La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Antaŭen  


RADIANTA LOTUSO

Aŭtoro: J. D. Degreef

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

ENKONDUKO

George Camphuis vekiĝis tiun matenon en sia blokdomo ĉe la bordo de Sangpo pro forta frapetado sur la pordon. Oscedante li leviĝis de la improvizita lito el ŝafofeloj, bruske komprenigis al sia tibeta servisto, ke lin tedas tiu bombardado kaj komencis rapide sin vesti.

Poste li malriglis la pordon kaj enirigis sian serviston – senordan, malpuran tibetanon, kies malsprita vizaĝo kaj stulteco jam ok monatojn ĉiutage lin incitis.

Dum la viro pretigis la matenmanĝon, Camphuis eliris kaj perokule sekvis la Sangpo-bordojn. Tre malproksime leviĝis la malvarma, impresa Himalaja montaro kun siaj eterne neĝkovritaj suproj, kiuj nun kaŝiĝis en densaj nebuloj, kiuj kiel malsekecaj vatoj pendis de la grizaĉa ĉielo.

Antaŭ li kuŝis la fruktodona Sangpo-valo, ĉarma kaj ekzotika kiel malmultaj aliaj regionoj de la tero. La pentrindan belecon de la sovaĝa pejzago eĉ pligrandigis granda nombro da tendoj, kiuj ĝis malproksime en la ĉirkaŭo estis dismetitaj flanke de la bordoj. Ilin ĉiujn ornamis ruĝaj kaj verdaj flagrubandoj, pentrumitaj per la ses misteraj literoj de la tibeta preĝo: ”Om mani padme hum”. En la vasta tendaro jam regis en ĉi tiu frua horo intensa vigleco kaj longaj vicoj da tibetanoj, fervore svingante siajn preĝturnilojn, iris al la Sangpo-bordoj por fari sian matenpreĝon.

Forte impresita de la mistera ĉarmo, kiu eliris de la sovaĝa montpejzaĝo, Camphuis subite bedaŭris, ke li ĉion ĉi jam devas forlasi. Hodiaŭ li ekvojaĝos for al la civilizita mondo, kiun li antaŭ ok monatoj por kelka tempo adiaŭis.

Nur ĵus finstudinte en Delft kiel hidraŭlika inĝeniero, li estis invitita de belga asocio preni sur sin la gvidon de la irigadaj laboroj ĉe Sangpo, invito, kiu lin tre honoris, sed samtempe lin mirigis.

Li sin demandis, kial oni ĉi tiun sendube tre gravan taskon ne konfidis al pli sperta inĝeniero kaj kial oni elektis nepre nederlandanon, kiu rilate al irigaciado en montaj regionoj ja povas esti nur malmulte kompetenta.

Ĉi tiuj demandoj, al kiuj li ne povis trovi kontentigajn respondojn, komence vekis en Camphuis malfidon al la komisio, sed la belga entreprenisto forigis lian suspekton.

La tibetan registaron rilate al la elekto de inĝeniero preskaŭ ekskluzive gvidis politika singardemo. Ĝi konsideris la ĉeeston de nederlandano, apartenanta al pacema nacio, ne tiel danĝera por la trankvilo de Tibeto, kiel la restadon de anglo aŭ franco, de kiuj oni timis nedeziratan intereson pri tibetaj aferoj.

Ĉi tiu klarigo al Camphuis sufiĉis por subpremi sian malfidon; li sciis, ke la tibetanoj estas tre ekskluzivaj rilate al fremduloj kaj kvankam ankoraŭ restis nerespondita la demando, kial speciale li, sensperta inĝeniero, estis invitita por la gvido de la laboro, li senkontraŭe akceptis la komision. Post mallonga preparo li ŝipvojaĝis al Calcutta kaj de tie profunden penetris en la britan protektoraton Sikkem, kiu premiĝe kuŝas inter Nepal kaj Buthan. Laŭ la granda karavanvojo de Sikkem al Lantsjan li eniris Tibeton, landon, kiun oni konsideris la plej mistera de la mondo.

En la Dzjilipla-montpasejo lin atendis deko da armitaj tibetanoj, kiu lin post dudektaga irado kondukis al la fonto de Sangpo, la rivero, al kiu granda parto de la lando ŝuldas sian fekundecon.

George Camphuis ne baldaŭ forgesos tiun vojaĝon. Ĝi lin kondukis tra la plej dezerta parto de Tibeto, senviva, izolita kaj senkolora regiono de malgajiga monotoneco kaj de timiga aspekto, kiun nur kelkloke plivigligis la helkoloraj muroj de grandaj lamao-monaĥejoj. La gvidanto de la eskorto, tibeta monaĥo, kiu iom scipovis la francan lingvon, plenzorge evitis la malmultajn urbojn en la valo. La viro estis ne tre parolema kaj ne antaŭ ol ili atingis sian celon li lasis sian nekonfidenceman teniĝon.

Ĉi tie, ĉe la fonto de Sangpo, Camphuis trovis tendaron, en kiu loĝis kvincent laboristoj, vastan blokdomon por si mem kaj fine specon de laborprojekto, kiu indikis, ke la rivero per kanalo estu komunikigata kun montlago, kiu kuŝis je distanco de dek kilometroj okcidente, per kio ebliĝos la irigaciado de vasta regiono de fekunda valgrundo.

La laboro en ok monatoj pretiĝis kaj ĝia plenumo plene kontentigis Camphuis. La tibetanoj pruviĝis esti diligentaj laboristoj, kiuj sian mankon de praktikeco plenigis per granda kvanto da pacienco kaj fervoro. Lia propra situacio intertempe montriĝis esti malpli agrabla. Al li estis malpermesite forlasi la laborterenon; kaj la lamao, kiu lin asistis kiel interpretisto, senpretekste rifuzis eĉ iom informi lin pri la vivmaniero de la popolo kaj pri la regado de la lando.

Restinte ok monatojn en Tibeto, li pro tio pri la mistera lando nur eksciis, ke la popolo posedas profundan religian senton kaj ke ĝi havas senliman respekton por la pastroj, kiuj samtempe estas ĝiaj ekleziaj kaj civilaj mastroj. Longan tempon Camphuis timis, ke ĉi tiu eta scio pri Tibeto restos la nura, kiun li kunportos al Nederlando, sed, pruviĝis, ke pri tio li eraris.

Semajnon antaŭ la pretiĝo de la laboro, la tendaron neatendite vizitis lamao el la Tasji-Lunpo monaĥejo, kiu nome de Dalai-lamao, reganto kaj ĉefpastro de Tibeto, lin invitis al Lhasa, la sankta ĉefurbo de la lando. Ĉi tiu invito forte surprizis Camphuis. Li sciis, ke la reganto neniam sin montras al okcidentulo kaj eĉ en siaj plej kura ĝaj revoj li ne imagis iam esti akceptata de li.

Nun tamen la tempo de foriro alvenis. La antaŭan vesperon estis alveninta en la tendaron armita eskorto, kiu al li malfermos la kaŝitajn kaj bone ŝlositajn pordegojn de la sankta Lhasa. Tie li staros vidalvide al viro, kiun oni konsideris la plej nova reenkarniĝo de Budao kaj kiun piaj tibetaj legendoj prilumas per preskaŭ supertera brilo.

Scivoleme sin demandante, kio en Lhasa lin atendas, la inĝeniero ankoraŭ unu fojon levis la okulojn al la potencaj Himalajo-suproj. Ĉi tiun impreson de la regiono, kie li ok monatojn kiel soleca ekzilito vivis, li kaŝis profunde en la koron kaj konvinkita, ke ĉi kune finiĝis unu el la plej belaj periodoj de lia vivo, li reiris al la blokdomo kaj komencis sin prepari al la forvojaĝo.


<<  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.