La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


RADIANTA LOTUSO

Aŭtoro: J. D. Degreef

©2023 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

ĈAPITRO XIII: NOKTA VIZITO

Lacega pro la peniga laboro, Camphuis frue surlitiĝis.

Liaj turniĝantaj pensoj tamen malhelpis lin baldaŭ ekdormi kaj ankoraŭ foje penssekvinte la okazintaĵojn de tiu tago, li pensis pri la ŝanĝiĝinta sinteno de la lamao kaj pri sia interparolo kun li.

Ŝajnis al li supermezure strange, ke Wuangji la decidon pri ilia forvojaĝo prokrastis ĝis la sekvonta mateno kaj rememorante ties spionan rigardon, li sin ripete demandis, kio en tiu momento okazis en la viro.

Fine li sin okupis pri la enigma aludo de la lamao al la profetaĵo en la Kandsur. Kion enhavis tiu profetaĵo kaj kiel ĝi rilatis al la esploro pri ’Radianta Lotuso’?…

Laca pro ĉiuj ĉi demandoj, la inĝeniero fine fermis la okulojn kaj kuŝiĝis sur la flanko, post kio li baldaŭ ekdormis.

Horon poste la tuta tendaro estis en profunda dormo. La luno sin kaŝis post nubaron, tamen la planedo Marso, la ”triumfanto,” al kiu la urbo Kairo ŝuldas sian nomon, elverŝis malfortan brilon sur kaj inter la tendojn.

Estis mallonge post noktmezo, kiam de la malhela maso de la kamelkaravano sin liberigis facilmova ombro, kiu plej singarde ŝteliris al la tendaro, rigardante dekstren kaj maldekstren. La ombro senbrue glitis antaŭen kaj en la proksimo de la tendoj sin ĵetis genuen. Ĝi rampis ĝis la tendo de la inĝeniero kaj momenton aŭskultinte la regulan spiradon, kiu ene sin aŭdigis, la ombro sen brueto malaperis post la kurteno…

Camphuis vekiĝis kun maltrankvila, malplaĉa sento.

Kiu aŭ kio lin vekis, li ne sciis, sed kiam li momenton kun malfermitaj okuloj kaj ankoraŭ dormebria kuŝis rigardeganta en la mallumon, subite lin kaptis stranga sento, ke li ne sola troviĝas en la tendo. Li trovis la penson sensenca, sed tamen li intuicie evitis sin movi kaj tiel sciigi, ke li maldormas.

Li kuŝis streĉe aŭskultanta kaj kvankam li nenion vidis nek aŭdis, lia supozo iom post iom kreskis ĝis certeco.

Subite li aŭdis malfortan brueton, tuj sekvitan de profunda ĝemo. Kio tion al li inspiris, li ne komprenis, sed ekaŭdante tiun brueton, la inĝeniero tuj pensis pri sia kofro, kiu staris flanke de lia tendolito. Singardeme li klopodis rektigi por surprizataki la enŝtelirinton, sed la skrapado de la ŝtala matraco malkaŝis lian celon. Ĉar la alia ja sendube estis avertita, Camphuis sovaĝmove saltis el sia lito. Permane ĉirkaŭen palpante, li staris preta eksalti al la kurteno, kiam li subite timigite dorsenpaŝis: tuj antaŭ liajn piedojn pumfalis lia kofro. Antaŭ ol li malkonsterniĝis, li vidis, ke la kurteno estas levata kaj ke malklara ombro forlasas la tendon.

En la sekvinta momento rekonsciiĝinte, Camphuis al si surĵetis burnuson kaj eklumigis lampon. Mallonga esploro lin konvinkis, ke la enŝtelirinto ankoraŭ nenion povis ŝteli kaj per unu salto li staris ekster la tendo. Li suspektis, ke unu el la beduenoj volis alproprigi al si la malgrandan monsumon, kiun li havis kontanta ĉe si kaj rapide ĉirkaŭirante la tendojn, li ĉie esplorrigardis, ne malkovrante tamen ion suspektindan.

Seniluziiĝinta kaj konsterniĝinta la inĝeniero vagigis sian rigardon sur la ĉirkaŭo de la tendaro, kiam subite tiris lian atenton moviĝanta ombro, kiu rapidis antaŭen al la kameloj. Camphuis nepre kredis, ke ĝi estas la penetrinto, kiu fuĝis antaŭ li kaj grandsalte li postkuris lin.

Veninte al la kameloj kaj absorbiĝinte en iliajn ombrojn, la viro ŝajne kvazaŭ englutiĝis de la tero; neniun signon li postlasis kaj per okuloj plenmiraj la inĝeniero ĉirkaŭen rigardis. Subite aperis en liaj okuloj esprimo de konfuzego: klare li vidis, ke moviĝas la kurteno antaŭ la tendo de la edzino de Hussein kaj ke ĝi momenteton poste peze refalas.

Konsternita, ne kredante siajn okulojn, li fiksrigardis al la tendo, kvazaŭ li atendus, ke la mistera penetrinto tuj reaperos. Sin montris tamen neniu kaj kvazaŭ en sonĝo la inĝeniero traesploris la kamelkuŝejon, en kiu li tamen trovis neniun homan estaĵon.

Kiam li malrapide reiris al la tendaro, venis al li en la kapon penso, kiu lin kolerigis kaj indignigis: nur la ŝejko Hussein havas eniron en la tendon de sia edzino kaj do nur li povas esti la penetrinto. Prirabi fremdulon estas tute laŭ la karaktero de la ŝtelemaj beduenoj kaj neniu alia ol la ŝejko mem riskus tiel prirabi iun, kiu sin konfidis al lia protekto.

Por forigi ĉiun dubon, Camphuis ŝteliris al la tendo, en kiu Hussein dumtage loĝis kaj tuj li certiĝis, ke lia suspekto estis senbaza: la ŝejko kviete dormis kaj neeble povis esti la farinto. Subite lin ekregis alia suspekto. Senbrue li iris al la tendo de Wuangji kaj eniris, sed tamen tuj ĝin forlasis; ankaŭ la lamao laŭte ronkis.

Camphuis staris antaŭ enigmo, kiu ne lasis lin kvieta.

Duafoje irante laŭlonge de la tendoj, li sin konvinkis, ke ankaŭ Amèn Hoeï enestas kaj fine li komprenis, ke estus vane daŭrigi la serĉadon. Reveninte en sian tendon li prenis revolveron el sia kofro kaj kvankam li estis certa, ke la penetrinto aŭ penetrintino ne riskos duafoje lin viziti, li vestita surlitiĝis.

Li tamen ne plu sukcesis ekdormi; la demando, ĉu vere estis la edzino de Hussein, kiu klopodis lin prirabi, multajn horojn lin okupis. La intenco eĉ ne momenton ŝajnis al li duba; oni volis porti la kofron ekster la tendaron, por povi senĝene ĝin rompmalfermi kaj traesplori.

Camphuis iom post iom pli bedaŭris, ke li vekis la ŝejkon kaj kun febra malpacienco li eksopiris al tagiĝo. Tuj kiam la suno leviĝis, li delitiĝis kaj post kiam Hussein faris la matenpreĝon, li invitis lin al duopa interparolado.

”Estiminda Hussein, mi volus ion al vi demandi,” komencis Camphuis kun la ĝentilaĵoj, kiujn la beduenoj tiel ŝatas.

La ŝejko silente riverencis kaj atende rigardis la inĝenieron.

”Ĉu via edzino estas somnambulino?” rekte aliris Camphuis sian celon.

”Ĉu somnambulino, sinjoro?” konsternite demandis la bedueno.

”Jes, mi ne alie povas konkludi; lastnokte iu venis en mian tendon, kiu klopodis forpreni mian kofron. Feliĉe mi vekiĝis kaj kiam mi la nedeziratan gaston postiris, ĉi tiu malaperis en la tendo de via edzino,” respondis la inĝeniero, ekzamene rigardante la alian.

Komence brilis malkredo kaj miro en la rigardo de Hussein, kiujn tamen baldaŭ anstataŭis esprimo de indigno kaj kolero.

”Ĉu vi estas certa, sinjoro, ke la ŝtelisto malaperis en la tendo de mia edzino?” li demandis per necerta voĉo.

”Absolute certa, estiminda amiko kaj ĉar mi scias kiel zorgplene vi ŝin gardas kontraŭ kontakto kun aliaj, al mi nur restas la konkludo, ke via edzino estis en sonĝa stato kaj dormante forlasis sian tendon por penetri en mian.”

La voĉo de Camphuis sonis moke kaj Hussein evidente troviĝis en granda embaraso. Ŝajnis tamen, ke li volonte prenas serioza la ironie eldiritan supozon, ke lia edzino estas somnambulino.

”Mi neniam ion rimarkis pri emo al nokta promenado, sinjoro, sed mi al vi promesas, ke mi atentos pri tio kaj malebligos ripetiĝon,” akcente respondis la bedueno.

Kaj rapide ĉesigante la embarasigan temon, li demandis:

”Ĉu vi jam decidis, kien ni forvojaĝos, sinjoro?”

Camphuis komprenis, ke estas plej bone ne plu paroli pri la nokta vizito; li nee kapsignis.

”Ne, sed post kelkaj momentoj mi vin informos pri tio,” li respondis. ”Intertempe vi povas sendi viajn virojn por preni nian ilaron; ĝi kuŝas apud la ruino, kiun ili antaŭ semajno forigis.”

La bedueno silente riverencis kaj rapide foriris, evidente ĝoja, ke li ne pli forte premiĝis al la muro.

Meditante la inĝeniero reiris al la tendaro; por si mem li ankoraŭ ne trovis kontentigan solvon por la stranga historio, tamen li decidis pli atenti la tendon de la edzino de Hussein. Ĉar li subite denove scivolemiĝis pri la decido, kiun Wuangji promesis fari, li iris al ties tendo kaj laŭtsalute eniris.

”Ĉu la nokto al vi portis konsilon, sinjoro?”

La lamao nur ĵus sin vestis kaj ĝuste prenis en la manon la preĝilon, kiun li rapide remetis, kiam la inĝeniero eniris. Camphuis kaptis konfuzan rigardon kaj li tuj komprenis, ke la respondo embarasigis la lamaon. Momenton hezitinte, la lamao trenpiede forlasis sian tendon kaj esplorrigardis la ĉielon, kvazaŭ li volus ekzameni la veteron antaŭ ol decidi. La inĝeniero estis lin sekvinta; starante flanke de li, li streĉe atendis la respondon.

La okuloj de Wuangji ŝajne sencele vagis de la ĉielo al la ĉirkaŭo, ĝis kiam ili ekripozis sur la tendo de la ŝejkedzino.

Subite lia hezito ŝajne malaperis kaj sin turnante al la inĝeniero kun rigardo kiu klare esprimis seniluzii ĝon, li fine respondis: ”Ni hodiaŭ forvojaĝos al la Valo de la Reĝoj, sinjoro; ’Radianta Lotuso’ nepre estu trovata.”

Post ĉi tiuj vortoj li malaperis en sia tendo, lasante Camphuis sola en granda miro. La inĝeniero estis sekvinta la serĉantajn rigardojn de la lamao kaj tio, kion ĉi tiu vidis, ne restis al li kaŝita: tie, ĉe la enirejo de la tendo de la edzino de Hussein, flirtis en la vento kolora tuko kaj li kuraĝus ĵuri, ke ĉi tio estas la signo, kiu la lamaon decidigis forvojaĝi al la Valo de la Reĝoj… Kun sento kvazaŭ li vagus en nereala mondo plena de sekretoj, Camphuis fine sin deturnis kaj iris al Hussein ebn Ahmed por al li doni instrukciojn por la vojaĝo al la fama Valo de la Reĝaj Tomboj.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2023 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.