La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA EVANGELIO
LAŬ LA SPIRITISMO

Aŭtoro: Allan Kardec

©2023 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

Al la legonto
Antaŭparolo
Enkonduko
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13 14
15 16 17 18 19
20 21 22 23 24
25 26 27 28
Aldono I
Aldono II

ĈAPITRO XXV: SERĈU, KAJ VI TROVOS

Helpu cin mem, la ĉielo cin helpos. Rigardu la birdojn de la ĉielo. Ne afliktiĝu por posedi oron.

Helpu cin mem, la ĉielo cin helpos

1. Petu, kaj estos donite al vi; serĉu, kaj vi trovos; frapu, kaj estos malfermite al vi; car ĉiu petanto ricevas, kaj la serĉanto trovas, kaj al la frapanto estos malfermite. Plue, kiu homo el vi, kies filo de li petos panon, donos al li ŝtonon; aŭ se li petos fiŝon, donos al li serpenton? Se do vi, estante malbonaj, scias doni bonajn donacojn al viaj filoj, kiom pli certe via Patro, kiu estas en la ĉielo, donos bonaĵojn al tiuj, kiuj petas de Li? (Mateo, 7:7-11.)

2. El la surtera vidpunkto, la maksimo: Serĉu, kaj vi trovos, estas analoga al tiu ĉi: Helpu cin mem, kaj la ĉielo cin helpos. Tio estas la principo de la leĝo de laboro, kaj sekve de la leĝo de progreso, ĉar la progreso estas filo de la laboro, ĉar la laboro ekscitas la aktivecon de l' intelekto.

En la infaneco de la homaro, la homo uzas sian intelekton nur por serĉi nutraĵon, rimedojn por ŝirmi sin kontraŭ veteraj ŝanĝiĝoj kaj por defendi sin kontraŭ malamikoj; sed al li Dio donis plie ion, kion la besto ne posedas, nome: la senĉesan deziron je io pli bona; tiu deziro pelas lin al la serĉado de rimedoj, por plibonigi sian situacion, kaj instigas lin al eltrovoj, al elpensoj, al la perfektigo de la scienco, ĉar la scienco ja havigas tion, kio mankas al li. Per liaj esploroj lia intelekto kreskas, lia moralo puriĝas; la bezonojn de la korpo sekvas la bezonoj de la spirito; post la materia nutraĵo, li bezonas la spiritan nutraĵon, kaj tiel la homo pasas de la sovaĝeco al la civilizacio.

Sed la progreso, plenumata de ĉiu homo individue, dum la vivo, estas tre malgranda, eĉ nerimarkebla ĉe granda nombro da homoj; kiamaniere do la homaro povus progresi sen antaŭekzistado kaj reekzistado de l' animo? Se la animoj ĉiutage forirus por ne plu reveni, la homaro renoviĝus do senĉese per la primitivaj elementoj, havante ĉion por fari, ĉion por lerni; ne estus do klarigeble, kial la homo estus pli progresinta hodiaŭ, ol en la unuaj aĝoj de la mondo, ĉar ĉe ĉiu naskiĝo la tuta intelekta laboro devus ĉiam denove komenciĝi. Kontraŭe, revenante kun sia jama progreso, kaj ĉiufoje akirante ion plian, la animo pasas iom post iom de la barbareco al la materiala civilizacio, kaj de ĉi tiu al la civilizacio morala. (Vidu Ĉap. IV, § 17.)

3. Se Dio sendevigus la homon de la korpa laboro, la membroj de la homo atrofiiĝus; se de l’ intelekta laboro, la homa spirito restus en sia infaneco, en stato de besta instinkto. Tial Dio trudis al la homo laboron, kiel ion necesan, kaj diris al li: Serĉu, kaj ci trovos; laboru, kaj ci produktos; tiamaniere ci estos filo de ciaj verkoj, ci havos la meriton, ke ci estas ilia aŭtoro, kaj ci estos rekompencita laŭ tio, kion ci faris.

4. Aplikante ĉi tiun principon, la Spiritoj ne alkuras mem ŝpari al la homo la laboron de l’ esploroj, alportante al li eltrovaĵojn kaj elpensaĵojn plene faritajn kaj pretajn por uzado, en tia maniero, ke li nur devus preni tion, kion oni enmetus en lian manon, sen la peno klini sin por kapti, aŭ eĉ pripensi. Se estus tiel, la plej mallaborema povus riĉiĝi, la plej malklera povus senpene fariĝi klerulo, kaj ambaŭ opinius sin meritaj pri tio, kion ili efektive ne faris. Ne, la Spiritoj ne venas liberigi la homon de la leĝo de laboro, sed nur montri al li la celon, kiun li devas atingi, kaj la vojon, kiu tien kondukas, dirante al li: Marŝu, kaj ci alvenos. Ci trovos ŝtonojn sub ciaj piedoj; rigardu, kaj ilin forigu mem; ni donos al ci la necesan forton, se ci volas ĝin uzi. (La Libro de la Mediumoj, ĉap. XXVI, § 291 kaj sekvantaj.)

5. El la morala vidpunkto, tiuj paroloj de Jesuo signifas: Petu la lumon, kiu heligus vian vojon, kaj ĝi estos donita al vi; petu forton por malcedi al la malbono, kaj vi ĝin havos; petu helpon de la bonaj Spiritoj, kaj ili venos akompani vin, kaj, kiel la anĝelo de Tobija, ili servos al vi kiel gvidantoj; petu bonajn konsilojn, kaj tiuj ne estos al vi rifuzitaj; frapu nian pordon, ĝi estos al vi malfermita; sed petu sincere, kun fido kaj fervoro; prezentu vin kun humileco, ne kun aroganta mieno, alie vi estos forlasitaj al viaj propraj fortoj, kaj viaj faloj estos la puno por via fiero.

Tia estas la senco de tiuj vortoj: Serĉu, kaj vi trovos; frapu, kaj estos al vi malfermite.

Rigardu la birdojn de la ĉielo

6. Ne provizu al vi trezorojn sur la tero, kie tineo kaj rusto konsumas, kaj kie ŝtelistoj trafosas kaj ŝtelas; sed provizu trezorojn en la ĉielo, kie nek tineo nek rusto konsumas, kaj kie ŝtelistoj nek trafosas nek ŝtelas; ĉar kie estas via trezoro, tie estos ankaŭ via koro.

Tial mi diras al vi: Ne zorgu pri via vivo, kion vi manĝu, aŭ kion vi trinku; nek pri via korpo, kion vi surmetu. Ĉu la vivo ne estas pli ol nutraĵo, kaj la korpo pli ol vestaĵo?

Rigardu la birdojn de la ĉielo, ke ili ne semas, nek rikoltas, nek kolektas en grenejojn, kaj via Patro ĉiela ilin nutras. Ĉu vi ne multe pli valoras ol ili? Kaj kiu el vi per zorgado povas aldoni unu ulnon al sia staturo?

Kaj kial vi zorgas pri vestaĵo? Pripensu la liliojn de la kampo, kiel ili kreskas; ili ne laboras, nek ŝpinas; tamen ni diras al vi, ke eĉ Salomono en sia tuta gloro ne estis ornamita, kiel unu el ĉi tiuj. Sed se Dio tiel vestas la kampan herbaĵon, kiu ekzistas hodiaŭ, kaj morgaŭ estas ĵetata en fornon, kiom pli certe Li vestos vin, ho malgrandfiduloj?

Tial ne zorgu, dirante: Kion ni manĝu? aŭ: Kion ni trinku? aŭ: Kion ni surmetu? Ĉar pri ĉio tio serĉas la nacianoj; ĉar via Patro ĉiela scias, ke vi bezonas ĉion tion.

Sed celu unue Lian regnon kaj Lian justecon, kaj ĉio tio estos aldonita al vi. Tial ne zorgu pri la morgaŭa tago, ĉar la morgaŭa tago zorgas pri si mem. Sufiĉa por la tago estas ĝia propra malbono. (Mateo, 6:19-21 kaj 25-34.)

7. Prenite laŭlitere, tiuj ĉi vortoj estus deadmono de ĉia antaŭvidemo, de ĉia laboro kaj, sekve, de ĉia progreso. Laŭ tia principo, la homo limigus sin je ia pasiva atendado; liaj korpaj kaj intelektaj fortoj restus neaktivaj; se li farus el tia kondiĉo sian normalan vivon sur la tero, li neniam estus elirinta el la primitiva stato, kaj se li farus el ĝi sian nunan leĝon, li estus devigita al nenio, krom vivi senfare. La penso de Jesuo ne povus esti tia, ĉar ĝi estus kontraŭa al tio, kion li diradis ĉe aliaj okazoj, eĉ al la leĝoj de la naturo. Dio kreis la homon sen vestoj kaj sen ŝirmejo, sed donis al li intelekton, por ke la homo mem ilin fabriku. (Ĉ. XIV, § 6; ĉ. XXV, § 2.)

En tiuj vortoj oni devas do vidi nur poezian alegorion de la Providenco, kiu neniam forlasas la homojn, fidantajn al Li, sed Li volas, ke ili siaflanke laboru. Se Li ne ĉiam venas kun materiala helpo, Li tamen inspiras la ideojn, per kiuj ili trovus la rimedojn, por eliri el sia embaraso. (Ĉ. XXVII, § 8.)

Dio konas niajn bezonojn kaj provizas laŭnecese; sed la homo, nekontentigebla pri siaj deziroj, ne ĉiam scias kontentiĝi per tio, kion li havas; la necesaĵo ne sufiĉas al li, li bezonas la superfluaĵon; tiam la Providenco lasas lin al si mem; ofte la homo estas malfeliĉa pro sia kulpo mem kaj pro tio, ke li ne aŭskultis la voĉon, kiu avertis lin per lia konscienco; tiam Dio lasas lin suferi la sekvojn, por ke lia malobservo utilu al li estonte kiel leciono. (Ĉ. V, § 4.)

8. La tero produktos sufiĉe por nutri siajn loĝantojn, kiam la homoj scios administri ĝiajn produktaĵojn laŭ la leĝoj de justeco, de karito kaj de amo al la proksimulo. Kiam la frateco regos inter la popoloj, kiel inter la provincoj de unu sama imperio, la momenta superfluaĵo de unu loko provizos la momentan nesufiĉan kvanton de alia, kaj ĉiu havos la necesan. Tiam la riĉulo estos rigardata kvazaŭ homo, posedanta multe da semoj; se li dissemos ilin, ili produktos centoble por li kaj por aliaj; sed se li sola manĝos tiujn semojn kaj malŝparegos kaj perdos la ceterajn, kiujn li ne manĝis, ili nenion produktos kaj ne estos abundo por ĉiuj; se li enfermos ilin en sia grenejo, la vermoj ilin manĝos; tial Jesuo diris: Ne provizu al vi trezorojn sur la tero, ĉar ili pereas, sed provizu al vi trezorojn en la ĉielo, ĉar tiuj estas eternaj. Alivorte, ne donu al la havaĵoj materialaj atenton pli grandan, ol al la spiritaj bonaĵoj, kaj sciu oferi la unuajn por la utilo de la duaj. (Ĉ. XVI, §§ 7 kaj sekvantaj.)

Ne per leĝoj oni dekretas kariton kaj fratecon; se ĉi tiuj ne estas en la koro, egoismo ilin ĉiam sufokos; igi tiujn virtojn penetri en la korojn, jen la tasko de Spiritismo.

Ne afliktiĝu por posedi oron

9. Ne provizu oron nek arĝenton nek kupron en viajn zonojn, nek saketon por vojaĝo, nek du tunikojn, nek ŝuojn, nek bastonon; ĉar la laboranto meritas sian nutraĵon.

10. Kaj en iu ajn urbo aŭ vilaĝo, en kiun vi eniros, demandu, kiu tie estas inda; kaj loĝu ie, ĝis vi foriros. Kaj venante en la domon, salutu ĝin. Kaj se la domo estas inda, via paco venu sur ĝin; sed se ĝi ne estas inda, via paco revenu al vi. Kaj se iu ne akceptos vin, nek aŭskultos viajn vortojn, tiam forirante el tiu domo aŭ el tiu urbo, deskuu la polvon de viaj piedoj. Vere mi diras al vi: Pli elporteble estos por la lando de Sodom kaj Gomora en la tago de juĝado, ol por tiu urbo. (Mateo, 10:9-15.)

11. En tiu tempo, nenion strangan havis tiuj ĉi paroloj, kiujn Jesuo diris al siaj apostoloj, kiam li sendis ilin je l’ unua fojo por anonci la Bonan Novaĵon; tiuj vortoj estis konformaj al la patriarkaj moroj en Oriento, kie la vojaĝanto estis ĉiam akceptata en la tendon. Sed tiam la vojaĝantoj estis maloftaj; ĉe la modernaj popoloj la kresko de la cirkulado devis krei kutimojn novajn; kutimojn de l’ antikva tempo oni trovas nur en malproksimaj regionoj, kien la granda movado ankoraŭ ne penetris; se Jesuo revenus hodiaŭ, li ne povus diri al siaj apostoloj: Vojiru sen provizaĵoj. Krom la ĝusta senco, tiuj paroloj havas ankaŭ moralan sencon tre profundan. Per ili Jesuo instruis siajn disĉiplojn konfidi al la Providenco; cetere, nenion havante, ili ne povus tenti la avidecon de la homoj, kiuj ilin akceptus; tio estis rimedo, por distingi la karitemajn de l’ egoistaj; tial li diris: "Demandu, kiu estas inda vin gastigi", tio estas, kiu estas sufiĉe humana, por doni gastigon al vojaĝanto, havanta nenion por pagi, ĉar tiuj estas indaj aŭdi viajn parolojn; laŭ ilia karitemo vi ekkonos ilin.

Pri tiuj, kiuj ne volos ilin akcepti, nek ilin aŭskulti, ĉu li konsilis al siaj apostoloj tiujn malbeni, sin trudi, uzi perforton kaj ĝenon por ties konverto? Ne; tute simple kaj pure, ke ili iru aliloken kaj serĉu pli bonvolemajn homojn.

Tion saman konsilas Spiritismo al siaj adeptoj: Neniun konsciencon perfortu; neniun devigu lasi sian kredon, por adopti la vian; ne anatemu tiujn, kiuj ne pensas same, kiel vi; akceptu tiujn, kiuj venas al vi, kaj lasu pace tiujn, kiuj vin forpelas. Memoru la parolojn de la Kristo: iam oni perforte prenadis la ĉielon, nun oni envenas per mildeco. (Ĉ. IV, §§ 10 kaj 11.)


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2023 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.