La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
RADIANTA LOTUSOAŭtoro: J. D. Degreef |
©2024 Geo |
La Enhavo |
Kiel mi jam al vi rakontis, mi en kunesto de la lamao de Polala kaj komisie de Dalai-lamao vojaĝis al Egipto,” komencis Camphuis. ”La vojaĝo celis fari esploron pri kaŝita juvelo, kiun nomis malnova hieroglifa manuskripto.
Ne gravas nun la detaloj de tiu vojaĝo, sed miaj esploroj ion malkovris, kio ŝajne rilatas al la morto de via amiko.”
”Kiel vi tion klarigas, sinjoro Camphuis?”
”Nu, mi malkovris, ke ne nur la hieroglifa manuskripto, sed ankaŭ notlibreto, kiun posedas Dalai-lamao, estis propaĵoj de majoro Pike,” respondis Camphuis firme. doktoro Housting rapide saltleviĝis.
”Jen do pruvo, ke la tibeta registaro scias pli pri la morto de majoro Pike,” li ekscitite ekkriis. ”Ĝi asertis, ke la pakaĵo senpostsigne malaperis kaj nun evidentiĝas, ke ĝin posedas la lamaoj. Ĉu tio estas sensignifa, sinjoro Camphuis? Kiel ĝi ekposedis tiun papiruson, se la registaro efektive estas tute senkulpa?”
”Respondon al tiu demando mi plurfoje serĉis,” serioze respondis la inĝeniero. ”Komence mi supozis, ke Dalai-lamao la papiruson donace ricevis, sed post tio, kion mi aŭdis de Amèn Hoeï, mi devis rezigni mian opinion.
Sed forĵetante ĉi tiun ideon, ni stariĝas antaŭ alia demando. Se ni jam akceptas, ke oni ĝin forrabis el la pakaĵo de Pike, kiu do tradukis la tekston por Dalai-lamao kaj kiu al li havigis la adreson de Amèn Hoeï? Nur Pike povis tion al li komuniki. Ĉi tie ni staras antaŭ enigmo, sed mi estas certa, ke estas rilato inter la manuskripto kaj la morto de majoro Pike.”
La doktoro streĉe pripensis kaj fine nee balancis la kapon.
”Mi ankaŭ ne vidas eblon solvi tiun problemon,” li rimarkigis.
”Ne, tio ja estas ekstreme malfacila. La sola hipotezo, kiu proksimas al probableco estas, ke majoro Pike estis murdita pro la posedo de la manuskripto. La enhavo de la papiruso pravigas tiun hipotezon. Ĉu vi iam aŭdis pri ’Radianta Lotuso’, sinjoro doktoro?”
”Ĉu pri ’Radianta Lotuso’?” ripetis Housting miligite.
”Ne, neniam; ĉu tio koncernas Pike?”
Camphuis levis la ŝultrojn kaj komunikante la enhavon de la papiruso, li klarigis la celon de sia komisio. Tuj kiam li ekparolis pri la profetaĵo de la Kandsur, doktoro Housting eksaltis surprizite.
”Mi trovis!” li vive ekkriis.
”Atendu, tio estis en 1904. Antaŭ ol la brita komisiono forvojaĝis al Tibeto, la oficiroj de la garnizono aranĝis festmanĝon. Partoprenis ankaŭ angla misiisto, kiu travojaĝis Tibeton kaj kelkan tempon gastloĝis en lamao-monaĥejo. Li multe rakontis pri la moroj kaj kutimoj de la tibetanoj kaj ankaŭ parolis pri ilia religio. Dum sia restado en la monaĥejo li iam parolis kun lamao pri la valoro de la lamaismo kaj la tibetano asertis, ke lia religio iniciatos la savon de la mondo. La misiisto demandis pri la bazoj de tiu konvinko.”
”Kaj ĉu, sinjoro doktoro?” insistis Camphuis maltrankvile, kiam Housting medite silentis.
”Atendu momenton… ho jes, mi jam memoras,” ekkriis la doktoro. ”La misiisto tiam ekaŭdis, ke la Kandsur antaŭdiras, ke iam en Tibeto plenumiĝos la preĝo, kiun enhavas la konatan ”Om mani padme hum”. Kvankam eĉ la plej bonaj tibetaj Kandŝur-klarigistoj ne scias la ĝustan signifon de tiuj vortoj, kiuj fakte nur estas speco de sorĉa formulo, oni kredas, ke la plej verŝajna traduko tekstas: ”Ho, juvelo en lotuso”. Nu, la Kandsur antaŭdiras, ke tiu ĉi juvelo venos el okcidento al Tibeto kaj ke ĉiu sincera kredanto beatiĝos per la rigardado de ĝia radianta beleco kaj povos meti la kapon sur la sinon de Budao. Jen verŝajne la Kandŝur-profetaĵo, pri kiu vi parolis.”
Camphuis surprizite estis aŭskultinta la doktoron.
”Via ekspliko klarigas, kial Dalai-lamao ’Radiantan Lotuson’ nomis sankta juvelo kaj mian komision sankta komisio. Sed nun ni renkontas alian enigmon. Ja devas esti iu persono, kiu rilatigis la enhavon de la egipta papiruso kun la profetaĵo kaj kiu klarigis la enhavon kaj la sencon de la antaŭdiro. Kaj majoro Pike ja ne povis esti tiu persono; li estis homo serioza kaj tutcerte ne intence trompis Dalai-lamaon.”
”Ne, nepre ne,” akcente respondis la doktoro. Li momenton meditis kaj subite viglatone demandis; ”Vi kompreneble ne trovis ’Radiantan Lotuson’, ĉu, sinjoro Camphuis?”
”Jes, mi certe ĝin trovis, sed ĝi pruviĝis esti egipta princino. Ŝian mumion mi trovis en muzeo en Luxor.
Kompreneble ŝia historio tute ne koncernas la Kandŝurprofetaĵon kaj pro tio Dalai-lamaon forte seniluziigos la rezulto de mia esplorado. Mi jam multe devis peni por konvinki la lamaon pri la fakto, ke ni bazis nian entreprenon sur miriga eraro kaj mi kredas, ke eĉ nun li ankoraŭ dubas. La opinio, ke ’Radianta Lotuso’ estas identa kun la juvelo de la profetaĵo tiel rokfirme enradikiĝis, ke eĉ oni min suspektis kaj eble ankoraŭ suspektas, ke mi interkonsiliĝe kun Amèn Hoeï ŝtelkaŝis la juvelon.”
Doktoro Housting eksaltis kai fajfis inter la dentoj.
”Se oni vin malfidas, atentu, mia amiko! Se la afero koncernus min, mi nepre ne reirus, sinjoro Camphuis.”
”Nu, kial ne?” demandis la inĝeniero ŝultrolevante.
”Mi ja povas esti singarda! Mi devas revojaĝi al Tibeto; mi ja devas respondeci, raporti kaj kasigi la salajron!”
”Prefere ĉion resendu kaj aldonu letereton kaj tiu malagrabla historio por vi finiĝu,” serioze al li konsilis la doktoro.
Camphuis metis manon en sian poŝon kaj ridante aperigis revolveron.
”Mi prefere ĝin ne uzas, sed se necese, ĝi ankaŭ povos iom partopreni la traktadojn,” li rimarkigis.
”Ĝi ne multe al vi utilos, se ili praktikos siajn diablajn sorĉaĵojn,” grumblis Housting.
Ĉe la vorto ”sorĉaĵojn,” la inĝeniero kore ekridis, sed la doktoro plenzorge balancis la kapon.
”Ne ridu pri tio, mia kara; vi ankoraŭ ne konas la tibetanojn!
Ĉu vi do scias, ke la boeatanoj ĉe la landlimo asertas, ke la lamaoj faras fulmon?”
”Ĉu fulmon?” ridis la inĝeniero.
”Jes, tiuj simpluloj ĝin nomas fulmo, ĉar ili ne komprenas la fenomenon. Sed estas fakto, ke estas lamaoj, kies tuŝo sufiĉas por iun paralizi. Supozeble tio estas artifiko, kiu baziĝas sur sugestio, sed laŭ la famo kelkaj el ili pri tio povas montri konsternigajn ekzemplojn. Por ni tiaj aferoj ne estas eksterordinaraj, sed malkleraj indiĝenoj tuj pensas pri supernaturaj povoj. Ĉiukaze ankaŭ ni estas senpovaj kontraŭ tiaj artifikoj kaj se ili vin enŝlosos en unu el siaj malbenitaj monaĥejoj, vi la karan sunon povos adiaŭi.”
La doktoro iom post iom incitiĝis, sed subite li sin regis.
”Ĉu vi certe scias, ke oni vin suspektas kaj spionas, sinjoro Camphuis?” li rediris zorgoplene.
”Absolute certe, sinjoro doktoro,” konfirmis la inĝeniero.
Li detale rakontis pri la malkovro, ke Wuangji dum la tuta vojaĝo kontaktis kun spiono, kiu sen lia scio partoprenis la vojaĝon kaj ke ĉi tiu jam dufoje klopodis traserĉi lian pakaĵon.
”Aŭskultu, sinjoro Camphuis,” komencis doktoro Housting, kiam la inĝeniero finparolis. ”Ĉio, kion vi al mi rakontis, plifortigis mian opinion, ke, se ne tuja danĝero vin minacas, vi tamen povos renkonti malfacilaĵojn.
Sekvu mian konsilon: se vi nepre volas reiri al Tibeto, tiam vin akompanigu. Mi havas anglan butleron, li dek du jarojn estis en hinduja servo, havas tridek kvin jarojn kaj ne timas eĉ tutan armeon da lamaoj. Krom tio, li konas la orientan popolon. Kunprenu lin; li volonte al vi servos kaj vi tiam almenaŭ havos helpon, kiun vi povos fidi.”
La doktoro insiste parolis, sed liaj vortoj ne havis efikon.
Camphuis ridetante balancis la kapon kaj rifuze gestis per la mano.
”Vi vidas fantomojn en lumplena tago, sinjoro doktoro.
Mi tutkore vin dankas pro via zorgemo, sed maksimume mi timu malagrablan interparoladon. Sekvi vian konsilon verŝajne signifas inciti Dalai-lamaon.”
”Nu, vi mem decidu, sed ankoraŭ iom konsideru,” admonis Housting.
”Kiam vi forvojaĝos, sinjoro Camphuis?”
”Morgaŭ matene, doktoro; mi esperas postmorgaŭ transiri la limon,” respondis la inĝeniero.
”Kaj kiom da tempo vi supozas resti en Tibeto?”
”Mi esperas, ke ĉio en dek aŭ dekdu tagoj estos aranĝita.”
”Bone, se mi eventuale dek ses tagojn post via foriro ankoraŭ nenion de vi estos eksciinta, mi kredos, ke io ne estas en ordo kaj faros aranĝojn. La fatala fino de mia amiko tiurilate al mi ion instruis.”
”Mi estas nepre certa, ke tio ne estos necesa, doktoro, sed por trankviligi vin, mi rezignacias pri via decido.
Intertempe ni tute deviis de nia temo: la sekreto de Dalai-lamao… ”
Longan tempon ili ankoraŭ sin okupis pri siaj konsideroj pri la morto de majoro Pike kaj la tibetaj situacioj kaj fine Camphuis adiaŭis. Antaŭ ol li forlasis la verandodomon, doktoro Housting per sia binoklo ekzamenis la ĉirkaŭon, sed la kampvojo kuŝis tute forlasita kaj eĉ ne ombro de persekutanto estis videbla.
La inĝeniero malrapide repromenis al la urbo, en la centro faris kelkajn aĉetojn kaj poste turnis sin al la hotelo.
Por surprizi sian amikon Tszang, li kelkfoje atendis, post ĉirkaŭiro de stratangulo, la preterpasantojn, sed la spiono sin ne montris kaj fine Camphuis estis nepre konvinkita, ke oni rezignis la persekutadon.
De la indiĝena hotelpordisto li ricevis la ŝlosilon de sia ĉambro kaj supreniris, forrifuzante la ĝenajn komercistojn per mallonga sed firma gesto. Tuj kiam li estis malferminta la ĉambropordon, Camphuis plenkonfuze haltis: ambaŭ liaj kofroj estis rompe malfermitaj kaj ilia enhavo kuŝis disĵetita sur la planko. Post kiam li iom rekvieti ĝis, la inĝeniero faris rapidan esploron. Mankis nenio; eĉ liaĵn tratojn kaj arĝentmonon la rompŝtelisto ne tuŝis.
Camphuis tuj komprenis, ke nur Tszang povas esti la farinto. La celo de la enŝteliro estis facile divenebla: Lu Tszang esperis trovi ion, kio konfirmos iliajn konjektojn, ke ili estas trompitaj rilate al ’Radianta Lotuso’. Konvinkite, ke la vizito ĉe la doktoro postulos sufiĉan tempon, la ĉino rapide estis reirinta al la hotelo kaj dank’al la nesufiĉa gardado li sukcesis enŝteliri la ĉambron kaj traesplori la kofrojn.
Kiam Camphuis finis sian inspektadon, li venigis la hotelestron. La viro tute konsterniĝis, kiam li ekaŭdis pri tiu impertinenta enŝteliro kaj tuj kunvenigis ĉiujn servistojn. Per la pridemandado evidentiĝis, ke la ĉambro kelkan tempon restis nefermita por la purigistoj; estis klare, ke le enŝtelirinto profitis tiun sengardan momenton.
La hotelestro senfine senkulpigis sin kaj faris specialajn aranĝojn por malhelpi ripetiĝon. Camphuis, komprenante, ke postparoloj ja ne povas nuligi la okazintaĵon, forsendis la indignitan estron kaj telefonis al doktoro Housting. Estis klare rimarkeble, ke la skoto konsterni ĝis; insiste li ankoraŭfoje konsilis al la inĝeniero ŝanĝi sian decidon kaj ne reiri al Lhasa.
Camphuis ŝerce malakceptis la prononon, sed li tamen baldaŭ konstatis, ke doktoro Housting ne facile estis trankviligebla. Post lunĉo li ree troviĝis en sia ĉambro, kiam servisto al li komunikis, ke iu venis por paroli kun li. Mirigita li ordonis enkonduki la vizitanton kaj streĉatende li fiksis la rigardon sur la pordon.
Momenton poste eniris eŭropano, impona figuro kun bonula buldoga vizaĝo. Militiste li eklevis la manon al sia tropika kasko kaj kiam Camphuis post eta kapklino demande lin rigardis, li sin prezentis: ”Tom Hutley, de la 119-a Infanteriregimento.”
”Agrable al mi, sinjoro Hutley kaj per kio mi povas al vi servi?”
”Mi esperas, ke mi povos servi al vi, sinjoro; min sendis doktoro Housting, mia mastro, kaj li komisiis al mi vin akompani al Tibeto kaj ankaŭ rekonduki vin, ĉu kun ĉu sen via konsento. Mia nomo estas Tom, sinjoro, mia kofro staras malsupre.”
Camphuis ekridegis; li komencis trovi la troan zorgemon de la doktoro komika, tamen li samtempe komprenis, ke li ne plu povos lin kontraŭstari per sia propra senzorgemo.
”Nu Tom, mi do rezignos mian kontraŭstaron,” li ridante decidis. ”Ni do faru plezurvojaĝon, kvankam mi dubas, ĉu en Tibeto plezuro estas trovebla.”
”Ni iom da plezuro kunprenos, sinjoro, ni iom kunprenos,” diris Tom Hutley manfrotante. ”Kaj ni eĉ kunprenos sufiĉan kvanton, tiel ke ni ankaŭ povos iom prezenti al ili, se montriĝos necese.”
Kaj per la mano frapetante sur sian poŝon li finis: ”Jen mi havas surprizon, pri kiu ili ege miros, sinjoro, sed ni esperu, ke la tibetaj sorĉistoj havos antaŭsenton pri tio kaj ne ĝenos nin.”
Duone konjektante, ke la anglo havas revolveron en tiu poŝo, Camphuis ankaŭ montris sian, sed je lia surprizo Tom Hutley malestime kapneis. El unu poŝo li aperigis tri ŝraŭbingojn kaj el la alia tri brilantajn objektojn, kiuj havis formon kaj grandecon de ovoj.
”Porinfana ludilo,” li grimacis, montrante al la revolvero.
”Kaj tio do?” demandis Camphuis mirigite.
”Ĵetgrenadoj el nikelŝtalo, plenigitaj per lidito (angle: lyddite = eksplodaĵo)… Mi momenton foriros por preni mian kofron, sinjoro; la doktoro al mi diris, ke mi dormu en via ĉambro…”
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.