La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo ![]()
Materialoj por geliceanoj |
![]() LA EVANGELIO
|
©2023 Geo |
La Enhavo |
La Edukada Servo |
La plej granda ordono. Fari por la aliaj tion, kion ni volus, ke la aliaj faru por ni. Parabolo de la kreditoro kaj de la ŝuldantoj. Redonu al Cezaro tion, kio apartenas al Cezaro. Instruoj de la Spiritoj: La leĝo de amo. La egoismo. La fido kaj la karito. Karito al la krimuloj. Ĉu oni devas riski sian vivon por malbonfaranto?
1. Sed la Fariseoj, aŭdinte, ke li silentigis la Sadukeojn, kune kolektiĝis. Kaj unu el ili, leĝisto, demandis lin, provante lin: Majstro, kiu estas la granda ordono en la leĝo? Kaj li diris al li: Amu la Eternulon, vian Dion, per via tuta koro kaj per via tuta animo kaj per via tuta menso. Ĉi tiu estas la granda kaj la unua ordono. Kaj dua estas simila al ĝi: Amu vian proksimulon kiel vin mem. De ĉi tiuj du ordonoj dependas la tuta leĝo kaj la profetoj. (Mateo, 22:34-40.)
2. Ĉion ajn do, kion vi deziras, ke la homoj faru al vi, vi ankaŭ faru al ili; ĉar ĉi tio estas la leĝo kaj la profetoj. (Mateo, 7:12.)
Kaj kiel vi volas, ke la homoj faru al vi, faru ankaŭ al ili tiel same. (Luko, 6:31.)
3. Tial la regno de la ĉielo similas al reĝo, kiu volis fari kalkulon kun siaj servistoj. Kaj kiam li komencis la kunkalkuladon, oni alkondukis al li unu, kiu estis ŝuldanto por dek mil talantoj. Sed ĉar li ne havis, per kio pagi, lia sinjoro ordonis, ke estu venditaj li kaj lia edzino kaj liaj infanoj, kaj ĉio, kion li posedis, kaj ke estu pago. Tiam la servisto, falinte, kliniĝis antaŭ li, dirante: Sinjoro, paciencu pri mi, kaj mi pagos al vi ĉion. Kaj la sinjoro de tiu servisto, kortuŝite, liberigis lin kaj pardonis al li la ŝuldon. Sed elirinte, tiu servisto trovis kunserviston, kiu ŝuldis al li cent denarojn; kaj li kaptis kaj eksufokis lin, dirante: Pagu tion, kion vi ŝuldas. Kaj falinte antaŭ li, la kunservisto petegis lin, dirante: Paciencu pri mi, kaj mi pagos al vi. Sed li ne volis; sed foriris kaj ĵetis lin en malliberejon, ĝis li pagos tion, kio estas ŝuldata. Tiam la kunservistoj, vidinte tion, kio okazis, tre ĉagreniĝis; kaj veninte, rakontis al sia sinjoro ĉion, kio okazis. Tiam lia sinjoro, alvokinte lin, diris: Vi malbona servisto, mi pardonis al vi tiun tutan ŝuldon, ĉar vi petegis min; ĉu vi ankaŭ ne devis kompati vian kunserviston, kiel mi kompatis vin? Kaj lia sinjoro koleris, kaj transdonis lin al la turmentistoj, ĝis li pagos ĉion al li ŝuldatan. Tiel same mia ĉiela Patro faros al vi, se vi ne pardonas el viaj koroj, ĉiu al sia frato. (Mateo, 18:23-35.)
4. "Ami sian proksimulo kiel sin mem; fari por la aliaj tion, kion ni volus, ke la aliaj faru por ni" estas la plej plena esprimo de la karito, ĉar ĝi resumas ĉiujn devojn de la homo al sia proksimulo. Ni ne povus havi pli sekuran gvidilon en tiu direkto, ol prenante kiel mezurilon de nia devo al aliulo tion, kion ni deziras por ni mem. Kun kia rajto ni postulus de niaj similuloj pli bonan konduton, pli da indulgemo, da bonvolemo kaj sindonemo, ol tiajn, kiajn ni havas por ili? La praktikado de tiuj maksimoj kondukos al la detruo de l' egoismo; kiam la homoj prenos ilin kiel regulon de sia konduto kaj bazon de siaj institucioj, ili komprenos la veran fratecon kaj faros, ke la paco kaj la justeco regu inter ili; ne plu estos malamoj kaj malkonsentoj, sed unueco, konkordo kaj reciproka bonvolemo.
5. Tiam iris la Fariseoj, kaj konsiliĝis, kiel ili povus impliki lin per interparolado. Kaj ili sendis al li siajn disĉiplojn kun la Herodanoj, por diri: Majstro, ni scias, ke vi estas verama, kaj instruas laŭ la vero la vojon de Dio, kaj ne zorgas pri iu ajn; ĉar vi ne favoras la personon de homoj. Diru do al ni, kiel ŝajnas al vi? Ĉu konvenas doni tributon al Cezaro, aŭ ne?
Sed Jesuo, sciante ilian ruzecon, diris: Kial vi min provas, hipokrituloj? Montru al mi la tributan moneron. Kaj ili alportis al li denaron. Kaj li diris al ili: Kies estas ĉi tiu bildo kaj la surskribaĵo? Ili diris al li: De Cezaro. Tiam li diris al ili: Redonu do al Cezaro la propraĵon de Cezaro, kaj al Dio la propraĵon de Dio. Kaj aŭdinte, ili miris, kaj lin lasis kaj foriris. (Mateo, 22:15-22; Marko, 12:13-17.)
6. La demando prezentita al Jesuo havis kiel motivon la cirkonstancon, ke la Judoj, abomenante la tributon al ili truditan de la Romanoj, estis farintaj el la pago de tiu tributo religian aferon; granda partio estis starigita kontraŭ tia imposto; la pago de la tributo estis do por ili koleriga temo de la momento, kaj, se tiel ne estus, la demando farita al Jesuo: "Ĉu konvenas doni tributon al Cezaro, aŭ ne?" havus nenian sencon. Tiu demando estis kaptilo; ĉar, laŭ la respondo, ili esperis instigi kontraŭ li la roman aŭtoritaton, aŭ la skismajn Judojn. Sed "Jesuo, sciante ilian ruzecon", lerte sin elturnis el la malfacilaĵo, donante al ili lecionon de justeco per tio, ke al ĉiu estu donata, kio estas al li ŝuldata.
(Vidu en la enkonduko de tiu ĉi verko la artikolon: Impostistoj.)
7. Ĉi tiu maksimo: "Redonu al Cezaro la propraĵon de Cezaro" ne devas esti komprenata en limiga kaj absoluta senco. Kiel ĉiuj instruoj de Jesuo, tie kuŝas ĝenerala principo, resumita sub praktika, komunuza formo, kaj deduktita el aparta cirkonstanco. Tiu principo estas sekvo de tiu alia, laŭ kiu ni devas konduti kontraŭ la aliaj tiel same, kiel ni volus, ke la aliaj kondutu kontraŭ ni; ĝi kondamnas ĉian materian kaj moralan malprofiton, kiun oni povus fari al aliulo, ĉian atencon kontraŭ la rajtoj de aliaj; ĝi ordonas la respekton al ĉies rajtoj, kiel ĉiu deziras, ke oni respektu la liajn; ĝi etendiĝas eĉ al la plenumado de la devoj al la familio, al la socio, al la aŭtoritato, same kiel al la individuoj ĝenerale.
8. La amo resumas la tutan doktrinon de Jesuo, ĉar ĝi estas la plej altgrada sento, kaj la sentoj estas la instinktoj, levitaj al la nivelo de la plenumita progreso. Ĉe sia deirpunkto, la homo havas nur instinktojn; pli progresinta kaj koruptita, li havas nur sensaciojn; instruita kaj purigita, li jam havas sentojn; kaj la delikatega punkto de la sento estas la amo, ne la amo en la vulgara senco de la vorto, sed tiu interna suno, kiu centrigas kaj kunigas ĉe sia ardanta fokuso ĉiajn aspirojn kaj ĉiajn revelaciojn superhomajn. La leĝo de amo anstataŭigas la personecon per la kunfandiĝo de l' estuloj; ĝi nuligas la sociajn afliktojn. Feliĉa tiu, kiu, superante sian homecon, amas per larĝa amo siajn dolorfratojn! Feliĉa tiu, kiu amas, ĉar li ne konas angorojn de l' animo, nek de la korpo; liaj piedoj estas malpezaj, kaj li vivas kvazaŭ transportita ekster sin mem. Kiam Jesuo eldiris tiun dian vorton "amo", tiu vorto skuis la popolojn, kaj la martiroj, ekzaltite de espero, malsupreniris en la cirkon.
Spiritismo siavice venas eldiri duan vorton el la dia alfabeto; estu atentaj, ĉar tiu vorto levas la ŝtonon de la tomboj malplenaj, kaj la reenkarniĝo, triumfante super la morto, revelacias al la homo duonblindigita lian intelektan heredan posedaĵon; jam ne al la turmentoj ĝi kondukas lin, sed al la konkero de lia memo, altigita kaj transfigurita. La sango elaĉetis la Spiriton, kaj la Spirito devas hodiaŭ elaĉeti la homon el la materio.
Mi diris, ke en sia komenco la homo havas nur instinktojn; do tiu, kies instinktoj regas lin, estas pli proksime de sia elirpunkto, ol de la celo. Por antaŭenpaŝi al la celo, la homo devas venki la instinktojn profite de la sentoj, tio estas, perfektigi ĉi tiujn lastajn, sufokante la latentajn ĝermojn de la materio. La instinktoj estas la ĝermado kaj la embrioj de la sento; ili portas en si la progreson, same kiel la glano kaŝgardas la kverkon; la malplej progresintaj estuloj estas tiuj, kiuj, nur iom post iom senvestiĝante de sia krizalido, restas sklavigitaj al siaj instinktoj. La Spirito devas esti kulturata kiel kampo; ĉia estonta riĉeco dependas de la nuna laboro, kaj pli, ol la surterajn bonojn, tiu laborado alportos al vi gloran altiĝon; kaj tiam, komprenante la leĝon de amo, kiu unuigas ĉiujn estulojn, vi ektrovos la trankvilajn plezurojn de l' animo, kiuj estas la antaŭĝuado de la ĉielaj ĝojoj. (Lazaro. Parizo, 1862.)
9. La amo estas el dia esenco, kaj ekde la unua ĝis la lasta, vi ĉiuj posedas en la fundo de la koro ian eron de tiu sankta fajro. Tiun fakton vi povis plurfoje konstati: la plej malnobla, la plej malŝatinda, la plej krima, havas al iu estulo aŭ iu objekto vivan, ardan estimon elprovitan kontraŭ ĉio, kio pretendus ĝin malgrandigi, kaj ne malofte plej grandiozan.
Al estulo aŭ objekto, mi diris, ĉar ekzistas inter vi individuoj, kiuj elspezas trezorojn da amo, je kiu ilia koro superabundas, por animaloj, plantoj kaj eĉ materiaj objektoj: speco de mizantropoj, plendantaj ĝenerale kontraŭ la homaro, kontraŭstarantaj la naturan inklinon de sia animo, kiu serĉas ĉirkaŭ si amon kaj simpation; ili malaltigas la leĝon de amo ĝis la stato de instinkto.
Tamen, kion ajn ili faras, ili ne povas sufoki la vivantan ĝermon, kiun Dio metis en ilian koron ĉe ilia kreo; tiu ĝermo disvolviĝas kaj kreskas samtempe kun la moraleco kaj la intelekto, kaj, kvankam kelkfoje premite de l' egoismo, ĝi estas la fonto de sanktaj kaj dolĉaj virtoj, kiuj naskas la sincerajn kaj daŭrajn korinklinojn, kaj helpas la homon venki la krutan kaj sekan vojon de l' ekzistado.
Al iuj personoj la provo de la reenkarniĝo forte malplaĉas, en la senco, ke aliaj partoprenas en la amikaj simpatioj, pri kiuj ili estas ĵaluzaj. Kompatindaj fratoj! via amo faras vin egoistaj; via amo estas limigita en intima rondo el parencoj, aŭ amikoj, kaj ĉiuj aliaj estas al vi indiferentaj. Nu! por praktiki la leĝon de amo tiel, kiel Dio ĝin komprenas, vi devas iom post iom ami sendistinge ĉiujn viajn fratojn. La tasko estos longa kaj malfacila, sed ĝi estos elplenumita: Dio tion volas, kaj la leĝo de amo estas la unua kaj la plej grava regulo de via nova doktrino, ĉar ĝi estas la leĝo, kiu iam mortigos egoismon, kia ajn la formo, en kiu ĝi montriĝos; ĉar, krom la persona egoismo, estas ankaŭ la egoismo de familio, de kasto, de nacieco. Jesuo diris: "amu vian proksimulon kiel vin mem"; nu, kia estas la limo inter mi kaj la proksimulo? ĉu la familio, la sekto, la nacio?
Ne, ĝi estas la tuta homaro. En la superaj mondoj la reciproka amo harmoniigas kaj direktas la progresintajn Spiritojn tie loĝantajn, kaj via planedo, destinita al proksima progreso, per sia socia transformiĝo, vidos siajn loĝantojn praktiki tiun subliman leĝon, refiguraĵon de Dio.
La efikoj de la leĝo de amo estas la morala pliboniĝo de la homa genro kaj la feliĉo dum la surtera vivo. La plej ribelemaj kaj la plej malvirtaj korektos sin, vidante la profitojn el la praktikado de jena konsilo: Ne faru al la aliaj tion, kion vi ne volas, ke ĝi estu farata al vi, sed faru al ili, kontraŭe, ĉian bonon, kiun estos en via povo fari.
Ne kredu al la senfrukteco kaj malmoleco de la homa koro; ĝi cedas, kvankam kontraŭvole, al la vera amo; ĉi tiu estas magneto, al kiu la koro ne povas kontraŭstari, kaj la kontakto de tia amo vivigas kaj fekundigas ties ĝermojn, troviĝantajn, en latenta stato, en viaj koroj.
La tero, restadejo por provado kaj ekzilo, estos tiam purigita per tiu dia fajro, kaj vi vidos praktikataj kariton, humilecon, paciencon, sindonemon, abnegacion, rezignacion, sinoferon, kiuj ĉiuj devenas de amo. Ne ĉesu do aŭdi tiujn vortojn de Johano, la Evangeliisto; vi scias, ke, kiam malsano kaj maljuneco devigis lin ne plu predikadi, li nur ripetadis ĉi tiujn dolĉajn vortojn: "Miaj infanoj, amu unuj la aliajn."
Karaj fratoj, profitu tiujn lecionojn; ilia praktikado estas malfacila, sed el ili la animo ĉerpas grandegan bonon. Kredu al mi, faru la subliman klopodon, kiun mi petas de vi : "Amu unuj aliajn", kaj baldaŭ vi vidos la teron transformita en Elizeon, kien la animoj de la justuloj venos ĝui ripozon. (Fénelon. Bordeaux, 1861.)
10. Miaj karaj kunlernantoj, la Spiritoj nun ĉeestantaj diras al vi per mia voĉo: "Multe amu, por esti multe amataj." Tiu ĉi penso estas tiel prava, ke vi en ĝi trovos ĉion, kio konsolas kaj mildigas la penojn de ĉiu tago; aŭ pli bone, praktikante tiun saĝan konsilon, vi tiel altiĝos super la materio, ke vi vin liberigos el la materio antaŭ via elkarniĝo. Disvolvante vian komprenon pri l' estonteco, la spiritismaj studoj havigas al vi jenan certecon: ke vi marŝas al Dio, vidante efektivigitaj ĉiujn promesojn, respondantajn al la aspiroj de via animo; tial vi devas levi vin sufiĉe alte, por juĝi sen la baroj de la materio kaj por ne kondamni vian proksimulon, ne direktinte vian penson al Dio.
Ami signifas, en la profunda senco de la vorto, esti lojala, honesta, konscienca, por fari al la aliaj tion, kion oni volus por si mem; estas serĉi ĉirkaŭ si la intiman sencon de ĉiuj doloroj, kiuj subpremas viajn fratojn, por alporti al ili ian balzamon; estas rigardi la grandan homan familion kiel la sian, ĉar tiun familion vi retrovos post iom da tempo en mondoj pli progresintaj, kaj la Spiritoj, kiuj konsistigas ĝin, estas, kiel vi, filoj de Dio, destinitaj por altiĝi al la senlimo.
Tial vi ne povas rifuzi al viaj fratoj tion, kion Dio malavare donas al vi, ĉar viaflanke vi tre ĝojus, se viaj fratoj donus al vi tion, kion vi bezonas. Al ĉiuj suferoj eldiru parolon de espero kaj de apogo, por ke vi estu tute amo, tute justeco.
Kredu, ke ĉi tiu saĝa admono: "Multe amu por esti multe amataj" trabatos al si vojon; ĝi estas revolucia kaj sekvas vojon fiksan, neŝanĝeblan. Sed vi jam gajnis, vi, kiuj aŭskultas min; vi estas multege pli bonaj, ol vi estis antaŭ cent jaroj; vi tiom pliboniĝis, ke vi jam akceptas sen kontraŭdiro amason da novaj ideoj pri libereco kaj frateco, kiujn vi pasintatempe forpuŝus; nu, de nun post cent jaroj, vi akceptos kun sama facileco la ideojn, kiuj ankoraŭ ne povis penetri en vian cerbon.
Hodiaŭ, kiam la spiritisma movado faris tian grandan paŝon, vidu kiel rapide la ideoj de justeco kaj de renovigo, entenataj en la diktaĵoj de la Spiritoj, estas akceptataj de duono de l' intelektularo; tio okazas, ĉar tiuj ideoj respondas al ĉio, kio estas dia en vi; ĉar vi estas preparitaj per fekunda semado: la lastjarcenta semado, kiu enplantis en la socion la grandajn ideojn de progreso; kaj ĉar ĉiuj aferoj interĉeniĝas sub la sceptro de la Plejaltulo, iuj lecionoj, ricevitaj kaj akceptitaj, estos enfermitaj en tiu universala interŝanĝo de amo al la proksimulo; per ĝi la enkarniĝintaj Spiritoj, pli bone juĝante kaj sentante, etendos la manojn unuj al aliaj ĝis la ekstremaĵoj de via planedo; ili kolektiĝos, por interkompreniĝi kaj por ami unuj aliajn, por detrui ĉiajn maljustaĵojn, ĉiajn kaŭzojn de miskompreno inter la popoloj.
Granda koncepto pri renovigo per Spiritismo, tiel bone priskribita en La Libro de la Spiritoj, ci faros la grandan miraklon de la venonta jarcento, la miraklon de la harmoniigo de ĉiuj materiaj kaj spiritaj interesoj de la homoj, per la aplikado de ĉi tiu maksimo ĝuste komprenata: Multe amu por esti multe amataj. (Sanson, eksmembro de la Spiritisma Societo de Parizo, 1863.)
11. Egoismo, tiu kancero de la homaro, devas malaperi de sur la tero, kies moralan progreson ĝi kontraŭas; estas rezervita al Spiritismo la tasko altigi la teron en la hierarĥio de la mondoj. Egoismo estas do celo, al kiu ĉiuj veraj kredantoj devas turni siajn armilojn, sian fortojn, sian kuraĝon; kuraĝon, mi diras, ĉar oni bezonas pli da kuraĝo por venki sin mem, ol por venki aliajn. Ĉiu do plej klopodu por ĝin kontraŭbatali en si mem, ĉar tiu monstro, formanĝanta ĉiujn intelektojn, tiu ido de la fiero, estas la fonto de ĉiaj surteraj suferoj. Ĝi estas la negacio de la karito, kaj sekve la plej granda baro al la feliĉo de la homoj.
Jesuo donis al vi la ekzemplon de la karito, kaj Poncio Pilato tiun de egoismo; ĉar, kiam la Justulo ekiras al la sanktaj haltejoj de sia martireco, Pilato lavas al si la manojn, dirante: Al mi tio ne gravas! Li kuraĝas diri al la Judoj: Tiu ĉi homo estas justa, kial do vi volas krucumi lin? kaj tamen li lasas konduki la Justulon al la turmento.
Nur al tiu antagonismo inter karito kaj egoismo, al la invado de tiu lepro en la homan koron, devas esti atribuita la fakto, ke Kristanismo ĝis nun ne povis elplenumi sian tutan mision. Vin, novajn apostolojn de la kredo, kiujn la superaj Spiritoj instruas, koncernas la tasko kaj la devo elradiki tiun malbonon, por doni al Kristanismo ĝian tutan forton kaj forigi de la vojo la dornarbetojn, kiuj embarasas la marŝon. Forpelu egoismon de sur la tero, por ke ĉi tiu povu leviĝi en la gradaro de la mondoj, ĉar jam estas tempo, ke la homaro prenu sian veston de maturulo, kaj por tio estas necese unue elpeli egoismon el viaj koroj. (Emmanuel. Parizo, 1861.)
12. Se la homoj amus unuj aliajn per vera amo, la karito estus pli bone praktikata; sed estas necese por tio, ke vi klopodu por vin liberigi de la kiraso, kiu kovras viajn korojn, por ke ĉi tiuj estu pli sentemaj por la suferoj de l' aliaj. La rigideco mortigas la bonajn sentojn; la Kristo neniun ajn malakceptis; kiu ajn sin turnadis al li, tiu ne estis malakceptata: la adulta virino, la krimulo, estis helpataj de li: li neniam timis, ke lia reputacio iel defalu pro tio. Kiam do vi lin prenos kiel modelon por ĉiuj viaj agoj? Se la karito regus sur la tero, la maliculo ne plu mastrus; li hontplene forkurus; li sin kaŝus, ĉar li nenie sin sentus hejme. Tiam la malbono malaperus; funde konvinkiĝu pri tio.
Komencu donante mem la ekzemplon; estu karitema por ĉiuj sendistinge; penu ne plu atenti la homojn, kiuj vin malŝate rigardas, kaj lasu al Dio la zorgon de la tuta justeco, ĉar Li ĉiutage, en Sia regno, faras apartigon inter bona grajno kaj lolo.
Egoismo estas la negacio de karito; nu sen karito ne ekzistos ripozo en la socio; mi diras plie: nenie kuŝas sekureco; kun egoismo kaj fiero, kiuj iras mano en mano, la vivo estos ĉiam konkurado, en kiu nepre venkos la plej lerta, kie la plej sanktaj amikrilatoj estos piedpremataj, kie eĉ la sanktaj ligiloj de familio ne estos respektataj. (Pascal. Sens, 1862.)
13. Antaŭ ne longe mi diris al vi, miaj karaj filoj, ke karito sen fido ne sufiĉas, por teni inter la homoj socian ordon, kapablan fari la homojn feliĉaj. Mi devus esti dirinta, ke karito ne estas ebla sen fido. Vere vi povos trovi malavaraĵojn eĉ fare de senreligiaj personoj, sed tiun severan kariton, kiu agas nur per abnegacio, per konstanta ofero de ĉiu egoisma intereso, nur la fido povas inspiri, ĉar nur ĝi ebligas al ni porti kuraĝe kaj persiste la krucon de la surtera vivo.
Jes, miaj infanoj, ĝuavida homo vane penas iluzii sin pri sia destino sur la tero, pretendante, ke al li estas permesate okupiĝi nur pri sia feliĉo. Certe, Dio kreis nin, por ke ni estu feliĉaj en la eterneco; tamen la surtera vivo devas servi nur por nia morala perfektiĝo, kiu estas atingita pli facile kun la helpo de organoj kaj de la materia mondo. Eĉ se oni ne atentus la ordinarajn sortoŝanĝojn de la vivo, la diverseco de viaj gustoj, de viaj inklinoj, de viaj bezonoj estas ankaŭ rimedo, por ke vi perfektiĝu, ekzerciĝante en la karito. Ĉar, nur koste de cedoj kaj de reciprokaj oferoj vi povas ja tenadi la harmonion inter tiel malsamaj elementoj.
Tamen vi estas pravaj asertante, ke la feliĉo estas destinita al la homo en tiu ĉi mondo, se li ĝin serĉas, ne ĉe la materiaj ĝuoj, sed ĉe la bono. La historio de la Kristanismo parolas pri martiroj, kiuj ĝoje paŝadis al la turmentoj; hodiaŭ, en via socio, por esti kristano la homo jam ne bezonas submetiĝi al la martireco, nek oferi sian vivon, sed necesa estas nur kaj simple la ofero de via egoismo, de via fiero kaj de via vantemo.
Vi venkos, se la karito inspiros vin kaj la fido vin subtenos. (Protektanta Spirito. Krakovo, 1861.)
14. La vera karito estas unu el la plej sublimaj instruoj, kiujn Dio donis al la mondo. Inter la veraj disĉiploj de Lia doktrino devas regi perfekta frateco.
Vi devas ami la malfeliĉulojn, la krimulojn, kiel kreitojn de Dio, al kiuj la pardono kaj la favoro estas konsentataj, se ili pentas, kiel ankaŭ al vi, por la kulpoj, kiujn vi faras kontraŭ Lia leĝo. Meditu, ke vi estas pli riproĉindaj, pli kulpaj, ol tiuj, al kiuj vi rifuzas pardonon kaj kompaton, ĉar plej ofte ili ne konis Dion kiel vi Lin konas, kaj el ili estos postulate malpli, ol el vi.
Ne juĝu, ho! neniel juĝu, miaj karaj amikoj, ĉar la juĝo, kiun vi eldiros, estos pli severe aplikata al vi, kaj vi bezonas indulgon por la pekoj, kiujn vi senĉese faras. Ĉu vi ne scias, ke multaj agoj estas krimoj en la okuloj de Dio, la pureco mem, kaj tamen tiujn la mondo ne rigardas kiel eĉ malgravajn kulpojn?
La vera karito ne konsistas nur en la almozo, kiun vi donas, nek ankaŭ en la konsolaj vortoj, kiujn vi tiam aldiras; ne, ne nur tion Dio postulas de vi. La sublima karito, instruita de Jesuo, konsistas ankaŭ en la bonvolemo, kiun vi en ĉiuj okazoj kaj pri ĉiuj aferoj uzos por via proksimulo. Vi povas praktiki tiun subliman virton por la bono de multaj homoj, bezonantaj nenian almozon, sed kiujn paroloj de amo, de konsolo, de kuraĝigo gvidos al la Sinjoro.
La tempo estas proksima, mi tion rediras, kiam la granda frateco reĝos sur tiu ĉi globo; kiam la leĝo de la Kristo regos la homojn: nur ĝi estos la brido kaj la espero, kaj kondukos la animojn al la feliĉaj loĝejoj.
Amu do unuj aliajn kiel idoj de la sama Patro; neniel distingu inter la aliaj malfeliĉuloj, ĉar Dio volas, ke ĉiuj estu egalaj; neniun do malŝatu; Dio permesas, ke grandaj krimu loj estu inter vi, por ke ili estu por vi kiel instruaĵo. Baldaŭ, kiam la homojn kondukos la veraj leĝoj de Dio, tiaj instruoj jam ne estos necesaj, kaj ĉiuj Spiritoj malpuraj kaj ribelemaj estos forpuŝitaj en la malsuperajn mondojn, konformajn kun ties inklinoj.
Al tiuj , pri kiuj mi parolas , vi ŝuldas la helpon de viaj preĝoj: tio estas la vera karito. Oni neniel devas diri pri krimulo: "Li estas fiulo; estas necese elpurigi la teron el tiaj homoj; la morto, kiun oni donas al li, estas nur tro milda por tiaspeca estulo." Ne, ne tiel vi devas paroli. Rigardu vian modelon, Jesuon; kion li dirus, se li vidus tian malfeliĉulon apud si? Jesuo kompatus lin; Jesuo konsiderus lin tre kompatinda malsanulo; li etendus la manon al tia homo. Vere vi ne povas tiel agi, sed vi povas almenaŭ preĝi por li, helpi lian Spiriton dum la malmultaj momentoj, kiujn li devas ankoraŭ pasigi sur la tero. La pento povos tuŝi lian koron, se vi preĝos kun fido. Li estas via proksimulo, same kiel la plej bona el la homoj; lia animo, devojiĝinta kaj ribelinta, estas kreita kiel la via, por perfektiĝi; helpu lin do eliri el la ŝlimo kaj preĝu por li. (Elizabeta de Francujo. Le Havre, 1862.)
15. Homo estas en danĝero de morto; por savi lin alia devas riski sian vivon; sed oni scias, ke tiu homo estas maliculo, kaj ke, se li saviĝos, li povos fari novajn krimojn. Ĉu tiu alia devas tamen riski sian vivon, por savi lin?
Tiu demando estas tre grava kaj povas prezenti sin al la spirito tre nature. Mi respondas laŭ mia morala progreso, ĉar ni ne scias sufiĉe, por diri, ĉu oni devas riski sian vivon eĉ por malbonfaranto. La sindonemo estas blinda: oni helpas malamikon; oni devas do helpi ankaŭ malamikon de la socio, unuvorte malbonfaranton.
Ĉu vi kredas, ke oni tiam kuras por savi la malfeliĉulon nur de la morto? eble oni savas lin de lia tuta pasinta vivo. Efektive, pripensu, ke en tiuj rapidaj momentoj, kiuj reprezentas la lastajn minutojn de lia vivo, la perdita homo revenas al sia pasinta vivo, aŭ, pli precize, lia pasinta vivo stariĝas antaŭ li. Eble la morto alvenas tro frue al li; lia reenkarniĝo povos esti terura; antaŭensaltu do, homoj! vi, al kiuj spiritisma scienco portis lumon; antaŭensaltu, kaj forprenu lin de lia kondamno, kaj eble tiu homo, kiu mortus blasfemante kontraŭ vi, ĵetos sin en viajn brakojn. Tamen ne demandu, ĉu li tion faros aŭ ne, sed iru lin helpi, ĉar savante lin, vi obeas la voĉon de via koro, kiu diras al vi: "Ci povas lin savi, savu lin!" (Lamennais. Parizo, 1862)
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2023 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.