La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


RADIANTA LOTUSO

Aŭtoro: J. D. Degreef

©2022 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

ĈAPITRO XXII: LHASA EN FESTORNAMO

La lasta nokto en la hotelo trankvile pasis. Camphuis nur tion atendis; li konjektis, ke Lu Tszang post la enŝteliro tuj postvojaĝis sian amikon Wuangji kaj nun jam troviĝas sur tibeta teritorio.

Post mallonga adiaŭa vizito al doktoro Housting li sin pretigis por la vojaĝo kaj ĉirkaŭ tagmezo forlasis Calcuttan, kien li, deviante de sia unua piano, esperis reveni post kelkaj semajnoj. La vojaĝo prospere kaj agrable plenumi ĝis. Tom Hutley montris sin amuza kaj interesa vojaĝkunulo kaj multe pli baldaŭ ol ili atendis, ili atingis la finstacion de la fervojo. Ĉi tie Camphuis aĉetis paron da kurdaj ĉevaloj kaj gruntbovon por sia pakaĵo kaj tridek ses horojn post kiam ili forlasis Calcuttan, ambaŭ vojaĝantoj proksimiĝis al la tibeta landlimo. La inĝeniero antaŭvidis, ke oni lin atendos en la Dzjiliplamontpasejo kaj evidentiĝis, ke li ne eraris. Apud la monumento, dediĉita al la memoro de Edward Pike, venis al li renkonte armita eskorto. La ĉefo sin prezentis kiel estro de la Potala-gardistoj, kiun Camphuis laŭ sia memoro neniam antaŭe renkontis.

La tibetano ne povis kaŝi sian miron, vidante la inĝenieron akompanata de nekonata blankulo kaj kiam li konstatis, ke ĉi tiu ŝajne intencis same transiri la limon, li atentigis la inĝenieron pri tio, ke oni al li ordonis nur lin allasi en Tibeton.

Camphuis antanvidis ĉi tiun malfacilaĵon kaj li havis sian respondon preta.

”Ĉi tiu viro estas mia servisto kaj se li ne povas min akompani al Potala, mi tuj reiros, sinjoro,” li firmdecide diris al la estro.

La estro mienis venkita kaj ĵetis ĉagrenan rigardon al Tom Hutley.

”Kiel nomiĝas tiu fremdulo kaj de kie li venas?” li demandis malbonhumore.

”La viro nomiĝas Hutley kaj loĝas en Calcutta, sinjoro,” respondis Camphuis.

La tibetano hezitis, ree esplorrigardis Tom kaj ŝajne fine komprenis, ke li nur povas rezignacii pri la neeviteblaĵo.

”Bone, li sekvu nin, sed li ne malproksimiĝu,” li konsentis per malafabla voĉo. Li formis kun kvar gvardianoj la antaŭon de la karavano kaj kvar aliaj konsistigis la finon.

”Oni sin tuj sentas malliberulo en ĉi tiu malbenita lando,” rimarkis Tom malbonhumore.

”Jes, tiel vojaĝas fremdulo tie ĉi,” respondis Camphuis, kun rideto ŝultrolevante.

Dum la vojaĝo, kiu rapide komenciĝis, Tom eĉ ne momenton malproksimiĝis de Camphuis kaj restis gardema kiel hundo. La estro sekvis la fluon de Bramaputro, kies bordoj al Camphuis montris eksterordinaran viglecon.

La knaboj en la vilaĝoj kaj la tendoj de la brutgardistoj, kiujn oni preterpasis estis feste ornamitaj kaj la popolo ŝajnis esti en gaja humoro. En la proksimo de Lhasa ĉi tiu festaspekto eĉ pli okulfrapis kaj ekster la muroj de la urbo estis kolektitaj grandegaj aroj da ŝafoj kaj de gruntbovoj, kiuj plenigis la aeron per orelŝiraj blekado kaj muĝado. Camphuis fine ne pli longe povis regi sian scivolemon kaj demandis al la estro pri tiu vigla aspekto de la regiono.

”Ni morgaŭ festos la Lasarfeston, memore de la venko de Budao super la ses aziaj falsdoktrinoj,” respondis la estro per malĝentila voĉo. Dum la vojaĝo li neniun vorton propriniciate diris kaj evidente ne povis al Camphuis pardoni, ke li kontraŭis liajn severajn ordonojn.

”Kaj kial tiom multe da brutaroj ĉi tie troviĝas?”

”Ili el la tuta lando estas kunigitaj tien ĉi por esti benataj en Potala,” klarigis la gvardiestro nebonvoleme.

Camphuis lin dankis kaj silente la vojaĝo estis daŭrigata, ĝis fine oni atingis Potalan. La inĝenieron scivoleme rigardegis la lamaoj, sed kiam ili rimarkis Tom Hutley en lia kunesto ili unue lin kaj poste sin reciproke konsternite alrigardis. La estro kriis al ili kelkajn nekompreneblajn vortojn kaj kvazaŭ temus pri efektivigo de konata programo unu el la lamaoj faris signon al Camphuis por lin sekvi.

Same kiel la unuan fojon la inĝeniero tuj estis kondukata al la Domo de la Sekreta Vivo.

Tom volis lin sekvi, sed du lamaoj baris al li la vojon kaj komprenigis al li, ke li devas atendi. Hutley eĉ ne unu francan vorton komprenis kaj incitiĝante pro ĉio, kion li vidis ĉirkaŭ si, li ne longe meditis, forte flankenpuŝis ambaŭ monaĥojn kaj postkuris Camphuis. La inĝeniero vidis la perfortan agadon de Tom kaj zorgeme li avertis lin esti prudenta kaj regi sian maltrankvilon, Hutley grumblis ion nekompreneblan kaj sekvis Camphuis en la ĉambron, kie ĉi tiu ankaŭ dum sia unua vizito loĝis.

La unuan kvaronhoron Camphuis kaj Tom restis solaj kaj ĝuste kiam la inĝeniero je sia miro konstatis, ke ili ne estas gardataj, reaperis la lamao, nun akompanata de du soldatoj. Same kiel Tom li momenton kredis, ke oni volas perforte disigi ilin kaj fulmrapide li jam pripensis, kiel li povos tion malebligi, kiam subite al li io puŝiĝis en la manon.

La tuŝo de la malvarma, spegulglata objekto momenton lin tremigis: Tom al li donis unu el la ĵetgrenadoj kaj kvankam li forte abomenis tian mortigilon, li tamen ĝin enpoŝigis.

”Se ili sukcesos nin disigi, ĉu dum dormo, ĉu dum maldormo kaj vi estos en danĝero, vi ĝin ĵetu antaŭ iliajn piedojn, sinjoro,” Tom avertis rapide.

Ilia zorgemo pruviĝis antaŭtempa. La tibetanoj eniris apudan ĉambron kaj momenton poste reeliris kun amaso da feloj, kiujn ili metis en la ĉambron de la gastoj.

Poste ili alportis grandan korbon da manĝaĵoj kaj pelvon kun oleo kaj flosanta meĉo, post kio la gardistoj silente malaperis.

La lamao atende rigardis al Camphuis kaj ĉi tiu afable al li kapklinis.

”Estas bone, sinjoro; ni klopodos al ni komfortigi por la nokto. Ni verŝajne povos lavi nin ĉe la rivereto, kiu fluas tra la korto, ĉu ne?”

”Jes, sed malpermesite estas forlasi la korton, sinjoro,” avertis la tibetano.

”Mi komprenas; mi ankoraŭ memoras la tibetan regulon de gastamo,” respondis Camphuis kun preskaŭ nerimarkebla moko. Vidante, ke la lamao volas foriri, li rapide daŭrigis:

”Ĉu vi eble scias kiam Pantsjen Rinpotsje volas min akcepti, sinjoro?”

”Ne, sed ĉiukaze ne hodiaŭ,” respondis la lamao.

”Tion mi ankaŭ ne atendis, sed ĉu vi povas porti mian peton por kiel eble plej baldaŭ esti allasata ĉe la sankta mastro? La malproksima vojaĝo, kiun mi faris, min lacigis kaj mi volonte baldaŭ reirus al mia propra lando.”

”Mi portos vian peton al la gvardiestro, sinjoro,” promesis la tibetano ŝultrolevante, kvazaŭ li volus komprenigi, ke tia peto estas senutila. Li foriris kun mallonga saluto kaj kiam la inĝeniero estis esplorinta la koridoron, li kontente kapklinis al Tom.

”La kutimoj ŝanĝiĝas ĉi tie, kara knabo; neniu gardisto antaŭ nia pordo! Ni ĝuas pli da libereco ol ĉe mia antaŭa vizito.”

”Ĉu vi tion nomas libereco?” mokis Hutley. ”Mi pli sentas min mortkondamnito; ĉe la kafiroj en Suda Bengalujo mi ĝuis pli da libereco kiel kaptito ol ĉi tie kiel gasto.”

Grumblante li tuj antaŭ la pordaperturo aranĝis sian liton, malplaĉe rigardante la ŝafofelojn. Post tio ili iris al la korto por sin refreŝigi ĉe la rivereto. La mallarĝa flueto nun estis pli sovaĝa ol dum la unua vizito de Camphuis; la akvo de la montriveretoj tre altigis la nivelon de Bramaputra kaj ĉi tiu fordonis sian superfiuon al la multnombraj flankriveroj. En la korto la akvo klukis kaj plaŭdetis senripoze antaŭen, per rapida forto, kiu sin komunikis al la akvorado de la preĝocilindro, kiu freneze rondturniĝis.

Post la vespermanĝo Camphuis kaj Tom dankeme profitis sian liberecon por rigardi la Domon de la Sekreta Vivo. Kiel Camphuis jam antaŭe konjektis, la dekstra alo de la konstruaĵo konsistis el longa vico da ĉambroj, el kiuj nur tri posedis pordon, kiuj tamen estis ŝlositaj.

Ĉiuj ĉambroj pruviĝis neloĝataj kaj fluga esploro pruvis, ke neniu el ili estas pli komforta ol ilia propra ĉambro.

La maldekstra muro de la larĝa koridoro altgrade ekscitis ilian scivolemon. Neniu el ili komprenis, al kio utilas la larĝaj leterkestaj aperturoj, da kiuj multaj tie trovi ĝis. Ili nur konstatis, ke la abomena odoro, kiu pendas en la konstruaĵo, venas tra tiuj aperturoj en la koridoron, laŭ kio ili faris ĉiajn supozojn. Tom frapis sur la muron, kio produktis obtuzan sonon, kvazaŭ batiĝus sur masiva rokvando. Malgraŭ tio la inĝeniero opiniis, ke trovi ĝas libera spaco malantaŭ ĝi, verŝajne kloako, ĉar lokante sian orelon antaŭ unu el la aperturoj, li klare aŭdis malfortan susuron, kvazaŭ de plaŭdanta miniatura rivereto.

”Ĉi tiu Domo de la Sekreta Vivo estas malgajiga restadejo, sinjoro,” rimarkigis Tom kapmovante.

”Jes, ĝi ne estas tre agrabla,” konsentis Camphuis kaj oscedante li daŭrigis: ”Ni dormu Tom. Tuj kiam tagiĝos, finiĝos la ripozo, tion ja prizorgos la gruntbovoj kaj la ŝafoj.”

Duonhoron poste ambaŭ profunde dormis. La muĝado kaj blekado ekster la muroj mutiĝis kaj ankaŭ la bruado de la homamaso en la urbo formortis. Potala kuŝis kvazaŭ ridigiĝinta kaj en morteca ripozo sur la deklivo de la montaro kaj la noktan silenton rompis nur la ondofrapado kaj susurado de la rivereto en la korto kaj la flirtado kaj klakado de la milopaj flagoj kaj rubandoj, kiuj senĉese sendis ĉielen sian misteran ”Om mani padme hum.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2022 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.