La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


RADIANTA LOTUSO

Aŭtoro: J. D. Degreef

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

ĈAPITRO XXVII: LA SEKRETO DE DALAI-LAMAO

Camphuis tute rekonsciiĝis nur kiam li vidis Tom Hutley leviĝi de la planko. La anglo forigis la polvon el siaj okuloj, unue ĵetis flugan rigardon ĉirkaŭen kaj poste grimace rigardis la inĝenieron.

”La limloĝantoj de Sikkem kaj Buatan asertas, ke la tibetaj sorĉistoj povas fari fulmon; nun ni pruvis al tiuj sinjoroj, ke ni povas kromliveri tondron. Ĉu vi estas vundita, sinjoro?”

”Ne,” respondis la inĝeniero, raŭka pro emocio.

”Bone kaj mi kredas, ke ankaŭ la aliaj sinjoroj ankoraŭ vivas. Ĉar danĝera ĝi ne estis; la korto ja estis forlasita; nur la materia malprofito estas sufiĉe granda, kiel raportus la ĵurnaloj. Jen vidu; ĉiuj vitroj detruitaj kaj de la Domo de la Sekreta Vivo ne multe pli ol la duono restis.”

Dum Camphuis konsternite rigardis la ruinon en la korto, la voĉo de Tom revivigis la aliajn. Dalai-lamao kaj la gvardiestro estis la unuaj, kiuj leviĝis. Per plentimaj okuloj ili rigardis ĉirkaŭen kaj poste fiksis sian rigardon kun esprimo de respekta timo kaj konfuzego sur Camphuis kaj Hutley, kvazaŭ ili kredus vidi supernaturajn estaĵojn.

Tom intertempe denove sin turnis al la inĝeniero.

”Sinjoro, mi ne povas komprenigi min al tiuj uloj. Bonvolu al ili enbati en la kapon, ke ni havas ankoraŭ pli da tiaj surprizoj. Estas nun bona okazo por kvitiĝi kun ili.

Ili devas liberigi majoron Pike; ni havas nun unikan ŝancon.”

”Jes, mi faros mian eblon, Tom,” promesis Camphuis, fine tute rekonsciiĝinta. Li faris kelkajn paŝojn antaŭen kaj kiam li elpoŝigis sian manon kaj al Dalai-lamao kun malvarma rigardo montris duan grenadon, li vidis lin kuntiriĝi pro timego.

”Kion… kion vi volas, sinjoro?” li raŭke ilustris.

”Ni laste parolis pri mia honorario; ni daŭrigos la pridemandadon, sinjoro,” komencis Camphuis per malvarma tono. ”Mi volas vin averti antaŭ ol ni intertraktos plue. Mia servisto kaj mi havas ankoraŭ pli da tiaj bruaj surprizoj por vi kaj, se necese, ni povas tute detrui Potalan.

Sed ni abomenas ĉian perforton kaj ne ĝin uzos, se vi aŭ viaj lamaoj ne devigos nin kaj se vi montros vin cedema.”

”Diru, kion vi deziras, sinjoro,” petis Dalai-lamao kun emociplena rigardo.

”Unue forsendu viajn gardistojn, tiam ni parolos,” ordonis Camphuis.

Mallonga ordono, raŭkvoĉe eligita, malaperigis la gardistojn, kiuj nekomprene rigardis ĉirkaŭen.

La lamaoj, kiuj kadre sidis ĉirkaŭ la reganto, prezentis ridindan aspekton; ili pendis unu kontraŭ alia kiel ekzemploj de mizero kaj per senesprimaj okuloj ili rigardis al la konsterniga detruo ĉirkaŭ si.

Tuj kiam Camphuis ekparolis, ili timplene rigardis lin; humilaj kaj subulaj kiel pigmeoj kontraŭ giganto, ili mute kaj senmove aŭskultis.

La roloj subite ŝanĝiĝis; nun la inĝeniero mallonge kaj aferece ekdemandis kaj nun Dalai-lamao, jen rapide, jen balbute respondis. Tom Hutley sin limigis al observo de la tibetanoj kaj precipe de la kurteno kaj de temp’ al tempo li iris por rigardi en la alia ĉambro, kvazaŭ li timus surprizon.

”Sinjoro,” komencis Camphuis, ”ni denove parolu pri la ĵusa temo: la papiruso. Estas absolute certe, ke oni perforte aŭ perruze ĝin forrabis de majoro Pike. Sed estas al mi enigmo, kiel vi eksciis la enhavon. Kiu la hieroglifojn por vi tradukis?”

”La angla oficiro, sinjoro, sed tiu historio okazis antaŭ pli ol dudek jaroj kaj mi tiam nur estis lamao en la Nachung-monaĥejo.”

”Kiu senigis lin de la manuskripto?”

”Neniu; li ĝin donacis al ni, sinjoro.”

”Ĉu donacis? Kial? Ĉu perforte?” demandis Camphuis nekredante. Li vidis la hezitadon de la lamao kaj kun minaca akcento li daŭrigis: ”Atentu, sinjoro, mi deziras aŭdi la plenan veron, se ne, el via Potala restos nur ruino.”

Dalai-lamao paliĝis pro timo.

”Mia antaŭulo enŝlosigis la anglan oficiron en la Domon de la Sekreta Vivo. Tiam la anglo proponis la egiptan papiruson interŝanĝe por sia liberiĝo. Li asertis, ke en ĉi tiu manuskripto indikiĝas loko, kie kaŝigas tre valora juvelo, kiun oni nomas ’Radianta Lotuso’. Plue li diris, ke en Egipto ekzistas tradicio, kiu diras, ke tiu ĉi juvelo iam liberigos la mondon de ĉiu malbono, tamen neniu sciis, kie oni povas ĝin trovi. Nur li konis la sekreton kaj interŝanĝe por sia liberigo li proponis transporti ’Radiantan Lotuson’ al Tibeto. Mia antaŭulo ĉion al si klarigigis kaj prenis la papiruson por ĝin priparoli kun niaj ekzegezistoj.”

Ĉi tiu respondo subite malfermis la okulojn al Camphuis.

Antaŭ ol majoro Pike forvojaĝis al Tibeto, oni al li parolis pri la Kandŝur-profetaĵo dum la adiaŭa manĝo en Calcutta. Malliberigita, li klopodis profiti la superstiĉon de la tibetanoj por reakiri sian liberecon. Por tiu celo li sagace interrilatigis ’Radiantan Lotuson’ el la papiruso kun la ’juvelo en la lotuso’, pri kiu temas en la Kandŝur.

Por ŝajnigi ĉion pli verŝajna li elpensis la ekziston de egipta tradicio, sed tiu erarigo, per kiu li klopodis savi sian vivon, evidente ne sufiĉis por konvinki la tibetanojn.

”Ĉu via antaŭulo kredis la asertojn de la oficiro?” demandis Camphuis.

”Jes, sinjoro.”

”Sed kial do li ne akceptis tiun proponon?”

”Estis du kialoj, kiuj tion malebligis, sinjoro. Oni timis, ke la oficiro ne plenumos sian promeson, kiam li estos liberigita kaj due oni timis malfacilaĵojn por Tibeto, se la majoro reiros al Anglujo. Li faris sian proponon, kiam oni jam de longe menciis lin mortinta.”

”Kial oni disvastigis tiun famon? Kial la tibeta registaro kredigis, ke majoro Pike estas murdita?” demandis Camphuis mirigite.

”Por puni lin, sinjoro,” respondis Dalai-lamao.

”Sed kial? Ĉu li krimis?”

La reganto energie kapjesis.

”La angla oficiro en 1904 piedrenversis la sanktan muron en la Dzjilipla-montpasejo, sinjoro,” li respondis bruske.

”Kaj ĉu tial oni lin punis tiamaniere?” ekkriis Camphuis indignite.

Dalai-lamao iom levis la ŝultrojn.

”Se la oficiro samtempe kun la aliaj fremduloj estus forlasinta Tibeton, nenio estus okazinta, sinjoro. Sed li restis en la lando kaj du monatojn poste ekregis inter la brutaroj iu malsano, pro kiu tutaj aroj mortis. La granda sorĉisto de Na-Chung konsultis la spiritojn, kiuj respondis, ke la malsano ne malaperos antaŭ ol la fremdulo estos punita pro la sakrilegio en la Dzjilipla-montpasejo.

Tiam Pantsjen Rinpotsje ordonis enŝlosi la anglan oficiron en la Domon de la Sekreta Vivo,

”Kaj tie li restis – ĉar la anglo ankoraŭ vivas, ĉu ne?” indignite eksplodis la inĝeniero.

”Jes, la oficiro ankoraŭ vivas, sinjoro,” konsentis la reganto per kontraŭvola voĉo.

”Kaj kiam li freneziĝis en sia terura malliberejo?”

”Antaŭ dudek jaroj, sinjoro,” malfirme respondis la reganto.

La penso pri la nehominda sorto, kiu la kompatindan Pike dum tiom da jaroj kuntrenis, tremigis Camphuis pro teruro kaj per voĉo, kiu klare montris venĝemon, li demandis: ”Ĉu ankoraŭ vivas iu el la viroj, kiuj estas kulpaj pri ĉi tiu krimo, sinjoro?”

”Ne, Pantsjen Rinpotsje antaŭ du jaroj eniris Nirvanon,” respondis Dalai-lamao, kuntiriĝante pro timego.

”Kaj ĉu la grandsorĉisto de Na-Chung?”

”Li mortis antaŭ dek du jaroj, sinjoro,” mallaŭte sonis.

Camphuis longan tempon silentis ĝis la ventego en lia koro fine kvietiĝis kaj li denove kapablis trankvile pripensi.

Ĉar Dalai-lamao tute malkaŝis sian fatalan sekreton, nur restis al la inĝeniero liberigi la kompatindan Pike kaj certigi al si sendanĝeran forvojaĝon.

Antaŭ ol li priparolis tion, Camphuis informis Tom Hutley pri la respondoj de Dalai-lamao. La anglo estis kompreninta nenion el la interparolado, sed tamen li plenatente estis ĝin sekvinta.

”Tom, la majoro ankoraŭ vivas, sed jam antaŭ dudek jaroj freneziĝis,” al li komunikis Camphuis.

”Ĉu antaŭ dudek jaroj freneziĝis? Bona ĉielo, kia bando da friponegoj, Tio krias pri venĝo: libera anglo tiel longe sub la potenco de tiuj turmentuloj. Ni forkonduku ne nur la majoron, sed ankaŭ kelkajn ĉefojn el ĉi tiuj filamaoj, sinjoro; la ĉeftribunalo en Bombay havas sufiĉe da taŭgaj pendŝnuroj.”

”Estu trankvila, Tom,” admonis Camphuis kvietige ”Ambaŭ viroj, kiuj respondecas pri tio, jam de longe mortis. La lamaoj fakte ne estas kulpaj.”

”Ja ne kompatu ilin; ĉiuj formas unu bandon, sinjoro,” ekkriis la anglo indignite.

La inĝeniero ree sin turnis al Dalai-lamao.

”Sinjoro, ni ankoraŭ devas ion aranĝi; ĉu vi bonvolas al mi doni kambion por la honorario, pri kiu ni akordi ĝis?”

”Tuj, se vi tion deziras, sinjoro,” rapide certigis la reganto.

”Bone, ni jam hodiaŭ posttagmeze forvojaĝos. Mi nun al vi diros, sub kiuj kondiĉoj ni ne plu vin ĝenos. Vi donu al ni ĉevalojn kaj gruntbovojn por la pakaĵoj. Neniu nin postrajdu. Kiel gvidantojn kaj garantiulojn vi donu al ni la Tasji-lamaon kaj la gvardiestron. Ili ne estu armitaj.

Fine vi ordonu la liberigon de majoro Pike kaj la redonon de niaj posedaĵoj. Ĉu vi ĉion komprenis, sinjoro?”

Dalai-lamao malserene mienis, – sed li ne hezitis.

”Ĉu la angla oficiro povas iri?” rediris Camphuis.

”Mi ne scias, sinjoro,” respondis la reganto senespere levante la ŝultrojn.

”Dum kiom da tempo li ne forlasis sian malliberejon?” demandis la inĝeniero, malbonhumora pro tiu evita respondo.

”Tion mi ankaŭ ne scias, sinjoro,” certigis la alia serioze.

”La Domo de la Sekreta Vivo estas loko por sin pretigi por nirvano kaj por sanktiĝi. Tiuj, kiuj ĝin eniras, scias, ke ili neniam plu revidos la sunlumon. Ĉi tio ĉiam estis la regulo por la tibetanoj; ne estas verŝajne, ke la antaŭa Pantsjen Rinpotsje permesis escepton de tiu regulo por fremdulo.”

”Ĉu tio do signifus, ke majoro Pike en tiu tuta tempo ne forlasis sian ĉelon?” ekkriis Camphuis konsternite.

Dalai-lamao ŝajne nenion komprenis pri lia konsterni ĝo, ĉar ŝultrolevante li ripetis: ”Estas laŭregule, sinjoro; por fremduloj ni ne povas fari escepton.”

”Ĉu eble estas pliaj fremduloj enŝlositaj?”

”Ne, ne, ili ĉiuj estas tibetanoj,” rapide certigis la reganto.

Kelkaj el ili jam sesdek jarojn vivas izolitaj; ili propravole sin retiris kaj oni ilin liberigos, nur kiam ili estos mortintaj.”

Subite Tom Hutley sin miksis en la interparoladon.

”Iom rapidu, sinjoro; la sinjoroj en la korto bruemiĝas.

Mi kredas, ke necesas iom montri al ili la dentojn.”

Camphuis rigardis eksteren. En la korto li vidis nombron da lamaoj, kiuj kun mortpalaj vizaĝoj kaj mantordante vagis ĉirkaŭ la ruinamaso, kiu iam estis la gastejo de la Domo de la Sekreta Vivo. En la apuda ĉambro sonis tima flustrado kaj el la subpremitaj veplendoj la inĝeniero konkludis, ke la fieraj lamaoj fine rekonsciiĝis kaj priparolas la detruon. Li eĉ ne unu momenton plu faris al si zorgojn pri ilia sekureco; la timo por la fremduloj nun estis sufiĉe granda kaj pro tio li rapidis tiurilate trankviligi la tuj ageman Tom Hutley.

”Sinjoro, ankoraŭ unu demando,” li tiam sin ree turnis al la reganto. ”Kie troviĝas la enirejo de la ĉelo de majoro Pike?”

Dalai-lamao lin alrigardis kvazaŭ li miregis pri tioma nekompreno.

”Mi ja al vi diris, ke ĉiu, kiu eniras la Domon de la Sekreta Vivo, nur post la morto ĝin forlasas, sinjoro. Al kio do utilus en- aŭ elirejo? En 1904 oni la oficiron enmasonis; poste tiu situacio ne ŝanĝiĝis.”

Camphuis ne povis subpremi krion pro konsterniĝo.

”Aŭskultu, sinjoro!” li rapide ekkriis. ”Antaŭ ol mi bedaŭros mian decidon pri nevenĝo, mi diros al vi miajn kondiĉojn. Ĉiuj lamaoj retiriĝu en la ĉambrojn; neniu sin montru ĉe la fenestroj. Iru, la Tasji-lamao kaj la gvardiestro restu tie ĉi. Mia servisto vin gardos; li ne estu atestanto de la liberigo de sia samlandano, ĉar mi tiukaze ne povus garantii vian sekurecon.

Unu lamao kaj kelkaj gvardianoj min akompanu por liberigi majoron Pike. Mi nun unue volas rericevi niajn revolverojn; mi mem kuniros kun la gvardiestro por preni ilin. Kaj nun faru viajn ordonojn, sed ne eraru: konforme al miaj instrukcioj. En kvin minutoj ĉio estu aranĝita.”

Kun malhela rigardo li sin deturnis kaj komunikis al Tom Hutley, kion li ordonis al Dalai-lamao. Momenton poste ili vidis la lamaojn, kiel aron da dispelitaj sturnoj forkuri ĉiuflanken; en malmultaj sekundoj neniu plu estis videbla kaj ĉiuj retirigis en la ĉambrojn. Nur Dalailamao kaj la Tasji-lamao postrestis, dum Camphuis foriris kun la gvardiestro por preni la revolverojn.

Kiam Tom Hutley reposedis sian pistolon, li denove sentis sin mastro de la situacio. Ĵetante venĝemajn rigardojn al la tibetanoj, li manifeste kaj minace kun la armilo en la mano iris tien-reen en la salono. Kun energia kapjeso li konfirmis, ke li komprenis la instrukciojn de Camphuis. La inĝeniero, certa, ke la gardado estas en bonaj manoj, fine iris kun maljuna lamao, kiu pala kaj timema staris premiĝinta en angulo, eksteren por liberigi la kompatindan majoron.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.