La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
RADIANTA LOTUSOAŭtoro: J. D. Degreef |
©2024 Geo |
La Enhavo |
Hussein ebn Ahmed estis la ĉefa tribestro de ’la homoj de la tendo’, kiel la beduenoj nomas sin mem.
Eĉ ŝejkoj ofte al li tributis. La Mekka-pilgrimantoj, kiuj trairis la dezerton, sciis, ke kontraŭ neniu beduentribo ili estas sekuraj, se ili ne povas montri ateston, ke la sumo por trairo de la lando fiksita de ŝejko Hussein estas pagita kaj la turistoj, kiuj riskis plezurvojaĝon en la dezerto estis prirabataj de li en maniero, kiu al ili restis longe kaj amare en la memoro.
Sub lia protekto oni tamen estis sendanĝera kiel en la sino de Abrahamo kaj scienculoj, kiuj entreprenis esplorvoja ĝon, ne povis fari ion pli bonan ol havigi al si la eskorton de Hussein ebn Ahmed, kiu disponis pri kvardek fortaj viroj.
Sidanta en sia tendo kaj ĉirkaŭata de kelkaj viraj parencoj, ŝejko Hussein akceptis siajn vizitantojn kun majesta soleno. Estas vere, ke li ne sin humiligis por leviĝi, sed li bonvenigis siajn vizitantojn per riverenco, kiu ne nur montris respekton por la gasto, sed ankaŭ konscion pri propra digno.
La moroj de la beduenoj ne estis tute fremdaj al Camphuis kaj pro tio li evitis mem ekparoli pri la celo de sia veno.
Post nombro da ceremonioj, kiuj celis konvinki la inĝenieron pri la sincereco de lia gastiganto, la ŝejko mem komencis la interparoladon.
”Vi de malproksime venis por travojaĝi la dezerton, ĉu ne, sinjoro?”
”Jes, mi volas fari ekskurson al Erment en Thebe,” konfirmis Camphuis.
”Ma Sh’Allah, ĉu al Erment? Estas longa vojaĝo, sinjoro.”
”Tamen ne, ĝi maksimume daŭros kelkajn semajnojn,” kontraŭis Camphuis afablatone. Li komprenis, ke la bedueno intence pligrandigas la malfacilaĵojn de la vojaĝo por postuli pli da mono por sia eskortado kaj kvankam la elspezoj ŝarĝos la konton de Dalai-lamao, li tamen ne volis tropagi.
”La mufto, kiu estas mia amiko, al mi diris, ke vi probable bonvolos min akompani, estiminda ŝejko,” li diris, provante eviti pluajn kontraŭojn.
”Per la profeto, sinjoro, via amiko estis tre anticipema,” respondis la bedueno. ”Mi ne intencas nun eniri la dezerton; la paŝtejoj estas malbonaj ĉi tempe, la varmo faras la vojaĝadon turmento kaj la virinoj estas lacaj.”
”Mi scias, ke la paŝtejoj estas malbonaj kaj ke la sezono estas malfavora kaj mi tre bedaŭras, ke viaj virinoj – Allah ilin benu – estas lacaj, ŝejko Hussein,” serioze daŭrigis Camphuis kaj kun rigardo, kiu klare esprimis seniluziiĝon, li aldiris: ”Tiukaze mi devos peti la egiptan registaron pri eskorto.”
”Ma Sh’Allah, la egiptaj soldatoj estas malfidindaj, sinjoro; ili tropagigas la vojaĝantojn kaj komplotas kun la rabistoj, kiuj prirabas la karavanojn,” ekkriis Hussein timigite.
”Mi dankas mian amikon pro tiuj avertoj; ili min decidigas prokrasti la vojaĝon ĝis pli oportuna okazo,” finis Camphuis, nur pene konservante sian seriozecon. La malbonaj proprecoj, kiujn Hussein atribuis al la egiptaj soldatoj, estis kompleta detalado de la malvirtoj, kiujn posedis la migrantaj beduenoj, sed li ja gardis sin eldiri pri tio sian opinion. Li faris movon por leviĝi, sed rapida gesto de la ŝejko lin retenis.
”Per la profeto, la vivo kuŝas en la manoj de Allah; la sekvantan jaron vi eble povus esti malsana. Eble via edzino estus perdiĝinta aŭ via preferata filo kaj tiam vi probable bedaŭrus esti prokrastinta la vojaĝon,” seriozatone kontraŭdiris Hussein ebn Ahmed. ”La saĝa mufto de la moskeo El Azbar estas mia amiko kaj liaj amikoj estas miaj. Mi ne volonte iun seniluziigas kaj kun kelka konsiderado probable estus eble, tamen al vi helpi.”
”Se vi pri tio sukcesus, vi certe al mi komplezus, sed antaŭ ol ni plue planos, mi ŝatus aŭdi viajn kondiĉojn, estiminda sinjoro,” diris Camphuis.
La ŝejko klinis la kapon kaj longe meditis. Fine li ĵetis al la inĝeniero esploran rigardon.
”Ma Sh’Allah, la vojaĝo estas longa kaj tre danĝera; la paŝtejoj estas malbonaj kaj la virinoj estas lacaj; dekmil piastroj ŝajnas al mi nur malgranda rekompenco por ĉiuj ĉi ĝenaĵoj,” li balbute daŭrigis.
Dekmil piastroj reprezentis la valoron de mil ducent guldenoj, sumo kiun oni laŭ okcidentaj konceptoj ne povis nomi ekstravaganca postulo, sed kiu en la dezerto per la duono estis tro alta.
Camphuis per energia kapskuado malakceptis la postulon kaj proponis kvarmil piastrojn. Hussein ebn Ahmed afektis ĉagreniĝon kaj ofendiĝon, sed tamen malpliigis la petitan sumon per dumil piastroj. Post longa marĉandado ili fine akordiĝis pri rekompenco de sesmil piastroj, sed nun ekestis novaj malfacilaĵoj pri la pago.
Denove ili longe inter si postulis kaj proponis, ĝis kiam la ŝejko fine konsentis pri anticipa sumo de mil piastroj en kontantoj kaj pri ĉeko por la resto, kiun li tamen nur post reveno de la karavano en Kairo povos enkasigi.
La inĝeniero enpense sin jam gratulis pro la rezulto de la intertraktoj, kiam la dato de foriro minacis ŝanceli ĉion. Camphuis en kelkaj tagoj volis forlasi Kairon, sed la ŝejko kontraŭis ĉi tiun proponon per forta protesto.
”Ni faris longan vojaĝon, sinjoro kaj mi jam diris al vi, ke la virinoj estas tre lacaj. Vi postulas la neeblon; la viroj devas viziti la moskeon por fari la preskribitajn lavojn kaj la virinoj volas iri al la bazaro por fari aĉetojn.”
”Nu, ni do konsentu foriri post semajno,” proponis Camphuis malbonhumore.
”Neeble, sinjoro,” kriis ŝejko Hussein. ”Vi eble forgesas, ke la 11-a de Bacench estas baldaŭ venonta, la festo de la ’nokto de la guto’. Ni respektas la malnovajn kutimojn kaj ni ne povas ĝin festi en la dezerto. Mi konsentas foriri tuj post la 11-a, sed nepre eĉ ne unu tagon pli frue.”
Camphuis memoris, ke ankoraŭ nuntempe inter multaj beduenotriboj restis la antikva kredo, ke Nilo, kiu en la nokto de la 11-a de Bacench atingas sian plej malaltan nivelon, tiun nokton denove kreskas pro dia larmo, kiu falas en la fluejon.
Li ankaŭ sciis, ke ĉi tiu ”festo de la nokto” de la migrantaj beduenoj, kies vivo en la dezerto ofte dependas de la posedo de kelkaj gutoj da akvo, alte estas respektata kaj li komprenis, ke estus vana peno, se li provus ŝanĝi la pensojn de la ŝejko. Kvankam ĉi tio signifis prokraston de tri semajnoj, li pro neceso rezignaciis kaj konfirmis la faritan interkonsenton per manpremo. Poste li enmanigis al Hussein la anticipan sumon kaj disdonis kelkajn piastrojn inter la infanoj. Regalite per taso da kafo, Camphuis intencis iri returne al sia hotelo, kiam subite kaptis lin demando.
”Ĉu vi konas Erment, estiminda sinjoro?” li informpetis.
”Jes la landon, sinjoro, sed ne la fellahin (La egiptajn terkulturistojn la beduenoj malestime nomas ”fellahin” t.e. plugistoj),” respondis la bedueno.
”Ĉu vi iam aŭdis pri viro, kiu nomiĝas Amèn Hoeï?”
La ŝejko momenton pripensis, sed tiam kapneis.
”Oni eble lin nomas kolŝito, kiu preparas kyphi, aromaĵon,” klarigis la inĝeniero.
La bedueno tuj energie kapjesis.
”Efektive, sinjoro, mi scias, kiun vi celas, mi aŭdis pri li,” li rapide respondis. ”La viro estas kuracisto, sorĉisto kaj scienculo kaj li enbalzamigas la mortintajn fellahin.
Mi unu fojon eĉ vidis lin de malproksime; li loĝas ekster Erment, sola inter la mortintoj. La ŝakaloj nomiĝas liaj amikoj kaj li fumas haŝiŝon. La homoj de la tendo timas lin; oni diras, ke li sekrete interrilatas kun la spiritoj de la subtera mondo.”
Camphuis ĝojiĝis eksciante, ke Amèn Hoeï efektive vivas, pri kio li kelkfoje dubis. Laŭ la sciigoj de Hussein li ŝajne tute perdiĝas en forgesita pasinteco; li balzamas la mortintojn kaj inter ili loĝas, simile al la pastroj en la antikva Egipto. La fakto, ke Amèn Hoeï fumas haŝiŝon, signifas, ke li posedas malvirton, kiu precipe en ĉi tiu tempo fervore estas praktikata, ke li fordonas sin al moderna narkota veneno, kiu kaŭzas nedireble grandan moralan kaj fizikan mizeron; al opio…
Kontente Camphuis fine adiaŭis la beduenojn. Survoje al la urbocentro li raportis al Wuangji pri la intertraktoj.
La tibetano eĉ ne per unu vorto estis sin miksinta en la interparoladon. La longa prokrasto de la forvojaĝo rimarkeble seniluziigis lin kaj eĉ al li provokis malfortan proteston, kiun Camphuis tamen tuj sufokis proponante, ke li do sola vojaĝu al Erment.
Reveninte en la hotelon Camphuis alivestis sin kaj iris al la manĝosalono, kontraŭe al Wuangji, kiu preferis tagmanĝi en sia ĉambro. Tuj post kiam li finis la simplan manĝon, la lamao forlasis sian ĉambron. Timeme ĉirkaŭrigardante, kvazaŭ li timus esti surprizata, li ŝteliris de la ŝtuparo kaj tra la koridoro. Kiel ombro li elglitis el la hotelo kaj ne unu momenton hezitante li maldekstren iris en la straton. Li iris ĝis malnova maŭra konstruaĵo, kie li haltis kaj esplore ĉirkaŭrigardis.
Nur kelkajn sekundojn poste aperis el la ombro de malnova pordego figuro, kiu rekte lin aliris kaj kun kiu li rapide interŝanĝis kelkajn vortojn. Du minutojn poste Wuangji reiris kaj nerimarkate denove englitis en la hotelon, dum la alia, la mistera ĉino, eniris la vojon al la kvartalo Cherchohe, kie estis starigitaj la tendoj de ŝejko Hussein ebn Ahmed.
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.