La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


RADIANTA LOTUSO

Aŭtoro: J. D. Degreef

©2023 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

ĈAPITRO XXVI: LA EKSPLODO

Sinjoro, malgraŭ nia nepra malpermeso, vi kunprenis fremdulon kaj armilojn al Tibeto,” rediris la reganto.

”Kial vi agis kontraŭ la ordonoj, kiujn vi bone konis?”

Camphuis tiun demandon antaŭvidis kaj do havis sian respondon preta.

”Tiu fremdulo estas mia servisto, kiu min helpos transporti miajn kofrojn, kiuj postrestis tie ĉi, sinjoro. La armilojn ni kunportis por nia sekureco; eŭropano kutimas porti sur si revolveron, kiam li vojaĝas en nekonataj regionoj. Ankaŭ ĉe la Sangpo-laboroj mi ĉiam havis mian revolveron ĉe mi.”

Dalai-lamao hezitis, kvazaŭ li ne scius, ĉu li kredu tiun aserton vera aŭ preteksta.

”Ĉu via servisto estas anglo, sinjoro?” li rediris malfideme.

”Jes, sinjoro.”

”Tiukaze li vin akompanis por kaŝita celo, sinjoro,” ekkriis la reganto per tranĉa voĉo.

”Sinjoro, tio ne estas tolerebla. Vi submetas min al pridemandado kvazaŭ mi faris krimon. Viaj gardistoj lastnokte traktis min kiel krimulon. Mi ne konscias, ke mi malbonintence pekis kontraŭ viaj leĝoj kaj ankaŭ mi ne sentas min obedeva al via aŭtoritato. Mi ankaŭ ne povas kompreni, al kio utilas ĉi tiu demandado kaj pro tio mi rifuzas respondi. Mi deziras, ke vi tuj finaranĝu niajn aferojn. Mi al vi respondecos pri la mono, kiun mi elspezis por la esplorado kaj kiam mi estos ricevinta mian salajron, mi deziras foriri kun Hutley.”

Ekscitite kaj senspire li eksilentis, dum la lamaoj konsternite rigardis lin. Dalai-lamao evidente ne kutimis, ke oni tiel provoke lin alparolis, ĉar li konfuzite rigardis la inĝenieron. Li fine malkonsterniĝis, ĉar sur lia dikkarna vizaĝo aperis mokrideto.

”Vi parolas arogante, sinjoro; ni ankoraŭ ne estas pretaj, mi kredas,” li ekkriis.

”Mi tuj ricevu mian honorarion.”

”Vi havos vian honorarion,” certigis la reganto kun stranga rigardo.

Camphuis komprenis, ke li troviĝas en grava danĝero.

Verdire li ankaŭ nun ne kredis, ke lia vivo estas minacata, sed li forte ekdubis pri sia libereco. Dalai-lamao senĝene povus ilin ambaŭ enŝlosigi; iu preteksto, kiu lin senkulpigus antaŭ la ekstera mondo, facile estus trovebla kaj monatoj pasus antaŭ ol la angla aŭ la nederlanda registaro postulus klarigon de la tibetanoj. Li nun benis la malfidon de doktoro Housting, al kiu li ŝuldis la akompanon de Tom Hutley. La doktoro certe ne hezitos informi la koncernajn aŭtoritatulojn, se Tom kaj li ne revenos en la fiksita tempo, sed tio ne neigis, ke ili nun troviĝas en malagrabla situacio, el kiu ili, se eble per pacaj rimedoj klopodu liberigi sin por eviti eĉ pli malbonan sorton.

Ĉiuj tiuj pensoj en momento trafulmis lian kapon. Li ankoraŭ serĉis vortojn por timigi Dalai-lamaon kaj sekurigi sian foriron, kiam subite lin frapis la silento. Fluga rigardo eksteren igis lin konstati, ke la korto estas forlasita, la benado de la bestaroj por hodiaŭ finiĝis kaj neniu alia bruo penetris ĝis Potala ol tiu de la festanta homamaso, kiu ekstere antaŭ la pordegoj lasis sin agiti kaj entuziasmigi per la grimacoj de la diablodancistoj kaj sorĉistoj.

Subite Camphuis rapide levis la okulojn. Tra ĉambro zumis obtuza sono, kaŭzita per gongofrapo. Li sciis, ke post tiu signo tuj iu aperos kaj li sentis, ke li staras antaŭ decida momento. Kun la okuloj direktitaj al la kurteno, li kun streĉa rigardo kaj iom kliniĝinta atendis, kvazaŭ preta por fari eksalton. Je lia mirego neniu aperis kaj kiam li fluge observis la Dalai-lamaon, li vidis, ke ĉi tiu rimarkeble malbonhumoriĝis. Ankoraŭ li dubis kiel li agu, kiam li subite streĉe aŭskultante levis la kapon.

El la koridoro penetris al li ekscitita voĉo, la voĉo de Tom, kiu sonis pli kaj pli laŭte kaj ĉiam pli alproksimiĝis kaj pro kio la tibetanoj konsternite ekrigardis.

Momenton poste bruo sonis en la apuda ĉambro, kie kolektiĝis la lamaoj; sekvis luktobruo, doloraj krioj kaj subpremitaj ĝemoj kaj tuj poste enkuregis en la salonon Hutley, malpura kaj malorde vestila, sed kun grimaco sur la vizaĝo.

”Kun tiuj sinjoroj mi ĵus saldis malgrandan konton, sinjoro,” li ekkriis stariĝante apud Camphuis.

La inĝeniero nur duone lin aŭskultis; lian tutan atenton altiris Dalai-lamao. La reganto kolerege kaj konsternite ekstaris kaj du-, trifoje batante sur la gongon, li ordonis al la gardistoj eniri. Tuj aperis en la salono dek aŭ dek du viroj, kiuj mezvoje surgenuiĝis.

Ĉi tiuj kelkaj sekundoj pruviĝis valoraj. Camphuis rigardis al Tom kaj rapide, per obtuza voĉo kaj balbutante ĉi tiu klarigis, kio okazis.

”Jen tiu fripono volis min pridemandi france; mi lin ne komprenis kaj mi ridis al li. Oni rekondukis min al la Domo kaj volis ree min enŝlosi. Mi kontraŭstaris kaj kiam ili perforte tion klopodis, mi du el ili terenbatis. La tria volis min piki, kiel lastnokte, sed nun li kuŝas en la korto! Atentu, ni troviĝas en danĝero. Ili opinias, ke mi estas spiono kaj vin akompanis pro majoro Pike. Ili tuj nin faros sendefendaj, ili nin enŝlosos, sed tion ni malhelpos. Malantaŭen, sinjoro, kiam ili nin aliros… jen ili jam venas, malantaŭen al la mezo… jen ili jam venas, malantaŭen al la mezo… malantaŭen, ni… ”

Kvazaŭ en sonĝo Camphuis vidis fulmrapide antaŭ si okazi jenon: Dalai-lamao faris al la gvardiestro laŭtan ordonon, post kio la gardistoj alkuregis al Camphuis kaj Hutley. La inĝeniero komprenis, kion Tom intencas kaj per salto li staris en la mezo de la salono. Li vidis, ke Tom rigardas eksteren por certiĝi, ke tie ne estas homoj; tiam li vidis lin svingi la dekstran brakon kaj ion ĵetiĝi tra la vitroj. La tintado de rompiĝanta vitro momenton senmovigis ĉiujn en la salono kaj tio estis la lasta, kion Camphuis poste rememoris pri tiu emocia spektaklo…

Potala subite ŝajne ŝanceliĝis sur siaj fundamentoj; terura, surdiga eksplodo miksiĝis kun la tintado de centoj da rompiĝantaj vitroj kaj kun akraj timkrioj de centoj da lamaoj. La aerpremo terenĵetis Camphuis per nerezistebla forto; li vidis nubon el polvo kaj gruzo mallevi ĝi antaŭ liaj okuloj kaj kiam li fine havis la komprenon por stariĝi, li vidis, ke ĉio estas kovrita per rubo. Kaj meze de tiu ruinaĵo kuŝis la tibetanoj sternitaj sur la planko, nevunditaj, sed paralizitaj pro timego kaj senparolaj pro teruro…


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2023 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.