La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


RADIANTA LOTUSO

Aŭtoro: J. D. Degreef

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

ĈAPITRO XVI: RADIANTA LOTUSO

La profesoro antaŭiris siajn gastojn en vastan, luman salonon, kies muroj estis pentrumitaj per antikvegiptaj prezentaĵoj. Pendis stranga, dolĉa odoro en la ĉambrego kaj la silento tiel solenigis, ke oni sin kredus en preĝejo.

En granda nombro da vitraj trezorujoj kuŝis elmontritaj multaj valoraĵoj el la antikveco: dio-statuetoj kaj amuletoj, papirusoj, vestaĵoj duone konsumiĝintaj kaj gemoj. La plej rimarkinda kaj plej valora kuriozaĵo tamen estis riĉe ornamita kaj origita sarkofago en la mezo de la salono. La lignoskulptaĵo, kiu atestis pri eksterordinara artismo, estis ornamita de duongemoj: sangjaspo, verdaj kaj bluaj spatoj kaj perlamoto.

La profesoro alpaŝis ĝis tuj antaŭ la sarkofago, momenton glitigis sian admiran rigardon sur la lignoskulptaĵon kaj post tio al du salongardistoj signe ordonis forpreni la kovrilon. Tiam li sin turnis al la inĝeniero kaj la lamao.

”Ĉi tie ripozas ’Radianta Lotuso’, sinjoroj kaj mi elkore esperas, ke ĉi tiu, ŝia lasta ripozo, ne tiom ofte estos interrompata kiom ŝia antaŭa.”

La lamao iom sin klinis super la vitroplaton, kiu la keston fermis kaj tuj returne pasante, li kun konsternita mieno kaj per tremanta voĉo demandis:

”Do tamen… do tio estas ’Radianta Lotuso’, sinjoro?”

La profesoro jese mallevis la kapon.

”Ĉi tio estas la korpa restaĵo de princino Asah Nefert, kiun oni nomis ’Radianta Lotuso’. Ŝia beleco estis ofte prikantata kaj ĝi eĉ inspiris la plej faman poeton al kreado de epopeo, kiu laŭ vortoj kaj figuroj estas tiel perfekta, ke Iliado apenaŭ estas komparebla kun ĝi. Ŝia historio parte konservigis al ni per la surskriboj de la temploj kaj obeliskoj kaj ĉi tiuj konigis al ni la vivon de unu el la plej malfeliĉaj princinoj, kiuj iam vivis kaj suferis ĉe la bordoj de Nilo.”

La profesoro eksilentis kaj kaptita de stranga emocio, ankaŭ Camphuis fine sin klinis super la sarkofagon.

La mumio de la princino konjektigis, ke Asah Nefert ne estis multe pli ol infano, kiam ŝi mortis, ĉar ĝi havis longecon de dektri- aŭ dekkvarjara knabino. La vizaĝo estis malŝvelinta, tamen la trajtoj bone konserviĝis kaj se la koloro kaj la ŝrumpinta frunto ne divenigus la granda ĝon de la mumio, oni kredus, ke la princino nur ĵus mortis.

Camphuis paŝis returne kaj Ami Agha faris signon al la gardisto, ke li refermu la sarkofagon. Post tio li antadiris la aliajn al sia studĉambro kaj tuj kiam ili sidis,

Wuangji unuafoje riskis fari demandon.

”Se do estas vere, ke ĉi tiu junulino estis nomata ’Radianta Lotuso’, kiu do kun certeco povas diri, ke ŝi estas identa kun la juvelo, kiun indikas la papirusoj? Esploro ĉe la rokoj de Ptah…”

”La rokojn de Ptah vi ne plu bezonas serĉi, sinjoro,” rapide interrompis lin la profesoro. ”Ili kuŝas ĉi tie en la tuja proksimo kaj antaŭ dek jaroj hazarde estis trovitaj.

La tombojn oni ankaŭ malkovris kaj en unu el ili ni trovis la mumion, kiun vi ĵus vidis.”

”Kaj ĉu vi en ĉi tiu tombo trovis nenion alian?” persistis la lamao. ”Ĉu neniun ornamaĵon, neniun floron, neniun diamanton aŭ… ?”

”Ne!” decide diris Ami Agha. ”Ni trovis nur la mumion de princino Asah Nefert kaj en ĝia proksimo riĉan reĝan tombon. Se vi el la vortoj de la papirusoj, en kiuj la brilo de ’Radianta Lotuso’ estas komparata kun tiu de la tago, konkludis, ke paroliĝas pri diamanto, mi duafoje devas vin seniluziigi; la antikvaj egiptanoj neniam konis la juvelon, kiun ni nomas diamanto, sinjoro… ”

Ĉi tiu respondo fine ŝajnis sufiĉa al la lamao kaj kun konsternita rigardo, direktita al la planko, li enprofundi ĝis en nigran meditadon.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.