La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


RADIANTA LOTUSO

Aŭtoro: J. D. Degreef

©2023 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

ĈAPITRO XXIX: REVIVIĜINTA

Per unu sola ekrigardo Camphuis ĉion vidis: malfreŝan ejon de dumetraj dimensioj, miniaturan rivereton, grandparte kovritan per ŝtono; malpurajn, surŝmiritajn murojn, sur la planko duone putriĝintan paperon, amason da sekiĝinta fekaĵo kaj en angulo ŝrumpintan homan estaĵon, degenerintan kadukaĵon…

La inĝeniero malfacile spiris. La aspekto de ĉi tiu aĉa, nedireble malpura, krudiĝinta kaj difektita restaĵo de tio, kio iam estis fortstatura viro, lin kelkajn momentojn plenigis per forta sento de korpa kaj morala naŭzo. La nuda korpo de la kompatinda oficiro similis skeleton kaj estis tute kovrita de krustoj kaj vundoj; lian vizaĝon preskaŭ tute kaŝis implikita amaso da blankegaj haroj, kiuj ĉirkaŭ liaj ŝultroj pendis ĝis la talio.

La manoj kun la konvulsie kurbigitaj fingroj kaj la longaj fenditaj ungoj impresis kiel la ungegoj de rabobesto.

Ĉi tiu degenerinta vivrestaĵo estis antaŭ preskaŭ tridek jaroj civilizita homo, lerta oficiro kaj sprita scienculo.

La detruo kaj kripligo estis tiel profunde konsternigaj, ke Camphuis timigite kiel en premsonĝo paŝis malantaŭen.

La sango premiĝis en lian vizaĝon, li havis senton kvazan li sufokiĝus kaj dum momento lia prudento rifuzis akcepti tiun teruraĵon kiel realaĵon.

Kiom da tempo li tiel kuŝis, sterniĝinta sur la ŝtonoj kaj per frenezaj okuloj fiksrigardanta al ĉi tiu senŝanĝa homa restaĵo, li poste neniam povis memori. Jen li kredis horojn, jen ŝajnis al li nur kelkajn sekundojn. Liaj fortegaj streĉiteco kaj emocio fine liberigis sin per raŭka krio kaj ĝin eliginte li reakiris la senton por la realeco kaj la volon por ekagi.

Venkinte la paralizan impreson de la unuaj momentoj,

Camphuis febrece aktiviĝis. La viro en la angulo ankoraŭ ne sin movis kaj lia regula spirado kaj fermitaj okuloj divenigis, ke li dormas. Camphuis tusis lian ŝultron kaj laŭte vokis la nomon de la malfeliĉulo…

”Sinjoro Pike… majoro… venu, sinjoro, vekiĝu, vekiĝu… ”

Li ja dekfoje ripetis la samajn vortojn kaj estis devigita ĉiam pli krude skui lin, kvankam li kaŝe timis, ke la viro disfalos sub liaj manoj.

”Sinjoro Pike, vekiĝu… Pike… Pike…” li kriis ĉiam pli kaj pli laŭte.

La malfeliĉulo eklevis la okulojn: senlumaj, malviglaj okuloj kun esprimo de ĉesinta vivo, kiu estis fremda al la realo.

”Pike, kara viro. Pike, Pike…” ripetis Camphuis, profunde tuŝita pro la senviva rigardo, per kiu la kompatindulo lin alrigardis. ”Pike, ĉu vi ne aŭdas min?”

Liaj vortoj iom post iom vekis pli da vivo en la ŝrumpinta figuro. La oficiro moviĝis. Li faris movon por stari ĝi kaj palpis per la manoj al la muro, serĉante la fendaperturon, kie li kutimis unufoje tage trovi sian malluksan hordeonutraĵon. Li vane serĉis kaj kun ĝemo li ree falkuŝiĝis.

”Pike, aŭskultu do. Pike…” senespere insistis Camphuis.

”Ĉu vi min aŭdas, ĉu vi min komprenas, Pike?…”

Subite la anglo levis la supran korpon kaj rigardante al Camphuis, li raŭktone eligis kelkajn vortojn.

”Jes, mi scias. Mi jam tion ofte diris: Erment, tagvojaĝon sude de Thebe…”

Kun profunda ĝemo Camphuis venkis sian lastan abomenon. Li sin klinis antaŭen kaj ĉirkaŭprenis la kompatindulon per la brakoj kaj lin tiris en la faritan aperturon. Tiam li rampis malantaŭen kaj per unu mano ŝirmante la postkranion de la oficiro, li singarde lin altiris.

Eĉ ne unu plendon eligante, tute senvola kaj rompita,

Pike restis tute pasiva. Senmova li restis kuŝanta en la koridoro; montris vivon nur liaj okuloj, turnitaj kun senvida, malsata esprimo al la lumo, kiu falis en la koridoron.

La lamao sin returnis de la terura aspekto, sed la gvardianoj ŝajne ne povis sin liberigi de ĝi.

Pro kruda ordono de Camphuis la lamao rapide kaj timigite alproksimiĝis.

”Jen, sinjoro, demetu tiun robon; ni portos la fremdulon al la ĉambro, en kiu mi kaj mia serviste loĝis.”

La lamao konsternite lin rigardis; evidente li malmulte ŝatis cedi sian robon por tiu celo. Pro sia emocio Camphuis grandparte perdis sian trankvilecon. Impulse li etendis la manon al sia revolvero, sed eĉ nur la subita gesto pruviĝis esti sufiĉa minaco. Rapide la lamao demetis sian robon kaj Camphuis singarde portis la oficiron al la lito el ŝafofeloj.

”Restu momenton ĉe li, sed ne tuŝu lin, sinjoro,” li ordonis al la tibetano, kiu embarasita kaj konsternita lin sekvis. ”Diru al la gardistoj, ke ili iru por preni akvon kaj tolaĵon, grandan kvanton, por ke mi povu plene bandaĝi lin.”

Dum la gardistoj rapide foriris, Camphuis iris en la korton. Tom Hutley ankoraŭ postenis antaŭ la fenestro, sed neniu alia sin montris. Per kelkaj rapidaj vortoj li informis sian kunulon kaj tiam reiris al la kompatinda Pike. Li unue lin senigis de la kaphararo kaj la barbo; poste deviginte la lamaon al helpado, li komencis plenzorge kaj singarde purigi la anglon. En unu horo Edward Pike nerekoneble ŝanĝiĝis: la maldika, sensanga vizaĝo estis razita kaj tute ŝmirita per dolĉiga oleo kaj la skeleteca korpo estis ĉirkaŭvolvita per tolaĵo de la piedoj ĝis la kolo. Dum la bandaĝado, kiu sendube estis doloriga, la kompatindulo eligis eĉ ne unu veon; eĉ ne geste li al Camphuis kontraŭstaris. Li lasis sin flegi kiel senhelpa infano kaj nek per vorto nek per rigardo li montris ian komprenon pri tio, kio okazas ĉirkaŭ li. Vestinte lin per kelkaj el siaj propraj vestaĵoj, la inĝeniero lin transdonis al la zorgoj de la lamao kaj iris al Potala, kie ĉio ŝajnis formortinta. En la ĉambro, kie li estis lasinta Tom Hutley, li ankoraŭ ĉion trovis en la sama stato: la tri tibetaj aŭtoritatuloj fiksrigardis antaŭ sin per konsternitaj rigardoj kaj la anglo kun febra malpacienco marŝis senĉese tra la ĉambro.

”Sinjoro,” sin turnis Camphuis al Dalai-lamao, tuj kiam li eniris la ĉambron, ”mi trovis la kompatindan majoron Pike. Lia situacio spitas ĉiun priskribon kaj ĉi tiu krimo sendube iam estos venĝata al via lando. Se la kulpuloj ankoraŭ vivus, mi ne hezitus mem esti la juĝisto, sed mi volas konsideri, ke vi ne estis la vera iniciatanto.

Sed mi supozas, ke la angla registaro… ”

”Sed vi scias, sinjoro, ke ni estas tute senkulpaj,” ekkriis Dalai-lamao per tremanta voĉo, senespere levante la brakojn.

”Mi scias; iugrade vi estas persone senkulpa. Sed la registaro sendube postulos kontentigon. Ni foriros post duonhoro, sinjoro; vi certe prizorgos, ke ĉio gustatempe estos preta.”

”Diru al mi, kiel vi ĉion deziras; tiukaze mi prizorgos, ke viaj ordonoj estos plenumataj, sinjoro,” konsentis la reganto. Li ŝatis, ke la danĝeraj gastoj kiel eble plej baldaŭ foriru; li senkondiĉe rezignaciis pri ĉiuj postuloj de la inĝeniero. Eĉ la kunkonduko de la Tasji-lamao kaj de la gvardiestro ne eligis de li protestan vorton; li estis certa, ke ĉia kontraŭstaro havus fatalajn sekvojn.

Je la fiksita tempo, ĉirkaŭ la kvara posttagmeze,

Camphuis fine forlasis Potalan. Interkonsiliĝe kun Tom Hutley li faris ĉiujn eblajn aranĝojn por sekurigi sin kaj siajn kunulojn kontraŭ perfida atako kaj kun ĝemo de malŝarĝiĝo li foriris el la sankta Lhasa, kiun li, plena de iluzioj, antaŭ multaj monatoj unuafoje eniris.

Li kaj la Tasji-lamao rajdis ĉe la antaŭo de la malgranda trupo; malantaŭ ili sekvis majoro Pike, kiu kuŝis sterni ĝinta sur ripozlito inter du gruntbovoj, malantaŭ kiuj venis kelkaj gruntbovoj kun la pakaĵaro. La finon de la malgranda karavano formis Tom Hutley kaj la gvardiestro, kiu evidente ne estis tre trankvila sub la murdemaj rigardoj, per kiuj lin gardis la anglo.

Nenie en la ĉirkaŭo aŭ sur la vojo iu vidiĝis. Camphuis komprenis, ke la eksplodo kaŭzis al la tibeta popolo bonefikan timon por la fremduloj.

Pro la mizera stato de majoro Pike la trupo nur malrapide progresis. La transporto postulis grandan zorgon kaj singardemon, kvankam la kompatindulo mem eĉ ne unu momenton al ili kaŭzis ĝenaĵojn aŭ malagrablaĵojn.

La demandoj, kiujn Camphuis kaj Tom Hutley ripete al li faris, ŝajne ne penetris al li kaj la nura intereso, kiun li montris, rilatis al la manĝaĵoj, kiujn oni kun plej granda singardemo kaj en malgrandaj kvantoj al li donis.

Nokte Camphuis kaj Tom laŭvice gardis kaj tio faris la vojaĝon tiel laciga, ke ili fine per ĝojkrio salutis la ekvidon de la Ozjilipla-montpasejo. La vojaĝo daŭris kvar tagojn kaj kiam ili ĉirkaŭ tagmezo atingis la landlimon, la inĝeniero sciis, ke la plej granda suferado jam finiĝis.

Ĉi tie li dankis ambaŭ tibetanojn pro ilia eskortado, kiel li ĝin ĝentile nomis. Lia ĝentileco restis nerespondita; ne parolante unu vorton kaj ne salutante, la Tasji-lamao kaj la gvardiestro turnigis siajn ĉevalojn kaj galope komencis la revojaĝon.

Camphuis longe postrigardis ilin, okupita de multegaj pensoj. Li denove preterpasigis al sia spirito ĉiujn okazintaĵojn, kiuj ligis lian memoron al la sankta kaj mistera Tibero, ĝis fine la voĉo de Tom lin vekis el lia reva meditado.

”Nun ni mem devos konduki la lamaojn, sinjoro,” rimarkigis Hutley.

”Jes kaj ni marŝos flanke de niaj ĉevaloj,” respondis Camphuis per distrita voĉo. Kiam li deĉevaliĝis, lia rigardo falis sur la monumenton, dediĉita al la memoro de vivanta mortinto.

In memoriam Edward Pike”… li laŭtvoĉe legis, montrante la surskribon al Tom.

”Jes, tiun ŝtonon ni nun povas forigi,” malgaje rimarkigis Tom.

”Ho, ne tuŝu ĝin,” kontraŭis Camphuis kun serioza voĉo. ”Ĝi estis la unua kaŭzo por la malkovro de la sekreto de Dalai-lamao. Ĉar mi legis la surskribon, mi eksciis, ke iu Edward Pike pereis en Tibeto kaj kvankam tio ĉi pruvigis ne vera, ĝi tamen donis signifon al la nomo, kiun citis Amèn Hoeï kaj naskis en mi suspektojn. Kaj krome, kara amiko, majoro Pike estas kvazaŭ mortinta; en Tibeto li spirite mortis, malgraŭ tio, ke ni ĝojas, ke li korpe reviviĝis… .”

Tion dirante li forŝovis la litkovrilojn, kiuj kovris la kompatindan anglon. Pro la malvarmo Pike malfermis la okulojn kaj afable jesante al li, Camphuis kun emocia voĉo finis: ”Ni reiras, majoro, hejmen, hejmen.”

Edward Pike vagigis sian senespriman rigardon de Camphuis al Tom Hutley kaj per kruda, rompita voĉo li respondis:

”Jes, jes, al Erment, tagvojaĝon sude de Thebe, mi diras; tagvojaĝon sude de Thebe… ”


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2023 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.