La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA EVANGELIO
LAŬ LA SPIRITISMO

Aŭtoro: Allan Kardec

©2023 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

Al la legonto
Antaŭparolo
Enkonduko
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13 14
15 16 17 18 19
20 21 22 23 24
25 26 27 28
Aldono I
Aldono II

ĈAPITRO XXVI: DONACE VI RICEVIS, DONACE VI DONU

Kapablo sanigi. Pagataj preĝoj. Vendistoj elpelitaj el la templo. Senpaga mediumeco.

Kapablo sanigi

1. Malsanulojn sanigu, mortintojn levu, leprulojn purigu, demonojn elpelu: donace vi ricevis, donace vi donu. (Mateo, 10:8.)

2. "Donace vi ricevis, donace vi donu", diris Jesuo al siaj disĉiploj; per tiu maksimo li ordonas, ke ni ne devigu alian pagi al ni ion, por kio ni mem nenion pagis; nu, kion la disĉiploj senpage ricevis, tio estis la kapablo sanigi malsanulojn kaj elpeli demonojn, tio estas, la malbonajn Spiritojn; tiun kapablon ili senpage ricevis de Dio, por mildigi la sorton de la suferantoj kaj por helpi la disvastigon de la kredo; Jesuo do rekomendis al ili ne fari el tia kapablo ian komercon, negocon aŭ vivrimedon.

Pagataj preĝoj

3. Kaj dum la popolo aŭskultis, li diris al siaj disĉiploj: Gardu vin kontraŭ la skribistoj, kiuj amas promenadi en roboj kaj amas salutojn sur la placoj, kaj ĉefseĝojn en la sinagogoj, kaj ĉeflokojn en la festenoj; kaj kiuj formanĝas domojn de vidvinoj, kaj por preteksto longe preĝas. Ĉi tiuj ricevos pli severan kondamnon. (Luko, 20:45-47; Marko, 12:38-40; Mateo, 23-14.)

4. Jesuo diris ankaŭ: Igu neniun pagi vin por viaj preĝoj; ne faru kiel la skribistoj, "kiuj formanĝas domojn de vidvinoj, kaj por preteksto longe preĝas", tio estas, kiuj akaparas la riĉaĵojn. La preĝo estas ago de karitemo, impeto de la koro; postuli de alian pagon por preĝo, kiun por li oni turnas al Dio, estas fariĝi salajrata peranto; la preĝo fariĝas do ia formulo, kies longo estas proporcia al la alportata sumo. Nu, el la jenaj du aferoj unu estas certa: aŭ Dio mezuras, aŭ ne mezuras, Siajn gracojn laŭ la nombro de la paroloj; se multaj vortoj estas necesaj, kion helpas malmultaj aŭ preskaŭ neniaj al tiu, kiu ne povas pagi? tio estas manko de karito; se unu sola vorto sufiĉas, la ceteraj estas senutilaj; kial do postuli pagon por ili? tio estas malhonestaĵo.

Dio ne vendas la bonaĵojn, kiujn Li konsentas. Kial do iu, kiu ne estas eĉ la disdonanto de tiuj favoroj, kiu ne povas garantii ties ricevon, postulu pagon por peto, kiu eble nenion rezultigos? Dio ne povus kondiĉigi konsenton de pardono, de bono aŭ de justaĵo, kiun oni petas de Lia favorkoreco, al ioma sumo da mono; alie, se la sumo ne estus pagita, aŭ se ĝi estus nesufiĉa, la justeco, la boneco kaj la pardonemo de Dio sin detenus de agado. La racio, la komuna saĝo, la logiko diras, ke Dio, la absoluta perfekteco, ne povus delegi al Siaj neperfektaj kreitoj la rajton tarifi Liajn verdiktojn. La justeco de Dio similas la Sunon: Ĝi ekzistas por ĉiuj, ĉu malriĉaj aŭ riĉaj. Se oni konsideras malmorale negoci pri favoroj de surtera suvereno, ĉu estus do morale vendi la gracojn de la Suvereno de l' Universo?

La pagataj preĝoj havas alian malbonaĵon: kiu aĉetas ilin, tiu plej ofte opinias, ke li ne havas mem la devon preĝi, ĉar juĝas sin kvita, donante sian monon. Oni scias, ke la Spiritoj estas tuŝataj de la fervoro de tiu, kiu interesiĝas pri ili; kia povas esti la fervoro de homo, kiu komisias al alia preĝi anstataŭ li, kontraŭ pago? kia la fervoro de tiu alia, kiam li delegas sian mandaton aŭ iu tria, tiu ĉi al iu kvara ktp? Ĉu tio ne estas redukti la efikon de la preĝo al la valoro de kursohava mono?

Vendistoj elpelitaj el la templo

5. Kaj ili venis en Jerusalemon; kaj enirinte en la templon, li komencis elpeli la vendantojn kaj la aĉetantojn en la templo, kaj renversis la tablojn de la monŝanĝistoj kaj la seĝojn de la vendantoj de kolomboj; kaj ne permesis, ke oni portu ian vazon tra la templo. Kaj li instruis, kaj diris al ili: Ĉu ne estas skribite: Mia domo estas nomata domo de preĝo por ĉiuj popoloj? Sed vi faris ĝin kaverno de rabistoj. Kaj la ĉefpastroj kaj skribistoj aŭdis tion, kaj serĉis, kiamaniere pereigi lin; ĉar ili timis lin, ĉar la tuta homamaso miregis pro lia instruado. (Marko, 11:15-18; Mateo, 21:12-13.)

6. Jesuo elpelis la vendantojn el la templo; per tia gesto li do kondamnis la negocadon de la sanktaj aferoj sub ia ajn formo. Dio ne vendas Sian benon, nek Sian pardonon, nek la eniron en la regnon de la ĉielo; la homo ne havas do la rajton postuli pagon por ili.

Senpaga mediumeco

7. La modernaj mediumoj – ĉar ankaŭ la apostoloj havis mediumecon – same ricevis senpage de Dio ian specialan kapablon, nome la kapablon esti interpretantoj de la Spiritoj, por la instruado al la homoj, por montri al ĉi tiuj la vojon de la bono kaj ilin gvidi al la kredo, kaj ne por vendi al la homoj vortojn ne apartenantajn al ili, mediumoj, ĉar tiuj vortoj ne estas produktaĵo de konceptado, de esploroj, nek de persona laboro de tiaj perantoj. Dio volas, ke la lumo venu al ĉiuj; Li ne volas, ke la plej malriĉa ĝin ne ricevu kaj povu diri: "Mi ne havas kredon, ĉar mi ne povis pagi por ĝi; mi ne havis la konsolon ricevi kuraĝigojn kaj montrojn de amo de tiuj, kiujn mi priploras, ĉar mi estas malriĉa." Jen kial la mediumeco estas nenies privilegio kaj troviĝas ĉie; fari ĝin io pagata estus do ĝin deturni de ĝia providenca celo.

8. Kiu konas la kondiĉojn, en kiuj la bonaj Spiritoj komunikiĝas, ilian abomenon al ĉia egoisma intereso, kaj scias, kiel malmulte sufiĉas, por ke ili foriru, tiu neniel povas akcepti, ke la superaj Spiritoj estas al la dispono de iu ajn, kiu ilin vokus por ia prezo po kunsido; la simpla komuna saĝo forpuŝas tian penson. Ĉu ne estas ankaŭ sakrilegio voki por mono la estulojn, kiujn ni respektas aŭ kiuj estas al ni karaj? Sendube oni povas tiamaniere ricevi manifestiĝojn, sed kiu povus garantii ilian sincerecon? La Spiritoj frivolaj, mensogemaj, petolaj kaj la multego da malsuperaj Spiritoj, neniel skrupulaj, ĉiam venas kaj estas pretaj respondi, kion oni demandas, tute ne zorgante pri la vero. Kiu volas do seriozajn respondojn, tiu devas unue serioze peti ilin, poste informiĝi pri la speco de simpatioj de la mediumo por la estuloj de la spirita mondo; nu, la unua kondiĉo, por havigi al si la bonvolemon de la bonaj Spiritoj, estas la humileco, la sindonemo, la abnegacio, la plej absoluta morala kaj materiala sinforgeso.

9. Krom la morala demando prezentiĝas ne malpli grava fakta afero, dependanta de la naturo mem de la priparolata kapablo. La serioza mediumeco ne povas esti kaj neniam estos ia profesio, ne nur, ĉar ĝi morale senkreditiĝus kaj baldaŭ identiĝus kun tiu de l' "antaŭdiristoj de la sorto", sed ankaŭ tial, ke materia baro tion kontraŭstaras; efektive, ĝi estas kapablo esence ŝanĝema, nedaŭra kaj varia, je kies konstanteco neniu do povas kalkuli. Por ekspluatisto ĝi estus, sekve, tute necerta fonto de enspezoj, kiu povus manki al li en la momento, kiam li ĝin plej bezonus. Tute alia afero estas talento akirita per lernado kaj laboro kaj kiu, pro tio mem, estas propraĵo, el kiu oni kompreneble rajtas tiri profiton. Sed la mediumeco ne estas ia arto, nek ia talento, kaj tial ĝi ne povas fariĝi profesio; ĝi ne ekzistas sen kunlaborado de la Spiritoj; se Spiritoj mankas, jam ne estas mediumeco; la kapablo povas daŭri, sed ĝia ekzercado estas nuligita; tial, nenia mediumo en la mondo povas garantii la okazigon de ia spirita fenomeno en difinita momento. Ekspluati la mediumecon estas do disponi pri io, kion oni efektive ne posedas; aserti la kontraŭon estas trompi tiun, kiu pagas; cetere ne pri si mem la ekspluatisto disponas; li starigas prezon por la kunlaborado de la Spiritoj, de l' animoj de la mortintoj; tia penso naskas instinktan senton de abomeno. Ĝuste tiu negocado, degenerinta en ekscesan kutimon, ekspluatata de ĉarlatanoj, de malkleraj, de kredemaj kaj de superstiĉaj homoj, motivis la malpermeson de Moseo. La moderna Spiritismo, kompreninte la seriozan flankon de l' afero kaj per la diskreditado, en kiun ĝi faligis tian ekspluatadon, levis la mediumecon ĝis la rango de misio. (Vidu "La Libro de la Mediumoj", ĉ. XXVIII; ankaŭ "La Ĉielo kaj la Infero", ĉ. XII.)

10. Mediumeco estas io sankta, kion oni devas sankte, religie praktikadi. Ekzistas speco de mediumeco, postulanta en ankoraŭ pli absoluta maniero tiun kondiĉon, nome la kuraca mediumeco. La medicina doktoro donas la frukton de siaj studoj, kiujn li ofte faris koste de penigaj oferoj; la magnetizisto donas siajn proprajn emanaĵojn, ofte eĉ sian sanon: ili povas postuli por tio prezon; la sanigiva mediumo transdonas la sanigan emanaĵon de la bonaj Spiritoj: tiun li ne rajtas vendi. Jesuo kaj la apostoloj, kvankam malriĉaj, nenian pagon petis de la homoj, kiujn ili resanigadis.

Kiu do ne havas porvivon, tiu serĉu rimedon iel ajn, ne per mediumeco; se necese, li dediĉu al ĝi nur la tempon, je kiu li povas materiale disponi. La Spiritoj alte taksos liajn sindonemon kaj oferemon, sed, kontraŭe, forlasas la homojn, kiuj esperas fari el ili ŝtupon por sia altigo.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2023 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.