La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
LA EVANGELIO
|
©2024 Geo |
La Enhavo |
La Edukada Servo |
La malpeza jugo. La promesita Konsolanto. Instruoj de la Spiritoj: Regado de la Spirito de la Vero.
1. Venu al mi ĉiuj, kiuj estas laborantaj kaj ŝarĝitaj, kaj mi vin ripozigos. Metu sur vin mian jugon, kaj lernu ĉe mi, ĉar mi estas milda kaj korhumila; kaj vi trovos ripozon por viaj animoj. Ĉar mia jugo estas facila, kaj mia ŝarĝo estas malpeza. (Mateo, 11:28-30)
2. Ĉiuj suferoj: mizeroj, elreviĝoj, fizikaj doloroj, perdo de karaj estuloj, trovas sian konsolon en la fido al la estonteco, en la konfido al la justeco de Dio, kiujn la Kristo venis instrui al la homoj. Kontraŭe, la homon, kiu nenion atendas post tiu ĉi vivo, aŭ simple dubas, la afliktoj trafas per sia tuta pezo, kaj nenia espero venas mildigi ties amarecon. Jen, kio igis Jesuon diri:
Venu al mi ĉiuj, kiuj estas laborantaj kaj ŝarĝitaj, kaj mi vin ripozigos.
Tamen Jesuo metas kondiĉon al sia helpo kaj al la feliĉo, kiun li promesas al la afliktitoj; tiu kondiĉo troviĝas en la leĝo, kiun li instruas; lia jugo estas la observado de tiu leĝo; sed tiu jugo estas malpeza kaj tiu leĝo estas dolĉa tial, ke la leĝo de Jesuo trudas kiel devon la amon kaj la kariton.
3. Se vi min amas, vi observos miajn ordonojn. Kaj mi petos la Patron kaj Li donos al vi alian Parakleton, por ke li restadu kun vi por ĉiam; tiu estas la Spirito de la vero, kiun la mondo ne povas akcepti, ĉar ĝi lin ne vidas nek konas; vi lin konas, ĉar li restadas kun vi kaj estos en vi. Sed la Parakleto, la Sankta Spirito, kiun la Patro sendos en mia nomo, instruos vin pri ĉio, kaj vin rememorigos pri ĉio, kion mi diris al vi. (Johano, 14:15-17, 26.)
4. Jesuo promesas alian konsolanton: tiu estas la Spirito de Vero, kiun la mondo ankoraŭ ne konas, ĉar ĝi ne estas matura por lin kompreni. La Patro lin sendos, por instrui ĉiujn aferojn kaj por rememorigi tion, kion la Kristo diris. Se do la Spirito de Vero estis venonta poste, por instrui ĉiujn aferojn, ni konkludas, ke la Kristo ne ĉion diris; se li venas rememorigi tion, kion la Kristo diris, oni do ĝin forgesis aŭ miskomprenis.
Spiritismo venas, en la difinita tempo, plenumi la promeson de la Kristo: la Spirito de Vero prezidas ĝian starigon; ĝi revokas la homojn al la obeado je la leĝo; ĝi instruas ĉiujn aferojn, komprenigante tion, kion la Kristo instruis nur per paraboloj. La Kristo admonis:
"Kiuj havas orelojn por aŭdi, tiuj aŭdu"; Spiritismo venas malfermi la okulojn kaj la orelojn, ĉar ĝi parolas sen figuroj kaj sen alegorioj; ĝi levas la vualon, intence lasitan sur iuj misteroj; ĝi venas fine alporti superegan konsolon al la mizeruloj de sur la tero kaj al ĉiuj suferantoj, donante pravan kaŭzon kaj utilan celon al ĉiuj doloroj.
La Kristo diris: "Feliĉaj la afliktitoj, ĉar ili estos konsolataj"; sed kiel senti sin feliĉa pro la sufero, se oni ne scias, kial oni suferas? Spiritismo montras la kaŭzon de la suferoj en la antaŭaj ekzistadoj kaj en la misio de la tero, kie la homo elaĉetas sian pasintecon; ĝi montras la celon de la suferoj, kiujn ĝi prezentas kiel utilajn krizojn, kiuj alportas la resaniĝon, kaj kiel purigorimedon, kiu certigas la feliĉon dum la estontaj ekzistadoj. La homo komprenas, ke li meritis suferi, kaj li trovas la suferon justa; li scias, ke tiu sufero helpas lian progreson, kaj li ĝin akceptas senmurmure, kiel laboristo akceptas la laboron, kiu certigas al li la salajron. Spiritismo donas al li neskueblan fidon al la estonteco, kaj la korŝira dubo ne plu havas povon sur lia animo; ĝi igas la homon vidi la aferojn de tiel alte, ke la surteraj suferoj perdiĝas en la vasta kaj belega horizonto, kiun li ampleksas, kaj la perspektivo de la feliĉo, kiu lin atendas, donas al li paciencon, rezignacion kaj kuraĝon iri ĝis la fino de la vojo.
Tiel Spiritismo efektivigas tion, kion Jesuo diris pri la promesita Konsolanto; konon de l' aferoj, per kiu la homo scias, de kie li venas, kien li iras, kaj kial li estas sur la tero; ĝi revokas la homon al la veraj principoj de la leĝo de Dio, kaj lin konsolas per la fido kaj la espero.
5. Mi venas, kiel iam, al la devojiĝintaj filoj de Izrael, alporti al vi veron kaj disbati la mallumon. Aŭskultu min. Spiritismo, kiel iam mia parolo, devas atentigi la nekredantojn al tio, ke super ili regas la neŝanĝebla vero; la Dio bona, la Dio granda, kiu ĝermigas la planton kaj levas la ondegojn. Mi revelacias la dian doktrinon; kiel rikoltisto, mi ligis en garbojn la bonon dissemitan en la homaro, kaj mi diris: Venu al mi, vi ĉiuj, kiuj suferas!
Sed la sendankaj homoj deturniĝis de la vojo rekta kaj larĝa, kiu kondukas al la regno de mia Patro, kaj prenis la malglatajn vojetojn de la malpieco. Mia Patro ne volas neniigi la homan rason; Li volas, ke, helpante unuj aliajn, mortintoj kaj vivantoj, tio estas mortintoj laŭ la karno, ĉar morto ne ekzistas, vi kunlaboru unuj kun la aliaj kaj ke ne plu la voĉo de la profetoj kaj de l' apostoloj, sed la voĉo de tiuj, kiuj jam ne estas sur la tero, admonu: Preĝu kaj kredu! ĉar la morto estas la reviviĝo, kaj la vivo estas provado elektita, dum kiu la virtoj, kiujn vi okaze kulturadis, kreskos kaj disvolviĝos kiel la cedro.
Malfortaj homoj, kiuj komprenas la mallumon de viaj intelektoj, ne forpuŝu la torĉon, kiun la dia boneco metas en viajn manojn, por lumigi vian vojon kaj vin rekonduki, perditajn infanojn, al la sino de via Patro.
Mi estas tro tuŝita de kompato al viaj suferoj, al via grandega malforteco, por ne etendi helpeman manon al la malfeliĉaj devojiĝintoj, kiuj, vidante la ĉielon, falas en la abismon de l' eraro. Kredu, amu, meditu pri l' aferoj revelaciataj al vi; ne miksu la lolon kun la bona grajno, utopiojn kun veraĵoj.
Spiritistoj! amu, jen la unua admono; instruu vin, jen la dua. Ĉiuj veraĵoj troviĝas en Kristanismo; la eraroj, enradikiĝintaj en ĝi, havas homan originon; kaj jen el trans la tombo, kiun vi opiniis la neniiĝo, voĉoj krias al vi: Fratoj! nenio pereas: Jesuo Kristo estas la venkanto de la malbono, estu venkantoj de la malpieco. (La Spirito de Vero. Parizo, 1860.)
6. Mi venas instrui kaj konsoli la neniohavajn malfeliĉulojn; mi venas diri, ke ili levu sian rezignacion al la nivelo de siaj provoj; ili ploru, ĉar la doloro estis sanktigita en la ĝardeno de l' Olivarboj; sed li esperu, ĉar la konsolantaj anĝeloj ankaŭ venos sekigi iliajn larmojn.
Plugistoj, fosu vian sulkon; rekomencu morgaŭ la krudan laboron de hodiaŭ; la laboro de viaj manoj liveras la surteran panon al viaj korpoj, sed viaj animoj ne restas forgesitaj; kaj mi, la dia ĝardenisto, kulturas ilin en la silento de viaj pensoj, kiam la horo de ripozo sonos, kiam la teksaĵo elglitos el viaj manoj kaj viaj okuloj fermiĝos antaŭ la lumo, vi sentos aperi kaj ĝermi en vi mian altvaloran semon. Nenio perdiĝas en la regno de nia Patro, kaj viaj ŝvitoj, viaj afliktoj formas la trezoron, kiu vin riĉigos en la superaj sferoj, kie la lumo anstataŭas la mallumon kaj kie la plej nuda el vi ĉiuj estos eble la plej brila.
Vere mi diras al vi, kiuj portas siajn ŝarĝojn kaj helpas siajn fratojn, tiuj estas miaj tre amataj; instruu vin mem en la altvalora doktrino, kiu detruas la eraron de la ribeloj kaj konigas al vi la subliman celon de la homa provado. Same kiel la vento balaas la polvon, la blovo de la Spiritoj forviŝu viajn ĵaluzojn kontraŭ la riĉuloj de la mondo, kiuj ofte estas tre mizeraj, ĉar iliaj provoj estas pli danĝeraj ol la viaj. Mi estas kun vi, kaj mia apostolo intruas vin. Trinku el la vivanta fonto de l' amo kaj preparu vin, sklavoj de la vivo, por iam ĵeti vin, liberaj kaj ĝojantaj, en la sinon de Tiu, kiu kreis vin malfortaj, por fari vin perfektigeblaj, kaj kiu volas, ke vi mem prilaboru vian molan argilon, por ke vi mem estu la farantoj de via senmorteco. (La Spirito de Vero. Parizo, 1861.)
7. Mi estas la granda kuracisto de l' animoj, kaj mi venas alporti la kuracilon, kiu devas vin resanigi; la malfortuloj, la suferantoj kaj la malsanuloj estas miaj preferataj filoj, kaj mi venas savi ilin. Venu do al mi, vi ĉiuj, kiuj suferas estas ŝarĝitaj, kaj vi estos malŝarĝitaj kaj konsolataj; ne serĉu aliloke forton kaj konsolon, ĉar la mondo estas senpova por ilin doni. Dio faras al viaj koroj superan alvokon per Spiritismo; aŭskultu ĝin. Malpieco, mensogo, eraro, nekredemo estu elradikitaj el viaj dolorantaj animoj; ili estas monstroj, kiuj elsuĉas vian plej puran sangon kaj faras en vi vundojn preskaŭ ĉiam mortigajn. En la estonteco, humilaj kaj submetitaj al la Kreanto, vi praktiku la dian leĝon. Amu kaj preĝu; estu obeemaj al la Spiritoj de la Sinjoro; voku Lin el la fundo de via koro; tiam Li sendos al vi Sian Filon tre amatan, por instrui vin kaj diri al vi ĉi tiujn bonajn vortojn: Jen mi estas; mi venas al vi, ĉar vi min vokis. (La Spirito de Vero. Bordeaux, 1861.)
8. Dio konsolas la humilulojn kaj donas al ili la forton, kiun ili petas de Li. Lia potenco kovras la teron, kaj ĉiam apud larmon Li metis ian balzamon. La sinoferado kaj la abnegacio estas senĉesa preĝado kaj enhavas profundan instruon; la homa saĝeco loĝas en tiuj du vortoj. Ĉiuj suferantaj Spiritoj povu kompreni ĉi tiun veron, anstataŭ plendi kontraŭ siaj doloroj, la moralaj suferoj, kiuj estas destinitaj por vi sur la tero. Prenu do kiel devizon la jenajn du vortojn: sinoferado kaj abnegacio, kaj vi estos fortaj, ĉar ili resumas ĉiujn devojn, kiujn de vi postulas la karito kaj la humileco. La sento de la plenumita devo donos al via Spirito ripozon kaj al vi rezignacion. La koro batos pli bone, la animo sereniĝos kaj la korpo ne sentos malfortiĝon, ĉar ju pli profunde atingita estas la Spirito, des pli forta sentas sin la korpo. (La Spirito de Vero. Le Havre, 1863.)
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.