La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo ![]()
Materialoj por geliceanoj |
![]() RADIANTA LOTUSOAŭtoro: J. D. Degreef |
©2023 Geo |
La Enhavo |
La reveno de majoro Pike inter la vivantojn kompreneble kaŭzis grandan sensacion en la angla-hinduja socio. Kiam kelkaj ĵurnaloj postulis oficialan esploron kaj revenĝon, ankaŭ la angla registaro aŭdigis sian voĉon. Ĝi tamen estis modera voĉo, kiu admonis al kvieto kaj kiu la faktojn reduktis al iliaj veraj proporcioj. Ĝi trankviligis la publikan opinion certigante, ke oni postulos kontentigon de la tibeta registaro, sed samtempe deklaris, ke kiom ajn bedaŭrinda estas la sorto de la kompatinda oficiro kaj kiom ajn da kialoj efektive ekzistas por malkaŝe montri la ĝeneralan indignon, la politikaj interesoj de Anglujo en la Oriento postulas takton kaj pacemon.
Per ĉi tiu deklaro la historio oficiale finiĝis, kialo por la grandaj ĵurnaloj ĝin meti en sian arkivon. En rondoj, en kiuj majoro Pike antaŭe troviĝis, lia terura historio tamen restis aktuala. La fino de la aventuro, la ekscitaj okazintaĵoj en Potala, la liberigo de la oficiro kaj la rolo kiun Camphuis kaj Tom Hutley ludis, kaŭzis multajn sensencajn famojn, kiuj grandparte naskiĝis el la ekscitita fantazio.
La realo havis nenion komunan kun tiu sensencaĵo.
Majoro Pike en Calcutta estis flegata en instituto por imbeciloj, kie oni duonjaron lin observis kaj poste lin deklaris ”neresanigebla” kaj ”nedanĝera”. Lia spirito restis en la tempo, kiam li ĉiun esperon por reakiri la liberecon metis sur la posedon de la papiruso, kiu menciis la ekziston de la sekreto de ’Radianta Lotuso’ kaj la nuraj vortoj, kiujn li kelkfoje eligis, ĉiam senŝanĝe restis: ”Al Erment, tagvojaĝon sude de Thebe… ”
George Camphuis kaj Tom Hutley dum kelkaj semajnoj estis la herooj de Calcutta. La inĝeniero estis invitita al la vicreĝo, kiu nome de la registaro lin dankis pro lia konduto. Tutan semajnon li restis la centro de la societa vivo en Calcutta, sed tio lin tiel lacigis, ke li sin sentis malŝarĝita de peza premo, kiam li povis surŝipiĝi sur ”Crainsborough,” kiu post belega marvojaĝo fine lin surbordigis en Rotterdam.
Du monatojn post lia reveno en Nederlando, la angla registaro skribis la finon de la aventuro de Camphuis. Ĝi resumiĝis en nur malmultaj linioj, kiuj al li sciigis, ke al Lia Reĝa Moŝto George V plaĉis lin kavalirigi en la Ordenon de sankta Georgo kun la drako ”rekompence de la kuraĝa kaj vivdanĝera savo de angla subulo.”
Tom Hutley ricevis oran poŝhorloĝon kaj monan rekompencon, pro kio li estis tiel kontenta, ke li tuj sin deklaris preta kaŭzi duan tondradeton en Potala.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2023 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.