La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


RADIANTA LOTUSO

Aŭtoro: J. D. Degreef

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

ĈAPITRO XVIII: LA REVOJAĜO

Post la informoj kaj la spertoj, kiujn Camphuis per sia esploro akiris, li, ne perfortante sian konsciencon, povis deklari, ke li faris ĉion eblan por sukcese plenumi la komision de Dalai-lamao. La vualo, sub kiu sin kaŝis la sekreto de ’Radianta Lotuso’ estis tute forprenita kaj al li nur restis la konfeso, ke lia misio malsukcesis.

Lamao Wuangji same konfesis, tamen en maniero, kvazaŭ li sekrete kredus, ke Camphuis estis la kaŭzo de tiu malsukceso. Ŝajnis eĉ, ke la tibetano ankoraŭ ne povis trovi respondon al la demando, ĉu li tujan revojaĝon al Tibeto ja povas respondeci al sia mastro. Nur kiam Camphuis tute malkaŝe deklaris, ke lin tedas liaj hezitado kaj dubado kaj ke li nepre sola revojaĝos, se la aliaj ne kuniros, li komprenis, ke al li nur restas kunvojaĝi kun la inĝeniero.

Antaŭ ol forlasi Luxor, Camphuis ankoraŭ havis longan interparolon kun Ami Agha. La scienculo ankoraŭ cerbumis pri la demando, kiel la tibeta reganto povis havigi la manuskripton, kiu iam apartenis al Edward Pike. Komence li supozis, ke la lamaoj post la morto de la oficiro trovis la manuskripton en liaj kofroj, sed tiu ĉi konjekto ne longe estis defendebla.

Dalai-lamao ja konis la enhavon de la papiruso; li sciis, al kiu oni devas turni sin por la dua papiruso kaj do majoro Pike mem certe ion al li rakontis. Ĉar estis nepre neeble, ke la oficiro tiel gravan manuskripton estus fordoninta,

Ami Agha komencis serĉi iun rilaton inter la murdo kaj la enhavo de la papiruso.

Ĉu la manuskripto vekis la avidon de Dalai-lamao, post kiam Pike al li klarigis ĝian signifon? Ĉu Pike rifuzis vendi aŭ cedi la papiruson kaj ĉu pro tio oni murdis lin?

Pri tiuj demandoj Ami Agha kaj la inĝeniero longe sin okupis.

”Sur la restado de Pike en Tibeto pendas nebulo nepenetrebla,” fine diris la profesoro. ”Estas nepardoneble, ke lia morto restis nevenĝita. Kaj se oni ankoraŭ povas ion fari por klarigi ĉi tiun fatalan historion, oni tion ne preterlasu, se nur por kontentigi la amikojn de majoro Pike.

La posedo de la papiruso ĉiukaze estas tre grava indiko pri la kulpo de la tibetanoj; se ili do ne intence murdis lin por forŝteli la dokumenton, ili tamen kontraŭleĝe alproprigis al si liajn posedaĵojn. Kiel tiu viro nomis ĝin?

Sekreto… la sekreto de . ..”

”La sekreto de Dalai-lamao,” kompletigis Camphuis meditante.

”Prave; nu, ĝi estas fatala sekreto, kara arniko. Vi iru al doktoro Glen Housting por paroli kun li pri ĉi tiu manuskripto; li scias pli multe ol mi pri la murdo. Li loĝas, kiel mi jam diris, en Calcutta; vi preskaŭ preterpasos lian domon, kiam vi reiros al Tibeto.”

Camphuis al li promesis viziti la kuraciston kaj post tio la scienculon kore adiaŭis.

Li interkonsentis kun Wuangji en Luxor maldungi la eskorton de Hussein kaj vagonare revojaĝi al Kairo, per kio ili al si ŝparos kelkajn tagojn kaj evitos lacigan vojaĝon. Li komisiis al la beduenŝejko konduki Amèn Hoeï al Erment, post kio li ankoraŭ lastfoje faris interparoladon kun la kolŝito.

La inĝeniero ne povis al si malkonfesi, ke la adiaŭo de Amèn Hoeï al li estis malfacila. Dum la esplorvojaĝo li komencis lin rigardi kiel amikon, al kiu neniu peno estis tro granda por lin helpi kaj ĉar tiun tutan tempon li sukcesis subpremi sian malvirton, nenio ĝenis la agrablan memoron pri ilia kunesto. Kiel memoraĵon pri la vojaĝo Amèn Hoeï al li donacis la duan papiruson kaj kun la promeso skribe daŭrigi la interrilaton, ili fine melankolie disiĝis.

Jam la saman tagon Camphuis forvojaĝis kun la du tibetanoj al Kairo. Nur Wuangji kaj Lu Tszang interparolis kaj cetere fervore turnis siajn preĝilojn. En Kairo la inĝeniero eksciis, ke la unua boato al Calcutta nur post du tagoj forvojaĝos; dum tiu tempo li loĝis en sia antaŭa hotelo.

La tagoj malrapide kaj monotone pasis kaj kun sento de ĝojo kaj kontento li do salutis la alvenon de la vaporŝipo ”Pheketan”, sur kiun li surŝipigis.

La sentoj, kun kiuj Camphuis la sekvintan matenon vidis la afrikan marbordon malaperi ĉe la horizonto, estis tre diferencaj; li ĝojis, ke finiĝis la lacigaj dezertvoja ĝoj, kiuj kaŭzis multnombrajn maloportunaĵojn, sed samtempe li bedaŭris, ke li devas adiaŭi landon, kies impona historio lin plenigis per respekto.

Lian melankolion tamen baldaŭ forpuŝis la ĝojiga antaŭvido, ke li post nelonga tempo povos reiri al Nederlando.

Dek unu monatoj nun forpasis, de post kiam li forlasis la patrujon kaj li fidis, ke post maksimume unu monato li povos fari al siaj amikoj la rakonton pri siaj strangaj travivaĵoj.

La finaranĝo de lia komisio postulos nur kelkajn tagojn kaj post sia vizito al Potala li tuj forvojaĝos at Bombay, por de tie ŝipvojaĝi al Nederlando.

”Pheketan” jam traveturis la Ruĝan Maron, kiam Camphuis vizitis ambaŭ tibetanojn por priparoli la vojaĝplanon al Lhasa. Wuangji kaj Lu Tszang havis komunan kajuton, kiun ili eĉ ne forlasis por iom refreŝiĝi aŭ por manĝi.

Frapinte sur la pordon, la inĝeniero tuj estis allasata kaj pli pro ĝentileco ol pro intereso, li informpetis pri la farto de siaj vojaĝkunuloj.

”Bone, sinjoro,” certigis Wuangji malvarmtone kaj proponinte seĝon, li demande alrigardis la inĝenieron.

”Mi venas por interkonsiliĝi, kiel ni daŭrigos la vojaĝon al Lhasa,” komencis Camphuis.

”Ĉu daŭrigos?” demande ripetis Wuangji.

”Jes, mi intencas kelkajn tagojn resti en Calcutta, antaŭ ol ni vojaĝos al Sikkem,” klarigis la inĝeniero.

Wuangji surprizite lin rigardis.

”Al kio utilas tiu interrompo, sinjoro? Kial ne rekte al Lhasa?” li mire demandis ”Vi scias, kiom ĉi tiu esploro interesas nian mastron kaj kiel malpacience li atendas nian revenon. Li certe estos tre malbonhumora, se ni atendigas lin pli longe ol estas nepre necese.”

”Iagrade mi devas vin pravigi; Dalai-lamao rajtas esti informita kiel eble plej baldaŭ pri la rezulto de nia vojaĝo,” konfesis Camphuis. ”Sed malgraŭ tio la cirkonstancoj pledas por mallonga restado en la urbo, sinjoro. Ni pasigis sep lacigajn semajnojn, ni suferis multajn maloportunaĵojn kaj… ”

”Sed ni tute ne estas lacaj, sinjoro,” lin interrompis Wuangji rapide kaj firmdecide.

”Ne, ne vi, sed mi,” piktone kontraŭdiris Camphuis.

”Mi sopiras al komforta lito, en kiu mi ne estas skue balancata kaj al deca tablo, post ĉio kion ni travivis kaj antaŭ ol mi iros renkonte al la maloportunaĵoj, kiuj denove min atendas en via lando. Mi al mi promesis resti kelkajn tagojn en Calcutta, por iom refortiĝi kaj ripozi kaj pro tio mi volas… ”

”Ĉu nur por ripozi?” denove interrompis lin la lamao.

Camphuis rimarkis, ke Wuangji bedaŭris sian demandon, kiu montris lian antaŭan malfidon, ĉar subite li mordis siajn lipojn kaj interŝanĝis rapidan rigardon kun Lu Tszang, kiu kaŭre sidis kontraŭe de li sur mato.

”Prave, por ripozi,” malvarme jesigis la inĝeniero. Li opiniis nepre ne necese komuniki al la lamao, ke li intencas fari viziton al doktoro Glen Housting, des malpli pro tio, ke Wuangji ŝajne serĉis alian motivon por la interrompo de la vojaĝo.

”Sinjoro, mi ripetas, ke nia mastro senpacience atendas nian revenon,” rediris la lamao, momenton pripensinte.

”Tion mi komprenas, sed via mastro eĉ ne scias, ke ni jam faras la revojaĝon kaj nia interrompo do ne faros lin pli malpacienca ol li jam estas,” respondis Camphuis.

Ŝajnis, ke Wuangji pri io dubas kaj ne scias kiel li elturni ĝu el ĉi tiu neantaŭvidita malfacilaĵo, sed subite Lu Tszang sin miksis en la interparolon.

Li eligis nur kelkajn tibetajn vortojn, kiuj evidente tamen tuj decidigis Wuangji.

”Mi ne povas al vi malpermesi postresti en Calcutta, sinjoro, sed ni ĉiukaze preferas senprokraste daŭrigi la vojaĝon,” li fine eligis.

”Kiel vi volas, sinjoro, mi vin kondukos al la vagonaro, tiel ke vi ne povos renkonti malfacilaĵojn,” kontente respondis Camphuis.

”Vi povas komuniki al via mastro, ke mi forvojaĝos du tagojn post vi. Antaŭ ol mi alvenos, vi do havos sufiĉan okazon por informi lin pri la rezulto de nia esplorado.

Ĉu ni do fiksu ĉi tiun aranĝon, sinjoro?”

Wuangji malkontente kapjesis kaj kun mallonga saluto la inĝeniero forlasis la kajuton. Li ne plu revidis siajn vojaĝkunulojn antaŭ ol ”Pheketan” alvenis en Calcutta.

Pro sia bagatela pakaĵo kaj siaj preĝiloj ili altiris ĉies atenton ĉe la elŝipiĝo kaj precipe ĉe la kajo, kie ili devis atendi Camphuis, kiu unue devis sin submeti al inspektado de la doganistoj. La inĝeniero portigis siajn kofrojn al konata hotelo kaj post tio kondukis ambaŭ tibetanojn al la stacidomo.

Li aĉetis vojaĝbiletojn kaj rezervigis kupeon kaj certi ĝinte, ke al ili nenio mankas, li formale ilin adiaŭis kaj iris al sia hotelo. Ĉi tie li sin refreŝigis per bano kaj manĝinte li skribis leteron al doktoro Housting, por peti interparolon.

Li mem metis la leteron en poŝtkeston, faris mallongan promenon kaj fine bonhumore enlitiĝis.

Baldaŭ poste liaj okuloj fermiĝis kaj lin kompatis profunda, refreŝiga dormo.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.