La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
RADIANTA LOTUSOAŭtoro: J. D. Degreef |
©2024 Geo |
La Enhavo |
Nur enirante la korton Camphuis ekhavis ĝustan ideon pri la detrua potenco de la malgrandaj, inferaj ĵetgrenadoj. En la teron batiĝis funelo, kvar ĝis kvin metrojn profunda; ĉiuj vitroj de Potala rompiĝis kaj de la Domo de la Sekreta Vivo restis staranta malmulto pli ol la maldekstra alo.
Estis klare rimarkeble, ke la konsterniga okazintaĵo jam disvastiĝis en la urbo. La bruado de la festanta homamaso kvietiĝis; nek tamburo nek cimbalo plu aŭdiĝis kaj neniu homo vidiĝis. Ĉe la kortopordo staris, por helpi la lamaon, kelkaj gvardianoj, kiuj tiel timis la inĝenieron, ke ili eĉ ne kuraĝis lin rigardi.
Ankaŭ la monaĥo sentis kaŝan timon por la fremdulo, ĉar li restis kiel eble plej malproksime de la inĝeniero kaj Camphuis devis penegi por lin paroligi. La inĝeniero estis scivola, kiel la viroj sukcesos fari aperturon en la dika muro, sed ĉi tio pruviĝis esti pli facila ol li al si imagis.
La enirejo de la ĉelo estis fermita per du pezaj kalkargilaj blokoj, proksimume kuban metron grandaj, kiuj estis kunigitaj per mortero el griza ardezosablo, kiu senpene estis rompebla kaj forigebla.
La viroj havis ĝustan ideon pri labordivido kaj laboris laŭ difinita metodo, kio konjektigis, ke ili kutimas fari ĉi tiun laboron. Ili uzis ferajn hakilojn kaj levilojn, kiujn ili manipulis kun granda lerteco. Dum la gardistoj diligente laboris, Camphuis komencis interparoladon kun la lamao, kiu nur respondis post bruska ordono.
”Kiom da malfeliĉuloj oni tie ĉi enmasonis?” li demandis.
”Ĉi tie ne vivas malfeliĉuloj,” akcente asertis la alia.
”En la Domo de la Sekreta Vivo vivas dudek sanktaj viroj, kiuj sian vivon en izoliteco dediĉis al preĝado. Ili propravole cedis ĉiujn ĝuojn; ili rompis ĉiun kontakton kaj por ĉiam ekzilis la sunon el sia vivo. Ili restadas en la senluma nokto, en kiu la spirito baldaŭ kaj facile kunigas kun la sciantoj en nirvano.”
”Kaj kiel oni al ili donas nutraĵon kaj vestaĵon?”
”Tra la fendaperturoj, kiujn vi vidas tie ĉi, ili unufoje ĉiutage ricevas hordeon kuiritan en oleo kaj la soifon ili kontentigas per la akvo de la rivereto, kiu fluas tra ĉiuj ĉeloj.”
”Sed la homo ja bezonas pli por vivi ol plenmanon da hordeo, ĉu ne?”
”Ne, sinjoro; ĉi tie vivas viroj, kiuj ne plu konas aliajn bezonojn kaj kiuj lernis tute adaptiĝi al tio, kion oni al ili donas. Eĉ vestojn ili ne plu portas, kiam la unuaj estas konsumiĝintaj.”
”Ĉu ili neniam resopiras al la ekstera vivo?”
”Ne, tiom longe kiom mi estas monaĥo kaj tio jam estas pli ol kvindek jarojn, nur unufoje okazis, ke sindediĉinto antaŭ sia morto forlasis sian ĉelon. Li sepdek jarojn vivis en mallumo kaj ankoraŭ unu fojon li deziris vidi la sunon. Ve, kiam li rampis eksteren, li pune pro sia peka deziro blindiĝis kaj en malmultaj horoj mortis.”
”Ĉu ĉiuj ĉeloj estas okupitaj, sinjoro?”
”Jes, la vokacioj ĉiam superas la nombron da lokoj,” kviete respondis la lamao.
Camphuis ankoraŭ ne bone povis al si imagi ĉi tiun mizeran ekzistadon, abomenan vegetadon sur la vivo; tremetante li iris eksteren kaj per profundaj enspiroj li plenigis siajn pulmojn per la freŝa montaero.
En kaj ekster Potala regis morta silento kaj ĉi tiu tiel strange kaj tremige lin influis, ke li rapide reiris al la gardistoj kaj observis ilian laboron. Li premis sian orelon kontraŭ la fendaperturon de la ĉelo de Pike, sed la hakado de la viroj eĉ ne estis respondata de mallaŭta krio.
”Sinjoro, la ŝtono povas esti forigata,” subite avertis la lamao.
Camphuis repaŝis kaj kun brulaj okuloj restis observanta la lastajn laborojn. La tibetanoj prenis tabulojn kaj ilin lokis sur primitivan stablon, kiun ili ŝovis kontraŭ la muron. Per siaj leviloj ili tiam centimetron post centimetro eksteren premis la pezan kalkargilan blokon kaj, kvankam ĉi tiu laboro nur ekstreme malrapide progresis, ĝi tamen regule marŝis.
Pasis pli ol duona horo antaŭ ol ili delokigis la fermŝtonon, sed fine iu el la viroj aŭdigis lastan averton. Per kunaj fortoj ili premis la levilojn, la ŝtono ŝoviĝis malantaŭen kaj subite ĝi falis sur la plankon per obtuza bruo, kiu dekfoje resonis en la koridoro. Polvonubo momenton malebligis al Camphuis ion distingi kaj palpante li enrampis en la faritan aperturon.
La unua bruo, kiu trafis lian orelon, estis la mallaŭta susurado de rivereto. Sed kiam li pli profunden enpenetris, ĉi tiun bruon supersonis regula spiregado.
Lia koro subite ekbategis kaj en lia kapo ekmartelis, tiel ke li momenton devis ripozi por trankviligi siajn nervojn.
Li ankoraŭ kelkajn decimetrojn rampis pluen kaj elpoŝigante sian poŝlanternon, li lumigis kaj ĵetis brulan rigardon en la kavernon, kiu dum preskaŭ tridek jaroj estis la tombo de vivanta homo.
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.