La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


RADIANTA LOTUSO

Aŭtoro: J. D. Degreef

©2022 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

ĈAPITRO XXV: LA PRIDEMANDADO

Camphuis havis la firman konvinkon, ke ĉi tiu interparolado povos havi danĝeran turniĝon kaj tial li intencis singarde respondi kaj eĉ ne per unu vorto aludi la malkovron pri majoro Pike. Por sia prestiĝo, de kiu grandparte dependis lia sekureco, li tamen forte protestos kontraŭ la malinda traktado, kiun spertis Tom kaj li.

”Nia frato Wuangji revenis kun malbonaj komunikoj, sinjoro,” subite komencis Dalai-lamao per malvarma, neafabla voĉo.

Camphuis fikse lin rigardis.

”Sinjoro, kiam oni al mi petis veni tien ĉi, mi esperis aŭdi senkulpigon. Viaj subuloj ĉi nokte atakis min kaj mian serviston. Oni kontraŭleĝe nin enŝlosis sen manĝo kaj sen trinko.”

Tion dirinte la inĝeniero kaptis mokrideton de Wuangji kaj rememorante lian malsimpatian konduton dum la vojaĝo, li malatentis la intencitan singardemon kaj lia kolero superregis.

”Krom tio mi havas gravajn plendojn pri la viro, kiun vi nomas frato Wuangji kaj pri la viro, kiu sidas flanke de li, sinjoro,” subite daŭrigis la inĝeniero. ”Ili daŭre min trompis, malkaŝe pridubis mian findindecon kaj eĉ dufoje atencis miajn posedaĵojn.”

Post tiuj vortoj aperis mokrideto ĉirkaŭ la buŝo de Dalai-lamao, kiun tamen tuj anstataŭis ruza trajto.

”Ĉiujn tiujn okazintaĵojn ni poste pritraktos, sinjoro kaj tiam ni pridemandos la kulpulojn,” li kviete diris. ”Ni nun unue priparolu la rezulton de via esplorado, kiu por ni estas tiom grava.”

Dirante tiujn vortojn, li demande rigardis al Camphuis, kiu komprenis, ke estas nun plej bone akcepti tiun proponon. Unue li tamen volis certiĝi pri la sorto de Tom Hutley.

”Antaŭ ol raporti mi ŝatus scii, kie estas mia servisto kaj kial oni lin de mi disigis, sinjoro,” li malbonhumore diris al Dalai-lamao.

”Via servisto estas en apuda ĉambro; por ĉi tiu interparolado ni ne bezonas lin, ĉar via komisio tute ne koncernis lin,” rimarkigis la reganto kaj kvankam ĉi tiu evita respondo ne kontentigis Camphuis, li devis konfesi, ke Dalai-lamao pravas.

Li konsente klinis la kapon kaj trankvile atendis ĝis Dalai-lamao ekparolos. La reganto kelkan tempon serĉis enkondukajn vortojn kaj kiam li fine akratone komencis fari siajn demandojn, Camphuis sentis, ke oni lin submetas al formala pridemandado, kio denove incitis lian humoron.

”La komisio, kiun ni al vi konfidis, ŝajne tute malsukcesis, sinjoro,” rediris Dalai-lamao.

”Efektive, la malsukceso ja ne estis evitebla,” kviete konfesis la inĝeniero. ”La esploro jam anticipe estis kondamnita al malsukceso.”

”Kial?”

”Ĉar ĝi baziĝis sur eraro, sinjoro.”

”Kiun eraron vi aludas?”

”Vi, same kiel mi, supozis, ke ’Radianta Lotuso’ estas juvelo. Tio estas la eraro, sinjoro. En la papiruso, kiun mi de vi ricevis, temis pri mortinta egipta princino, kies mumion oni antaŭ dek jaroj trovis en la valo de la Tomboj.”

Dalai-lamao kelkan tempon meditis kun mallevitaj okuloj kaj poste rapide rediris: ”Ni prokrastos ĉi tiun punkton, sinjoro. Vi plenumis vian komision en maniero, kiu malkontentigis nin. Pri tio ni ŝatus klarigon. Oni ekzemple al ni menciis, ke vi montris eksterordinaran intereson por la deveno de la papiruso, kiun ni al vi konfidis.”

Camphuis komprenis, ke la danĝera turniĝo, kiun li intencis eviti, per tiu ĉi demando jam komenciĝis. Li komprenis, ke dusenca respondo ne utilos al li kaj tial li decidis malmultvorte kaj malkaŝe paroli.

”Efektive, la deveno de la papiruso interesis min, sinjoro,” li konfesis. ”Sed tion ne kaŭzis scivolemo. Ĉiu spertulo, kiun mi pri la esploro devis konsulti, pli-malpli malkaŝe al mi komprenigis, ke la manuskripto ne laŭ honesta maniero fariĝis mia posedaĵo.

Amèn Hoeï, al kiu mi devis turni min por la kompletiga manuskripto eĉ malkaŝe min kulpigis, ke mi alproprigis al mi la posedaĵon de aliulo.”

Post tiu ĉi respondo aperis minaca esprimo en la okuloj de Dalai-lamao.

”Amèn Hoeï; li estas tiu abomena viro, kiu mistraktas la mortintojn, ĉu ne? Kial li vin suspektis pri malhonesteco?

Ĉu ne estus eble, ke la antaŭa posedanto la papiruson al vi vendis aŭ donacis?

”Neeble, sinjoro, ĉar por la posedanto la manuskripto estis grandvalora kaj antaŭ tridek jaroj li esprimis sian intencon mem fari esploron pri ’Radianta Lotuso’,” respondis Camphuis firme.

Dalai-lamao maltrankvile moviĝis kaj subite li ekkriis:

”Vi parolas pri la posedanto kvazaŭ vi lin konus, sinjoro!”

”Mi ne konas lin, sed lia amiko Amèn Hoeï, kiu dudek sep jarojn atendis la revenon de la angla oficiro, multon pri li rakontis. Nun li scias, ke lian amikon en Tibeto trafis la morto,” respondis Camphuis.

La lamaoj maltrankvile sin rigardis kaj la reganto mallevis la kapon.

”Kial vi en la revojaĝo postrestis en Calcutta, sinjoro?” li subite demandis.

”Ĉar mi volis ripozi kelkajn tagojn,” ekkolere respondis la inĝeniero.

”Ĉu ripozi? Ĉu ne por alia celo vi restis en Calcutta?”

Tion ankaŭ Wuangji al li demandis sur la ŝipo ”Pheketan” kaj Camphuis komprenis, ke oni vidas ion sekretan en tiu vojaĝinterrompo. La malinda situacio, en kiun Dalai-lamao lin estigis, subite ekflamigis lian koleron kaj per mokakra voĉo li ekkriis:

”Ĉu vi eble opinias, sinjoro, ke mi en Calcutta esperis vendi ’Radiantan Lotuson’?”

Dalai-lamao mienis ofendite kaj nervoze fingroludis.

”Mi ne sciis, ke vi havas amikojn en Calcutta,” li malvarme rimarkigis.

Camphuis komprenis, ke la reganto aludas lian viziton al doktoro Housting kaj la penso pri la por li humiliga uzo, kiun la alia faras el la informoj de Lu Tszang, lin tro ekscitis.

”Vi eraras, sinjoro,” li ekkriis. ”doktoro Housting estis amiko de majoro Pike kaj mi petis al li informojn pri la murdo de la oficiro… ”

La tibetanoj interŝanĝis konsternitajn rigardojn, sed Dalai-lamao konservis sian eksteran trankvilecon, kvankam la koloro de lia dikaĉa vizaĝo subite ŝanĝiĝis.

”Kion vi lastnokte serĉis en la Domo de la Sekreta Vivo, sinjoro?” subite daŭrigis la reganto per akra voĉo.

Camphuis fine komprenis, ke la tuta senorda pridemandado turniĝis ĉirkaŭ la okazintaĵo de la pasinta nokto kaj tio denove lin instigis al trankvileco kaj singardemo.

”Noktomeze min vekis krianta voĉo, kiu jam antaŭe eldormigis min kaj mi delitiĝis por admoni la viron al trankvileco, sinjoro,” li respondis ŝajne trankvile.

”Kion kriis tiu voĉo?” demandis tuj Dalai-lamao.

Camphuis serĉis evitan respondon, sed tio postulis tiom da tempo, ke lia silentado perfidis lian intencon.

”Nu, kion kriis tiu voĉo, sinjoro?” demandis moke la reganto.

La tono de tiu demando kaj la certeco, ke oni divenis lian intencon denove igis lin perdi sian sinregadon.

”Mi aŭdis la samajn vortojn, kiuj estas notitaj en la kajereto, kiun vi al mi montris: ’Erment, tagvojaĝon sude de Thebe’, sinjoro,” li respondis per sarkasma akcento.

La efiko de liaj vortoj estis surpriza. La lamaoj sin rigardis tute konfuzite, sed ne kuraĝis leviĝi de la planko.

Dalai-lamao tamen perdis sian sinregadon kaj kun raŭka krio levis sin. Li konvulsie pugnigis la manojn kaj momenton Camphuis efektive kredis, ke li sin ĵetos sur lin. Sed subite lia konduto ŝanĝiĝis kiam la kurteno leviĝis kaj iu lamao enkuregis en la salonon.

La viro sin ĵetis surgenuen kaj pleje nervoze kaj konsternite ion flustris al la reganto, pri kio Camphuis konjektis, ke ĝi rilatas al Tom Hutley.

La lamao ricevis kelkajn rapidajn ordonojn, post kio li kun la gvardiestro forlasis la salonon. Mirigite kaj iom maltrankvile la inĝeniero al si demandis, kion signifas ĉi tiu ekapero kaj la konsterniĝo de la lamao, kiam Dalailamao levis la kapon kaj trabore lin rigardis, samtempe per malfirma voĉo daŭrigante la pridemandadon.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2022 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.