La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


RADIANTA LOTUSO

Aŭtoro: J. D. Degreef

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

ĈAPITRO XV: LA LASTA ETAPO

La sekvintan tagon la karavano haltis en la tuja proksimeco de Luxor. Post la surpriza malkovro de la ĉeesto de la ĉino, la du tibetanoj sin tute apartigis de la karavano kaj nek Wuangji nek Lu Tszang montris sin al Camphuis. Ŝejko Hussein antaŭ la foriro tute embarase komunikis al la inĝeniero la decidon de la tibetanoj: Lu Tszang aliĝos al la karavano kaj ne reiros al Kairo.

Camphuis certigis, ke li ne kontraŭas tion kaj nun, akompanata de du spionoj, li sin sentis same trankvila kiel antaŭe. Meditante pri la ridinda situacio, li komprenis, ke la malfido de Dalai-lamao al la okcidentano ja estis granda por fari tiel multajn kaj tiel multekostajn aranĝojn por ŝirmi la supozitan juvelon kontraŭ forŝtelo.

Pensante pri la seniluziiĝo, kiun rezultis la esploro,

Camphuis momenton sentis sin malkvieta. Ĉu Dalai-lamao iam estos konvinkebla pri la grandega eraro, sur kiu baziĝas la historio de ’Radianta Lotuso’, ĉar ja la sankta Kandsur mencias la ekziston de tiu juvelo?

La inĝeniero tute ne estis certa pri tio kaj por senmotivigi la malfidon de Dalai-lamao, li decidis partoprenigi Wuangji en ĉiuj interkonsiliĝoj kaj ne plu agi propriniciate kiel antaŭe. Post la manĝo li do iris al la tendo de Wuangji kaj al li petis la sekvontan matenon akompani lin al la muzeo en Luxor.

”Kial sinjoro?”

”Ni devas fari viziton al spertulo, profesoro Ami Agha, kiun mi volas konsulti, sinjoro,” respondis Camphuis.

”Ĉu nepre necesas ankoraŭ pli da personoj enmiksi en la esploron?” demandis Wuangji malbonhumore.

”Jes, nepre necesas; sen helpo de iu, kiu konas la historion de la Valo de la Reĝoj, evidentiĝos neeble trovi la lokon, kiu antaŭe nomiĝis la Rokoj de Ptah,” klarigis Camphuis.

”Kaj kial vi volas, ke mi vin akompanu?” rediris la lamao iom pripensinte.

”Ĉar mi tion opinias pli bona por mia respondeco al la sankta mastro,” konfesis la inĝeniero malkaŝe. ”Pantsjen Rinpotsje min honoris per tiom da malfido, ke ne ŝajnas al mi konsilinde pli longe agi propriniciate; precipe ĉar mi absolute certe scias, ke la esploro rezultos seniluziiĝon.”

”Bone, sinjoro; kiam vi foriros, mi vin akompanos”. promesis Wuangji, iom levante la ŝultrojn.

Camphuis kontentiĝis kaj kun saluteto li eliris el la tendo.

Pasiginte preskaŭ sendorman nokton, li en la mateno iris kun la lamao al la urbo kaj sin direktis al la muzeo, kie la profesoro lin tuj akceptis.

Profesoro Ami Agha estis unu el la plej spertaj egiptologoj de la lasta tempo kaj precipe li famiĝis per publikigo de siaj studoj pri la epoko de la Ptolemeoj. Li estis egiptano pro naskiĝo kaj faris gravajn malkovrojn en la Valo de la Reĝoj, sed nun li precipe sin okupis per kompilo de biografioj de la faraonoj, kies vivon li esploris per malnovaj papirusoj kaj surskriboj de la monumentoj.

La profesoro kun ĝentila afableco akceptis Camphuis, kiu sin prezentis kiel filon de malnova amiko de la scienculo. Komence la interparolado temis pri la malnovaj interrilatoj, ĉe kio la lamao estis muta aŭskultanto, tamen baldaŭ Ami Agha demandis, per kio li povas servi al siaj gastoj.

Camphuis ne havis motivon por ne informi la scienculon pri la antaŭhistorio de sia vizito kaj pro tio li komencis per la rakonto, kiel li kontaktiĝis kun Dalai-lamao de Tibeto. Post tio li rakontis pri sia komisio kaj pri la historio de la papirusoj, post kio Ami Agha lin subite interrompis.

”Kiel tiuj papirusoj venis en posedon de la reganto de lando, kiu tute ne okupas sin pri scienco aŭ arto?” surprizite informpetis la profesoro.

”Eble sinjoro Wuangji pri tio al vi povas doni klarigon, sinjoro profesoro,” respondis Camphuis, scivole rigardante la lamaon.

La tibetano alterne ruĝiĝis kaj paliĝis, sed sin regante li malĝentile respondis: ”Tio estas la sekreto de Dalailamao, sinjoroj…

Pro la tono de ĉi tiuj vortoj Ami Agha surprizite levis la okulojn; post tio, ĵetante al la inĝeniero esploran rigardon, li petis al li daŭrigi.

Camphuis raportis pri sia vojaĝo al Amèn Hoeï kaj pri la interkonsento, kiun ili faris por serĉi la kaŝejon de objekto, kiu nomiĝas ’Radianta Lotuso’ kaj pri kiu oni supozis, ke ĝi estas juvelo de valoro eksterordinara.

Kiam la profesoro aŭdis paroli pri ’Radianta Lotuso’, li surprizite levis la okulojn.

”Ĉu vi permesas al mi vidi tiujn papirusojn?” li afable petis al Camphuis.

La inĝeniero donis ilin al li kaj dum kvaronhoro la profesoro restis enprofundiĝanta en la hieroglifojn.

”La manuskripto estas aŭtentika kaj tre interesa por la scio pri la reĝa familio kaj junulino, pri kiu ĉi tie temas.

Ĉu vi eble scias, de kie ili venis?” la profesoro fine sin returnis al la inĝeniero.

”Oni trovis ilin en la torako de mumio de paraŝito, kies tombo hazarde malkovriĝis, sinjoro,” respondis Camphuis. La malkovrantoj estis la patro de Amèn Hoeï, kolŝito en Erment kaj anglo, Edward Pike, kiu poste pereis en Tibeto.”

”Kiu estis murdita en Tibeto, vi celas,” korektis Ami Agha per malgaja voĉo.

”Ĉu estis murdita?” demandis Camphuis konsternite.

”Jes,” certigis la profesoro. ”Mi persone konis Pike. La detalojn pri lia morto mi ne konas; la angla registaro ne publikigis la murdon. La aferon, kiu ankaŭ koncernis la tibetan registaron, ĝi pro politikaj motivoj ne volis puŝi ĝis ekstremo, mi kredas. Sed unu el liaj amikoj, doktoro Glen Houston, higienisto en Calcutta, plene konas la detalojn de ĉi tiu mizera historio.”

Ami Agha ĵetis al la lamao malhelan rigardon kaj ironie li demandis: ”Ĉu la morto de majoro Pike ankaŭ estas sekreto de Dalai-lamao, sinjoro?”

”Tiun historion mi ne konas, sinjoro,” respondis la lamao paliĝante.

Ami Agha iom levis la ŝultrojn kaj petis al Camphuis daŭrigi. Kun intereso li aŭskultis la rakonton pri la malkovro de la tombo en Thebe kaj longe pristudis la kopion de la surskribo, kiun Amèn Hoeï trovis sur la vandoj.

”Kiel vi vidas, la surskribo malsekretigas la ekziston de du tomboj apud la rokoj de Ptah,” fine daŭrigis Camphuis.

”Reĝa tombo kaj tiu de la princino, kiu nomiĝis ’Radianta Lotuso’. Tio al ni ŝajnis tiel interesa, ke ni decidis daŭrigi la esploron. Ni tamen tie ĉi estas fremdaj kaj tial ni permesis al ni peti vian konsilon,” finis la inĝeniero sian rakonton.

”Kaj per tio vi iris la plej mallongan kaj plej bonan vojon,” konstatis Ami Agha kun duonrideto. ”Sed bonvolu unue al mi diri, kial vi tiel deziras nudigi tiujn tombojn, mia kara amiko?”

”Profitemo aŭ sensaciemo estas al mi fremdaj, sinjoro profesoro,” certigis Camphuis serioze. ”Unualoke min altiris la mistereco kaj plue mi per faktoj volus konvinki sinjoron Wuangji pri la eraro, kiun ni faris. La lamao ja persistas pri la opinio, ke ’Radianta Lotuso’ estas juvelo.”

”Kiu al via mastro kredigis tiun fabeleton kaj kial li tiel arde deziras posedi tiun supozitan juvelon, sinjoro?” subite sin turnis la profesoro al la lamao.

La tibetano maltrankvile sin movis sur sia seĝo kaj Ami Agha rediris ridetante: ”Nu, ĉu tio ankaŭ estas sekreto de Dalai-lamao?”

”Ne… tio estas sekreto de la Kandsur, sinjoro,” respondis Wuangji balbutante.

”Sekretoj, sekretoj, kiom da sekretoj!”… iom moke ekkriis la profesoro.

Li kapskuis kaj ree sin turnis al la inĝeniero. ”Via deklaro, ke profitemo kaj sensaciemo estas al vi fremdaj ĉe ĉi tiu esplorado, faras al mi multe da plezuro, kara amiko.

Vi des pli facile konsoliĝos pri la seniluziiĝo, kiun mi al vi devas kaŭzi.”

”Ĉu seniluziiĝo, sinjoro?” demandis Camphuis, dum momento opiniante, ke Ami Agha rifuzas siajn helpon kaj konsilon.

”Jes, se la sinjoroj volas min sekvi al la muzea salono, mi havas surprizon por ili,” respondis la profesoro.

Kun rideto li ekstaris kaj sekvata de la inĝeniero kaj la lamao li eliris el la ĉambro, trairis kelkajn altajn, freŝajn koridorojn kaj fine haltis antaŭ larĝa pordo.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.