La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


RADIANTA LOTUSO

Aŭtoro: J. D. Degreef

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

ĈAPITRO VIII: LA SEKRETO DE LA PARAŜITO

Camphuis baldaŭ faris la surprizan konstaton, ke la posedaĵoj de la kolŝito, ĉi tie senzorge miksĵetitaj, formis gravan kontribuon al la scio pri la antikvegipta mortintokulto. La kolekto da papirusoj, kiuj povus fierigi multajn muzeojn, vekis febran intereson en la inĝeniero kaj enprofundiĝante en la studon de la hieroglifoj, li baldaŭ perdis ĉiun realan senton, ĝis la voĉo de la kolŝito lin fine timigis.

”Mi trovis la papiruson, ne pli longe serĉu, sinjoro,” avertis Amèn Hoeï, montrante papiruson. ”Venu, ĉi apude ni esploru la enhavon.”

Reveninte en la apudan ĉambron, la kolŝito sternis la folion antaŭ sin sur la tablon.

”Ĉi tio estis antaŭ dudek sep jaroj interesplena trovitaĵo, sinjoro,” rediris Amèn Hoeï, kiam Camphuis altabli ĝis.

”Majoro Pike estis pasia esploristo kaj kvar sinsekvajn vintrojn li estis nia gasto. Vi komprenas, ke ĉi tiu regiono estas riĉa je antikvaj tomboj, ĉar longe antaŭ nia erao ĉi tie kuŝis la Nekropolo de Hermonthis. Estis, mi kredas, en marto 1903-a, kiam Pike kaj mia patro traesploris la ruinojn de la templo de Hathor, kiu en la antikvaj tempoj estis konata piigrimejo por geamantoj. Tiam ili malkovris malnovan tombon, el kiu ili eligis mumion kun elpikitaj okuloj. En la torako ili trovis ĉi tiujn du papirusojn, per kiuj evidentiĝis la sekreto pri ’Radianta Lotuso’.

Kiam ni estis deĉifrintaj la enhavon, pruviĝis, ke ni trovis la mumion de la paraŝito Noeme kaj ke la papirusoj al li devis havigi eniron en la kampojn de la beatuloj.”

Camphuis faris geston pro surprizo kaj la kolŝito vigle daŭrigis:

”Mi laŭtlegos al vi la tradukon de la hieroglifa teksto; tiam ĉio al vi pli klariĝos.”

Amèn Hoeï tusetis kaj komencis malrapide kaj akcente legi:

Je la 25-a de Paophi de la sesa jaro de la regado de la reĝino Menephta, la altdevena zorgantino de Peraä de Egipto.

– Al kiu estu flora vivo, feliĉo kaj forteco, – la ĉefpastro de la templo de Amon en Thebe solene malŝarĝis la paraŝiton Noeme de la Nekropolo pri la promeso, sindevige farita kontraŭ rekompenco de talento da arĝento, sekrete transporti ’Radiantan Lotuson’, kies brilo egalas tiun de la tago, al la tombo de la Peraä, la Reĝo de la Vero.

– Kiun al si elektis la Dio Ra kiel vicreĝon.

– Konforme al la ordono de la Urma, ’Radianta Lotuso’ estas transportita al kaŝita loko en la Setidomo, situanta 69 futojn el la centro de la baseno de Horus, en la direkto al la roko de la sundio Ra, kie troviĝas kripto.

La talento da arĝento, kiun la paraŝito Noeme donacis al la templo de Amon, estos uzata por la aĉeto de ofervirbovoj por la oferejo de Toth, la protektanto de la pastroj kaj kuracistoj, kiu, regante la ekvatoron, indulgu la koron de la paraŝito.

Amèn Hoeï metis la manuskripton antaŭ sin kaj kun demanda rigardo sin turnis al la inĝeniero.

”Ĉu vi komprenis la enhavon, sinjoro?”

”Jes, la enhavon, sed la rilato ankoraŭ ne estas tre klara al mi,” respondis Camphuis pripensante.

”Mi al vi klarigos al kiu konkludo la enhavo nin kondukis,” rediris la kolŝito. ”Ni trovis la mumion de paraŝito, kiu nomiĝis Noeme. La viro solene promesis transporti ’Radiantan Lotuson’ al la tombo de iu faraono kaj por tio li ricevis talenton da arĝento. Li poste bedaŭris tiun promeson, verŝajne ĉar ĝi endanĝerigis lian beatigon.

Parolrompo tamen estis grava krimo por nepurulo kaj tial li serĉis kompromison, konfesante ĉion al la ĉefpastro. Ĉi tiu lin liberigis de la promeso, al li pune elpikigis la okulojn kaj devigis lin donaci la talenton da arĝento al la templokaso. Por favorigi la mortintjuĝistojn, oni post lia morto al li kundonis en la torako la skriban liberigon de lia kulpo.

”Ĉu ĉi tiu konkludo al vi ŝajnas akceptebla, sinjoro?”

”Jes, sed ĝi ne klarigas kial la transporto de ’Radianta Lotuso’ endanĝerigis la beatiĝon de la paraŝito.”

”Efektive, tiu demando ne estas respondebla. Eblas tamen, ke la esploro iom pri tio klarigos.”

”Do ĉiukaze ni nun havas sufiĉe precizan lokdifinon por niaj esploroj,” kontente daŭrigis la inĝeniero. ”Ĉu vi kredas, ke estas eble trovi ’Radiantan Lotuson’ per la al ni konataj faktoj, sinjoro Hoeï?”

”Al tio mi malfacile povas doni kontentigan respondon, sinjoro,” respondis la alia pripensante. ”Mi malklare memoras, ke Pike kaj mia patro jam antaŭe pri tio parolis. Supozu, ke ni trovos la lokon, kie oni kaŝis la juvelon, ankoraŭ restas la demando, ĉu ’Radianta Lotuso’ ne jam de longe malaperis. Nur la esploro povos tion montri.”

”Kiom da tempo bezonus ni por tio, sinjoro Hoeï?” demandis Camphuis.

”Pri tio mi ankaŭ nenion povas diri, sinjoro. Multo dependas de la hazardo. Antaŭ dek jaroj la esploro eĉ al mi ŝajnus senespera. Por povi trovi la kaŝejon de ’Radianta Lotuso’, ni unue sciu, kie en la Seti-domo kuŝis la antaŭa baseno de Horus. La ruinoj de Thebe okupas grandegan areon kaj sen pli detalaj faktoj ni eble multajn jarojn devus serĉi. Bonŝance tamen mi trovis antaŭ dek jaroj malnovan priskribon de la Seti-domo kaj eble ĝi indikas tiun lokon. Tion ni morgaŭ esploru kaj tiam ni planu, kiel ni aranĝu la laboron.”

”Kaj tiam ni samtempe klopodu interkonsenti pri la rekompenco, pri kiu vi ĵus…” komends la inĝeniero.

Gesto de la alia lin interrompis.

”Ni kunlaboros, sinjoro. Se ni trovos ’Radiantan Lotuson’, vi pagu al mi… nu, ni diru kvindek anglajn funtojn, neatentante la daŭron de la esploroj. Ĉu ĉi tiu propono estas akceptebla aŭ ĉu mi tro postulas?”

”Ne, ne,” rapidis Camphuis. ”Mi volis al vi pagi tiun sumon por la papiruso; nun vi krome eĉ proponas vian kunlaboron. Mi ŝatus tamen kiel eble plej baldaŭ komenci la esplorojn; eskorto jam alestas, tiel ke ni ne plu bezonas fari preparojn. Ĉu vi eble jam morgaŭ povos lasi vian laboron, sinjoro Hoeï?”

”Ne, ne,” respondis la kolŝito. ”Mi ne pli frue ol post tri tagoj povos foriri; vi komprenas, ke mi antaŭe devas prizorgi miajn mortintojn. La viron mi ankoraŭ devas malfermi; la infano jam kuŝas en la natro por esti peklata.”

El la buŝo de la kolŝito, kiu ŝajne ankoraŭ vivis en la spirito de longe forpasintaj jarcentoj, ĉi tiuj vortoj sonis tute ne ofendaj aŭ nesentemaj; li parolis pri la mortintoj kvazaŭ li mem al ili apartenus. Camphuis tamen ne povis ne ĵeti timeman rigardon al la pordo de la laborejo kaj senvole li timtremis, pensante pri la mortintoj, kiuj kuŝis malantaŭ ĝi.

”Bonege, sinjoro Hoeï, post tri tagoj do,” li momenton poste konsentis pri la propono de la kolŝito.

”Se vi volas, vi senĝene povos resti tie ĉi, ĉu sola, ĉu kun viaj amikoj,” rediris la alia. ”Al iu, kiu ŝatas la antikvegiptan historion, ĉi tiu regiono prezentas multon interesan.

Ankaŭ vi ne timu, ke via ĉeesto min ĝenos; male, la lastajn jarojn mi tiel malmulte rilatas kun homoj, ke tia vizito nur povas min ĝojigi.”

Ĉe ĉi tiuj vortoj la kolŝito demande rigardis al Camphuis.

La inĝeniero komprenis per tio, ke la alia esperas, ke li restos kaj kvankam li unuamomente volis serĉi pretekston por rifuzi ĉi tiun nerektan inviton, li venkis sian antipation kaj konsentis resti.

”Mi volonte restos via gasto, sinjoro Hoeï,” li respondis.

”Miaj amikoj tamen eble preferas reiri al Erment; mi tion al ili demandos. Se ili preferas foriri, mi al ili petos reveni post tri tagoj por nin akompani. Vi nun al mi pardonu, ke mi foriras, ni hodiaŭ frumatene foriris el Thebe kaj mi devas peni por ne fermi la okulojn.”

Amèn Hoeï tuj ekstaris por antaŭiri sian vizitanton.

Kiam ili iris eksterdomen, Camphuis denove aludis la izolecon, en kiu la kolŝito vivis.

”Ĉu vi ne enuas, sinjoro Hoeï, sen iu homo, kun kiu vi de temp’ al tempo povas interparoli?”

”Tamen ne, mi al soleco kutimiĝis, sinjoro. Krom tio mi ne estas tiel forlasita de ĉiu vivo, kiel vi ŝajne pensas.

Atentu nur, se vi volas.”

Ili staris eksterdome kaj antaŭ ili etendiĝis la mortintejo, sur kiu sterniĝis nepenetrebla mallumo. La kolŝito langklakis kaj tuj per unu flugilbato malsuprenŝvebis antaŭ ilin la granda vulturo.

”Ĉi tiu besto jam naŭ jarojn estas mia kunulo, sinjoro,” diris Amèn Hoeï per mallaŭta voĉo. Ĝin allogas la mortintoj, same kiel min . .. .”

La inĝeniero timigite faris paŝon returne kaj ridetante la alia daŭrigis:

”Vi ne timu; ĝi ne estas tiel danĝera kiel miaj aliaj amikoj.”

”Kiujn vi aludas?” mire demandis Camphuis.

La kolŝito al li ne respondis, sed li aŭdigis mallongan, krudan gorĝosonon. La vulturo tuj flugis sur la tegmenton, sed samtempe Camphuis konstatis, ke la ŝajne forlasita mortintejo estas plena de vivo kaj moviĝo. Flanke de kaj sur la rokoj alproksimiĝis dudek, tridek ŝtelirantaj ombroj ĝis preskaŭ en la lumo de la malfermita pordo. Unu el la bestoj aŭdigis mallongan, bojetan sonon, kiun la aliaj tuj imitis. Kun rigardo plena de abomeno Camphuis sin deturnis kaj per kruda krio la bestojn dispelinte,

Amèn Hoeï signifoplene lin alrigardis.

”Miaj amikoj en la Nekropolo, sinjoro,” li ironie diris ”la sanktaj bestoj, kiuj jam en la antikveco estis dediĉitaj al Anukis: ŝakaloj, la gardistoj de la tomboj… ”


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.