La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo ![]()
Materialoj por geliceanoj |
![]() RADIANTA LOTUSOAŭtoro: J. D. Degreef |
©2023 Geo |
La Enhavo |
Dalai-lamao, volvita en supervesto el delikata poefagoŝtofo kaj samfasona kiel tiuj de la vicoj da malplialtrangaj lamaoj, la unuajn momentojn ne juĝis la inĝenieron inda je rigardo, pro kio ĉi tiu havis la okazon plej atente observi la ĉefan aŭtoritatulon de Tibeto.
La reganto havis larĝan fortan staturon, iom korpulentan.
Lia vizaĝo estis pala kaj dikkarna kaj vekis la impreson de trosatiĝo kaj laciĝo. Li tenis la okulojn mallevitaj kaj kun siaj malrigide pendantaj brakoj prezentis bildon de perfekta kvieto kaj trankvilo. Sur la kapo li portis mitron, kapkovraĵon, kiu tre similis al moderna soldata kasko kaj kiu simbolis liajn dian devenon kaj altan indecon.
Malantaŭ li kaŭris, same senmovaj kiel la majesta reganto, kvar monaĥoj, kies rigardoj kun vigla intereso estis direktitaj al la inĝeniero. Nur kiam Camphuis, ekscitita de stranga rezinodoro, aŭdigis modestan tuseton, la ŝtoniĝinta vizaĝo de Dalai-lamao ŝajne reviviĝis; li levis la okulojn. La movo estis tiel incite malrapida kaj senenergia, ke ĝi subite pensigis la inĝenieron pri meĥanika pupo. Nur la okulesprimo de la reganto divenigis mongolan devenon; la vizaĝo povus aparteni al okcidentano.
El paro da malhelaj, viglaj okuloj la inĝeniero kaptis rapidan rigardon kaj poste vidis la palpebrojn denove peze malleviĝi kvazaŭ ili estus plumbaj. Ankoraŭ minuton li daŭrigis la silenton, sed fine Dalai-lamao malfermis la buŝon. Je surprizo de la inĝeniero li bonege parolis la francan lingvon; la vortoj havis neriproĉeblan akcenton kaj, en perfekta kontrasto kun la apatia teniĝo de la reganto, estis elparolataj vigle kaj kelkfoje eĉ iom pasie.
”Vi estas la fremdulo, kiu gvidis la laboron ĉe Sangpo, ĉu ne?” li komencis.
”Via servanto, sinjoro,” respondis Camphuis kapjesante.
”Kaj ĉu vi finpretigis la laboron?”
”Jes, antaŭ tri semajnoj la interkomuniko faktiĝis, sinjoro.”
”Kaj nun vi intencas reiri al via patrujo, ĉu ne?”
”Tio efektive estis mia intenco, sinjoro,” respondis la inĝeniero.
Dalai-lamao momenton paŭzis kaj evidente distrite li ekludis per la fingroj.
”Ĉu vi kontraŭus entrepreni vojaĝon, malproksiman vojaĝon por mi?” li subite daŭrigis.
”Ne, mi tute ne kontraŭus, sinjoro,” respondis Camphuis altgrade surprizita.
En tiu momento granda, blankhara kato saltis sur la genuojn de Dalai-lamao. Ĉi tiu malrapide kaj solene levis bone prizorgitan manon kaj komencis karesi la dorson de la besto. Samtempe li ankoraŭfoje ĵetis flugan rigardon al la inĝeniero kaj daŭrigis:
”Ĉu vi konas la landon, kiu estas nomata El Masr, sinjoro?”
”El Masr; ĉu Egipto?” demandis Camphuis mirigite.
”Jes, Egipto; ĉu vi ĝin konas?”
”Mi neniam ĝin vizitis, sed mi multon pri ĝi legis kaj mia patro pri ĝi al mi rakontis, sinjoro,” respondis la inĝeniero, mirigita pro la turniĝo de la interparolado.
Sekvanta rimarkigo lin tute konfuzis.
”Via patro tre bone konis la landon, sinjoro,” daŭrigis Dalai-lamao meditatone.
La inĝeniero lin rigardis kvazaŭ li opiniis, ke la reganto de Tibeto estas ĉioscia. Lia patro estis fama egiptologo, kiu traesploris la landon de Nilo; sed kiu en la mondo tion sciigis al Dalai-lamao en Tibeto? Malpacienca gesto de la reganto lin rekonsciigis.
”Efektive, mia patro estis fama esploristo kaj li ofte vizitis Egipton,” li rapide konsentis.
”Kaj ĉu vi estas preta iri por ni al Egipto kaj tie fari esploron?”
”Certe jes, sinjoro, kun plezuro,” respondis Camphuis surprizite.
Dalai-lamao levis la manon kaj frapetis per fingroungo sur grandan metalan globon, kio aŭdigis kantecan sonadon. Unu el la aliaj lamaoj post tio ekstaris, surgenui ĝis kaj transdonis paperrulon al la reganto.
”Ĉu vi povas legi la skribosignojn de la antikva El Masr?” daŭrigis Dalai-lamao.
”La plej antikvan skribon, la hieroglifojn, jes, sinjoro, sed por la hieratika skribo mi bezonas kelkhoran studon,” deklaris la inĝeniero senhezite.
”En kio ili diferencas?” informpetis la reganto scivoleme.
Per kelkaj vortoj Camphuis al li klarigis la diferencon.
”Por bildigi siajn pensojn, la egiptanoj de la plej antikva tempo uzis la hieroglifojn, sinjoro. Ili konsistis el konkretaj objektoj kaj figuroj kaj ili komence estis uzataj por enskriboj sur monumentoj kaj por teksto de la mortintolibro. Malplilongigo de ĉi tio estis la hieratika skribo, kiun oni uzis por dokumentoj kaj komuna interrilato. Por deĉifri tiun skribon oni antaŭe devas ĝin transmeti en la originalan kaj tio postulas kelkan tempon.”
”Ĉu vi eble povas al mi diri la signifon de tiuj ĉi folioj?” demandis Dalai-lamao, kiu atente estis aŭskultinta.
La inĝeniero de li transprenis la paperrulon kaj singarde malvolvis tri foliojn, kiujn li tuj rekonis papirusoj, la folia ŝelo de kano, kiun la antikvaj egiptanoj uzis kiel skribpaperon. Camphuis estis akirinta el la verkoj de sia patro grandan scion pri la egipta antikveco kaj post rapida esploro de la papirusoj li tuj konstatis, ke la folioj estas tre malnovaj kaj ke du el ili estas hieroglife surskribitaj.
Ĉion rapide tralegante la inĝeniero spertis unu miron post alia. De kie devenis tiuj papirusoj? Ĉu eble ŝtelitaj el muzeo? Kiel ili fariĝis posedaĵo de la reganto de Tibeto kaj pro kio tiuj folioj povas interesi lin? Camphuis tiel longe meditis pri tio, ke Dalai-lamao per mallonga gesto konigis sian malpaciencon, pro kio la inĝeniero rapide levis la okulojn.
”La signifon de du el ĉi tiuj folioj mi tuj povas al vi komuniki, sinjoro,” li komencis. ”Ili sendube apartenas al Mortintolibro… ”
”Kio estas Mortintolibro?” rapide lin interrompis Dalai-lamao.
”Mortintolibro, kiun la antikvaj egiptanoj ankaŭ nomis ”Libro de la eliro en la Tagon,” antaŭe estis kolekto da sanktaj tekstoj kaj preskriboj kiel la mortinto kondutu dum sia irado tra Amenti, la subtera mondo, sinjoro,” klarigis Camphuis. ”Ĝi enhavis la paroladojn, kiujn li devos fari al la dioj kaj plie la ekzorcformulojn, per kiuj li povos venki la malamikajn potencojn kaj malbonajn spiritojn. Oni ĝin kundonis al la mortinto en lia lasta ripozejo, kaŝita inter la bendoj, en kiujn oni volvis lin post la enbalzamigo.”
Dalai-lamao kontente kapjesis kaj daŭrigis per voĉo kiu montris streĉigon:
”Do estas tute certe, sinjoro, ke tiuj ĉi folioj apartenis al mortinto?”
”Absolute certe, sinjoro,” respondis Camphuis firme kaj senpripense li daŭrigis: ”Tiel certe, ke mi al mi demandas, kiel ili povis veni tien ĉi.”
Li tuj bedaŭris ĉi tiun lastan diron, ĉar li kaptis koleran rigardon de la reganto. Ĉi tiu tamen tuj denove enpensi ĝis kaj poste interŝanĝis rigardon de interkomprenigo kun la lamao, kiu sidis ĉe lia dekstra flanko. Subite li denove rigardis la inĝenieron.
”Vi parolas pri du folioj; tamen estas tri,” li simple rimarkigis.
”Efektive, sed por la traduko de la tria mi bezonas kelkajn horojn, ĉar ili estas surskribitaj per la plimallongigita skribo, sinjoro,” respondis Camphuis.
Dalai-lamao al li kapklinis komprenante.
”Bone, reiru do al la Domo de la Sekreta Vivo kaj avertu la gardiston, kiam vi pretigis la tradukon,” li petis.
La inĝeniero riverencis kaj unu el la lamaoj al li faris signon, ke li lin sekvu. Lia gvidanto lin rekondukis al lia restadejo kaj ne dirinte vorton lasis lin sola.
Antaŭ ol Camphuis eklaboris, li kelkan tempon trapasis la ĉambron por ordigi siajn pensojn. La multaj demandoj, kiujn li al si faris en la ĉeesto de Dalai-lamao, eĉ ne unu momenton lasis lin trankvila, sed ju pli longe li serĉis la respondon, des pli li konvinkiĝis, ke lia serĉado estas vana. Unu fakto tamen estis al li absolute certa.
Estis nepre ne hazarde, ke oni elektis lin por la plenumo de la Sangpo-laboroj; male, oni intence lin invitis por tiu komisio, ĉar oni supozis, ke li, estante filo de egiptologo, pli-malpli havas scion pri la egipta antikveco.
Sed per kies interveno oni atentigis la Dalai-lamaon al li, sensignifa inĝeniero? Kaj kial la reganto de Tibeto aliras sian celon laŭ ĉi tiu stranga vojo? Kial ne tuj li turnis sin al fama egiptologo, kiu rilate al antikvegiptaj aferoj ja multpli bone povas al li servi?
Ĉiuj ĉi demandoj ankoraŭ aliĝis al la aliaj, al kiuj li ne sukcesis trovi respondojn. Li komprenis, ke tio ĉi kaŝas sekreton, kies solvo certe ne facile estos trovebla.
Ekpenso subite ĉesigis lian maltrankvilan promenadon.
Ĉu eble la tria papiruso povus klarigi la kaŭzon de la intereso, kiun Dalai-lamao sentas por la egipta antikveco?
Camphuis prenis kelkajn paperfoliojn el sia kofro kaj uzante la kovrilon kiel tabloplataĵon, li sidiĝis sur ŝafofelon kaj komencis pristudi la skribosignojn. Forpasis ne malpli ol du horoj antaŭ ol li estis transiginta la kripligitajn figurojn al la originalaj hieroglifoj, sed kun tio la plej malfacila laboro jam estis farita.
La efektiva tradukado bone prosperis al li kaj kun ĝemo de kontento li line formetis la krajonon kaj duonlaŭte legis al si la skribitaĵon.
Je la 25-a de Paophi de la sesa jaro de la regado de reĝino Menephta, la altdevena zorgantino de Peraä de Egipto,
– Al kiu estu flora vivo, feliĉo kaj forto, – la ĉefpastro de la templo de Amon en Thebe solene malŝarĝis la paraŝiton Noeme de la Nekropolo pri la promeso, sindevige farita kontraŭ rekompenco de talento da arĝento, sekrete transporti ’Radiantan Lotuson’, kies brilo egalas tiun de la tago, al la tombo de Peraä, la Reĝo de la Vero,
– Kiun al si elektis la Dio Ra kiel vicreĝon.
Konforme al la ordono de la Urma, ’Radianta Lotuso’ estas transportita al kaŝita loko en la Setidomo, situanta 69 futojn…
Ĉi tie la manuskripto ĉesis kaj kun bedaŭro Camphuis devis al si konfesi, ke la enhavo ne multon al li diris.
Male, la papiruso konjektigis novan sekreton: la sekreton de ’Radianta Lotuso’. Liaj okuloj fiksiĝis sur la aldono de ĉi tiu stranga esprimo: ”kies brilo egalas tiun de la tago.”
”Juvelo, sendube malofta diamanto tre valora,” surprizite lasis Camphuis al si elgliti el la buŝo. Li bedaŭris la nekompletecon de la manuskripto kaj komprenis, ke devas ekzisti ankoraŭ dua papiruso, kiu ĝin kompletigas.
Subite li iĝis scivola pri la demando, ĉu lia vojaĝo al Egipto rilatus kun tiu ĉi sekreto. Li ekscitite ekstaris kaj avertis la gardiston. La viro tuj kondukis lin al Polala, kie li estis kondukita de lamao al la aŭdiencejo. Longa tempo pasis antaŭ ol li estis allasita al Dalai-lamao kaj lia malpacienco kreskis ĉiuminute. Fine tamen lia orelo kaptis mallaŭtan gongobaton kaj post signo de sia gvidanto li levis la kurtenon kaj eniris.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2023 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.