La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo ![]()
Materialoj por geliceanoj |
![]() RADIANTA LOTUSOAŭtoro: J. D. Degreef |
©2023 Geo |
La Enhavo |
Post kiam doktoro Housting alportigis kelkajn refreŝigaĵojn kaj al la inĝeniero oferis cigaredon, ili baldaŭ agrable konversaciis. Provizore prisilentante la detalojn, Camphuis rakontis pri sia restado en Tibeto kaj pri sia vojaĝo en Egipto kaj elglitiĝis el lia buŝo la nomo de profesoro Ami Agha.
”Ami Agha – mi jam antaŭe pri li aŭdis; li estis konato de unu el miaj amikoj, kiu bedaŭrinde ne plu estas inter la vivantoj. Edward Pike,” rapide interrompis lin la doktoro.
”Ĝuste pri li mi volas kun vi paroli, sinjoro doktoro,” rimarkigis Camphuis. ”Kiam mi antaŭ du monatoj forlasis Tibeton, mi preterpasis la Dzjilipla-montpasejon kaj tie mi trovis monumenton, kiu menciis liajn nomon kaj morton. Poste Ami Agha parolis al mi pri via amiko kaj li al mi konsilis kontaktiĝi kun vi, se mi pri tio deziras pluajn informojn.”
”Jes, jes,” vigle ekkriis la doktoro, ”nun mi ĉion rememoras.
Mi al Ami Agha la morton de Edward skribe komunikis.
Kaj… jes, tiun monumenton la angla registaro starigis en 1906, du jarojn post kiam mia amiko senpostsigne malaperis.”
”Ami Agha asertis, ke ligiĝis stranga historio al lia mizera morto; li eĉ parolis pri murdo,” rediris Camphuis.
”La lamao, kiu nin akompanis dum la vojaĝo al Egipto, tamen asertis nenion scii kaj tio ekscitis mian sciavidon.”
”Nu, nu, ĉu li asertis nenion scii?” sarkasme ekkriis la doktoro.” ”Nu, sinjoro Camphuis, mi kuraĝas aserti, ke Lhasa ja tre multe pri tio scias. Tiuj friponoj ĉiam neis ĉiujn kulpon kaj kunkulpecon, sed mi persistas ĉe la aserto, ke mia amiko estis murdita laŭ instigo de tiuj fiaj, malpuraj uloj.”
”Ĉu laŭ instigo de la lamaoj?” demandis la inĝeniero mirigite.
”Nepre! Mi ankaŭ nian registaron pri tio informis, sed ĝi, hontinde, lasis sin trompi de tiuj fiuloj. La historio jam estas preskaŭ forgesita, sed al mi ĝi restis vive en la memoro kaj kion mi pri ĝi scias, mi volonte al vi rakontos.”
La malgranda skoto faris koleran fumtiron je sia cigaredo, ĝin forĵetis per incitita gesto, leviĝis el sia balancse ĝo kaj paŝante ire kaj revene faris raporton pri la okazintaĵoj el longe forpasintaj tagoj.
”Kiel vi eble iam aŭdis aŭ legis, brita komisiono en 1904 faris klopodojn por interesigi la tibetan registaron al intertraktoj, kiuj celis konstrui komercvojojn en Sikkem, Tibeto kaj Orienta Turkestano. De tiu komisiono ankaŭ Pike estis membro. Nia registaro por tio lin revokis de restado en Egipto, kie li sin okupis pri arkeologaj studoj.
Tiu komisiono trovis strangan akcepton. La tibeta lamao-registaro kiel morton timis la penetron de okcidentaj tendencoj, kompreneble ĉar ĉi tiuj al ĝi forprenus la influon sur la malsprita kaj superstiĉa loĝantaro. Tial neniu fremdulo estis allasata en la landon kaj pro sia superstiĉeco ili estis konvinkitaj, ke, por malhelpi al la brita komisiono la eniron, sufiĉos diversloke sur la landlimojn starigi mureton el malfiksaj ŝtonoj.
Unu tia muro stariĝis en la Dzjilipla-montpasejo, tra kiu miaj samlandanoj esperis eniri Tibeton.
Tiun sanktan muron la sorĉistoj kaj la diablodancistoj deklaris netranspasebla kaj kiam la komisiono proksimi ĝis al la landlimo, ilin atendis miloj da tibetanoj, kiuj esperis esti atestantoj de la senpovo de la fremduloj kaj de la potenco de siaj dioj. Miaj samlandanoj kompreneble ridis pri tiu sensenca barikado kaj Edward Pike per forta piedfrapo ĝin tuj forigis. La tibetanoj estis certaj, ke tiu krimo tuj estos venĝata kaj kiam mankis la venĝo de la dioj kaj la komisiono sendifekte transpasis la landlimon, ili kapon antaŭen forkuris. Ne gravas, kiel marŝis la intertraktoj; mi pro tio nur tre koncize diru, ke ili plene malsukcesis. La komisiono revenis, escepte de majoro Pike, kiu postrestis por entrepreni vojaĝon tra Tibeto.
Komence de lia restado tie mi sufiĉe regule ricevis interesajn leterojn, sed subite ili ne plu alvenis. Iun tagon oni tamen subite kaptis la onidiron, ke Pike mortis. Tiun famon aŭdis la angla guberniestro, kiu post tio iris al la plej proksima tibeta monaĥejo. Li revenis kun la komuniko, ke Pike ĉe montsupreniro falegis malsupren kaj la morton trafis en intermonto.
Estas kompreneble, ke ĉi tiu komuniko en la rondoj, kie Pike kutimis esti, kaŭzis grandan konsterniĝon. Mirige tamen neniu kredis pri la menciita mortokaŭzo, kaj kvankam ekzistis neniu bazo por tiu supozo, baldaŭ murmuriĝis, ke la tibeta registaro ne estas tute senkulpa pri la morto de Pike. Kiam nelonge poste evidentiĝis, ke la kofroj de mia malfeliĉa amiko senpostsigne malaperis, oni instigis al nova esploro kaj fine komisiono foriris por klarigi ĉi tiun misteran dramon. Ĝi konstatis, ke la tibetaj atestantoj de la falo de majoro Pike preskaŭ ĉiudetale malsame atestas kaj konvinkite, ke ili estas trompataj, la komisiono aŭdigis kelkajn koncizajn minacojn.
Tio kompreneble efikis: la tibeta registaro promesis novan ekzamenon.
La komisiono revenis kaj denove pasis longa tempo antaŭ ol ni ion aŭdis, sed fine, post senĉesa instigado, la problemo solviĝis: majoro Pike per sia konduto en iu vilaĝo de la internlando, vekis la koleron de la loĝantaro kaj ĉe la bafalo per tio kaŭzita, li trafis la morton. Per ĉi tio do evidentiĝis, ke liaj amikoj pravis. Sed nia registaro, kiu alikaze ne estas tiel mieldolĉa, per ĉi tio kontenti ĝis ne monstrante la dentojn. Tio kaŭzis malkontenton, ne nur tie ĉi, sed ankaŭ en Anglujo. Por almenaŭ iom kontentigi la kritikemulojn kaj la malkontentulojn, la registaro starigis la monumenton en la Dzjiliplamontpasejo, sed ĝi eĉ ne montris la kuraĝon vangofrapi la tibetanojn, ĉizigante en la ŝtonon ’pereis’ anstataŭ ’murdita’.
Vi ja komprenas, sinjoro Camphuis, kiel malfacile al ni estis rezignacii pri tiu pasiva teniĝo. Ni volonte estus iom punintaj tiujn viraĉojn; la respondeco pri la morto de Pike sendube ŝarĝas la lamaojn, malbonodoraj maldiligentuloj, kiuj sian tempon pasigas per sorĉadoj kaj kiuj la malriĉan popolon elsuĉas en abomeninda maniero, kion ni jam de longe devus esti malhelpintaj. Edward Pike estis tro honesta por ofendi malsamkredanojn, kaj, ĉar la tibeta popolo estas tre pacema, mi ne dubas, ke la lamaoj mem faris la krimon aŭ ĝin farigis de dungitaj helpantoj.”
Ekscitita, la doktoro silentis kaj alrigardis Camphuis, kiu meditante balancis la kapon.
”Pri tia krimo oni preskaŭ ne povas kredi kapablaj homojn, kiuj eĉ indulgas la fibestojn pro sentimento kaj etiko, sinjoro doktoro,” rimarkigis la inĝeniero.
”Kaj tamen tio estas nepridubebla,” decide ekkriis doktoro Housting. ”Verŝajne ili opiniis, ke per la mortigo de Pike, ili plaĉos al siaj dioj kaj utilos al la popolo. Vi pravas, ĉiu vivo al ili estas sankta kaj pro tio ili eĉ indulgas pulon. Sed en ĉi tiu speciala kazo la celo verŝajne superis la altan principon.”
”Kaj ĉu la restaĵo de sinjoro Pike nun ripozas en la Dzjilipla-montpasejo?” demandis Camphuis meditante.
”Ne, lia kadavro neniam estis transdonita kaj la tibeta registaro asertas, ke ĝi perdiĝis,” respondis la doktoro malgaje. Longan tempon, sub la impreso de la memoro pri la fatala morto de sia amiko, li paŝis ire kaj revene, tamen fine li denove atendis sian gaston.
”Nu, sinjoro Camphuis, vi nun ĉion scias; pli ol mi al vi rakontis, mi mem ne scias. Nun estas via vico. Unue ni trinku viskion kaj tiam vi diru, per kio mi povas al vi servi.”
Li sonorigis por sia servisto kaj donis al li kelkajn ordonojn kaj oferinte al sia gasto cigaredon, li kuŝiĝis en sian balancseĝon kaj plenatende alrigardis Camphuis.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2023 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.