La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


RADIANTA LOTUSO

Aŭtoro: J. D. Degreef

©2023 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

ĈAPITRO III: RADIANTA LOTUSO

La inĝeniero trovis la reganton de Tibeto en la sama teniĝo kiel li forlasis lin, kio igis lin dubi ĉu li en tiu tempo moviĝis. Lia riverenco estis respondata per malprofunda kapklineto kaj tuj Dalai-lamao komencis pridemandi lin.

”Ĉu vi sukcesis deĉifri la papiruson?”

”Jes, la traduko estas preta, sinjoro,” respondis Camphuis.

La reganto ĵetis flugan rigardon de kontenteco al la flanko de li sidantaj lamaoj kaj vigle daŭrigis:

”Ĉu vi bonvolas laŭtlegi al mi la enhavon?”

Camphuis plenumis lian deziron kaj kiam li finis, la Lamao kapneis.

”Mi ne bone komprenas ĉiujn tiujn strangajn esprimojn. Kion fakte signifas ĉi tiu dokumento, sinjoro?”

”La enhavon mi ja povas klarigi al vi, sed rilate la ceteron mi devas min limigi al konjektoj, sinjoro,” respondis la inĝeniero kaj rigardante la papiruson li daŭrigis:

”Paraŝito en la antikva Egipto devis malfermi la kadavrojn, el kiuj li antaŭ la enbalzamigo devis forigi la koron kaj la intestojn. La paraŝito, kiu ĉi tie nomiĝas Noeme, laboris en la Seti-domo, seminario por pastroj kaj kuracistoj, kiu troviĝis en la Nekropolo, la mortintejo de Thebe. Laŭ ĉi tiu manuskripto tiu paraŝito promesis transporti objekton, kiu nomiĝis ’Radianta Lotuso’, al la tombo de iu faraono. Poste li ŝajne bedaŭris tiun promeson.
Mi konjektas, ke ĉi tie temis pri malpermesita ago kaj ke tial li petis al la ĉefpastro sendevigon. La manuskripto diras, ke ĉi tiu sendevigo efektive estis donita, nome la 25-an de Paophi de la sesa regojaro de reĝino Menephta, kiu regis kelkajn jarmilojn antaŭ la kristana erao. Nur pri tio la papiruso nin informas,” finis Camphuis.

”Ĉu nur pri tio?” demandis Dalai-lamao per voĉo, kiu klare montris seniluziiĝon. ”Ĉu la strangaj vortoj, kiujn vi ne klarigis eble rilatas al ’Radianta Lotuso’?”

”Ne, sinjoro, ili estas datoj kaj titoloj,” respondis Camphuis firme.

”Kiun signifon la lotuso havis en la antikva Egiptujo, sinjoro?”

”La lotuso estis sankta floro, kiu troviĝis ĉe la bordoj de Nilo,” klarigis Camphuis.

”Kaj kion laŭ via opinio la aŭtoro de tiu ĉi folio indikis per ’Radianta Lotuso’?” demandis Dalai-lamao per voĉo, kiu klare montris streĉitecon.

”Kun certeco mi kompreneble kuraĝas nenion aserti, sed mi konjektas, ke ’Radianta Lotuso’ estas tre tre valora juvelo, sinjoro,” respondis la inĝeniero.

Dalai-lamao kontente kapmovis, kvazaŭ ĉi tiu respondo konfirmis lian propran konjekton.

”Ĉu vi kredas tiujn foliojn aŭtentikaj?”

”Jes, la originaleco ne estas pridubebla, sinjoro.”

”Nu, se oni al vi montrus la duan papiruson, en kiu la loko, kie kaŝigas ’Radianta Lotuso’, pli precize estas indikata, ĉu vi kredus vin kapabla trovi la juvelon?” informpetis la reganto.

”Se ’Radianta Lotuso’ ankoraŭ troviĝas en tiu kaŝita loko, tre certe, sinjoro,” respondis la inĝeniero. ”La antaŭa Seti-domo poste estis alikonstruata en templon, dediĉitan al Quornah kaj ĝiaj ruinoj apartenas al la famaj vidindaĵoj de Thebe.”

”Ĉu vi estas preta preni sur vin la gvidon de la esploro pri ’Radianta Lotuso’ kaj forvojaĝi kun unu el niaj kunfratoj al Egipto?”

Kvankam li por si dezirus akompananton pli agrablan ol lamao, Camphuis senhezite konsentis.

”Mi do klare al vi priskribos la komision. sinjoro,” daŭrigis Dalai-lamao. ”Vi por ni devas serĉi ’Radiantan Lotuson’ kaj por tio vi unue kontaktiĝu kun la viro, kiu posedas la duan papiruson. Vi klopodu ĝin aĉeti de li kaj por tio vi povos pagi ĉiun prezon, kiun li postulos. Kiam vi estos trovinta la juvelon, vi ĝin transdonu al nia frato kaj kun li revojaĝu al Lhasa. Dum la serĉado vi estu kiel eble plej singarda, tiel ke oni la juvelon ne al vi forŝtelu.
’Radianta Lotuso’ estas tre kara al ni kaj ĝia posedo estas por ni nedireble grava. Vi konsideru vian mision kiel sanktan mision kaj pro tio vi nenion preterlasu por ĝin sukcesigi. Ĉi tio estas la komisio, sinjoro kaj nun al mi diru viajn kondiĉojn,” finis la reganto.

Por tio Camphuis ne bezonis multajn vortojn.

”Por la plenumo de via komisio mi proponas la saman salajron kiel tiu, per kiu oni rekompencis mian laboron ĉe Sangpo, do cent kvindek sterlingajn funtojn pomonate, sinjoro. Se mi sukcesos trovi la juvelon kaj ĝin transporti al Lhasa, mi permesus al mi pretendi ekstran rekompencon, kies sumon vi fiksu laŭ via bontrovo. Ĉiuj elspezoj, ankaŭ tiuj por la ekipo de tropika vojaĝo, ŝarĝos la konton de la tibeta regno. Aliajn kondiĉojn mi ne bezonas fari, sinjoro,” finis la inĝeniero la mallongan resumon.

”Bone, viaj postuloj ŝajnas al ni justaj,” afable konsentis Dalai-lamao. ”Ĉiujn plurajn detalojn vi povas aranĝi kun Tasji-lamao de la Tasji-Lunpo monaĥejo. Ĉu vi mem eble ankoraŭ volas ion demandi?”

”Sinjoro, vi ankoraŭ ne donis al mi la adreson de la viro, kiu posedas la duan papiruson,” memorigis Camphuis al la reganto.

Ĉi tiu etendis la manon al malgranda kajereto kun nigra papera kovrilo. La inĝeniero iom surprizite konstatis, ke ĝi estas malmultekosta eŭropa notlibreto. Dalailamao kelktempe ĝin foliumis kaj ĝin tenis antaŭ Camphuis.

Ĉi tiu volis ĝin transpreni, sed la alia, je lia mirego, kun akratona ”ne” rapidmove retiris la manon.

”Notu la nomon kaj la adreson, sinjoro,” malmultvorte petis la reganto.

Prenante notblokon, Camphuis rigardis la folieton, kiun oni tenis antaŭ li. Je lia miro ĝi estis surskribita per anglaj vortoj kaj tradukante li notis: ”Amen Hoeï, la balzamisto, kiu preparas la kyphi-bulojn.”

Kaj poste, kun kvazaŭ ŝtoniĝinta rigardo, li legis la samajn vortojn, kiuj en la pasinta nokto en la Domo de la Sekreta Vivo klare al li sonis en la orelojn:

”Erment, tagvojaĝon sude de Thebe…”


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2023 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.