La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


RADIANTA LOTUSO

Aŭtoro: J. D. Degreef

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

ĈAPITRO X: MEZE DE ŜTONIĜINTAJ DOKUMENTOJ

La ruino de la templo de Quornak, la antaŭa Setidomo, kuŝas en la malnova Nekropolo de Thebe kaj estis antaŭ dekoj da jarcentoj la ĉefa sanktejo de la vasta mortintourbo. La Seti-domon rilate al grandeco nur superis la konstruaĵo, kiun konjekteble fondis faraono Thotmes III kaj kies enirejon per kolosaj statuoj ornamis Amenophis III. Unu el ĉi tiuj, nome la plej norda, estas la mondfama sonproduktanta Memnon-statuo.

Proksime de ĉi tiuj restaĵoj de la malnova civilizo ŝejko Hussein kelkajn tagojn poste starigis siajn tendojn. Dum la vojaĝo Camphuis rimarkis, ke Wuangji intence lin evitas kaj kiel eble plej restadas en la malantaŭo de la karavano, kie ankaŭ troviĝis la preferatino de la ŝejko. Ĉar la lamao daŭre lin evitis, la inĝeniero en la antaŭvespero de la venontaj gravaj okazaĵoj devis mem akceli alproksimi ĝon. Kiom ajn al li naŭzis la malfido de lia kunulo, li tamen komprenis, ke li la reprezentanton de sia komisiinto ne povas ekskluzivi de ĉiu interkonsiliĝo kaj kiam vespere la tendaro estis aranĝita, li iris al la tendo de Wuangji, kiu estis turnanta sian preĝilon.

”Sinjoro, per la malnova plankarto de Amèn Hoeï ni povis proksimume fiksi la lokon, kie oni kaŝis ’Radiantan Lotuson’,” komencis Camphuis kun perforta afableco.

”Morgaŭ je tagiĝo ni komencos la esploron; ĉu vi ŝatus akompani nin?”

”Jes, mi kuniros, sinjoro,” akcente respondis Wuangji.

”Bone, mi morgaŭ matene vekos vin,” daŭrigis Camphuis.

”Mi tamen devas al vi konsili, ke vi kun neniu parolu pri nia forveturo. Estas nebezonate kaj nedezirinde atentigi la beduenojn pri nia esplorado. Ili supozas, ke ni volas kopii la hieroglifojn sur la temploj kaj obeliskoj, do ili kredu tion.”

Wuangji kapsignis kaj per ekturno de sia preĝilo esprimis la deziron esti sola. Camphuis ja tre volonte plenumis tiun deziron kaj forlasis la tendon por partopreni la manĝadon.

Laŭ ekzemplo de Amèn Hoeï ĉiuj frue surlitiĝis tiun vesperon. Kuŝante sur sia tendlito la inĝeniero multajn horojn moviĝis kaj vane atendis la dormon. De ekster la tendaro al li penetris ĉiaj nerekoneblaj sonoj kaj tre malproksime sonis muĝado de leono, kiu forlasis sian kuŝejon por serĉi trinklokon. Sopirante al refreŝiĝo kaj freŝa aero Camphuis fine delitigis kaj forlasis la tendon.

La luno disvastigis nur malfortan brilon, per kiu la ruinoj lokiĝis en rondo de pura arĝentolumo, en kiu ili pli aspektis kiel fatamorgano ol realaĵoj. Sonĝoplenaj la rigardoj de Camphuis sekvis la fantaziajn konturojn de la fantomaj ombroj, de kiuj ili fine liberigis sin por vagi maldekstren.

La tendo de la edzino de Hussein akre konturiĝis kontraŭ la ĉielo kaj la kameloj, kiuj kuŝis en la proksimo, makulis longajn strangajn ombrojn en la sablo. Camphuis ĝuste volis reeniri sian tendon, kiam subite altiris lian atenton moviĝanta ombro, kiu sin kvazaŭ liberigis de la kameloj. Estis ombro de viro kaj opiniante, ke estas la ŝejko, kiu reiras al sia tranoktejo, la inĝeniero restis senmova, por ne sin suspektigi pri spionado.

Subite lin kaptis konsterniĝo: la proksimiĝanta viro rapide moviĝis, sed ŝtelire kaj senbrue, kvazaŭ li timus esti aŭdata aŭ vidata. Kiam li preskaŭ estis atinginta la tendaron, Camphuis apenaŭ povis subpremi ekkrion pro surprizo: li estis rekoninta la lamaon Wuangji.

La tibetano subite malaperis en sia tendo kaj kapskuante la inĝeniero al si demandis, kion lia stranga kunulo faris ĉe la kameloj. Vane li serĉis kontentigan respondon kaj malbonhumore li fine rezignis kaj reiris al sia tendo. Refreŝiĝinte kaj iom post iom plikvietiĝinte li baldaŭ ekdormis kaj je tagiĝo tuj revekiĝis.

Antaŭ ol li delitiĝis, li ankoraŭ kelkan tempon pensis pri la nokta promenado de la lamao kaj fine li konkludis, ke Wuangji, same kiel li mem, suferis pro varmego kaj serĉis refreŝiĝon. Kontenta pri ĉi tiu interpreto li leviĝis kaj vekis unue Amèn Hoeï kaj poste la tibetanon. Por ne veki la beduenojn kaj ne altiri ilian atenton al la forveturo,

Camphuis kun la aliaj jam la antaŭan vesperon interkonsentis matenmanĝi ekster la tendaro kaj kvin minutojn poste ili jam estis survoje al la ruinoj. La inĝeniero eĉ ne per unu vorto aludis la noktan sperton kaj, fidela al sia kutimo, ankaŭ Wuangji silentis.

Post laciga duonhora grimpado inter kaj trans la dise kaj amase kuŝantaj ruinoj de muroj kaj monumentoj.

Amèn Hoeï subite haltis.

”Mi konjektas, ke ni ĉi tie estas en la proksimo de la templo de Quornak; jen la sokloj de la statuoj de Amenophis,” li rimarkigis.

Camphuis al li kapjesis.

”Mi ĝuste volis al vi peti orientadon; mi kredas, ke vi pravas,” li respondis.

”Ni do unue matenmanĝu kaj post tio komencu la esploron,” proponis la kolŝito.

La inĝeniero tion aprobis kaj en malmultaj momentoj ili sidiĝis en la ombron de kaduka murrestaĵo. Post sobra manĝo ili leviĝis kaj Camphuis aperigis planon, kiun li estis projektinta laŭ la priskribo de la Seti-domo kaj kiu, kiom ajn nekompleta, baldaŭ pruviĝis esti tre praktika.

Orientinte sin per la fluo de Nilo, li kun kreskanta streĉiteco pristudis laŭvice la ĉirkaŭaĵon kaj la planon, ĝis li fine havis ĝustan ideon pri la situo.

”Ni deiru de la malnova templo-enirejo, sinjoro Hoeï,” fine decidis Camphuis. ”De tie ni facile povos fiksi la konturojn de la konstruaĵoj, ĉu vi ne kredas?”

”Jes, via propono ŝajnas al mi plej taŭga,” konsentis la kolŝito.

Post iom da divenado kaj serĉado, ili proksimume fiksis la lokon de la antaŭa enirejo. Dekstre kaj maldekstre sin levis restaĵoj de malnovaj muroj, konstruitaj parte el bakitaj Nil-kaheloj, aliparte el masiva kalkŝtono. Antaŭ ili kuŝis, preskaŭ tute kovritaj de la dezertosablo, sed tamen ankoraŭ klare videblaj, la restaĵoj de kolonaro, kiu la templon apartigis de postkuŝinta korto.

Atentante ĉiujn detalojn, kiuj al ili povis utili por komparo kun la malnova priskribo, ili iris plue ĝis dua korto, kiun limis la restaĵoj de ringmuro, de kie vico da sfinksoj kondukis al la bordo de Nilo. Ĉi tiu korto posedis en antaŭa tempo dekstre kaj maldekstre kolongalerion, de kiuj la dento de la tempo nur lasis disajn ruinaĵojn, sed kiuj tamen liveris ankoraŭ sufiĉe da indikoj por daŭrigi la esplorojn.

De la loko, kie konjekteble staris la unua pilono de la kolongalerio, la inĝeniero kaj la kolŝito per helpo de la faktoj, kiujn ili sukcesis kolekti, komencis mezuri la taksitajn distancojn al la antaŭa baseno de Horus. Sur la kruciĝo de la linioj, kiujn ili strekis tra la korto, ili esplore sin rigardis; la loko estis sursemita per grandaj kaj malgrandaj ŝtonpecoj.

”Ĉi tie laŭ nia hipotezo do troviĝus la baseno,” diris Camphuis, meditrigardante ĉirkaŭen.

”Prave, en ĉi tiu loko, sed antaŭ ol fari pluajn mezuradojn, ni povas al ni havigi pli da certeco,” respondis Amèn Hoeï.

”Kiel do?”

”Ni forigu la ŝtonojn,” proponis la kolŝito. ”La baseno de Horus estis banejo; ĝi devas havi defluilon. Plue estas necese ekzakte fiksi la centron; se ni eraras kelkajn futojn en la mezurado, ni eble multajn tagojn vane fosos.

Ni akiru la plej grandan certecon, sinjoro.”

”Bonege,” aprobis la inĝeniero, ”sed por forigo de ĉi tiu rubamaso ni eble bezonos tutan semajnon.”

”Ne, tamen ne, ni povas peti la beduenojn, ke ili nin helpu,” rimarkigis la kolŝito.

”Mi prefere lasas ilin ekster la afero,” kontraŭis Camphuis kun serioza kapskuado. ”Vi ja scias pli bone ol mi, ke ili ne estas fidindaj.”

”Sed ni ne bezonas al ili konfidi nian sekreton, sinjoro; ni povas diri, ke ni en ĉi tiu loko esperas trovi enskribojn.

Tuj kiam ĉio estos forigita kaj la baseno nudiĝos, ni povos rezigni pri iliaj servoj.”

Camphuis rezignis, sed li tamen ankoraŭ momenton konsiliĝis kun la lamao, kiu ilin ĉie sekvis. Wuangji hezite cedis la proponon, post kio ili tuj foriris por serĉi la rokon de Ra. Evidentiĝis, ke ĉi tiu esploro liveris pli da malfacilaĵoj ol ili supozis, kvankam nur en unu direkto sin levis rokoj. Multajn horojn Camphuis kaj Amèn Hoeï serĉis ian ajn rekonigan signon kaj seniluziiĝinte ambaŭ fine sidiĝis en la ombron de unu el la rokoj por tagmanĝi, kiam subite la kolŝito kun raŭka ekkrio montris al unu el la krutaj deklivoj, sin levantaj antaŭ ili.

”Trovita, sinjoro!” li eligis kun brilaj okuloj.

”Kie, kiel?” balbutis Camphuis mirigite.

”Jen vidu, la skulptita statuo de serpento, la Uraeusserpento..

. .”

”Kaj kial vi kredas?”… hezite demandis la inĝeniero.

Amèn Hoeï per firma voĉo interrompis lin.

”La Uraeus-serpento estis la plej danĝera venena serpento el la antikveco. Pro sia potenco super vivo kaj morto ĝi estis la simbolo de la reĝeco kaj en la krono de la sundio Ra ĝi simbolis la mortigan ardon de la suno.

Ĉu vi nun komprenas la interrilaton, sinjoro? Sur la roko, dediĉita al la sundio, oni skulptis la ĉefan simbolon de lia krono; eraro ne estas ebla. En la linio, kiun ni povas streki de ĉi tie ĝis la baseno de Horus, ie kuŝas la loko, kie ’Radianta Lotuso’ troviĝas… aŭ troviĝis,” li aldonis duonvoĉe, ĵetante al la lamao necertan rigardon.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.