La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


RADIANTA LOTUSO

Aŭtoro: J. D. Degreef

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

ĈAPITRO XVII: LA EGIPTA REĜIDINO

Camphuis ne povis diri, ke la surprizaj komunikoj de la profesoro lin tre seniluziigis. Li mem jam antaŭ kelkaj tagoj certiĝis pri la fakto, ke rilate la sekreton de ’Radianta Lotuso’ ili treege eraris kaj la jesigo de tio jam ne povis emocii lin. Tamen li bedaŭris, ke aliaj koncerne la malkovron de la reĝa tombo lin antaŭis kaj ke tiel grava esploro de li forkaptiĝis.

Malgraŭ sia antipatio al la lamao, li tamen lin kompatis.

Li komprenis kiel ĉagrenis al li reveni al sia mastro kun malplenaj manoj, post ĉiuj penoj kaj elspezoj por la akiro de la supozita juvelo. La voĉo de la profesoro fine vekis Camphuis el lia meditado.

”Ĉi tiu solvo sendube vin surprizis?” demandis Ami Agha.

”Ekfektive kaj samtempe min scivoligis, sinjoro profesoro,” respondis la inĝeniero. ”Kiam oni pripensas la strangajn aventurojn de la mumio, oni konkludas, ke la historio de princino Asah Nefert nepre estis tre speciala … ”

”Tia ĝi efektive estis,” jesigis la profesoro. ”La vivo de ’Radianta Lotuso’, kiu ŝajne naskiĝis por la feliĉo, fariĝis dramo, kiun ni nur parte povis rekonstrui per diversloke trovitaj papirusoj kaj per la surskriboj sur la vandoj de la rokoj de Ptah. Pri tio mi volas iom rakonti al vi koncize:

Princino Asah Neferi jam en sia frua juneco estis fama pro sia eksterordinara beleco kaj kiam ŝi viriniĝis, ŝia patrino, reĝino Menephta, kiu regentis, eĉ el la insuloj apud la grekaj marbordoj ricevis petojn por la mano de ŝia filino. Senditoj de sendependaj princoj humile petis nome de siaj mastroj ŝian favoron, sed Asah Neferi evitis la fremdulojn kaj dum tuta jaro ŝia beleco restis konservita inter la muroj de la centpordega Thebe.

La princino estis dekkvarjara kiam ŝi favore decidis pri la edziĝopeto de sia frato, la kronprinco, kiu estis iom pli aĝa ol ŝi. La surskriboj sur la templomuroj de Quornak al ni certigas, ke tiu geedziĝo, ĝenerale valida en la antikvaj egiptaj reĝofamilioj, estis tre feliĉa kaj ke la junaj geedzoj sin profunde amis.

Ilian feliĉon tamen grave minacis la intrigoj de pastropartio, kiu pro ĉiaj politikaj motivoj la junan reĝon prefere edzigus al fremda reĝofamilio. Ili klopodis kaŭzi edziĝrompon kaj fine ili sukcesis per kalumniaj kulpigoj estigi disiĝon inter la geamantoj. Por kompletigi la disi ĝon oni iun vesperon pretekste logis la princinon el la palaco al la kabano de la paraŝito Noeme, nepurulo do.

Ĉi tie ŝin surprizis helpantoj de la pastropartio, kiuj ŝin malhonoris, pro tio ke ŝi, estaĵo didevena, sin makulis en nepura ĉirkaŭo. La egiptaj leĝoj ĉi rilate estis tre severaj kaj la popolo kaj la pastroj postulis, ke la kronprinco forpuŝu sian edzinon. Incitita kaj trompita de siaj konsilantoj, li efektive sin deturnis de la princino, eksedziĝis kaj ŝin sendis al malinda restadejo en la kabano de megero, kiu sukcesis en tri monatoj ŝin turmentmortigi.

Asah Neferi mortis dekkvinjara pro rompita koro kaj kiel viktimo de egipta politiko, abomenita de sia edzo kaj de la popolo kaj humiligita ĝis ekstremo. Jen la historio de Asah Nefert, sinjoro Camphuis, kaj vi konsentos, ke ĝi estis vere tragika,” finis Ami Agha per malgaja voĉo.

Dum kelkaj momentoj regis silento en la ĉambro, sed fine la inĝeniero rompis ĝin.

”Kaj post sia morto, tiu stranga historio pri ŝia mumio, sinjoro profesoro?”

”Nu, ni nun scias, ke la paraŝito Noeme, helpanto de la pastro-partio, faris la promeson transporti la mumion de la princino al la tombo de ŝia edzo. Tute senkulpa, ŝi sendube esperis esti kunigita kun li en la regno de la mortintoj. Noeme, kiu devis ŝin mumiigi, konjekteble ricevis tiun talenton da arĝento de la amikoj de la princino.

La resto facile estas divenebla. La paraŝito timis la venĝon de la dioj kaj konfesis al la ĉefpastro, al kiu senpripensa promeso li sin devigis.

Oni lin absolvis, tamen kiel puno al li elpikigis la okuloj.

Post lia morto oni la absolvon al li kundonis en la torako, kie antaŭ preskaŭ tridek jaroj ĝin trovis majoro Pike. Per ĉi tio la tuta interrilato inter la okazintaĵoj estas klarigita, ĉu ne?”

”Efektive, sed kiel la mumio de Asah Nefert poste tamen kuniĝis kun tiu de ŝia edzo, sinjoro profesoro?”

”Pri tio ni nur povas hipotezi,” respondis Ami Agha.

”Plej probable estas, ke la kulpaj pastroj poste ne plu sentis sin kvietaj; eble ankaŭ oni poste volis publike rehonorigi la princinon. Verŝajne por kiom eble plej ripari la malbonon, ili kontentigis la lastan deziron de Asah Nefert kaj transportis ŝian mumion post la morto de ŝia edzo al la Valo de la Reĝoj.”

”Kie ĝin malkovris vi?” demande kompletigis Camphuis.

”Ne, ne mi; mi tamen partoprenis la esploron kiel reprezentanto de la egipta registaro. Ankaŭ tiu historio estas tre interesa. Antaŭ proksimume tridek jaroj eksterlandaj arkeologoj sin okupis pri la esploroj apud la loko, kiu antaŭe nomiĝis la Rokoj de Ptah. Ili esperis tie trovi la restaĵojn de Anubis-templo, pri kiuj poste evidenti ĝis, ke ĝi kuŝas kilometron pli sude. Dum ĉi tiu esploro ili trovis la roktombon de Asah Nefert. Ili ĝin malfermis kaj la sarkofagon transportigis tien ĉi. La surskriboj en la tombo donis certecon, ke kuŝas reĝa tombo en la proksimo, sed oni dubis pri la direkto, en kiun oni devos serĉi. Post longa kaj vana esploro la arkeologoj rezignis, ĝis antaŭ dek unu jaroj angla-amerika komisiono rekomencis la serĉadon. Ankaŭ de tiu komisiono mi estis membro kaj la unuan jaron nia tuta esplorado restis senfrukta.

Sed la duan jaron ni atingis sukceson, kiu la tutan mondon dum kelkaj monatoj emociis kaj kiun ĉiuj arkeologoj al ni enviis. Ĉar la tombo, kiun ni nudigis, enhavis grandajn riĉaĵojn kaj trezoron da historiaj faktoj.

La trovitaĵo estis tiel grava, ke la nomojn de la malkovrintoj parolis ĉies lipoj… ”

Camphuis subite estis ekstarinta kaj konfuze li residi ĝis.

”Ĉu la tombo de… ” li komencis raŭkvoĉe.

”De Tuth-Ankh-Amon, la edzo de la malfeliĉa princino Asah Nefert kaj la malkovrantoj estis Lordo Carnarvon kaj Howard Caster… ”

Camphuis eligis raŭkan krion kaj momenton sensaĝe rigardis la profesoron: la hazarde de li fortenis la honoron kaj la famon pro malkovro, kiu estis unu el la plej gravaj kaj plej emociaj en la nuntempa historio de egiptologio…


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.