La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA EVANGELIO
LAŬ LA SPIRITISMO

Aŭtoro: Allan Kardec

©2022 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

Al la legonto
Antaŭparolo
Enkonduko
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13 14
15 16 17 18 19
20 21 22 23 24
25 26 27 28
Aldono I
Aldono II

ĈAPITRO III: ESTAS MULTE DA LOĜEJOJ EN LA DOMO DE MIA PATRO

Diversaj statoj de l' animo en la vaganteco. Diversaj kategorioj de loĝataj mondoj. Destino de la tero. Kaŭzoj de la surteraj afliktoj. Instruoj de la Spiritoj: Malsuperaj mondoj kaj superaj mondoj. Mondoj por kulpelaĉetoj kaj por provoj. Transiĝaj mondoj. Progresado de la mondoj.

1. Ne maltrankviliĝu via koro; vi kredas al Dio, kredu ankaŭ al mi. En la domo de mia Patro estas multe da loĝejoj; se ne tiel estus, mi dirus al vi; mi iras, por pretigi por vi lokon. Kaj se mi iros kaj pretigos por vi lokon, mi revenos kaj ricevos vin al mi mem, por ke vi ankaŭ estu tie, kie mi estas. (Johano 14:1-3.)

Diversaj statoj de l' animo en la vaganteco

2. La domo de la Patro estas la universo; la diversaj loĝejoj estas la mondoj, kiuj cirkulas en la senfina spaco kaj donas al la enkarniĝintaj Spiritoj loĝejojn respondajn al ilia grado da progreso.

Sendepende de la diverseco de la mondoj, tiuj paroloj povas esti komprenataj ankaŭ pri la feliĉa aŭ malfeliĉa stato de la Spirito en la vaganteco. Laŭ tio, se li estas pli aŭ malpli purigita kaj liberigita de la materiaj ligiloj, la medio, kie li troviĝas, la aspekto de l' aĵoj, la sensacioj, kiujn li spertas, la perceptoj, kiujn li havas, diversas senlime; dum unuj ne povas malproksimiĝi de la sfero, kie ili vivis, aliaj altiĝas kaj trairas la spacojn kaj la mondojn; dum kulpaj Spiritoj vagadas en mallumo, la feliĉuloj ĝuas brilegantan helecon kaj la subliman spektaklon de la senlima spaco; dum, fine, la malbonulo, turmentata de konsciencriproĉoj kaj de ĉagrenoj, ofte sola, sen konsolo, apartigita de l' objektoj de sia amo, ĝemas sub la ĉirkaŭpremo de la moralaj suferoj, la justulo, en la societo de tiuj, kiujn li amas, ĝuas la dolĉecon de neeldirebla feliĉo. Tiel ankaŭ estas diversaj loĝejoj, kvankam ili ne estas ĉirkaŭlimigitaj nek fikse lokitaj.

Diversaj kategorioj de loĝataj mondoj

3. El la instruado donata de la Spiritoj rezultas, ke la diversaj mondoj estas en kondiĉoj tre malsimilaj unuj de l' aliaj laŭ la grado da progreso aŭ da malsupereco de siaj loĝantoj. Inter ili estas mondoj, kies loĝantoj estas materie kaj morale malsuperaj, ol tiuj de la tero; aliaj staras en la sama rango, aliaj estas pli aŭ malpli altgrade superaj ol la tero en ĉiuj rilatoj. En la malsuperaj mondoj la ekzistado estas tute materia, la pasioj suverene regas, la morala vivo preskaŭ tute ne ekzistas. Laŭmezure kiel la morala vivo elvolviĝas, la influo de la materio malgrandiĝas en tia maniero, ke en la mondoj plej progresintaj la vivo estas, por tiel diri, tute spirita.

4. En la interaj mondoj estas miksaĵo el bono kaj malbono, al kiuj pli efikas unu aŭ la alia, laŭ la grado da progreso. Kvankam absoluta klasifiko de la diversaj mondoj ne povas esti farata, oni tamen povas, laŭ ilia stato kaj destino, baziĝante sur la plej kontrastaj nuancoj, dividi ilin en ĝenerala maniero jene: la primitivaj mondoj, destinataj al la unuaj enkarniĝoj de la homa animo; la mondoj por kulpelaĉetoj kaj provoj, kie la malbono regas super la bono; la transiĝaj mondoj, kie la animoj, havantaj ankoraŭ kulpojn por elaĉeti, ĉerpas novajn fortojn, plene ripozante de siaj penoj; la mondoj feliĉaj, kie la bono superas la malbonon; la ĉielaj aŭ diaj mondoj, restadejo de la purigitaj Spiritoj, kie la bono tute plene regas. La tero apartenas al la kategorio de la mondoj por kulpelaĉeto kaj provoj, tial la homo tie estas senĉese turmentata de tiom da afliktoj.

5. La Spiritoj, enkarniĝintaj en iu mondo, ne estas al ĝi alligitaj por ĉiam kaj ne plenumas tie ĉiujn fazojn de la progreso, kiujn ili devas trairi, por veni al la perfekteco. Kiam ili atingis en iu mondo la gradon da progreso, kiun tiu mondo ebligas, ili pasas al mondo pli progresinta kaj tiel plu, ĉiam antaŭen, ĝis ili atingos la staton de puraj Spiritoj. Tiuj mondoj estas restadejoj, en kiuj la Spiritoj trovas la elementojn de progreso proporciajn al ilia propra grado da evoluado. Por ili estas rekompenco pasi al mondo de pli alta ordo, kiel estas puno plilongigi la restadon en mondo malfeliĉa, aŭ esti forpelitaj en mondon ankoraŭ pli malfeliĉan ol tiu, kiun ili estas devigataj forlasi, kiam ili obstinas en la malbono.

Destino de la tero. Kaŭzoj de la homaj afliktoj

6. Oni miras trovante sur la tero tiom da malico kaj da maldelikataj pasioj, tiom da afliktoj kaj da malsanoj de ĉiuj specoj, kaj el tio oni konkludas, ke la homa genro estas kompatinda. Tiu juĝo devenas de la malvasta vidpunkto, en kiun oni sin metas, kaj kiu donas falsan ideon pri la tutaĵo. Estas necese konsideri, ke sur la tero oni ne vidas la tutan homaron, sed nur tre malgrandan parton de ĝi. Efektive, la homa genro ampleksas ĉiujn estulojn dotitajn per racio, kiuj loĝatigas la sennombrajn mondojn de l' universo; nu, kio estas la loĝantaro de la tero kompare kun la tuta loĝantaro de tiuj mondoj? Multe malpli ol la loĝantaro de vilaĝeto kompare kun la loĝantaro de tuta granda imperio. La materia kaj morala situacio de la surtera homaro jam nenion havas mirigan, se oni konsideras la destinon de la tero kaj la naturon de ties loĝantoj.

7. Oni havus tre falsan ideon pri la loĝantaro de granda urbo, se oni ĝin juĝus laŭ la loĝantaro de mizeraj kaj malpuraj kvartaloj. En malsanulejo oni vidas nur malsanulojn kaj kriplulojn; en punlaborejo oni vidas ĉiajn hontindaĵojn kaj ĉiajn malvirtojn kunigitajn; en nesalubraj regionoj, la plimulto el la loĝantoj estas palaj, malsanemaj, suferantaj. Nu, oni imagu la teron kvazaŭ antaŭurbon, malsanulejon, malliberejon, nesalubran regionon, ĉar ĝi estas samtempe ĉio tio, kaj oni komprenos, kial la afliktoj estas pli multaj ol la ĝuoj, ĉar oni ne sendas en hospitalon la bonfartantojn, nek en malliberejon tiujn, kiuj ne agis malbone; kaj la malsanulejoj kaj la karceroj ne estas lokoj por plezuro.

Nu, same kiel en urbo la tuta loĝantaro ne troviĝas en hospitaloj aŭ en malliberejoj, tiel la tuta homaro ne vivas sur la tero; kiel oni eliras el la hospitalo, kiam oni estas kuracita, kaj el la malliberejo, kiam oni finas sian puntempon, tiel la homo ŝanĝas la teron je mondoj pli feliĉaj, kiam li estas kuracita de siaj moralaj malsanoj.

INSTRUOJ DE LA SPIRITOJ

Malsuperaj mondoj kaj superaj mondoj

8. La klasifikado laŭ mondoj malsuperaj kaj mondoj superaj estas pli relativa ol absoluta; iu mondo estas malsupera aŭ supera kompare kun tiuj, kiuj troviĝas pli alte aŭ malalte ol ĝi en la progresa skalo. Prenante la teron kiel punkton por komparo, oni povas havi ideon pri la stato de malsupera mondo, supozante ties loĝantojn en la grado de la sovaĝaj rasoj aŭ de la barbaraj nacioj, kiujn oni ankoraŭ trovas sur la tero kaj kiuj estas restaĵoj el ĝia primitiva stato. En la malplej progresintaj mondoj, ili havas la homan formon, sed sen ia beleco; iliajn instinktojn tie ne moderigas iu ajn sento de delikateco aŭ de bonvolemo, nek plej malgranda koncepto pri justeco aŭ maljusteco; tie perforto estas la sola leĝo. Sen industrio, sen inventoj, la loĝantoj pasigas sian vivon perlaborante sian nutraĵon. Tamen Dio ne forlasas iun ajn el Siaj kreitoj; en la fundo de la mallumo de l' intelekto, kuŝas, pli aŭ malpli elvolviĝinta, latenta, la malpreciza intuicio pri iu superega Estulo. Tiu instinkto sufiĉas, por fari ilin superaj unuj ol aliaj kaj por prepari la naskiĝon de vivo pli plena; ĉar ili ne estas degraditaj estuloj, sed kreskantaj infanoj.

Inter tiuj malsuperaj kaj la plej altaj gradoj estas sennombraj ŝtupetoj, kaj en la Spiritoj puraj, senmateriiĝintaj kaj brilegantaj de gloro, oni malfacile povus rekoni tiujn, kiuj animis tiujn primitivajn estulojn, same kiel en la matura homo oni apenaŭ rekonus la embrion.

9. En la mondoj, venintaj al iu supera grado, la vivkondiĉoj materiaj kaj moralaj estas tute aliaj, ol tiuj sur la tero. La formo de la korpo estas ĉiam, ĉie, la homa formo, sed beligita, perfektigita kaj precipe purigita. La korpo havas nenion el la surtera materieco kaj sekve ne estas elmetita al la bezonoj, nek al la malsanoj, nek al la difektiĝoj, kiujn naskas la superregado de la materio; la sentumoj, pli delikataj, havas perceptojn, kiujn sur la tero la maldelikateco de l' organoj sufokas; la specifa malpezeco de la korpo faras la transportiĝon rapida kaj facila; anstataŭ pene sin treni sur la tero, ĝi glitas, por tiel diri, sur la supraĵo, aŭ ŝvebas en la atmosfero sen alia peno krom sia volo, tiel, kiel oni reprezentas la anĝelojn, aŭ kiel la antikvuloj imagadis la animojn en la Elizeaj Kampoj. La homoj konservas laŭ sia volo la trajtojn de siaj pasintaj migradoj kaj aperas al siaj amikoj tiaj, kiaj ilin konis la amikoj, sed disradiantaj ian dian lumon, transfiguriĝintaj pro l' internaj impresoj, kiuj estas ĉiam superaj. Anstataŭ palaj vizaĝoj, malvigligitaj de suferoj kaj pasioj, la intelekto kaj la vivo radias per tiu brilego, kiun la pentristoj esprimis per la nimbo aŭ la aŭreolo de la sanktuloj. La malmulta rezisto, kiun la materio prezentas al la Spiritoj jam tre progresintaj, faras la elvolviĝon de la korpo rapida kaj la infanaĝon mallonga aŭ preskaŭ nula; la vivado, libera de la zorgoj kaj angoroj, estas proporcie multe pli longa ol sur la tero. Principe, la longeco de la vivo estas proporcia al la grado da progreso de la mondoj. La morto tie tute ne kunportas la abomenindaĵojn de la putriĝo; anstataŭ teruri, ĝi estas konsiderata kiel feliĉa aliformiĝo, ĉar en tiuj mondoj ne ekzistas la dubo pri l' estonteco. Dum la vivo la animo, ne estante enfermita en densa materio, disradias kaj ĝuas klarvivadon, kiu metas ĝin en staton de preskaŭ konstanta libereco kaj permesas al ĝi la liberan transsendon de la penso.

10. En tiuj feliĉaj mondoj, la ĉiam amikajn interrilatojn de la popoloj neniam malserenigas la ambicio submeti sian najbaron, nek la milito, kiu estas ĝia sekvo. Ne ekzistas mastroj, nek sklavoj, nek denaskaj privilegiuloj; nur la morala kaj la intelekta supereco starigas diferencon inter la kondiĉoj kaj donas superregadon. La aŭtoritato esta ĉiam respektata, ĉar ĝi estas donata nur al la merito kaj uzata ĉiam kun justeco. La homo ne penas altigi sin super la homo, sed super si mem per sia perfektiĝado. Lia celo estas alveni al la rango de la puraj Spiritoj, kaj tiu senĉesa deziro ne estas turmento, sed nobla ambicio, kiu igas lin studadi kun fervoro por ilin egali. Ĉiuj delikataj kaj altaj sentoj de la homa naturo tie troviĝas pligrandigitaj kaj purigitaj; la malamo, la malnoblaj ĵaluzoj, la abomena avideco de l' envio tie estas nekonataj; ligilo de amo kaj frateco kunigas ĉiujn homojn; la pli fortaj helpas la pli malfortajn. Ili posedas pli aŭ malpli da havaĵoj, tiom, kiom ili estas akirintaj per sia inteligento, sed neniu suferas mankon de ia bezonaĵo, ĉar neniu tie troviĝas en kulpelaĉeto; unuvorte, malbono tie ne ekzistas.

11. En via mondo, vi bezonas la malbonon por senti la bonon, vi bezonas nokton por admiri la lumon, la malsanon por ŝati la sanon. En tiuj mondoj kontrastoj ne estas necesaj; la eterna lumo, la eterna beleco, la eterna trankvileco de l' animo havigas eternan ĝojon, kiun ne nebuligas la angoroj de la materia vivo, nek la kontakto kun la malbonuloj, kiuj tien ne povas eniri. Jen, kion la homa Spirito pli malfacile komprenas; li estis sprita por pentri la turmentojn de l' infero, sed li neniam povis prezenti al si la ĝojojn de la ĉielo; kial tio? Tial ke, estante malsupera, li spertis nur punojn kaj afliktojn kaj neniel perceptis la ĉielan lumon; li povas do paroli nur pri tio, kion li konas; sed laŭmezure kiel li altiĝas kaj puriĝas, lia horizonto heliĝas, kaj li komprenas la bonon, kiu estas antaŭ li, kiel li komprenis la malbonon, kiu restis post li.

12. Tamen tiuj feliĉaj mondoj ne estas privilegiitaj, ĉar Dio ne estas partiema por iu ajn el Siaj infanoj; Li donas al ĉiuj la samajn rajtojn kaj la samajn rimedojn por tien alveni; Li igas ilin ĉiujn eliri el la sama punkto, Li ne favoras unujn pli ol la aliajn; la unuaj rangoj estas atingeblaj por ĉiuj; tiujn rangojn ili devas konkeri per sia laboro; ili povas tien alveni kiel eble plej frue, aŭ povas restadi dum centoj da jarcentoj en la malaltaĵoj de la homeco. (Resumo de l' instruado de ĉiuj superaj Spiritoj.)

Mondoj por kulpelaĉeto kaj por provoj

13. Kion mi diru al vi pri mondoj por kulpelaĉeto, krom tio, kion vi jam scias? Ĉar sufiĉas al vi konsideri la teron, sur kiu vi loĝas. La supereco de l' intelekto ĉe granda nombro de ĝiaj loĝantoj montras, ke ĝi ne estas primitiva mondo, destinita al la enkarniĝo de Spiritoj, ĵus elirintaj el la manoj de l' Kreanto. La denaskaj kvalitoj, kiujn ili kunportas, estas pruvo, ke ili jam vivadis kaj ke ili plenumis kelkan progreson; sed ankaŭ multenombraj malvirtoj, al kiuj ili estas inklinaj, estas montro de granda morala malperfekteco; tial Dio metis ilin sur sendankan teron, por ke ili tie elaĉetu siajn kulpojn per peniga laborado kaj per la ĉagrenoj de la vivo, ĝis ili estos meritintaj transiri en mondon pli feliĉan.

14. Tamen, ne ĉiuj Spiritoj, enkarniĝintaj sur la tero, estas tien senditaj por kulpelaĉeto. La rasoj, kiujn vi nomas sovaĝaj, estas Spiritoj, kiuj apenaŭ eliris el la infaneco kaj kiuj estas tie, se tiel diri, en edukado kaj por elvolviĝo per la kontakto kun Spiritoj pli progresintaj. Tuj poste venas la duoncivilizitaj rasoj, konsistantaj el tiuj samaj Spiritoj en progresado. Tiuj estas, en ia maniero, la indiĝenaj rasoj de la tero, kiuj grandiĝis iom post iom dum longaj jarcentaj periodoj; el tiuj rasoj kelkaj povis atingi la intelektan perfektecon de la plej kleraj popoloj.

Ĉe tiuj progresemaj rasoj la Spiritoj en kulpelaĉeto estas ekzotikaj sur la tero, se oni povas tiel diri; ili jam vivadis en aliaj mondoj, el kiuj ili estis elpelitaj sekve de sia obstinado en la malbono kaj tial, ke ili tie estis kaŭzo de malordo por la bonuloj; ili estas ekzilitaj, por kelka tempo, ĉe Spiritoj malpli progresintaj, kiujn ili havas kiel mision antaŭenigi, ĉar ili kunportis elvolviĝintan intelekton kaj la ĝermon de akiritaj konoj; tial la punataj Spiritoj troviĝas ĉe la plej inteligentaj rasoj; pro sama motivo, por tiuj rasoj la ĉagrenoj de la vivo havas pli da amareco, ĉar en ili estas pli da sentemeco, kaj ili pli suferas ĉagrenojn, ol la primitivaj rasoj, kies moralaj sentoj estas pli obtuzaj.

15. La tero prezentas do unu el la tipoj de mondoj por kulpelaĉeto, kies diverseco estas senlima, sed kiuj havas kiel komunan karakteron servi kiel loko de ekzilo al la Spiritoj ribelemaj kontraŭ la leĝo de Dio. Tie la Spiritoj devas batali samtempe kontraŭ la malvirteco de la homoj kaj kontraŭ la severeco de la naturo, duobla, peniga laboro, kiu kreskigas samtempe la kvalitojn de la koro kaj tiujn de l' intelekto. Tiel Dio, laŭ Sia boneco, faras la punon mem profito por la progresado de la Spirito. (Sankta Aŭgusteno. Parizo, 1862.)

Transiĝaj mondoj

16. Inter la steloj, kiuj trembrilas en la lazura arkaĵo, kiom da mondoj estas, kiel la via, difinitaj de la Sinjoro por kulpelaĉetoj kaj provoj! Sed estas ankaŭ aliaj pli mizeraj kaj aliaj pli bonaj, same kiel estas mondoj provizoraj, kiujn oni povas nomi "transiĝaj". Ĉiu planeda aro, turnmoviĝanta en la spaco ĉirkaŭ komuna fokuso, kuntrenas primitivajn mondojn, mondojn de ekzilo, de transiĝo kaj de feliĉo. Oni jam parolis al vi pri mondoj, kien la ĵus naskita animo estas lokata, kiam, nesciante ankoraŭ pri bono kaj malbono, ĝi povas marŝi al Dio, mastrante sin mem, dank’al sia libera volo; estis dirite al vi pri l' ampleksaj kapabloj, kiujn la animo posedas, por fari la bonon; sed, ho ve! multaj falas, kaj Dio, ne volante ilin neniigi, permesas al ili iri en tiujn mondojn, kie, tra sinsekvaj reenkarniĝoj, ili puriĝas, sin reformas, kaj de kie ili revenos indaj je la gloro, kiu estas al ili destinata.

17. La transiĝaj mondoj servas por transiro inter la mondoj de kulpelaĉeto kaj la mondoj feliĉaj. La animo, kiu pentas, trovas tie la trankvilon kaj la ripozon kaj kompletigas sian puriĝon. Sendube en tiuj mondoj la homo estas ankoraŭ submetita al leĝoj, kiuj kontrolas la materion; la homaro tie spertas viajn sensaciojn kaj dezirojn, sed ĝi estas liberigita el la senbridaj pasioj, kies sklavoj vi estas; tie la malhumileco ne silentigas la koron, ne plu estas la envio, kiu torturas, ne plu la malamo, kiu sufokas; la vorto "amo" estas skribita sur ĉiuj fruntoj; perfekta justeco regas la sociajn rilatojn; ĉiuj agnoskas Dion kaj penas aliri al Li, plenumante Liajn leĝojn.

Tamen tie ankoraŭ ne ekzistas la perfekta feliĉo, sed nur la aŭroro de la feliĉo. La homo tie estas ankoraŭ karna kaj tial elmetita al sortoŝanĝoj, de kiuj estas liberaj nur la estuloj tute senmateriiĝintaj; li devas ankoraŭ venki provojn, sed tiuj ne havas la akrajn angorojn de la kulpelaĉeto. Kompare kun la tero, tiuj mondoj estas tre feliĉaj, kaj multaj inter vi ĝojus tie restadi, ĉar tio estus la trankvilo post la uragano, la resaniĝado post kruela malsano; tamen la tiea homo, malpli absorbita per la materiaj aferoj, antaŭvidas la estontecon pli bone ol vi; li komprenas, ke la Sinjoro promesas aliajn ĝojojn al tiuj, kiuj fariĝas indaj je ili, kiam la morto denove falĉos iliajn korpojn por la naskiĝo de la vera vivo. Tiam la liberigita animo ŝvebos super ĉiuj horizontoj; ne plu la materiaj kaj maldelikataj sentumoj, sed la sentumoj de ĉiela kaj pura perispirito, enspiranta la emanaĵojn de Dio mem meze de la parfumoj de amo kaj karito, kiuj eliĝas el Lia sino.

18. Sed, ve! en tiuj mondoj la homo estas ankoraŭ erarema, kaj la Spirito de la malbono tie ne tute perdis sian povon. Ne antaŭeniri estas retropaŝi, kaj se la homo ne firme staras sur la vojo de la bono, li povas refali en la mondojn por kulpelaĉeto, kie lin atendas novaj kaj pli teruraj provoj.

Rigardu do tiun lazuran arkaĵon, en la nokto, en la horo de ripozo kaj preĝo, kaj el tiuj sennombraj sferoj, brilantaj super viaj kapoj, demandu vin mem, kiuj kondukas al Dio, kaj preĝu al Li, por ke unu el la transiĝaj mondoj malfermu al vi sian sinon post la kulpelaĉeto sur la tero. (Sankta Aŭgusteno. Parizo, 1862.)

Progresado de la mondoj

19. La progreso estas unu el la leĝoj de la naturo; ĉiuj estaĵoj kaj estuloj, senanimaj aŭ animhavaj, laŭ la boneco de Dio, estas submetitaj al tiu leĝo, ĉar Li volas, ke ĉio grandiĝu kaj prosperu. La detruado mem, kiu ŝajnas al la homo j la fino de ĉio ekzistanta, estas nur rimedo por alveni per transformado al stato pli perfekta, ĉar ĉio mortas por renaskiĝi, kaj nenio perdiĝas en la neniiĝon.

Samtempe kiel la vivantaj estuloj morale progresas, la mondoj, en kiuj ili loĝas, materie progresas. Kiu povus sekvi iun mondon en ĝiaj diversaj fazoj post la momento, kiam aglomeriĝis la unuaj atomoj, kiuj ekformis ĝin, tiu ĝin vidus supreniri skalon senĉese progresantan, sed tra nesenteblaj gradoj ĉe ĉiu generacio, kaj doni al ĝiaj loĝantoj restadejon pli agrablan, laŭmezure kiel la loĝantoj mem antaŭeniras sur la vojo de la progreso. Tiel, paralele marŝas la progreso de la homo, de l' animaloj, liaj helpantoj, de la vegetaĵoj kaj de la loĝejo, ĉar nenio estas senmova en la naturo. Kiel granda kaj inda je la majesteco de la Kreanto estas tiu ideo! kaj kontraŭe, kiel malgrandioza kaj neinda je Lia potenco estas la ideo, kiu centrigas Lian prizorgadon kaj Lian providencon en la nepercepteblan sableron, kiu esta via tero, kaj limigas la homaron al la nemultaj homoj, kiuj loĝas sur ĝi!

La tero, laŭ tiu leĝo, troviĝis materie kaj morale en stato malsupera ol tiu, en kiu ĝi estas hodiaŭ, kaj atingos en tiu duobla rilato gradon pli altan. Ĝi alvenis al unu el siaj periodoj de transformado, kiam anstataŭ mondo por kulpelaĉeto ĝi fariĝos transiĝa mondo; tiam la homoj sur ĝi estos feliĉaj, ĉar la leĝo de Dio tie regos. (Sankta Aŭgusteno. Parizo, 1862)


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2022 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.