarasa pozicio, speciale por trudi al si la serĉadon de rimedoj, por venki la malfacilaĵojn. La merito konsistas en tio, ke oni eltenu sen murmuro la sekvojn de la neeviteblaj malbonaĵoj, ke oni persistu en la batalado, ke oni ne malesperu antaŭ fiasko, sed ne en ia senkuraĝiĝo, kiu estus pli mallaboremo ol virto.

Tiu demando kondukas nin al alia. Se Jesuo diris:

"Feliĉaj la afliktitoj", ĉu estas merito serĉi afliktojn por fari pli doloraj siajn provojn per memvolaj suferoj? Al tio mi respondas tute klare: Jes, ĝi estas granda merito, kiam la suferoj kaj la seniĝoj havas la bonon de la proksimulo kiel celon, ĉar tio estas karito per sinofero; ne, kiam la celo estas la suferanto mem, ĉar tio estas egoismo pro fanatikeco.

Tie ĉi estas necese fari gravan distingon: koncerne vin mem, kontentiĝu per la provoj, kiujn Dio sendas al vi, kaj ne pligrandigu la ŝarĝon kelkfoje jam tiel pezan. Akceptu ilin sen murmuro kaj kun fido: nur tion Li postulas de vi. Ne malfortigu vian korpon per senutilaj seniĝoj kaj sencelaj torturoj, ĉar vi bezonas ĉiujn viajn fortojn, por plenumi vian mision de laboro sur la tero. Memvole torturi kaj martirigi vian korpon estas malrespekti la leĝon de Dio, kiu donas al vi rimedojn por ĝin subteni kaj fortikigi; senbezone ĝin malfortigi estas vera memmortigo. Uzu, sed ne trouzu: tia estas la leĝo; la trouzo de la plej bonaj aferoj alportas al la homo punon per siaj neeviteblaj sekvoj.

Estas alie pri la suferoj, kiujn la homo trudas al si, por mildigi la suferojn de sia proksimulo. Se vi suferas malvarmon kaj malsaton, por varmigi kaj satigi iun, kiu bezonas varmon kaj nutraĵon, kaj se via korpo suferas, jen la memofero benata de Dio. Vi, kiuj lasas viajn parfumitajn buduarojn, por iri en la haladzan mansardon porti konsolon; vi, kiuj malpurigas viajn delikatajn manojn kuracante vundojn; vi, kiuj maldormas por garde sidi ĉe la lito de malsanulo, kiu estas via frato nur per Dio; fine, vi, kiuj konsumas vian sanon en la praktikado de bonaj agoj, jen via punvesto, vere benata punvesto, ĉar la mondumaj ĝuoj ne sekigis vian koron; vi ne malvigliĝis en la sino de la forkonsumantaj plezuroj de la riĉeco, sed vi ja fariĝis konsolantaj anĝeloj de la senhavaj malriĉuloj.

Sed vi, kiu foriras for de la mondo, por eviti ĝiajn tentojn kaj vivadi en izoleco, kia estas via utileco sur la tero? kie estas via kuraĝo en viaj provoj, se vi fuĝas el la batalo, forkuras el la milito? Se vi volas punveston, surmetu ĝin sur vian animon kaj ne sur vian korpon; humiligu vian Spiriton kaj ne vian karnon; skurĝu vian fieron; ricevu senplende la humiligojn; batu vian memamon; rigidiĝu kontraŭ la doloro de l' insulto kaj de la kalumnio, pli korŝira ol la fizika doloro. Jen la vera punvesto, kies vundoj estos konsiderataj favore al vi, ĉar ili atestos vian kuraĝon kaj vian submetiĝon al la volo de Dio. (Unu Gardanĝelo. Parizo, 1863.)

Ĉu oni devas meti finon al la provoj de sia proksimulo?

27. Ĉu oni devas meti finon al la provoj de sia proksimulo, kiam oni povas, aŭ ĉu oni devas, pro respekto al la planoj de Dio, lasi al la provoj liberan kuron?

Ni jam diris kaj rediris al vi tre ofte, ke vi estas sur tiu ĉi planedo por kulpelaĉeto, por kompletigi viajn provojn, kaj ke ĉio, kio okazas al vi, estas sekvo de viaj antaŭaj ekzistadoj, rento de la ŝuldo, kiun vi devas pagi. Sed tiu penso naskas ĉe iuj personoj pripensojn, kiujn estas necese kontraŭbatali, ĉar ili povas havi pereigajn efikojn.

Iuj pensas, ke, se oni estas sur la tero por kulpelaĉeti, estas necese, ke la provoj iru sian vojon. Iuj eĉ kredas, ke ne nur oni nenion devas fari por mildigi ilin, sed ke, kontraŭe, oni devas kunlabori por ilin fari pli profitaj, intensigante ilin. Tio estas granda eraro. Jes, viaj provoj devas ja sekvi la vojon, kiun Dio difinis por ili, sed ĉu vi konas tiun vojon? Ĉu vi scias, ĝis kiu punkto ili devas iri, kaj ĉu via favorkora Patro ne diris al la sufero de tiu aŭ de tiu alia el viaj fratoj: "Ci ne iros plu!"? Ĉu vi scias, ĉu Lia providenco ne elektis vin, ne kiel turmentilon, por pligravigi la suferojn de la kulpulo, sed kiel balzamon, por cikatri la vundojn, kiujn Lia justeco malfermis? Ne diru do, kiam vi vidas unu el viaj fratoj frapita: Tio estas la justeco de Dio, estas necese, ke ĝi sekvu sian vojon; sed kontraŭe diru: Ni vidu, kiajn rimedojn nia kompatema Patro metis en miajn manojn, por mildigi la suferadon de mia frato. Ni vidu, ĉu miaj moralaj konsoloj, mia materia apogo, miaj konsiloj, povos helpi lin venki tiun provon kun pli da energio, da pacienco kaj da rezignacio. Ni ja vidu, ĉu Dio metis en miajn manojn la rimedojn por ĉesigi tiun suferon; ĉu Li donis al mi ankaŭ kiel provon, eble kiel kulpelaĉeton, haltigi la malbonon kaj ĝin anstataŭigi per la paco.

Helpu do ĉiam unu alian en viaj respektivaj provoj, kaj neniam rigardu vin mem kiel turmentilojn; kontraŭ tiu penso vigle staru ĉiu sentema homo, precipe ĉiu spiritisto; ĉar spiritisto, pli bone ol aliaj, devas kompreni la senliman bonecon de Dio. La spiritisto estu ĉiam konvinkita, ke lia tuta vivo devas esti praktikado de amo kaj de sindonemo; ke, kion ajn li faros, por kontraŭi la decidojn de la Sinjoro, tiuj decidoj plenumiĝos. Li povas do sentime fari ĉiujn klopodojn, por mildigi la amarecon de la kulpelaĉeto, sed li estu certa, ke nur Dio povas ĝin haltigi aŭ ĝin plilongigi, laŭ tio, kiel Dio mem juĝas oportune.

Ĉu la homo ne montrus treegan fieron, se li pretendus havi la rajton, por tiel diri, turni la armilon en la vundo? pligrandigi la dozon da veneno en la internaĵo de la suferanto, sub preteksto, ke tia estas lia kulpelaĉeto?

Ho! rigardu vin mem ĉiam kiel instrumenton, elektitan por ĝin ĉesigi. Ni resumu tie ĉi: vi estas sur la tero por elaĉeti kulpojn; sed vi ĉiuj, senescepte, devas fari ĉiajn klopodojn, por mildigi la kulpelaĉeton de viaj fratoj, laŭ la leĝo de amo kaj karito. (Bernardeno, protektanta Spirito. Bordeaux, 1863.)

Ĉu estas permesate mallongigi la vivon de malsanulo, kiu suferas sen espero de resaniĝo?

28. Homo estas en agonio, potencata de kruelaj suferoj; oni scias, ke lia stato estas senesperiga; ĉu estas permesate ŝpari al li kelkajn momentojn da angoro, plirapidigante lian finon?

Kiu donus al vi la rajton antaŭjuĝi la decidojn de Dio? Ĉu Li ne povas konduki iun al la bordo de fosaĵo, el kie Li fortiros la homon, por devigi tiun ĉi reveni al si mem kaj havi aliajn pensojn? Kvankam la vivo de mortonto atingis sian ekstremon, neniu povas diri kun certeco, ke ties lasta horo venis. Ĉu la scienco neniam eraris pri tiuj antaŭdiroj?

Mi bone scias, ke estas okazoj, kiujn oni povas rigardi kiel senesperigajn; sed, se oni havas nenian fonditan esperon de definitiva reveno al la vivo kaj al la sano, ĉu oni ne konas sennombrajn ekzemplojn de tio, ke en la momento ellasi la lastan spiron, la malsanulo revigliĝas kaj reakiras siajn kapablojn dum kelkaj momentoj? Nu! tiu horo de graco, kiu estas donata al li, povas esti por li la plej grava; ĉar vi ne scias la pripensojn, kiujn lia Spirito eble faris dum la agonio, kaj kiajn turmentojn povas al li ŝpari ekfulmo de pento.

La materialisto, kiu vidas nur la korpon kaj neniel alkalkulas la animon, ne povas kompreni tiujn aferojn; sed la spiritisto, kiu scias, kio okazas post la tombo, konas la prezon de la lasta penso. Mildigu la lastajn suferojn tiom, kiom estos al vi eble; sed gardu vin, ke vi ne mallongigu la vivon, eĉ por unu minuto, ĉar tiu minuto povos ŝpari multajn larmojn en la estonteco.

(Sankta Ludoviko. Parizo, 1860.)

Memofero de la vivo

29. Ĉu tiu, kiu estas naŭzita de la vivo, sed ne volas tranĉi ĝin, estas kulpa, se li serĉas la morton sur batalkampo, kun la penso fari sian morton utila?

Ĉu la homo sin mem mortigas, aŭ donas al alia la okazon mortigi lin, la celo estas ĉiam mallongigi la vivon, kaj sekve estas memmortigo en la intenco, se ne en la ago. La penso, ke lia morto servos al io, estas iluzio; tio estas nur preteksto, por kolorigi lian agon kaj senkulpigi ĝin antaŭ liaj propraj okuloj; se li serioze havus la deziron servi sian landon, li klopodus vivi, ĝin defendante, kaj ne morti, ĉar, kiam li mortas, li neniel povas servi ĝin. La vera sindonemo konsistas en tio, ke li ne timu la morton, kiam lia vivo devas esti utila, spitu la danĝeron, faru antaŭe kaj sen bedaŭro la oferon de sia vivo, se tio estas necesa; sed la antaŭdecidita intenco serĉi la morton, malŝirmante sin antaŭ danĝero, eĉ por fari servon, nuligas la meriton de l' ago. (Sankta Ludoviko. Parizo, 1860.)

30. Homo elmetas sin al minaca danĝero, por savi la vivon al unu el siaj similuloj, antaŭsciante, ke li mem pereos; ĉu tio povas esti rigardata kiel memmortigo?

Se lia ago ne kuntrenas intencon serĉi la morton, ĝi ne estas memmortigo, sed sindonemo kaj abnegacio, eĉ se li havus la certecon perei. Sed, kiu povas havi tiun certecon? Kiu diras, ke la Providenco ne rezervas neatenditan rimedon de savo por la plej danĝera momento?

Ĉu Li ne povas savi eĉ tiun, kiu estas en la faŭko de kanono? Ofte la Providenco povas voli, ke la provo de rezignacio estu puŝata ĝis la lasta limo, kaj tiam ia neatendita cirkonstanco deturnas la fatalan frapon. (Sankta Ludoviko.)

Profito el la suferoj por aliulo.

31. Ĉu tiuj, kiuj akceptas siajn suferojn kun rezignacio pro submetiĝo al la volo de Dio kaj celante sian estontan feliĉon, ne laboras nur por si mem, kaj ĉu ili povas fari siajn suferojn utilaj al aliaj?

Tiuj homoj povas esti materie kaj morale utilaj al aliaj. Materie, se, per laboro, rezignoj kaj memofero, kiujn ili trudas al si, ili kunlaboras por la materia komforteco de siaj proksimuloj; morale, per la ekzemplo, kiun ili donas, de sia submetiĝo al la volo de Dio. Tiu ekzemplo de la potenco de la spiritisma fido povas instigi la malfeliĉulojn al rezignacio, ilin savi de la malespero kaj de ties estontaj pereigaj sekvoj. (Sankta Ludoviko. Parizo, 1860.)


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.