La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA EVANGELIO
LAŬ LA SPIRITISMO

Aŭtoro: Allan Kardec

©2022 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

Al la legonto
Antaŭparolo
Enkonduko
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13 14
15 16 17 18 19
20 21 22 23 24
25 26 27 28
Aldono I
Aldono II

ĈAPITRO XXII: NE DISIGU TION, KION DIO KUNIGIS

Nerompebleco de l' edziĝo. Eksedziĝo.

Nerompebleco de l' edziĝo

1. Kaj venis al li Fariseoj, provante lin, kaj dirante: Ĉu estas permesate forsendi sian edzinon pro ĉia kaŭzo? Kaj responde li diris: Ĉu vi ne legis, ke en la komenco la Kreinto faris ilin vira kaj virina, kaj diris: Tial viro forlasos sian patron kaj sian patrinon, kaj aliĝos al sia edzino; kaj ili estos unu karno? Sekve ili estas ne du, sed unu karno. Kion do Dio kunigis, tion homo ne disigu. Ili diris al li: Kial do Moseo ordonis doni eksedzigan leteron, kaj forsendi ŝin? Li diris al ili: Moseo, pro la malmoleco de via koro, permesis al vi forsendi viajn edzinojn; sed ne estis tiel de la komenco. Sed mi diras al vi: Kiu forsendos sian edzinon krom pro malĉasteco, kaj edziĝos kun alia, tiu adultas; kaj kiu edziĝas kun la forsenditino, tiu adultas. (Mateo, 19:3-9. )

2. Nur tio, kio venas de Dio, estas neŝanĝebla; ĉiu verko de homoj spertas ŝanĝojn. La leĝoj de la naturo estas la samaj en ĉiuj tempoj kaj en ĉiuj landoj; sed la homaj leĝoj varias laŭ la tempoj, la lokoj kaj la progreso de l' intelekto. En la edziĝo, estas propre dia nur la kuniĝo de seksoj, por anstataŭado de l' estuloj, kiuj mortas; sed la kondiĉoj, laŭ kiuj fariĝas tiu kuniĝo, estas tiel homaj, ke en la tuta mondo ne estas du landoj, eĉ en la kristana civilizacio, kie tiuj kondiĉoj estas absolute la samaj, kaj estas neniu lando, kie ili ne ŝanĝiĝis kun la kreskado de la tempo. El tio rezultas, ke laŭ la civila leĝo, kio estas konforma al ĉi tiu en iu lando aŭ iu epoko, tio estas rigardata kiel adulto en alia lando aŭ alia tempo; kaj tiel okazas, ĉar la civila leĝo havas kiel celon kontroli la interesojn de la familioj, kaj tiuj interesoj varias laŭ la moroj kaj la lokaj bezonoj; tiel ekzemple, en iuj landoj nur la religia edziĝo estas laŭleĝa, en aliaj la du edziĝoj estas necesaj, fine en aliaj la civila edziĝo sola sufiĉas.

3. Sed en la kuniĝo de la seksoj, krom la materia dia leĝo, komuna al ĉiuj vivantaj estuloj, ekzistas alia dia leĝo, neŝanĝebla kiel ĉiuj leĝoj de Dio, ekskluzive morala, nome la leĝo de amo. Dio volis, ke la estuloj kuniĝu, ne nur per la ligiloj de la karno, sed ankaŭ per la ligiloj de l' animo, por ke la reciproka amo de la geedzoj transiru al ties infanoj, kaj ke du, anstataŭ unu, amu, zorgu kaj progresigu la naskitojn. Ĉu en la ordinaraj kondiĉoj de l' edziĝo estas kalkulata tiu leĝo de amo? Neniel; oni konsideras ne la amon de du estuloj, kiujn reciproka sento altiras unu al la alia, ĉar plej ofte tiu amo disrompiĝas. Oni ne serĉas la kontentigon de la koro, sed de la fiero, de la vantamo, de l' avideco, unuvorte, de ĉiuj materiaj interesoj; kiam ĉio akordas kun tiuj interesoj, oni diras, ke la edziĝo estas konvena, kaj kiam la sorto favoris la monujojn, oni diras, ke ĝi favoras ankaŭ la kuniĝon de la gejunuloj, kaj do ke ĉi tiuj estos nepre feliĉaj.

Sed nek la civila leĝo, nek la devoj, per kiuj ĝi ŝarĝas la kontraktantojn, povas anstataŭi la leĝon de amo, se tiu ĉi leĝo ne decidas pri l' unuiĝo. El tio rezultas ofte, ke tiuj, kiujn forto kunigis, disiĝas per si mem; ke la ĵuro, eldirita apud la altaro, estas trompa ĵuro, se eldirita kvazaŭ banala formulo; el tio naskiĝas la malfeliĉaj unuiĝoj, kiuj fine fariĝas krimaj, duobla malfeliĉo, kiun oni evitus, se en la kondiĉoj por la edziĝo oni ne forlasus la solan, kio ĝin pravigas antaŭ Dio: la leĝon de amo. Kiam Dio diris: "Vi estos nur unu karno", kaj kiam Jesuo diris: "Vi ne disigu tion, kion Dio kunigis", tion oni devas kompreni pri l' unuiĝoj laŭ la neŝanĝebla leĝo de Dio, kaj ne laŭ la ŝanĝema leĝo de la homoj.

4. Ĉu la civila leĝo estas do superflua kaj oni devus reveni al la edziĝoj laŭ la naturo? Certe ne; la civila leĝo havas kiel celon kontroli la sociajn rilatojn kaj la interesojn de la familioj, laŭ la postuloj de la civilizacio; jen, kial ĝi estas utila, necesa, sed variema; ĝi devas estis antaŭzorgema, ĉar civilizita homo ne povos vivi kiel sovaĝulo; sed nenio, absolute nenio konstraŭtaras al tio, ke ĝi estu konsekvenco de la leĝo de Dio; la malhelpoj al la plenumo de la dia leĝo originas de l' antaujuĝoj, kaj ne de la civila leĝo. Tiuj antaŭjuĝoj, kvankam ankoraŭ tre vivaj, jam perdis multon de sia povo ĉe kleraj popoloj; ili malaperos laŭ la morala progreso, kiu fine malfermos la okulojn al la homoj, por ke ili vidu la sennombrajn malbonaĵojn, kulpojn, eĉ krimojn, rezultantajn el la unuiĝoj faritaj, celante nur la materiajn interesojn; kaj iam oni demandos, ĉu estas pli humane, pli kariteme, pli morale kunforĝi unu al la alia du estulojn, kiuj ne povas vivi kune, ol redoni al ili la liberecon; ĉu la perspektivo de ia nerompebla kateno ne plimultigas la nombron da malregulaj unuiĝoj.

Eksedziĝo

5. La eksedziĝo estas homa leĝo, celanta disigi laŭleĝe tion, kio estas laŭfakte disigita; ĝi neniel kontraŭas la leĝon de Dio, ĉar ĝi nur korektas tion, kion la homoj faris, kaj estas aplikebla nur al la okazoj, kiam la leĝo de Dio ne estas konsiderita; se ĝi kontraŭus al tiu ĉi leĝo, la Eklezio mem estus devigita rigardi kiel maljustajn juĝantojn tiujn el siaj ĉefoj, kiuj, per sia propra aŭtoritato kaj en la nomo de la religio, ĉe pluraj okazoj, decidis la eksedziĝon; kaj tiam fariĝus duobla maljustaĵo, ĉar tia decido celis nur materiajn interesojn, ne la kontentigon de la leĝo de amo.

Sed Jesuo mem ne sankciis la absolutan nerompeblecon de l' edziĝo. Ĉu li ne diris: "Moseo, pro la malmoleco de via koro, permesis al vi forsendi viajn edzinojn"? Tio signifas, ke, jam en la tempo de Moseo, ĉar la reciproka amo ne estis la sola kaŭzo de l' edziĝo, la disiĝo povis fariĝi necesa. Sed, li aldonas: "ne estis tiel de la komenco"; tio estas, en la origino de la homaro, kiam la homoj ankoraŭ ne estis malvirtiĝintaj pro egoismo kaj fiero kaj vivadis laŭ la leĝo de Dio, la unuiĝoj, fonditaj sur simpatio, kaj ne sur vantamo, ne okazigis la disiĝon.

Li iras pli malproksimen: li precize difinas la okazon, kiam edzino povas esti forsendata, nome ĉe adulto; nu, adulto ne ekzistas tie, kie regas reciproka kaj sincera amo. Vere li malpermesas al ĉiu viro edziĝi kun forsendita virino, sed oni devas konsideri la morojn kaj la karakteron de la homoj de lia tempo. La Mosea leĝo en tiu okazo ordonis ŝtonmortigon; volante forviŝi barbaran moron, li bezonis tamen starigi ian punon, kaj li ĝin trovis en senhonorigo, kiun kaŭzus la malpermeso je dua edziniĝo. Ĝi estis iamaniere civila leĝo, kiu anstataŭis alian civilan leĝon, sed kiu, kiel ĉiuj leĝoj tiaspecaj, devus submetiĝi al la provilo de la tempo.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2022 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.