La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


RADIANTA LOTUSO

Aŭtoro: J. D. Degreef

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

ĈAPITRO XII: NOVAJ SURPRIZOJ

Camphuis kelkajn momentojn senparole fiksrigardis la kolŝiton. Tian rezulton de ilia esploro li tute ne atendis kaj komence ĝi al li ŝajnis sensenca. Amèn Hoeï vidis tiom da nekredemo en lia rigardo, ke li silente al li transdonis la paperon.

La inĝeniero ĝin prenis kaj ekstarante flanke de li, la kolŝito al li montris la diversajn karakterizajn figurojn, kiuj ne lasis dubon pri la praveco de liaj asertoj.

”Jen, la surskribo komenciĝas per kelkaj frazoj el la Himno de Amon, la dio de Thebe, kiu per sia spirito plenigis la universon.

Ununura estas Vi, Kreinto de l’ vivantoj,
Kaj nur Vi, kiu ĉion inspiras, kio fariĝis.

Kaj jen, ’Radianta Lotuso’ figurita, junulino havanta en la mano la kroĉforman vipon, reĝan simbolon, kiu devis memorigi al la Peraä la devon fari la bonon kaj malebligi la malbonon. Ĉu ĉi tiuj du figuroj lasas ankoraŭ iun dubon pri la identeco de ’Radianta Lotuso’?”

”Ne,” respondis Camphuis kapneante. ”Mi kredas, ke vi pravas, sed kion enhavas la cetero de la surskribo?”

”Komunikon de la Urma de la Amontemplo kaj cetere glorigon de la Peraä; ni klopodos deĉifri ambaŭ. Sed ĉu vi nun ne preferas reiri al la tendaro? La suno senkompate brulas kaj tie ni povos trovi refreŝigon kaj pli agrablan sidlokon ol en ĉi tiu varmega sablo.”

”Jes, estas bone, sinjoro Hoeï; ni do tuj foriru, la ilaron ni poste povos forprenigi,” rapide konsentis Camphuis.

Li subite pensis pri la seniluziiĝo de la lamao kiam ĉi tiu ekscios la surprizan malkovron. Dum ili malrapide kaj pene iris, Amèn Hoeï ripete ĵetis rigardon sur la kopion de la surskribo.

”Mi kredas, ke nin atendas nova surprizo, sinjoro, sed mi ankoraŭ ne kuraĝas diri mian opinion pri tio,” li subite diris.

La inĝeniero subpremis siajn sciavidon kaj malpaciencon kaj retenis la demandojn, kiuj kuŝis sur liaj lipoj.

Sed la stranga esprimo en la okuloj de la kolŝito pliintensigis, malgraŭ ĉiu seniluziigo, kiun kaŭzis ilia malkovro, liajn streĉitecon kaj emocion kaj por iom kontentigi sian malpaciencon, li senvole iris pli rapide.

Tuj kiam la tendaro videbligis, Camphuis interrompis la silentadon.

”Ĉu vi konsentas, ke mi unue informu la lamaon Wuangji?

Ĉi tiu afero same koncernas lin kiel nin kaj mi prefere ne pli longe ol necese lasas lin en streĉatendo.

Por la deĉifrado de la surskribo vi ne bezonas min; mi do baldaŭ venos al vi.”

La kolŝito konsentis kaj veninte en la tendaron,

Camphuis tuj iris al la tendo de la lamao. Wuangji ne kutimis vidi la revenon de la inĝeniero en ĉi tiu horo kaj formetante sian preĝilon, li rapide ekstaris.

”Sinjoro, hodiaŭ posttagmeze ni nudigis la kaŝejon,” komencis Carraphuis.

”Ha, kaj kiam vi volas ĝin malfermi?” demandis la lamao surprizite.

”Plu ne necesas, sinjoro, ni jam malfermis ĝin,” trankvile respondis la inĝeniero.

”Ĉu malfermis?… sed kial vi ne antaŭe min avertis?” kolere kriis Wuangji.

”Ni hazarde la tombon malkovris kaj nin tute ne kaptis la ideo unue rekuri al la tendaro por vin alkonduki. Se vi ŝatis ĉeesti la malfermon, pro kio do vi ne restis ĉe ni?

La sankta mastro eĉ ne per unu vorto al mi diris, ke mi konsideru vin mia kuratoro kaj vin obeu, sinjoro,” aldonis la inĝeniero malvarme.

Wuangji mordis al si la lipojn, sed la sekvintan momenton li rapide daŭrigis: ”Kaj kie nun estas ’Radianta Lotuso’?”

”Tion ni ne scias, tamen ni havas la konvinkon, ke ni ĉiuj eraris,” respondis Camphuis. ” ’Radianta Lotuso’ ne estas juvelo, sed egipta princino, kiu mortis antaŭ miloj da jaroj. Verŝajne pro ŝia beleco oni al ŝi donis la nomon de la plej bela egipta floro!”

La lamao lin aŭskultis kun rigardo kvazaŭ li kredis, ke li ne bone lin komprenis, tamen subite la esprimon de konsterniĝo anstataŭis nekredemo kaj malfido.

”Princino… Ĉu ’Radianta Lotuso’ estus princino, sinjoro?” li pene eligis.

Camphuis akcente kapjesis kaj subite rideto ekaperis sur la lipoj de la lamao. La inĝeniero neniam vidis la viron gaja aŭ eĉ nur bonhumora kaj kvazaŭ per inspiro li subite komprenis, kion signifis tiu rideto: ĝi esprimis mokon kaj absolutan malkredon.

”Vi misuzas la grandan fidon, kiun la sankta mastro sur vin metis, sinjoro,” eksplodis Wuangji akravoĉe.

La inĝeniero mirigite lin rigardis: la lamao aspektis transformiĝinta. Anstataŭ naiva, malfidema malsaĝulo tie staris firmdecida viro, kiu evidente ne pli longe toleris trompon. La miro de Camphuis tamen baldaŭ malaperis.

Li pensis pri la malsimpatia teniĝo, kiun la tibetano jam dum multaj semajnoj montris al li kaj tio sufiĉis por eksciti lian koleron.

Li preskaŭ kolereksplodis, kiam de ekstere penetris ekscitita voĉo. Levante la kurtenon, li vidis sinjoron Hoeï alveni.

”Ĉu mi ne diris, ke nin atendas surprizoj, sinjoro?” emocie ekkriis la kolŝito. Senceremonie li eniris, kapklinete salutis la lamaon kaj svingante paperfolion, li daŭrigis per triumfa voĉo: ”La surskribo kaŝas novan sekreton, sinjoro: la sekreton pri reĝa tombo.”

”Ĉu pri reĝa tombo?” demandis Camphuis konsternite.

”Jes, sendube!” firme certigis Amèn Hoeï. ”Se vi bonvolas aŭskulti la deĉifron, vi samopinios.”

Per mallaŭta voĉo, kies nervan tremadon li vane klopodis subpremi, li komencis malrapide voĉlegi la tradukon, akcentante la plej gravajn partojn.

Ununura estas Vi, Kreinto de l’ vivantoj,
Kaj nur Vi, kiu ĉion inspiras kio farigis.

Je la 17-a de Tyki post la morto de reĝino Menephta mi, Pheni Aghoen, ĉefpastro de la Amontemplo, la korpon de ’Radianta Lotuso’, la nobla princino el la glora Familio de Anommephta, sekrete forprenis el la tombo, en kiun ĝi estis metita kaj ĝin transportis al iu loko en la ombroj de la rokoj de Ptah, la plej aĝa el la dioj, situantaj apud la sankta obelisko de Aboe en Boelacq, en la proksimo de la tombo de ŝia reĝa frato kaj amato, la glora Peraä de Egipto, kies vivo estis beno por ĉio vivanta en la Nil-valo, kiu estis nomata: la bona, la karulo de la dioj, la subiginto de la Semitoj kaj la venkinto de la popoloj de Ilioena, Pidasa kaj Masa, de la Hetitoj kaj la Danaoj, kiuj estis fremdaj al la koro de Dio.

Kiu donis sennombrajn donacojn kaj konstruigis multajn belegajn templojn.

Kiu tridekmil fortajn virbovojn oferigis sur aroma ŝtiparo.

Kiu starigis glorajn pilonojn kaj obeliskojn,

Kiu prilaboris multajn eternajn monumentojn,

Kiu estis amiko de la pastroj kaj protektanto de la adeptoj,

Kaj ĉion faris honore al Dio, ĉar mizera estas la sorto.

De tiuj, kiuj, ribelas kontraŭ la decido de Dio.

Ĉar ĉi tiu estas ununura kaj senegala kaj loĝanta en la plejsanktejo…

Amèn Hoeï profunde spiris kaj finis: ”Tiel tekstas la komuniko, kiu dekojn da jarcentoj por ni restis konservita, sinjoro.”

Wuangji, kiu ne scipovis la anglan lingvon, distrite kaj kun deturnita rigardo estis aŭskultinta, Camphuis tamen streĉegis la orelojn kaj brilokule rigardis la kolŝiton.

”Ĉi tiuj hieroglifoj al ni malkaŝas la ekziston de reĝa tombo apud la rokoj de Ptah,” ekscitite daŭrigis la kolŝito.

”Kaj cetere ili nuligas ĉiun dubon pri la identeco de ’Radianta Lotuso’. Ŝi estis egipta princino, fratino de reganta Peraä kaj ties edzino. Kiel vi probable scias, geedzi ĝo inter frato kaj fratino ne nur estis permesita, sed eĉ kutima. Konjekteble ĉi tiu princino ankoraŭ estis juna knabino; la antikvaj egiptoj geedzigis siajn infanojn jam je dektri- kaj dekkvarjara aĝo… ”

La inĝeniero per gesto de surprizo interrompis la kolŝiton.

”Sed kial, se ’Radianta Lotuso’ estis reĝsanga princino, ŝia mumio estis metita en tian mizeran ripozejon?” li demandis mirigite.

”Pri tio nur la mortintolibro ion povas al ni diri kaj por ĝin akiri estos necese serĉi ŝian tombon,” respondis Amèn Hoeï.

”Kaj tiu troviĝas en Boelacq, la nuntempa Luxor,” kompletigis la inĝeniero.

”Prave kaj mi estas preta jam morgaŭ forvojaĝi,” entuziasme ekkriis la kolŝito. ”Atentu do, reĝa tombo! Se ni malkovros la tombon de ’Radianta Lotuso’, ne plu estos tre penige al ni trovi la lastan ripozejon de la faraono. La ĉefa malfacilaĵo estas trovi la rokojn de Ptah, sed kun iom de bonŝanco ni ankaŭ en la Valo de la Reĝoj trovos nian vojon.”

Camphuis, infektita de la entuziasmo de Amèn Hoeï, febrece pripensis. La Valo de la Reĝoj estis tre vasta kaj la lokon, kiu antaŭe nomiĝis la Rokoj de Ptah, probable jam kelkajn metrojn alte kovris la sablo de la dezerto kaj plej verŝajne ĝi eĉ estos ne trovebla. Kaj tamen li arde deziris ĝisfine daŭrigi la esplorojn. Por tio li tamen bezonis la konsenton de Wuangji kaj ĉar evidentiĝis, ke ’Radianta Lotuso’ estas mumio anstataŭ juvelo. ne estis dubeble, ke la lamao tuj ĉesigos la esploron. Malgraŭ tio Camphuis decidis informi la tibetanon, kiu ŝajne ankoraŭ profunde meditis.

Li klare al li klarigis la signifon de la trovita surskribo kaj je lia nemalgranda kontenteco Wuangji lin aŭskultis pli atente ol li atendis. Kiam li fine silentis, estis tre bone rimarkeble, ke la alia streĉe pripensis; nervoza pro malpacienco la inĝeniero atendis la respondon.

”Ĉu vi do volas diri, ke ekzistas ebleco, ke ni tamen ankoraŭ povos trovi la lokon, kien, laŭ via opinio, transporti ĝis ’Radianta Lotuso’?” fine interrompis la tibetano la streĉan silentadon.

”Jes, tiu ebleco ekzistas, sed mi tamen ankoraŭfoje akcente al vi diras, ke ne juvelon, sed nur mumion ni povos trovi,” respondis Camphuis firmvoĉe.

Sur la vizaĝo de la lamao glitis malestima rideto.

”Vi eraras, sinjoro,” li decide certigis.

”Sed ĉu vi opinias, ke mi estas malspritulo aŭ ke mi trompas vin, sinjoro?” paroleksplodis la inĝeniero.

”Vi eble trompas vin mem!” stoike respondis Wuangji.

”Sed do diru al mi kiun motivon vi havas, por esti tiel certa, ke ’Radianta Lotuso’ estas tre valora juvelo,” ekkriis Camphuis preskaŭ senespera. ”La surskribo ne lasas ian dubon; jen, mi ankoraŭfoje al vi klarigu la signifon de ĉiu figuro, sinjoro.”

La tibetano malŝate gestis kaj senhezite li respondis:

”Vi povas erari en tiu signifo kaj krome: tiu surskribo ja intence povas esti falsita.”

”Ĉu falsita? Kial?”

”Por malhelpi pluajn esplorojn, kiam estas trovita la kaŝejo,” respondis Wuangji firmavoĉe.

Camphuis lin rigardis kvazaŭ li kredis lin malsaĝulo.

Li tamen vidis, ke la lamao serioze kredas, kaj malespera pro tiom da obstineco, li eksplodis: ”Sed do diru al mi, sinjoro, kiu al vi inspiris tiun idiotan ideon.”

La lamao efektive ŝajnis momenton kolera, sed serioze li respondis: ”Tiu ideo ne estas tiel sensenca kiel vi opinias. Ĉar la konvinko, ke ’Radianta Lotuso’ devas esti sankta juvelo, estas bazita sur tio, kio estas skribita en la sanktaj libroj: sur plurcentjara profetaĵo en la Kandsur …”

Camphuis preskaŭ ekridegis, sed li sin regis por ne ofendi la lamaon. Li komprenis, ke neniu mondpotenco kapablus ŝanĝi lian opinion, ĉar la Kandsur, kiu nomiĝas kanona, apartenas kun la apokrifa Tanĉur, kune ne malpli ol 235 libregoj, al la Biblio de la tibetanoj, el kiu la lamaismo ĉerpis sian primitivan religian doktrinon.

Al la inĝeniero nur restis akcepti kaj respekti la opinion de la lamao, kion li faris des pli voleme, ĉar nun ili eble daŭrigos la esploron pri la reĝa tombo.

”Nu, sinjoro,” rediris Camphuis, ”ni do faru decidon.

Ni devas reiri al Kairo aŭ forvojaĝi al la tiel nomata Valo de la Reĝoj, se nepre vi volas serĉi ’Radiantan Lotuson’.

Kiujn ordonojn mi donu al Hussein ebn Ahmed por morgaŭ?”

Aperis en la rigardo Je Wuangji spiona esprimo, kiu al Camphuis malagrable impresis.

”Pri tio ni morgaŭ matene decidos, sinjoro,” respondis la lamao per firma voĉo kaj rapide ekprenante sian preĝilon li komprenigis al siaj vizitantoj, ke ili povas foriri.

Ŝultrolevante Camphuis faris signon al Amèn Hoeï por lin sekvi kaj dum ili senparole forlasis la tendon, sonis post ili la eterne ripetata, sensenca tibeta preĝo:

Om mani padme hum… Om mani padme hum…


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.