La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo ![]()
Materialoj por geliceanoj |
![]() RADIANTA LOTUSOAŭtoro: J. D. Degreef |
©2023 Geo |
La Enhavo |
En plej multaj Orientaj hoteloj, kiuj ne estas nepre unuaklasaj, regas strangaj kutimoj. Komercistoj ĉiuspecaj ĝis malfruvespere havas liberan eniron kaj el la gastoj neniu, kiu konas la Orienton, plendos, kiam li dek- ĝis dekdufoje tage estas ĝenata de ĉiuspecaj vendistoj.
Ripozo estas en tia hotelo antaŭ la noktomeza horo vorto sensenca kaj kiam Camphuis fordormis sian plej grandan lacecon, lin do baldaŭ vekis bruado en la koridoro.
Li bruligis alumeton kaj vidante, ke estas nur la dekunua kaj duono, li malbenis la bruantojn kaj sin turnis.
En la ĉambro ŝvebis senbrila arĝentlumo, kiu al li ebligis distingi la malakrajn konturojn de ĉiuj objektoj. Meditante pri la aventuroj de la lastaj monatoj, Camphuis reve fiksrigardis, kiam li aŭdis frapon sur la pordon.
Opiniante, ke antaŭ la pordo staras iu el la ĝenemaj komercistoj, li ne respondis. Momenton poste la frapado ripetiĝis kaj fiksrigardante al la pordo Camphuis vidis, ke la anso malrapide kaj senbrue turniĝas kaj samtempe al li ŝajnis, ke iu ĝin prempuŝas.
Camphuis momenton estis konsternita kaj konfuzita kaj li volis ĝuste elliliĝi por forpeli la impertinentan enŝteliranton, kiam li vidis, ke la anso denove malteniĝas.
Trenantaj paŝoj malproksimiĝis kaj malbonhumore la inĝeniero refalis sur la kusenojn, kun la firma intenco morgaŭ plendi pri ĉi tiu okazintaĵo.
Sin ĵetinte jen sur unu, jen sur alia flanko por ekdormi, li kuŝiĝis dorse kaj fiksrigardis, same kiel antaŭ kvaronhoro, per duonfermitaj okuloj en la stelobrilon.
Subite li vidis ombron, rapida kiel fulmo, gliti tra la ĉambro. Tuj li komprenis, ke la silhueto de ekstere ĵetiĝis en la ĉambron kaj senspire li fiksrigardis al la granda fenestro, de kiu li vespere, antaŭ ol mallumigi, forŝovis la kurtenojn.
Ne pasis pli ol duonminuto, kiam Camphuis vidis palpantan manon kaj kapon aperi super la fenestrobreto.
La mano serĉis kaj trovis apogon per la foldo de la fenestro kaj vizaĝo forte premiĝis sur la vitron, tiel ke la nazo aspektis misformita. Kvankam la inĝeniero tuj komprenis, ke la viro estas identa kun tiu, kiu antaŭe klopodis malfermi la ĉambropordon, li ne alarmis, sed atendis, kion la alia intencas fari. Li fikse rigardis ties vizaĝon, sed estis neeble pli distingi ol ĝian konturon kaj paron da akraj okuloj kun nigra ardo, kiuj la ĉambron nervoze traesploris.
Camphuis ne sin movis, tamen en lia kapo la pensoj kirliĝis. Kial oni lin spionas kaj kial oni klopodas enpenetri ĉe li?…
La inĝeniero vidis, ke la alia malrapide rektiĝas kaj palpas la fenestron, kvazaŭ li serĉas kielon por ĝin malfermi.
Subite Camphuis faris decidon kaj prenis sian revolveron.
Senbrue li elglitis el la lito kaj faris kelkajn paŝojn antaŭen, ĉiam kun la okuloj direktitaj al la fenestro. La sekvintan momenton li eligis retenitan malbenon; li estis renversinta la noktŝranketon kaj tintantade la vitraĵoj falis dispeciĝe sur la plankon.
La nekonato sammomente malaperis kaj kun la revolvero en la mano Camphuis saltis al la fenestro kaj ektire ĝin malfermis. Nenie ombro nek postsigno homaj estis videblaj; li komprenis, ke esploro sur la plattegmentoj kaj en la nefermitaj kortoj estus tute vana; la enŝtelirinto ja havis sufiĉan tempon por malaperi. Li lumigis, fermis la fenestrojn kaj post tio malsupreniris por informi la indiĝenan noktgardiston pri la okazintaĵo.
La viro solene deklaris, ke neniam oni ŝtelis en la hotelo kaj ke neniu iam aŭdis pri enŝteliro. Kiam li evidente emis kredi, ke Camphuis sonĝis, ĉi tiu incitite rezignis kaj reiris al sia ĉambro. La stranga aventuro longe al li malhelpis ekdormi kaj nur ĉirkaŭ mateniĝo liaj okuloj dormfermiĝis.
Camphuis nur vekiĝis ĉirkaŭ la deka horo. Sin vestante, li denove pripensis la aventuron. Ne estis dubeble, ke oni klopodis enŝteliri por lin prirabi kaj ĉi tio lin mirigis.
Oni ĉiam al li asertis, ke fremdulo ĉi rilate en oriento estis pli sekura ol en okcidento kaj ke neniu indiĝeno riskos priŝteli blankulojn.
Post la matenmanĝo Camphuis faris viziton al la hotelisto, civilizita viro de miksita portugala-angla raso.
Ĉi tiu solene asertis, ke nenie oni pli zorge atentas ol en lia hotelo kaj ŝultrolevante la inĝeniero do fine rezignaciis pri tiu opinio. Li telefone kontaktiĝis kun doktoro Housting kaj aŭdante, ke ĉi tiu volonte lin akceptos, li demandis pri la vojo kaj forlasis la hotelon.
Doktoro Glen Housting posedis verandodomon en la ĉirkaŭo de la urbo. La inĝeniero preferis iri piede. Enpense li promenis kaj iom post iom neprofunda malkvieto lin ekregis. Li ekhavis la senton, ke oni lin spionas kaj subite li haltis kaj rigardis ĉirkaŭen. La strato prezentis aspekton de rapida vigleco; aŭtomobiloj, en kiuj sidas eŭropanoj kaj eminentaj indiĝenoj, laŭte signalante faris al si vojon tra la homamaso, kiu preskaŭ tute konsistis el neblankuloj.
Camphuis konstatis, ke li ne pli altiris la atenton ol ĉiu alia promenanta eŭropano kaj baldaŭ li iris pluen. Tamen lia malkvieto ne foriĝis. Male, la stranga sento grade plifortiĝis kaj li estis nepre certa, ke tio ne estas sen kaŭzo.
En la soleco ĉe Sangpo kaj poste vojaĝante tra Egipto li plurfoje konstatis emocion antaŭe al li nekonatan.
Ĝin ne kaŭzis ia senspercepto, estis nek klarigebla nek eldirebla, sed ĝi kaŭzis al li senton, ke li estu singardema kontraŭ io ajn.
Pluirinte kelkan tempon li duafoje turnis la kapon, sed same kiel antaŭe li ne rimarkis ion specialan pri la homoj, kiuj lin sekvas kaj preterpasas.
”Tiu nokta vizito min konfuzigis; miaj nervoj ne estas normalaj,” murmuris la inĝeniero pluirante. Li provis pensi pri io alia, sed la prema sento ne foriĝis kaj nur kiam li proksimiĝis al la jam nomita verando-domo, li sin sentis iom senŝarĝigita.
Tuj kiam li eniris la galerion, al li venis renkonte doktoro Housting, malgranda moviĝema vireto, skoto laŭ naskiĝo.
”Estu bonvena, fremdulo,” li salutis la inĝenieron per komika bruemo.
Camphuis sin prezentis kaj interŝanĝinte koran manpremon kun la doktoro, kondukiĝis en la domon. Antaŭ ol li forlasis la galerion, li tamen ankoraŭ ĵetis flugan rigardon sur la kampvojon. En la tuja proksimo iris tri indiĝenoj kaj cent metrojn post ili venis kvara viro. Li esplore rigardis la tri unuajn, sed la viroj preterpasis la verandodomon tute senatente.
”Momenton atendu, sinjoro doktoro,” subite petis Camphuis al sia gastiganto, rapide stariĝante malantaŭ fenestro de la ĝardenĉambro. Ne atentante la miregon de la doktoro, li atendis la alproksimiĝon de la kvara promenanto kaj subite li aŭdigis mallaŭtan fajfadon; en la naiva hindo li senpene rekonis la misteran trian de la tibeta-egipta ligo: Lu Tszang, konsilanto kaj amiko de Wuangji…
Ŝajnis, ke la ĉino eĉ ne konjektis, ke oni lin spionas; trankvile li alproksimiĝis, evidente opiniante, ke liaj pantalono kaj malpura blankvestaĵo lin faris nerekonebla.
Preterpasante li ĵetis flugan rigardon al la domo kaj al la emajla nomplato de la doktoro kaj tiam subite sin turnis por rapidpaŝe reiri al la urbo.
”Mi kredas, ke nia interparolado povos esti interesa, sinjoro doktoro,” komencis Camphuis per medita voĉo kaj ankoraŭ konsternite.
”Nu, des pli bone, mia kara,” iom mire respondis doktoro Housting kaj per kora gesto prenante la inĝenieron ĉe la brako, li kondukis lin en sian studoĉambron.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2023 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.